[Hejmen]Artikolo Por TEJO Tutmonde

ĈefaPaĝo | Upsalo | Ĉaĉak | Leŝeforŝ | Bostono | Sarejevo | LastajŜanĝoj | ViajPreferoj

Interkulturaj Interŝanĝoj en Sarajevo

de Erin PIATESKI, Viktor GALESKI, Peter BALAZ, Daniel GRANELLO kaj Cyrille POULET

En la koro de Bosnio kaj Hercegovino, multnacieca kaj multkultura Sarajevo, de la 21a ĝis la 27a de marto 2004 okazis seminario pri interkultura lernado, projekt-mastrumado, kaj instruado de Esperanto. Al ĉi tiu seminario partoprenis 39 personoj el 17 landoj; malgraŭ la buntaj kulturoj, vivmanieroj kaj kutimoj de la partoprenantoj, ili estis ligitaj per juneco kaj la internacia lingvo Esperanto.

Urbo Sarajevo troviĝas en montara regiono. Monataroj ĉirkau Sarajevo estas tre altaj; Bjelaŝnica (2067 m), Jahorina (1913 m), Romanija (1630 m), kaj Sarajevo havas mezan supermaran altaĵon de 500 m. Tra la sarajeva kamparo fluas rivero Bosna kun siaj enfluaj riveroj : Zujevina, Ĵeljeznica, Dobrinja kaj Miljacka.

Kvar fortaj miljaraj kulturoj fluis ĉi-tie kaj agis en diversaj tempoj kun diversaj tempodaŭroj : Antikva-mediteranea de sudokcidenta flanko, mezeŭropa je la norda flanko, Bizanca agis sudoriente kaj je la mezo de la XV jarcento ŝanĝis turk-islama kulturo kiu estis plej grava por fondiĝo de tiu ĉi urbo. Kiel restaĵoj oni povas vidi ne nur arkeologiajn restaĵojn sed buntecon de kulturoj, kutimoj, kaj religioj (ortodoksa, katolika, islama kaj juda).

Interkulturo

Ĉiuj partoprenantoj de la seminario partoprenis sesiojn pri la projekto Interkulturo (IK). Eble vi aŭdis pri ĉi tiu projekto, kiu komencis en 1998. La celo de IK estas plibonigi interkulturajn sciojn per ludoj kaj diskutado inter diversaj grupoj. Ofte okazas kultura miskompreno kiam iu simpla kaj komuna afero en iu kulturo foje ŝajnas ofendega en iu alia kulturo. Inter la celoj de la projekto estas ke ĉiu persono rekonu la proprajn kulturan pensmanieron, tiel ke estos pli facile kompreni la diferencojn inter la propra kulturo kaj la kulturoj de aliaj. Eĉ tiu simpla paŝo povas esti tiom malfacila, des pli ke ni reagas emocie al tiu kortuŝa afero kiu estas nia kulturo.

Dum la parto de la seminario kiu temis pri interkulturo, ni ludis multegajn ludojn, kaj poste diskutis la rezultojn. Ekzemple, en unu el la ludoj, la partoprenantoj dividiĝis en du grupojn. Unu grupo, la "inĝenieroj" devis iri al alia ĉambro kaj krei manieron por konstrui ponton per papero kaj glubendo. La alia grupo, la "urbetanoj", devis lerni novan "kulturon", kaj praktiki la kulturajn agojn. Je la fino, la inĝenieroj devis instrui al la urbetanoj kiel konstrui la ponton. Tamen, kiam la inĝenieroj eniris la alian ĉambron, ili devis labori en la limoj de kulturo kiun ili ne komprenis, kie homoj agis laŭ strangega maniero, kaj ĉiam diris "jes" eĉ kiam ili celis "ne". Ĉiuj amuziĝis, kaj multaj multe ridis dum la ludo, sed dum la fina diskuto, oni povis fari multajn seriozajn kaj gravajn konkludojn.

