Karel Čapek - Apokrifoj 2

Imperiestro Diokleciano

Ĉi tiu historio estus certe pli efika, se ĝia heroino estus filino de Diokleciano aŭ iu juneca kaj virga estaĵo: sed bedaŭrinde pro kaŭzoj de historia vero estas ŝi fratino de Diokleciano, multaĝa kaj digna matrono, laŭ opinio de la imperiestro iom histeria kaj afekta, kiun la maljuna tirano certagrade timis. Tial, kiam ŝi anoncis sin al li, li interrompis aŭdiencon kun la landestro de Cireno (al klu li per fortaj vortoj estis montranta sian malplaĉon) kaj iris renkonte al ŝi ĝis la pordo.

"Nu, kio, Antonia?" li laŭtis familiare. "Kion vi ŝatus? Ĉu vi havas denove iujn bruldamaĝitojn? Aŭ mi faru ion kontraŭ la turmentado de rabobestoj en la cirko? Aŭ vi volas enkonduki moralan edukadon en la legioj? Do malkaŝu tion, rapide, kaj sidiĝu."

Sed Antonia restis staranta. "Diokleciano," ŝi komencis preskaŭ solene, "ion mi d e v a s diri al vi."

"Ha," diris la imperiestro rezigne kaj frotis la nukon.

"Sed ĉe Jovo, mi havas ĵus hodiaŭ tiom por fari! Ĉu ĝi ne povus esti prokrastita ĝis alia fojo?"

"Diokleciano," daŭrigis necedeme lia fratino, "mi venas diri al vi, ke vi jam d e v a s ĉesigi la persekutadon de la kristanoj."

"Mi petas vin," grumblis la maljuna imperiestro, "kial tiel subite - post preskaŭ tricent jaroj -" Li rigardis atente la emociitan matronon; ŝi aspektis patose kun siaj severaj okuloj kaj spasme interplektitaj manoj, kiujn podagro kurbigis. "Nu bone," li rapidis diri, "ni povas tion priparoli; sed unue estu tiel bona kaj sidiĝu."

Antonia senvole obeis kaj sidiĝis sur rando de seĝo; sekve de tio ŝi iom perdis la bataleman pozon, etiĝis kaj konfuziĝis; ŝiaj buŝanguloj moliĝis pro ploro. "Tiuj homoj estas tiel sanktaj, Diokleciano," ŝi elpuŝis el si, "kaj tiel bele kredas - Mi scias, se vi ilin konus - Diokleciano, vi devas ilin ekkoni! Vi vidos, ke. . . ke poste vi havos pri ili tute alian opinion -"

"Sed mi ne havas ja pri ili malhonan opinion," kontraŭis Diokleciano milde. "Mi scias ja, ke tio, kion oni diras pri ili, estas babilaĉo kaj kalumnioj. Tion elpensas pri ili niaj aŭguristoj - vi scias, konkurenca envio kaj tiel plu. Mi igis tion enketi kaj aŭdas, ke tiuj kristanoj cetere estas tute bravaj homoj. Tre bonkondutaj kaj oferemaj."

"Do kial vi tiom persekutas ilin?" demandis Antonia miregante.

Diokleciano levis iomete la brovojn. "Kial? Mi petas vin, tia demando! De ĉiam oni tion faris, ĉu? Kaj dume ne estas videble, ke ili malpliiĝadus. La paroloj pri ilia persekutado estas terure troigitaj. Kompreneble, iam-tiam mi devas kelkajn por ekzemplo puni -"

"Kial?" ripetis la matrono.

"Pro politikaj kaŭzoj," diris la maljuna imperiestro. "Rigardu, mia kara, mi povus citi al vi aron da kaŭzoj. Ekzemple, ke la popolo tion deziras. Pro primo tio forturnas ĝian atenton for de aliaj aferoj. Pro secundo, tio donas al ĝi sekuran konscion, ke ĝi estas regata per forta mano. Kaj pro tertio tio estas ĉi tie kvazaŭ nacia kutimo. Mi diras al vi, neniu prudenta kaj responsa ŝtatulo tuŝas superflue la aferojn de kutimo. Tio vekas nur senton de necerteco kaj - hm - de ia kaoso. Mia ora, dum mia regado mi jam faris pli da novaĵoj ol iu alia. Sed tio devis esti. Kio ne devas esti, tion mi ne faros."

"Sed la justeco, Diokleciano," diris mallaŭte Antonia, "la justeco devas esti. Mi postulas de vi nur la justecon."

Diokleciano skuetis la ŝultrojn. "La persekutado de kristainoj estas justa, ĉar ĝi respondas al validaj leĝoj. Mi scias, kion vi havas sur la lango: ke mi povus la leĝojn nuligi. Mi povus, sed mi ne faros. Kara Antonjo, memoru, minima non curat praetor; mi ne povas zorgi pri tlaj bagateloj. Afable konsideru, ke sur mi pezas la tuta administrado de la regno; kaj knabino, mi ĝin refaris de fundamento. Mi rekonstruis la konstitucion, mi reformis la senaton, centralizis la administradon, reorganizis la tutan burokrataron, nove dividis la provincojn, reguligis ilian administran sistemon - ĉio ĉi estas la aferoj, kiuj d e v i s realiĝi en intereso de la ŝtato. Vi estas virino kaj ne komprenas tion; sed la plej gravaj taskoj de ŝtatulo estas la administraj. Diru mem, kion signifas tiuj kristanoj kompare al - ni diru kompare al fondo de regna financa kontrolo? Tio estas bagateloj."

"Sed vi, Diokleciano," elspiris Antonia, "vi povus tion tiel facile aranĝi -"

"Mi povus. Kaj ankaŭ ne povus," diris la imperiestro decide. "Mi restarigis la tutan regnon sur novaj administraj fundamentoj - kaj la homoj preskaŭ ne scias pri tio. Ĉar mi lasis al ili iliajn kutimojn. Se mi donas al ili tiujn kelkajn kristanojn, ili havas impreson, ke ĉio restas la sama kaj ili ne ĝenas. Mia ora, ŝtatulo devas scii, ĝis kie li povas kuraĝi kun sia reformado. Jen la afero."

"Do nur tial," diris la matrono amare, "nur tial, por ke vin lasu en la paco ĉi tieaj gapuloj kaj kriuloj -"

Diokleciano grimacis. "Se vi volas, do ankaŭ tial. Sed mi diros al vi, ke mi legis librojn de tiuj viaj kristanoj kaj iome ankaŭ pri ili meditis."

"Kaj kion malbonan vi trovis ĉe ili?" envortigis Antonia impete.

"Kion malbonan?" diris la imperiestro enpense. "Male, ian kernon ĝi havas. La amo kaj ĉio alia - ekzemple la malrespekto al la mondana vantaĵo -- Verdire tio estas tute belaj idealoj, kaj se mi ne estus imperiestro - Sciu, Antonjo, kelkaj aferoj en ilia instruo treege plaĉis al mi; nur se mi havus pli da tempo - kaj povus pensi pri mia animo -" La maljuna imperiestro incitite frapis per manplato la tablon. Sed ĝi estas absurda. Politike absolute neebla. Nerealigebla. Ĉu estas eble fari Dian Regnon? Kiel oni ĝin administru? Per la amo? Per Dia vorto? Mi konas ja homojn, ĉu? Politike ĝi estas instruo tiom nematura kaj nerealigebla, ke - ke - ke ĝi estas preskaŭ puninda."

"Sed ili neniun politikon ja faras," defendis ilin Antonia fervore. "Kaj iliaj sanktaj libroj tuŝas politikon eĉ ne per unu vorto!"

"Por praktika ŝtatulo," diris Diokleciano, "ĉio estas politiko. Ĉio havas politikan signifon. Ĉiu penso devas esti taksata politike, kiel oni ĝin realigu, kion fari el ĝi, al kio ĝi kondukus. Tagojn kaj noktojn mi cerbumis super tio, kiel estus politike realigebla la kristana instruo; kaj mi vidas, ke ĝi estas neebla. Mi diras al vi, ke kristana ŝtato povus ekzisti eĉ ne unu monaton. Mi petas vin, ĉu estas kristane fondebla armeo? Ĉu estas kristane kolektebla imposto? Ĉu povus ekzisti en kristana socio iuj sklavoj? Mi havas miajn spertojn, Antonjo: eĉ ne unu jaron, eĉ ne unu monaton oni povus regi laŭ la kristanaj principoj. Tial la kristanismo neniam enradikiĝos. Ĝi povas esti kredo de metiistoj kaj sklavoj, sed neniam, neniam ĝi povas esti ŝtata religio. Tio estas nepensebla. Sciu, tiuj iliaj opinioj pri posedaĵo, pri proksimulo, pri malakcepteblo de ĉia perforto kaj tiel plu, tio estas belaj, sed praktike neeblaj aferoj. Por reala vivo, Antonjo, ili ne taŭgas. Do diru, kion kun ili?"

"Eble ne realigebla," flustris Antonia, "sed pro tio ja ili ne estas krimaj."

"Krima," diris la imperiestro, "estas, kio malutilas al la ŝtato. Kaj la kristanismo paralizus la suveneran potencon de la ŝtato. Tio ne estas ebla. Mia ora, la plej alta potenco devas esti en ĉi tiu kaj ne en la transa mondo. Se mi diras, ke kristana ŝtato ne estas principe ebla, tio signifas kun logika neceso, ke la ŝtato ne povas toleri la kristanismon. Responsa politikisto devas sobre stariĝi kontraŭ nesanaj kaj nerealigeblaj revoj. Cetere ili estas nur ĥimeroj de frenezuloj kaj sklavoj -"

Antonia leviĝis, peze anhelante. "Diokleciano, volu do scii tion: mi iĝis kristanino."

"Ĉu vere?" ekmiris milde la imperiestro. "Nu, kial ne? Mi diras ja, ke ĝi havas ian kernon; kaj dum ĝi restos via privata afero - Ne pensu, Antonjo, ke mi ne havas komprenon por tiaj aferoj. Ankaŭ mi volus esti ankoraŭ unufoje homa animo; mi ŝatus, Antonjo, surhokigi mian imperion kaj politikon kaj ĉion. . . - nome nur kiam mi finfaros la reformon de la regna administrado kaj tiajn aferojn; kaj poste, poste mi irus ien en provincon - kaj studus Platonon - Kriston - Markon Aŭrelion - kaj tiun ilian Paŭlon aŭ kiel li estas nomata - Sed nun, pardonu; mi havas iajn politikajn konferencojn."

[1932]

Atilo

Matene kuriero alportis el rando de la arbaro informon, ke sudoriente flagris dum nokto fajra inundo. Tiun tagon denove malvarme, malseke nebulis, malsekaj ŝtipoj eĉ ne volis bruli; tri homoj el la areto kaŝita en ravino mortis pro sanga lakso. Ĉar estis jam nenio por manĝo, ekiris du viroj al paŝtistoj en transarbaro; ili revenis malfrue posttagmeze, tramalsekaj kaj morte lacaj; apenaŭ oni sciiĝis de ili, ke estas malbone: la ŝafoj forpereas kaj la bovinoj pufiĝas; la paŝtistoj ilin atakis klabe kaj tranĉile, kiam unu el ili volis forkonduki sian propran gunon, kiun li konfidis al ili antaŭ la fuĝo en la arbarojn.

"Ni preĝu," diris paroĥestro, suferanta pro disenterio. "La Eternulo kompatos nin."

"Kriste eleison," komencis muĝi la deprimita aro. Tiumomente eksplodis akresona kverelo inter virinoj, io pro lana ĉifono.

"Kio denove okazas, damnaj virinaĉoj," ekkriegis la vilaĝestro kaj iris vipobati la virinojn. Per tio mildiĝis la senkonsila streĉo, la viroj komencis denove senti sin kiel viroj.

"Ĉi tien la ĉevaluloj ne venos," opiniis iu barbulo. "Nepre ne en ĉi tiujn ravinojn, tra ĉi tiu arbustaĵo - Onidire ili havas ĉevalojn malgrandajn kaj malgrasegajn kiel kaprinojn."

"Mi dirus," oponis iu ekscitita vireto, "ke ni devis resti en la urbo. Tiom multe ni pagis por la muregoj. . . Por tiu mono ni povis ja havi ĉieltuŝajn muregojn, ĉu?"

"Memkomprene," mokis ftiza bakalaŭro. "Por tiu mono povis esti muregoj el kukoj. Iru formordi peceton - multaj homoj, homido, el tio satmanĝegis; eble tie restis ankaŭ io por vi."

La vilaĝestro averte eksnufis; la interparolo evidente ne konvenis ĉi tie.

"Mi dirus," persistis ĉe sia ideo la incitita civitano, "ke kavalerio kontraŭ tiaj bastionoj. . . Ne enlasi ilin en la urbon, kaj prete. Kaj ni povis esti ekster danĝero."

"Do revenu en la urbon kaj rampu liten," konsilis al li la barbulo.

"Kion mi farus tie sola," oponis la incitita homo. "Mi nur diras, ke ni devis resti en la urbo kaj defendi nin. Mi havas ja rajton diri, ke okazis eraro, ĉu? Tiom kostis al ni la muregoj, kaj poste oni diras al ni, ke ili taŭgas por nenio! Do, mi petas!"

"Estu tiel aŭ tiel," diris la paroĥestro, "ni devas fidi dian helpon. Homidoj, ja tiu Atilo estas nur pagano -"

"Dia vipo," aŭdiĝis monaĥo tremanta pro febro. "Dia puno."

La viroj mishumore eksilentis. Tiu febra monaĥo nur senĉese predikus kaj li eĉ ne apartenas al la komunumo. Por kio ni havas nian paroĥestron? pensis la viroj. Tiu estas nia, li fidas al ni kaj ne insultas tiom pro niaj pekoj. Kvazaŭ ni estus tiom pekintaj, pensis la viroj ĉagrene.

Pluvo ĉesis, sed pezaj gutoj ankoraŭ plu susuris sub la arbovolbo. Dio, Dio, Dio, ĝemis la paroĥestro turmentata de sia malsano.

Vespere pikedo altrenis mizeriĝintan junulon; laŭdire li estas fuĝinto el oriento, el la okupita teriforio.

La vilaĝestro pufiĝis kaj komencis la fuĝinton enketi; li evidente opiniis, ke tia oficialaĵo devas okazi kiel eble plej severe. Jes, diris la junulo, la Hunnoj estas jam proksimume nur dek kvin mejlojn de ĉi tie kaj avancas malrapide plue; ili okupis lian urbon, ĉu li vidis ilin, ne, Atilon ne - sed li vidis alian generalon, tian dikan. Ĉu ili la urbon forbruligis? Ne, ne forbruligis; tiu generalo eldonis proklamon, ke al la civila loĝantaro nenio okazos, sed ke la urbo devas doni furaĝon, provianton kaj aliajn diversaĵojn. Kaj ke la loĝantaro devas sin deteni de ĉia malamika konduto kontraŭ la Hunnoj, alie oni uzos la plej severajn reprezaliojn.

"Sed tiuj paganoj murdas ja ankait virinojn kaj infanojn," asertis kun certeco la barbulo.

Laŭdire ne, diris la junulo. Ĉe ili onidire ne. Li mem estis kaŝita en pajlo sed kiam la panjo diris al li, ke laŭdire 1a Hunnoj rekrutigos junajn virojn kiel brutpelistojn, li nokte fuĝis. Jen ĉio, kion li scias.

La viroj estis malkontentaj. "Estas ja konate," deklaris iu, "ke ili forhakas manojn de beboj kaj kion ili faras al la virinoj, tio tute ne estas direbla."

Mi ne scias pri io simila, diris la junulo, kvazaŭ senkulpige. Almenaŭ en lia loko tio ne estis laŭdire tiel malbona. Kaj kiom da tiuj Hunnoj estas? Laŭdire ducent, versimile ne pli.

"Vi mensogas," ekkriis la barbulo. "Tion ja ĉiu scias, ke ili estas pli ol kvincent mil. Kaj kien ili venas, tie ili ĉion formurdas kaj forbruligas."

"Ili fermas homojn en garbejojn kaj tie ilin brulmortigas," diris alia.

"Kaj infanojn ili alpikas sur lancojn," rimarkigis la tria indigne.

"Kaj rostas ilin super fajro," aldonis la kvara kun nazkataro. "Paganoj damnaj!"

"Dio, Dio," ĝemis la paroĥestro. "Dio kompatu nin!"

"Vi estas iel stranga," diris la barbulo suspekte al la junulo. "Kiel vi povas diri, ke vi vidis Hunnojn, se vi estis kaŝita en pajlo?"

"La panjo vidis ilin," balbutis la junulo, "kaj ŝi portadis al mi manĝaĵon en subtegmenton -"

"Vi mensogas," ektondris la barbulo. "Ni scias ja, kien la Hunnoj venas, tie ili formanĝegas ĉion kiel lokustoj. Eĉ foliaro sur arboj ne restas post ili, ĉu vi komprenas?"

"Dio en la ĉielo, Dio en la ĉielo," komencis histerie ĝemi ekscitita civitano. "Kaj kial, kial ĝi okazas? Kiu kulpas pri tio? Kiu enlasis ilin al ni? Ni estas tiom pagintaj por la armeo. . . Dio en la ĉielo!"

"Kiu enlasis ilin ĉi tien?" aŭdiĝis moke la bakalaŭro. "Vi ne scias tion? Demandu bizancan sinjoron imperiestron, kiu alvokis la flavajn simiojn ĉi tien! Homido, hodiaŭ jam ĉiu scias, kiu financas la popolmigradonl Tion oni nomas alta politiko, ĉu vi scias?"

La urbestro serioze eksnufis. "Stultaĵoj. La afero estas tute alia. Ili versimile, tiuj Hunnoj, hejme mortaĉadis pro malsato. . . kanajlaro pigra. . . labori ĝi ne scias. . . neniun civilizon ĝi havas. . . kaj volas satmanĝegi. Tial ili iras kontraŭ nin. . . por elumi de ni. . . la fruktojn de nia laboro. Nur ŝteli, dividi la rabaĵon. . . kaj plu marŝi, kanajloj!"

"Ili estas malkleraj paganoj," diris la paroĥestro. "Sovaĝa kaj necivilizita popolo. La Sinjoro tiel nur provas nin; ni preĝu kaj esprimu dankon kaj denove estos bone."

"Dia plago," komencis denove ekzalte prediki la febra monaĥo. "Dio vin punas pro viaj pekoj, Dio gvidas la Hunnojn kaj ekstermos vin kiel Sodomanojn. Pro via amorado kaj blasfemado, pro la krudeco kaj senpieco de viaj koroj, pro via avareco kaj malsobreco, pro via peka bonstato kaj mamono Dio damnis vin kaj donis vin en la manojn de malamikoj!"

La urbestro minace gruntis: "Atentu la buŝon, Domine: ĉi tie vi ne estas en preĝejo, sciate? Ili venis satmanĝegi. Aviduloj ili estas, rabuloj kaj fiularo. . ."

"Ĉio estas politiko," obstinis la bakalaŭro. "En ĝi Bizanco havas siajn fingrojn."

Kaj tiam pasie aŭdiĝis nigreta viro, laŭ profesio stanisto: "Neniu Bizanco; tion faris la kaldronistoj kaj neniu alia! Antaŭ tri jaroj estis ĉi tie vaga kaldronisto kaj tiu havis same tian etan kaj malgrasegan ĉevalon, kiajn la Hunnoj havas."

"Nu kaj?" demandis la urbestro.

"Ja tute memkomprena," kriis la nigreta viro. "La kaldronistoj iris antaŭe, por rigardi, kio kie estas. . spionoj ili estis. . . Tion iniciatis nur la kaldronistoj! Ĉu scias iu, de kie ili venis? Kaj kion entute ili ĉi tie volis? Kial, kial. . . por kio, se en la urbo estas loksida stanisto? Nur malprosperigi nian metion. . . kaj spioni. . . Neniam ili iris en preĝejon. . . ili sorĉis. . . la brutaron ensorĉadis. . publikulinojn kun si trenis. . . Ĉion la kaldronistoj!"

"Ian kernon ĝi havas," meditis la barbulo. "La kaldronistoj estas strangaj, eĉ krudan viandon ili manĝegas laŭdire."

"Ŝtelista bando," konfirmis la urbestro. "Ili ŝtelas kokinojn kaj simile."

La stanisto estis sufokiĝanta pro justa kolero. "Jen vi vidas! Oni diras Atilo, kaj dume la kaldronistoj. . . Pri ĉio, pri ĉio kulpas la malbenindaj kaldronistoj! Ili ensorĉis nian brutaron. . . sendis je ni disenterion. . . Ĉion la kaldronistoj! Vi devis ilin pendumadi, kie ajn iu montriĝis! Ĉu vi ne scias. . . ne scias pri inferaj kaldronoj? Kaj ĉu vi ne aŭdis, ke la Hunnoj dum marŝo frapas kaldronojn? Ĉiu infano devas kompreni la koneksecon! Ili, la kaldronistoj, ŝarĝis nin per milito. . . la kaldronistoj estas kulpaj pri ĉio. . . Kaj vi," kriis li kun ŝaŭmo ĉe la buŝo, montrante la fremdan junulon, "vi estas ankaŭ kaldronisto, vi estas ligano kaj spiono de la kaldronistoj! Tial vi venis. . . kaj volis nin paroltronipi, vi kaldronisto, vi volis nin perfidi al la kaldronistoj. . ."

"Pendumu lin," falsetis la ekscitita vireto.

"Atendu, najbaroj," bruegis la urbestro kontraŭ la tumulto. "Tion oni devas enketi. . . Silenton!"

"Kiajn ceremoniojn," akrevoĉis iu.

Komencis alkuri ankaŭ virinoj.

Tiunokte ekflamis inundo nordokcidente. Maldense pluvetis. Kvin homoj el la areto mortis pro disenterio kuj tusado.

La junulon oni pendumis post iom longa torturado.

[1932]

Ikonoklasmo

Al Nikeforo, abato de monaĥejo Sankta Simeono, venis iu Prokopio, konata kiel erudicia eksperto kaj entuziasma kolektanto de l' arto bizanca. Videble li estis ekzaltita, kiam li atendis promenante tra la klostro de la monaĥejo. Belajn kolonojn ili ĉi tie havas, li diris al si, evidente el la kvina jarcento. Nur Nikeforo povas helpi al ni. Li havas influon ĉe la kortego kaj estis iam pentristo. Kaj li ne estis malbona pentristo, tiu maljunulo. Mi memoras, ke li faradis por la imperiestrino proponojn por brodaĵoj kaj pentradis por ŝi ikonojn - Tial oni faris lin abato, kiam liaj manoj kurbiĝis pro podagro tiom, ,ke li ne plu povis teni penikon en ili. Kaj laŭdire li havas senĉese potencan vorton ĉe la kortego. Jesuo Kristo, jen kia bela kapitelo! Jes, Nikeforo helpos. Feliĉo, ke ni rememoris Nikeforon!

"Estu bonvenanta, Prokopio," aŭdiĝis post li mola voĉo. Prokopio rapide turniĝis. Post li staris seka kaj afabla maljunuleto kun manoj kaŝitaj en la manikoj. "Bela kolona kapitelo, ĉu?" li diris. "Malnova laboraĵo el Nakso, sinjoro."

Prokopio kisis manikon de l' abato. Mi venis al vi, patro," li komencis emocie, sed la monaĥejestro lin interrompis. "Venu sidiĝi en la sunlumon, mia kara. Ĝi faras bone al mia podagro. Kia tago, dio, kia brilo! Do, kio vin venigas al mi?" li diris, kiam ili eksidis sur ŝtona benko meze de monaĥeja ĝardeneto, zumanta de abeloj kaj odoranta de salvio, timiano kaj mento.

"Patro," komencis Prokopio, "mi turnas min al vi kiel al la sola, kiu povas forturni pezan kaj nerebonigeblan kulturan katastrofon. Mi scias, ke mi trovos ĉe vi komprenon. Vi estas artisto, patro. Kia pentristo vi estis, antaŭ ol estis al vi komisiite preni sur vin la noblan ŝarĝon de via klerika ofico! Dio pardonu min, sed iam mi bedaŭras ke vi ne restis klinita super lignaj tabuloj, sur kiuj vi iam sorĉis la plej belajn bizancajn ikonojn."

Patro Nikeforo anstataŭ respondo refaldis la longajn manikojn de sia sutano kaj etendis al la suno siajn povrajn, nodajn manetojn, kurbigitajn de podagro kiel papagaj ungegoj. "Ne, ne," li nur diris. "Kion vi diras, mia kara!"

"Ĝi estas vero, Nikeforo," diris Prokopio. (Sankta Dipatrino, kiaj teruraj manoj!) "Viaj ikonoj estas hodiaŭ nepageblaj. Antaŭ nelonge iu hebreo postulis por via bildeto du mil drakmojn, kaj kiam li ilin ne ricevis, diris, ke li atendos kaj post dek jaroj ricevos trioble tiom.

Patro Nikeforo modeste tusetis kaj ruĝiĝis pro grandega ĝojo. "Sed lasu tion," li babiletis. "Mi petas vin, kiu parolus pri mia arteto? Ne estas bezone, mi petas; vi havas tamen tiel favoratajn majstrojn, kiel estas tiu Argiropulos, Malvasias, Papadianos, Megalokastros kaj aliaj, ekzemple tiu, kiel oni nomas lin, kiu faras la mozaikon -"

"Vi opinias Papanastasiason?" demandis Prokopio.

"Jes, jes," murmuris Nikeforo. "Onidire li estas tre alte taksata. Nu, mi ne scias; sed mi vidus en mozaikoj pli vere masonistadon ol veran pentroarton. Onidire tiu via - nu, kiel oni nomas lin -"

"Papanastasias?"

"Jes, Papanastasias. Laŭdire li estas Kandiano. Siatempe oni taksis kandian skolon alie. Tio ne estas la vera, oni diradis. Tro penegaj linioj, kaj kiaj koloroj! Do vi diras, ke tiu Kandiano estas tiel ege ŝatata? Hm, strange."

"Nenion tian mi diris," defendis sin Prokopio. "Sed ĉu vi vidis liajn lastajn mozaikojn?"

Patro Nikeforo energie kapneis. "Ne, ne, mia kara. Kion mi vidus en ili! Linioj kiel dratoj, kaj la okulfrapa oro! Ĉu vi rimarkis, ke sur lia lasta mozaiko ĉefanĝelo Gabrielo staras tiel oblikve kvazaŭ li estus falanta? Ja, tiu via Kandiano eĉ ne scias desegni figuraĉon bone staranta!"

"Nome," oponis hezite Prokopio, "hazarde ĉi tion li faris intence, pro kompoziciaj motivoj -"

"Do mi respekte dankas al vi," elvortis la abato kaj pufigis incitite la vangojn. "Pro kompoziciaj motivoj! Oni do povas pro kompoziciaj motivoj malbone desegni, ĉu? Kaj la imperiestro mem iras tion rigardi kaj diras, interesa, tre interesa!" Patro Nikeforo ekregis sian eksciton. "Desegnaĵo, sinjoro, antaŭ ĉio desegnaĵo: en tio estas la tuta arto."

"Jen majstro parolas," flatis rapide Prokopio. "Mi havas en mia kolekto vian Ĉieliron, sed mi diras al vi, patro, ke ni donus ĝin por neniu Nikaono."

"Nikaono estis bona pentristo," diris Nikeforo decide. "Klasika skolo, sinjoro. Dio, kiaj belaj proporcioj! Sed mia Ĉieliro estas malforta bildo, Prokopio. Tiuj rigidaj figuroj kaj tiu Kristo kun flugiloj kiel cikonio - Hometo, Kristo devas ŝvebi eĉ sen flugiloj! Tion oni nomas arto!" Patro Nikeforo ekscite mungis en manikon. "Kion fari, t i a m mi ankoraŭ ne sciis pentri. Estis en ĝi nek profundo nek movo -"

Prokopio miregante ekrigardis la kurbajn manojn de l' abato. "Patro, vi ankoraŭ pentras?"

Patro Nikeforo kapneis. "Aĥ ne. Ne, ne. Nur iam - tiam mi ion provas por mia ĝojo."

"Ĉu figurojn?" elvortis Prokopio.

"Figurojn. Filo, nenio estas pli bela ol figuroj. Starantaj figuroj aspektantaj kvazaŭ ili volus ekpaŝi. Kaj post ili fono, en kiun, vi dirus, ili povus retiriĝi. Ĝi estas malfacila, mia kara. Kion scias pri tio tia via - nu, kiel oni nomas lin - tiu masonisto el Kandio kun siaj misdesegnitaj figuraĉojl!"

"Mi ŝatus vidi viajn novajn bildojn, Nikeforo," diris Prokopio.

Patro Nikeforo mansvingis. "Kial? Vi havas ja vian Papanastasiason! Grandega artisto, vi diras. Do, jen, kompoziciaj motivoj! Nu, se liaj mozaikaj figuraĉoj estas ia arto, mi plu ne scias, kio estas pentroarto. Vi estas ja eksperto Prokopio; vi versimile pravas, ke Papanastasias estas genio."

"Tion mi ne diris," protestis Prokopio. "Nikeforo, mi ne venis disputi kun vi pri la arto, sed savi ĝin, dum ne estas malfrue."

"Kontraŭ Papanastasias?" demandis Nikeforo vigle.

"Ne, sed kontraŭ la imperiestro. Vi scias ja pri tio. Lia Majesto imperiestro Konstanteno Kopronimo volas, laŭ insisto de iuj ekleziaj rondoj, malpermesi la pentradon de ikonoj. Laŭdire ĝi estas idolkulto aŭ io. Tia idioteco, Nikeforo!"

La abato kovris la okulojn per velkaj palpebroj. "Mi aŭdis pri tio, Prokopio," li murmuris. "Sed ĝi ne estas ankoraŭ certa. Ne, ankoraŭ ĝi ne estas preta."

"Ĝuste tial mi venas al vi, patro," parolis fervore Prokopio. "Tion ja ĉiu scias, ke por la imperiestro ĝi estas demando nur politika. Por li neniom gravas idolkulto, sed li volas havi trankvilon. Sed kiam tra la stratoj kuras kanajlaro gvidata de malpuraj fanatikuloj kaj kriaĉas «for la idolojn,» do nia majesta monarko pensas, ke plej oportune estos kontentigi tiun hirtan societaĉon. Ĉu vi scias, ke ili malpurigis la freskojn en la kapelo de La plej Sankta Amo?"

"Mi aŭdis pri tio," ĝemetis la abato kun okuloj fermitaj. "Kia peko, Dipatrino! Tiajn altvalorajn freskojn, el propra mano de Stefanides! Ĉu vi rememoras la figuron de sankta Sofia, maldekstre de la benanta Kristo? Prokopio, ĝi estis la plej bela staranta figuro, kiun mi iam vidis. Stefanides, homido, estis majstro, superfluas paroli!"

Prokopio emfaze klinis sin al la abato: "Nikeforo, estas skribite en leĝo de Moseo: Vi faros nek gravuraĵon nek iun similaĵon de la aĵoj, kiuj estas supre en la ĉielo, nek de tiuj, kiuj estas sur la tero malsupre, nek de tiuj, kiuj estas en akvoj sub la tero. Nikeforo, ĉu pravas tiuj, kiuj asertas, ke estas malpermesite de Dio pentri bildojn kaj skulpti statuojn?"

Patro Nikeforo kapneis, ne malferminte la okulojn. "Prokopio," li elspiris post momento, "la arto estas tiel sankta kiel diservo, ĉar. . . ĝi gloras dian verkon . . . kaj instruas ĝin ami." Kaj li skribis per povra mano krucon en aero: "Ĉu ankaŭ la Kreinto ne estis artisto? Ĉu li ne modelis staturon de homo el argilo de la tero? Ĉu li ne pridonacis ĉiun objekton per konturo kaj koloro? Kaj kia artisto, Prokopio! Neniam, neniam ni scios sufiĉe lerni de li - Cetere tiu leĝo validis nur por barbaraj tempoj, kiam homoj ankoraŭ ne sciis bone pentri."

Prokopio profunde elspiris. "Mi sciis, patro, ke vi tiel parolos," li diris respekte. "Kiel pastro - kaj kiel artisto. Nikeforo, vi ne allasos, ke la arto estu detruita!"

La abato malfermis la okulojn. "Mi? Kion mi povas fari, Prokopio? La tempo estas malbona; la civilizita mondo barbariĝas, venas homoj el Kandio kaj dioscias de kie - Estas terure, mia kara; sed per kio ni povas tion deturni?"

"Nikeforo, se vi parolus kun la imperiestro -"

"Ne, ne," diris patro Nikeforo. "Kun la imperiestro mi ne povas paroli pri tio. La imperiestro havas ja neniun rilaton al la arto, Prokopio. Mi aŭdis, ke antaŭ nelonge li laŭdis mozaikojn de tiu via - nu, kiel vi nomas lin?"

"Papanastasias, patro."

"Jes. Tiu, kiu faras misdesegnitajn figuraĉojn. La imperiestro havas eĉ ne ideon, kio estas la arto. Kaj Malvasias estas laŭ mia opinio same malbona pentristo. Memkomprene, skolo Ravenna. Kaj vidu, tamen ili taskis al li fari mozaikojn en la kortega kapelo! Ba, ĉe la kortego estas nenio farebla, Prokopio. Mi ne povas ja tien iri kaj peti, ke oni permesu al iu Argiropulos aŭ al tiu, kiel vi nomas tiun Kandianon, Papanastasiason, ĉu? difektadi plu la murojn!"

"Ne pri tio temas," diris Prokopio pacience. "Sed konsideru ke - se venkos la ikonoklastoj - estos detruita ĉia arto. Ankaŭ viaj ikonoj estos forbruligitaj. Nikeforo!"

