TEJO-seminario

Esperanto@Interreto 2001

 

27.oktobro �" 4.novembro 2001

Uppsala, Svedio

 


 

ESPERANTO kaj INTERRETO

Interreto ebligas kunlabori sendepende de distanco. Ĝuste pro tio, translima kunlaboro fariĝas ĉiam pli facila kaj efika. Sed restas la lingva barilo... Esperanto, kiel internacia lingvo, ofertas al la reto solvon de tiu problemo. Kaj Interreto al Esperanto-parolantoj alportas longe sopiratan eblecon komunikiĝi, konatiĝi kaj kunlabori.

Ĝuste tio estas la esenco de TEJO-aktivado kaj kialo ke la duan fojon organiziĝas seminario sub titolo "Esperanto ĉe Interreto".

TEMO

Dum la TEJO-seminario E@I-2001 ni volas esplori la eblecojn por kunlaboro per Interreto en Esperant-lingva kadro.

Ni volas lerni pli pri tradiciaj kaj kampopintaj teknikoj kaj rimedoj, kiel retkunsidejoj, dissendolistoj, retkunlaboriloj k.s.

Ni volas instigi al neteknikemuloj ekmaltimi teknikaĵojn. Ni volas trovi inspiron uzi teknikan konon en socia kadro; en utilaj kaj amuzaj projektoj, en organizoj k.t.p.

Ni volas lerni pri baza retpublikigado, retprogramado, uzado de datenbazoj k.s.

Ni volas aŭdi pri jam sukcesaj ekzemploj de perreta kunlaboro.

Ni volas dividi kun vi spertojn, viziojn, sciojn kaj ideojn! Ni bonvenigas vian scivolemon kaj viajn kontribuojn.

CELO

La seminario celas altigi la nivelon de priinterretaj scioj, spertoj kaj uzkapabloj ĉe junaj esperanto-parolantoj, kuraĝigi ilin kontribui al TEJO-retprojektoj kaj/aŭ instigi realiĝon de propraj projektoj.

 

CELGRUPO

Vi aliĝu se vi aĝas malpli ol 30 kaj interesiĝas pri interreto. Verŝajne vi volas profundigi viajn jamajn sciojn kaj vastigi vian panoramon rilate interreton, aŭ simple trovi inspiron por via propra projekto. Kaj spertuloj kaj "simplaj retemuloj" estas bonvenaj! Estas vasta gamo da programeroj. Se vi havas specialajn sciojn au spertojn, vi estas tre bonvena helpi per tiuj dum la programo. Simple aliĝu kaj skribu pri kio vi speciale interesiĝas lerni pli aŭ kontribui!

LOKO

La seminario okazos en bela universitata urbo de Svedio - Uppsala. Ĝi troviĝas 60 km for de Stokholmo kaj estas facile atingebla per trajnoj kaj busoj de la flughaveno Arlanda kaj la stokholmaj stacio kaj haveno. La seminariejo estas Katedralskolan - gimnazio de Uppsala, konstruaĵo kun bone ekipita komputilejo kaj komunaj duŝejoj kaj dormejoj (ne forgesu kunporti dormosakon!). Matenmanĝo kaj vespermanĝo okazos en la sama gimnazio, tagmanĝo - en apuda restoracio.

 

KONDIĈOJ KAJ KOTIZOJ


A-landanoj: 100 EUR
B-landanoj: 70 EUR
Estos repagitaj 50% de viaj vojaĝkostoj (kaj laŭ bezono kaj eblo eble eĉ pli).

Partopreni povas membroj de TEJO. Aliĝi al TEJO eblos surloke.

ALIĜO

Aliĝilo troveblas ĉe http://www.ikso.net/echei/2001

sendu la plenigitan antaŭ la 5-a de septembro, 2001.

KOTAKTOJ

Se vi havas ajnajn demandojn, komentojn aŭ proponojn, ne hezitu kontakti nin* per la adreso echei@ikso.net.

 

BONVENON!

* La organiza teamo:

Dovile Dimindaviciute

Henning von Rosen

Hokan Lundberg

Ilja De Coster

Lovisa Gustafsson

Nastja Koĵevnikova

Sonja Petrovic