Projekt-mastrumado

Dum la seminario okaziĝis kurso pri projektmastrumado, gvidata de Manca Turk. Dum tri tagoj la partoprenantoj lernis pri projektmastrumado kaj diversaj subteneblecoj por junularaj organizoj en Eŭropo. Manca detale priskribis la fondaĵojn de la Konsilo de Eŭropo, Eŭropa Komisio kaj aliajn subteneblecojn kiuj povus esti utilaj por junularaj organizoj, kiuj volus kunlabori internacie en Eŭropo kaj kun landoj ekster Eŭropo. Dum la lernado la partoprenantoj cerbosturmis pri eblaj projektoj kaj kiel realigi ilin. Inter la ideoj troviĝis internaciaj renkontiĝoj, volontulaĵoj kaj kursoj pri interkulturo. Manca priskribis la labormetodon por monpeti por internaciaj projektoj kaj poste la partoprenantoj provis plenumi petilojn dum Manca rakontis pri kiel bone prezenti la projeketon por havigi sukceson. La kurso de projektmastrumado rezultis en planado de diversaj projektoj kaj monpetoj, inter alie monpeto al la Eŭropa komisio pri TEJK-seminario, kiu okaziĝos en Berlino dum aŭtuno 2004.

Esperanto-instruado

En Esperantujo, estas grava manko de trejnitaj instruistoj, kaj pro tio, la nivelo de instruado ofte estas bedaŭrinde malalta. La kurso pri Esperanto-instruado celas ŝanĝi tion. La instruistan kurson gvidis Birke Dockhorn, kun kelkaj prelegoj de Rade Petrovic kaj Bertilo Wennergren. La kurso dividiĝis en kelkajn partojn - prelegoj pri teorio de instruado, diskutado pri metodiko, gramatikaj ekzercoj, observado de komencanta kurso, kaj planado de la propra leciono.

La partoprenantoj pasigis multe da tempo per diskutado pri siaj pasintaj kursoj de Esperanto kaj aliaj lingvoj. Per ĉi tiuj diskutoj, ili provis malkovri kiuj metodoj estas sukcesaj kaj kiuj ne. Ĉiu partoprenanto observis, almenaŭ unu fojon, komencantan kurson kiun Birke instruis por lokaj loĝantoj. Alia grava parto de la kurso estis ekzercoj pri gramatiko, ĉar estas aparte grave ke instruistoj daŭre perfektigu sian gramatikan scion. Fine de la semajno, ĉiuj partoprenantoj kreis la propran lecionon por instrui iun gramatikeron. Kvar el la partoprenantoj, inkluzive mi, instruis sian lecionon al la partoprenantoj de la kurso por komencantoj, kaj la ceteraj instruis al la aliaj partoprenantoj de la instru-kurso. Per pretigado kaj instruado, la partoprenantoj lernis pri kiel plani lecionon, kiel klare klarigi novajn temojn, kiel teni la intereson de la lernantoj, kaj plej grave, kiel esti fleksebla dum instruado de kurso. La instruado estis la plej utila afero por mi. Estis iom timige pretigi mian lecionon kaj prezenti ĝin, sed la sperto mem, kaj la posta diskutado pri la sukceso de la leciono estis utilegaj por plibonigi mian estontan instruadon.

Je la lasta tago de la semajno, la lernantoj pri instruado dividiĝis en grupojn por diskuti la projekton "Flugiloj de Malfacila Vento". La celo de la projekto estas subteni Esperantistojn kiuj volas instrui Esperanton, kaj oferti rimedojn kaj manlibrojn por instruistoj. Diversaj grupoj diskutis plibonigojn por la projekto, ekzemple la enhavon de manlibro por instruistoj, planadon de trejnseminarioj por instruemuloj dum la IJK, kaj ŝanĝojn kaj plibonigojn de la ekzamensistemo ĉe lernu!, paĝaro pri Esperanto-lernado.

