Jorge Camacho
Manifesto de Rauxmo
1. Krizo de identeco
La subskribintoj konstatis kontrauxdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaux konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por cxiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN devas adopti Esperanton; ktp - kaj lauxdegi la lingvon ecx neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni gxuas kaj aplikas Esperanton laux tio kio gxi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.
2. Kritiko de praceloj
Ni kredas ke:
a) la oficialigo de Esperanto estas nek versxajna nek esenca dum la 80-aj jaroj - oni havu alternativajn celojn;
b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (ecx malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontrauxstari la francan, cxar por Esperanto li antauxvidis pli valoran alternativan rolon.
3. Niaj celoj
Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi pozitivajn valorojn:
a) propedeuxtiko por lingvoinstruado;
b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
cx) novtipa internacia kulturo.
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la sercxado de propra identeco igis koncepti esperantistecon kvazaux la apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aligxo de novaj homoj estas nepre kondicxitaj de la konsciigxo pri tiuj cxi valoroj.
4. La kongresoj kiel vojo al kresko
Internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj estas esencaj por la asimiligxo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laux la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laux la modelo de la Freinet-instruistoj.
5. Ni posedas formon kaj enhavon
Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la tauxgecon de la lingvo por esprimi cxion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaux diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran.
Estas konate, ke amatoro, kiu unuafoje suriras scenejon, tuj kredas sin genia. (Nu, genia li estas cxefe kiam li provludas tute sola antaux la spegulo en la bancxambro). Kaj estas malfacile komprenigi al tiu geniulo, ke li eble povus plibonigi sian ludon, ke lia aktorado eble ne estas tiel perfekta kiel li supozas...
Georges Lagrange
En la komenco estis la Manifesto de Rauxmo. La someron de 1980, en la finna urbo Rauma, proklamigxis la t.n. Manifesto de Rauxmo kadre de la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Cxefaj auxtoroj de la dokumento sxajne estis la unuaj tri subskribintoj (precipe la plej unua el ili): Jouko Lindstedt, Giorgio Silfer (pseuxdonomo de Valerio Ari) kaj Amri Wandel. Gxis la fino de tiu jaro aligxis cx. 80 pliaj subskribantoj. Unu el ili, la Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), sur la pagxoj de la samnoma revuo, vidis en la proklamado naskigxon de novtipa esperantismo, nome rauxmismo, kiun LF gxis nun prezentas kiel sian ideologion kaj programon.
Dek sep jarojn poste malmultaj konsentas pri la signifo de la vorto rauxmismo; nur gxia etimologio restas klara. Blazio Vaha (naci-skribe: Balázs Wacha) protestas, ke "neniu objektive studis la 'tutan' historion de la rauxmismaj diskutoj; Sojle, studo de Sándor Révész pri gxia komenca etapo, ne estas aperinta" (VAHA, p. 27). Aldo de' Giorgi same protestas, ke "Silfer inventis la Manifeston de Rauxmo kaj kredigas esti trovinta savigan, miraklan panaceon por nia tuta movado" (de' GIORGI, p. 26), sed surprize aldonas ke "ankaux mi cxiam taksis min iaspeca rauxmisto. Sed senbezone de manifestoj, de karismaj° kondotieroj". Kontraste, Lindstedt mem skribas: "En la junagxo mi kunverkis la Manifeston de Rauxmo, sed nun mi rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed ankaux io, kio nomigxas 'rauxmismo' kaj havas entuziasmajn subtenantojn kaj konvinkitajn kontrauxulojn. Io sxangxigxis en miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu sentis min kiel 'rauxmiston', kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329).
Oni atentu la adjektivon iaspeca en la vortoj de De' Giorgi. Gxi paralelas sindifinojn kiel 'iaspeca ekologiisto', 'iaspeca feministo' aux 'iaspeca pacisto'. La adjektivo fakte signifas alispeca, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu ortodoksa* (cxi-kaze la rauxmismo de LF), alia heterodoksa (la rauxmismo iaspeca). Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do, 'rauxmismo' laux la spirito estas cxefa vivkoncepto por la esperantistaro almenaux de la hodlera epoko, almenaux implicite, kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkasxe vortumita" (GUDSKOV, p. 12).
Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum Vaha konceptas rauxmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron esprimas sin pli detale: "Pri multo en la spirito de la Rauxma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aux, eble pli gxuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la auxtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias" (PIRON 1994, p. 8). Bela konfuzo, cxu ne? Kiom da kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da rauxmismoj! Nu, en tiu cxi eseo mi pritraktos nur la rauxmismon ortodoksan (mi ne tempas nek paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laux mia tezo, gxiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en ordonojn aux dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari klaran distingon disde cxio alia kaj por uzi precizan terminon, en la cxi-sekva teksto mi nomas gxin foirismo, laux la nomo de l' kooperativo kaj la revuo.
Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel gxin difinas foiristoj mem: "Ni sekvas la Rauxman vojon, kiu kondukas al la atento pri la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio (prefere ol varti iun teorian internaciecon laux UN-skemoj) kaj paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika, bilda) kies radikoj cxerpas el la konstato ke esperantisteco rolas kvazaux la aparteno al mem-elektita diaspora lingva minoritato" (SILFER 1994, p. 212). Samartikole Silfer aldonas, ke "Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed transnacia kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de rauxmismo rilate al la lingvo". La ligon inter cxi konceptoj pri esperanto kaj esperantisteco ni trovas pli evidente en la dua artikolo de la statuto de Esperanta PEN-Centro, kiu deklaras unu el siaj celoj "firmigi cxe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika komunumo, kvazaux al mem elektita diaspora lingva minoritato (Manifesto de Rauxmo), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel internacian helplingvon sed kiel transnacian cxeflingvon" (SILFER 1995, p. 23).
Nekonanton de foirismo unue surprizus ne la enhavo de la frazoj, sed ilia stilo. Karakterizas gxin aparta lingvajxo facile rekonebla post kelkaj legoj: mikrosocio, makrosocio, diasporo, lingva minoritato, transnacia cxeflingvo. Preskaux cxiuj paradas jam en la manifesto, kune kun: identeco, superegoo, egoo, pracelo.
La paron makrosocio / mikrosocio oni trovas konstante en foirismaj tekstoj. Gxi pauxsas parojn kiel makrokosmo / mikrokosmo aux makroekonomiko / mikroekonomiko. Malfacilas kompreni la uzon de cxi sciencaj vortkomencoj en manifesto destinita al la tuta esperantistaro, cxefe tial, ke cxi-okaze ambaux prefiksajxoj ne vere rolas, sed nur impresas kiel fakvortoj. Makrosocio estas centprocenta sinonimo de socio; per mikrosocio oni lauxplacxe komprenu la esperantistaro, la Movado, la esperanta komunumo aux Esperantujo. Cxi lastaj kvar esprimoj difinas la sintenon de la parolanto rilate la esperantistojn kiel tuton: cxu ni estas nur aux cxefe samlingvaj, samideaj, samcelaj, samkulturaj aux kvazaux samlandaj, ekzemple. Cxu mikrosocio volas diri, ke ni estas miniaturo de la socio, ia spegula minisocio° aux, tutsimple, soci-eto? Sxajnas al mi, ke, kun la signifo socio ene de la socio, gxi senprobleme aplikeblas al, ekzemple, komunumo de mormonoj aux de atestantoj de Jehovo en medio sen- aux ali-religia, cxar tiuj kredoj muldas la sociecon de grupo gxis plej etaj detaloj. Kontraste, ne sonas kredeble paroli pri mikrosocio de esperantistoj, sxakludistoj, violonludemuloj aux sangodonantoj. En frazero kia 'la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio', la foirisma stilo sonas pseuxdoscience.
Mi dauxre miras pro la popularigxo de transnacia anstataux internacia kaj sennacia, al kio ne malgrave kontribuis la itala Radikala Partio. Kion gxi signifas, kion novan gxi kontribuas - neniu scias. Mi trovis nur unu provon difini gxin (LEYK 1987, p. 13), laux mi sensukcesan. Same tauxgus preternacia kaj ecx malgrauxnacia, sed al ili mankas la dezirata grado de modeco.
Temas do nek pri sinonimoj (laux PIV, "vorto havanta gxuste la saman sencon kaj uzatecon kiel unu alia [vorto]" aux "vorto esprimanta la saman ideon kiel alia vorto, sed ne uzata en la sama cxirkauxteksto, kun la samaj nuancoj aux en cxiuj ties sencoj") nek pri euxfemismoj ("uzo de nepreciza dirmaniero por mildigi la krudecon de aparta vorto"), kiel kaze de la t.n. politike gxusta aux politike korekta* esprimado. La novaj vortoj distordas la pritraktatan koncepton kaj verdire mildigas nur la kompreneblecon de la frazo. Cxi-sekve mi nomos ilin, laux la nomo de ilia plej konata lancxinto kaj uzanto, silferismoj aux silferonimoj.
