Josef Vondroušek

 

HISTORIO KAJ BIOGRAFIOJ

Tre konciza supervido por bezono de SET en Lančov

 

HISTORIO

Multlingveco de ĉiam estis ĝena en la internaciaj rilatoj. Ankaŭ en la antikvaj tempoj, kvankam la internaciaj rilatoj estis maloftaj, preskaŭ ne ekzistis, ĉar nur malmultaj personoj rilatis internacie. Tamen eĉ por tiutempaj limigitaj bezonoj de komunikado estis uzataj en diversaj historiaj tempoj por la reciprokaj rilatoj oficialaj lingvoj kiel akada, sumera, asiria, babilona, egipta, kreta, greka sur teritorioj konkeritaj de Aleksandro la Granda, de Adriatiko ĝis la Nigra Maro kaj Hindio. Ankoraŭ multe pli disvastigita estis la latina lingvo, kiel oficiala ŝtata lingvo de Romia Imperio sur la konkeritaj teritorioj. Post disfalo de Romia Imperio la latina lingvo disfalis, formiĝis diversaj dielektoj pro intermiksiĝo kun la indiĝenaj lingvoj kaj estiĝis lingvoj itala, franca, hispana, portugala ktp. La latina lingvo ĉesis esti ŝtata lingvo, sed la mezepoka latina lingvo estis plu uzata kiel komuna lingvo de la eklezio, nobelaro, dum la renesanco en scienco kaj kulturo. Sed en la 17-a jarcento la latina lingvo perdas sian ekskluzivecon, sian universalecon. Ĉefe post la Vestfalia Packontrakto en jaro 1848 ĝi komencas regresi kaj komenciĝas regado de la franca lingvo en oficialaj ŝtataj rilatoj kaj kulturaj interŝanĝoj en ĉiuj mondpartoj.

En diversaj mondpartoj post malkovraj vojaĝoj estiĝis ĵargonoj, miksaĵoj el la lingvoj franca kaj angla kun la indiĝenaj lingvoj: piĝino (la angla kun la orientaj elementoj) estas uzata en Suda kaj Orienta Azio, lingua franca ĉirkaŭ Mediteraneo, lingva géral (negra-portugala) en Brazilo.

Post la unua mondmilito Britio kaj Usono skuis la privilegian pozicion de la franca lingvo, klopodoj pri restarigo de la franca lingva hegemonio daŭre malsukcesis. Sed sur diversaj kampoj de la homa aktiveco aperas lingvoj germana, hispana, rusa ktp. La lingva problemo ĉiam iĝas pli komplika kaj senelira. En UNO estas uzataj nuntempe 7 oficialaj lingvoj, en aliaj gravaj internaciaj organizaĵoj multe pli. Vidigas, ke solvo de la internacia interkompreniĝado estas sole ebla per akcepto de politike kaj nacie neŭtrala lingvo.

En la dek sepa jarcento filozofoj René Descartes (1596-1650), Wilhelm Leibniz (1646-1716) kaj Jan Amos Komenský (1592-1671) komencis okupiĝi pri la lingva problemo. Ili konkludis, ke nepre necesas komuna lingvo por komunikado de la popoloj kaj planis solvon de la problemo. Interalie ili rezonis, ke estu nur unu speco de konjugacio, deklinacio ke ne ekzistu esceptoj, neregulaĵoj, ke verboj ne bezonas apartajn finaĵojn en la konjugacio, ktp. J. A. Komenský okupiĝis pri la ideo pli ol tridek jarojn, volis forigi la vakuon estiĝintan post malapero de la latina lingvo, sopiras pri pli perfektaj komunikoj inter la homoj kaj proponis kreon de nova lingvo, kiu estus pli facila ol la latina, pli konvena kaj la dua por ĉiu. Al la problemo li dediĉis du verkojn Via Lucis (Vojo de Lumo) kaj Panglottia (Universala lingvo). Krome li mem kreis du projektojn, skizojn de universala lingvo. Komenský majstris la latinan lingvon, sed sciis, ke ĝi estas malfacila kaj ne sufiĉas por la interkompreniĝado. Laŭ li necesas ia sola lingvo komuna por ĉiuj nacioj, . . . necesas preferi, ke estu kreita lingvo komuna al la tuta mondo. . . Ni ne povas alie, ol prefere rekomendi lingvon tute novan... Konklude, kontraŭ multoblaj obstakloj kaj konfuzoj en la reciprokaj rilatoj estiĝantaj pro multeco, malfacileco kaj malperfekteco de la lingvoj ne estas pli efika rimedo, ol konsistigo de tute nova lingvo: pli facila, agrabla kaj perfekta. Ni sopiras do pri lingvo racia, analoga kaj harmonia.

Dumtempe aperis plej variaj formoj de planlingvoj. Ni dividas ilin en du ĉefajn grupojn: skribaj lingvoj (pazigrafioj) kaj paroleblaj lingvoj (pazilalioj).

Pazigrafioj estas sistemoj konsistantaj el ciferoj, literoj, signoj, desegnoj, ideogramoj, hieroglifoj. Laŭ donita ŝlosilo ili estas legeblaj en ĉies propra lingvo. Pazilalioj dividiĝas je du grupoj: lingvoj aprioraj, konsistantaj el elementoj tute arbitre elpensitaj, ili tute ne similas al la naciaj lingvoj. Lingvoj aposterioraj baziĝas gramatike kaj laŭ la vorttrezoro sur la naciaj lingvoj. Ĉiuj aprioraj lingvoprojektoj estas ege komplikaj, preskaŭ ne ellerneblaj kaj nememoreblaj. Menciinda el ili estis muzika lingvo "Solresol" de F. Sudre el la j. 1868. Tiu lingvo estis kantebla, imagebla per sep koloroj kaj montrebla per fingroj.

Aposterioraj lingvoj. Kiel la unuan aposterioran lingvon ni povas konsideri projekton de germana abatino Hildegardis (1098-1179) "Lingua Ignota". Sed ĝi ne estis destinita por universala uzado. Kelkaj projektoj de minimum-lingvoj estis provoj simpligi la latinan aŭ grekan lingvojn gramatike kaj limigi iliajn vortarojn. Ĉi tien apartenas provoj revivigi la latinan lingvon. La samajn eksperimentojn oni faris kun la lingvoj germana, franca ktp. Aparte meciinda estas Basic English, angla minimum-lingvo. La vortprovizo konsistis el 850 anglaj vortoj kun 18 verboj. Vortojn ekster ĉi tiu vortprovizo oni devis parafrazi, kio faris la parolon kaj interkompreniĝon peza. Aŭtoro estis K. Ogden, la projekto estas el la jaro 1930. La lingvoprojekto estis ĉesigita de la brita registaro.

Volapük. Volapuko estis la unua internacia artefarita lingvo, kiu estis praktike uzata kaj akiris milojn da adeptoj. Ĝia aŭtoro estis prelato Martin Schleyer, kiu ĝin publikigis en jaro 1879 kaj libroforme en jaro 1880. En kulmine jaro de la volapuka movado 1889 ekzistis en la mondo preskaŭ tricent societoj, aperis preskaŭ 400 libroj. Tiujare okazis la tria volapukista mondkongreso, dum kiu oni parolis plejparte germane, ankaŭ la aŭtoro mem kaj ekde tiu tempo komenciĝis ĝia subita disfalo. Kaŭzoj de la fiasko estis ĝia malfacila ellerneblo, mankoj kaj eraroj en la strukturo kaj organizo, manko de evolueblo, ĉar ĝi dependis de la sola aŭtoro. La aŭtoro tute malatentis la kolektivisman kreadan da la lingvo, kion Zamenhof opiniis ĉefa bazo por evoluo de la lingvo. Ankaŭ la belsoneco de volapuko estis tre malbona. Proponojn pri reformoj, kiujn postulis kleraj volapukistoj, Schleyer rifuzis. Valoro de volapuko pro multaj difektoj estis malgranda.

La aŭtoro de Esperanto estis D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, naskiĝinta la 15.12.1859 en Bjalistoko, urbo gente miksita. La loĝantaron formis poloj, rusoj, germanoj kaj judoj kaj ĝi vivis en konstanta malamo kaj antagonismo. Sociaj kaj naciaj diskriminacioj estis grandaj. Tiu stato forte influis Zamenhofan kaj venis al li ideo, ke se la homoj komprenus unu la alian, ili rilatus amike kaj pace. Jam kiel gimnaziano li komencis okupiĝi pri ideo krei internacian lingvon por bono de la homaro kaj en la jaro 1878 lia projekto Lingwe universala estis pli malpli preta. Kelkaj liaj samklasanoj iĝis adeptoj de ĉi tiu lingvo. La patro de Zamenhof, Marko, instruisto de lingvoj kaj cenzoro, opiniis tiun laboron vana kaj kimera, kaj la manuskripton konfiditan al li de Ludoviko Zamenhof li forbruligis.

Zamenhof studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio, en la jaroj 1879-1885 kaj akiris kuracistan diplomon. En tiu tempo li rekomencis siajn laborojn super la lingvo internacia, dum ses jaroj li la lingvon perfektigadis, plibonigadis kaj zorge elprovadis kaj en la jaro 1887 la lingvo estis preta. Tiujare li ankaŭ edziĝis al Klara Zilbernik, kiu la necesan sumon, sian tutan doton, kune kun sia patro disponigis por eldono de la Unua Libro, en julio 1887 sub pseŭdonomo D-ro Esperanto. La Unua Libro enhavis antaŭparolon, la regulan gramatikon, vortaron kun pli ol 900 radikoj, tradukojn de Nia Patro, el la Biblio, poemon de Heine, du leterojn kaj du originalajn poemojn. Baldaŭ sekvis eldonoj por poloj, francoj, germanoj kaj angloj. Eĥo estis granda: venis centoj da leteroj aprobaj, ankaŭ kun konsiloj, aliaj kun proponoj pri ŝanĝo de la lingvo.

En la jaro 1889 komencis aperi en Nurenbergo la unua monata gazeto Esperantisto. Ĝi aperadis ĝis junio 1895. Eldonadon de la gazeto organizis L. Einstein, germano, ĵurnalisto, ktu per siaj broŝuroj kreis bazon por Esperanto-movado en Germanio. Unu el la plej sindonaj kaj idealismaj kunlaborantoj de Zamenhof. El pluaj financaj malfacilaĵoj savis la gazeton oferemo de H. Trompeter, germano, termezuristo, kiu prenis sur sin ĉiujn elspezojn de la gazeto. Per lia helpo aperis ankaŭ kelkaj gravaj libroj. Laŭ Zamenhof "en la historio de Esperanto al li apartenas ĉiam la plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo".

Plej multaj abonantoj de la gazeto estis el la cara Rusio. Granda frapo por ĝi estis, ke la rusa cenzuro ne permesis eniron de Esperantisto en Rusion pro artikolo de L. N. Tolstoj, kiu estis granda amiko de Esperanto kaj lia letero pri ĝi tre kuraĝigis ĉiulandajn esperantistojn.

Zamenhof notis ĉiujn proponojn por kontentigi reformemulojn kaj en la jaro 1884 komencis ilin publikigadi en la revuo Esperantisto. Dufoje la abonantoj voĉdonis, sed la plejmulto voĉdonis kontraŭ ia ajn ŝanĝo, deziris, ke la lingvo restu senŝanĝa. Post la voĉdono ĉesis la lingvaj diskutoj, finiĝis la sterila epoko kaj komenciĝis epoko de libera evoluo.

Dum dudek jaroj vivis Zamenhof kun sia familio en streĉa financa situacio. La kuracista praktikado ne alportis al li la deziratan enspenzon. Alterne li vivis en urbeto Ĥerson, poste en Varsovio, plue en Grodno kun sia familio kaj denove li revenis en Varsovion, kie li vivis ĝis sia vivofino; kaj en Varsovio lia situacio daŭre pliboniĝis. En la jaro 1905 partoprenis Zamenhof la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Bulonjo sur Maro. Organizinto de la kongreso estis advokato A. Michaux. Partoprenis ĉ. sepcent esperantistoj el 33 landoj, okazis viglaj diskutoj, ankaŭ teatra vespero, regis amika etoso. El la plej gravaj problemoj solvitaj dum la unua kongreso estis: la Bulonja Deklaracio, fondo de Lingva Komitato kaj de Organiza Komitato (por organizado de la kongresoj).

Bulonja Deklaracio difinas celojn de esperantismo en kvin punktoj.

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrala, kiu servu por interkompreniĝo de la diverslingvaj homoj.

2. Lingvo internacia povas esti nur lingvo arta; perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto.

3. La aŭtoro de la lingvo rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj transdonis ĝin por la tuta mondo.

4. La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj esperantistoj estas "Fundamento de Esperanto".

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.

La kongreso brile sukcesis kaj metis bazon por vasta ekfloro de la movado.

Kelkajn monatojn post la ĉesinta gazeto Esperantisto oni komencis eldoni en sveda urbo Upsalo novan gazeton kun titolo Lingvo Internacia. Ĝis la jaro 1899 aperis la gazeto en Svedio, ekde la jaro 1900 ĝis 1904 presis kaj redaktis la gazeton P. Lengyel en Hungario, poste li kun la gazeto transmigris en Parizon kaj la gazeton redaktis P. Fruictier kaj poste Th. Cart ĝis la unua mondmilito, tiam ĝi ĉesis aperi.

La ĉefa gvidanto de la movado en Francio iĝis markizo Louis de Beaufront (1855-1932). Li estis aŭtoro de sukcesaj lernolibroj, eldonanto de gazeto L'Esperantiste, tiama plej solida, plej interesa kaj plej efika organo de la movado. Fondinto de Societo por Propagando de Esperanto. Beaufront celkonscie kaj konsekvence aplikis en la propagando modernajn metodojn de reklamo, sciis altiri al la movado influajn personojn, aŭtoritatojn, subtenantojn kaj asociojn. Tre aŭtoritate kaj eĉ diktatore li traktis problemojn lingvajn kaj organizajn, tre energie li batalis kontraŭ ĉiaj reformoj. En la jaro 1908 anonime li prezentis sian projekton de reformoj en Esperanto sub pseŭdonomo Ido kaj tiel li iĝis la ĉefa gvidanto de la skisma Ido-movado.

La Delegacio. Francaj profesoroj L. Couturat kaj L. Leau fondis en Parizo en la jaro 1900 Delegacion por Alpreno de Lingvo Internacia. La celo de la Delegacio estis, ke iu internacia scienca asocio elektu el la jam ekzistantaj planlingvoj. Internacia Asocio de l' Akademioj rifuzis tiun taskon kaj tiam la Delegacio elektis dek ok membran komitaton, kiu kunvenis en oktobro 1907 en Parizo. Povis ĉeesti aŭtoroj de diversaj lingvoprojektoj kiel de Spokil Lingvo Blua, Parla ktp. kaj defendi ilin. Zamenhof komisiis de Beaufront'on, ke li pledu por Esperanto, ke li estu ĝia advokato. Estis prezentita konkluda raporto, ke Esperanto estas sola lingvo, kiu povas rapide disvastiĝi, sed ke necesas ĝin "perfektigi", reformi. Tiu reformita lingvo estis anonime prezentita sub nomo Ido. Inter la esperantistaro estiĝis granda indigno pro konduko de Beaufront, kiu anstataŭ defendi Esperanton defendis Idon kaj post kelkaj monatoj konfesis, ke li kun Couturat estas aŭtoroj de Ido. La Delegacio, kiu cetere tute ne havis publikan karakteron, transpaŝis sian taskon, ĝi rajtis nur elekti iun el la ekzistantaj planlingvoj, sed ne reformi. La Lingva Komitato plejparte rifuzis decidon de la Delegacio, same la esperantistaro, tamen apero de Ido kaŭzis skismon, 3-4 % de esperantistoj transiris al la nova projekto. Aperis pluraj lernolibroj, vortaroj kaj en multaj landoj estis farata granda propagando por Ido. Sed inter idistoj daŭris reformemo, ĉiujare okazis gravaj ŝanĝoj en la lingvo, en daŭro de kelkaj jaroj okazis kelkcent pluaj reformoj, la lingvo estis nestabila, regis malcerteco kaj la adeptoj forlasadis la lingvon, revenadis al Esperanto aŭ transiris al aliaj projektoj. Ido-skimo estis nur epizodo, malagrabla, tamen ĝi alportis utilon, esperantistoj okupiĝis intense pri la lingvaj demandoj.

Hippolyte Sčbert (1839-1930), franco, generalo, sciencisto, inventisto, membro de la Scienca Akademio. Li fondis kun D-ro Javal Esperantistan Centran Oficejon en Parizo, centron de internacia propagando kaj instruado. Krom artikoloj kaj raportoj li verkis bonegajn broŝurojn pri la internacia lingvo. Mecenato de Esperanto-movado.

Plua grava aganto en Francio estis Emile Boirac (1851-1917), franco, doktoro de filozofio, rektoro de universitato en Grenoblo, prezidanto de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo sur Maro. Unu el la plej bonaj stilistoj, aŭtoro de pluraj lingvo-studoj kaj de ampleksa Vortaro Esperanto-Esperanta. Tradukoj: Monadologio de Leibniz, Don Juan de Moličre, La Kvara Mago de Van Dyke. De li estas la slogano: Esperanto estas la latino de demokratio.

Gvidanta personeco de la movado estis ankaŭ Karlo Bourlet (1866-1913), franco, doktoro de sciencoj, sciencisto, inventisto, klera matematikisto. Plej efike li helpis al akcepto de Esperanto ĉe la franca Touring Club, ĉe Sorbono kaj ĉe firmo Hachette. Fondinto de La Revuo, kiun li redaktis kun senfina zorgemo, kaj kiu fariĝis la plej ampleksa esperantista gazeto. Verko, en kiu li traktis aktualajn temojn de la movado estis Babiladoj. Fama oratoro.

En tempo, kiam Ido-skismo minacis disigi esperantistojn kaj ruinigi la movadon, akiris siajn plej grandajn meritojn Theophile Cart (1855-1931), franco, profesoro de Lernejo de Politikaj Sciencoj, profesoro pri franca beletro ĉe universitato en Upsalo. Eminenta pedagogo, aŭtoro de lernolibroj pri Esperanto, kiuj farigis modeloj kaj estis tradukataj en multajn lingvojn. Liaj verkoj: Esperanta Radikaro, Plena Klasika Libro, krome li verkis vortarojn. Li estas aŭtoro de multaj felietonoj, aperintaj libroforme "Vortoj de Th. Cart", eminentaj artikoloj alegoriaj, fablo-similaj. Liaj admonoj bone efikis kaj krome Esperanto jam tiam havis rezisto-forton kontraŭ la detruaj influoj en sia literaturo. Plue li verkis sennombrajn artikolojn kaj broŝurojn. Ankaŭ li laboris por nevidantoj.

Hector Hodler (1887-1920), sviso, fondinto kaj direktoro de Universala Esperanto-Asocio (1908). Filo de fama svisa pentristo. Hodler organizis servon de UEA dum la unua mondmilito por helpi al la disigitaj kaj perditaj familianoj, peradis korespondadon kaj sendaĵojn inter familianoj, ankaŭ inter la militantaj landoj. Inter la helpantoj estis ankaŭ Romain Rolland. Hodler redaktis revuon Esperanto kaj estas aŭtoro de kelkaj trudukoj.

En la jaro 1912 Esperanto ekzistis jam 25 jarojn, en Krakovo okazis la oka Universala Kongreso kaj Zamenhof en solena parolado rezignis pri sia oficiala rolo en la movado. La deka kongreso estis okazonta en la jaro 1914 en Parizo, aliĝis preskaŭ kvar mil homoj, sed la komenciĝinta mondmilito malebligis ĝin kaj Zamenhof povis reveni en sian patrion nur trans la nordajn landojn.

La unua mondmilito kaŭzis al la homaro kruelajn suferojn, grandegajn perdojn, milionoj da homoj perdis sian vivon, restis ruinoj. Kaj en Siberiaj militkaptitejoj miloj da diversnaciaj militkaptitoj lernis Esperanton laŭ lernolibroj, kiujn disdonigis inter ili Tutmonda Komitato de YMCA (Junulara Kristana Asocio). Post la milito sopiro pri la paco kaj harmonio vekis novajn esperojn kaj Esperanto mirige vastiĝis. La unua postmilita kongreso okazis en Hago, en la jaro 1921 okazis la 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago (pli ol 2500 partoprenintoj el 35 landoj), organizaj problemoj estis solvitaj por kelke da tempo per Kontrakto de Helsinki, ŝanĝigis formoj de laboro, nome estis aranĝataj diversaj teknikaj kaj fakaj konferencoj (ĉe Ligo de Nacioj en la jaro 1922 pri instruado), Komerca kaj Turisma Konferenco en Venecio (1923), Internacia Radio-Konferenco en Ĝenevo en j. 1924, Konferenco de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925). En Prago en la jaro 1927 okazis Konferenco Paco per Lernejo, oficiala kaj ĉefa traduklingvo estis Esperanto. En la jaro 1929 estis inaŭgurita en la iama imperiestra kastelo de Vieno Internacia Esperanto-Muzeo, kiel parto de la Aŭstria Ŝtata Biblioteko. Fondinto kaj direktoro kortega konsilisto H. Steiner. IEM estas la dua plej granda Esperanta biblioteko.

Ĉe-metodo. En la jaro 1929 devis gvidi kurson de Esperanto Andreo Cseh, pastro, en rumana urbo Sibiu. Estis diversnaciaj gelernantoj kaj tute ne estis lernolibroj. Li enkondukis konversacian kurson ege inĝenie ellaboritan. Sukceso estis grandega kaj en j. 1930 estis fondita en Hago Internacia Ĉe-Instituto, kies ĉefa celo estis edukadi novajn instruistojn laŭ ĉi tiu metodo. En la instituto instruiĝis kelkcent instruistoj, el kiuj pluraj gvidis kursojn en multaj landoj kaj per ĉi tiu metodo kontribuis al konsiderinda disvastigo de la lingvo. La ĉefaj principoj de la metodo: neuzado de lernolibroj, de nacia lingvo, komuna respondado, konversacio kaj abunda aplikado de humuro kaj ŝercoj.

La plej supera organizaĵo de Esperanto-movado estas Universala Esperanto-Asocio kun sidejo en Rotterdam. Ĝi estis fondita en la jaro 1908 de Hector Hodler. UEA direktas la tutmondan movadon, aranĝas la Universalajn Kongresojn, fakajn konferencojn, estas en konsultaj rilatoj kun Unesko, nome en la kategorio B, kie troviĝas la plej gravaj internaciaj organizaĵoj. Ĝi havas individuajn membrojn en 86 landoj kaj konsistas el kelkdek landaj asocioj kaj pluraj dekoj da specialaj internaciaj organizaĵoj. Celoj de UEA estas: plifaciligi ĉiaspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter homoj sen diferenco pri nacieco, raso, religio, politiko kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj, organizas diversajn praktikajn servojn por la membroj. Unika estas ĝia delegita servo: preskaŭ 3000 delegitoj en ĉ. 2500 lokoj reprezentas la Asocion kaj estas senpage pretaj je servo de la membroj. Delegiteco estas honora ofico. Oficiala organo de UEA estas la revuo Esperanto. UEA eldonas ĉiujare Jarlibron (400-500 paĝan). En la Jarlibro estas listo de la delegitoj, krome raportoj pri la agado, pri la diversaj Esperanto-asocioj, listo de gazetoj, libroj, ktp. La nuna prezidanto de UEA estas D-ro H. Tonkin. Krom la multflanka delegita servo apartenas al la kultura aktiveco de UEA Internacia Somera Universitato (por popularigi sciencajn ekkonojn pere de Esperanto kaj stimuli sciencan literaturon en la internacia lingvo), Belartaj Konkursoj (por instigi originan kaj tradukan aktivecojn), Internacia Gazetara Servo, Magnetofona Servo, komisiono ĉe Unesko, laborgrupo ĉe Unuiĝintaj nacioj. Speciale grava estas sekcio Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), gvidata de prof. I. Lapenna. Ĝi okupiĝas pri scienca esploro, dokumentado kaj informado por Unesko, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj oganizaĵoj.

Okaze de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo sur Maro (j. 1905) estis fondita Lingva Komitato por gardi unuecon de la lingvo, kontroli ĝin kaj evoluigadi la lingvon. La LK povis havi eĉ pli ol 100 membrojn, sed praktike ĝi ne povis labori. Tial en la jaro 1908 estis fondita Akademio de Esperanto, kiu povas havi maksimume 18 membrojn. En la faro 1948 la Lingva komitato ĉesis ekzisti kaj restas nur Akademio de Esperanto, kiu povas havi maksimume 50 membrojn. Taskoj de la Akademio: esplori lingvajn demandojn, verki vortarojn, teknikajn terminojn, kontroli terminojn, revizii kaj kritiki aperintajn verkojn laŭ la lingva vidpunkto, defendi Esperanton k. a. La Akademio diskonigas siajn decidojn pere de cirkuleroj (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto aŭ en Oficiala Bulteno). En ĝi oni anoncas oficialigon de novaj radikoj kaj afiksoj. La nuna prezidanto de la Akademio estas prof. Gaston Waringhien.

Ĝiujare okazas grandaj imponaj manifestacioj de la Esperanto-movado. Ili estas unikaj ne nur pro uzado de unusola neŭtrala lingvo, sed ankaŭ pro kreskigo de la internacia solidareco inter esperantistaro, pro evoluigado de internacia humanismo kaj pro progresigo de la movado. Estraro de UEA decidas pri loko kaj tempo surbaze de ricevitaj invitoj kaj post intertrakto kun la koncerna landa asocio. Inviton devas subteni ŝtata aŭ urba instanco aŭ grava organizaĵo. Kongreso daŭras 8 tagojn, de sabato ĝis sabato. La ĉefaj aranĝoj estas: interkona vespero, solena inaŭguro, ĝenerala kunveno, kunveno de sekcioj, de la komitato de UEA, artvesperoj, kulturaj vesperoj, Somera Esperanto-Universitato, teatro-prezentadoj, internacia balo,vizitoj al urbo kaj ekskursoj, akcepto de la kongresanoj en urbodomo, akcepto de reprezentantoj ĉe ambasadoj k. a. La inaŭguroj estas impone solenaj, partoprenas ilin oficialaj reprezentantoj de pluraj ŝtatoj, kutime ambasadoroj, ataŝeoj, ministroj. La kongresoj okazas ĉiam sub patroneco de ŝtatestroj aŭ ĉefministroj. Ĝis la pasinta jaro okazis 62 Universalaj Kongresoj, la 63-a okazas nunjare en Varna, Bulgario.

La plej gravaj specialaj organizaĵoj.

Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE). Ĝia organo: Scienca Revuo. Sekcioj: astronomia, filologia, geologia, matematika.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĝia organo:

Kontakto, kvaronjara revuo kaj "TEJO-paĝo" en la revuo Esperanto. Celo: Krei solidaron kaj amikecon inter diverslandaj gejunuloj.

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), organo: Internacia Fervojisto. Celo: disvastigi uzadon de Esperanto inter fervojistoj, ĉe fervojaj organizaĵoj kaj instancoj.

Universala Medicina Esperanto-Asocio. Organo: Medicina Internacia Revuo kaj Medicinistaj Informoj.

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA).

Mondpaca Esperanto-Movado (ME M). Ĝia organo Paco. Ĝi kunlaboras por la paco kaj senarmigo. Alte agnoskata organizaĵo.

Internacia Katotika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Ĝia organo: Espero Katolika. Ĝi kontaktas kun katolikaj institucioj kaj ekleziuloj por instigi ilin al apliko de Esperanto. Kunlaboras kaj kongresas kun KELI.

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Ĝia organo: Dia Regno. Ĝia celo: Krei efikan kontakton inter kristanoj kaj eklezioj el diversaj landoj.

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Fondita en la jaro 1921 okaze de la 13-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝia organo: Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo. Celoj: praktike utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la tutmonda laboristaro; plifaciligi rilatojn inter la membroj; instruadi, klerigadi siajn membrojn. SAT eldonis gravajn verkojn: Kandidon de Voltaire, Komunistan Manifeston de Marx kaj Engels. Pluaj eldonoj: Faŭsto de Goethe, Ŝtato kaj Revolucio de Lenin kaj plurfofe ĝi eldonis Plenan Vortaron de Esperanto kaj lastatempe 1400 paĝan Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto. Inter honorprezidantoj estis H. Barbusse, Romain Rolland, A. Einstein, Lunaĉarskij k. a.

Skolta Esperanto-Ligo (SEL), organo: La Skolta Mondo. Celoj: disvastigi skoltajn idealojn per Esperanto; disvastigi Esperanton inter ĉiulandaj skoltoj; krei skoltan literaturon en Esperanto.

Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA), organo: Interligilo. Celoj: disvastigi uzadon de Esperanto inter PTT, radio - kaj TV-oficistoj, organizaĵoj, instancoj, oficejoj.

Kelkaj plej gravaj revuoj (ne estas jam indikitaj la menciitaj gazetoj kaj revuoj kaj ankaŭ ne ĉ. 80 gazetoj, organoj de la naciaj asocioj).

Heroldo de Esperanto, Homo kaj Kosmo, Hungara Vivo, Juna Amiko, Scienca Mondo, Monda Lingvo-Problemo (scienca revuo en diversaj naciaj lingvoj kun ampleksaj resumoj en Esperanto).

Esperanto-movado en ĈSSR. La unua klubo estis fondita en Brno (1901), en Prago (1902, kunfondito S. K. Neumann). En la jaro 1902 aperadis gazeto Bohema Esperantisto. Post la unua mondmilito estis fondita Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, en j. 1936 ĝi ŝanĝis la nomon je Esperanto-Asocio en ĈSR. Gazetoj, kiuj tiam aperadis estis ĉefe La Progreso, eminentega revuo, poste Ligilo. La Asocio estis likvidita en la jaro 1940 far gestapo, post la milito la Asocio estis renovigita. Oficialaj organoj estis revuoj Esperantista kaj Esperantisto Slovaka. Okazis kelkaj someraj kolegioj en Doksy kaj seminarioj en Karlovy Vary kaj Rožnov. Antaŭ la dua mondmilito okazis radiodisaŭdigoj en Esperanto el Brno, ekde la jaro 1932-1938, radio-stacio de Brno pro siaj artprogramoj en la internacia lingvo estis la plej populara el ĉiuj radio-stacioj en la tuta mondo, disaŭdigantaj en Esperanto. Post la milito daŭrigis dissendoj en la internacia lingvo el Prago. La multpromesa aktiveco estis interrompita en la jaro 1952, Esperanto-rondetoj povis ekzisti nur ĉe klerigaj institutoj, ilian aktivecon koordinis Tutŝtata Konsulta Komitato Esperantista, poste Ĉeĥoslovaka Esperanto Komitato ĉe Kleriga Instituto en Prago. En marto 1989 okazis en Brno konstitua kongreso kaj estis fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kaj kelkajn monatojn poste Asocio de Slovakaj Esperantistoj en SSR. Organo de ĈEA estas revuo Starto kun literatura almanako Panoramo, kiu ankaŭ eldonas Medicinistajn Informojn, kaj organo de ASE en SSR estas Esperantisto Slovaka. Jam internacian famon havas Someraj Esperanto-Tendaroj en Lančov, kie okazas kursoj en du dusemajnaj etapoj kun ĉ. 300 partoprenantoj, nunjare jam la 26 foje, bonegan renomon havas someraj Esperantolernejoj en Herbortice, Dudince kaj Opatka apud Košice. ĈEA aranĝis jam du kongresojn, krome okazis pluraj kulturaj festivaloj (en Opava), seminarioj (en Mělník) kaj solenaj aranĝoj kun grandaj artprogramoj (Brno, al 70 kaj 75 jariĝo de la Klubo, en Ústi n. Labem al la vivjubileo de poeto J. Kořínek) kaj pluraj rekontiĝoj.

Kaj nun grava adreso:

Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Jilská 10, 110 00 Praha 1, Prezidanto Josef Vítek.

Asocio Esperantista en SSR, pf. 1/D, 899 01 Bratislava. Prezidanto Pavol Rosa.

Esperanto estas solvo de la mondlingva problemo, ĝi vastiĝas en la mondo kaj estas realaj ŝancoj, ke ĝi povas esti la dua lingvo por ĉiu, donante avantaĝojn al ĉiuj kaj gardante pluajn evolu-eblojn de ĉiuj naciaj lingvoj, de grandaj kaj malgrandaj. Instiga por ni estas, ke en la lastaj dek jaroj filologoj de tutmonda famo okupiĝas pri Esperanto kaj trovas ĝin ne nur bonega, sed eĉ perfekta kaj ĝian celon nobla.