La partoprenantoj de la instru-kurso lernis multon, kaj portis tiun informon hejmen, kie ili espereble povos plialtigi la nivelon de instruado en siaj lokaj organizoj. Espereble, la kontribuoj de la partoprenantoj al la projekto "Flugiloj de Malfacila Vento" plibonigos la situacion por venontaj instruistoj tiel ke ili ne devos sperti la samajn malfacilaĵojn.

Laborgrupoj

En la komenco de la seminario, partoprenantoj dividiĝis en ok laborgrupojn. Ĉiu laborgrupo devis fari iun taskon dum la semajno kaj prezenti la rezulton je la fino de la seminario. Inter la laborgrupoj estis grupo kiu kreis kvizon pri kulturoj, grupo kiu intervjuis la partoprenantojn pri spertoj rilate al la deviga taglibro pri interkulturo, kaj grupo kiu intervjuis sarajevanojn pri iliaj impresoj pri kulturoj kaj nia seminario. Per la laborgrupoj, ni povas daŭrigi la laboron de la seminario, eĉ post la fino de la semajno en sarajevo.

Ekzemple laborgrupo pri estontaj IK-seminarioj proponis tri memstarajn projektojn: (1) plibonigi uzon de la retpaĝo de IK (www.interkulturo.net), por ke ĝi funkciu por grupaj interŝanĝoj tiel, ke ĉeestantoj publikigu siajn rezultojn al la alia flanko nur post internaj grupaj komunaj parolado, diskutado kaj interkonsento. (2) MIKRO estu seminario por ontaj IK-instruistoj, okazonta en Svedio, en universitato kie oni instruas interkulturon profesie kaj altnivele. (3) MAKRO estu renkontiĝo de E-istoj multnaciaj kaj multflankaj, kie ĉiuj kontribuu al la programo (instruu aliajn ĉeestontojn) per siaj hobi-lertecoj: konoj, scioj, scipovoj de ajnaj partoj de la kulturo (sportoj, kuirarto, ludoj, dancoj, muzikinstumentoj...).

Inter la plej interesaj prezentoj estis tiu de la laborgrupo kiu intervjuis sarajevanojn. Unu el la intervjuintoj havis interesegan rakonton, kiu tre bone ilustris la situacion de la urbo. Ŝi intervjuis junulon kiu havis, antaŭ la milito, amikaron kiu inkluzivis kaj bosnojn kaj kroatojn kaj serbojn, kaj neniu multe pensis pri la etnaj grupoj de la aliaj. Dum la milito, ĉiuj aliĝis al la flanko de la propra etna grupo. Post la milito, estis renkontiĝo de la amikaro, kaj dekomence oni parolis pri bagatelaĵoj, sed post iom da tempo, oni ekparolis pri la milito. Unu amiko diris al alia, "Ĉu vi scias, ke dum la milito mi vidis vin tra la celilo de mia pafilo, sed mi elektis ne pafi al vi, ĉar vi estas mia amiko kaj mi ne volis mortigi vin."

Per la prezentoj de la laborgrupoj, la partoprenantoj povis havi pli vastan vidpunkton, rilate al la ampleksa temaro de la seminario.

Libera tempo en la urbo

Dum la seminario, ni havis unu liberan posttagmezon, kaj vesperoj preskaŭ ĉiuj estis liberaj. Kelkaj lasis la urbon dum la libera posttagmezo, sed mi, kaj iuj aliaj, restis en la urbo. La urbocentro estis bele rekonstruita post la milito de 1992-1995, tamen multegaj signoj de la milito ankoraŭ estas videblaj. Multaj konstruaĵoj havas plenigitajn truojn kie ili trafiĝis de eksplodoj. Se oni atentas al la stratoj, oni povas vidi "sarajevajn rozojn", rozkoloraj makuloj en la strato. Ili montras la lokojn kie homoj mortis pro bomb-eksplodo - oni plenigas la truojn en la strato per rozkoloraĵo. Estas vastaj tombejoj ĉie ĉirkaŭ la urbo, kaj kiam mi alproksimiĝis al iu proksime al nia gastejo, mi rimarkis ke la mortojaro skribita sur ĉiu tombo estis aŭ 1993 aŭ 1994.