Silferonimoj tamen ne estas senfunkciaj. La decido de foiristoj bapti sin rauxmismo jam dekomence montris la volon fari distingon disde cxiuj aliaj. Ofte oni komparas la esperantistaron kun sekto, cxar de ekstere multaj movadaj tradicioj aspektas tre suspektinde. Nun oni permesu al mi nomi foirismon sekto, sed sekto ene de Esperantujo, el vidpunkto ne ekstera, sed propra al esperantistoj mem. Mi celas ne tiujn dangxerajn sektojn kiuj, per kidnapado° de infanoj aux cerbolavado de siaj membroj, regule plenigas pagxojn en la internacia jxurnalaro, sed la vorton sekto en la dua senco PIVa. Mi ne parolos pri skismo, cxar foirismo gxis nun nek sukcesis dudividi la esperantistaron (kiel Ido siatempe) nek naskigxis el frakcio disigxinta, ekzemple, elde UEA aux alia internacia organizo.
(Parenteze: kiam, antaux du-tri jaroj, iu Thomas Hamilton mortpafis dekkelkon da infanoj en ilia lerneja gimnastejo en Dunblane, Skotujo, mia angla amiko Matthew Perret provis inciti min dirante, ke Hamilton membris en la loka E-grupo; temis pri blago, sed ja versxajna. Mi same ne mirus, se la anoj de la sekto Cxiela Pordo, mortigintaj sin pasintjare en Usono por aligxi al la kometo Hale Bopp, estintus esperantistoj. Necesas nur pacienci, gxis frenezulo el la verda tendaro mortigos sin aux iun alian, grave kontribuante al la propagando de nia afero).
Fakte, la komparo kun religiigxantaj sektoj (cxi-kaze en la unua senco PIVa) montrigxas fruktodona analizilo. Ni do plu metaforu. Jen ni vidas grupon de memproklamitaj herezuloj aux parolantoj de la vero. Ili diskonigas manifeston. Tuj sekve ili sin rebaptas kaj samtempe metas distingan baron per starigo de sxiboleta lingvajxo. Per tio komencigxas la instituciigxo de l' deviacio. Sian heterodoksecon ili flirtigos lauxbezone, kvankam praktike gxi jam transformigxis en novan ortodoksecon: nun herezas la ceteraj.
Ni legu, kion diras Piron pri la manifesto: "Unu el gxiaj trajtoj, kiu jam okulfrapis al mi je gxia apero, kaj kiun mi forte resentis relegante gxin, estas la volo de apartigo, kiu esprimigxas en gxi. Gxi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenate: ili estas malpravaj, ni estas pravaj; ili estas fusxuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis negxustan vojon, la gxustan vojon elektis ni. Tiu divido sxajnas al mi negxusta. Gxi metas rigidajn limojn en realo diversa, movigxanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti. [...]. Fakte, mi supozas la psikan mehxanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj 'ili' alprenas simplisme skizitajn fi-karakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris 'faligon de la angla', kiel diras la Manifesto, aux kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80aj, ecx en la 90aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton" (PIRON 1994, p. 1).
Mi citu ankoraux el la sama prelegteksto (p. 2): "Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu laux mi karakterizas la Manifeston, trovigxas sur tri niveloj: en la homaro [...], en la esperantistaro [...] kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita Krizo de identeco. Tie la auxtoroj notas cxe esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mit-ama, kaj egoo, pro kiu, laux ili, ni simple gxuas esperanton inter ni". Post argumentado el la vidpunkto de psikolog(i)o, Piron konkludas: "La divido inter superegoo kaj egoo do sxajnas al mi negxusta, plia konkretigo de ia, versxajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedauxri la uzon de fakterminoj en gxenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare".
Restas tamen klara la funkcio de silferonimoj: apartigi, salivige jxongli per la lingvo, kaj imponi al laikoj. Cxi patino el esprimoj literaturaj, greklatinaj, modkulturaj kaj pseuxdosciencaj igas la manifeston netusxebla kaj, do, nerefutebla. Silferonimoj havas kiel objekton ne ion obscenan aux hontindan, nek ion akcesoran aux banalan, sed precize la komunajxojn kaj komunejojn de l' esperantistaro. La sistema renomado havas celon alproprigan aux, alivorte, magian. Ni retrovas la batalon ankaux en unuopaj sintagmoj: anstataux 'la fina venko', jen 'la Rauxma vojo'. Tre interesa montrigxas la anatemo pracelo. Okulfrape gxi similas al la origina peko de Adamo kaj Eva, t.e. al la prapeko. Tial, sen granda troigo, ni povas repreni la komencan frazon de cxi eseo kaj reverki gxin laux la modelo de Lejzerowicz, por ke ni vidu foirismon kia gxi sin manifestas:
"En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Esperantujon. Kaj Esperantujo estis senforma kaj hxaosa, kaj mallumo estis en gxi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj farigxis la Manifesto de Rauxmo. Kaj la Spirito vidis la Manifeston, ke gxi estas bona; kaj la Spirito apartigis Rauxmismon de Pracelismo. Kaj la Spirito nomis Rauxmismon Eterna Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago."
Ne pro nenio skribas Nikola Rasxicx*, ke "tiuj kiuj predikas finvenkismon fakte praktikas rauxmismon, dum la rauxmistoj asertas ke ili fakte gvidas al la vera venko"! (RASxICx, p. 185). Kaj, kiel okazas al religiigxantaj herezoj aux sektoj, la agoj de foiristoj ofte identas la samajn farojn, kiujn ili kritikas. Ekzemplo: la konstantaj akuzoj cxefe kontraux UEA pri desuprismo* kaj piramidismo. Per tio foiristo celas, ke UEAn karakterizas piramida strukturo, kie cxiuj decidoj venas de supre, de la unu- aux nurkelk-homa pinto. Nu, samo direblas rilate la renoman Kooperativon de Literatura Foiro: cxion decidas Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, malgraux la diversaj maskoj, postenoj kaj subskriboj, malgraux la ofica karuselo. La decidoj venas de supre, sed de malpli supre, tiel ke demagogo kiel mi tuj ekpensas la vorton demalplisuprismo por epiteti la agmetodojn de la kooperativo. Temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, kiel nun Marco Picasso, surscenigantaj simplan farson: Silfer rolas kiel sekretario de KCE, Martinelli ekzemple kiel redaktorino de Heroldo, sed finfine la intrigo reduktigxas al la kuirejaj planoj de geedza paro. Ili bonsxancas kalkuli je la helpo de homoj afablaj kaj simpatiaj kiel sinjoro Ljubomir Trifoncxovski, cxefredaktoro de LF, sed kiu nuntempe agas kiel efika, obeema sbiro; rilate min kaj kolegon Jouko Lindstedt (pri tio poste), Ljubomir pruvis sin intelekte malhonesta* (kaj mi, sincere, ne komprenas kial, cxar sxajnas ke li ne dependas de kooperativa salajro por sin vivteni). Prefere ni transiru al zoologia komparo: LF-koop havas polpan strukturon, kun tentakloj obeantaj la unusolan kapon. Aparte trafa montrigxas cxi-kuntekste la PIVa difino de 'cefalopodo': "Klaso de moluskoj, kies kapo estas cxirkauxita de 8 aux 10 brakoj, kaj kiuj povas plejofte sekrecii inkosimilan likvajxon por sin kasxi".
Nenio nova pri polpoj, nenio nova cxe Alpoj. Foirismo instituciigxis jam de komence. Aux, pli gxuste, gxi estis kaj restas produkto de institucio, produkto kreita kun la celo pluvivi, pluvivigi sin, kaj ekspansii. Ekspansiemon pruvas la movoj de l' tentakloj dum la lastaj jaroj: Kultura Centro Esperantista, Internaciaj Floraj Ludoj, [La] Kvinpetalo, Svisa Esperanto-Societo, la Akademio, Heroldo... Ni vidos poste, ke tiucele LF-koop bazas sin sur la ideologio plej facile disvendebla cxi-epoke, nome naciismo en sia varianto gentisma (aux, kiel modas diri, etnisma). Sed foirismo endogmigxis (ne konfuzu kun la Waringhien'a prononco de endormigxis, almenaux en la filmo Angoroj), instituciigxis ankaux simbole. Ne nur gxia lingvajxo, pletora je silferonimoj kaj euxfemismoj, sed ankaux la kvinpetalo, avataro de la tradicia verda stelo kun rondigitaj pintoj, samtempe ege simila (cxu nur hazarde?) al la alpa suno aux verda sespetalo de Norda Ligo, la partio de la profesia demagogo Umberto Bossi depostulanta sendependigxon de t.n. Padanujo* disde la itala respubliko.
