[Hejmen]RaportoBostono

ĈefaPaĝo | Upsalo | Ĉaĉak | Leŝeforŝ | Bostono | Sarejevo | LastajŜanĝoj | ViajPreferoj

mallonga raporto pri Esperanto@Interreto - Rete Lerni, kiu okazis en Bostono 19-26 de aprilo

partoprenis: Clayton Smith (Kanado), Arono Chapman (Kanado), Brion Vibber (Usono), Chuck Smith (Usono), David-Emil Wikström (Norvegio), Jakobo Schwartz (Usono), Hokan Lundberg (Svedio), Nastja Koĵevnikova (Rusio), Oleg Izyumenko (Rusio), Ralf Frölich (Germanio), Sonja Petrovic (Serbio kaj Montenegro), Steve Brewer (Usono)

rezuloj de la laborgrupoj

pro tio ke partoprenis preskaŭ nur homoj kiuj jam estas envolvitaj en eĉei-projektoj, ni ĉefe laborgrupumis dum la semajno kaj diskutis/prilaboris aferojn por "lernu!", Interkulturo, Lingva Prismo, TEJO kaj E@I mem. la tuta listo de laborgrupoj kaj iliaj rezultoj troviĝas ĉe http://ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?RezultojBostono

starigis pli formalan organizon por Esperanto@Interreto

ni diskutis kiel daŭrigi la evoluon de eĉei kaj konkludis ke indas iom formaligi ĝin kaj kandidatiĝi por fariĝi faka sekcio de tejo. por la eĉei-estraro elektiĝis Chuck Smith (Usono/Nederlando?), Hokan Lundberg (Svedio/Serbio?)), Nastja Koĵevnikova (Rusio), Ralf Frölich (Germanio) kaj Sonja Petrovic (Serbio). la regularo legeblas ĉe http://ikso.net/dok/regularo.doc. komence ni uzas la retpoŝtlistojn eĉei-membroj@yahoogroups.com kaj eĉei-subtenantoj@yahoogroups.com sed ni planas iam krei propran administran sistemon por membroj kaj subtenantoj. do, se vi volas membriĝi al eĉei bv aliĝi al la listo aŭ per http://groups.yahoo.com/group/eĉxei-membroj/ aŭ per sendi malplenan mesaĝon al eĉxei-membroj-subscribe@yahoogroups.com.

kondiĉoj kaj fotoj

ni loĝis kvarope en hotelĉambroj kaj metrois al la mondfama universitato MIT. tie ni uzis klasĉambrojn kaj komputilejojn. koran dankon al jakobo kiu aranĝis la ejojn ĉe MIT! jen kelkaj fotoj de la semajno http://ikso.net/fotoj/bostono.

ideo pri novaj seminarioj

momente ni laboras por du novaj seminarioj:

1) "Rete Traduki"
tempo: unu semajno, aŭ en septembro aŭ en novembro (depende de aliaj tejo-aranĝoj)
lando: ?
monideoj: ESF kaj Fondaĵo E@I
enhavo de la seminario:

 - ĝenerale pri tradukado kaj interpretado
- traduk-ekzercoj
- pri nia traduksistemo
- kiel instigi aliaj organizoj traduki siajn informilojn, paĝarojn ktp
- laborgrupo pri produktigi la traduksistemon
- laborgrupoj pri la aktualaj eĉei-projektoj
prelegantideoj: claude piron, mark fettes, edmundo grimley-evans, christian kisa
partoprenantoj: lernu-teamo (5), IK-teamo/gvidantoj (5), tejo-aktivuloj kaj tradukemuloj (15) = ĉ 25

 2) "Rete Kulturumi" 
tempo: unu semajno, iam en marto 2004
loko: sarajevo
monoideoj: Konsilio de Eŭropo, ni faris la peton kaj nun atendas rezulton
enhavo de la seminario:
 - trejnado de Interkulturo-gvidantoj
 - prilabori la aktualajn eĉei-projektojn

se vi havas ideon pri nova eĉei-projekto aŭ volas iel envolviĝi en la eĉei-agadon, bv skribi al eĉ'ei@ikso.net!

amike kaj kunlaboreme, la eĉei-estraro


ĈefaPaĝo | Upsalo | Ĉaĉak | Leŝeforŝ | Bostono | Sarejevo | LastajŜanĝoj | ViajPreferoj
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita May 7, 2003 4:19 pm (diferencoj)
Serĉu: