La seminaro

Dokumentado, taksado kaj spertoj.


Raporto de la kunordiganto:

La seminario Esperanto@Interreto-2000 shajne plachis al chiuj partoprenantoj!

La semajno de E@I-2000 (elparolighas 'E che I') rapide forpasis kaj eblas nun konstati ke 'la fortoj' bele estis kun ni dum la arangho! (Ech la sveda televido aperis kaj favore raportis pri Esperanto kaj la seminario...)

Dum la tuta semajno estis agrabla kaj amika etoso inter la 21 partoprenantoj de Pollando, Litovio, Svedio, Rusio, Danlando kaj Norvigio. Spertigis ilin pri interretajhoj kelkaj de la plej interesaj komputilajhspertaj prelegantoj en Esperantio. Ekzemple Bertilo Wennergren prelegis pri HTML, UniRed (tre inda redaktilo, www.esperanto.mv.ru/UniRed/) kaj Signokodoj, Franko Luin rakontis pri siaj spertoj de 'esperanto.se' kaj 'esperanto.nu', Henning von Rosen belprelegis pri la rilato inter homlingvoj kaj komputillingvoj, Ralf Frölich gvidis diskuton pri strategioj por Interreto kaj Fredrik Marcus de la ttt-paghfara firmao Razorfish montris kiel la estonteco de Interreto povus aspekti.

Razorfish estis unu el la sponsoroj de la seminario, alia estis shtata organizo prijunulara. Pro tiu subteno eblis havi la seminarion che belega loko 20 minutojn for de la centro de Stokholmo, Tollare popolaltlernejo, kaj repagi vojaghkostojn al tiuj kiuj bezonis tion. Krom bona koncerto de Persone la distra programo enhavis 'internacian vesperon', amuzajn ludojn kaj naturekzkursetojn.

Dum la seminario ni ankau pridiskutis kiel daurigi la laboron kaj estis decidite ke venontjare ni provu okazigi similan araghon, vershanje kun fokuso je iu speciala temo, eble E-kursoj interagaj. Alia ideo estis starigi malfermfontan projekton por interalie esplori  kaj utiligi la rilaton inter Esperanto kaj altnivela programlingvo kiel Pitono (www.python.org).

Pli da informoj pri E@I kaj novajhoj vi trovos je http://www.esperanto.nu/echei. Raportis tre kontenta semenarikunordiganto Hokan Lundberg