La abato mansvingis. "Ili estis misaj, Prokopio," li murmuris. "Antaŭe mi ne sciis pentri. Desegni figurojn, sinjoro, tion oni ne tiel facile ellernas."

Prokopio montris per tremanta fingro la antikvan statuon de juna Bakĥo, duone kaŝitan en floranta sovaĝa rozarbusto. "Ankaŭ tiu statueto estos frakasita," li diris.

"Kia peko, kia peko," flustris Nikeforo fermetante dolore la okulojn. "Ni nomadis la statuon sankta Johano Baptisto, sed ĝi estas vera, perfekta Bakĥo. Horojn, horojn mi ĉi tie rigardas ĝin. Ĝi estas kvazaŭ preĝo, Prokopio."

"Do vidu, Nikeforo. Kaj ĉi tiu dia perfektaĵo estu por eterne detruita? Ĉu disbatu ĝin iu pedika kriaĉanta fanatikulo per martelo je gruzo?"

La abato silentis kun interplektitaj manoj.

"Vi povas savi ĉian arton, Nikeforo," persvadis Prokopio insiste. "Via sankta vivo kaj via saĝo havigis al vi grandegan respekton en la eklezio; la kortego vin alte estimas; vi estos membro de Granda Sinodo, kiu decidos, ĉu ĉiuj statuoj kaj bildoj estas nur instrumentoj por idolkulto. Patro, la sorto de ĉia arto estas en viaj manoj!"

"Vi trotaksas mian influon, Prokopio," elspiris la abato. "Tiuj fanatikuloj estas fortaj kaj havas apogon de la popolaĉo -" Nikeforo eksilentis. "Vi diras, ke ili detruus ĉiujn bildojn kaj statuojn?"

"Jes."

"Kaj mozaikojn ili ankaŭ detruus?"

"Jes. Ili forfrapus ilin de sur plafonoj kaj la ŝtonetojn ili disĵetus sur rubejo."

"Jen, jen," diris interesite Nikeforo. "Do ili ankaŭ disfrapus tiun misdesegnitan ĉefanĝelon Gabrielon de tiu - nu -"

"Versimile jes."

"Tre bone," ekridaĉis la abato. "Ĉi estas ege malbona bildo, homo. Ĝis nun mi ne vidis tiel neeblajn figuraĉojn; kaj pri tio oni diras kompoziciaj motivoj! Mi diras al vi, Prokopio, ke malbona desegnaĵo estas peko kaj blasfemo; tio estas kontraŭ Sinjoro Dio. Kaj tion la homoj adoru? Ne, ne! Vero estas, ke adori malbonajn bildojn estas efektive idolkulto. Mi ne miras, ke kontraŭ tio la homoj ribelas. Ili tute pravas. Kandia skolo estas herezo; kaj tia Papanastasias estas pli malbona herezulo ol iu Arlano. Do vi diras," babiletis la abato ĝoje, "ke ili la pentraĉojn disfrapus? Bonajn raportojn vi portas al mi, kara filo. Mi ĝojas, ke vi venis." Nikeforo pene leviĝis por signi, ke la aŭdienco finiĝis. "Belan veteron ni havas, ĉu?"

Prokopio leviĝis evidente konsternita. "Nikeforo," li elvortis, sed ankaŭ aliaj bildoj estos detruitaj! Aŭdu, ĉiu arto estos forbruligita kaj frakasita!"

"Nu, nu," diris la abato kvietige. "Tio estas granda domaĝo, granda domaĝo. Sed se la mondo estu senigita de malbona desegnaĵo, ni devas ne rigardi tro severe iun misagon. Nur se la homoj ne adoros la misdesegnitajn figuraĉojn, kiajn faras tiu via - nu -"

"Papanastasias."

"Jes, tiu. Mizerega kandia skolo, Prokopio. Mi ĝojas, ke vi min atentigis je la sinodo. Mi estos tie, Prokopio, mi estos tie, eĉ se oni min devus tien surmane alporti. Ĝis la morto mi riproĉus al mi, se mi ne ĉeestus. Nur se ili disfrapos tiun ĉefanĝelon Gabrielon," ekridis Nikeforo per ŝrumpaj vangetoj. "Dio kun vi, filo," li diris, levante la kurbiĝintan manon por beni.

"Dio kun vi, Nikeforo," ekĝemis senespere Prokopio.

Abato Nikeforo foriris skuetante enpense la kapon. "Malbona kandia skolo," li murmuris. "Plej urĝa tempo por ĉesigi tion al ili. . . Aĥ Dio, kia herezo. . . tiu Papanastasias... kaj Papadianos... Tio ne estas figuroj, sed idoloj, malbenaj idoloj," krietis Nikeforo, svingante siajn turmentitajn manojn. "Idoloj. . . idoloj. . . idoloj. . ."

[1936]

Frato Francisko

Sur ŝoseo al Forli (tie, kie la vojo deflankiĝas al Lugo) haltis ĉe iu forĝisto almozmonaĥo; li estis negranda, iom kurbstatura, kaj estis montranta en larĝa rideto kelkajn flavajn dentojn. "Frato forĝisto," li diris gaje, "Dio sanon donu, hodiaŭ mi ankoraŭ ne manĝis."

La forĝisto rektiĝis, forviŝis la ŝviton kaj pensis ion pri vagemaj homoj. "Envenu," li grumblis. "Peco da fromaĝo estos tie."

La edzino de forĝisto estis graveda kaj pia; ŝi volis kisi la manon de la monaĥo, sed tiu rapide kaŝis ambaŭ manojn kaj vigle muelparolis: "Ne, patrinjo, sed se mi kisus la manon al vi? Min oni nomas frato Francisko, almozulo. Dio vin benu!"

"Amen," elspiris la juna forĝist-edzino kaj iris por pano, fromaĝo kaj vino.

La forĝisto ne estis multe parolema; li rigardis teren kaj ne sciis kion plu. "Kaj de kie, Domine?" li demandis fine.

"Nu el Asizo," diris la monaĥo. "Bela peco da vojo, fraĉjo. Ja vi ne kredus, kiom da riveretoj, vitĝardenoj kaj padoj estas en la mondo. Oni ne kapablas ilin trairi kaj oni devus, homo, oni devus. Ĉie estas dia kreaĵo kaj irante, kvazaŭ vi preĝus."

"Mi estis foje eĉ en Bolonjo," diris la forĝisto enpense, "sed tio jam estas tre longe. Vi scias ja, Domine, forĝisto ne povas kunporti tutan sian laborejon."

La monaĥo kapjesis. "Forĝi la feron," li diris, "estas, forĝisto, kvazaŭ vi servus al Dio. La fajro estas bela kaj sankta. Frato fajro, homido, vivanta dia kreaĵo. Kiam la fero moliĝas kaj eblas ĝin fleksi - kia beleco, forĝisto - aj aj! Kaj rigardi en la fajron - tio estas kvazaŭ vizio." I.a monaĥo ĉirkaŭpremis per manoj la genuojn kiel knabo kaj komencis rakonti pri la fajro. Fajro de paŝtistoj, fumantaj fajretoj en vitĝardenoj, flamanta keno, kandelo kaj brulanta arbetaĵo. Dum la forĝist-edzino sternis sur 1a tablo blankan tolon kaj preparis panon, fromaĝon kaj vinon, la forĝisto distre palpebris, kvazaŭ li en fajron rigardus.

"Patro," diris mallaŭte la forĝist-edzino, "ĉu vi ne volus iom manĝi?"

Frato Francisko rompis perfingre la panon kaj rigardis demande la forĝiston kaj lian edzinon. Kaj kion vi havas, vi du, li miris, pro kio vi estas tiel malparolemaj kaj mishumoraj? Tiaj bonaj homoj, knabego kiel urso kaj edzino en benita stato, kio estas kun vi, kio vin deprimas? Al Francisko kreskis la manĝopecoj en la buŝo pro embaraso kaj malĝojo. Per kio mi vin, homoj diaj, gajigos? Ĉu mi rakontu al vi ŝercaĵojn el vojaĝoj? Ĉu mi kantu kaj saltetu por ĝojigi virinon naskontan?

La pordo iomete apertiĝis. Kaj la forĝist-edzino levis la manon kaj paliĝis. En la pordo montriĝis humila hundkapo kaj timemaj okuloj.

La forĝisto eksaltis, vejnoj surfrunte sanĝsvelaj, kaj impetis al la pordo. "For, ci malbenita bestaĉo!" li ekmuĝis kaj piedfrapis la pordon. La hundo ekjelpis kaj forkuris.

Frato Francisko tristiĝis kaj en embarasoj knedis el la pano globetojn. "Forĝisto, forĝisto," li elpuŝis, "kion faris al vi tiu dia kreitaĵo?"