Foiristoj kritikas ankaux la finvenkismon de UEA-anoj kaj UEA-istoj. Sed, kiel prave skribis Probal Dasxgupto, anstataux (t.e. en la loko de, en la rolo de) la Fina Venko foirismo kultas siajn venkojn etajn (DASxGUPTO, p. 11). Okupas nun la altaron la akcepto de esperanta sekcio (Esperanta PEN-Centro) fare de Internacia PEN-Klubo. En stilo identa al tiu de UEA pri la konsultaj rilatoj kun kaj la rezolucioj de Unesko, la oficiala koop-gazeto marteladas la ideon, ke por la unua fojo en la historio de lo° homo* oni agnoskas esperanton literatura lingvo. Alinome: la PENa venko. Kvazaux por montri, ke esperanto estas literatura esprimilo, neprus prezenti cxi (f)akton, apelacii al superaj instancoj kaj auxtoritatoj.
Plej fresxan ekzemplon de ekspansiismo, de lukto por povo kaj potenco, prezentas la Forumo por la Esperanta Civito, en KCE, Cxauxdefono, de la 8a gxis la 10a de auxgusto 1998. En la komenco estis la vorto, kaj jen ni trovas civito. Tial, ke esperantistaro, komunumo k.a. eluzigxis, necesis eltiri el la cerbujo novan terminon, kio devus implici novan koncepton de esperantismo: ne plu senti sin mondcivitano, sed ano de propra kaj aparta E-civito. (La neologismo '*demo', retroderivuta el 'demokrato' kaj 'demografio', ne tauxgus pro la eventuala slogano: Forumo por la E-Demo!). Refoje la kutima travestia farso: al la konferenco, kiun gastigas Kultura Centro-Esperantista, aligxas KCE mem, la du kunvokintoj Esperanta PEN-Centro (EPC) kaj ERA-Radikala Asocio, kaj LF-koop, kiel klarigas la teksto de la kunvoko (REDAKCIO). Tiu cxi informas, ke "la partopreno en la Forumo implicas neniun financan sxargxon aux moralan engagxon", t.e., ke gxi liberas, sed ke "suficxas akcepti la proponitan kvintezon kaj sendi aligxon al KCE". La kvintezon (plia silferismo memoriganta pri kvintesenco kaj sintezo) proponis, evidente, LF-koop "por havi minimuman komunan denominatoron komence de la Forumo". Resumo de la farso: Giorgio kaj Perla invitas sin mem kaj kelkajn geamikojn al paradejo en Svisujo; ankaux naivuloj bonvenas, kondicxe ke ili akceptas la kvin tezojn, dogmojn aux aksiomojn de familio Ari-Martinelli. Brile, cxu ne? Aligxanta "establo (societo, redakcio, eldonejo, kulturcentro ktp)" povas sendi delegiton, tiel ke "nur la delegitoj rajtos interveni kaj partopreni en eventualaj vocxdonoj. La privatuloj havos la statuson de observantoj, sed iu ajn delegito povos provizore rezigni je interveno favore al iu ajn privatulo". Kia grand-animeco, kia malavaro! Suficxas penseti, kiuj establoj sendos delegiton al forumo kun cxi tiaj kunvokintoj kaj antauxkondicxoj por kompreni, ke la rezulto respegulos la sentojn de la esperantistaro tiel fidele, kiel la lastaj parlamentaj elektoj en Kubo, aux kiel siatempe referendumoj organizitaj de Hitlero.
Fine la invito diras, ke "la granda espero de la kunvokintoj estas ke la Forumo ne lancxu (nur) novan proklamon, sed ke gxi interpretu precipe la bezonojn de nia parolkomunumo, survoje al pli alta sxtupo: tiu de (grandparte difinota) civito". Surbaze de cxio legita gxis nun, indas reprodukti kompleta la proponatan tekston, des pli ke iel temas pri reversio de la manifesto de Rauxmo:
La kvintezo
1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aux pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.
2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de cxi tiu komunumo. Cxiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa...) ne gravas por difini la apartenon al la komunumo.
3. Konsekvence, laux la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas cxiun religian (ne)kredon, cxiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj cxiun kulturan tradicion.
4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se gxi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engagxitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: gxi estas ankaux realajxo kun komuna destino.
5. Cxi tiun komunan destinon forgxis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Gxin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Gxin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub cxiu formo, de la kurso gxis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la sxancon reciproke edukigxi kaj integrigxi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.
Jam nun mi anoncu, ke mi ne sentas min ano de iu tia civito, kio espereble ne signifas, ke oni provos senigi min je miaj devoj kaj rajtoj en kontaktoj kun aliaj esperantistoj. La kvin tezoj certe meritas amason da komentoj, sed unue ni aliru alian flankon de la afero. Se miaj informoj ne malgxustas, en unu el siaj kunsidoj de 1996 aux 1997 EPC parolis pri starigo de ia centro, tegmento aux similajxo por la monda E-civito. Cxu tia centro bezonatas? Mi tre dubas. Ekstermovade, UEA estas rekonita kiel reprezentanto de esperanto kaj Esperantujo, kaj en Esperantujo mem plia centro nur signifus pli da burokrateco. La celo de la projekto sxajnas esti starigi tronon, kiu kontentigu la mosxtan mosxton Silfer. Inter la unuaj apogantoj de la projekto povus aperi ne nur KCE, EPC, ERA kaj LF-koop, sed ankau Svisa E-Societo (civitanino Martinelli tiam estis gxia prezidanto) kaj ecx la Akademio, se cxi ties sekretariino Perla sukcesos en la plano ankri gxin en Svisujo. Jen evidenta simptomo de ekspansiismo, kiu konkretigxas en insistaj provoj depreni de UEA suverenecon super parto de la esperantistaro.
Nul homon murdis Giorgio Silfer, almenaux laux mia scio. Tial ne justus kompari lin kun krimuloj kiel Mobutu aux Pinochet, ridinde kaj plorinde krocxantaj sin al Direktora Trono (la vampireska Pinochet kiel dumviva senatano), kvankam radike temas pri simila fenomeno: egocentra deliro. Jen difino: "Deliro estigxas en personoj nekapablaj akcepti la veron pri si pro nesuficxa membildo, kaj povantaj fari eltenebla cxi nesuficxon nur kreante bildon kiu ilin ekzaltu, gloru kaj faru tolereblaj antaux si. Tial por multaj personoj deliro estas eraro necesa kiel maniero pluvivi biografie, cxar, se ili ne delirus, ili estus nenio. Tial delirado kutime aperas en la adolta agxo, sed gxi image reiras al adoleskaj revoj kaj fantazioj ne realigitaj ecx en grado plej minimuma. Deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de fantazitaj elpensoj" (CASTILLA DEL PINO). Kina komparo eble helpos. En 1941, Orson Welles portretis megalomaniulon en la filmo Civitano Kane. Ni, esperantistoj, baldaux havos la honoron kaj plezuron spekti Civitano Silfer, aux, kiel dirintus Szathmári, Perfekta civitano.
Miaflanke ne temas pri konflikto pro motivoj nure kaj pure personaj. Cxion dirindan pri la persono Giorgio Silfer mi jam surpaperigis artikole (CAMACHO 1994) kaj satire (CAMACHO 1993). Kelkaj rememoros la lastan alineon de Nefermita letero al la gazetaro (ALÒS), kiu "petas s-rojn Giorgio Silfer kaj [Jorge Camacho] meti la finan punkton al sia jam tre dauxra kaj sterila plumbatalado". Nu, mi volonte farus tion, se mi povus! Bedauxrinde LF ignoris la trian punkton de la letero, petantan "ke cxiuj redakcioj respektu la principojn de jxurnalisma etiko, enlasante la esprimon de alipartiaj argumentoj kaj replikoj". Ni tuj vidos, kiel gxi mistraktis i.a. sinjoron Jouko Lindstedt kaj nun provas ripeti la artifikon kontraux Gian Carlo Fighiera. Samkiel siatempe mi ricevis helpon de kolegoj kaj amikoj, cxi-foje mi eksentis la bezonon defendi la atakatojn, kio verdire eblas nur per elmontrado de la fundamentoj de l' spektaklo, des pli ke la kvintezo anoncas sxtormojn, tempestojn kaj buraskojn.
La regxisoroj de la cxi-supre priskribita burleskajxo, en sia avido potenci kaj akapari atenton, domagxas neniun ajn. Karakterizas ilin kolektiva, kooperativa paranojo: "Homo kun paranoja strukturo estas tiu, kiu malfacile pardonas aux neniam pardonas plene; kiu longe pesas; kiu neniam forgesas ion pardoneblan; kiu armas sin per fikciaj malamikaj faroj por poste ne pardoni ilin" (CANETTI, p. 294). La religieco de foirismo helpas cxi-rilate. Ni komencas vidi, ke temas ne pri memstara pensofluo, sed pri surogato de ideologio solidigxinta en dogmojn. La manifesto (aux katehxismo) de Rauxmo certe enhavas ankaux bonajn ideojn, verdire ne tro originalajn, tiel ke foje oni auxdas iun diri, ke Juan Régulo Pérez, Privat, Kabe aux Zamenhof mem estis rauxmistoj, antauxmontrantoj de la rekta vojo, simple cxar ili agis sagxe, aktivis konkrete, uzis esperanton estiel normalan lingvon. Cxar la manifesto farigxis relikvo, la gvidantoj de la sekto uzurpis la rajton interpreti gxin, la monopolon opinii dikte kaj verdikte. Se ie iu interpretas gxin deviacie, LF baldaux aperigas rebaton por diri, ke la interpreto ne gxustas, kiel siatempe Kremlo, kies fosilioj decidis, kiu interpreto de marksismo-leninismo pravas, kaj la interpretoj kompreneble sxangxigxis lauxbezone, kaj lauxsezone. Efektive, jen Chiasso/Kiaso kiel mikrosocia posteulo de Kremlo, la Blanka Domo kaj Vatikano. Kiel papoj kaj politburoanoj°, ankaux la Giorgio la Unua estas neerariva. En Literatura Foiro kaj la nuna Heroldo (kiun, respekte al Ada Fighiera Sikorska, oni devus renomi Literatura Ftiro pro ties parazita dependo de LF) absolute mankas memkritiko. Ecx simplajn erarojn pri faktoj oni ne korektas. Kiu auxdacas opinii libere pri la manifesto, la kooperativo aux la grafika aspekto de la revuo, tiu punende pekas.