Fontoj:

Drezen E. Analiza Historio de Esperanto-movado

Kalocsay K. Enciklopedio de Esperanto

Lapenna I. Esperanto en Perspektivo

Tárkony. L. De Paĝo al Paĝo

Jarlibro de UEA

 

 

BIOGRAFIOJ

Aŭtoro de Esperanto D-ro L. L. Zamenhof estis laŭprofesie kuracisto, sed lingvisto laŭ sia klereco kaj sentado, li sciis dek du lingvojn. Ses jarojn li laboris super sia Unua Libro, lernolibro de Esperanto, 40 paĝa broŝuro, kaj dum la tuta tempo li provadis la lingvon kaj kontrolis ĝiajn kvalitojn per multa preciza tradukado, kaj ankaŭ poemojn li verkis en la nova lingvo, kiu tiel ekde sia komenco estis ligita kun literaturo, do tuj ĉe apero de la unua lernolibro la lingvo estis elprovita kaj kapabla plu evolui, kiel ĉiuj naciaj lingvoj. Per tiu minimuma kerno estis kreita solida bazo, garantio, ke la lingvo plu vivos.

Nuntempa Esperanto estas rezulto de kooperado kaj de kolektiva laboro de kelkcent filologoj, poetoj, verkistoj kaj sennombraj uzantoj dum tri generacioj el la tuta mondo. Dum 90 jaroj Esperanto faris vojon, al kiuj la naciaj lingvoj bezonis multajn jarcentojn. Estis kreite miloj kaj miloj da esprimoj, terminoj, parolturnoj, figuroj, metaforoj, estis ellaboritaj pli ol 130 fakvortaroj por multaj sciencaj branĉoj kaj super pluaj oni plu laboras, la lingvo do antigis plenan elastecon kaj flekseblon. Ĝia vorttrezoro estas ĉ. 350 000 vortoj. Ĉiurilate ĝi egalvaloras al la plej evoluintaj naciaj lingvoj.

Esperanto estas lingvo novlatinida, 87% da vortoj estas komunaj al la latinidaj lingvoj, 13% al la ĝermanaj kaj la vortordo kaj libereco estas proksima al la slavaj lingvoj. E1 la projekto iĝis vivanta lingvo, disvastigita en la tuta mondo, nombro da personoj parolantaj la internacian lingvon estas laŭ takso de prof. Kovács el Budapeŝto ok milionoj; sed alia ŝtata statistiko indikas la nombron je 16 milionoj.

Por evoluo de la lingvo gravas ĉefe la literaturo. Kaj en Esperanto ekzistas konsiderinde granda literaturo, originala kaj tradukita, ĉefverkoj de preskaŭ ĉiuj nacioj kaj tempoj estas en altnivelaj tradukoj, ĝia literaturo enhavas ĉ. kvardek mil titolojn. Esperanto havas siajn grandajn verkistojn kaj poetojn, sciencistojn, kiuj en ĝi prelegas kaj verkas. En ĉi tiu lingvo aperas pli ol cent gazetoj kaj revuoj tre bonkvalitaj. Pro sia literaturo kaj senĉesa evoluo la lingvo akiris internan forton kaj pro sia alta lingva kvalito ĝi estas senkonkurenca. El milo da projektoj nur Esperanto venke restis. Mondinstitucioj kaj organizaĵoj, mondfamaj personoj de scienco, arto, politiko k. a. rekonas Esperanton. Evento kultura kaj historia estas akcepto de rezolucio favore al Esperanto en la ĝenerala asembleo de UNESKO en la jaro 1954. Kelkaj ministerioj de eksterlando eldonis publikaĵojn en ĉi tiu lingvo, Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj eldonis en la internacia lingvo la Deklaracion de la Homaj Rajtoj, en pluraj ŝtatoj estis eldonitaj poŝtmarkoj kun teksto en Esperanto, ĉ. 20 radio-stacioj regule disaŭdigas informojn kaj programojn en ĉi tiu lingvo, okazis jam du televidaj kursoj, ĝi estas instruata fakultative kaj devige en centoj da ĉiutipaj lernejoj en la tuta mondo ktp.

Kaj resono de la internacia lingvo ĉe la publiko? La unuan peticion favore al Esperanto subskribis ĉ. 17 milionoj da homoj, la dua peticio adresita al UNO en la jaro 1966 estis subskribita de ĉ. 83 milionoj da homoj. Kaj pozicio de Esperanto inter ŝtatistoj? Iama prezidento de la Pola Popola Respubliko A. Zawadski skribis: Mi scias, ke Esperanto estas utila lingvo; ĝi havas multajn entuziasmajn adeptojn kaj mi estas certa, ke ĝi sukcesos. P. Taroszewicz, okaze de Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1959 en Varsovio: ... Esperanto estas ĉiam pli agnoskata, ĉiam pli populara en ĉiuj mondpartoj. Ne senkaŭze subtenas la pola registaro Esperantan movadon. Tio estas ideoj, kies celo estas ligi homojn de ĉiuj popoloj, politikaj opinioj por faciligi la interkompreniĝon... Prezidento J. Broz-Tito (ĉiujn liajn diraĵojn pri Esperanto enhavas antaŭ nelonge aperinta broŝuro, kiun eldonis Jugoslava Esperanto-Ligo): Mi opinias, ke lerni Esperanton estas tre aktuale... Scio de Esperanto estas tre utila en ĉiuj landoj... Esperanto devas esti enkondukita en lernejojn, do de malsupre, vere demokratie. . .

Ankoraŭ rimarkigo je fino de ĉi tiu enkonduko. Originala Esperanta literaturo estas kreata kaj evoluigata de diversnacianoj, tial ankaŭ la tradukita literaturo apartenas kaj estas kalkulata al nia literaturo, ĝi baziĝas kiel sur originaloj tiel sur la tradukoj.

L. L. ZAMENHOF. Aŭtoro de Esperanto kaj ĝia unua literaturisto estas D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, polo, okulisto, naskiĝinta la 15. 12. 1859 en Bjalistoko kaj mortinta la 14. 4. 1917 en Varsovio. En jaro 1887 aperis lia Unua Libro, la unua lernolibro de Esperanto en la rusa lingvo sub pseŭdonomo D-ro Esperanto kaj ĉi tiu pseŭdonomo donis pli poste nomon al la lingvo. En la sama jaro aperis ĝiaj tradukoj en la pola, germana kaj franca lingvoj. Jaron poste aperis ankaŭ la angla eldono. Lia plej grava filologia verko estas Fundamento de Esperanto, kvazaŭ leĝo por la aŭtoro kaj la esperantistaro. Ĉi tiu baza verko ebligas al la lingvo naturan sekuran evoluon, laŭ la samaj leĝoj de la ceteraj naciaj lingvoj, konstantan progreson, pluan riĉigadon, nuancigadon kaj perfektigadon sen arbitra ŝanĝado. Lia plua prilingva verko estas Lingvaj Respondoj, konsiloj pri ĝusta uzado de la lingvo. Li aŭtoris kaj redaktis ampleksan verkon Fundamenta Krestomatio, prezentanta diversajn stilojn de diversaj aŭtoroj kaj kvazaŭ resumanta rezultojn de la ĝistiama evoluo. Ĝi enhavas ekzercojn, fabelojn, legendojn, rakontojn, poemojn, sciencajn kaj popularsciencajn artikolojn, diversajn traktaĵojn pri Esperanto ktp.

El la verkaro de Zamenhof estas la tradukoj la plej gravaj: Hamleto de Shakespeare, Revizoro de Gogol, Ifigenio en Taŭrido de Goethe, Rabistoj de Schiller, Georgo Dandin de Moličre, La Batalo de l'Vivo de Dickens, Marta de Orzeszko, La Rabeno de Baĥaraĥ de Heine, La Malnova Testamento, Fabeloj de Andersen (en kvar volumoj) kaj Proverbaro. La tradukoj estas modelaj, havas netakseblan valoron, kontribuis al ellaboro de la lingvo, ĝia elasteco, kaj provizis ĝin per lertaj parolturnoj, metaforoj kaj retoraj figuroj.

Originalaj estas liaj antaŭparoloj al diversaj verkoj. Aparte grava estas lia eseo Esenco kaj estonteco de la ideo de la lingvo internacia (ĝi troviĝas en Fundamenta Krestomatio sub signo Unuel). Famaj kaj multsignifaj estas liaj kongresaj paroladoj aperintaj sub titolo Vortoj de Zamenhof.

Zamenhof estis ankaŭ poeto de delikata harmonio, liaj poemoj, kvankam ne multaj, estas etaj artverkoj. Jen ili: Mia penso, Ho, mia kor', La Espero (kiu iĝis himno de la esperantistaro), La Vojo, Al la Fratoj, La Preĝo sub la verda standardo kaj Pluvo. Krome li estis redaktoro de gazetoj La Esperantisto kaj Revuo. Ankaŭ li estas aŭtoro de vortaroj, kiel: Plena vortaro rusa-internacia, Vortaro internacia-germana ktp. Ceteraj verkoj de Zamenhof, kiel artikoloj, leteroj, traktaĵoj aperis en bonega ampleksa kolekto Originala Verkaro sub redakto de J. Dietterle.

ANTONI GRABOWSKI (1857-1921), polo, inĝeniero de kemio, poligloto, kiu sciis ĉ. 30 lingvojn, aŭtoro de pluraj seiencaj kaj teknikaj fakaj verkoj. Lia ĉefverko estas la fama traduko Sinjoro Tadeo, epopeo de Adam Mickiewicz. Lia unua traduko estis La Neĝa blovado de Puŝkin, pluaj tradukoj: La Gefratoj de Goethe, Ŝi, la tria de Sienkiewicz, Pekoj de l' infaneco de Prus, Mazepa, dramo de Slowacki, de la sama aŭtoro En Svisujo kaj La Patro de pestuloj, plue opero Halka de Wolski-Moniuszko. Fama estas lia internacia poem-antologio El Parnaso de popoloj. Pluaj gravaj verkoj: Postrikolto, Elektitaj versaĵoj, Nova antologio, La Liro de esperantistoj, Libroj de profetoj. Ĉiuj cititaj verkoj estas poem-tradukoj. Grabowski estas aŭtoro de Granda vortaro pola-Esperanta kaj Esperanta-pola. Li estas nomata "Patro de Esperanta poezio", ĉefe pro sia traduko de Sinjoro Tadeo, en kiu kulminis lia traduk-arto. Grabowski komencis vaste uzadi ĉiujn eblojn de Esperanta gramatiko kaj strukturo, li enkondukis senperan verbigon de substantivoj kaj adjektivoj kaj multajn tre konvenajn, feliĉe elektitajn neologismojn. Originalajn poemojn li ne havas multajn, sed inter ili troviĝas glora La Tagiĝo, preskaŭ la dua himno de l' esperantistaro, kaj Reveno de l' filo.

NIKOLAJEVIĈ DEVJATNIN (1862-1938), ruso, instruisto, bonega stilisto kun ampleksa literatura agado. Lia pli granda originala poezia verko estas Nevola mortiginto, liaj originalaj teatraĵoj-komedioj estas: Edziĝo, Nefinita dramo, La Instruita mimikisto; multe li tradukis de Puŝkin: Boris Godunov, Ruslano kaj Ludmila, Poltava, Husaro. Pluaj tradukoj: Fabloj de Krylov, dramo de Romanov La Reĝo Judea, Garantio de Schiller, Infano de zorgo de Herder, Demono kaj Anĝelo de Lermontov. Originaloj: Unuaj esperantistaj satiroj, Elementa Esperanta sintakso, Esperanta afiksaro kaj pluraj lernolibroj. Siajn travivaĵojn dum piedvojaĝo de Parizo al Krakovo li priskribis en interesa libro Propaganda piedvojaĝo.

D-ro KAZIMIERZ BEIN (1872-1959), polo, okulkuracisto, konata sub pseŭdonomo Kabe. Li estas unu el la plej grandaj stilistoj. Liaj tradukoj: Fundo de l' mizero de Sieroszewski, granda historia romano La Faraono de Prus, La Interrompita kanto de Orzeszko, Pola antologio, Versaĵoj en prozo, Patroj kaj filoj, ambaŭ verkoj de Turgenev, Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm, Internacia krestomatio, Unua legolibro. Plua lia verko: Vortaro de Esperanto, vortaro Esperanta-Esperanta kun klaraj trafaj difinoj. La Faraono kaj la Vortaro apartenas al liaj ĉefverkoj pro la majstra traduko kaj stila beleco.

H. AUGUST LUYKEN (1864-1940), germano, kiu angliĝis. Li estas aŭtoro de grandaj originalaj aventuraj romanoj: Paŭlo Debenham, Mirinda amo, Stranga heredaĵo kaj Pro Iŝtar, romano el la antikva Babilono, kiu estas nepre leginda.

HENDRIK BULTHUIS (1865-1945), nederlandano, doganoficisto, aŭtoro kaj tradukinto de pli ol 30 verkoj. Li estas rimarkinda rakontista talento. Liaj originalaj romanoj: Idoj de Orfeo, Jozefo kaj la edzino de Potifar, Inferio, La Vila mano. Liaj originalaj teatraĵoj: Malriĉa en spirito, Onklo el Ameriko kaj poemaro: La Du ŝipoj. El liaj multaj tradukoj estas citindaj: La Malgranda Johano, ege populara verko de la nederlanda literaturo de Van Eeden, Salome de Wilde, Jane Eyre de Bronte, La Leono de Flandrujo de Conscience, Taglibro de vilaĝ-pedelo de Blicher, Imperiestro kaj Galileano de Ibsen, Karaktero de Luiscius, Du biletoj de Florian.

D-ro HENRI VALLIENNE (1854-1909), franco, kuracisto, aŭtoro de ampleksaj originalaj romanoj: Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li? La romanoj prezentas specon de felietona literaturo kun amaso da aventuroj, krimoj, misteroj, amo, pasto, intrigoj, justicaj eraroj, tamen streĉaj ĝis la lasta paĝo. La romano Ĉu li? estis stile reviziita de K. Kalocsay. Pluaj tradukoj: Margot de Musset, Manon Lescaut de Prévost, tuta Eneado de Vergilio. En manuskripto restis versa traduko de La Metamorfozoj de Ovidio.

 

SAXTON PAYSON (1892-1932), usonano, operkantisto. Tradukinto de: La Akrobato de nia sinjorino, La Palaco de danĝero, La Rozujo ĉiumiljara, Miserere, ĉio de Wagnalls, Thais de France, Luno de Izrael de Haggard, La Kanto mistera de Moffet, Mimi de Giesy. Originale li verkis poemaron: Juneco kaj amo.

EŬGENO LANTI (pseŭdonomo de E. Adam, 1879-1947), normando, instruisto. Aŭtoro de verkoj: For la neŭtralismon, La Laborista Esperantismo, Naciismo. Plue li tradukis: Skizo pri filozofio de l' homa digno de Gilles, Kandid de Voltaire. Liaj plej gravaj verkoj: Leteroj de Lanti, Vortoj de kamarado Lanti. Lia stilo, simpla, klara, sarkasma, la uzadon de afiksoj li reduktadis laŭ principo de "sufiĉo kaj neceso" je minimumo. Fondinto de Sennacia Asocio Tutmonda kaj longjara redaktoro de klasbatala revuo Sennaciulo.

EDMONT PRIVAT (1889-1962), franca sviso, doktoro pri historio, universitata profesoro. Dum la jaroj 1923-1926 honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj, de la jaro 1920-1934 ĉefredaktoro de revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, kie aperadis liaj brilaj ĉefartikoloj, prezidanto de UEA. D-ro Privat reorganizis kaj dum la jaroj 1921-1928 gvidis la tutan Esperanto-movadon. Per siaj verkoj Historio de Esperanto [duvoluma] kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis la plej grava historiisto de nia movado. Li verkis filologian studon Esprimo de sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de versa dramo-legendo Ginevra kaj de poemaro Tra l' silento. Aliaj verkoj: Junaĝa verkaro (kiu entenus la poemaron Tra l' silento), Interpopola konduto, psikologia studo de internaciaj problemoj, Vivanta lingvo de vivanta popolo, Hector Hodler, lia vivo kaj morto, Vivo de Gandbi, Federala sperto, Du paroladoj, Pri Esperanta literaturo, Aventuroj de pioniro, amuzaj rakontoj pri gravaj renkontiĝoj kaj eventoj kaj broŝuro Ĉe l' koro de Eŭropo. Ankaŭ li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de populara legolibro Karlo kaj bonega Kursa lernolibro. Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.

D-ro Privat prezentis Esperanton al la tiama Ligo de Nacioj, al Internacia Labor-Oficejo kaj al Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.

KALMÁN KALOCSAY (1891-1976), hungaro, universitata profesoro, ĉefkuracisto de infektologia fako en Budapeŝto. Aŭtoro de pluraj lernolibroj por studentoj de medicino. Per siaj grandaj scioj kaj amo al la homoj li savis kaj resanigis milojn da homoj. Trifoje distingita de la ŝtato per ora medalo. Kiel poeto li debutis en la hungara lingvo. Per sia verkaro li enskribiĝis por ĉiam en la Esperantan literaturon. Poeto unu el la plej grandaj, genia tradukanto, giganta intelekto, multflanka kaj mirige klera. Liaj originalaj poemoj: Mondo kaj koro, Streĉita Kordo, la plej signifa poemaro de nia literaturo, Rimportretoj, Sekretaj Sonetoj (sub pseŭdonomo Peter Peneter), amhistorio en formo de majstraj sonetoj, ampleksa Libro de Amo (sub nomo Peterido Peneter) Ezopa Saĝo, 77 fabloj en versoj. Liaj tradukoj estas juveloj de traduk-arto: Kantanta Kamparo, 101 hungaraj popolkantoj, Johano la Brava, popola fabelo en versoj de Petöfi, Tragedio de l' Homo, ĉefverko de la hungara literaturo de Madách, Romaj Elegioj kaj La Taglibro ambaŭ de Goethe, La Infero de Dante,

Eterna Bukedo, internacia poem-antologio el 22 lingvoj, Floroj de l' Malbono de Baudelaire (en kunlaboro kun Waringhien), Reĝo Lear, Somermeznokta Sonĝo, Tempesto, ĉiuj de Shakespeare, Libero kaj Amo, elektitaj poemoj de Petöfi, Kantoj kaj Romancoj de Heine (en kunlaboro kun Waringhien). Proze li tradukis: Morgaŭ Matene, dramo de Karinthy, Du Kokcineloj, Rozinjo, novelaro, Arthistorio de Hekler. Filologiaj verkoj: Lingvo, stilo, formo, lingvaj eseoj, Parnasa Gvidlibro (komune kun Waringhien). Kiel unu el la plej fundaj konantoj de la lingvo li estas aŭtoro de ampleksa Plena Gramatiko de Esperanto, en kiu li ellaboris pluajn lingvajn problemojn, ankaŭ en kunlaboro kun

prof. Waringhien, pluaj gramatikaj verkoj: Sistema Esperanto Gramatiko, scienca monografio pri -ata,-ita estas Vojaĝo inter tempoj kaj Sesmil frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj; ili enhavas stabilajn parolturnoj kaj idiomismojn. Krome li redaktis imponan Hungaran Antologion, kies poezian parton, krom nur kelkaj poemoj, li plene prizorgis, plue Enciklopedion de Esperanto (du grandaj volumoj) kaj estis ĉefredaktoro de la plej grava literatura revuo Literatura Mondo. Ankaŭ li publikigis traktaĵojn, recenzojn, studojn kaj kritikojn. D-ro Kalocsay daŭre tradukadis, liaj artismaj verkoj aperadis sur paĝoj de grava revuo Hungara Vivo. Aldone: por la preso estas preparata poemaro Izolo. La poezian lingvon li riĉigis enkondukinte multajn vortojn, t.n. neologismojn. Ĉar ĉe traduko ne temas nur pri konservo de la originalo, sed ankaŭ pri aparta harmonio de la tradukata verko.

JULIO BAGHY (1891-1967), hungaro, aktoro, reĝisoro. Versoj de la poeto estas plenaj de liriko, humanismo kaj gaja bonhumoro. Liaj poemkolektoj estas: Preter la Vivo, Pilgrimo, La Vagabondo Kantas, Aŭtuna foliaro. Prozaj verkoj: Dancu Marionetoj! (novelaro), Migranta Plumo, Printempo en Aŭtuno, Verdaj Donkiĥotoj, bonhumoraj satiroj, noveloj Teatra Korbo, La Verda Koro, Koloroj kaj Ĉielarko (fabeloj en versoj). Aŭtoro de romanoj: Viktimoj, siberiaj travivaĵoj, Sur Sanga Tero, daŭrigo de la romano Viktimoj. Lia plej ampleksa romano estas Hura!, brila kaj groteska satiro pri la homa socio. Lirika teatraĵo, versodramo estas verko Sonĝe sub Pomarbo. Rakontoj Nik Nek kaj Kat Jen estas lernolibro. Krome li estas aŭtoro de lernolibroj. Multaj liaj poemoj estis muzikigitaj. Ankaŭ ĉefredaktoro de Literatura Mondo.

FRANCISKO SZILÁGYI (1895-1967), hungaro, advokato, sveda civitano. Liaj originalaj verkoj: Trans la Fabeloceano, modernaj fabeloj, La granda Aventuro, Inter Sudo kaj Nordo, Koko krias jam. Mistero Minora, psikologia kriminala romano, Sveda Novelaro. Prozo kaj poezio estas kolekto Rapsodioj. Li tradukis el la hungara poezio: Poemaro el Hungarlando, verkon de Genthon: Pentroarto en Malnova Hungarujo, Mi serĉis oron kaj oleon, sed trovis... de Flood, Ni en Skandinavio, humura verko de Breinholst. Aŭtoro de lernolibro: La simpla Esperanto kaj daŭriga lernolibro: Ellernu. Li kunlaboris al Hungara Antologio, Sveda Antologio kaj Enciklipedio de Esperanto. Ĉefredaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo Norda Prismo. Eminenta stilisto.

BUDAPEŜTA SKOLO estis centro de intensa literatura aktiveco dum du jardekoj kaj ĝia influo plu daŭras. La ĉefaj reprezentantoj de ĉi tiu skolo estas Julio Baghy kaj K. Kalocsay. Preskaŭ ĉiuj eminentaj verkistoj kunlaboris kaj ariĝis ĉirkaŭ la revuo Literatura Mondo, kiu estis ankaŭ eldonejo, kiu aperigis multajn valorajn librojn. La skolo kontribuis al evoluo kaj perfektigo de la lingvo.

NIKOLAO HOHLOV (1891-1953), ruso, supera ekonomo ĉe industria trusto, dum ioma tempo ataŝeo en Zagrebo. Lia sola poemaro La Tajdo akiris al li renomon inter la tutmonda esperantistaro pro la sorĉa liriko en la versoj. Lia loko estas inter la plej eminentaj poetoj de la Esperanta literaturo. Pluaj tradukoj: Krucumo de Drozov, Orientaj Fabeloj, humuraj, trafaj satiroj de Doroŝeviĉ, La Morto de Danton de A. Tolstoj. Aŭtoro de la originala komedieto: La morto de delegito de UEA. Plua traduko: Historio de la mondolingvo.

NIKOLAO NEKRASOV (1900-1945), ruso, ĵurnalisto. Speciale sin okupas pri literaturo de Esperanto el sociologia vidpunkto. Lia ĉeftraduko: Eŭgeno Onegin de Puŝkin; multe li tradukis el rusaj poetoj: Majakovskij, Gerasimov k. a. El liaj originalaj poemoj estas la eminenta Krono de Sonetoj. Plua originalo: Tra USSR per Esperanto.

EŬGENO MIĤALSKI (1897-1937), ruso, instruisto. Granda poeta talento, arda kaj impeta. Liaj originalaj verkoj: La Unua Ondo, Prologo, Kantoj de l' amo kaj sopiro, Du poemoj, Fajro kuracas. La lasta havas enhavon socian kaj klasbatalan.

VASILIJ EROŜENKO (1890-1952), ruso, blindulo. Malgraŭ sia blindeco li travojaĝis grandan parton de l' mondo, ĉefe Ĉinion kaj Japanion. Li verkis japane kaj prelegis pri la rusa literaturo en universitato de Pekino. Aŭtoro de originalaj verkoj: Ĝemo de unu soleca animo, Unu paĝeto el mia lerneja vivo, Turo por la falo kaj la fama poemo Ciganino. Stilo bona, sentimentala.

VLADIMIR VARANKIN (1902), ruso, historiisto. Aŭtoro de Teorio de Esperanto, en kiu li okupiĝas pri la internacia lingvo ĝenerale, pri ĝia etimologio, radikaro, sintakso k. a. Grava estas lia originala romano Metropoliteno montranta grandan verkistan talenton en bonega stilo.

IVAN KRESTANOV (1899), bulgaro, lektoro. El liaj verkoj estu citataj: Bulgara Antologio, La Bulgara lando kaj popolo, Nuntempaj rakontoj, Vilao apud Maro.

A. D. ATANASOV (1924), bulgaro, de li aperis traduko La Familio Gerak de Elin-Pelin kaj Novaj Hungaraj Rakontoj de l' Vazov. Granda historia romano Sub la Jugo de Vazov estis tradukita de literaturista grupo sub ĉefredaktoro de A. kaj S. Simeonov.

TEODOR JUNG (1892) germano, ĵurnalisto, nun nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto Heroldo de Esperanto, antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Liaj originalaj verkoj: La alta kanto de la amo, poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano Lando de l' fantazio, rakontoj Mil kaj unu noktoj, Sakuntala, Gudrim. La tradukoj: La Ŝipĉarpentisto de Gerstäcker, En Okcidento nenio nova, La Vojo Returne (en kunlaboro kun J. Berger), ambaŭ romanoj de Remarque, La Mistero de l' Sango de Forst. Originala sludo: De Muheddin ĝis Mundilatin.

RAYMOND SCHWARTZ (1894-1973), franco, bankdirektoro. Poeto kaj humuristo de la esperantista mondo. Liaj poemkolektoj: Verdkata Testamento, La Stranga Butiko, Sur Ĝoja Podio, poemoj kaj kanzonoj en kabareta stilo, spritaj, ironiaj. Amuzaj rakontoj estas Prozo Ridetanta kaj noveloj Vole... novele, aŭtoro de romano Anni kaj Montmartre kaj de granda generacia romano Kiel la Akvo de l' Rivero, apartenanta inter la plej bonajn romanojn. Plua verko: Kun Siaspeca Spico. Li estis fondinto de esperantista kabareto Verda Kato, kaj post la dua mondmilito li fondis kabareton Tri Koboldoj, estis redaktoro de fama humura gazeto La Pirato. "Raymond Schwartz estas klarvida observanto de l' vivo, sekvanta kun ridetanta pardonemo kaj indulgemo homajn malfortojn kaj stumblojn, persekutanta kun spica humuro ĉian hipokritecon kaj gravmienon" (J. Totsche-Tárkony).

ROGER BERNARD, franco, brila stilisto. Liaj tradukoj: Bela Indiferentulo (Cocteau), komedioj La Ŝipego Tenacity (Vildrac), Topaze (Pagnol), La Naŭzo, La Respektema P. . ., Sen Eliro, ĉiuj de Sartre, La Homa Voĉo (Cocteau) kaj originalaj estas poemoj: Almenaŭ Bukedeto. Plua verko: Raymond Schwartz, lia vivo kaj verkaro.

STELLAN ENGHOLM (1899-1960), svedo, instruisto, verkisto kaj tradukanto. Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Plua originala romano: Vivo Vokas. Liaj tradukoj: Gösta Berling, La Mono de sinjoro Arne, La ringo de Generalo, ĉiuj de S. Lagerlöf. Pluaj tradukoj: Per Balono al la Poluso, taglibro de Andrée-ekspedicio en kunlaboro kun P. Nylén, Ekspedicio Kon Tiki de Hayerdahl, La Fino de Folke Bernadotte, La Pasko de A. Strindberg.

HENDRIK ADAMSON (1891-1946), estono, instruisto. Lia ĉefverko de daŭra valoro estas originala romano Aŭli, pri vivo de malgranda knabo. Multaj liaj poemoj aperis sur paĝoj de revuo Literatura Mondo kaj en kolekto Dekdu Poetoj. Li estis ankaŭ nacia verkisto.

HELMI DRESEN (1896), estonino, radiotelegrafistino, poetino kaj tradukistino. La tradukoj: Elektitaj Versaĵoj de M. Under, Horizontoj de Barbarus; pluaj verkoj: Estonaj Kantoj, Estona Antologio. Originala poemaro Norda Naturo, poemoj melankoliaj, tristaj kaj tamen plenaj de ekstaza vivoĝojo.

G. DEGENKAMP (1895), nederlandano, pentristo. Aŭtoro de eminenta studo Sesdek jaroj de Esperanto tradukinto de verko Ŝi de Haggard; el la ĉeĥa lingvo li tradukis Leterojn el Nederlando de K. Čapek kaj plue tradukis la Taglibron de Anne Frank.

IVO ROTKVIĈ (1901), kroato, juristo. Originaloj: Ĉe l' rando de abismo, eseoj. Tradukinto de Aŭtuna Vespero de Ogrizoviĉ, Pangea de Herzog kaj de Tragedio en Universo. Cezaro de Jeluŝiĉ estas granda romano, unu el la plej famaj tradukoj, signifanta novan vojon en la traduk-arto.

TIBOR SEKELJ, jugoslavo, juristo, entreprenis grandajn ekspediciojn tra Suda Ameriko kaj Azio. Gravaj verkoj: Tempesto super Akonkaguo, Nepalo malfermas la pordon, Tra la Brazila Praarbaro, kun interesaj observoj pri moroj, artoj, etnografio. La verkoj estis tradukitaj ankaŭ en plurajn naciajn lingvojn.

EDWIN DE KOCK (1930), profesoro, sudafrika poeto, kiu verkas ankaŭ nacilingve. Lia granda poemkolekto estas Ombroj de la Kvara Dimensio, konceptoj el la afrika medio; plua verko: Fajro sur mia lango, poemaro, Kvin Elementoj, poemo, Poemoj kaj Prozeroj, kaj Plukonstrue.

BALDUR RAGNARSSON (1930), islandano, instruisto. Fama lia poemkolekto Ŝtupoj sen Nomo kaj poemaro Esploroj.

K. OSSAKA (1888), japano. Liaj tradukoj: Perloj el la Oriento, La Vortoj de Konfucio, Fabloj de Ezopo, Verda Parnaso (sub pseŭdonomo Ito saburo).

K. NOHARA (1871), japano, tradukis filozofiajn verkojn el sanskrito, plue verkon Granda Lernado kaj Doktrino de Mezeco.

LIDJA ZAMENHOF (1904-1943), filino de la aŭtoro de Esperanto. Ŝi tradukis ampleksan libron pri bahaismo Baha u'llah kaj la Nova Epoko de Esslemont, Parizaj Paroladoj de Abdul Baha, Iridiono de B. Krasinski kaj plue tradukis klasikan romanon Quo Vadis? de Sienkiewicz.

JEAN FORGE (pseŭdonomo de J. Fethke, 1903), polo, filmreĝisoro. Aŭtoro de sukcesaj verkoj: Abismoj, pri problemoj de la amo, Saltego trans Jarmiloj, fantazia historio pri veturo al tempo de Nerono, Mr Tot Aĉetas Mil Okulojn, aventura romano, La Verda Raketo, originalaj noveloj. Ankaŭ li reĝisoris Esperantan filmon Morgaŭ komenciĝos la vivo.

GASTON WARINGHIEN (1901), franco, profesoro. Waringhien estas la plej grava leksikologo kaj gramatikisto de la lingvo internacia. Liaj kulminaj verkoj estas Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento (en pluraj eldonoj) kaj 1400 paĝa Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Liaj originalaj verkoj: Skizo pri Esperanta Metriko, Eseoj I, Eseoj II, Beletro, Lingvo kaj Vivo, kaj en kunlaboro kun K. Kalocsay Plena Gramatiko de Esperanto. Same kun K. Kalocsay li tradukis La Florojn de Malbono de Baudelaire, Kantojn kaj Romancojn de Heine. Li kompilis Leterojn de Zamenhof, brila historia kaj dokumenta verko. Lia ĉeftraduko: Robajoj de Omar Kajam, plua traduko Maksimoj de la Rochefoucauld. Ĉefredaktoro de iama bonega literatura revuo La Nica Literatura Revuo. Ankoraŭ unu plua verko, eseoj: Ni kaj ĝi.

IVO LAPENNA (1909), kroato, doktoro de internacia juro kaj profesoro pri historio de diplomatio en universitato de Zagrebo, nun en Londono, honora doktoro de pluraj universitatoj, ĝenerala sekretario de UEA, ekde la jaro 1964 ĝia prezidanto. Aŭtoro de gravaj verkoj: Retoriko (jam en pluraj eldonoj), ĉio pri parolarto, Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, La Internacia lingvo, Elektitaj Paroladoj (plejparte solenaj paroloj ĉe inaŭguro de Universalaj Kongresoj, verko parte historia, literatura kaj didaktika). Lia stilo admirinda, klara, riĉa, oratoro de tutmonda renomo. D-ro Lapenna kontinuas laboron de D-ro Privat. Lia grandampleksa verko el la lasta tempo estas Esperanto en Perspektivo, libro preskaŭ 100 paĝa. D-ro Lapenna atingis konsultan pozicion por UEA en UNESKO, kaj akcepton de la fama rezolucio favore al Esperanto en la ĝenerala asembleo de UNESKO en la jaro 1954 en Montevideo. Li ekondukis Oratorajn Konkursojn, fondis Centron de Esploro kaj Dokumentado (CED) kaj sukcesis atingi altan prestiĝon al la movado.

PAUL NEERGARD (1907), dano, doktoro de agronomio. Aŭtoro de: Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj, La Vivo de Plantoj, Terminaro Hortikultura (seslingva), Eta Krestomatio, Tra Densa Mallumo, Fremdvortoj en Esperanto, Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso, ĉefredaktoro de Esperantologio, lingvistika revuo kaj de Sciencaj Studoj, originalaj sciencaj traktaĵoj.

MARJORIE BOULTON (1924), anglino, d-rino, profesorino. Poetino de tre intimaj kaj pasiaj poemcikloj Famaj estas ŝiaj grandaj originalaj verko]: Kontralte, Eroj, Cent Ĝojkantoj (pri lumaj flankoj de la vivo), Kvarpieda Kamarado, taglibro pri katido, Dek du piedetoj (ankaŭ pri katidoj); ankaŭ ŝi verkis teatraĵojn: Virino ĉe Landlimo, Ni aktoras (tri komedietoj), versan teatraĵon Ĉe l' akvo de forgeso, poemaron Okuloj kaj Biografion de Zamenhof, komence angle, poste ŝi ĝin esperantigis. Plue: Rimleteroj de M. Boulton al William Auld.

LAJOS TÁRKONY, pli frue Ludoviko Totsche (1902), hungaro, oficisto. Delikata lirikisto, recenzanto kaj tradukanto. Liaj studoj kaj recenzoj aperis en verko De Paĝo al Paĝo, kolektitaj poemoj en verko Soifo, tradukis romanon: Vojaĝo en Faremidon. Li kunlaboris al Hungara Antologio, liaj poemoj aperadis ĉefe en Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo kaj Hungara Vivo.

SÁNDOR SZATHMÁRI (1897), hungaro, verkisto, inĝeniero. Lia ĉefverko estas Vojaĝo al Kazohinio, ĝi aperis ankaŭ en la hungara lingvo en pluraj eldonoj. Lia dua romano gaja, amuza, edifa kaj satira estas Maŝinmondo. Liaj noveloj aperis en pluraj Esperantorevuoj. El Esperanto en la hungaran lingvon li tradukis romanon de Cezaro Rossetti Kredu min, Sinjorino.

SKOTAN SKOLON formas verkistoj ĉirkaŭ revuo Esperanto en Skotlando. La plej eminentaj reprezentantoj de ĉi tiu skolo estas: Reto Rossetti, William Auld, John Francis kaj John Dinwoodie.

RETO ROSSETTI (1909), sviso, nun brito, profesoro. Lia poemaro aperis en la grava ampleksa verko Kvaropo. Poemoj de Rossetti aperas en la Esperanta gazetaro. Liaj pluaj verkoj: Mestizo de l' Mondo, poemaro, E1 la Maniko kaj Pinta Krajono, novelaro. Lia ĝisnuna ĉeftraduko estas Otelo de Shakespeare. Rossetti multe tradukas el la angla poezio. Redaktoro kaj la ĉefa kunlaborinto super la Angla Antologio.

WILLIAM AULD (1924) skoto, profesoro. Li estas unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj, kies poemoj aperas ofte sur paĝoj de la Esperanta gazetaro. Lia poemaro aperis en la jam menciita ampleksa Kvaropo. Grava lia poezia verko estas La Infana Raso, epopeo en 25 ĉapitroj, enhavanta la tutan filozofion de la aŭtoro, plua verko Unufingraj Melodioj Spiro de l' Pasio kaj Humoroj. La poemoj estas ardaj, sed skeptikaj, la aŭtoro rerigardas la vivon, kiu povus kaj devus esti alia. Facetoj de Esperanto enhavas eseojn-studojn kaj poemon. Sub lia redakto aperis grandioza verko, kompleta antologio de Esperanta poezio, Esperanta Antologio, ekde la jaro 1887 ĝis la jaro 1958. Lia ĉeftraduko: Don Johano de Byron. Plua traduko de Shakespeare Epifanio aŭ Kiel vi volas. Ankaŭ li estas unu el la ĉeflaborintoj super la Angla Antologio. Ege sukcesis lia lernolibro-legolibro Paŝoj al plena posedo.

JOHN FRANCIS (1924), skoto, profesoro. Lia granda poemciklo La Kosmo aperis en la jam menciita Kvaropo. Vitralo, lia plua verko, estas noveloj kontraŭ tiranismo, pseŭdomoralo kaj tiaj vanaĵoj, kie1 potencavido. Lia plej nova verko estas granda originala romano La Granda Kaldrono.

JOHN DINWOODIE (1904), skoto, pastro. Eminenta poeto, en lia poezio estas delikata melankolia liriko. Lia poemaro Kastelo el Revoj aperis en la grava ampleksa verko Kvaropo.

GERALDO MATTOS (1931), brazilano, neordinara talento. Li verkis dramon en versoj pri Zamenhof La Tento de la Junulo, kvinaktan dramon en versformo Ivan la Sesa, tragedion el ties vivo kaj de la rusa popolo. Plua verko La Nigra Spartako, rakonto pri kaptado de negroj en la 17-a jarcento por la sklaveco, Arĉo, 109 sonetoj, persona liriko. Plue: Miniaturoj, japaneskaj poemetoj, poemaro Ritmoj de Vivo.

 

ĈEĤAJ KAJ SLOVAKAJ AŬTOROJ

FRANTIŠEK LORENZ (1872-1957), ĉeĥo, profesoro, vivinta jardekojn en Brazilo, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj; la lernolibro aperis en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. Liaj verkoj: Diverskolora Bukedeto, tradukoj de poemoj el 40 lingvoj; lia plej grava verko, tradukoj el sanskrito, Bhagavadgita, plue Voĉoj de poetoj el la Spirita Mondo, poemoj mediume ricevitaj. Li sciis pli ol kvardek lingvojn.

THEODOR ĈEJKA (1878-1957), ĉeĥo, lernejestro en Bystřice pod Hostýnem. Nestoro de Esperanto-movado en la ĉeĥaj landoj fakte ĝia fondinto. Čejka verkis la unuajn lernolibrojn kaj vortarojn en kunlaboro de fama Komeniologo Josef Krumpholc, kiuj aperis en pluraj eldonoj. Redaktoro de la iama Revuo Internacia, de Internacia Pedagogia Revuo, Český esperantista. Tradukoj el T. G. Masaryk, Machar. Eminenta kaj altnivela aŭtoro kaj redaktoro.

STANISLAV SCHULHOLF (1884-1919), ĉeĥo, kuracisto. Aŭtoro de tri alte taksataj poemaroj, lirikaj, melankoliaj: Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis, Aŭtunaj Floroj. Eminentaj tradukoj el 16 ĉeĥaj poetoj estas la antologio Bohemaj Grenatoj.

STANISLAV KAMARÝT (1893-1958), ĉeĥo, doktoro de filozofio, gimnazia direktoro en Chotěboř. Ĉefverkoj: Filozofia Vortaro en kristale klara lingvo, ĉefredaktoro de la fama Ĉeĥoslovaka Antologio, Historio de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Movado (ankoraŭ en manuskripto, sed preparata por eldono), per kio li iĝis historiisto de la ĉs. movado. Tradukinto de dramo de V. Nezval: Hodiaŭ ankoraŭ subiras la suno super Atlantido. Aŭtoro de multaj eseoj, filozofiaj traktaĵoj kaj artikoloj. Redaktoro de revuo Esperantista, unu el la plej bonaj iamaj revuoj, gvidanta personeco de la ĉeĥoslovaka movado, ĉe kies komencoj li staris, eksperto pri lingvaj kaj organizaj problemoj. En la ĉeĥa lingvo aperis: Mezinárodní jazyk kaj O dvojí pravdě.

 

RUDOLF HROMADA (1890-1964), ĉeĥo, oficestro. Eminentega tradukanto el Erben, Šrámek, Machar, Bezruč, Vrchlický, Sv. Čech, Seifert, Sládek, Dyk, Sova, Toman, Neumann k. a. Liaj tradukoj aperis en Esperanto-revuoj de la tuta mondo. Profunda konanto de la lingvo, eminenta teoriulo, gvidanta personeco de la ĉs. Esperanto-movado dum jardekoj, metinta bazon por ĝia alta tradicio, la plej eminenta ĉeĥa leksikologo, organizinto de la ĉs. movado kaj de UEA. Redaktoro kaj fondinto (kun H. Bouška) de iama Ĉeĥoslovaka Gazeto kun aldono Nova Eŭropo, en kiu li propagandis Ĉeĥoslovakion kaj defendis rajtojn de malgrandaj nacioj, longjara redaktoro kaj eldonanto de la revuo La Progreso, unu el la plej altnivelaj, kunredaktoro de revuo Esperantista. Tradukoj: Popolsumigo en Aŭstrio, plua traduko en la ĉeĥan lingvon. Antaŭparolo de Zamenhof al la Unua Libro kaj en manuskripto restas traduko de Raportaĵo skribita sub pendumilo de J. Fučík.

OTA GINZ (1898-1978), ĉeĥo, oficestro. Kunredaktoro de la Ĉeĥoslovaka Antologio, aŭtoro de Radioamatora Vortaro Kvinlingva. Tradukinto de verko de O. Arnesen Per Aerŝipo al la Norda Poluso el Esperanto en la ĉeĥan (Vzducholodí k severní točně), tradukinto de verko Fine mi komprenas la radion de Aisberg el Esperanta originalo en la ĉeĥan lingvon (Konečně rozumím rádiu). Li iniciatis tradukon de ĉi tiu verko en pluajn 18 lingvojn. Eksperto pri lingvaj kaj organizaj demandoj.

THEODOR KILIAN (1894), ĉeĥo, direktoro de lernejo. Aŭtoro de la ĝis nun plej sukcesaj lernolibroj kaj helpiloj, aperintaj en pluraj eldonoj, kiel Cvičebnice esperanta, ABC, 808 (vortareto), La Mondo Rakontas, tre populara gvidinto de tri perradiaj Esperanto-kursoj, aŭtoro de verketo Esperanto a jeho tvůrce. Iniciatinto de Somera Esperanto-Tendaro en Lančov. Lia ĉeftraduko La Blanka Malsano de K. Čapek (ankaŭ disaŭdigita).

JULIE ŠUPICHOVÁ (1884-1970), ĉeĥino, instruistino. Aŭtorino de multaj (28) bonaj lernolibroj, broŝuroj, eldonantino de la fama bonega gazeto Esperantský zpravodaj, gvidis dum multaj jaroj Esperanto-rubrikon en la fama revuo Malý čtenář. Aktiva sur pedagogia, literatura kaj informa kampoj. Bonega estas ŝia legolibro Legu kaj parolu!

MILOŠ LUKÁŠ (1897-1978), ĉeĥo, profesoro. Unu el la plej talentaj tradukintoj el la ĉeĥa poezio kaj prozo, kiujn li redonas samgenie laŭ enhavo kaj formo. Tradukinto de teatraĵo Nokto en Karlův Týn de J. Vrchlický, de Muta Barikado de J. Drda (ankoraŭ en manuskripto, sed laŭ ĝi ekzistas traduko en la japana lingvo). Lukáš tradukas el pluraj lingvoj antikvaj kaj modernaj, kunlaboris super Ĉeĥoslovaka Antologio, kontribuis al multaj Esperanto-gazetoj.

TOMÁŠ PUMPR (1908-1972), ĉeĥo, doktoro de juro. La plej eminenta tradukanto. Liaj ĉeftradukoj: Bukedo de K. J. Erben, Bapto de caro Vladimír de K. Havlíček Borovský, kune kun J. Kořínek tradukis Sileziajn Kantojn de P. Bezruč. En manuskripto estas: Majo de K. H. Mácha, Kantoj de Sklavo de Svat. Čech. Pluaj tradukoj: Vendita Fianĉino, Najado, En la Puto, Sekreto. En la ĉeĥan li tradukis faman teatraĵon de M. Dekker La Mondo ne havas atendejon. Kontribuis al Ĉeĥoslovaka Antologio, tradukis el multaj ĉeĥaj poetoj, aŭtoro de pluraj filologiaj eseoj, kontribuis al grava verko Simpozio pri -ata, -ita per ampleksa studo, eksperto pri lingvaj demandoj. Originalaj poemoj, gajaj: Viperoj, Foirfesta Kanto de Esperanto-Instruisto. Tradukis plurajn popolajn kantojn. Ankaŭ kunlaborinto super la Poŝatlaso de la mondo.

JIŘÍ KOŘÍNEK (1906), ĉeĥo, fakestro. Eminenta kaj fekunda tradukanto el la ĉeĥa poezio kaj de oper-arioj, samtempe multsignifa originala poeto, alte premiata ĉe Belartaj Konkursoj. Liaj ĉeftradukoj: Panjo de J. Seifert, Sileziaj Kantoj de P. Bezruč (kune kun T. Pumpr); pluaj tradukoj: Bestetoj kaj Homoj de K. V. Rais, Kronplekto de Sonetoj de J. Seifert, Manon Lescaut de V. Nezval, opero Jakobeno (krom Panjo kaj Sileziaj Kantoj ĉiuj ankoraŭ en manuskripto). En la ĉeĥa lingvo estas versa biografio Doktor Zamenhof. Da originalaj kaj tradukitaj poemoj, kantoj kaj arioj estas kelkcent, kio pruvas lian senkomparan aktivecon kaj traduk-kapablon. Selekto el lia poeziaĵo en Panoramo sub titolo Vitreroj.

FRANTIŠEK OMELKA (1906-1962), ĉeĥo, instruisto. Originale li verkis streĉatentajn famajn librojn: La Alaska Stafeto, Kaptitoj en la Glacirokoj kaj Aventuroj de Antonio.

KAREL PÍČ (1920), ĉeĥo, oficisto, rekonata poeto de karesa mildo. Liaj originalaj poeziaj verkoj estas abundaj: Ekkrioj al Georgino, Fabeloj el Transe, La Davida Harpo, Aboco k. a. Prozaj verkoj: Demandoj kaj problemoj, filologia verko La Granda Superstiĉo, eseoj, Ĝardeno de Alaho, Mistero de Tri Unuoj.

ŠTĚPÁN URBAN (1913), ĉeĥo, profesoro de konservatorio, pedagogo, komponisto kaj novelisto, kies verkoj estis plurfoje premiitaj ĉe internaciaj literaturaj konkursoj. La plej konata lia verko: Nova Ezopo, kaj tradukinto de pli ol 100 satiraj poemoj.

ELI URBANOVÁ (1922), ĉeĥino, instruisto, talenta poetino premiata ĉe la literaturaj konkursoj. Ŝia plej grava poemkolekto estas Nur tri kolorojn.

JAN FILIP (1911-1971), pastro, profesoro, doktoro. Liaj originalaj dramoj: Fino de la Mondo, La Turo inter Nuboj. Aŭtoro de Kantareto (religiaj, kristnaskaj kaj popolaj kantoj), poeto, kies poemoj aperadis dum kelkaj jardekoj sur paĝoj de revuo Katolika Espero k. a. gazetoj. Kun sia frato Karolo Filip, pastro, profesoro, li verkis Grandan Esperanto-Ĉeĥan Vortaron kaj Grandan Vortaron Ĉeĥan-Esperantan. Verkis ankaŭ nacilingve kvar poemkolektojn, 14 teatraĵojn kaj plurajn rakontojn.

 

MILDA JAKUBCOVÁ (1899), latvino, vivanta plurajn jardekojn en Ĉeĥoslovakio, kunlaborantino al pluraj Esperanto-gazetoj, ĉefe al Esperantisto Slovaka. Ŝiaj elsteraj poemkolektoj estas Elektitaj Versaĵoj kaj Estrado de Animaloj. Multe ŝi tradukas el la latva poezio en Esperanton.

EVA SEEMANNOVÁ (1920), ĉeĥino, aktorino, verkis plurajn poemojn, fondis aktoran grupon La verda ĉaro de Julio Baghy kaj tradukis el la ĉeĥa: Maryša de fratoj Mrštík, Pygmalion de B. Shaw, Jean kaj Mi de Guelma k.a.

JOSEF VONDROUŠEK (1904) bankoficisto, tradukis: de K. Čapek: Libro de Apokrifoj kaj kontribuis al kelkaj Esperanto-gazetoj. En manuskripto: Rakontoj el unu poŝo, Rakontoj el la dua poŝo, Naŭ Fabeloj, Milito kontraŭ Salamandroj, Afero Makropulos, ĉio de K. Čapek, Saturnin de Zd. Jirotka, Ondro kaj Drako de V. Dyk. Kune kun J. Kořínek estiĝis traduko de M. Podešvová Renkontiĝoj.

MORAVIAJ ESPERANTO-PIONlROJ estis multsignifa libro-eldonejo, fondita de J. Mastný, A. Koudela kaj A. Neužil en Olomouc. Ili estis tradukintoj de la jenaj verkoj: RUR de K. Čapek, Noveloj de Čapek-Chod, Du Noveloj de J. Sumín, Kiel fariĝi kreanto facile kaj rapide de P. Den, Malriĉa knabo, kiu gloriĝis de J. Herben, Fokso-Nukso de I. Herman, Mi en Li de L. Vladyka, Tridek jarojn en la Ora Nordo de J. Welzl, Homoj sur Flosglacio de V. Werner.

A. ŠKARVAN (1869-1926), slovako, kuracisto, disĉiplo de L. N. Tolstoj. Li verkis kaj eldonis la unuan slovakan lernolibron de Esperanto (1907) kaj verkis multajn artikolojn por diversaj Esperanto-gazetoj.

J. V. DOLINSKÝ (1892-1985), slovako, instruisto, Merita Artisto. Aŭtoro de ampleksaj lernolibroj, vortaroj kaj tradukanto. Originalaj poemoj: En Aŭtuno, Rememoro, Profunda Okulparo. Tradukoj: Je la foiro en Detva de Timrava, Adam Šangala de Nádaŝi-Jégé kaj multaj tradukoj de Hviezdoslav.

MARTIN BENKA (1888-1974), slovako, artpentristo, Nacia Artisto, portanto de Ora Ordeno de la Respubliko. Aŭtoro de studo Pri la Slovaka Arto, aŭtoro de rakontoj: La Akvoguteto, Ruĝaj Diantoj, Stranga Koncerto. Li pentris kelkajn bildkartseriojn kun teksto en la internacia lingvo aŭ je motivoj de Esperanto.

LUDO IZÁK (1895), slovako, kuracisto, ofte li uzas pseŭdonomon Miloš Raveň. Aŭtoro de multaj poemoj, prozaj verkoj kaj dramoj. Lia ĉefverko estas originala kvinakta versdramo Reĝo de Petra. Plua verko: Bukedeto el Slovakaj Popolkantoj (plurajn kantojn tradukis J. V. Dolinský), premiita ĉe la Internacia Belarta Konkurso por poemo Al Altaj Tatroj, eminenta redaktoro de revuo Slovaka Esperantisto, unu el gvidantaj personecoj de Esperanto-movado en Slovakio.

E. V. TVAROŽEK (1920), slovako, profesoro. Verkas originale kaj tradukas el diversaj aŭtoroj: Alexy, Záthurecká, Vajanský k. a. Liaj tradukoj: Meteoro, Glavo de Damoklo, Mohajro, ĉiuj de Karvaš. El Esperanto en la slovakan lingvon li tradukis verkon de T. Sekelj Tempesto super Akonkaguo kaj Kon Tiki de T. Hayerdahl. Originala verko. Ni ludas teatraĵon, kvar originalaj unuaktaĵoj, el kiuj du estis premiitaj ĉe la Belarta konkurso.

PAVOL ROSA (1906), slovako, direktoro, tradukas el poezio kaj prozo de Vajanský, Jesenský, Roy, Kukučín, Jilemnický, Vámoš k. a. Aŭtoro de tre sukcesaj lernolibroj. De Botto li tradukis verkon Morto de Janošík. Gvidanta personeco de Esperanto-movado en Slovakio.

Dr. MAGDA ŠATUROVÁ, slovakino, redaktorino, aŭtorino de pluraj helpiloj por E-kursoj, de konversacia libro kaj ĉefredaktorino de impona Slovaka Antologio.

ARNOŠT VÁŇA (1905), slovako, forstestro, eminenta tradukanto kaj organizanto. Lia ĉeftraduko: Romeo, Julia kaj la Tenebro de Otčenášek.

(*Eraro de J. Vondroušek: la menciitan romanon tradukis ĉeĥo Vladimír Váňa)

 

J. HAVAS (1893), slovako, aŭtoro de granda poemo La Tragedio de Pomo. Plua signifa kontraŭmilita poemo estas For, la Batalilojn. Li verkas sub pseŭdonomo Gnafalio.