Pro tio ke ĝi estas montara urbo, la stratoj en Sarajevo estas sur krutaj deklivoj, kaj anstataŭ diri ke ni "iris" al la urbocentro de la gastejo, estas pli taŭge diri ke ni grimpis. La urbocentro estis moderna, kun larĝa komerca strato por piedirantoj. Estis multegaj kafejoj kiuj estis plenplenaj de junuloj kun modaj vestaĵoj. En la urbocentro, estas ĉefaj preĝejoj por ĉiuj grandaj religioj de Sarajevo - katolika katedralo, ortedoksa katedrala, islama moskeo, kaj juda sinagogo. La sarajevanoj estas tre fieraj pri la proksimeco de ĉi tiuj konstruaĵoj unu al la alia, ĉar tio montras la buntecon de la urbo. Ankaŭ en la urba centro estis la turka kvartalo, kiu estis plena je malaltaj konstruaĵoj kiuj vendis multajn metalaĵojn, teksaĵojn, kaj turistaĵojn. En tiu kvartalo, ni povis sidi en tradicia kafejo kaj ĝui turkan kafon kun tradiciaj bosnaj dolĉaĵoj. Ni aĉetis amason da nekredeble bona "halva" (mezorienta sesama dolĉaĵo) kaj aliajn dolĉaĵojn ĉe la dolĉaĵejoj en la turka kvartalo. En la turka kvartalo okazis la plej stranga okazo de mia vizito al Sarajevo. Mi estis en tradicia kafejo kun Esperantistoj de Ĉeĥio, Makedonio, Nederlando, kaj Slovakio. Iu demandis al mi pri ora ringo kiun mi portis, do mi forprenis kaj montris ĝin. Maljuna bosnino indikis ke ankaŭ ŝi ŝatus vidi ĝin. Mi duonhezite donis ĝin al ŝi kaj zorge atentis al ŝiaj agoj. Ŝi unue faligis ĝin al la tablo - poste ŝi prenis ĝin kaj faligis ĝin en sian glason da akvo. Mi kaj la aliaj Esperantistoj ŝokite rigardis unu la alian. La maljunulino trankvile prenis kuleron kaj uzis ĝin forpreni la ringon de la akvo, sekigis ĝin per tuketo, kaj redonis ĝin al mi. Post ioma demandado, ni sukcesis kompreni la kialon - ŝi volis scii ĉu mia ringo estas vera oro.

Mi lernis multon de la seminario, ne nur pri interkultura kompreno kaj pri instruado, sed pri kulturo kiun mi antaŭe apenaŭ konis. Ĝi estis mia unua vere internacia E-evento; mi antaŭe nur ĉeestis lokajn kaj regionajn eventojn. Kiel usonano, estas malfacile kaj multekostege vojaĝi al Eŭropo, kie ĉi tiaj eventoj kutime okazas. Eĉ por Esperantistoj, kiuj kelkfoje pensas ke ili scias multegon pri diversaj kulturoj pro tio ke ili estas Esperantistoj, ĉi tia evento kiu temas pri kultura interkompreno estas taŭga kaj utila. Plue, estas gravege ke junuloj lernu kiel instrui kaj kiel mastrumi projektojn. Ni estas la estonteco de la movado, kaj ni pretigu nin kiel eble plej bone.


ĈefaPaĝo | Upsalo | Ĉaĉak | Leŝeforŝ | Bostono | Sarejevo | LastajŜanĝoj | ViajPreferoj
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita May 20, 2004 3:48 pm (diferencoj)
Serĉu: