Slango kaj Ĵargono


(en Esperanto)


PROVIZORA PRIVATA LISTO DE SLANGO KAJ ĴARGONO
(kaj aliaj ne-PIV-aj esprimoj)
Aŭtoro: Wouter F. Pilger
Versio por elektronika disponigo


[a] - [b] - [c] - [ĉ] - [d] - [e] - [f] - [g] - [ĝ] - [h] - [ĥ] - [i] - [j] - [ĵ] - [k] - [l] - [m] - [n] - [o] - [p] - [r] - [s] - [ŝ] - [t] - [u] - [ŭ] - [v] - [z]


...............................................
(C)1996 W.F.Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Nur por senpaga distribuado.
Seulement pour distribution gratuite.
For distribution free of charge only.
Alleen voor gratis verspreiding.
...............................................


Anstataŭ Antaŭparolo:
Ĵargono estas la uzo de ne nepre necesaj fakaj vortoj. Advokatoj, politikistoj, elektristoj kaj ŝtelistoj havas sian fakan lingvaĵon. Kun bezonataj fakvortoj, sed ankaŭ vortoj, kiujn oni uzas nur por montri sian apartenon al la "fakista" grupo. Samo validas por Esperanto-parolantoj, junuloj, kaj ekzemple junaj Esperanto-parolantoj.
Slango estas la uzo de vorto, kiu, aŭ kies signifo estas bone konata interne de iu grupo, kaj malpli bone ekstere. Per tio oni sentigas sian grupanecon kaj preventas tro rapidan komprenon fare de eksteruloj. Ofte temas pri ĝuste iom alia signifo de konataj vortoj.
Kiu uzas ĵargonon, ofte pensas, ke li parolas tute normale. Kaj por la grupo, tio validas. Kiu uzas slangon, plej ofte tute bone konscias, ke li uzas vorton aŭ esprimon ne ĝenerale konatan aŭ akceptatan.
Do, kiu uzas "krokodili" kaj "kabei", aŭ "okuli" por "rigardi", kaj "rigardilo" por "okulo", uzas slangon.
Slango estas la poezio de la ĉiutaga lingvo!


a

a @ a-unu (A1) : v. *unu-a. @ sur (kelkaj) a-kvaro(j) : mallonge, resume: Metu viajn rimarkojn sur du a-kvarojn. (:A4 estas paperformato 21 cm x 29,7 cm).

aboco @ aboco : 1. evidentaĵo; 2. elementaĵo; 3. facila tasko: Tio devas esti aboco por vi!

aboni @ aboni, havi abonon je : regule fari, ricevi: Li havas abonon je tiaj ridigaj rimarkoj.; Li abonas belartajn premiojn.

aborto @ abortigi : ĉesigi proceduron aŭ komputilan programon antaŭ ĝia normala fino (pro okazo de eraro, ekzemple).

aĉeti @ aĉeti : subaĉeti: Tiu oficisto estas aĉetebla. @ iri aĉeti *tabakon, cigaredojn.

adapti @ adaptilo : kurento-transformilo kiu (foje) ankaŭ funkcias kiel ŝargilo por la akumulatoro en la aparato.

adreso @ adreso : (en komputila *reto:) kodovorto komence de mesaĝo, kiu difinas la personon aŭ instancon por kiu tiu mesaĝo estas celita; por mesaĝoj en *reto-reto ĝi krome difinas la reton en kiu tiu partoprenas. @ adresu viajn vortojn : diru ke vi parolas al mi (kaj ne ĝenerale), se vi volas havi reagon aŭ respondon de mi. @ malbone adresita : (kritiko) direktita al iu kiu ne respondecas, nenion povas fari pri tio.

aero @ aerumi sian cerbon : fari, por distri sin, ion ne tiel intelektan: Mi rigardas tiun televidan serion nur por aerumi mian cerbon. (kp. *gimnastiki sian cerbon). @ aerumi sian koron : eldiri antaŭe ne-eldiritajn sentojn, kritikojn, k.s. @ aerumi sian ventron : 1. vomi; 2. furzi. @ spiru iom da freŝa aero! : foriru.

afero @ aferaĵo : objekto kies nomon oni ne tuj povas memori. @ fari sian aferon : 1. okupiĝi, koncentriĝi pri sia propra tasko; 2. fari tion kion oni mem volas, sendepende de tio kion volas aliaj: Li faras sian aferon, kiel ĉiam.

afiŝo @ afiŝo-*tabulo. @ afiŝi kiel... : publike prezenti iun aŭ ion ne (tute) laŭ vero: Li afiŝas sin kiel lingviston.; Ili afiŝas tion kiel plibonigo, sed...

afranki @ afrankite : verdire, certe: Li faros tion, afrankite.

agnoski @ agnoskita : vera, ega: Li estas agnoskita amiko.; agnoskita stultulo; ankaŭ: establita; dokumentita; diplomita; rekonita.

agrikulturo @ agrikultura *odoro.

ajn @ *ne ... ajna.

@ *aferaĵo.

akademio @ akademia : 1. kun malmulte da rilato al la vera vivo: akademia problemo; 2. neobservota, senkonsekvenca: akademia decido. @ ni atendu decidon de la Akademio : 1. oni ne facile interkonsentos pri tio; 2. ni povos atendi ĝis sankta Neniamo ĝis estos solvo; 3. ni finu la diskuton pri tio.

akcidento @ celite-akcidente : io farita intence, tiel ke ĝi aspektu akcidenta, neintencita: Li celite-akcidente renversis la tason.

akustiko @ mi ne ŝatas la akustikon ĉi tie : 1. estas homoj en la ĉirkaŭaĵo, kiuj prefere ne aŭdu; v. estas *dense; 2. mi ne ŝatas la komentojn de iu(j) ĉeestanto(j).

akuzativo @ ... kaj la akuzativo! : elvoko kiam oni perdis paciencon pri publike parolanta *nominativulo: "Ni devas pri tio konvinki la ŝtataj instancoj, la privataj entreprenoj, la lernejoj!" "... kaj la akuzativo!".

akvario @ akvario : 1. de ekstere travidebla salono, konstruaĵo; 2. varmega kunvensalono (:pro la ŝvito) (ankaŭ: saŭno).

akvo @ *kuraĝo-akvo. @ akvumi la florojn : pisi.

alegorio @ alegorie : alie ol laŭvorte: Li estas granda ekzemplo por mi - alegorie.; ankaŭ: metafore; v. sed *inverse.

alfabeto @ alfabeto : kompleto de (komputilaj, telekomunikaj) kodoj kun ties interkonsentitaj signifoj (ne nur por literoj kaj ciferoj sed ankaŭ por aliaj signoj kaj por instrukcioj): Jam en la 128-*karaktra internacia alfabeto numero 5 troviĝas kodoj i.a. por cirkumflekso kaj por 'cetera supersigno'.; La 512-*karaktra ekrana alfabeto de ĉi tiu programo enhavas i.a. ĉiujn Eo-literojn. @ alfabeta : ne-nombra: la alfabeta esprimo "123" venas antaŭ "76" - la nombra esprimo "123" venas post "76" (post alfabetigo).

aligatoro @ aligatori : paroli en la nacia lingvo de iu alia, estante en Esperantujo. (:laŭ *krokodili; v. *kajmani).

alineo @ alineo : (tipografio:) alineaĵo, tekstoparto inter du alineoj; (parolado:) peco de parolaĵo inter du, por tio celitaj, paŭzoj: Li paŭzis meze de alineo. @ senalinee : (tipografio:) la tuta teksto presita sen alineoj; (parolado:) sen paŭzoj inter la partoj, sen aŭdebla strukturo.

amatoro @ amatore : fuŝe: Kiel amatore farita estas tiu objekto!

amboso @ amboso : vizaĝo: Du frapoj sur la amboso - kaj li kuŝis.

amebo @ amebo : malgrava persono.

amfibio @ amfibio : 1. iu kiu povas samtempe vivi en du malsamaj medioj; 2. iu kiu laŭbezone ŝanĝas sian vidpunkton.

amputi @ amputi : detranĉi, haltigi parolanton.

amuzo @ am-uziĝi, am-uzi sin : amindumi aŭ amori. (:prefere diru kaj skribu por ĉi tiu signifo am-uziĝi!)

anatomio @ anatomio : korpo: Li interesiĝas ĉefe pri ŝia anatomio.

aneksi @ aneksi ies ideojn : prezenti ideojn de iu alia kiel siajn.

angilo @ angilo : *glata persono.

angulo @ angulo : 1. *niĉo; 2. vidpunkto: El mia angulo ...

ankaŭ @ ankaŭ *eblas. @ ankaŭ *partopreni.

anonima @ anonimulo : 1. iu pri kiu oni neniam aŭdis (ankaŭ kiam la nomo estas ja konata): Mi aŭdis interesan prelegon de iu anonimulo.; 2. malgrava persono: Mi estas nur anonimulo en ĉi tiu organizaĵo.

anso @ anso : 1. kontakt-persono, peranto: Nia anso ĉe tiu organizaĵo estas s-ro N.; 2. parto de tasko, problemo kiu kiel unua estu traktata, solvata por ke la resto iru pli facile: Ni uzu la lokan radion kiel anson por niaj publikaj rilatoj.

ant @ ...anto : (pri ...isto) ne tiel bona: Laŭ ĉi tiu verkanto...

antaŭ @ antaŭ*tuko. @ antaŭaj *membroj.

anteno @ havi antenon por io : havi sentemon, intuician komprenon pri aŭ por io. @ direktigi siajn antenojn : v. dis*aŭskulti.

antikva @ antikva : malmoderna.

aparato @ aparato : objekto kies nomon oni ne tuj povas (aŭ volas) memori: Donu al mi tiun aparaton.

aperitivo @ aperitivo : 1. iu ajn (alkohola) trinkaĵo, iam ajn; 2. apetitveka persono aŭ afero.

apetito @ apetitiga : agrabla, invita laŭ ekstera aspekto (ne nur pri manĝo).

apostrofo @ apostrofi : ellasi parton: Li apostrofis la plej gravan informon.

apud @ stari apude : 1. ne partopreni; 2. objektive prijuĝi: Se mi starus apude, mi dirus ke...

ar @ aro da *eroj.

aranĝi @ aranĝi : organizi laŭ ne tute aŭ tute ne oficiala vojo: Mi aranĝos kelkajn ekzemplerojn por vi.

arbo @ kristnaska arbo : vir(in)o surhavanta tro da ornamaĵoj: Vidu tiun kristnaskan arbon tie! @ sendi iun en arbaron : mistifiki, erarigi iun pri iu temo: Per tiu rimarko ili sendis min en la arbaron.; ankaŭ: sendi en la dezerton.

arĥi @ arĥi- : tre: Mi estas arĥilaca!

arĥipelago @ arĥipelago da argumentoj : multaj disaj, ne interkonektitaj, argumentoj.

arĥitekto @ arĥitekto : (prononcu: aĥĥitekto) iu kiu prononcas 'r' kiel 'ĥ' (kaj tial havas problemojn kun la kombino 'rĥ'): Li diras 'arkivo' ĉar li estas aĥĥitekto.

arĥivo @ arĥivo : paperkorbo, rubujo: Metu ĝin en la rondan (kvadratan, laŭ la cirkonstancoj) arĥivon! @ arĥivigi : ne konsideri, forgesi: Tiun rimarkon ni arĥivigu.

aromo @ agrikultura aromo : v. agrikultura *odoro.

aso @ aso : iu tre kapabla (en sia fako, sporto, k.t.p.). @ aso en la maniko : 1. surprizo; 2. informo aŭ argumento ne tuj sciigita, por posta uzo: Laŭ mi li tenas ason en la maniko.

asekuri @ asekurite! : certe, sendube.

asparago @ asparago : alta, maldika persono; ankaŭ: fazeolo.

asterisko @ meti asteriskon : ne kredi senplie: Al ĉio kion li diras oni devas meti asteriskon.; ankaŭ: meti piednoton.

asteroido @ sidi, loĝi sur asteroido : 1. esti for kun siaj pensoj, ne atenti tion kio okazas: Hola! ĉu vi sidas sur asteroido?; 2. havi ideojn, opiniojn kiuj malmulte rilatas al la realeco: Laŭ tio kion li diras, li loĝas sur asteroido. (:laŭ 'Eta Princo'?); ankaŭ: esti for de la mondo.

astronomio @ astronomia : grandega: astronomiaj sumoj. @ li studis astronomion : (li tiel facil(anim)e uzas tiajn grandajn nombrojn).

atendi @ ni atendu decidon de la *Akademio.

atenti @ atenti *punktojn kaj komojn. @ atentu la *lecionon!. @ atentu la *pilkon!.

aŭdi @ disaŭdigi : peti diversajn personojn, atenti ĉu ili aŭdos (aŭ legos k.s.) ion pri certa temo (:dis-aŭd-igi): Mi ne scias pri tio, sed mi disaŭdigos iom.; ankaŭ: (dis)aŭskultigi. @ aŭd(o-)bendo : sonbendo, *magneta bendo por registrado de aŭdigeblaj signaloj. @ aŭdi la *sonorilon. @ ĉu mi aŭdas *klikon?.

aŭdienco @ doni aŭdiencon : (esti tiel afabla) aŭskulti: Kiam vi povos doni aŭdiencon al mi?

aŭskulti @ disaŭskulti : demandi diversajn personojn, ĉu ili scias ion pri certa temo; kolekti informojn: Eble mi iom disaŭskultu? @ (dis)aŭskultigi : v. dis*aŭdigi.

aŭtomato @ aŭtomate : v. *meĥanike.

azeno @ azeni : forte labori: Mi azenis dum pluraj horoj por ripari ĝin. @ azeno : stultulo. @ azenaĵo : stultaĵo.

azilo @ la azilo : la amasloĝejo.


b

babili @ babil-numero : telefona servo, ĉe kiu ĉiuj kiuj elektas la koncernan numeron, povas paroli unu kun la aliaj.

babordo @ baborda : maldekstramana.

baki @ albakita, albakiĝinta : ofendita, kolera: Kial li estas tiel albakita? @ *kukbakisto.

balai @ balailo : 1. kruro; 2. alta, maldika persono. @ balaaĵo : v. miks*poto.

balado @ balado : tre (tro) longa rakonto: Mi eliris, ĉar la balado komencis tedi min.

balano @ balano : stultulo: Kia balano! (ankaŭ: banano).

balbuti @ balbuti : 1. pagi poparte: Por tiu aŭto mi devas balbuti 250 monate.; 2. iom post iom rakonti (ekz. ĉe polico): Post iom da instigo li (el)balbutis la detalojn de la plano.

balkono @ balkono : elstara brusto. @ balkono malantaŭe : elstara postaĵo.

balono @ balono : 1. tre dika persono; 2. plano, propono 'facile tra*pikebla'; 3. kapo; 4. dika ventro. @ provbalono : 1. eksperimento malgrandskala; 2. propono farata nur por ekscii pri la reago: Li flugigis provbalonon.

bani @ bankuvo : 1. sentegmenta aŭto; 2. malgranda aŭ nesekura ŝipo: En tia bankuvo vi volas transiri la maron?

banano @ banano : stultulo: Kia banano! (ankaŭ: balano).

banko @ informobanko : kolekto de (iuspecaj, iutemaj) informoj, ne necese en komputilo, konsultebla kutime ankaŭ de *fore.

barbo @ barbulo : 1. aĝulo; 2. malmodernulo; 3. la barbulo: Zamenhof. @ *ĵuri je la barbo de Zamenhof.

barelo @ barelo : 1. kapo, cerbo: Li estas nur malplena barelo.; 2. stomako: Ni ekiris kun malplena barelo. @ bierbarelo : (homo kun) dika ventro.

barĝo @ barĝoj : grandaj ŝuoj, piedoj.

basko @ baskoportanto : 1. iu kiu sekvas ideojn kaj proponojn de alia(j) (nehavante proprajn); 2. kandidato por elektoj kiu kandidatiĝis nur por apogi alian kandidaton.

batali @ kun batal*farboj.

bazo @ bazo : postaĵo. @ baza : evidenta, memkomprenebla, simpla: Tio ja estas baza, kara amiko! @ *bazamento.

bazamento @ bazamento : 1. postaĵo; 2. bazo. (:kun kvazaŭ-scienca kvazaŭsufikso -amento).

bebo @ bebo : 1. novulo, neinicito; 2. naivulo, infaneca homo. @ *botelobebo. @ bebo-*pilolo. @ kisi bebojn : fari ĉion, promesi ĉion por fariĝi elektita: Nun li kisas bebojn, sed atendu ĝis post la elektoj.

beko @ beko : buŝo: Fermu bekon! (:silentu); Li havas grandan bekon. (:estas impertinenta). @ beki : 1. manĝi: Ni rapide bekis ion.; 2. akre diri: Li bekis "silentu!"; 3. facile eldiriĝi: La aktoro diris: "Tiu frazo ne bekas". @ bekamento : buŝo. (:kun kvazaŭscienca kvazaŭsufikso -amento, kp. bazamento).

bela @ belofarmo, belecofarmejo : entrepreno, institucio por korpoflegado per banoj, masaĝoj, kosmetikaĵoj, ekzercoj, ripozo, k.t.p. @ bela bildo : io aŭ iu kiu de ekstero aspektas bela, sed pri kies aliaj kvalitoj oni dubas. @ *pentri belan bildon.

beno @ *kalkuli siajn benojn. @ la *nepoj vin benos.

bendo @ bendilo : bendo-ludilo, sona (magnetofono), bilda (magnetovido) aŭ komputila. @ *promen-bendilo. @ streĉ-bendo : maldika elasta bendo, ofte cirkloforma.

bero @ bero : 1. cico; 2. ulo.

besto @ *mambesto.

biblio @ biblio : 1. ajna (por iu) aŭtoritata verko; v. *PIV; 2. dika libro.

biciklo @ biciklo : okulvitroj. @ zumbiciklo : normala biciklo kun helpa motoro. (:ne motorbiciklo aŭ motorciklo).

biero @ bier*barelo. @ trinku vian bieron! : silentu! @ forporti la bieron : pisi. @ urba, komunuma biero : (krana) akvo.

bildo @ *bela bildo. @ *pentri belan bildon.

bileto @ enirbileto : sufiĉe da mono por pagi unu trinkaĵon, kun espero ke poste aliaj proponos pliajn: Hieraŭ mi eĉ ne havis enirbileton. @ ĉu vi havas bileton? : kion vi faras ĉi tie? kial vi enmiksiĝas?

birdo @ birdo flugas : v. kion vi *volas?

blanka @ *nigra-blanka.

blato @ blato : 1. ĝena persono; 2. nehonesta persono.

blinda @ *kolorblinda.

blovi @ trablovo : malvarmeco: Mi sentas trablovon. (Mi sentas malvarman akcepton, atmosferon k.s.). @ forbloviĝi : subite aŭ neatendite malaperi: Forbloviĝis nia lasta ŝanco.; Forbloviĝis ĉiu lia mono.

blua @ blua : ebria: Post kelkaj horoj ili estis tute bluaj. @ bluokula : senkulpa, nerealisma: Li bluokule gapis al mi kiam mi tion diris.

boardi @ boardi : daŭre adapti siajn starpunktojn, foje pli konforme al unu flanko, foje pli al alia: Oni devas foje multe boardi por kompromise atingi interkonsenton.; ankaŭ: meandri; ankaŭ: zigzagi.

bobelo @ bobelaĵo : ŝaŭmvino. @ bobeligisto : telerlavisto. @ bobel-reĝino : lavistino. @ bobelkoverto : per aerveziketoj remburita koverto.

bombo @ bombo : konsterna rimarko, okazaĵo; propono kiu radikale ŝanĝas la aferojn: Tio estas bombo sub la estrara propono.

bona @ bonan-tagon-ĝis-revido-esperantisto : 'eterna komencanto' kun tre limigita lingvokono (ofte *membro-rigardanto aŭ honora *kongresano).

bonzo @ bonzo : (pagata) estrarano (kiu ne venas el la membro-rondoj): partia bonzo.

bordo @ *kapitano sur bordo.

botelo @ botelobebo : 1. bebo nutrata per botelo; 2. ne tiel sane aspektanta persono; 3. drinkulo.

bovo @ virbovo : *taŭro. @ bovinsuko : lakto.

braceleto @ braceleto : policaj mankatenoj.

bradipo @ bradipo : malrapidulo. @ bradipe : malrapide; ankaŭ: limake.

brajlo @ ĉu mi brajligu tion por vi? : ĉu vi ankoraŭ ne komprenas?

brando @ *nuda brando.

breto @ inter *ses bretoj. @ sur breto : 1. prokrastita; 2. ne aktiva, rezerva, por posta uzo: Mi havas iujn ideojn sur breto.

briko @ batu la brikojn! : foriru!; ankaŭ: trotu la trotuaron!

brili @ brililo, brilaĵo : 1. (pl) okulo; 2. (pl) mono; 3. juvelo. @ brildisko : kompakt-*disko. @ briletas *stelo.

broso @ broso : 1. lipharoj; 2. hararanĝo 'brosa'. @ brosi (iun firme) : pribati. @ brosi (la polvon de) : priŝteli. (:dum poŝŝtelisto kvazaŭas forpreni iun polvaĵon de sur ies mantelo, priŝtelas tiun). @ preni sian *dentbroson.

broŝuri @ presita kaj broŝurita : jam konata: Tio kion li diras estas jam presita kaj bruŝurita.; kp. legi el siaj kolektitaj *verkoj.

bruo @ strato-bruilo : (apenaŭ) portebla, ekstere funkciigata, *son-instalaĵo.

bruli @ brulaĵo : 1. manĝo, trinkaĵo; 2. fumaĵo (cigaredo, cigaro, haŝiŝo, k.s.). @ forbrulinta : 1. perdinta la vizaĝon (kredindecon, fidindecon): Post tiu okazaĵo li estis forbrulinta tie. Do li ŝanĝis sian terenon.; 2. lacega: Mi sentas min komplete forbrulinta. @ brulvundita : ofendita, kolera: Brulvundita li respondis ... @ bruligi siajn fingrojn : fari ion, kion oni prefere ne faru, ĉar la tasko estas tro malfacila, danĝera aŭ krima: Ne bruligu viajn fingrojn per tio!.

bubo @ bubo : 1. *knabo; 2. ulo.

bubalo @ bubali : forte labori.

buĉi @ buĉisto : 1. kuracisto (ĥirurgo): Pro tiu falo mi devis iri al buĉisto.; 2. fortika homo.

budo @ budo : intereso: Li ĉiam laboras por propra budo.

buko @ buki sin : prepari sin por ekagi: Buku vin! Jen la tasko ... (:buki zonon k.s.).

buklo @ buklo : paperfiksilo, paperklipo.

buldozo @ buldozi : konvinki per granda kvanto da, aŭ rapidega sinsekvo de argumentoj, ne lasante tempon por pripenso aŭ reago: Ili buldozis min.

bulteno @ doni bultenon : paroli al, ne kun homoj; ne atendi reagon: Oni ne povas paroli kun li, li nur donas bultenojn.

buso @ *ferdekobuso.

butero @ buteri : 1. flati: Ĉu vi aŭdis kiel li buteris ŝin?; 2. flirti (kun iu). @ buterpano : v. *sandviĉo. @ kiel butero : facile manipulebla, obeema: Li estas kiel butero en ŝiaj manoj.

butono @ butono : 1. cico; 2. umbiliko; 3. broĉo (reklamo aŭ insigno). @ *orel-butono. @ mankas butono : 1. li estas freneza, stulta; 2. la afero estas ne ankoraŭ tute preta, ne finaranĝita: Preta? - Mankas ankoraŭ butono.


c

celo @ celite-*akcidente.

cendo @ ne mankas eĉ cendo : 1. neniu problemo; 2. preskaŭ: Ne mankis eĉ cendo kaj oni kaptus lin.; ankaŭ: ne mankis eĉ haro.

cent @ centprocente : tute, certe, plejbone. @ de *jarcentoj.

centro @ *demandu Centran Oficejon!, LKK-anon!.

cerbo @ cerbo : 1. inteligenta persono, bona studanto: Li estas la cerbo en nia klaso.; 2. tiu kiu elpensis planon, krimon: La cerbo malantaŭ tiu rabo estis ... @ cerbujo : kapo. @ cerbo-ĉasisto : v. *kapo-ĉasisto. @ cerboĉerpo : elmigrado de alte instruitaj homoj al lando kie ili pli bone enspezas. @ cerbofulmo : subita ideo. @ cerbolavado : (komplete) ŝanĝi ies opiniojn per psiĥaj, ĥemiaj kaj/aŭ fizikaj rimedoj; 'reedukado'. @ cerbo-*knedisto. @ cerboŝtormo : kunveno kie oni aŭdigas ideojn kaj proponojn sen tuja konsiderado pri la praktikaj eblecoj. @ *aerumi sian cerbon. @ *cima cerbo. @ *gimnastiki sian cerbon.

cigaro @ donu cigaron al li : 1. (entuziasme:) lia ideo estas bona; 2. (incitite:) li silentu kun siaj komentoj. (:kvazaŭ dirata al la kunparolanto, sed celata por ĉeestanto kiu enmiksiĝas neinvitite).

cigaredo @ rulita cigaredo : memfarita el *rultabako kaj papereto. @ fabrika cigaredo : kontraste al memfarita cigaredo.

cimo @ cimo : 1. malgrandaĵo, malgravaĵo: Tio estas nur cimo kompare kun ...; 2. prempinglo (platkapa puŝpinglo); 3. kaŝita mikrofono (por subaŭskulti). @ cima cerbo : malinteligentulo.

cirko @ cirko : 1. aranĝo: Ĉu li organizis ĉi tiun cirkon?; 2. iuspeca grupo: Ĉu ni devas inviti la tutan cirkon? @ cirkaĵo : strangaj agoj: Tiajn cirkaĵojn faru hejme!

citi @ cit, malcit : 'parolataj citiloj (")': Ili estas cit nur bonaj geamikoj malcit.; ankaŭ: Li diris, cit-malcit, ...

citrono @ *konfiti la citronon.

civila @ civilulo : ne-uniformita policisto.


ĉ

ĉapo @ *nokto-ĉapo. @ ĉapofobio : malsano de iuj t.n. Esperantistoj kiuj proponas ŝanĝojn en la Eo-ortografio, forigante supersignojn, sed enkondukante q w x y kaj aliajn neregulaĵojn.

ĉapitro @ ĉapitro : (tute alia) temo, afero: Tio estas alia ĉapitro!

ĉaro @ ĉaro : aŭto. @ *kromĉaro. @ *parfumo-ĉaro.

ĉarniro @ ĉarniro : persono en 'ŝlosila' pozicio. (:la aferoj 'ĉarniras' ĉirkaŭ tiu).

ĉasi @ ĉasi : 1. daŭre sekvi; 2. (trude) serĉi. @ *kapo-ĉasisto.

ĉefo @ ĉefo : la estro de la domo, ofte en signifo 'mia edzino' aŭ 'mia edzo': La ĉefo decidis, ke ni morgaŭ iros al ...

ĉerizo @ estas *kerno en la ĉerizo.

ĉerko @ ĉerkonajlo : cigaredo. (:pro la malbona efiko al la sano): Ni fumu ankoraŭ unu ĉerkonajlon kaj tiam ni iros. @ najlo por mia ĉerko : zorgigaĵo: Tio estas plia najlo por mia ĉerko. @ fluganta ĉerko : nesekura flugmaŝino, aviadilo.

ĉerpi @ *cerboĉerpo.

ĉielo @ ĉieli : esti mortinta: Karlo Delmont? Tiu ĉielas. @ ĉieleniri : morti.

ĉifri @ malĉifri : (precize) klarigi: Ĉu vi povas malĉifri por mi ĉi tiun tekston? (:deĉifri oni kutime uzas pri neklara skribo; malĉifri kiam oni ne komprenas la signifon aŭ intencon de iu teksto).

ĉirpi @ ĉirpi : kanti, paroli alttone. (:laŭ la cirkonstancoj ŝate aŭ malŝate).


d

da @ da : da (t)io (antaŭe nomita aŭ evidenta): Ĉu vi jam havis kafon? - Tri tasojn da.

danci @ danci laŭ ies muziko : agi laŭ ies volo. @ *ranco-danco.

danki @ dank : danke al: Dank li ni havas nun .... (:do la nuda radiko dank kiel prepozicio - radikoj ja estas vortoj); kp. kulp, help.

decidi @ ni atendu decidon de la *Akademio.

decimalo @ erara decimalo : granda diferenco. @ diferenco post decimalo : tre malgranda diferenco.

deĵori @ deĵori : eliri por krimo.

dek @ dek-zo (10Z) : plej malbona kvalito.; ankaŭ: zo-dek. (:1A aŭ A1 estas plej bona kvalito). @ kvin antaŭ la dekdua : v. kvin antaŭ *noktomezo.

deklari @ memdeklarita : v. mem*titolita.

dekoracio @ dekoracio : iu kiu staras flanke, ne partoprenas: Dum baloj, mi estas nur dekoracio.

delegito @ *nomu iun delegiton.

demandi @ demandsigno : io aŭ iu ne ankoraŭ komprenata aŭ konata: Tio estas por mi ankoraŭ demandsigno.; Li estas por mi daŭre demandsigno. @ demandu Centran Oficejon!, LKK-anon! : 1. mi ne povas scii ĉion; 2. tio ne estas mia tasko.

densa @ dense : kun tro da eksteruloj, kiuj ne bezonas scii: Estas iom dense ĉi tie. @ maldensa : klara brando: Por mi unu maldensa.

dento @ dentpikilo : tranĉilo. @ preni sian dentbroson : foriri: Se vi daŭrigos, mi prenos mian dentbroson.

determini @ determini : eltrovi: Mi ne povas determini, kion li celas.

dezerto @ sendi iun en dezerton : v. sendi iun en *arbaron.

diademo @ diademo : la cirkumflekso: co kun diademo. (:laŭ 'diakrito'?)

diafragmo @ diafragmo : maniero de rigardado: Uzu alian diafragmon - eble tiam vi komprenos.

dialekto @ en (lia) dialekto : 1. laŭ lia speciala vidpunkto: En lia dialekto tio signifas...; 2. laŭ lia stranga lingvo-uzo, prononco.

diapozitivo @ diapozitivo : iu kiu havas ĉiam kontraŭan opinion, ĉiam kontraŭdiras.

diareo @ vorto-diareo : senhalta parolado.

diferenco @ diferenco post *decimalo.

difini @ difinite : tre.

digesti @ digesti ion : akcepti ion malplaĉan: Mi ne povas digesti tian agmanieron.

dimanĉo @ dimanĉa : 1. plej bona, bela: dimanĉaj vestaĵoj; 2. amatora, nesperta: dimanĉa ŝoforo.

dinosaŭro @ dinosaŭro : v. *fosilio.

diplomo @ diplomita : ega: diplomita mallertulo.

diri @ *iru-diru.

disko @ diskilo : disko-ludilo, sona, bilda aŭ komputila. @ disko-turnilo : diskilo. @ *promen-diskilo. @ disko-eraro! : 1. estis kompleta miskompreno, fiasko; 2. li estas frenezulo. (:eraro de komputila disk(et)o). @ *brildisko. @ kompakt(a )disko : industrie normigita mezformata lasera disko (por sono, bildoj aŭ komputila memoro). @ *nigra disko.

distili @ distili : konkludi, ne facile, el dise entenataj informoj: El liaj paroloj mi distilas ian reziston kontraŭ la plano.

dogano @ tio kuŝas ĉe la dogano : tio ne ankoraŭ estas preta.

doko @ (en)dokigi : doni aŭton al riparejo por (ĝenerala) kontrolo kaj riparo. @ (en)dokiĝi : 1. iri al hospitalo por (ĝenerala) kontrolo aŭ operacio; 2. iri al korpoflegejo (*belofarmo) por korpa refreŝiĝo.

dokumento @ dokumentita : v. *agnoskita.

dolĉa @ dolĉigilo : substanco en formo de tablojdo aŭ pulvoro, taŭga por dolĉigi ekz. kafon aŭ teon, kun escepto de sukero.

donaci @ ne ricevi donace : peni, labori por io: Ne pensu ke ĉi tiun funkcion mi ricevis donace!

dormi @ *membro-dormanto.

dorso @ deiru de mia dorso! : ne ĝenu min plu!

doti @ doti : doni. (:doti iun per io = doni al iu ion, ofte ne tre deziratan).

dragi @ eldragi informojn : pene ĉerpi informojn: Ni devis dragi en kelkaj bibliotekoj por ekhavi informojn pri tio.

draŝi @ draŝi iun : 1. forte kritiki; 2. forte bati.

dreni @ drenita : soifa.

drogo @ drogo : 1. narkotikaĵo; 2. kafo, cigaredo, alkoholaĵo: Ĉu vi ankaŭ volas iom da drogo? (:montrante, ekzemple, la botelon).

du @ *gedue. @ du*langa. @ duone *kuirita.

duŝo @ pluvo-duŝo : subita, nedaŭra ekpluvo. @ malvarma duŝo : turniĝo de la aferoj ne laŭ la atendoj; seniluziiĝo.


e

ebl @ ankaŭ eblas : laŭ mi, tio estas malbona ideo, plano.

ebria @ fari ebriulan *preĝon.

eburo @ eburo : 1. dentoj: Li falis sur la eburon.; 2. piano-klavoj: frapu la eburon! (:ekludu!); 3. bilardo-pilko.

edzo @ Edzperanto : Eo kiel edz-peranto: Ili renkontiĝis en Edzperanto-aranĝo. @ vi ne estas mia edz(in)o : 1. mi ne bezonas en ĉio konsenti kun vi; 2. mi ne bezonas ĉion fari kune kun (aŭ same kiel) vi. @ kongresa edz(in)o : kunul(in)o, kun kiu oni ofte vidas iun dum Eo-aranĝoj: Jen li, kun sia kongresa edzino.

eg @ ege : jes, tre: Ĉu kontenta? - Ege.

eĥo @ eĥulo : iu kiu ripetas nur kion aliaj diras, kiu ne voĉigas proprajn ideojn k.s.

eklipso @ eklipsiĝi : malaperi en kiu ajn maniero.

ekonomio @ ekonomie : ŝpareme.

ekrano @ nigra ekrano : kompleta forgeso: Mi preparis mian rakonton, sed kiam mi eniris ĉe la direktoro - nigra ekrano. (:laŭ forfalo de signalo en televido aŭ komputilo).

eks @ eks! : voko 1. kiam io rompiĝas; 2. kiam iu sukcesas mortigi kulon, muŝon, k.s. @ eksa : 1. iama; 2. rompita, fuŝiĝinta; 3. morta. @ eksperantisto : (por: eks-esperantisto) iu kiu ne plu estas aktiva en la Eo-movado. @ eksjunulo : ne plu juna persono kiu opinias sin ankoraŭ juna.

ekskurso @ rapida ekskurso : 1. vizito al necesejo; 2. lakso.

eksplodi @ eksplodi : 1. ekridegi; 2. ekkoleregi.

ekzemplero @ ekzemplero : ulo.

elasta @ elasta regulo : v. *maĉgumo.

elektro @ elektro : v. ĥemio.

elemento @ elemento : ulo. @ elemente! : kompreneble!

enciklopedio @ promenanta enciklopedio : iu kiu scias pri multaj aferoj.

enketi @ enketi : demandi.

er @ aro da eroj : 1. neligitaj fragmentoj; 2. malgravaĵoj.

erari @ *disko-eraro!. @ erara *decimalo.

erodi @ erodito : (kvazaŭ-)erudiciulo, kies kono pri la mondo ne estas ĝisdata aŭ trafa (laŭ la parolanto).

esti @ estonta : estonta edz(in)o, fianĉ(in)o: Jen lia estonta.

establi @ establita : v. *agnoskita.

eŝafodo @ eŝafodo : podio.

etero @ etera : (pri radio kaj televido:) dissendata per 'eteraj ondoj'. (:kiam kaj sendado kaj ricevado okazas per surtera anteno, kontraste al dissendado per kablo kaj/aŭ satelito).

eterna @ eterna *komencanto.

etikedo @ etikedo : kongresinsigno (kun nomo k.s.): Mi forgesis mian etikedon en la hotelo.


f

fabriko @ fabriki : 1. fari (:negative aŭ admire): Kion li tie fabrikas?; 2. arte konstrui (pruvojn pri ne farita krimo, ekzemple). @ fabrikaĵo : 1. *faraĵo; 2. artefarita afero; 3. situacio arte kreita por povi kapti iun pro krimo: La tuta rakonto estis fabrikaĵo de la polico. @ el la sama fabriko : el sama fonto: Ĉiuj tiuj sugestoj venas el la sama fabriko.

fadeno @ tiri la fadenojn : regi, direkti la aferojn; ankaŭ: teni la fadenojn. @ tiri fadenon : uzi sian influon: Mi provos tiri kelkajn fadenojn. (:marioneto-ludo).

fajfi @ fajfi je io : ne zorgi pri io. @ vi povas fajfi je tio : tio ne plu estas atingebla, realigebla.; ankaŭ: vi povas *forgesi pri tio.

fajna @ fajna : agrabla, bona, amika.

fajro @ havi *poton sur la fajro. @ alvoki la fajrobrigadon : v. alvoki la *kavalerion.

faktoro @ nekonata faktoro : homo, pri kies reago oni ne povas esti certa.

fakturo @ fakturon mi sendos poste : (sensignifa rimarko post kiam iu donis konsilon, plenumis peton, faris servon).

fali @ enfali : 1. subite veni al kapo (ideo); 2. subite veni por vizito, subite veni al iu loko: Eble ni morgaŭ enfalos ĉe ili.; 3. mistifikiĝi, trompiĝi, kredi ies 'belajn rakontojn'; 4. anstataŭi iun (ekz. aktoron, instruiston) pro subita 'elfalo'. @ elfali : 1. montri certan rezulton, ne antaŭdireblan aŭ antaŭdiritan: Tio povas elfali pli aŭ malpli bone.; 2. ekesti ne plu konsiderata: Tiu ebleco elfalis.; 3. subite, neatendite ne okazi, ne esti disponebla: Pro malsano de la instruisto, la leciono elfalis.; La ĉefa kantistino elfalis pro malsaniĝo. @ forfali : el*fali (2. aŭ 3.) @ trafali : ('tra kribrilo') 1. malsukcesi en ekzameno.; 2. ne plenumi kondiĉojn, pretendojn ĉe ekzamenado: Dum la kontrolo, tri ekzempleroj trafalis.; Kiam ni esploris la konsekvencojn, lia propono trafalis. @ kontraŭfali : 'elfali (1.)' kontraŭ la atendo; havi malpli bonan rezulton ol atendite: La kvanto de la reagoj iom kontraŭfalis. @ kunfali : 'elfali (1.)' kun (laŭ) la atendo; havi pli bonan rezulton ol atendite.

falbalo @ kun falbalo : v. kun *franĝoj.

fantomo @ fantoma : virtuala, t.e. ne fizike sed ja funkcie ekzistanta: fantoma memoro; fantoma konekto; fantoma *reto.

fari @ faraĵo : faro, ago (:negative): Mi ne ŝatas tiun faraĵon. @ fari la sian : v. fari sian *aferon. @ fari sian *aferon.

farbo @ kun batalfarboj : plene, tre ŝminkita.

farmi @ *belecofarmejo.

fasado @ fasado : la (nur) ekstera aspekto, precipe kiam ĝi ne konformas al la interno.

fasko @ fasko : granda monsumo (:fasko da biletoj): Tiu plano jam kostis al ni faskojn (*da).

faŭko @ faŭko : buŝo: Fermu faŭkon!

fazeolo @ fazeolo : 1. malgrandaĵo, malgravaĵo; 2. (pl) mono; 3. alta, maldika persono; ankaŭ: asparago.

febro @ febre : 1. nervoze 2. kun granda entuziasmo, fervoro.

felo @ urso-*felo.

feki @ fek! : ĝenerala blasfemo. @ *lek-fek!.

feliĉo @ *poto da feliĉo.

fenestro @ fenestroj : okulvitroj: Li rigardis al ni serioze, tra siaj dikaj fenestroj, kaj diris ...

fero @ fero : pistolo aŭ alia pafilo.

ferdeko @ ferdekobuso : du-ferdeka, du-etaĝa aŭtobuso. @ ferdekotrajno : du-ferdeka, du-etaĝa trajno.

ferio @ havi ferion : 1. esti en malliberejo: Ses monatojn da ferio li havas. (oni povas aldoni: je ŝtataj kostoj); 2. esti forgesita, preteratentita: Viaj ŝuoj certe havas ferion? (:vi forgesis purigi ilin).

feto @ feto : komencanto, komenca studento.

figuro @ figuro : ulo.

fiksi @ fiksi : v. *aranĝi (ion).

fini @ la fina *frapo.

financo @ financoj : (simple) mono.

fingro @ fingri : per fingro(j) manipuli; ankaŭ: fingrumi. @ defingri : ŝteli: Iu defingris lian horloĝon. @ fingri al iu, io : 1. indiki, montri; 2. kulpigi. @ havi inter la fingroj : 1. kapti: Se mi havus lin inter miaj fingroj ...; 2. esti sperta aŭ lerta pri io: Motorojn li havas inter la fingroj. @ havi longajn fingrojn : havi inklinon al ŝtelado: Li ĉiam havis longajn fingrojn. @ *bruligi siajn fingrojn. @ kalkuli siajn fingrojn : enui, havi nenion por fari: Mi tie sidis dum duonhoro, kalkulante miajn fingrojn. @ *verdaj fingroj.

fiŝo @ fiŝkapti : provi ekhavi informojn ne rekte demandante pri la afero: Mi fiŝkaptis, sed nenion eltrovis.; ankaŭ: fiŝkapti je komplimentoj. (:'fiŝkapti' ja signifas: provi kapti fiŝojn...) @ fiŝkaptista rakonto : troiga, nekredebla rakonto. (:ĉar fiŝkaptistoj troigus pri la grandeco de la kaptitaj fiŝoj). @ fiŝ*odora. @ fiŝe rigardi : rigardi sen esprimo en la okuloj, nekomprenante aŭ sen interesiĝo: Li fiŝe alrigardis min kiam mi tion rakontis. @ fiŝo naĝas : v. kion vi *volas?

fizionomio @ fizionomio : vizaĝo: Li falis sur sian fizionomion.

flako @ la granda flako : v. la granda *lago.

flamo @ flami je : esti entuziasma pri io aŭ iu, havi emon al io: Li flamas je motorbicikloj.

flano @ flano : vizaĝo: frapo sur la flanon.

flari @ flari : sen informiĝo scii, sen instrukcio fari: Mi ne povas flari ke vi tion volas!; Li bezonas nur flari kaj sukcesos en ĉio. @ flarilo : nazo: Mia flarilo estas ŝtopita.

floro @ *akvumi la florojn.

fobio @ *ĉapofobio.

fojno @ fojno en kapo : stulteco; ankaŭ: fojno supre.

folio @ *kalkulfolio.

fonduso @ fondusoj : (simple) mono.

for @ forigi : 1. maldungi; 2. mortigi. @ for*fali. @ for*bloviĝi. @ foriru! : sensencaĵo! @ esti for : esti en malliberejo: Nun li estas for por du semajnoj. @ esti tute for : esti sub impreso, enamiĝinta: Kiam mi vidis ŝin, mi estis tute for. @ *re de for. @ for de la mondo : 1. sveninta; 2. v. loĝi sur *asteroido. @ de fore : 1. de malproksime: De fore vidate, ...; 2. per telekomunikado: de fore konsulti informo*bankon; de fore aŭskulti mesaĝojn registritajn de sia telefon*respondilo.

forgesi @ forgesi : ne (plu) kalkuli pri efektiviĝo: Vi povas forgesi pri tiu funkcio.; ankaŭ: vi povas *fajfi je tio.

forko @ forko : mano. @ havi forkon en la poŝo : profiti de gastameco de aliaj. (:volonte invitiĝi por manĝo).

formato @ formato : (normigita aŭ *konvencia) strukturo de teksto, informoj k.s. (:ne nur longo-larĝo-alto, sed 'kio kiel kie').

formiko @ havi formikojn en la pantalono, kalsono : esti nervoza.

fosi @ elfosi *kadavrojn.

fosilio @ fosilio : malmoderna persono; ankaŭ: dinosaŭro.

fotelo @ el mia fotelo : laŭ mia vidpunkto, kvankam mi ne estas envolvita: El mia fotelo mi dirus ke ... @ generalo en fotelo : iu kiu donadas (taŭgajn aŭ ne) konsilojn, sed ne kunagas; ankaŭ: kapitano sur bordo.

franĝo @ kun (tro da) franĝoj : kun (nenecesaj) ornamaĵoj, (tro da) flankaj negravaĵoj; ankaŭ: (tro) garnita.

frapi @ granda frapo : granda sukceso, atingo. @ la fina frapo : la decida argumento (kontraŭ io).

frato @ mi ne estas via frat(in)o! : tian manieron de alparolo mi ne akceptas.

freneza @ freneza pri io : tre entuziasma pri io; kun granda emo al io. @ freneza pri iu : enamiĝinta.

freŝa @ spiru iom da freŝa *aero!.

frida @ meti en fridujon : prokrasti (planon).

frikcio @ iom da frikcio : granda kverelo.

friti @ lasu lin fritiĝi en propra graso : 1. li mem kulpas kaj mem spertu la konsekvencojn; 2. ne ĝeniĝu de li; ne atentu kion li diras.

fromaĝo @ sukcesi vendi la *truojn de la fromaĝo.

frosto @ frostiĝi : 1. resti senmova: Frostiĝu!; 2. senti (emocian) malvarmon: Kiam li rakontis tion, mi frostiĝis.

fulmo @ *cerbofulmo.

fundamento @ fundamento : postaĵo. @ ĝisfundamente diskuti ion : 1. tre profunde, serioze, elĉerpe; 2. harfende. @ fundamenta krestomatio! : blasfemo. @ *ĵuri je la Fundamento.

furzi @ en furzo kaj rukto : rapide, facile; v. en spiro kaj *ĝemo. @ por furzo kaj rukto : tre malmultekoste.


g

gajno @ *kalkuli sian gajnon.

galaksio @ galaksia : 1. bonega; 2. grandega.

galero @ galero : laborejo: Nu, denove ek al la galero(j).

galopi @ galopi : rapide iri: Kien vi galopas?.

gapi @ gapi : esti malferma (pri io kio devus esti fermita): gapanta bluzo; Via pantalono gapas!

garantio @ garantiite : vere, laŭvere.

garni @ garnita : v. kun *franĝoj.

gaso @ doni gason : fluigi brulaĵon al motoro. @ doni planko-gason : (kun premo de la gaspedalo ĝis preskaŭ sur la planko) veturigi aŭton, motorbiciklon je maksimuma rapideco. @ multe da gaso : sensignifa parolaĵo.

gasto @ gast-ama : am(or)anta gastojn. (:prefere diru kaj skribu por ĉi tiu signifo: gast-ama).

ge @ gee : kune, sed ge-e. @ malgea : samseksama. (:kontraste al la Anglismo 'geja'). @ gedue : v. *gesole. @ gesole : sole, sed duope kaj gee.

generalo @ la generalo : la estro, ĉefo. @ generalo en *fotelo.

gimnastiko @ gimnastiki : (tr) apliki ekzercojn gimnastikajn aŭ fizioterapiajn al iu korpoparto: Li ĉiutage gimnastikas siajn fingrojn dum kvaronhoro. @ gimnastiki sian cerbon : fari iun nekutiman intelektan laboron por distri sin: Mi okupiĝas pri matematiko nur por gimnastiki la cerbon. (kp. *aerumi sian cerbon).

giri @ engirejo : turno-pordo.

glacio @ meti en glacion : 1. mortigi; 2. prokrasti (planon). @ rompi la glacion : fari ion (amikecan) por ke la alia(j) eksentu sin komforte: Por rompi la glacion li diris ... @ ne rompu la glacion! : Atentu - estas delikata afero!; Ne fuŝu la etoson, harmonion!

gladi @ gladi la aferon : prezenti aferon tiel ke kritikindaĵoj aspektas kiel malgravaj. @ gladi siajn diferencojn : solvi interpersonajn problemojn.

glata @ glate : sen komplikaĵoj: Iris tute glate. @ glata : elturniĝema, nekonsekvenca, nefidinda (homo). @ glata *masko.

gliti @ glito : (malgranda) eraro, malatento, pretervido: Krom kelkaj glitoj, tio estis bona prezento.

glui @ algluiĝi : ĝene, nedezirate, aliĝi al iu aŭ al grupo.

gluti @ gluti : 1. akcepti ion malfacile akcepteblan: Ili devis gluti tiun decidon.; ankaŭ: Glutu la (amaran) pilolon.; 2. kredi ion ne tre kredeblan: Li glutas ĉion kion tiuj homoj diras.; 3. lastmomente ne eldiri ion: Kiam li vidis lian vizaĝon, li glutis sian kritikon.; 4. rapide manĝi, trinki: Glutu vian kafon - ni devas foriri. @ misgluti : akcepti taskon kiun oni ne sukcesas plenumi; supertaksi siajn kapablojn: Nun ni povas diri ke li misglutis, akceptante tiun taskon. @ gluti sian langon : 1. silenti pri io: Glutu vian langon!; 2. bedaŭri ke oni ne silentis pri io: Dirinte tion, li preferus gluti sian langon ...

golo @ golo! : trafa rimarko!; ankaŭ: en golujo!

gorilo @ gorilo : forta viro por protekto, minaco aŭ atako.

grafiko @ grafika : 1. (en komputila *alfabeto) signo kiu estas presebla sed ne apartenas al la 'normalaj' skribsignoj (literoj, ciferoj, interpunkcio) - ne nur linioj, anguloj kaj bloketoj, sed laŭ iuj eĉ "procento", "plusminus" k.s.; 2. (komputilo:) ĉio ne surekranigebla per la disponebla *alfabeto, i.a. bildoj: grafika *karto.

graso @ grasa : 1. riĉa, valora: grasa kaptaĵo; 2. graveda. @ lasu lin *fritiĝi en propra graso.

graveda @ graveda : 1. grava laŭ opinio de aliaj, ne laŭ la parolanto: Ili okupiĝis pri gravedaj aferoj.; 2. (malbon)aŭgura.

greno @ grenaĵo : brando.

griza @ mankas grizo(j) : ĉio estas prezentita *nigra-blanke; mankas nuancoj. @ griza *muso.

gulaŝo @ gulaŝo : senorda miksaĵo (pri ideoj, opinioj, lingvo); v. *salato; v. miks*poto.

gumo @ 1. *maĉgumo. 2. v. kaŭĉuko.

gurdo @ gurdi : daŭre ripeti la samon.

guto @ guto da : iom (da): Ĉu vi havas fidon pri tio? - Nur guton da.; Ĉu vi volas ankoraŭ bieron? - Nur guton da.


ĝ

ĝemo @ en *spiro kaj ĝemo.

ĝibo @ ĝibo : elstara malglataĵo: ĝiboj kaj kavaĵoj en la vojo; v. *kameloj sur la vojo.

ĝusta @ ĝuste : jes. (:pli klara respondo); ankaŭ: konfirme.


h

haki @ enhaki : krude interveni: Subite li enhakis en nian konversacion.

haro @ *simioharoj. @ ne mankis eĉ haro : v. ne mankis eĉ *cendo.

hejmo @ neniu hejme : tiu persono estas stulta. @ ĉu iu estas hejme? : bonvolu aŭskulti, atenti min. @ por hejma uzo : ne por publika diskonigo: Por hejma uzo mi povas diri al vi, ke ni planas ... (:sed provizore ne priparolu tion publike).

hela @ hela : evidenta, memkomprenebla: Fine ĉio fariĝis tute hela por li. @ esti en malhelo : esti neinformita pri io; nenion scii pri io.

helpi @ help : helpe de: komputila *reto help telefonkonektoj. (:la radiko kiel memstara vorto); kp. dank, kulp. @ helpi : malhelpi, fari ion kontraŭ: Mi ne povas helpi ke la afero tiel evoluis.

herbivoro @ herbivoro : vegetarano.

hieroglifo @ hieroglifoj : ĉiaj malfacile legeblaj skribsignoj: Mi neniam sukcesas deĉifri tiujn viajn hieroglifojn.

hirta @ hirtigi la harojn : kolerigi, inciti. @ hirtiga : koleriga, incita: hirtiga rimarko.

hoko @ meti hokojn sur ŭ : (laŭ: 'meti punktojn sur i':) ĝustigi, priparoli, aranĝi detalojn: Ni nun metu la hokojn sur la ŭ. @ alhokiĝi : 1. envolviĝi kontraŭvole; 2. aliĝi al iu grupa aranĝo sen antaŭa interkonsento.

homo @ *vi homoj.

honoro @ honora : ano de komisiono, komitato, laborgrupo k.s., kiu ne vere partoprenas en la laboroj; ekzemple: @ honora *kongresano.

hop @ hopi : v. *salti.

horo @ laŭhorare : precize kiel planite.

horloĝo @ rigardi la horloĝon : 1. esti senpacienca; 2. ne interesiĝi pri tio kio okazas: Li daŭre rigardis sian horloĝon. @ havi alian horloĝon : havi alian ideon pri tempo, ĝustatempeco: Ne - li ne malfruas: en lia lando oni simple havas alian horloĝon.; ankaŭ: ĉe ili la horloĝo iras malpli rapide.

hufo @ hufo : 1. piedo; 2. ŝuo. @ hufi : iri piede.

hundo @ inter hundoj hundu : adaptiĝu al la cirkonstancoj, agu kiel la aliaj.


ĥ

ĥemio @ ĥemio : iu speciala reciproka altiro: estas ia ĥemio inter ili; ankaŭ: elektro.

ĥoĥolo @ ĥoĥolo! : kvazaŭ-blasfemo. (:ĥoĥolo estas alia nomo por mosko-desmano).


i

iam @ *nek iam!.

id @ ido : infano.

ideo @ *ventoli ideojn.

iel @ iel-tiel : ne tre bone, ne tre malbone: Kiel vi fartas? - Iel-tiel.; Ni iel-tiel sukcesis.

il @ ...ilo : kutima - en certa situacio, en certaj kondiĉoj, en certa tempo k.t.p. - rimedo, instrumento, aparato, aparataro, maŝino k.s. por plenumi agon, produkti rezulton, utiligi objekton (:do 'preciza' aŭ 'malpreciza', 'nur por tio' aŭ 'ne nur por tio', 'konkreta' aŭ 'abstrakta', 'simpla' aŭ 'komplika'): skribilo; fermilo; presilo; aŭdilo; aŭdigilo; konvinkilo; *respondilo; (tele)komunikilo; tekstotraktilo; enigilo; eligilo; kunigilo; *flarilo; truilo; fajrilo; *bendilo; *diskilo.

importi @ importo : @ importita : venanta el alia urbo, lando, 'ne de ĉi tie'.

ind @ se *intus, indus.

indiki @ indikita : ĝusta, preskribita, plej taŭga, plej utila: la indikita homo por tiu tasko; la indikita rimedo por fari tion; la indikita kuracilo por tiu malsano.

infano @ *sperta kiel Papo pri infanoj.

informi @ informo*banko.

insigno @ insigno : vizaĝo.

instali @ instalaĵo : pli kompleksa aparato, aparataro. @ *son-instalaĵo.

int @ se intus, indus : se la situacio estus tia kian vi priskribas, tiam via sugesto estus bona (sed ja ne estas tiel ...). (:respondo al 'vana se').

inter @ inter(est)i : moviĝi (socie) inter: Tiajn rondojn ne inter(est)as mi. (eble pensante ankaŭ pri: ne interesas min). @ havi inter la *fingroj. @ interkona vespero : malorda situacio: Tiu kunveno aspektis kiel interkona vespero.

interna @ teni la *lavotaĵojn interne. @ rigardi siajn *palpebrojn de interne.

interpreti @ *larĝe interpreti.

inventi @ inventeme *libroteni.

inversa @ sed inverse : inversigas la signifon de la respondo: Kiel gustis? - Bone, sed inverse.; ankaŭ: sed male.; v. *alegorie.

iri @ iru-diru : portebla radiotelefona aparato. @ *foriru!.

ist @ ...isto : (pri ...anto) -emulo, -adanto: plendisto. (v. ...*istikisto; v. ...*ologo; v. ...*ologiisto).

istik @ ...istiko : 1. arto: brodistiko; 2. teoriumado: diskutistiko (ankaŭ: ...*ologio). @ ...istikisto : praktikanto de ...istiko. (por 2. prefere: ...*ologiisto).


j

ja v. kion vi *volas?; v. *tiel la ...o ...as.

jaro @ de jarcentoj : delonge: De jarcentoj oni jam diskutas pri la supersignoj.

jes @ jes : ja, 'ne ne': Mi jes faris. (:rimarku, ke en "Mi ja faris." la akcento ĝenerale estas sur "faris", dum en "Mi jes faris." la akcento estas sur "jes"); Li ne aŭskultis, sed ŝi jes. @ jesulo : iu kiu diras jes al ĉio, kiu senkritike sekvas iun. @ jesulino : knabino kiu rapide diras jes. @ jes ja : (pli forta) jes (:ne nur post nea demando).

juna @ *eksjunulo.


ĵ

ĵuri @ ĵuri je la barbo de Zamenhof. @ ĵuri je la Fundamento. (:je io komune sentata kiel grava).


k

k.t.p. @ kotopo : 1. k.t.p. - kiam la parolanto sentas ke li ne bezonas fini la frazon aŭ kiam li ne volas ke la ĉirkaŭstarantoj aŭdu; 2. ulo.

kaco @ Kaĉjo : ulĉjo. @ Karlo Kac : ulaĉo.

kaĉo @ kaĉo : 1. mizero, komplikaĵo, problema situacio; 2. v. *salato. @ Karlo Kaĉ : v. Karlo *Kac.

kadavro @ kadavro : ne plu funkcianta, difektita aŭ simple malnova aĵo, aparato: (pri radio:) *Mir mir! Tiu kadavro ankoraŭ bone ludas! @ elfosi kadavrojn : priparoli jam (fin)traktitajn temojn, jam solvitajn aŭ forgesitajn problemojn: Ne elfosu kadavrojn!

kafo @ *nuda kafo. @ kafmuelilo : iu aparato kiu estas (aŭ iam estis) funkciigata per kranko, ekzemple: filmkamerao, invalidula veturilo, k.s.

kafeino @ kafeino : kafo: Iom da kafeino?

kaĝo @ kaĝo : kradludejo por infaneto.

kaj @ kaj (do)? : reago (post eldiro finita!) kiu montras interesomankon, malkonsenton, malakcepton. @ kaj (tiam)? : reago (dum eldiro nefinita!) kiu montras interesiĝon, malpaciencon.

kajmano @ kajmani : paroli nacian lingvon fremdan por kaj unu kaj la alia, estante en Esperantujo. (:laŭ *krokodili; v. *aligatori).

kaktuso @ kaktuso : malagrabla persono.

kaliko @ *kristala kaliko.

kalki @ kalkaĵo : kopio: Lia propono estas nur kalkaĵo de ŝia.

kalkuli @ kalkulfolio : @ kalkultabelo : komputila programo ebliganta, post enigo de tekstoj kaj nombroj en 'ĉelojn' (tabele ordigitajn), la aŭtomatan plenigon de aliaj 'ĉeloj' per kalkulrezultoj aŭ konkludoj surbaze de la jam plenigitaj. @ kalkuli siajn benojn : v. *kalkuli sian profiton. @ kalkuli siajn *fingrojn. @ kalkuli sian profiton, gajnon : akcepti fiaskon, malprofiton: Tiel okazis. Kalkulu vian profiton!

kalma @ kalma : 1. tre trankvila; 2. senemocia: Li akceptis tion tute kalme.; 3. silente kolera: Nun li estas kalma, sed ŝtormo baldaŭ venos! @ kalmiĝu! : trankviliĝu!

kalsono @ havi *formikojn en la kalsono.

kalva @ kalva jako, pelto : malriĉulo.

kamelo @ kameloj sur la vojo : malebena pavimo: Atentu la kamelojn sur la vojo! (:laŭ la 'duĝiba' trafiksigno?)

kamero @ kameri : filmi (per filma aŭ bildbenda kamer(a)o): Dum la tuta ferio li nur kameris.

kampo @ la tuta kamparanaro : ĉiuj, tiom da homoj: Ĉu la tuta kamparanaro devas ekscii pri tio?; ankaŭ: menaĝerio.

kanalo @ *ŝanĝi la kanalon, programon.

kanono @ kanon-nutraĵo : v. *kuglokarno.

kanonizi @ kanonizita : v. sanktigita.

kapo @ kapo : la komenca parto de io: Je la kapo de la tagordo ni metu ... @ *ŝvelkapulo. @ senkapigi : komenci: Ni senkapigu la programon per ... @ la kapo (jam) falis : la komenca (pli malfacila) parto jam pasis. @ kapo-ĉasisto : persono aŭ entrepreno kiu serĉas (por dungo) altkvalifikitajn personojn; ankaŭ: cerbo-ĉasisto. @ havi truon en kapo : esti stulta.

kapacito @ kapacito : la kapablo akcepti aŭ elteni: Baldaŭ atingiĝos la limo de mia kapacito. (:mi baldaŭ ne plu eltenos).

kapitano @ kapitano sur bordo : v. generalo en *fotelo.

kapoto @ kapoto : v. kaŭĉuko.

kapti @ kapti ion : kompreni: Fine mi kaptas kion li celas.

kapuĉo @ kapuĉo : v. kaŭĉuko.

karaktero @ karaktero : ulo.

karaktro @ karaktro : unu elemento el (komputila, telekomunika) *alfabeto: karaktroj por 'nova paĝo', 'pepo', 'a', '7', '^'; La karaktro por 'cetera supersigno' de la internacia alfabeto numero 5 estas uzata, laŭ la lingvo, i.a. por tildo, tremao aŭ la hoko super ŭ. (:laŭ la vorto por ĉina skribsigno).

karlo @ Karlo *Kac. @ Karlo *Kaĉ.

karno @ sido-karno : 1. eltenemo, persisteco; 2. neforiremo: Estrarano kun sidokarno. @ *kuglokarno.

karnivoro @ karnivoro : ne-vegetarano.

karto @ karto : plato kun elektronikaĵoj kiun oni enmetas en komputilon por adapti ĝin por certa funkcio: *grafika karto; komunika karto. @ *mono-karto.

kartono @ kartono : ludkartaro: Ĉu estas kartono en la domo?

kaseto @ kompakt(a )kaseto : industrie normigita mezformata kombino de magneta bendo kaj la kaseto (skatoleto) en kiu ĝi troviĝas (por sono, bildoj aŭ komputila memoro). @ kasetilo : *bendilo por kompakt*kasetoj.

kaŝi @ kaŝiĝi : loĝi: Kie vi nuntempe kaŝiĝas?

katalogo @ el katalogo : 1. ne studinte por ĝi: Li havas sian titolon el katalogo.; 2. ne persone interkoniĝinte: edz(in)o el katalogo.

kaŭĉuko @ kaŭĉuko : kondomo; ankaŭ: gumo.; ankaŭ: kapoto; ankaŭ: kapuĉo.

kavo @ kavo : (malgranda) loĝejo, ĉambro: Eniru mian kavon.

kavalerio @ alvoki la kavalerion : alvoki siajn helpantojn, atestantojn.: Se vi ne kredas min, mi alvokos la kavalerion.; ankaŭ: alvoki la fajrobrigadon.

ke @ ke : tio ke, ol, kiam, k.s. (inter prepozicio kaj frazo): antaŭ ke li faris tion ..., post ke li ..., dum ke li ..., per ke li ..., pro ke li ...

kerno @ estas kerno en la ĉerizo : estas neatendita problemo, komplikaĵo.

kesto @ kesto : 1. ĉerko: La soldato hejmenvenis, en kesto.; 2. iu kestoforma muzikinstrumento (ekz. gitaro, akordeono): Li iom frapis sian keston kaj ĉiuj ekkantis.; 3. lito. @ leterkesto : 1. buŝo; 2. parto de memoro en centra komputilo de *reto, kie mesaĝoj por certa partoprenanto estas konservataj ĝis tiu anoncas sin por transpreni ilin al sia komputilo.

kiel @ kaj kiel! : vi pravas! @ scii kiel : scias, kiel sukcesi (por atingi sian celon): Li ĉiam scias kiel.

klako @ ĉu mi aŭdas klakon? : v. ĉu mi aŭdas *klikon?

klapo @ klapo : 1. valvo (en motoro, k.s.); 2. buŝo: Fermu la klapon!; Lia klapo daŭre frapas. @ manĝoklapo : buŝo; ankaŭ: pano-klapo.

klaŭno @ klaŭno : ulo.

klavo @ klavo : fingro: Klavojn for! @ klavaro : mano.

kliento @ kliento : ulo.

kliko @ ĉu mi aŭdas klikon?, klakon?: ĉu iu subaŭskultas?; ĉu ni priparolu ĉi tion en ĉi tiu societo? (:laŭ sono aŭdebla pro enŝalto ĉe malnova telefonsistemo).

klini @ klini *nukon.

kluzo @ kluzo : gardado, kontrolado (ĉe pordo k.s): Kiel li sukcesis trairi la kluzon?

knabo @ knabo : naivulo: Aĥ knabo, se vi scius ... @ estu granda knabo! : akceptu la malgajnon, la seniluziiĝon.

knedi @ knedi : 1. masaĝi (per manoj): knedisto (:masaĝisto, fizioterapiisto); 2. v. *masaĝi (figure). @ cerbo-knedisto : @ menso-knedisto : psiĥiatro.

koĉero @ koĉero : ŝoforo.

kofro @ kofro : lito: Hodiaŭ mi frue iros en mian kofron.

koko @ kokido : (sia) infano: Jen mia fratino kun siaj kokidoj.

kolo @ tio sur kolo : kapo: Uzu tion sur via kolo!

kolapsi @ kolapsi : 1. rompiĝi, ruiniĝi: La ponteto kolapsis kiam ni estis meze sur ĝi. 2. subite ĉesi funkcii; 3. perdi ĉiujn siajn fortojn: Post atingo de la cellinio, la kuristo kolapsis. (:tamen post kvaronhoro li donis intervjuon!).

kolekti @ la tuta kolekto : 1. ĉio tio; 2. ili ĉiuj.; ankaŭ: la tuta kompleto.

koleri @ kolero! : (kolera) kvazaŭ-blasfemo.

koloro @ kolorblinda : kiu ne volas vidi, rekoni tion kio ne akordiĝas al la propra opinio, vidpunkto: Rilate al tio, li estas komplete kolorblinda.

komo @ komo-kalkulisto : (recenzisto k.s.) kiu kritikas detalojn, kaj ne atentas la tuton, la enhavon. @ atenti *punktojn kaj komojn.

kombini @ kombini : 1. fari ion en maniero ne kutima aŭ nesciata: Li kombinas ion en tiu direkto.; 2. *organizi. @ kombinaĵo : 1. io farita aŭ farata neregule: Mi ne ŝatas tiajn kombinaĵojn.; 2. personoj pri kies komuna agado oni miras: stranga kombinaĵo.

komenci @ komencu la de*nombradon. @ eterna komencanto : kiu, lerninte la bazon de io, ne plulernas kaj ne progresas. (:ĉefe pri Eo-parolantoj kiuj post multaj jaroj ankoraŭ faras bazajn erarojn).

kompakta @ kompakt*disko. @ kompakt*kaseto.

kompleta @ la tuta kompleto : v. la tuta *kolekto.

kompreni @ fine mi komprenas la *radion!.

komputi @ komputi : 1. elkalkuli; 2. (rapide) pripensi, konsideri efikojn de la diversaj faktoroj: Momenton, mi unue komputos. @ tio estas en la komputilo : ni nun nenion povas (volas?) fari pri tio.

koni @ tut*monde konata en Esperantujo. @ rekonita : v. *agnoskita. @ koni de la *telefonlibro.

kondiĉo @ triagradaj *laborkondiĉoj.

konduti @ konduti : bone konduti: Li ne scias konduti. @ kondutu bone! : ĝis revido!

konekti @ konekto : persono kiun oni konas kaj kiu povas helpi por atingi ion: Ĉu vi havas konektojn tiurilate?

konfirmi @ konfirme : jes. (:pli klara respondo); ankaŭ: ĝuste; prave.

konfiski @ konfiski : ŝteli: Li simple konfiskis ĝin.

konfiti @ konfiti la citronon : v. sukeri la *pilolon.

kongreso @ kongresi pri io : funde, tro detale, diskuti: Mi ne volas kongresi pri tio, sed ... @ simpla kongresano : 1. ne pri ĉio informita: Ne demandu min, mi estas nur simpla kongresano.; 2. ne oficulo, ne gravulo. @ kongresana *manĝo. @ kongresa *kvaronhoro. @ kongresa *edz(in)o. @ kongresa *turisto. @ honora kongresano : v. kongresa *turisto. @ kongresa kuriero : klaĉul(in)o.

konsoli @ konsolo : 1. kafo, teo aŭ alia trinkaĵo: Fine pretaj! Nun estas tempo por taso da konsolo.; 2. amata persono.

konstrui @ plukonstrui : doni pli da argumentoj (por aŭ kontraŭ): Vi ne bezonas plukonstrui! @ transkonstrui, rekonstrui : pribati: Ĉu mi transkonstruu vian vizaĝon?

kontakto @ kontakto : sekskontakto: homo kun ŝanĝiĝantaj kontaktoj. @ kontakti : konsulti, demandi: Mi morgaŭ kontaktos mian amikon pri tio. @ kontaktpersono : tiu persono en organizaĵo, entrepreno, kiu por alia organizaĵo, entrepreno aŭ individuo estas la plej taŭga (*indikita) por unua kontakto pri certa temo, kvankam tiu persono ne mem decidas pri aferoj: Nia kontaktpersono tie estas s-ro N.; kp. *konekto. @ kontaktilo : *kontaktpersono.

kontenta @ pano kun kontenteco : buterpano sen surmetaĵo.

kontraŭ @ kontraŭ*fali. @ se ne "*kun", do "kontraŭ"!.

konvencio @ konvencia : interkonsentita, normigita en malpli vasta rondo: konvenciaj signoj.

kooperativo @ kooperativo : personoj kiuj kunlaboras, ne por komuna celo, sed ĉar ĉiu vidas en tio propran utilon.

korseto @ korseto : premaj, limigaj kondiĉoj.

kosmetiko @ kosmetikaĵo : io ne-esenca, aldonita por ke io akceptiĝu pli facile.

koto @ kotokapulo : ulo. @ ĵeti koton al iu : malbonfamigi, kritikaĉi. @ elserĉi koton pri iu : eltrovi informojn pri iu (ekz. politikisto) kiuj taŭgas por malbonfamigi.

koverto @ bobelkoverto. @ en koverto : nepublike: Mi donos miajn rimarkojn al vi en koverto.

kovri @ kovri : 1. gardostari ĉe krimo; 2. prizorgi alibion aŭ alimaniere senkulpige atesti: Mi kalkulas (pri tio) ke vi kovros min. @ kovraĵo : alibio. @ subkovriliĝi : 1. enlitiĝi por dormi; 2. kaŝiĝi (ekz. por polico).

krano @ mono-krano : 1. fonto de senlimaj enspezoj, pruntoj: Mi ne estas mono-krano!; La registaro fermis la mono-kranon.; 2. aŭtomato por preni monon per kreditkarto k.s.

krestomatio @ krestomatio! : blasfemo; ankaŭ: fundamenta krestomatio!

kristo @ kristnaska *arbo.

kristalo @ kristala kaliko : v. *porcelana poto.

krizo @ krizo! : kvazaŭ-blasfemo.

kroĉi @ kroĉeti : v. *triki.

krokodilo @ krokodili : paroli (sian) nacian lingvon, estante en Esperantujo. (v. *aligatori; *kajmani).

krom @ kromĉaro : iu kiu kuniras kun aŭ ĉeestas ĉe grup(et)o, ne estante vere bonvena kaj kiun oni do ne envolvas en ĉio: Mi sentis min nur kromĉaro en tiu kunveno.; ankaŭ: kvina *rado.

kroniko @ kronikisto : klaĉulo: Li estas la kronikisto de nia klubo.

kubuto @ kubuto-oleo : peza laboro: Mi donos al vi iom da kubuto-oleo. @ uzi la kubutojn : (por atingi ion) laŭlitere aŭ figure forpuŝi aliajn.

kuglo @ kuglokarno : soldatoj ne aŭ malbone trejnitaj, supozeble rapide mortigotaj aŭ vundotaj: Ili tie uzas infanojn kiel kuglokarnon.

kuiri @ kuiri : plani: Ŝajne li ion kuiras en tiu direkto.; ankaŭ: Tiurilate li havas *poton sur la fajro. @ duone kuirita : 1. malsaĝa (persono); 2. ne bone ellaborita (plano). @ kuiriĝi en propra suko : *fritiĝi en propra graso.

kuko @ kukbakisto : ulo: Kion tiu kukbakisto nun denove fabrikis?

kuliso @ en la kulisoj : ne oficiale: En la kulisoj mi aŭdis, ke...

kulpi @ kulp : pro kulpo de: Kulp li ni estas en ĉi tiu embarasa situacio. (:do la nuda radiko kulp kiel prepozicio); kp. dank, help. @ LKK kulpas : 1. mi ne povas helpi ke estas tiel; 2. ĉiuj kulpigas nur nin, la organizantojn; 3. kiu organizas ankaŭ respondecas.

kun @ kun*fali. @ se ne "kun", do "kontraŭ"! : se ili ne volas kunlabori kun ni, ni do kiel eble malhelpos al ili.

kuniklo @ kuniklo : 1. homo kun multaj infanoj: Ili estas veraj kunikloj.; 2. vegetarano.

kupono @ *manĝo-kupono. @ kupono ne estas varo : 1. havi rajton pri io ne sufiĉas, oni devas realigi sian rajton; 2. mi ne volas havi promeson pri tio sur papero, sed tion en vero.

kuraĝo @ kuraĝo-akvo : brando.

kuriero @ *kongresa kuriero.

kurteno @ kurteno! : fino! @ la kurteno falis : la afero finiĝis; nenio plu farebla.

kuŝi @ tio kuŝas ĉe la *dogano.

kvaki @ kvaki : paroli.

kvar @ kvarokulo : homo kun okulvitroj. @ kongresa kvaronhoro : kutima, antaŭkalkulebla malfruo. (:multaj landoj, regionoj kaj urboj havas similan esprimon por signi ke aferoj kutime komenciĝas pli malfrue ol estas anoncite!) @ kvarfolia *trifolio. @ sur (kelkaj) *a-kvaro(j).

kveki @ kveki : paroli.

kvin @ la kvin : mano: Donu al mi la kvin! @ kvina *rado. @ prenu kvin : prenu kvin minutojn da paŭzo. @ kvin antaŭ *noktomezo.


l

l.k.k. @ *demandu Centran Oficejon!, LKK-anon!. @ LKK *kulpas.

l.l.z. @ lolozo : antikva, malmoderna, tradiciema (homo, ideo). (:L.L. Zamenhof).

labori @ prilabori : 1. pribati: Ili efike prilaboris lin.; 2. persvadi. @ triagradaj laborkondiĉoj : eblecoj por 'sen*page kunpreni' varojn el sia laborejo. (:unuagradaj: salajro, horoj; duagradaj: manĝoj, repagoj, k.s.); v. pren*spezo.

lago @ la granda lago : la (plej proksima) oceano; ankaŭ: la granda flako.

lampo @ teni la lampon : 1. resti tuj proksime por bone vidi aŭ aŭdi ĉion: Iru promeni - vi ne bezonas teni la lampon.; Kiel mi sciu? Mi ne tenis la lampon! @ ĉe lampa lumo : pli precize, trankvile rigardante: Ĉe lampa lumo mi tamen rimarkis kelkajn difektojn.

lango @ dulanga : rakontanta unu aferon (version) al iuj kaj alian aferon (version) al aliaj; nehonesta. @ *gluti sian langon.

larĝa @ larĝe interpreti : doni al vortoj, kondiĉoj, reguloj, signifon kiun ili origine ne havis: Se ni iom larĝe interpretos la regulojn, ni povos fari tion.

lasi @ lasi : 1. ne plu paroli, okupiĝi pri io/iu: Lasu nun tiun temon.; 2. ne ĝeni iun, ne enmiksiĝi: Lasu lin. (:lasu trankvila). @ lasu lin *fritiĝi en propra graso.

lato @ lato : 1. kruro: Sur siaj longaj latoj li antaŭis ĉiujn.; 2. brako, (pl) fingroj: Tenu viajn latojn ĉe vi.; 3. maldika persono.

latino @ pure latinlitere : sen uzo de supersignoj, do, por Eo, kun ch gh hh jh sh u (laŭ rekomendo de 1887) aŭ cx gx hx jx sx ux (laŭ rekomendo de 1962) por ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ (por telegrafo, telekso, simplaj komputilaj ekranoj, 5- aŭ 6-bita inform-interŝanĝo, k.s. - por aliaj lingvoj simile: ae, oe, aa, ss, k.s.).

latitudo @ je nia latitudo : ĉe ni.

lavi @ *cerbolavado. @ lavi monon : prizorgi ke la kontraŭleĝa deveno de iu monsumo estu neretrovebla; 'blankigi *nigran monon.' @ tenu la lavotaĵojn interne : ne priparolu hejmajn, internajn problemojn kun eksteruloj; ankaŭ: teni la malpurajn lavaĵojn interne. @ lavi la vestiblon : pisi (pri virino).

leciono @ atentu la lecionon! : aŭskultu bone; tenu vian atenton ĉe la afero.

legi @ legi el siaj kolektitaj *verkoj.

leĝo @ *maŝo de leĝo.

leki @ lek-fek! : fi! (naŭzo).

lekcio @ lekcio : kritika alparolo: Lia patro jam lekciis al li pri tio.

letero @ leter*kesto.

libera @ libera : 1. nehavanta fiksan partneron; needz(in)iĝinta; 2. senlabora. @ teni iun libera : zorgi ke iu ne mem pagu: Dum tiu vespero li tenis min libera.

libro @ librotenisto : (precizema) ulo. @ inventeme libroteni : fraŭdi.

limo @ translima : bonega, eksterordinara.

limako @ limako : v. *bradipo. @ limake : v. *bradipe.

linio @ per linio 2 : piede: Kiel vi alvenis? - Per (tram)linio 2 . @ *morta linio (lineo).

lipo @ *zipu viajn lipojn!.

litero @ preslitere : ankoraŭ pli klare: Ĉu mi diru tion preslitere? (:laŭ la peto plenumi formularon preslitere). @ pure *latinlitere.

literaturo @ nur literaturo : ne la vero.

loĝi @ loĝiga servo : aludas al *gast-amo: Tiu knabo havas sian propran loĝigan servon.

longa @ havi longajn *fingrojn.

lui @ lui iun : dungi, enoficigi iun: Ni luos spertulon por tiu tasko.

lubriki @ lubrikaĵo : subaĉeto-pago; ankaŭ: ŝmirmono.

lundo @ lunde matene kiel unua : mi nun ne havas tempon aŭ emon, do ne ĝenu min nun, eventuale provu poste kiam mi ne estos okupita. (:dirata kun nur momenta turniĝo al iu kiu provas kapti la atenton).

lumo @ granda lumo : klarvida, inteligenta homo: Li ne estas granda lumo. @ *verda lumo. @ vidi la lumon : 1. trovi, akcepti teorion, principon, ideologion, pretendantan klarigi ĉion: Ne atentu kion li diras - li vidis la lumon.; 2. fine kompreni ion: Nur nun li vidis la lumon. @ ne elteni tagan lumon : esti kontraŭleĝa, ne laŭ ĝeneralaj normoj. @ ĉe *lampa lumo.

lupeo @ rigardi per lupeo : v. atenti *punktojn kaj komojn.


m

maĉi @ remaĉi : revenadi al la sama temo. @ maĉgumo : regulo, promeso aŭ interkonsento kiu estas interpretebla en multaj manieroj.

magneto @ magneta bendo : bendo kovrita per magnetizebla materialo: sonbendo estas magneta bendo por registri sonojn, bildbendo por registri bildojn.

majo @ unua de majo : menstruo.

majusklo @ majuskle : grava: Li estas la prezidanto, majuskle.

makzelo @ makzelario : buŝo. (:kun kvazaŭscienca kvazaŭsufikso -ario).

mal @ sed male : v. sed *inverse. @ no-mala Esperantoparolanto : simpla, nesperta, kun limigita lingvokono: Oni ne ĉiam povas teni kalkulon kun la no-malaj Eo-parolantoj.; ankaŭ: no-e-malaj. (:'n','mal'?)

mamo @ mambesto : ulino.

mano @ doni manon al sia amiko, frato k.s. : pisi (pri viroj): Pardonu, mi nun devas doni manon al mia amiko. @ meti manon sur iu : 1. aresti; 2. fine sukcesi renkonti. @ meti manon sur io : fine sukcesi ekhavi, trovi: Hieraŭ mi metis manon sur bela unua eldono de ...

manĝi @ manĝi : akcepti fiaskon aŭ kritikon: Jen la rezulto. Nu, manĝu ĝin! @ manĝo-kupono : 1. laboro, laborejo, kie oni enspezas sian salajron: Mi ne devas perdi mian manĝo-kuponon.; 2. la homo en la familio kiu enspezas. @ *muro-manĝo. @ kongresana manĝo : 1. nenio kiel manĝo (ĉar oni ne havas tempon por manĝi); 2. rapida, senceremonia, strangakonsista, bufeda manĝo: Mi manĝis nur kongresanan manĝon.

maniero @ kun maniero de uzo : traktenda laŭ speciala maniero: Li estas homo kun maniero de uzo. (:oni atentu liajn specifajn karakterizaĵojn).

maniko @ *aso en la maniko.

manko @ mankas *butono. @ ne mankas eĉ *cendo.

maro @ trans la maro : v. trans la *montoj.

martelo @ marteli pri io : insisti pri, daŭre reveni al iu temo.

masaĝi @ masaĝi : prilabori per argumentoj k.s.: Lasu min iom masaĝi lin, tiam li konsentos.; ankaŭ: knedi.

masko @ glata masko : mieno ne montranta emocion aŭ intencon.: Li ĉiam tenas glatan maskon.

maŝo @ maŝo de leĝo : punkto ne bone reguligita - ebleco agi ne kontraŭleĝe, kvankam ne laŭ la intenco de la leĝo: Ili utiligas ĉiujn maŝojn de la leĝo.; Li glitas ĉiam tra la maŝoj de la leĝo. (:kiel fiŝo tra maŝo de reto).

mato @ mati : interbatali. (:'sur la mato').

mateno @ matena homo : iu kiu matene estas plenenergia (kaj vespere malpli); kp. *vespera homo.

matraco @ per matraco : per seksrilato: Tiun rolon ŝi ekhavis per matraco.

meandro @ meandri : v. *boardi.

meĥaniko @ meĥanike : sen multe da pripenso, interesiĝo: Li meĥanike plenumis la dancpaŝojn.; ankaŭ: aŭtomate; ankaŭ: robote.

melki @ melki iun: ekspluati iun, profiti de iu, daŭre prunti (monon) de iu. @ melki muron : preni monon el aŭtomato per kreditkarto k.s. @ melki temon : tro longe, tro detale priparoli la saman temon; ĉiam denove paroli pri la samo.

melodio @ melodio : tono, maniero de dirado: Li eble pravas, sed mi ne ŝatas la melodion.; Ŝanĝu la melodion, tiam oni eble aŭskultos vin.

melono @ melono : 1. bulĉapelo; 2. mondo, terglobo: Tio povas diskrevigi la tutan melonon. (:kaŭzi tutmondan katastrofon); 3. kapo.; 4. mamo.

mem @ mem*titolita. @ memstara : (pri komputilo:) povanta funkcii memstare, sendepende, sen ligo al iu centra komputilo. (tio ne signifas, ke ĝi ne povas esti ankaŭ ligita al alia(j) komputilo(j), rekte aŭ en *reto).

membro @ membro-rigardanto : @ membro-dormanto : ne-aktiva membro de asocio aŭ klubo (:rime laŭ 'membro-abonanto'); ankaŭ: *honora membro. @ antaŭaj membroj : brakoj. @ postaj membroj : kruroj.

memoro @ selektema memoro : pri iu kiu pretendas memori nur aferojn kiuj akordiĝas al la propraj interesoj: Li havas tre selekteman memoron.

menaĝerio @ kun sia menaĝerio : kun ĉiuj siaj kunuloj, apogantoj. @ la tuta menaĝerio : v. la tuta *kamparanaro.

mencii @ supre menciita : pli frue priparolita: La supre menciita problemo. @ sube menciita : poste priparolota: La solvo estas kiel sube menciita. (:do en parolo uzataj skribaj esprimoj).

mendi @ mendi : peti: Ĉu mi mendis ion de vi? (:ĉu mi petis ke vi intervenu, enmiksiĝu?).

menso @ menso-*knedisto. @ ekstermensa : neimagebla, nekomprenebla, freneza: Tie okazas ekstermensaj aferoj.

metaforo @ metafore : v. *alegorie.

metalo @ metalo(j) : medaloj: oficiro kun amaso da metalo sur la brusto.

miaŭi @ miaŭi : plendi: Li daŭre miaŭas.

minusklo @ minuskle : ne tiel grava: Li estas la prezidanto, minuskle.

miksi @ miksi : miksi lingvojn (uzi esprimojn de unu lingvo, parolante en alia): Ne miksu! @ miks*poto.

miri @ mir mir! : miru nur!, kia miro! (:pluraj radikoj senfinaĵaj estas uzeblaj kiel interjekcioj, tute laŭfundamente - memoru ke 'ĉiu radiko estas aparta vorto').

