Germana rokgrupo muzikas brazile

``Menino'' signifas en la portugala ``knabo''. En Germanio tio estas la nomo de muzikgrupo, kiu ``spicas'' eŭropan pop-muzikon per tipa brazila spirito. En la multfacetaj ritmoj kaj harmonioj troviĝas stilelementoj el diversaj popolaj muzikspecoj el la tuta Brazilo: la sambo, ``Afro'' el Bahio aŭ ``Forro'' el Sertao. Eĉ pruntaĵoj el la eŭropaj folkloro kaj rokmuziko ne mankas. La muziko ŝajnas sukcesplena miksaĵo el la plej bonaj elementoj eŭropaj kaj brazilaj.

``Menino'' ankaŭ kantas plurlingve: portugale, germane kaj - ŝajne nepre necese por rokmuzikistoj - ankaŭ angle. Enhave la plej granda parto de la tekstoj pritraktas brazilajn temojn. Kantas forta, souleca voĉo, akompanata de ege viglaj muzikiloj: piano kaj aliaj klavo-instrumentoj, tamburo, basgitaro, perkutaj instrumentoj kaj gitaroj. ``Sonas kvazaŭ Peter Gabriel [Pitar Gejbri el], Sting kaj Paul Simon [Sajmn] kantus kune'', emfazas Klaus Bleicher [Blajĥer] de la sud-okcident-germana radio ``SWF3''. La unua laserdisko de la grupo ĵus aperis sub la dulingva titolo: ``Ein ganz neuer Tag/Uma nova manhá'' (Tute nova tago/mateno). Ĝi jam havas iugradan sukceson en sud-okcidenta Germanio kaj precipe en la hejmurbo de la grupo. En Ahrweiler preskaŭ ĉiu konas la melodiojn brazilajn.

Sed pli gravas, ke la grupo ne nur pervorte engaĝiĝas por la brazilaj ``Meninos e Meninas de Rua'' (= la stratinfanoj: infanoj plejparte orfaj, kiuj vivas surstrate en ĉiu sud-amerika urbo). Ekde sia fondiĝo en 1993 ``Menino'' forte subtenas helpprojekton brazilan en la urbo Maceio/ŝtato Alagoas. Tie pripensemaj homoj kuniĝis por doni al la povruloj iom da fizika kaj mensa protekto kaj perspektivon por la estonteco. ``Menino'' celas kontribui per mono al tiu projekto, sed ne malpli gravas ĝia informlaboro. Per la engaĝigaj tekstoj, kiuj rakontas pri la suferoj de la stratinfanoj, ne nur brazilaj, la muzikgrupo varbas por kompreno. Ili volas alproksimigi ankaŭ eŭropanojn al la riĉa, sed en Meza Eŭropo preskaŭ ne konata brazila kulturo.

Wolfgang BOHR

Por pliaj informoj aŭ por mendo de la kompakta disko skribu al: Menino, Stephan Klöckner & Winfried Schuld, Telegrafenstr. 13, 53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio.


Indekso
Lasta adapto: vendredo 13 junio 1997 17:19:31