I.a forĝisto sin turnis zorgeme al sia edzino. "Giuliana," li murmuris, "nu, nu! Nu nu!"

La edzino provis rideti, ŝiaj lipoj tremis; ŝi ekstaris pala kaj svenema kaj senvorte foriris. La forĝisto rigardis post ŝi malserene.

"Frato," flustris Francisko aflikte "kial vi pelas vian fraton hundeton for de la tablo? Mi iras."

La forĝisto kolere fortusis. "Do por ke vi sciu, Domine," li diris krude, "tiu hundo -. Je pasko ni atendis viziton. Estis venonta al ni fratino de la edzino el Forli, ankoraŭ knabineto -. Ŝi ne venis. Post dek kvar tagoj alveturis por ŝi ŝiaj gepatroj. . . Ni serĉis la knabineton, nenie spuro post ŝi. Semajnon antaŭ pentekosta dimanĉo alkuris nia hundeto de ie el la kampoj kaj trenas ion en la buŝo ĝis la sojlo. Ni rigardis, kio - internaĵoj. Nur poste ni trovis, kio restis el la knabineto -." La forĝisto mordis siajn lipojn por superi tion. "Ni ne scias, kiu tion faris al ŝi. Dio punos la murdinton. Sed la hundeto, Domine -." La forĝisto mansvingis. "Mi ne povas ĝin mortigi, tio estas la plej malbona. Kaj ĝi lasas sin neniel forpeli. Ĝi ĉirkaŭiradas la domon kaj petas -. Ĉu vi scias prezenti al vi, Domine, kia teruro -" La forĝisto forte frotis la vizaĝon. "Ni eĉ ne povas rigardi ĝin. Dum nokto ĝi hurlas apud la pordo -"

Frato Francisko ektremis.

"Do vi vidas," murmuris la forĝisto. "Pardonu, Domine, mi iros rigardi Giulianan."

La monaĥo soliĝis en la ĉambro, estis al li preskaŭ naŭze pro la silento. Li iris piedpinte al la domperono. Proksime staras flava tremanta hundaĉo kun vosto inter la kruroj kaj malcerte fiksrigardas lin. Frato Francisko turnis sin al ĝi. La hundeto prove movis la voston kaj jelpis.

"Aĥ, ci povrulo," murmuris Francisko kaj volis rigardi alien, sed la hundo vostumas kaj ne ĉesas lin fikse alrigardi. "Nu, kion ci volas?" grumhlas frato Francisko embarase. "Estas al ci malgaje, frateto, ĉu? Malfacila afero." La hundaĉo piedumas kaj tremas pro ekscito. "Nu, nu," kvietigas ĝin Francisko. "Neniu volas kun ci paroli, ĉu?" La hundeto jelpas kaj rampas al piedoj de la monaĥo. Frato Francisko ĝin iel abomenas. "Iru, iru for," li persvadas ĝin. "Ci devis ne fari tion, kamarado. Ĝi estis sankta korpeto de la knabinjo -." La hundo kuŝas ĉe la piedoj de l' sanktulo kaj plorĝemas. "Ĉesu, mi petas cin," murmuras Francisko kaj kliniĝas super la hundeto. La hundo rigidiĝis pro la plej streĉa atendado.

En tiu momento eliris la forĝisto kaj lia edzino sur la sojlon, ĉar ili serĉis sian gaston. Kaj jen, antaŭ la domo genuas la monaĥo, gratante post la orelo jelpantan hundaĉon kaj mallaŭte diras: "Do vidu, frateto, do vidu, mia kara; kial ci lekas miajn manojn?"

La forĝisto snufe ekspiregis. Francisko turnis sin al li kaj timide babilis: "Komprenu, forĝisto, ĝi tiom petis! Kiel vi nomas ĝin?"

"Bracco," murmuris la forĝisto.

"Bracco," diris sankta Francisko kaj la hundeto rapide lekis lian vangon. Frato Francisko leviĝis. "Jam sufiĉe, frateto, mi dankas vin. Mi iru jam, forĝisto." Li ne sciis rapide, kiel adiaŭi; li staris antaŭ la forĝist-edzino kaj pensis kun fermitaj okuloj pri iu beno.

Kiam li apertis ilin, genuas antaŭ li la juna edzino kaj havas la manon metita sur la kapo de la flava hundo. "Dio estu laŭdata," elspiris Francisko kaj montris la flavajn dentojn. "Dio repagu tion al vi!"

Kaj la hundeto kvivitante pro sovaĝega ĝojo komencis kuregi en rondo ĉirkaŭ la sanktulo kaj la genuanta virino.

[1932]

Ofiro

Homoj sur la placo de Sankta Marko apenaŭ turnis la kapon, kiam arestistoj kondukis tiun maljunulon al doĝo. Li estis tre kaduka kaj malpura, oni dirus, ke li estas iu etŝtelisto el haveno.

"Ĉi tiu viro," anoncis podesta vicegerente antaŭ doĝa trono, "diras, ke li estas nomata Giovanni Fialho, komercisto el Lisbono; li asertas, ke li estis posedanto de ŝipo kaj ke lin kun la tuta ŝipanaro kaj kargo kaptis alĝeriaj piratoj; li depozicias, ke li sukcesis fuĝi el galero kaj ke li povus fari al Venecia respubliko eminentajn servojn - kiajn, tion li laŭdire povas konfidi nur al via doĝa ekscelenco mem."

La maljuna doĝo atente rigardis la hirtan maljunulon per siaj birdokuloj. "Do vi," li diris fine, "vi diras, ke vi laboris sur galero?"

La venigita viro antataŭ respondo nudigis siajn malpurajn maleolojn; ili estis ŝvelintaj de katenoj. "Kaj dorso," li aldonis, "nuraj cikatroj, via doĝa ekscelenco. Ĉu vi bonvolas deziri, ke mi ĝin montru al vi -"

"Ne, ne," rapidis diri la doĝo. "Ne estas bezone. Kion vi volis diri al ni?"

La kaduka vireto levis la kapon. "Disponigu al mi ŝipojn, via doĝa ekscelenco," li diris klare. "Mi kondukos ilin al Ofiro, lando de oro."

"Al Ofiro," murmuris la doĝo. "Vi trovis Ofiron?"

"Mi ĝin trovis," diris la maljunuleto, "kaj estis tie naŭ monatojn, ĉar mi devis ripari la ŝipon."

La doĝo interŝanĝis rapidan rigardon kun sia dokta konsilanto, episkopo el Pordenone. "Kie estas Ofiro?" li demandis la maljunan komerciston.

"Trimonatan vojaĝon de ĉi tie," diris la navigisto. "Oni devas ĉirkaŭŝipi la tutan Afrikon kaj poste oni denove navigas norden."

La episkopo de Pordenone atente kliniĝis. "Kaj ĉu Ofiro situas sur bordo de maro?"

"Ne. Ĝi kuŝas naŭ vojaĝtagojn de la marbordo kaj situas ĉirkaŭe de granda lago, blua kiel safiro."

La episkopo de Pordenone ete kapjesis. "Kaj kiel vi atingis la internon de la lando?" demandis la doĝo. "Oni diras, ke Ofiro estas apartigita de la maro per netransireblaj montoj kaj dezertoj."

"Jes," diris navigisto Fialho, "en Ofiron ne kondukas vojo. La dezerto svarmas de leonoj, kaj la montoj estas vitrecaj kaj glataj kiel vitro el Murano."

"Kaj vi estis trans ili?" elvortis la doĝo.

"Mi estis. Kiam mi estis riparantaj la ŝipon ege difektitan de la tempestoj, venis al la bordo homoj, vestitaj per blanka vesto, purpure borderita, kaj ili mansvingis al ni."

"Negroj?" demandis la episkopo.

"Ne, monsinjoro. Blankaj kiel Angloj, kaj harojn ili havis longajn, surŝutitajn per ora polvo. Ili estis tre belaj."

"Nu, kaj ĉu ili estis armitaj?" plu dernandis la doĝo.

"Ili havis orajn lancojn. Ili ordonis al ni preni ĉion, kion ni havas el fero, kaj interŝanĝi tion en Ofiro por la oro. En Ofiro ja ne estas la fero. Ili mem inspektis, por ke ni prenu ĉiun feron: la ankrojn, ĉenojn, armilojn, ankaŭ eĉ najlojn, per kiuj estis kunigita nia ŝipo."

"Kaj kio plue?" demandis la doĝo.

"Sur la bordo atendis grego da flugilhavaj ŝarĝbestoj, proksimume sesdek. Ili havis flugilojn kiel cignoj. Oni nomas ilin Pegazoj."