mitralo @ mitrali per argumentoj: rapide sinsekve 'pafi' argumentojn.

mjelo @ ĝismjele : tre profunde: Lia rimarko ĝismjele tuŝis min.

modo @ elmodiĝi : morti: Petro Bruna? Tiu elmodiĝis jam antaŭ du jaroj.

molekulo @ molekula : tre malgranda.

molusko @ molusko : ulo (malŝate); ankaŭ: mukulo.

mono @ *trinkmono. @ mono-karto : v. plasta *mono. @ plasta mono : kreditkarto, pago-legitimilo. @ *savo-mono. @ *muro-mono. @ mono-*krano. @ *lavi monon.

mondo @ tutmonde konata en Esperantujo : neniu en la ekstera mondo iam aŭdis pri tio, tiu. @ de*naske en la mondo. @ *for de la mondo. @ kiom longe vi estas en ĉi tiu mondo? ĉu vi kredas tiajn nekredeblajn aferojn?

monto @ trans la montoj : 1. malproksime: Kiam oni rimarkis lian foreston, li estis jam trans la montoj.; 2. netrovebla: Miaj okulvitroj estas trans la montoj.; ankaŭ: trans la maro.

montri @ montri al iu la *pordon.

mordi @ mordaĵo : 'apetit-veka' viro aŭ virino. @ mordo da : iom da, mordaĵo da.

morti @ morta : (pri aparato:) ne funkcianta (post enŝalto). @ morta linio (lineo) : 1. manko de ajna signalo en telefono; 2. manko de ajna reago (ekzemple al propono): Mi proponis tion al li - sed: morta linio!

moskito @ moskito : kritike sekvanta, ĝene persekutanta persono: gazetara moskito; ankaŭ: *pulo en la pelto.

mueli @ mueli : 1. daŭre mencii, tedi: Li ĉiam muelas pri siaj vojaĝoj.; 2. diri stultaĵojn: Lasu lin - li nur muelas. @ *kafmuelilo.

mucida @ mucida : v. *ranca.

muko @ mukulo : v. *molusko. @ nazmukulo : novulo, infano (kiu pensas ke li estas sperta, havas ion por diri).

municio @ municio : argumentoj: Donu al mi iom da municio.

muro @ muro-manĝo : manĝo el aŭtomato (ankaŭ: manĝi el muro). @ muro-mono : mono el aŭtomato havigita per kreditkarto k.s. @ *melki muron.

muso @ muso : rul-regilo, rul-stirilo por komputilo. @ griza muso : ne-okulfrapa, neniel-speciala persono.

muzo @ muzo : amatino: Jen li kun sia muzo.

muziko @ *danci laŭ ies muziko.


n

naĝi @ tranaĝi : elturniĝi sen (grandaj) problemoj: Li ĉiam iel sukcesas tranaĝi. (:kiel fiŝo tra maŝo de reto).

najlo @ *ĉerkonajlo. @ najlo por mia *ĉerko.

naski @ denaska : 1. de junaĝo, de longa tempo: Li denaske plendas pri la supersignoj.; 2. en forta grado: Li estas denaska stultulo. @ denaske sur tero, en la mondo : ne stulta: Mi denaske jam estas en ĉi tiu mondo, do ne asertu tiajn stultaĵojn! @ en sia naskiĝtaga vesto : nuda.

nazo @ naz*mukulo.

ne @ nemal : sufiĉe, relative (nemal bone = sufiĉe bone, nemalbone): Ĉu bone? - Nemal. (:ĉar 'sufiĉe' povas signifi: en bezonata grado aŭ kvanto por certa celo). @ ne ... ajna(n) : neniu(n): Mi ne manĝis ajnan! @ ne do : (pli forta) ne (:ankaŭ por eviti miskomprenon inter "Ne. Morgaŭ." kaj "Ne morgaŭ.": "Ne do, morgaŭ."); ne (:post nea demando: "Ĉu vi ne venos?" "Ne do.").

nebulo @ nebululo : iu kiu neklare esprimas sin, kiu eble ankaŭ neklare pensas. @ nebuligi : fari ion neklara.

negativa @ negative : ne. (:pli klara respondo).

nek @ nek : 1. ankaŭ ne (kiel respondo): Ĉu vi faros? - Mi nek.; 2. tute ne. (:nek tiel, nek alie). @ nek iam! : neniam (:nek nun, nek iam).

nenie @ esti nenie : esti senhelpa: Sen sia sekretariino, li estas nenie. @ veni de nenie : veni neatendite, nerimarkite: Subite de nenie venis amaso da homoj.

nepo @ la nepoj vin benos : faru, ankaŭ se vi ne vidas la utilon aŭ ne atendas efikon: Bonvolu skribi al tiu instanco - la nepoj vin benos. (:laŭ Zamenhof).

nesto @ nesto : 1. lito: Mi restos ankoraŭ iom en mia varma nesto.; 2. medio: El kia nesto li venas?

niĉo @ niĉo : 1. amata loko, ĉirkaŭaĵo, amikaro: Li troviĝas en sia niĉo.; 2. intereso, motivo: Li certe havas niĉon en tiu afero.

nigra @ nigra : 1. neoficiala, kontraŭleĝa: nigra merkato; 2. neoficiale, kontraŭleĝe akirita: nigra mono. @ nigra-blanka : nenuancita, ekstrema: Li pri ĉio havas nigra-blankajn opiniojn.; Li vidas ĉion nigra-blanke. (:aŭ nigra, aŭ blanka, nenio inter tio); kp. *polarizi; kp. mankas *grizo. @ nigra disko : tradicia (iam ŝelaka, nun vinila) sondisko. (:kontraste al *brildisko). @ nigra *ekrano. @ ĉio nigriĝis antaŭ miaj okuloj : 1. mi perdis konscion, mi svenis; 2. mi estis konsternita. @ tra nigraj *okulvitroj.

nokto @ nokto-ĉapo : lasta trinkaĵo antaŭ dormo. @ nokta homo : iu kiu malfrue vespere aŭ nokte estas plenenergia (kaj matene aŭ dumtage malpli); v. *vespera homo; kp. *matena homo. @ nokta skipo : ŝtelista bando: Li laboras en nokta skipo. @ kvin antaŭ noktomezo : lasta ŝanco por fari ion: Ni fine faru ion - jam estas kvin antaŭ noktomezo.; ankaŭ: kvin antaŭ la dekdua.

nomo @ fama nomo : persono kiun oni pro publika konateco petas por membri en honora komitato k.s.: Ni ankoraŭ devas inviti iujn famajn nomojn. @ nomu iun delegiton : diru ian ajn nomon (ekz. kiam iu serĉas nomon, dum por la rakonto tiu ne gravas).

nombro @ komencu la denombradon : (ni) nun tre baldaŭ komencu la efektivigon, plenumadon. (:dek, naŭ, ok, ...).

nominativo @ nominativulo : iu kiu kutime forgesas siajn akuzativojn.

normala @ no-*mala.

noto @ meti piednoton : v. meti *asteriskon. @ mi notis la *numeron!.

nova @ renovigi : v. re*konstrui. @ kio nova? : saluton!

nubo @ sur nubo, en la nuboj : feliĉa. @ *ŝvebi en nuboj.

nuda @ nuda kafo : kafo sen lakto, sen sukero. @ nuda brando : pura brando sen gustigiloj k.s.

nuko @ klini nukon : 1. subiĝi al potenco; 2. vomi.

numero @ numero : 1. laŭvica programero, ekz. kanto en programo de kantoj: Tiu grupo ludos kvar numerojn.; 2. ulo. 3. malagrabla ago, ĝena petolaĵo: Mi ne atendis ke li faros tian numeron al ni. Nun ĉesu kun tiu numero! 4. servo atingebla per certa telefonnumero: Tiu numero donas informojn pri teatraĵoj. @ *babil-numero. @ mi notis la numeron! : jen mi pruntas al vi, sed redonu ĝin!

nutri @ *kanon-nutraĵo.


o

odoro @ odori : aspekti nefidinda: Laŭ mi tiu afero (fi)odoras. @ fiŝ-odora : malbon-aŭgura, nefidinda: Fiŝ-odora interkonsento. @ agrikultura odoro : sterko-odoro.; ankaŭ: agrikultura aromo.

ofico @ ofice : en kadro de ofico, funkcio: Ofice mi diras al vi, ke ..., sed private mi povas diri al vi, ke ...; kp. *private.

okulo @ okulumi : flati: Vi ne bezonas okulumi min. Mi tamen ne faros. @ *bluokula. @ *kvarokulo. @ brunaj okuloj : 1. cicoj: knabino kun belaj brunaj okuloj; 2. korpo aŭ vizaĝo: Mi donos unu (frapon) sur viajn belajn brunajn okulojn. @ tra nigraj okulvitroj : pesimisme: Li vidas ĉion tra nigraj okulvitroj. @ tra roz(kolor)aj okulvitroj : optimisme.

oleo @ *kubuto-oleo.

olog @ ...ologo : ...*ologiisto.

ologi @ ...ologio : 1. teoriumado; 2. (normala) umado: kunvenologio. @ ...ologiisto : praktikanto de ...ologio.

ombro @ ombro : 1. persono: Ne fidu tiun ombron.; 2. nomo, idento: Li nun havas alian ombron.; 3. spuranta, postsekvanta detektivo, policisto k.s.: Mi sukcesis deskui mian ombron.; 4. imitanto; 5. malforta imitaĵo, similaĵo: La traduko estas nur ombro de la originalo.

ombrelo @ ombrelo : iu ajn protekto kontraŭ io ajn: Mi ne konas ombrelon kontraŭ inflacio.

opero @ sapo-opero : v. *sento-serio.

ordo @ *piko-ordo. @ jam en ordo! : sufiĉe! mia pacienco finiĝis.

orelo @ oreli : subaŭskulti: Ĉu vi denove orelas? @ orel-butono : malgranda, (preskaŭ) en-orela aŭskultilo (de ekz. *promen-sonilo).

orfo @ orfo : (tipografio:) lasta linio de *alineo kiel unua linio sur paĝo; kp. *vidvino.

organizi @ organizi : atingi laŭ ne tute aŭ tute ne oficiala vojo; ŝteli: Li organizis por mi komputilon.

osto @ ostaro : maldikulo. @ ostejo : tombejo. @ ostorompulo : 1. kuracisto; (ankaŭ: buĉisto); 2. fortika, minace aspektanta homo; (ankaŭ: gorilo). @ ostoskuilo : (nestabila aŭ rigidrisorta) veturilo (aŭto, biciklo). @ sako da ostoj : maldikulo.

ovo @ de ovo : v. de*naska. @ ovo! ovo! : (sonas kiel o! vo! o! vo!, kun akompana frapado sur tablo k.s.) 1. kiel esprimo de entuziasmo aŭ aprobo; 2. kiel esprimo de malaprobo (se la parolanto volus daŭrigi). @ ovoŝelo : 1. delikata afero; 2. delikata aŭ facile kolerigebla persono. @ oni povas kuiri ovon en lia postaĵo : li terure timas. @ ne rompu la ovo(j)n! : estu singarda!


p

p.p. @ po po! : ('petas pardonon', 'por protesto'?) 1. (humile, trankvilige:) ne tiel emociiĝu: Po po - mi ne volis kolerigi vin!; 2. (kolere:) tio ne estas akceptebla: Po po! Tiel vi ne povas paroli al li!

pafi @ pafu! : komencu, rakontu, diru nur.

pag @ peza kiel PAG : 1. tre peza; 2. nedigestebla (manĝaĵo aŭ skribaĵo). @ laŭ *PIV kaj PAG.

pagi @ elpagi : fine fari kion oni promesis: Kaj kiam li elpagos? @ senpaga : ŝtelita (sen pago akirita).

pajaco @ pajaco : v. *klaŭno.

palavro @ palavro : kunveno, grupa diskuto.

palpebro @ rigardi siajn palpebrojn (de interne) : dormi.

pano @ pano : 1. enspezo; 2. laborejo: Tiu firmao dum jaroj estis nia pano.; 3. mono: Tio valoras multe da pano. @ paneroj : 1. ne gravaj malgrandaĵoj, etaj detaloj: Tio estas nur paneroj.; 2. malmulte da mono: Tio kostas nur panerojn. @ panujo : stomako. @ buterpano : v. *sandviĉo. @ pano kun *kontenteco. @ pano-klapo : v. manĝo-*klapo.

pantalono @ havi *formikojn en la pantalono. @ *zipu vian pantalonon!.

pantoflo @ pantofli : (malrapide, sen urĝo) iri: Kaj tiel la kunveno pantoflis al sia fino. @ sur pantofloj : senprobleme, senpene, facile: Tion mi povus fari sur miaj pantofloj.

papo @ *sperta kiel Papo pri infanoj.

papero @ murpapero : batplatigita: Atentu aŭ vi fariĝos murpapero!; ankaŭ: Mi frapos vin tra la murpapero!

papilio @ papilio : 1. certa papilio-forma kravateto; 2. flirtema persono. @ havi papiliojn en la stomako : esti nervoza (ekz. pro enamiĝo).

parafo @ parafi : konsenti, apogi; ankaŭ: subskribi.

paragrafo @ paragrafemulo : iu kiu ŝatas okupiĝi pri la ĝusta formulado de decidoj k.s.

paralelepipedo @ paralelepipedo : (stranga) ulo.

paraŝuto @ paraŝuti iun : senprepare, sen interkonsento enpostenigi iun: Tiu nova fakestro? - Oni simple paraŝutis lin.

pardoni @ pardonu! : 1. ne pardonpeto, sed protesto: Pardonu, sed laŭ mi ...; 2. (kolere:) mi opinias ke vi devus peti pardonon: Pardonu! ion tian mi ne akceptas de vi!

parfumo @ parfumo-ĉaro : forĵetaĵo-aŭto, rubo-kamiono.

parki @ parki : meti ion aŭ iun en iun lokon por certa aŭ necerta periodo: Ili parkis siajn infanojn ĉe ni dum tiu ekskurso.; Mi provizore parkis tiun monon en banko.

paroĥo @ por propra paroĥo : por siaj anoj, apogantoj: Tiuj rimarkoj estis celitaj por propra paroĥo. (:kvankam diritaj al la ĝenerala publiko).

parto @ ankaŭ partopreni : ne sukcesi, ne atingi sian celon: Li ankaŭ partoprenis.

pasi @ pasinta *stacio. @ pasigi iom da tempo : esti en malliberejo.

pasaĝero @ kaŝpasaĝero : (de aliaj) nesciata gravedeco: Kiam ni renkontiĝis, ŝi jam havis kaŝpasaĝeron.

paŭlo @ Paŭlo Pal : simplulo. (laŭ Baghy: 'Paŭlo Paal').

paŭzo @ *zum-paŭzo. @ doni paŭzon : ebligi ke la alia pripensu mem la aferon; interrompi la argumentadon: Donu al mi paŭzon!

pelto @ *pulo en la pelto.

pentri @ pentri sin : ŝminki sin. @ pentri belan bildon : prezenti aferon pli bela ol ĝi estas, kaŝante aŭ prisilentante negativajn aspektojn.

pepi @ pepilo : (malgranda, altatona) hupo; portebla, elektronika (pertelefona) vokilo. (ankaŭ: *zumilo).

persono @ *kontaktpersono.

peti @ peti pri io : mem esti kaŭzo de problemoj, kverelo, batalo: Li petis pri tio.

piano @ ludi pianon : priŝteli la kason. (:iuj kasoj havas klavojn ...)

piĉ @ piĉaĵo : 1. t.n. literatura neologismo, enkondukita nur por havi pli da vortoj por la sama signifo, laŭ la 'Praga skolo' (i.a. Karol Piĉ); 2. ĉia nenecesa (laŭ la parolanto) neologismo; 3. 'nebonvena' ago.

piĉo @ Pinjo, Pipinjo : ulinjo.

piki @ piko-ordo : hierarĥio en entrepreno aŭ organizaĵo. (:laŭ la socia strukturo de grupo de kokinoj). @ trapiki : montrante mankojn, senvalidigi ion: trapiki proponon, asertojn, aspirojn, pozon. @ piko-*pilolo.

pilko @ atentu la pilkon! : tenu vian atenton ĉe la afero!

pilolo @ pilolo : 1. ĉiu ajn substanco (medikamento aŭ ne) en formo de pilolo aŭ (malgranda) tablojdo; 2. kuracisto; 3. bebo-*pilolo; 4. *dolĉigilo. @ bebo-pilolo : gravedeco-preventa substanco en formo de pilolo aŭ tablojdo. (:do fakte kontraŭbeba). @ piko-pilolo : gravedeco-preventa injekcio. @ glutu la pilolon : v. *gluti. @ sukeri la pilolon : 'dolĉigi' la 'amarajn' konsekvencojn de iu decido.

pinĉi @ pinĉiloj : fingroj: Se mi nur ekhavos lin inter miaj pinĉiloj ...

piv @ PIV : 1. ajna (por iu) aŭtoritata verko: Tio estas PIV por li. @ pivaĵo : esprimo aŭ signifo, trovebla (ekzemple) en PIV sed praktike ne uzata; 'nur-vortara vorto'. @ laŭ PIV kaj PAG : laŭ oficialaj reguloj (ne nur pri lingvo): Laŭ PIV kaj PAG ni devus nun anonci nin ĉe la polico.

plado @ plado da feliĉo : v. *poto da feliĉo.

planko @ doni planko-*gason. @ surplankigi : frapi tiel, ke la frapito falas sur teron.

plasto @ plasta *mono.

plata @ platigi : subaĉeti: La juĝisto estis platigita.

plotono @ plotono : laborgrupo, teamo; ankaŭ: roto, skipo.

pluvo @ pluvo-*duŝo.

plumo @ plumo : komplimento: doni plumojn al iu pro io.

pluŝo @ pluŝa : luksa: Li alkutimiĝis al tiu pluŝa medio. @ pluŝo : komforta alta rango, pozicio: La ministroj sur sia pluŝo povas facile diri tion.

pneŭmo @ pneŭmo : pneŭmatiko. (mll. pli taŭga ol 'pneŭo').

polarizi @ polarizi : efiki tiel ke starpunktoj pli disiĝas, pli ekstremiĝas, fariĝas pli *nigra-blankaj: Tia parolado servas nur por polarizi la publikon.

polvo @ senpolvigi : v. *brosi la polvon de iu.

porcelano @ porcelano : 1. dentoj: Atentu vian porcelanon! Povas enesti (*)kernoj en la ĉerizoj.; 2. delikata afero. @ ne rompu la porcelanon! : 1. estu singarda!; 2. ne endanĝerigu la pene kreitan situacion, etoson. @ porcelana poto : iu kiu facile incitiĝas, koleriĝas: Atentu pri tiu porcelana poto.; ankaŭ: kristala kaliko.

pordo @ montri al iu la pordon : forsendi iun: Kaj tiam mi montris al li la pordon.; Jen la pordo! (:foriru!).

porko @ porkaĵo : 1. malhonesta, malamika ago; 2. malakceptebla (laŭ la parolanto) skribaĵo, bildo, k.s.

porti @ *baskoportanto. @ portebla : (pri elektraj kaj elektronikaj aparatoj:) (relative) malpeza kaj provizita de baterio aŭ akumulatoro - kutime uzebla ankaŭ 'je *ŝnuro' helpe de adaptilo; kp. sen*ŝnura.

portreto @ portreto : 1. vizaĝo; 2. ĝena aŭ stranga persono: Kia portreto!

post @ postaj *membroj.

poŝo @ en la poŝo : 1. atingita, akirita: Tion ni almenaŭ havas en la poŝo.; 2. sub influo, obeanta: Kaj tiam mi havis lin en mia poŝo! @ havi *forkon en la poŝo.

poŝto @ poŝtmarko : vizaĝo. @ sur malferma poŝtkarto : nesekrete, tiel ke ĉiuj povas aŭdi: Mi donas (diras) al vi sur malferma poŝtkarto, ke ...

poto @ poto, plado da feliĉo : manĝo el hazarde disponeblaj ingrediencoj. @ potisto : kuiristo. @ prempoto : 1. rapidkuirilo (ankaŭ: premmarmito); 2. situacio kie oni intense kunvivas: la grandurba prempoto; la kongresa prempoto; 3. kunveno kie en mallonga tempo multaj decidoj devas esti farataj. @ mikspoto : 1. miksaĵo de ne multe interrilatantaj aferoj, temoj: Tiu artikolo estas nur mikspoto de konataj argumentoj.; ankaŭ: balaaĵo.; 2. loko kie kunvivas homoj de tre diversa deveno (kultura, nacia, k.s.). @ havi poton sur la fajro : havi planon (sed nun ne estas oportune, doni detalojn pri ĝi): Pri tiu gazetara kampanjo mi havas ankoraŭ poton sur la fajro. @ *porcelana poto.

praktiko @ praktike : 1. en la praktiko, sub normalaj cirkonstancoj: Praktike, tio ne eblas. (:teorie eble *jes); 2. sufiĉe precize esprimite por praktikaj celoj: Praktike neniu interesiĝis. (:eble iu, sed por niaj praktikaj bezonoj tio egalas al neniu).

pravi @ prave : jes (vi pravas) (:utila post nea demando, kie "jes" aŭ "ne" ne estus klara respondo).

preĝi @ fari ebriulan preĝon : priserĉi ĉiujn siajn poŝojn por vidi ĉu restas ankoraŭ mono.

premi @ prem*poto.

preni @ kunpreni : ŝteli. @ preniloj : fingroj. @ prenspezo : varoj 'sen*page kunprenitaj' el laborejo: La enspezo ne estas tiel granda, sed la prenspezo des pli. @ prenu *kvin.

presi @ pres*litere. @ presita kaj *broŝurita.

preter @ preterito : 1. malmodernulo; 2. 'pasinta *stacio'; 3. kokrito. (:interpretebla kiel 'preterito' aŭ 'preter(-ir)-ito').

pri @ pri kiam : (por eviti miskomprenon inter la du signifoj de "Li demandis, kiam mi venis."): Li demandis pri kiam mi venis. (:kontraste al "Li demandis tion, kiam mi venis.").

privata @ private : 1. ne *ofice; 2. ne publike.

procento @ *centprocente.

profito @ *kalkuli sian profiton, gajnon.

programo @ *ŝanĝi la programon.

promeni @ promen-radio : malgranda, malpeza portebla radio-aparato kun orel-aŭskultilo(j). @ promen-bendilo : similspeca sonbendo-aparato. @ promen-diskilo : similspeca kompaktdisko-ludilo. @ promen-sonilo : unu el, aŭ kombino de la antaŭe nomitaj aparatoj. @ promen-telefono : facile portebla sen*ŝnura kaj sendrata radio-telefono kiu (aŭtomate) atingas la telefonreton pere de privata aŭ publika instalaĵo: Ĉe preskaŭ ĉiu stratangulo oni povas ĉi tie utiligi sian promen-telefonon. @ iru promeni! : foriru! @ promenanta *enciklopedio.

propra @ alproprigi : ŝteli.

provi @ prov*balono.

pruo @ pruo : 1. brusto; 2. nazo.

pugno @ pugnisto : boksisto.

pulo @ pulejo : malmultekosta hotelo k.s. @ pulo en la pelto : v. moskito.

punkto @ atenti punktojn kaj komojn : koncentriĝi pri malgrandaj detaloj (kaj eble: forgesi pri la tuto); ankaŭ: rigardi per lupeo.

pupo @ pupo : knabino (pli bela ol inteligenta, almenaŭ laŭ supozo).

pura @ pura : 1. naiva; 2. pruda; 3. senkulpa; 4. ne uzanta narkotikaĵojn. @ malpuro : 1. klaĉaĵo: Li rakontis multe da malpuro pri ili.; 2. obscenaĵo; 3. informoj uzeblaj kontraŭe: Ĉu vi povus elserĉi iom da malpuro pri ili?; ankaŭ: koto. @ pure por : ekskluzive por: Tiuj donacoj estas pure por la plej dolĉaj infanoj.

puŝi @ puŝo : (mallibereja) puno: Li ricevis sufiĉan puŝon pro tio. @ unu por elpuŝo : (lasta) kaliketo da brando ('por elpuŝi la aliajn trinkaĵojn'): Mi prenos ankoraŭ unu por elpuŝo.


r

rado @ radoj : 1. biciklo; 2. aŭto: Sen miaj radoj mi sentas min senhelpa. @ kvina rado : v. *kromĉaro.

radio @ *promen-radio. @ en la radio : laŭ onidiro, el nedirita fonto: Mi aŭdis en la radio ke vi revenis. @ fine mi komprenas la radion! : fine mi komprenas, pri kio temas. (:laŭ titolo de iam fama libro, verkita originale en Eo kaj tradukita al multaj lingvoj).

rajti @ rajti : havi permeson: "Ĉu mi povas fari tion?" - "Vi povas, supozeble, sed vi ne rajtas." (:permeso donita de iu kiu laŭjure rajtas doni ĝin, donas laŭjuran rajton - simpla permeso do kutime identas al jura rajto).

rakonti @ *fiŝkaptista rakonto.

ranca @ ranca : malfreŝa: Mi ne nomus lin rasisto, sed li havas iujn rancajn opiniojn pri alilandanoj.; ankaŭ: mucida. @ ranco-danco : 1. ekscit-nudiĝo (malapreze); 2. iuj danco-formoj (malapreze).

rapida @ rapida : 1. facile akirita: Ĉu vi interesiĝas pri iom da rapida mono?; 2. rapide komprenanta: Li ne estas tiom rapida. @ rapida *ekskurso.

re @ re de for : revenis de foresto: Jen mi - re de for.

reĝo @ *bobel-reĝino.

rekta @ rekta : tuja, pli-malpli en la sama momento: rekta traduko; rekta radio-elsendo.; kp. *viva.

relo @ surreligi : doni, efektivigi la komencon de io: Ni surreligis la projekton - nun ni vidu kiel ĝi evoluos.; ankaŭ: meti sur trakon. @ dereliĝi, elreliĝi : 1. perdi la temon: Tiu partoprenanto en la diskuto tute dereliĝas.; 2. troentuziasmiĝi, freneziĝi, perdi la konekton kun la realo; 3. ne observi decon, morojn.

relativa @ relative : pli-malpli: "Ĉu facila?" - "Relative."

respondi @ (telefon)respondilo : aparato por aŭtomate doni sciigon al iu kiu telefonas al la koncerna numero (ekz. dum oni ne estas hejme aŭ ne havas emon akcepti telefonalvokon) kaj (ofte) por registri mesaĝon de la telefoninto. @ havi respondon al ĉio : 1. esti pedanta: Li havas respondon al ĉio.; 2. esti cinika: Li konas (jam la) respondon al ĉio.

resti @ resti kun la *sako.

reto @ reto : (pri komputiloj:) interkonekto de pluraj, cetere *memstaraj, komputiloj kaj aliaj aparatoj, per kiu ili povas komuniki inter si. (:tia reto povas ekzisti fizike kiel tia, sed ĝi povas ankaŭ konsisti el portempe estigitaj ligoj, ekzemple per la telefonreto). @ reto-reto : (komputilo-)reto interkonektanta plurajn (komputilo-)retojn. @ super-reto : *reto-reto. @ surretigi : doni mesaĝon al komputila reto, (por ke ĝi laŭvice estu transprenata de alia(j) reto(j),) por ke ĝi fine atingu la leter*keston de la adresito aŭ iun afiŝo*tabulon.

rezidi @ rezidejo : loĝloko.

rezigni @ rezigni : ne plu partopreni: Vi faru kion vi volas, sed mi rezignas.

ricevi @ ne ricevi *donace.

riĉa @ kiom mi malriĉiĝos per tio? : kiom tio kostos al mi?

rigardi @ *membro-rigardanto. @ sin rigardi interne : dormi. @ *fiŝe rigardi. @ rigardi la *horloĝon. @ rigardi siajn *palpebrojn (de interne). @ rigardi per *lupeo.

ripo @ ripo el mia brusto : granda elspezo.

roboto @ robote : v. *meĥanike.

rompi @ ne rompu la *ovo(j)n!. @ ne rompu la *porcelanon!. @ rompi la *glacion. @ ne rompu la *glacion!.

roto @ roto : v. *plotono.

rozo @ tra roz(kolor)aj *okulvitroj.

rubo @ ruboj! : 1. senvalora!; 2. sensencaĵo!

rukti @ en *furzo kaj rukto. @ por *furzo kaj rukto.

ruli @ rultabako : tabako por mem fari rulitajn cigaredojn. @ rulita *cigaredo.


s

sagao @ sagao : (revenanta) onidiro.

saĝa @ fariĝi saĝa : 1. lerni pro (malbona) sperto; 2. kompreni: Mi ne fariĝas saĝa de tio.

sako @ sakojn da : multe da. @ *savo-sako. @ resti kun la sako : esti trompita. (:kun sako sen enhavo, do).

salamo @ salamo-taktiko : maniero por akceptigi ion nebonvenan, kombinante ĝin kun io bonvena.

salato @ salaton! : saluton! @ salato : malfavora, problema, konfuza situacio: Vidu, kia salato fariĝis!; ankaŭ: kaĉo.

salti @ salti : danci: Ĉu ni iom saltu?; ankaŭ: hopi. @ resalti : 1. (ĉeko:) reveni de banko pro saldomanko; 2. (argumento:) esti uzata kontraŭ tiu kiu ĝin unue uzis. @ alsalti : subite, trude alparoli iun.

sama @ samema, samama : samseksama. @ el la sama *fabriko.

sano @ *turista malsano.

sandviĉo @ lekita sandviĉo : iu kiu jam havis tro da *kontaktoj.

sankta @ sanktigita : pri kiu, kio oni ne rajtas havi kritikon: Aspektas, ke tiu plano estas sanktigita.; ankaŭ: kanonizita.

sapo @ sapo : ĉia lavilo (ankaŭ tiaj kiuj fizike ne estas sapo). @ sapo-*opero.

saŭno @ saŭno : v. *akvario (2.).

savi @ savo-sako : sako, valizo kun bezonataĵoj por la okazo kiam oni devus urĝe foriri. @ savo-mono : rezerva monprovizo netuŝata por la okazo de urĝa bezono.

seĝo @ *varmigi seĝon, teni seĝon varma.

selekti @ selektema *memoro.

sen @ sena : 1. ne havanta (partneron, monon): Momente mi estas sena.; 2. forvendinta ĉion: Post kelkaj horoj ni estis senaj.

sendi @ sendi iun en *arbaron. @ sendi iun en *dezerton.

sento @ sento-serio : televida *serio kun multe da 'ĝenerale homaj' emocioj kaj problemoj; ankaŭ: sapo-opero. (:ĉar iam en iuj landoj ilin ĉirkaŭis lavilo-reklamoj).

serio @ serio : (televido:) pluraj filmoj aŭ dokumentaj programoj, laŭvice elsendataj, kun komuna ĝenerala rakonto, ĝenerala temo aŭ samaj roluloj, sed kun apartaj rakontoj kaj temoj en ĉiu parto. @ mini-serio : (televida) serio de nur kelkaj partoj. @ *sento-serio.

ses @ inter ses (bretoj) : morta.

sidi @ sidi : esti en malliberejo. @ sido-*karno.

signo @ *demandsigno.

signalo @ signali : informi, perfidi, atentigi: Signalu al mi kiam li alproksimiĝos.

signifi @ *streĉi la signifon.

silabo @ akcenti la ĝustan silabon' : (atentu: sila-bon') fari komenton tute maltrafan: Estimata, tie vi akcentis la ĝustan silabon'!

simio @ simioharoj : tabako fajne tranĉita (malbonkvalita).

sitelo @ sitelo da ŝraŭboj : 1. aŭto kiu faras multe da bruo dum veturado; 2. persono kiu multe parolas sed malmulte diras.

skipo @ *nokta skipo; v. *plotono.

skribi @ subskribi : v. *parafi. @ subskribinto : mi, la parolanto. @ skribu tion sur vian ventron! : *forgesu tion - vi ne ekhavos, vi ne sukcesos! (oni povas aldoni, ĉe viro: la krajono pendas preta!).

sola @ *gesole.

sono @ sonilo : 1. sonorileto, tintilo, pepilo: sonilo de biciklo; sonilo ĉe pordo; 2. malgranda *son-instalaĵo. @ son-instalaĵo : unu el, aŭ kombino de radio-aparato, *diskilo, *bendilo. @ *promen-sonilo.

sonĝo @ ne sonĝi pri io : tute ne havi la intencon fari ion: Mi neniam sonĝus pri io tia.

sonori @ aŭdi la sonorilon : 1. fine ekrememori: Bone, mi jam aŭdis la sonorilon.; 2. ne precize scii pri kio temas: Li aŭdis la sonorilon.

specimeno @ specimeno : ulo: stranga specimeno. (:de la homa raso).

spekti @ spektilo : 1. (pl) okuloj; 2. (sg) okulvitroj: Mi unue surmetu mian spektilon.

sperta @ sperta kiel Papo pri infanoj : tute sensperta.

spezo @ *prenspezo.

spino @ spino : 1. kuraĝo, persistemo: Li ne havas spinon por tio.; 2. honesteco: Tiu homo ne havas spinon.

spinaco @ spinaco : barbo, lipharoj: iom da spinaco sub la mentono.

spiri @ spiru iom da freŝa *aero!. @ en spiro kaj ĝemo : rapide, facile.

stacio @ pasinta stacio : ne plu aktuala temo, afero, persono: La prezidanteco por li estas pasinta stacio. (:li ne plu aspiras tion).

stari @ stari *apude.

stelo @ briletas stelo : eble solvo, rezulto estos atingebla: Ne iras tiel facile - sed briletas stelo. (:laŭ Zamenhof).

stereofonio @ mi ne petis pri stereofonio : bonvolu ne paroli samtempe.

stomako @ plena stomako : pli ol sufiĉe: Mi havas mian stomakon plenan de tio. @ havi *papiliojn en la stomako.

strato @ strato-*bruilo.

streĉi @ streĉi la signifon : *larĝe interpreti: La estraro iom streĉis la signifon de artikolo 7 por povi ...

sub @ sube : malsupre. @ sub*titoloj. @ sub*skribinto. @ sube *menciita.

suko @ *kuiriĝi en propra suko.

sukcesi @ havi sukceson : esti akceptata, populara: Li havas grandan sukceson ĉe la knabinoj.

sukero @ sukeri la *pilolon.

suno @ suno supre : (pri fritita ovo:) tiel ke la ovflavo estu nerompita kaj en la mezo de la ovblanko.

supra @ supren-malsupren : brando: Por mi unu supren-malsupren. (kun mana movo laŭ la trinkmaniero). @ supruloj : 1. superuloj en entrepreno; 2. 'tiuj supre', altpoziciuloj ĝenerale: La supruloj denove elpensis ion sen konsulti nin. @ supre *menciita. @ fojno supre : v. fojno en kapo. @ supre malplena : stulta. (:nenio en kapo).

svingi @ svingulo : 1. iu kiu argumentadas, forte svingante la brakojn; 2. iu kiu daŭre ŝanĝas sian opinion.


ŝ

ŝalti @ forŝaltiĝi : ne plu aŭskulti, perdi la interesiĝon.

ŝanĝi @ ŝanĝi la kanalon, programon : ŝanĝi la temon; ekparoli pri io alia: Estas tempo por ŝanĝi la kanalon!

ŝargi @ ŝargi sin : 1. manĝi (rapide, aŭ prepare al energiraba tasko): Antaŭ tiu laboro mi ŝargu min per kelkaj kotletoj.; 2. drinki: Li estis jam sufiĉe ŝargita.; 3. preni dozon da narkotikaĵo.

ŝelo @ *ovoŝelo.

ŝipo @ enŝipiĝi : esti perfidata, 'en*fali'. @ enŝipiĝu! : foriru!; ankaŭ: enŝipiĝu al fora lando! @ veturi sur ŝipo : esti en malliberejo.

ŝirmi @ deŝirmi : priŝteli. (:kelkaj personoj ekstaras ĉirkaŭ la viktimo).

ŝmiri @ ŝmirmono : subaĉeto-pago; v. *lubrikaĵo.

ŝnuro @ ŝnuro : elektro-kablo. @ je ŝnuro : (pri elektraj aparatoj:) uzebla (nur aŭ ankaŭ) kun konekto al la elektroreto. @ senŝnura : (pri elektraj aparatoj:) uzebla (nur aŭ ankaŭ) sen konekto al la elektroreto; kp. *portebla.

ŝraŭbo @ *sitelo da ŝraŭboj. @ ŝraŭbo mankas : tiu homo estas stulta.

ŝtipo @ ŝtipo : stultulo.

ŝtormo @ *cerboŝtormo.

ŝuo @ ŝuvendejo : en kartludo: kartoj po du de sama speco. (:ŝuoj estas paroj).

ŝvebi @ ŝvebi en la aero : esti baldaŭ okazonta: Revolucio ŝvebas en la aero. @ ŝvebi (sur nuboj) : 1. esti tute feliĉa, kontenta: Kiam li aŭdis la rezulton, li tute ŝvebis sur nuboj.; 2. esti nerealisma; ankaŭ: esti en nuboj.

ŝveli @ ŝvelkapulo : memfiera persono.

ŝviti @ ŝvito : kafo aŭ alia varma trinkaĵo. @ ŝviti : 1. forte labori: ŝviti super iu tasko; 2. timi. @ ŝvitigi : 1. forte laborigi; 2. forte, timige, pridemandi.


t

tabako @ trotuartabako : tabako el trovitaj cigaredstumpoj. @ iri aĉeti tabakon, cigaredojn : foriri kaj ne reveni.

tabelo @ *kalkultabelo.

tabulo @ afiŝo-tabulo : ia leter*kesto en centra komputilo de *reto kiu estas 'legebla' de ĉiuj partoprenantoj.

tago @ tag-tage : ĉiutage denove. @ ne elteni tagan *lumon.

talpo @ talpo : stultulo.

tamburo @ tamburi : 1. laŭte diskonigi sian opinion; 2. ĉiam denove ripeti la samon; 3. v. *tamtami.

tamtamo @ tamtamo : 1. neoficialaj komunikado-kanaloj: La (oficeja) tamtamo bone funkciis: ĉiuj jam sciis tion antaŭ la oficiala informo.; 2. onidiroj: Laŭ la (oficeja) tamtamo, Petro ricevos tiun funkcion.; ankaŭ: (oficeja) telegrafo. @ tamtami : fari bruon, komentojn, reklamon pri io: Oni multe tamtamis pri tiu nova libro, pri tiuj elektoj.; ankaŭ: tamburi.

tapeto @ tapeto : v. mur*papero.

tapiŝo @ tapiŝo : peruko: Subita vento blovis la tapiŝon de lia kapo.

taŭro @ taŭro : 1. fortike konstruita viro; 2. supozeble sekse tre kapabla aŭ aktiva viro.

teksto @ kunteksto : medio: oni ne povas vidi lin dise de lia kunteksto. @ tekstotraktado : entajpi, redakti, enpaĝigi kaj elpresigi tekstojn. @ tekstotraktilo : 1. komputila programo por tekstotraktado. 2. komputilo provizita per tia programo, utiligata nur aŭ ĉefe por tekstotraktado.

telefono @ telefon*respondilo. @ *promen-telefono. @ koni de la telefonlibro : ne koni: Ĉu vi konas lin? - Nur de la telefonlibro.

telegrafo @ telegrafo : v. *tamtamo.

telero @ telero : telerforma (fakte parabola) anteno por ricevado de satelitaj (televido-)elsendoj.

temo @ *melki temon.

tempo @ ne havi tempon : ne havi sufiĉe da mono (kun frota, 'kalkula' movo de la fingroj): Mi ne havas tempon por iri al tiu kongreso. @ *pasigi iom da tempo.

teni @ *librotenisto. @ teni la *lampon. @ tenu la *lavotaĵojn interne. @ teni seĝon *varma.

tenaca @ tenaca : 1. rezista, ne facile farebla (io); 2. ne facile konvinkebla (iu).

tero @ varmega terpomo : problemo. @ enterigu vin! : 1. formalaperu!; 2. hontu! @ de*naske sur tero, en la mondo.

terura @ terure : tre.

tiel @ tiel (la) ...-o(j) ...-as : jen la naturo de la aferoj, tia estas fato: Tiel la vino verŝiĝas.; Tiel la fiŝo fritiĝas.; Tiel estroj estras.; Tiel la steloj brilas.; Tiel pano bakiĝas.; Tiel la kruĉo krevas.; Tiel radoj ruliĝas.; Tiel la pilko resaltas.; Tiel la rato ronĝas.; Tiel komitato kunsidas.; k.t.p. (fareblaj improvize, laŭ inspiro de la momento, jes aŭ ne kun rilato al la temo, prefere aliteracie).; v. kion vi *volas? @ *iel-tiel.

tiki @ tikilo : 1. poŝ- aŭ brak-horloĝo; 2. koro.

tinti @ tintiloj : mono (:pro la sono).

tipo @ tipo : (tipa) ulo: Hieraŭ mi renkontis tiun tipon, kiu ...

tiri @ tiri sin : iri kun malfacilaĵoj, sen plezuro aŭ kontraŭvole: Li tiris sin al la kunveno. @ tiri *fadeno(j)n.

titolo @ subtitoloj : klarigo, traduko: Subtitolojn, bonvolu! (:kiel subtitola traduko de filmo, t.v.-programo) @ memtitolita : kiu titolis, nomas sin mem; kvazaŭa: memtitolita lingvisto; ankaŭ: memdeklarita.

tondi @ distondita : freneza: Jen li denove kun siaj distonditaj rimarkoj.

tra @ tra*blovo. @ tra*piki.

trajno @ *ferdekotrajno.

trako @ meti sur trakon : v. sur*religi.

trakti @ *tekstotraktado.

tranĉi @ tranĉo : parto, rolo, intereso: Kio estas via tranĉo en tiu afero?

trans @ trans*lima. @ transiri : (pri mesaĝo, informo:) esti bone komprenata: Fine la mesaĝo transiris. @ trans la *maro. @ trans la *montoj.

tri @ kvarfolia trifolio : feliĉa okazaĵo: Jen vera kvarfolia trifolio! (:kvarfoliaj trifolioj kaŭzus feliĉon). @ triagradaj *laborkondiĉoj.

triki @ triki : rakonti kun devojiĝoj kaj alkroĉiĝo de temoj: Li tiom trikis, ke post kvin minutoj mi ankoraŭ ne sciis, pri kio temas.; ankaŭ: kroĉeti.

trinki @ trinkmono : tre malmulte da mono: Tio estas nur trinkmono por ili, sed por mi... @ trinku vian *bieron!.

troti @ trotu la *trotuaron!.

trotuaro @ trotuar*tabako. @ trotu la trotuaron! : v. batu la *brikojn!

truo @ truo : 1. (loko negrava, ekzemple:) vilaĝeto; 2. (loko kutima, ekzemple:) drinkejo @ en neĝustan truon : misglute: Kio okazis al vi? - Eniris en la neĝustan truon. @ sukcesi vendi la truojn de la fromaĝo : 1. esti tre lertparola, konvinka: Li eĉ sukcesas vendi la truojn de la fromaĝo ...; 2. kapabla mistifiki. @ havi truon en *kapo.

trumpeto @ distrumpeti : 1. (neoportune) diskonigi (sekreton); 2. laŭdi proprajn farojn, atingaĵojn.

tubo @ la tubo : televid(il)o: Ili ĉiuvespere nur sidas antaŭ la tubo. @ en la tubo : prilaborata, ne ankoraŭ findecidita: Tiu kontrakto estas ankoraŭ en la tubo.

tuj @ tuja : en formo de facile en akvo) solvebla koncentraĵo: tuja kafo (solvo-kafo); tuja supo.

tuko @ antaŭtuko : ĉiuspeca servisto kun antaŭtuko.

tuta @ la tuta *kolekto.

turisto @ turista malsano : lakso (pro nekutimaj bakterioj alilandaj). @ kongresa turisto : kiu venas al kongreso ne tiom por kongresi, kiom por turismi; ankaŭ: *honora kongresano.


u

um @ umo : afero, aĵo, ulo: Donu al mi tiun umon. @ uma : tioma: Por la uma fojo mi diras al vi ...; ankaŭ: umdeka, umcenta, um-iliono. @ umi : tedi, ĝeni: Ne umu!; umanto. @ umaĵo : sensencaĵo, stultaĵo. @ um um! : stultaĵo!; kia umaĵo! (kp. *mir mir!).

unu @ unu-a (1A) : (akcento sur a) 1. bonege!; 2. plej bona, unua, kvalito; v. *dek-zo; ankaŭ: a-unu (A1). @ *lunde matene kiel unua.

ungo @ ungoj : fingroj.

urso @ urso-felo : ne (tro) fidinda promeso. (:laŭ la proverbo 'ne vendu...')

uzo @ kun *maniero de uzo.


ŭ

ŭ @ meti *hokojn sur ŭ.


v

varo @ *kupono ne estas varo.

varma @ varmega *terpomo. @ malvarma *duŝo. @ havi malvarman postaĵon : esti morta. (ankaŭ: 'havi fridan pugon'). @ varmigi seĝon, teni seĝon varma : 1. ĉeesti (kunvenon), sed ne partopreni (la laboron, la debaton): Li nur varmigas seĝon.; 2. anstataŭi: Li tenas la seĝon varma por mi.

vehiklo @ vehiklo : (kiu ajn, sed precipe iu malnova aŭ stranga) veturilo, transportilo.

velo @ velo : 1. (pl) (grandaj) oreloj; 2. iu kiu 'flirtas laŭ la vento', sekvas opiniojn de aliaj homoj.

veni @ alveni, esti alveninta : 1. havi sukceson; 2. esti (fine) akceptata de socia grupo al kiu oni volas aparteni. @ reveni : veni el malliberejo.

vendi @ sukcesi vendi la *truojn de la fromaĝo.

vento @ vento : malplenaj, sensignifaj, parolaĵoj: Tio estas nur vento. @ ventkapulo : 1. stultulo; 2. iu kiu daŭre venas kun netaŭgaj ideoj: bruulo - ventkapulo.

ventoli @ ventoli ideojn : konatigi ideojn, ne tiom por tuja efektivigo, kiom por aŭdi la reagojn.

ventro @ kun dika ventro : graveda. @ *aerumi sian ventron. @ *skribu tion sur vian ventron!.

verda @ verda : 1. ne tre sperta: Li estas verda en tiu kampo.; 2. 'pie' aŭ troige Esperantista: Tiu verdulo kun siaj insignoj!; 3. rilata al ekologia movado, medio-protektado; 4. senpaga (telefonnumero). @ verdaj fingroj : kapablo, lerteco por bone trakti, kultivi plantojn: Mia frato havas verdajn fingrojn - ĉe mi plantoj ĉiam mortas. @ verda lumo : permeso por ekfari ion antaŭe interkonsentitan: Nur hieraŭ ili donis al ni verdan lumon.

verko @ legi el siaj kolektitaj verkoj : rakonti jam ofte rakontitajn aferojn: S-ro N. legis el siaj kolektitaj verkoj.; kp. presita kaj *broŝurita.

vermo @ vermotimigilo : (unua) kaliketo da brando.

vespero @ vespera homo : iu kiu vespere estas plenenergia (kaj matene malpli); ankaŭ: nokta homo; kp. *matena homo. @ *interkona vespero.

vesto @ en sia *naskiĝtaga vesto.

vestiblo @ *lavi la vestiblon.

vi @ vi homoj : vi. (:al pluraj homoj).

vidi @ vid(o-)bendo : bildbendo, *magneta bendo por registrado de vidigeblaj signaloj. @ vidi la *lumon.

vidvo @ vidvino : (tipografio:) komenca linio de *alineo kiel lasta linio sur paĝo; kp. *orfo.

viva @ viva : (pri radio- kaj televido-elsendo:) 1. elsendata en la momento de okazado (ankaŭ: rekta): Nun ni estas vive en la aero, aŭskultantoj. (:vive elsendata); 2. registrita ne en studio-kondiĉoj, sed tamen elsendata ne samtempe: En televido hodiaŭ estos viva koncerto de N. de pasinta jaro. (:vive registrita).

vizaĝo @ vizaĝo : 1. persono karakteriza por organizaĵo, entrepreno: Geanoncistoj ofte estas la vizaĝo de radio-stacioj.; 2. iu kiun oni konas nur laŭ vizaĝo: S-ino N. por mi estas nur vizaĝo.

voki @ voki : telefone alvoki: Revoku min post la tria.

vokalo @ *volapukaj vokaloj.

voli @ kion vi volas? : ĉu vi atendis ion alian? tia estas la vivo, tiel ja okazas. (oni povas aldoni ian evidentaĵon, ekz.: Kion vi volas? Fiŝo (ja) naĝas. aŭ: Birdo (ja) flugas., Arbo (ja) havas foliojn., Trajno (ja) devas ie alveni., k.t.p.); v. *tiel la ...o ...as.

volapuko @ volapukaj vokaloj : umlaŭtitaj vokalo-literoj aŭ ties sonoj, ne konataj en Eo, sed ja en Volapuko, Germana, Hungara, Sveda k.a.: Tiajn volapukajn vokalojn mi ne povas prononci.

vorto @ vortaro : vorto-trezoro: La vorto "timo" ne estas en lia vortaro.; Li havas tre limigitan vortaron. (:laŭvorte vort-aro). @ vorto-*diareo.

vosto @ vosto : 1. la fina parto de io; 2. la postfinaj konsekvencoj de io: Tio havos voston! @ vostoj : smokingo, baskoj.

vringi @ elvringi : per perforto aŭ insisto atingi ion: elvringi informojn, monon de iu.

vulpo @ vulpe : ruze.


z

z @ zo-dek (Z10) : v. *dek-zo.

zamenhof @ zamenhofe : post (intence) uzita arĥaismo aŭ kunmetita vorto: Ni iom drinkis, zamenhofe. (:ne ĝis ebriiĝo); Belan hararon li havas, zamenhofe. (:peruko). @ *ĵuri je la barbo de Zamenhof.

zigzagi @ zigzagi : 1. daŭre ŝanĝi kaj reŝanĝi vidpunkton, opinion; 2. v. *boardi.

zipo @ zipo : 'pantalon-fendo'. @ zipu viajn lipojn! : 1. ĉesu paroli; 2. tenu la sekreton. @ zipu vian pantalonon! : hontu!

zumi @ zum*biciklo. @ zum-paŭzo : interrompo de kunsido por ebligi al la partoprenantoj neformale, neprotokolate paroli inter si. @ zumilo : elektronika (pertelefona) alvokilo (ankaŭ: *pepilo).


(C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL

(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la aŭtoro.*


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de auteur.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpaĝo de la aŭtoro, ĉi tiu teksto troviĝas kun lia permeso.
* Hiperligoj al ĉi tiu teksto estas bonvenaj!
* Por propra privata uzo oni rajtas kopii ekzempleron al sia privata komputilo.


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de auteur naar verwijst, bevindt deze tekst zich met zijn toestemming.
* Hyperlinks naar deze tekst zijn welkom!
* Voor eigen prive-gebruik mag men een exemplaar kopieren naar zijn particuliere computer.


PROVIZORA PRIVATA LISTO DE SLANGO KAJ ĴARGONO
(kaj aliaj ne-PIV-aj esprimoj)
Aŭtoro: Wouter F. Pilger, NL-8223 ZS 26 Lelystad
retadresoj: wfpilger@geocities.com / wouter@esperanto.nu
http://www.geocities.com/Paris/9231/
= http://www.digicron.com/pilger/
Versio por elektronika disponigo
Dato de lasta modifo de la teksto: 1998-11-12


 1