La ekzemploj abundas. Fine de la tria alineo de tiu cxi teksto mi citis opinion el artikolo de Gudskov. En sia respondo al la artikolo, Silfer unue adjektivas gxin interesa, sed fine aldonas jenan verdikton (SILFER 1995, p. 24): "La aserto de Gudskov estas intelekte malhonesta, gxuste cxar mi estimas lin tro inteligenta por supozi ke li skribas idiotajxon". Implicite: la artikolo estas idiota, nur sxajne inteligenta, kaj krome malhonesta. Alivorte, la konkludan frazon konsistigas falsa komplimento trempita en veneno kaj galo. Oni povus pensi, ke cxi maniero refuti ideojn kaj argumentojn atakante ne ilin sed ilian auxtoron, la homon (t.n. argumento ad hominem), estus esceptajxo en kultura kaj literatura revuo, des pli en la organo de Esperanta PEN-Centro! La jarkolektoj de LF bedauxrinde pruvas la malon. Ni vidu suficxe fresxan ekzemplon, la proceson kontraux Jouko Lindstedt, laux la tradicio de la moskvaj procesoj. Omagxe al Mihxail Bulgakov, mi prezentos gxin sub la formo de triakta teatrajxeto:
Jouko Lindstedt (Religia dramo)
Akto 1, sceno 1: LF publikigas la unuan el serio de artikoloj de Lindstedt pri denaskismo. En gxi li citas enteman zamenhofan tekston (el letero al Kofman je 1901.05.28), pri kiu li konkludas, ke "cxi tie Zamenhof evidente kaj komplete malpravas" (LINDSTEDT [1], p. 178). Sceno 2: sur la sama pagxo la revuo aperigas kadritan replikon fare de 'François Degoul, zamenhofologo' (tiel!), laux kiu "la citajxo de kolego Lindstedt [...] estas tro malkompleta", cxar "Zamenhof evidente ne celis kvantan sed kvalitan komparon"; la kadro re-citas el la sama teksto, sed pli amplekse. Akto 2, sceno 1: LF aperigas en posta numero la duan artikolon pri denaskismo (LINDSTEDT [2], p. 327-329). Sceno 2: samnumere gxin sekvas letero de la auxtoro al Ljubomir Trifoncxovski, cxefredaktoro de LF, en kiu li eksplicite kaj kun substreko "malpermesas aperigi la duan parton" (t.e. tiun presitan sur la tuj antauxaj pagxoj kontraux la deziro de la auxtoro) kaj "tute cxesigas [sian] kunlaboron kun [la] revuo" (LINDSTEDT [3], p. 330). Sceno 3: sur la dekstra margxeno de p. 331, graslitera noto informas, ke "la apudan leteron prof. Lindstedt dissendis samtempe per elektronika posxto al multaj adresoj, sen ajna averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto tendence modifita". Sceno 4: sur la suba dekstra angulo de p. 330 LF presas leteron de Silfer, (ankorauxa) prezidanto de LF-koop, al Lindstedt, kiu finigxas jene: "Konklude: via reago estas maljusta en la tono kaj malprava en la enhavo". Akto 3 (aux Epilogo): sur p. 334 de la sama numero, en Novjara salutmesagxo (de baldauxa prezidinto), Silfer dedicxas duonon de la adiauxo, post dek unu jaroj da gvidado de LF-koop, al kvin personoj, kiuj "reale seniluziigis [lin] dum cxi tiuj dek unu jaroj" (SILFER 1997 [1]); li asertas, ke "en almenaux tri, se ne kvar kazoj, [li] kunkulpis eraron pri supertakso de la koncernataj". Kvankam li aludas cxiujn kvin per nomoj mitologiaj, Lindstedt identigeblas senprobleme. Indas reprodukti la finon de cxi salutmesagxo: "La dua estas mia malnova amiko Polukso. Mia fido en li transpontis pli ol unu krizon lian, ligitan interalie al la nombro du: dunumera redaktoro, dujara cxefredaktoro, dufoja felietonisto... Tiel ke fine mi deduktis, ke liaj krizoj estas periodaj, gxis la lasta, definitiva. Sed LF-koop ne rajtas forgesi kion pozitivan li faris. Kaj, same kiel la aliaj kvar, Polukso restas en la historio de LF-koop kiel protagonisto. Ili cxiuj meritas sian rozon, ecx se vento (ankaux ne facila...) forblovis la petalojn kaj nur dornoj restas." Kurteno.
Cxu nur hazardo, aux cxu jen la vera signifo de la kvinpetalo? Kaj kia bravajxo - amikon knokauxti nomante lin (mense aux psike) krizema. Post la falo de l' kurteno, kaj refoje laux Bulgakov, la kapo de Lindstedt ruligxas sur la planko. Mi subtitolis gxin Religia dramo laux la signifo de la hispana auto sacramental, parenco de la inkvizicia auto de fe, portugalece esperantigita kiel auxtodafeo. Malgraux la stilo de la lastaj frazoj, memoriganta pri reklamo de ranca franca parfumo, la artikolo odoras la metodojn de Inkvizicio. La unua pasxo: ekskomuniki. La dua: obei la devizon 'eksniulon puni'. Siatempe Giorgio kaj Perla provis pugni min for de la esperanta areno nomante min antisemito. Tia akuzo, inter parolantoj de lingvo lancxita de judo, estas la plej proksima ekvivalento de fizika elimino. Ilia plumpa kalumnio sukcesis makuli mian reputacion en la komencaj monatoj, sed bonsxance mi ricevis firman apogon de multaj gekolegoj kaj geamikoj. Al Perla kaj Giorgio mi sincere rekomendas legadon de la impona kaj polemika verko de Daniel Goldhagen (GOLDHAGEN), por ke ili almenaux estu iom informitaj pri tio, kion ili skribas, kiam LF dedicxas sin al insultado kaj punbruligoj.
Simile al la fetvo° kun la anatemo al Salman Rushdie, LF aplikas strategion trafe priskribitan de mia preferata verkisto en la hispana lingvo: "Oni nomas lin 'hundo' aux 'rato' por anticipi la figuron, laux kiu oni iam povos drasxi lin gxismorte" (SÁNCHEZ FERLOSIO 1993, p. 141). Lastatempe igxis celo de pliaj atakoj kaj ataketoj homoj kiel Georges Lagrange (pro la decido de [La] Kvinpetalo distancigxi de la kooperativo: CONDE REY) kaj mia amiko Gian Carlo Fighiera (pro cxi ties interpreto de la t.n. acxeto de Heroldo fare de LF-koop: TRIFONCxOVSKI). Interese, ke unue la polpo proprigas al si la meritojn de aliaj, por ke poste la ekskomuniko prezentu cxi homojn senmeritaj kaj senvaloraj. Tiam Robo-koop*, hibrido el la cxefredaktoro kaj martelmasxino, komencas madzi la kompatindulon. Fakte, jam de monatoj mi cerbumas, kiel esperantigi la hispanan diron ¡Vivan las cadenas (y la Inquisición)! (lauxvorte: 'Vivu la katenoj kaj Inkvizicio!'), kiun la madrida plebo kriis al la fifama kaj fripona regxo Fernando la Sepa (1784-1833) agitite de la markizo de Cabra kaj cxi ties sbiroj. Jen provizora solvo: Vivu la Kooperativo! Vivu Literatura Foiro! Vivu!
Sed ni revenu al la afero Lindstedt. Kial foiristoj trovas la zamenhofan tekston tiel grava? Kaj ne nur ili: ankaux Reinhard Haupenthal sxajnas fascinita de la sama fragmento: "Kiaj sagxaj vortoj! [...] Amara, desapontiga kaj ecx desperiga konstato restas, ke la grandega plimulto de la esperantistoj neniam konsekvencis. Ili heredigis al infanoj la nacion kaj la religion, sed ne la lingvon, kvankam, laux mia profunda konvinko, tio estas la sola garantio por gxia naturigxo kaj transdauxro, se ne paroli pri la realigo de la sennaciisma idealo de [...] Lanti" (HAUPENTHAL, p. 5). Nu, la pretendoj pri rauxmismeco de Zamenhof respondas al la sama bezono legitimi siajn teoriojn per rekreado de mitoj, reskribado de la historio, reformulado de la pasintajxo: cxio antauxa kio bonas, apartenas al ni. Jen Manuel de Seabra: "Tuj post la inicado de Esperanto unue Zamenhof verkis, faris literaturon, enprofundigxis en la jxus iniciatitan lingvon. Ja Zamenhof mem estis la unua rauxmisto. Cxar, fakte, kion volas la rauxmistoj? Ili volas enprofundigxi, krei veran, profundan kulturon per Esperanto. Sed pro tio oni ne povas diri, ke ili ne estas finvenkistoj. Simple, ili prefere pli priokupigxas pri kvalito ol pri kvanto" (SEABRA, p. 27). Pli ol simple, simplege. Sed por tia rajdado ne necesas la selo! Ke Zamenhof estis la unua rauxmisto, ke Jesuo estis la unua komunisto, kaj ke rauxmistoj okupigxas pli pri kvalito ol pri kvanto, nu, cxion cxi ni jam de longe scias! Nome, laux la vortoj de Piron, ke foiristoj agas prave kaj sagxe, dum pracelistoj malpravas kaj stultas.
Bedauxrinde ne nur Seabra benas foirismon legxere kaj facil-anime. En junularaj rondoj, kie cirkulas manpleno da remacxitaj frazoj kaj muelitaj sloganoj, ankoraux estas mode diri sin rauxmisto. En unu el siaj cetere rekomendindaj komiksoj° Arnau Torras skribas, ke LF estas "oazo de kulturo en dezerto de praesperantismo" (TORRAS I TUTUSAUS, p. 16), kvankam verdire li devintus paroli pri "kloako da cenzuro en oceanon (aux, modeste, mareton) de liberpensismo". Ecx Aleksander Korjxenkov prezentas en la revuo La Ondo de Esperanto, kiun li redaktas, artikolon de Silfer, dirante, ke tiu cxi "estas plejofte konata kiel la vocxo de la heterodoksa opozicio en Esperantio", kaj nomante lin 'disidento'! (SILFER 1997 [2]). Tamen la afero progresas: en la 41a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo (Traben-Trarbach, 27.12.97-03.01.98) mi prezentis resumon de tiu cxi teksto en formo de prelego titolita Demagogoj en Esperantujo kun varma akcepto fare de nombra kaj simpatia publiko. Sekvis debato, kaj poste diversaj homoj nejunaj kaj junaj, inter ili aktivuloj de la E-junularoj germana, itala kaj svisa, ekrakontis al mi siajn spertojn kun la kiasa paro.
Por faciligi al spontanaj koop-apostoloj kaj akolitoj la taskon persvadi skeptikulojn, mi proponas pilolan version de la manifesto, kiun mi nomas
La silogismo de Rauxmo
[El la esperantistaro] nur rauxmistoj inteligentas.
Nu, nur ni [speciale Giorgio kaj Perla] rauxmistas.
Do, nur ni inteligentas.
Tiel la civito sxparos tunojn da papero! Sed foirisman tekston oni ankaux komparu kun reklamo pri burgeroj° aux lavpulvoro. Kiel skribas la usona eseisto Neil Postman (RAMONET, p. 73), "reklamo de McDonalds, ekzemple, ne estas serio de asertoj kontroleblaj kaj logike prezentitaj. Gxi estas enscenigo - aux, se oni tion preferas, mitologio - de tre belaj personoj kiuj vendas, acxetas kaj mangxas burgerojn kaj elmontras ekstazan felicxon. [...] Reklamo povas placxi aux ne placxi. Oni ne povas gxin refuti." Suficxas vidigi sur televida ekrano aktoron kun blanka kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko ekacxetu la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane. Kiel skribis unu el la apostoloj de rauxmismo (LEYK 1985, p.17, 58), simplas la receptoj por fari sukcespropagandon, kaj LF nesupereble aplikas ilin. Gxuste tiel logas, tentas foirismo: per cxantado de kantiko, per belsonaj sed pufaj, blufaj logatomoj; per asertoj nerefuteblaj, kiel en la filmo La lakta vojo (Luis Buñuel, 1970). Kaj tamen cxi aktorado suficxe lertas, por ke Silfer paradu kiel unu el niaj plej gravaj verkistoj, esperantologoj, ideologoj... kaj disidentoj!
Mi jam diris, ke foirismo estas produkto de institucio, kaj montris gxian similon kun religio. Laux la klasifiko de sektoj fare de B. R. Wilson, laux kiu en la realo cxiu sekto kombinas en si elementojn de diversaj tipoj (DOBBELAERE), foirismo similas al la sektotipoj konverta (volanta sxangxi la homon) kaj introvertita (retiranta sin de la mondo), sed apenaux al la tipo adventista aux revolucia, volanta sxangxi la mondon: laux mia scio LF-koop neniam provis sxangxi la burokratecan UEA de interne, krom flankaj kaj disfojaj provoj pri TEJO pro la intereso uzi la Internaciajn Junularajn Kongresojn kiel varbejojn.
Foirismo, por resti atentinda, devis fugxi antauxen, evolui, igxi pli rigora kaj ekstrema en siaj postulatoj. La kvintezo montras gxian imitadon de politika partio, kun kvinpunkta programo demokrate elektita. Sed la koop-partio, por igxi sukcesa varo, kiun ideologion disvendu? Elementajxo, kara Watson. La plej modan: naciismon, gentismon, etnismon. Esperantan naciismon - kia oksimoro! Malmirinde, des pli ke amasego da auxtoroj, plej laste (el mia legpunkto) Jon Juaristi (JUARISTI, p. 146, 225), difinas naciismon jene: politika religio, sekulara religio. Aux Daniel Goldhagen: "[...] Plia ideologio (kaj gxiaj subkusxantaj emocioj), kiu sxajnas reaperi kaj malaperi dauxre plu kaj plu estas naciismo" (GOLDHAGEN, p. 45). Ne strange, ke gxi reaperas ecx en Esperantujo!
Vanuis° la mildiga 'kvazaux' de la manifesto. La unua tezo diras tutsimple, ke "la esperanto komunumo estas diaspora lingva minoritato". Estas. La vorto 'diasporo' montras bildon elektitan kiel modelon. Kvankam povus temi ankaux pri la diasporoj armena, cigana, kurda aux palestina, mencioj kaj aludoj en diversaj tekstoj indikas rektan inspirigxon el la juda diasporo, ekzemple: "La Esperanto-komunumo estas socia fenomeno kiu nur parte koincidas kun la Esperanto-movadoj, same kiel la juda popolo nur parte identigxas kun la cionismaj organizoj" (SILFER 1985, p. 113); ankaux oponanto pri aliaj temoj sam-opinias cxi-punkte (TISxLJAR 1985, p.136-137). Tamen nur inspiro ne suficxas. Necesas ankaux legitimi la motivaron per citoj, per ekzemploj el auxtoritataj fontoj. Kiel ni vidis, proklamante la opinion de Zamenhof malprava, Lindstedt pekis. Sekve, necesis alvoki pastron por ekzorci la herezulon. Cxar kion alian povus signifi 'François Degoul, zamenhofologo'? Unue mi miris, ke oni ne skribis 'Profesoro Doktoro pri Zamenhofologio', kvankam pli amuza estus (laux la stilo de NAGATA Akiko) 'zamenhofikisto'. Poste mi ekkomprenis, ke en nia lingvujo nur zamenhofologo povas ludi la rolon de pastro aux, pli gxuste, de mago, kies asertojn ne eblas refuti.
Mi mem sintenas nek por nek kontraux denaskismo. La ekzisto de denaskaj esperantistoj nek gxenas nek entuziasmigas min. Lastatempe mi eksciis danke al Jouko Lindstedt kaj Renato Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj kun denaskigitaj filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio, sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kasxita fakto, ignorata de niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj, sed ankaux cxar mi bone komprenis nur la denaskismon de la alia triono. Sed en la reta diskutforumo de denaskigintoj, DENASK-L, mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingvigxo de infano estas valorajxo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj, cxu esperanto kaj la hungara, cxu la galega kaj sanskrito. Por foiristoj la valoro kusxas aliloke: en la sercxado de identeco. Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento karakterizas indigxenismo, sercxado de radikoj iberaj, keltaj aux kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga insisto pri denaskeco. Cxu la Forumo por la E-Civito proponos pasxi de denaskismo al naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne hezitis. Oni provu imagi, kadre de la emo al pseuxdokleraj sloganoj, alvokon kiel 'Kreskigo de minoritato per instigo de natalitato' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro).
Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disigxinta tra landoj logxataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel metaforo, kreas en la menso mitan bildon kun konsekvencaj trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn el iama artikolo (CAMACHO 1994, p. 27):
1. Kiel la juda, la armena aux la cigana diasporoj, la esperanta havus karakteron de gento kaj, ecx pli ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto sentus sin antaux cxio esperantisto (substantive), kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana, lapona aux japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus sin sola, inter fremduloj; male, en esperantista medio li sentus sin inter fratoj, kvazaux inter sangofratoj. Strecxite gxis ekstremo, evidente cxi maniero koncepti esperantecon perfekte respegulas la samideecon de multaj movadanoj, kiuj igxis esperantistoj por maski la mankon de rilatoj en sia propra komunumo; temas pri homoj kun komunikaj problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la fikcion, ke por kelkaj semajnoj eblas esti esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen radikoj, skizofreniaj en sia cxiutaga vivo, por kiuj esperanto kaj esperantismo igxis la plej grava afero en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol amoro). Nu, tia mi ne estas (aux almenaux tia mi ne volas esti).
2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el praa disigxo de popolo. Gxuste tion signifas la vorto diasporo: disigxo, dissemigxo, malkunigxo. Mi mem preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aligxas al la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof (parte aux tute aux diversgrade, laux mia bontrovo), same kiel mi povas aligxi (aktive aux pasive) al la agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia PEN-Klubo aux Mensa, kaj ne pro tio mi auxtomate igxus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo mem implicas strebon al kunigxo, al rekunigxo. Jen kial mi opinias gxin funde finvenkisma, jarmilisma, mesiisma. Uzante kaj akceptante gxin ni plene pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.
Mi nur aldonus, ke diasporismo implicas du elektitecojn. La unua, la esperantistoj kiel elektita popolo, igas onin kredi sin elito kontraste kun 'la ekstera mondo' (kion mi sxerce nomas 'la normaluloj'). La dua, la esperantistoj kiel elektita familio, retrovigxas en kantoj kiel IS kaj Sola, de la rokbando° Amplifiki, modeloj de himno por renkontigxdependaj homoj senradikaj. Ambaux tipoj de elektiteco signifas izolon, izoligxon. Tial, ke ne eblas teni sin konstante ekster la fremda normala mondo, ofte rezultas, ke esperantistoj kondutas skizofrenie. Jen palpebla krizo de identeco, cxu ne?
Aliflanke naciismo, pli ol sercxi identecon, kreas gxin: "[...] la popoloj aux la gentaj aux naciaj identecoj cxiam estas inventoj aux miskreajxoj fonditaj sur historia legitimo [...]" (SÁNCHEZ FERLOSIO 1992, p. 320). Naciismo senkompromise aplikas la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri esperanto (persone mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la esencisma "mi estas esperantisto"): "Cxiu lingvo havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Gxi estas la cxefa kaj plej klara signo pri onia aparteno al iu grupo" (TISxLJAR 1997). Kontraste kun UEA, uzanta la melonon (la jubilean simbolon), LF-koop ne evitas la verdan stelon nek, almenaux provizore, la dikliteran frontispicon de Heroldo. La kooperativaj provoj krei propran folkloron ne montrigxis tre sukcesaj: la grupo Kajto vivas for de ilia sfero, kaj la rokbandoj Amplifiki kaj Persone rapide eskapis enkaptigxon. Kion diri pri teatro kaj kin-arto? La bezono disponi indigxenan kinhistorion igis LFn porparoli gxis nauxzo filmon milprocente stultan kaj seninteresan, Angoroj (Jacques-Louis Mahé, 1964; vd. FERNÁNDEZ).
Bedauxrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni esperantistoj tro magras. Provu sxerci per literatura aludo en renkontigxo aux kongreso (MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli senprobleme kaj, jen la avantagxo, senhaste. Civito, laux la kvara tezo, "estas ankaux realajxo kun komuna destino". Destino. Komuna. Diable! Cxe nura auxdo de ambaux vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu kun la galimatia diro de José Antonio Primo de Rivera, fondinto en 1933 de falangismo, hispana versio de fasxismo, ke Hispanujo estas "destin-unuajxo en lo universala" (una unidad de destino en lo universal). Pli bele sonas la frazo de la filozofo José Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto por kunvivo" (un proyecto sugestivo de vida en común), sed kiel realigi gxin por komunumo senteritoria, krom se Unuigxintaj Nacioj disponigus al la mondaj esperantistoj terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn landon kaj sxtaton? Cxu tion celas la esprimo "survoje al pli alta sxtupo: tiu de (grandparte difinota) civito" (kvina tezo)? La civito kiel antauxsxtupo de la esperanta geto°? Ne, klare ne. Tial Giorgio kaj Perla elektis redakton pli proksiman al Primo, ol al Ortega. Cxar temas pri plano vole kaj dole nerealigebla, hximera.
Refoje ni staras antaux la gxemeleco de religio kaj naciismo: "Al lanta amaso respondas fora celo. Oni obstine avancas ale al nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je dangxeroj cxie minacaj. [...] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn koncernas celo nevidebla kaj neatingebla cxi-vive. [...] La grandaj religioj sukcesis majstri cxi procezon proksimigxi lante al la celo. [...] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne povas trafi tiaj katastrofoj. Gxi vivas nur el la kredo, kaj nur en la kredo eblas atingi gxin. La lanta amaso de kristismo ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diserigxi" (CANETTI, p. 34-36).
Por ke la amaseto de rauxmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin, kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la sxancon reciproke edukigxi kaj integrigxi". Cxar temos pri civito sen urbo, sen fizika ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti gxiajn konkretigxojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision". Releginte cxi frazon mi min demandas, cxu gxi aplikeblas ankaux al la Centra Oficejo de UEA, aux al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion signifas en gxi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas mantri...
Cxio cxi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili. Antaux longa tempo Silfer skribis pagxon escepte legindan, kiun lauxvorte aperigis numero de Heroldo de 1997 kun subskribo de neniu alia ol (kia koincido!) Perla Martinelli. Jen la perlo: "La Manifesto ne rekte sugestas, sed implicas alian direkton, speciale por neneuxtralaj fakaj asocioj, ekzemple la religiaj. Tial ke la esperantisteco estas konceptita kiel 'aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato', ekzemple IKUE devus celi, ke la katolika eklezio agnosku al gxi saman statuson kiun gxi agnoskis al 'Opus Dei': internacia grupo kun propra episkopo - la esperantlingvaj kristanoj ne devus dependi de la loka hierarkio, sed rekte de propra strukturo" (SILFER 1985, p. 118). Ni jam vidis, ke de proklamo al proklamo la 'kvazaux' igxas 'kiel', t.e. 'malkvazaux'. Ni ankoraux ne havas verdan episkopon nek verdan sindikaton, kvankam la deklaroj de la esperanta sekcio de Internacia PEN-Klubo, nome EPC, klare indikas orientigxon ne nur lauxlingvan, sed prefere gentisman. Eble iam foiristoj sopiros al propra inica, teozofia kulto (kiel volintus por euxskoj F. Krutwig, iama ideologo de ETA; vd. JUARISTI, p. 292) aux al propra, identiga lingvo (koopük aux lofopük). Sed kial li/sxi ne prezentis kiel ekzemplon la plej popularajn aktivejojn de naciismo? Cxu imageblas io supera al tutmonda futbalteamo reprezentanta Esperantujon, fervore apogata de niaj verdaj huliganoj? Aux al propra, aparta olimpika teamaro por partopreni distingeble en la Olimpiaj Ludoj...?
En la Forumo de la E-Civito mi vidas embrieton de surogata nacio, de virtuala sxtato. Temas pri denaske morta projekto, sed gxia plur-akta prezentado (en teatra senco) al la publiko povas damagxi serioze la internan kaj eksteran agadojn de UEA. Certe UEA montrigxas, de jardekoj, burokrateca, ne tiom en la Centra Oficejo mem (por tutmonda asocio, la nombro de salajruloj ridinde malgrandas) kiel en la gvid-organoj, konkrete la komitato. Tion mi diras ne el propra sperto, kvankam en 1987 mi havis la plezuron elteni kunsidojn de la komitato de TEJO en Krakovo, longajn kaj pezajn kiel kacxalota kolbaso. Sed kian utilon havus ataki UEAn de ekstere, detru-cele? La sperto pri NEM (Neuxtrala Esperanto-Movado) devus suficxi. Oni provu reformi gxin de interne. Cxar necesas novaj ideoj, novaj homoj kiuj sin engagxu perestrojki° la asocion, fari gxin pli veka kaj vigla.
Evidente la solvo ne trovigxas en Kiasa Parko*. Rauxmismo velkis, foirismo sxtonas. Modas ornami hejmojn per fosilioj, kiujn oni starigas en la salono, apud la teleo°, sed Esperantujo bezonas fresxan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu cxi sinjoro Camacho mem proponas?
Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene de Zilah preferas pensi pri fraternitato, t.e. fratosocio (de ZILAH 1995). Mi, pri arhxipelago, insularo, lingva mikronezio. Insularo Esperanto: ne cxiam oni scias sur unu insulo pri okazajxoj en alia. Cxu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long, István Nemere, Nicolino Rossi aux Manuel de Seabra iel reagis cxe la auxtodafeo kontraux ilia kolego Lindstedt? Se io tia okazis, informo pri gxi ne atingis mian insulon. (Min tamen sxokas, sed ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta PUN-Centro...).
Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto estas la diverseco (kvankam laux agxogrupoj, lauxprofesie kaj lauxklase temas pri komunumo suficxe homogena; vd. RASxICx). Jen la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento, popolo aux nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte estas etno [...] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONCxAROV, p. 7), "La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj valoroj kaj tradicioj" aux "El la movado gxi relative frue transformigxis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj stabiligxis kiel tia" (LEYK 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas la realon, sed preskribas gxin laux mehxanismo, kiun angloj nomas wishful thinking - revpensado. La komunajn valorojn mi nenie vidas, ecx ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam'ide'an'o'j'n mi kalkulus per la fingroj de ambaux manoj. Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio placxas al mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan. Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri nia kulturo: interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor Steele aux de Karolo Picx, poemojn de István Ertl aux de Mao Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. auxstralian, cxehxan, hungaran, hxinan (cxinoj pardonu cxi momentan praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano ("Post uragano [...]", de TOMITA Tomu, en Esperanta antologio), sed mi legas gxin senpere, la originalon mem - sen-egala vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-patrioton, kiu decidus legi nur librojn verkitajn originale en esperanto: la horizontoj de tia homo restus ekstreme limigitaj, ecx se internacie aux transnacie limigitaj. Parencan ideon formulas aliprefikse la redaktoro de La Gazeto: "Nia lingvo estas superlingvo havanta por historio kaj lingvoniveloj, tio estas por kulturo, la historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn, de siaj fontolingvoj" (de ZILAH 1997).
Esperantan patriotismon aux sxovinismon ni evitu kiel viruson. Estas interese kaj timige konstati, el kiaj naivaj ideoj kaj tekstoj naciismaj gxermis la vojo kondukonta jardekojn poste al la euxska terorisma organizo ETA (JUARISTI), aux distingi la gvidan rolon de l' Memorando de la Serba Akademio de Sciencoj kaj Artoj, kun dato 24.09.1986 (SILBER, p. 29-35), alkonduke al la ankoraux ne finita jugoslava milito. Bonsxance ni pokas kaj ne amokas, maksimume insultas, adultas kaj envultas; sed kion pensi pri la sekva alineo, kun retoriko inspirita de Marso kaj Areso (SILFER 1997 [2])?: "Mi timas, ke tro rapide falos la konfido pri la finvenkismaj strukturoj, kaj ekestos krizo de identeco cxe la tradicia esperantistaro, antaux ol la rauxmisma fronto estos preta transpreni pli vastajn respondecojn en la intereso de la tuta esperanta civito."
Afekta timo... kaj gilotinaj ehxoj. Mi finu per plia metaforo: ni estas kvar ranoj en marcxo, kvar ranoj kun nobla hobio. Tiusence oni povus pli trafe kompari nin kun sciencfikciuloj, kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn, kongresas kaj seminarias, korespondas, dedicxas suficxan atenton al trupo da diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej grava en la mondo, amen. Amen.
Ikselo (Bruselo, Belgujo), januaro 1998
1. En la unua senco PIVa; por la dua Gerrit Berveling proponas 'ortodoksia'.
2. Malgraux PIV, cxi tiu signifo de 'korekta' ne nepre evitindas. Kiel klarigas Bertilo Wennergren, temas pri a-vortoj (adjektivoj) el agaj radikoj, ricevintaj ecan signifon similan sed ne identan al tiu de la respondaj 'ita'-formoj. Tiel ni havas, apud 'korekta', tutan serion da parencaj vortoj: aperta (aperti = malfermi), falsa, fusxa, kasxa, komplika, veka.
3. Bedauxrinde mi ne sukcesas rekrei la supersignojn de la kroata lingvo per la cetere suficxe bona programo Cxapelilo 2.0.
4. Parenteze, mi cxiam suspektis, ke la vorto desupri ne naskigxis spontane el la langopinto de s-ro Ajnulo, skiema sed nekonata svisa esperantisto. Intertempe mi trafis gxin en la antauxparolo de Henri Vatré al Humoroj, de 1969. Cxu solvo de la mistero?
5. La komplimenton intelekte malhonesta uzis ja Silfer mem pri Gudskov (pri tio poste).
6. Padanujo, aux Padanio, aux eble ecx Padlando, laux la nomo de l' rivero Pado.
7. En esperanto la artikolo foje servas por montri, ke adjektivo estas substantive uzata. Ofte oni subkomprenas substantivon (tamen ne cxiam). Ekzemple, en la zamenhofa frazo "mi devis oferi la agrablan pro la utila", oni povus subkompreni la vortojn "afero", "(t)io", "cxio", "umo" post ambaux adjektivoj, kvankam la signifo de cxi frazo verdire pli proksimas al "mi devis oferi agrablon pro utilo". Kelkaj auxtoroj imitis la neuxtran artikolon de latinidaj lingvoj per plej bazaj elementoj de esperanto, jene: "la agrabla" fakte signifas "la agrabla tio" aux "la agrabla cxio", alivorte "la agrabla o", ali-orde "la o agrabla", "l' o agrabla". El tio ni ricevus la frazon "mi devis oferi l' on agrablan pro l' o utila". Sed, samkiel "la" estas ia speco de senfinajxa, nemarkita, nedeklinaciebla adjektivo (oni ne diras "mi vidas *lajn domojn"), povus ekzisti konciza kvazauxsubstantiva ekvivalento sendeklinacia, nome "lo", kun jena rezulto: "mi devis oferi lo agrablan pro lo utila". Nu, same "l' o" kiel "lo" disfoje aperas en prozaj tekstoj de auxtoroj, kiuj bezonas artikoli aux esei en lingvajxo nuancoplena, tre preciza. Aliflanke, foje oni uzas singularan substantivon (aux, kiel diras Bertilo Wennergren, ununombran o-vorton) kun "la" ne pri certa konata individuo, sed pri unu imagata ekzemplero, kiu simbolas la tuta specon, precipe en filozofieca stilo. Zamenhofa ekzemplo: "kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?", kie "la homo" signifas aux egalas al "(cxiu) homo", "(cxiuj) homoj", "la homoj", "la homaro". Sed fakte temas pri "la koncepto 'homo'", "la abstrakto 'homo'", "la absoluto 'homo'". Alivorte: "l' o homo" aux, koncize kaj sinteze, "lo homo". Krom en filozofiaj tekstoj, tiu cxi nuanco tre malofte estas bezonata, kvankam gxi povas montrigxi utila ankaux en unu-du frazoj de longa aligxenra prozajxo.
8. Aludo al la robota policisto cxefrola en la filmo Robokopo (Robocop, de Paul Verhoeven, 1987).
9. Plia kina aludo, cxi-foje al la filmo Jxurasa Parko (Jurassic Park, de Steven Spielberg, 1993; vd. ), temanta i.a. pri tiranosauxroj°.
burgero. kuirita peco da pistita viando kun formo de plata disko, kiun oni kutime metas mangxocele en trancxitan panbulon kun fromagxo, cepringoj, spicajxo aux sauxco ktp: burgerejo, fisxburgero, fromagxburgero, furagxburgero (euxfemisme nomata 'vegetara burgero'); en [cxsv, ek] mi uzis la formon 'hamburgajxo'.
euxsko. [ek, mmi] vasko [el la euxska].
fetvo. [npv] muftia decido.
geto. [lp, ng] getto, ghetto.
karismo. [ng, s] aparta kapablo influi homojn, kiun grace ricevas profetoj, mistkuloj k.s.; auxtoritato bazita sur supernaturaj dotoj de individuo en la estrado de homgrupo; granda prestigxo de escepta persono.
kasedo. [s] sonbendo: kasedilo, posxkasedilo.
kidnapi. [tb] (tr.) forkapti, forrabi personon por ricevi monon aux alian kompenson kontraux ties liberigo.
komikso. [ek] plene ilustrita rakonto, felietona aux libroforma, konsistanta el longa serio da bildoj.
lo. [vsp] 'la -o', 'tio -a'; vd. noton 7.
mini-. [npv] prefikso signifanta 'pli mallonga formo de io': minijupo.
perestrojko. [mp, ek] reforma politiko aplikita de kamarado Mihxail Gorbacxov en Sovet-Unio fine de la okdekaj jaroj konsistinta en trakonstruo de la sxtata strukturo.
politburoo. mallongigo de 'politika buroo' (de la komunista partio), cxefa sxtata gvid-organo en Sovet-Unio.
rok(muzik)o. [[s]] vd. en [s] sub 'rokenrolo', sed prefere acxetu la lastan diskon de Persone.
teleo. [vsp] televidilo [familiare].
tiranosauxro. [ng, npv] fosilia kretacea reptilio.
vanui. [cxsv, ek, ess, lp, mmi, ng, tb] (ntr.) malaperi.
Jorge CAMACHO (CORDÓN) [1 individua + 2 familiaj nomoj], naskita en Zafra, Hispanujo, en 1966. Eklernis esperanton en 1980. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Membro de la Akademio de Esperanto de 1992. Premio Grabowski en 1992. Auxtoro de multaj artikoloj kaj recenzoj. De 1995 laboras en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Euxropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. Cxefaj verkoj: (traduke) Astura bukedo, Letero el Palestino; (originale) Sur la linio, Ibere libere*, La Majstro kaj Martinelli, La cxapo de la sterko-vermo, Ekstremoj* [* kunauxtore kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves].
[kun pardonpeto al André Cherpillod (CHERPILLOD, p. 24), kiu prave fajfas pri cxi tiaj pedantajxoj...]
ALÒS, Hèctor, AULD, William, BERVELING, Gerrit k.m.a.: Nefermita letero al la gazetaro. En: Esperanto 89. 1996: 1080, p. 74.
[CAMACHO, Jorge]: La Majstro kaj Martinelli. (Repr. de la eld. Budapest 1993.) Saarbrücken: Iltis-Eldonejo 1993. 30 p. (Iltis-Serioj. I. Beletro originala. 10).
[CAMACHO, Jorge]: Silferologiaj studoj. En: La Kancerkliniko 17. 1994: 71, p. 24-27.
CANETTI, Elias: Masa y poder [Amaso kaj potenco; originala titolo: Masse und Macht]. Madrid: Alianza Editorial - Muchnik Editores 1987. 496 p. (El libro de bolsillo. 931).
CASTILLA DEL PINO, Carlos: [artikolo okaze de la prezento de lia ese-libro El delirio, un error necesario [Deliro - necesa eraro]]. En: El País 1998: 7560 (1998.01.24), p. 31.
CHERPILLOD, André: La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto. Courgenard: eld. la auxtoro 1988, 24 p.
CONDE REY, Marie-France, FELSZEGHY Judit, MARTINELLI Perla: Kie(n) la softvaro? En: Literatura Foiro 27. 1997: 168, p. 221-222.
DASxGUPTO, Probal: Post la Arkadioj (Recenza eseo). En: Fonto 14. 1994: 163, p. 7-14.
DOBBELAERE, Karel: Sectes et nouveaux mouvements religieux [Sektoj kaj novaj religiaj movadoj]. En: La Revue Nouvelle 1996: 11, p. 52-62.
FERNÁNDEZ, Miguel, [CAMACHO, Jorge] kaj VALÉ;N, Antonio: Langvoroj. En: La Gazeto 8. 1993: 48, p. 24-25.
de' GIORGI, Aldo: Reage al LG 60. En: La Gazeto 12. 1997: 68, p. 26.
GOLDHAGEN, Daniel Jonah: Hitler's willing executioners [Hitleraj volontaj ekzekutistoj]. London: Little, Brown and Company 1996. 622 p.
GONCxAROV, Anatolo: Esperanta nostalgio - cxuebla fenomeno. En: La Gazeto 12. 1997: 69, p. 6-7.
GUDSKOV, Nikolao: Kio ni estas por la ekstera mondo? En: La Gazeto 10. 1995: 59, p. 8-13.
HAUPENTHAL, Reinhard: Pensoj okaze de la cent-jara jubileo de Esperanto. Saarbrücken: Artur E. Iltis 1987. 16 p. (Jubilea Eldon-Serio. III. Esperantologio. 20).
JUARISTI, Jon: El bucle melancólico. Historias de nacionalistas vascos [La melankolia buklo. Historioj de euxskaj naciistoj]. Madrid: Espasa Calpe 1997. 390 p.
LAGRANGE, Georges: Demandoj, demandoj kaj respondoj. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 315-324.
LEJZEROWICZ, Izrael: El la "Verda Biblio". Kaj Babiladoj kun Horacxo Sercxer. Budapest: Literatura Mondo 1935. 104 p.
LEYK, Jerzy: De geo- al heliocentra sistemo. En: Pola Esperantisto 1982: n-ro 3/4, p. 3-25.
LEYK, Jerzy: Sociologia karakterizo de la esperanto-movado. En: Zamenhof. Movado. Doktrino. Ryszard Krasxko; Jerzy Leyk; Walter Zelazny. Varsovio: Esplorkleriga Centro de Pola Esperanto-Asocio 1983. 124 p., p. 44-100.
LEYK, Jerzy: Estimata Leganto. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 5-19.
LEYK, Jerzy: Esperanto-komunumo: kromrezulto, instrumento, cxu subjekto? En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 47-66.
LEYK, Jerzy: La esperanta socio fronte al la ekstera medio. En: Studoj pri la internacia lingvo. Red. Michel Duc Goninaz. Gent: AIMAV 1987. 156 p., p. 9-25.
LINDSTEDT, Jouko: Lingvon familian, heredan... En: Literatura Foiro 27. 1997: 162, p. 178-180.
LINDSTEDT, Jouko: La rajto rekomenci. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 327-329.
LINDSTEDT, Jouko: [Letero al Ljubomir Trifoncxovski, cxefredaktoro de LF]. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 330-331.
MELNIKOV, Aleksandr: Specifeco de fonaj scioj de la personoj uzantaj Esperanton. En: Acta Interlinguistica. Red. Ryszard Rokicki. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne 1985. 188 p., p. 97-160.
PIRON, Claude: La bona lingvo. Vieno - Budapest: Pro Esperanto - Hungara Esperanto-Asocio 1989, 112 p.
PIRON, Claude: Kien esperanto? Nepublikigita teksto de prelego kasede° sendita de la auxtoro al renkontigxo pri rauxmismo okazinta en Svisujo komence de septembro, 1994 (laux informo de la auxtoro en letero). TTT-versio de la teksto legeblas cxe la sekva ret-adreso: <http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html>.
RAMONET, Ignacio: Pensamiento único y nuevos amos del mundo [La ununura pensado kaj la novaj mondomastroj]. En: Cómo nos venden la moto [Kiel ili nin cerbosxtopas]. Madrid: Icaria - Más Madera 1996. 104 p., p. 55-98.
RASxICx, Nikola: La rondo familia: Sociologiaj esploroj en Esperantio. Pisa: Edistudio 1994. 192 p.
[REDAKCIO de Heroldo de Esperanto: Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Marco Picasso]: KCE gastigos la Forumon por la Esperanto-Civito. En: Heroldo de esperanto 73. 1997: 13 (1944), p. 1.
RÉ;VÉ;SZ, Sándor: Esperantio. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 93-110.
SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: O Religión o Historia [Aux Religio aux Historio]. En: Ensayos y artículos. Volumen II [Eseoj kaj artikoloj. Volumo 2]. Barcelona: Ediciones Destino 1992. 803 p., p. 311-351.
SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: Vendrán más años malos y nos harán más ciegos [Plu venos mavaj jaroj kaj faros nin pli blindaj]. Barcelona: Ediciones Destino 1993. 200 p.
de SEABRA, Manuel: Esperanto: nun kaj estonte. En: La Kancerkliniko 20. 1997: 81, p. 27-28.
SILBER, Laura, kaj LITTLE, Allan: The death of Yugoslavia [La morto de Jugoslavujo]. London: Penguin Group and BBC Worldwide Ltd 1995. 400 p.
SILFER, Giorgio: Kia socia rolo por la esperantlingva intelektulo?. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 111-118.
SILFER, Giorgio: Pli ol esperantista periodajxo. En: Esperanto 87. 1994: 1065, p. 212.
SILFER, Giorgio: Piramidismo kaj rauxmismo. En: La Gazeto 10. 1995: 60, p. 23-24.
SILFER, Giorgio: Novjara salutmesagxo (de baldauxa prezidinto). En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 334.
SILFER, Giorgio: Esperanto: amasprodukto, kiu elitigas sian publikon. En: La ondo de Esperanto 1997: 6 (37), p. 3.
TISxLJAR, Zlatko: La rolo de la Esperanto-komunumo en la homara progreso. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 130-137.
TISxLJAR, Zlatko: Cxu ni konstruos novan sxtupon? En: Esperanto 90. 1997: 1091, p. 69.
TORRAS I TUTUSAUS, Arnau: Pli ol homo, esperantisto! Zagreb: SEK (Studenta Esperanto-Klubo) 1996. 48 p.
TRIFONCxOVSKI, Ljubomir: [sentitola redakcia noto]. En: Literatura Foiro 27. 1997: 169, p. 266.
VAHA, Blazio: Defende rauxmismon. En: La Gazeto 12. 1997: 68, p. 27.
VATRÉ;, Henri: Antauxparolo. En: Humoroj [de AULD, William]. La Laguna: J. Régulo 1969, 116 p. (Beletraj Kajeroj. Stafeto. 68).
de ZILAH, Eugène: Diasporo aux fraternitato? En: La Gazeto 10. 1995: 59, p. 3-5.
de ZILAH, Eugène: La fontolingvo-teorio. En: La Gazeto 12. 1997: 69, p. 3-4.