"Pegazo," diris enpense la dokta episkopo, "pri ĝi konserviĝis al ni raportoj jam de antikvaj Grekoj. Ŝajnas do, ke la Grekoj efektive konis Ofiron."

"En Ofiro nome oni parolas greke," deklaris la maljuna komercisto. "Mi scias iom greke, ĉar en ĉiu haveno estas iu ŝtelisto el Kandio aŭ Smirno."

"Tio estas interesaj informoj," murmuris la episkopo. "Kaj ĉu la Ofiranoj estas kristanoj?"

"Dio ne punu min," diris Fialho, "ili estas ĝisoste paganoj, monsinjoro. Ili adoras iun Apolonon aŭ kiel ili lin nomas."

Pordenona episkopo skuetis la kapon. "Tio do konformas. Probable ili estas posteuloj de Grekoj, alpelitaj de martempesto post konkero de Trojo. Kaj kio plue?"

"Plue?" diris Giovanni Fialho. "Nu ni metis la feron sur la flugilhavajn azenojn. Tri el ni, nome mi, iu Chico el Kadizo kaj Manolo Pereira el Coimbay ricevis flugilhavajn ĉevalojn kaj gvidate de tiuj viroj el Ofiro, ni flugis rekte orienten. La vojaĝo daŭris naŭ tagojn. Ĉiun nokton ni descendis, por ke la Pegazoj povu manĝi kaj trinki. Ili manĝas nur asfodelojn kaj narcisojn."

"Videble ili estas de greka deveno," murmuris la episkopo.

"La naŭan tagon ni ekvidis lagon bluan kiel safiro," daŭrigis la maljuna komercisto. "Ni descendis sur ĝia bordo. En ĝi estas arĝentaj fiŝoj kun rubenokuloj. Kaj sablo de ĉi tiu lago, via doĝa ekscelenco, estas nuraj perloj, grandaj kiel siliketoj. Manolo falis teren kaj komencis manrasti la perlojn plenmane; kaj tiam diris al ni iu el niaj akompanantoj, ke ĝi estas bonega sablo, el kiu en Ofiro oni preparas kalkon."

La doĝo ekokulegis. "Kalko el perloj! Mireginda!"

"Poste oni kondukis nin en la reĝan palacon. Ĝi estis tute el alabastro, nur tegmento estis el oro kaj brilis kiel suno. Tie nin akceptis la Ofira reĝino, sidanta sur kristala trono."

"Ĉu en Ofiro regas virino?" ekmiris la episkopo.

"Tiel estas, monsinjoro. Virino de impona beleco, similanta al iu diino."

"Versimile iu el Amazonoj," opiniis la episkopo mediteme.

"Kaj kion la aliaj virinoj," vortigis la doĝo, "sciu, mi opinias la virinojn ĝenerale, ĉu estas tie belaj virinoj?"

La navigisto kunplektis la manojn. "Aĥ, via doĝa ekscelento, tiaj eĉ ne estis en Lisbono dum mia junaĝo."

La doĝo managitis. "Ne diru! En Lisbono, onidire, la virinoj estas nigraj kiel katoj. Sed en Venecio, homido, en Venecio antaŭ proksimume tridek jaroj, tiam estis virinoj! Kvazaŭ de Tizian! Kaj kion la virinoj en Ofiro, rakontu!"

"Mi estas maljuna, via ekscelenco," diris Fialho, "sed Manolo povus rakonti, se ne mortigus lin Muzulmanoj, kiuj nin kaptis apud Balearoj."

"Ĉu li povus multon rakonti?" deniandis la doĝo interesite.

"Madono," ekkriis la maljuna navigisto, "tion vi, ekscelenco, kredus eĉ ne al li. Mi diras, kiam ni tie pasigis dek kvar tagojn, vi estus povinta la tutan Manolon elskui el pantalono."

"Kaj kion la reĝino?"

"La reĝino havis feran zonon kaj ferajn braceletojn. Laŭdire vi havas feron, ŝi diris; al ni iam liveras la feron arabaj komercistoj."

"Arabaj komercistoj!" ekkriis la doĝo kaj pugnofrapis la apogilon. "Jen vi vidas, ĉie nin kanajloj elpuŝas el la merkatoj! Tion ni ne toleros, ĉi tie temas pri la plej altaj interesoj de la Venecia respubliko! En Ofiron devas liveri ni, kaj punkto! Mi donos al vi tri ŝipojn, Giovanni, tri ŝipojn plenajn de fero "

La episkopo levis la manon. "Kaj kio plue, Giovanni?"

"La reĝino ofertis al mi por ĉiu mia fero egalan pezon da oro."

"Kaj vi tion, memkomprene, akceptis, vi ŝtelisto!"

"Mi ne akceptis, monsinjoro. Mi diris, ke mi vendas la feron ne laŭ pezo, sed laŭ volumeno."

"Ĝuste," diris la episkopo. "Oro pli pezas."

"Speciale oro el Ofiro, monsinjoro. Ĝi estas trioble pli peza ol la ordinara oro kaj estas ruĝa kiel fajro. La reĝino do ordonis, ke oni forĝu el la oro egalan ankron, egalajn najlojn, egalajn ĉenojn kaj egalajn glavojn, kiaj estis la niaj feraj. Tial ni devis kelkajn semajnojn atendi."

"Kaj kial ili bezonas feron?" miris la doĝo.

"Ĉar ĝi estas por ili maloftaĵo, via ekscelenco," diris la maljuna komercisto. "Ili pretigas el ĝi juvelojn kaj monon. Ili kaŝas ferajn najlojn en kestoj kiel trezoron. Ili diras, ke fero estas pli bela ol oro."

I.a doĝo mallevis la palpebrojn, similajn al palpebroj de meleagro. "Mirinda," li murmuris. "Tio estas, Giovanni, eksterordinare mirinda. Kaj kio poste okazis?"

"Poste ili ŝarĝis per tiu oro la flugilhavajn mulojn kaj transportis nin egalmaniere al la marbordo. Tie ni kunigis la ŝipon per oraj najloj kaj pendigis oran ankron per ora ĉeno. Ŝiritan ŝnuregaron kaj velojn ni anstataŭis per silkaj kaj ekŝipis per favora vento hejmen."

"Kaj la perloj," diris la doĝo, "ĉu neniujn perlojn vi kunprenis?"

"Ni ne kunprenis," diris Fialho. "Mi petas pardonon, da ili tie estis ja kiel da sablo. Nur kelkaj perleroj implikiĝis en niajn ŝuojn kaj ankaŭ tiujn forprenis de ni la alĝeriaj paganoj, surpriz-atakintaj nin apud Balearoj."

"Ŝajnas," murmuris la doĝo, "ke ĉi tiu priskribo estas sufiĉe versimila."

La episkopo iomete jesis. "Kaj kio pri la bestoj," li rememoris. "Ĉu ekzistas en Ofiro iuj centaŭroj?"

"Mi ne aŭdis pri ili, monsinjoro," diris respekte la navigisto. "Sed estas tie fenikopteroj."

La episkopo eksnufis tra la nazo. "Vi versimile eraras. Fenikopteroj estas ja en Egiptio - estas konate, ke ili havas nur unu piedon."

"Kaj ili havas tie sovaĝajn azenojn," aldonis la navigisto, "striitajn nigre kaj blanke, egalmaniere kiel tigroj." La episkopo levis suspekte la okulojn. "Vi, ĉu vi ne volas nin paroltrompi? Kiu iam vidis striitajn azenojn? Unu afero mirigas min, Giovanni. Vi asertas, ke trans la Ofiran montaron vi flugis sur flugilhavaj muloj."

"Tiel estas, monsinjoro."

"Hm, ni rigardu. Laŭ arabaj raportoj vivas en la Ofiraj montoj birdo Grifo, kiu, kiel konate, havas metalan bekon, metalajn ungegojn kaj bronzajn plumtubojn. Ĉu vi aŭdis nenion pri ĝi?"

"Mi ne aŭdis, monsinjoro," balbutis la navigisto.

La episkopo de Pordenone skuis konsidereme la kapon.

"Trans la montojn, homido, ne eblas flugi, tion vi ne kredigos al ni; ja tie, kiel pruvite, vivas birdo Grifo. Ĝi estas teknike neebla, la birdo Grifo forbekus la Pegazojn kiel hirundo muŝojn. Homo, nin vi ne superruzos. Kaj kio, vi fripono, kiaj arboj tie kreskas?"

"Nu, kiaj arboj," eligis el si la malfeliĉulo, "estas konate, kiaj arboj. Palmoj, monsinjoro."

"Do vidu, kiel vi mensogas," diris la episkopo venke.

"Laŭ Bubono el Biskro, kiu estas aŭtoritato en ĉi-aferoj, kreskas en Ofiro granatarboj, kiuj havas karbunkolojn anstataŭ kernoj. Vi elpensis, kamarado, malsaĝan historion!"

Giovanni Fialho falis genuen. "Kiel estas Dio super mi, monsinjoro, kiel mi, malklera komercisto, povus elpensi Ofiron?"

"Al mi vi ion rakontos," mentoris lin la dokta episkopo, "mi scias pli bone ol vi, ke en la mondo ekzistas Ofiro, lando de oro; sed, kio koncernas vin, vi estas mensogulo kaj fripono. Tio, kion vi diras, kontraŭas al fidindaj fontoj kaj estas do mensoga. Via doĝa ekscelenco, tiu ulo estas trompisto."

"Denove unu," ekĝemis la maljuna doĝo, zorgoplene palpebrante. "Terure, kiom da aventuruloj ekzistas hodiaŭ. Forkonduku lin!"

Podesta vieegerente demande ekrigardis.

"Kiel ordinare, kiel ordinare," oscedis la doĝo. "Lasu lin sidi, ĝis li bluiĝos, kaj poste vendu lin por galero. Domaĝe," li murmuris, "ke li estas trompulo: kelko el la dirita havis ian kernon. . . Versimile li aŭdis tion de la Araboj."

[1932]

Goneril, filino de Lear

Ne, nenio estas al mi, vartistino, - kaj ne diradu al mi ora knabinjo. Mi scias, ke vi tiel diradis al mi, kiam mi estis malgranda; kaj reĝo Lear diradis al mi vi bubo etula, ĉu vi scias? Li prefere estus havinta filon, - kion vi pensas, ĉu filoj estas pli bonaj ol knabinoj? Regan estis de ĉiam fraŭlineto, kaj Kordelia - vi scias ja: muŝoj manĝu min. Vigla kiel lignoŝtipo. Kaj Regan - oni eĉ ne supozus tion ĉe ŝi: la nazon supren, kiel reĝino, sed egoistino, ĉu vi memoras? En ŝi tio estis de ĉiam. Diru, avino, ĉu mi estis malbona, estante malgranda. Do vidu.

Kiel okazas, ke la homo iĝas malbona? Mi s c i a s, vartistino, ke mi estas malbona. Ne diru, ankaŭ vi tion pensas. Al mi estas indiferente, kion vi ĉiuj pensas pri mi. Eble ankaŭ malbona: sed en tio, kio estis kun la patro, pravis mi, vartistino. Kial li nur obstinis en tio, ke li devas treni kun si tiujn cent siajn viraĉojn, kaj se ili estus nur cent: sed krome ankoraŭ ĉiaspeca servistaro, - tio simple ne estas ebla. Lin mi tre ŝatus vidi, je mia animo, vartistino, mi amis lin, treege amis, multe pli ol iun alian en la mondo; sed tiu lia bando, Kristo Sinjoro - Ili faris ja el mia domo bordelon! Nur rememoru, vartistino, kiel ĝi ĉi tie aspektis: nuraj mallaboremuloj, nura rumoro kaj kvereloj kaj kriado, kaj da malpuraĵo, nu vi scias - Pli malbona ol sterkejo. Diru, vartistino, kiu domestrino ĉi t i o n tolerus? Kaj ordoni al ili oni ne povis, ba ne! al i l i povis ion ordoni nur reĝo Lear. Al mi ili nur rikanis. Nokte ili faris vizitojn al servistinoj - senĉese estis ie aŭdeble paŝ', paŝ', kaj susuro kaj pepado - la duko dormis kiel ligno; mi vekas lin, ĉu vi aŭdas? Kaj li murmuris, lasu ilin kaj dormu. - Imagu, vartistino, kiel estis al mi ĉe tio! Ankaŭ vi estis juna, vi scias tion imagi, ĉu? Kiam mi plendis al reĝo Lear, li eĉ priridis min: sciu knabino, kion alian vi povas atendi de la viroj? Ŝtopu al vi la orelojn, kaj prete.

Kaj mi do diris al li, ke tio ne estas ebla, ke li devas almenaŭ duonon de tiuj nenifaruloj forigi. Kaj sciu, li ofendiĝis. Ke estas maldanko kaj simile. Li terure furiozis, vi eĉ ne povas imagi. Sed mi scias ja, kio povas esti kaj kio ne; i l i devas zorgi nur pri tiu sia honoro, sed ni virinoj, ni devas pensi pri la domo kaj ordo. Al ili estas indiferente, eĉ se ĉi tie estus kvazaŭ en ĉevalejo. Diru, vartistino, ĉu pravis mi aŭ ne? Do, vidu. Kaj la paĉjo morte ofendiĝis. Kion mi devis fari? Mi s c i a s, avino, kio estas mia devo al li, sed kiel virino mi ankaŭ havas devon al mia domo, kion vi pensas? Kaj pro tio la paĉjo min malbenis. Kaj la duko - li nur palpebris kaj sendecide staris. Ĉu vi pensas, ke li defendis min? Ne. Li toleris trakti min kiel malbonan, bagateleman, kvereleman virinon. Vartistino, ĉu vi aŭdas, vartistino, en tiu momento io en mi iel krevis: mi - mi - mi komencis m a l a m i mian edzon. Mi malamas lin, bone sciu tion! M i m a l a m a s ! Kaj mi malamas la paĉjon, ĉar li estas kulpa pri tio, ĉu vi komprenas? Jes ja tiel estas, jes ja tiel estas; mi estas malbona, mi scias, sed mi estas malbona nur tial, ĉar mi pravis -

Ne, ne parolu; mi vere estas malbona. Vi scias ja, avino, ke mi havas amanton, ĉu? Se vi scius, kiel indiferente estas al mi, ke vi tion scias! Ĉu vi pensas, ke mi amas Edmundon? Mi ne amas; sed mi volas iel venĝi por tio, ke la duko ne kondutis virece. Simple mi malamas lin. Vartistino, eĉ ne ideon vi havas, kio estas malami! Tio signifas esti malbona, malbona, plenplene malbona. Kiam oni komencas malami - kvazaŭ oni tute ŝanĝiĝus. Mi estis tute bona knabino, kaj povis esti el mi bona edzino; mi estis filino, estis fratino, kaj nun mi estas nur malbona. Mi ankaŭ jam vin ne amas, avino, nek min, nek min. Mi pravis; se ili estus tion agnoskintaj, mi estus alia, kredu al mi -

Ne, mi ne ploras. Ne pensu, ke ĝi suferigas min iel. Male, oni estas pli libera, malamante. Oni povas pensi kion ajn - antaŭ nenio oni devas halti. Vidu, a n t a ŭ e mi ne kuraĝis vidi ĉe mia edzo, ke li estas antipatia, ke li estas dikventra, ke li estas pantoflulo, ke liaj manoj ŝvitas; kaj nun mi vidas tion. Nun mi vidas, ke paĉjo Lear estas ridinda tirano, ke li estas sendenta kaj freneza maljunulaĉo - ĉion mi vidas. Ke Regan estas vipuro kaj mi, vartistino, ke mi havas en mi tiajn strangajn kaj terurajn aferojn - antaŭe mi tion eĉ ne scietis. Subite ĉio ĉi venis. Diru, ĉu ĝi estas m i a kulpo? Mi pravis; ili ne devis peli min tiom ekstremen. Tion vi ne povas kompreni, vartistino. Iam mi pensas, ke mi povus murdi la dukon, ronkantan apud mi. Simple per ĉastranĉilo lin buĉi. Aŭ veneni Regan. Jen, fratinjo, trinku vinon. Ĉu vi scias, ke Regan volas forlogi de mi Edmundon? Ne ĉar ŝi amus lin; Regan estas malvarma kiel ŝtono. Sed ŝi faras tion kontraŭ mi. Kaj ŝi kalkulas kun tio, ke Edmundo iel forigos tiun malsaĝulon dukon kaj mem uzurpos la tronon post Lear. Nepre tiel estas, vartistino. Regan estas nun vidvino - tiu lacerto havis de ĉiam feliĉon. Sed ne pensu, ke ŝi sukcesos: mi atentas kaj malamas. Mi eĉ ne dormas, nur por povi pensi kaj malami. Se vi scius, kiel oni en mallunio bele kaj senfine malamas. Kaj se mi rememoras, ke ĉio ĉi venis nur pro obstino de la paĉjo kaj iu malordo en la domo - Diru, tion neniu mastrino povus toleri.

Vartistino, vartistino, vartistino, kial ili tiam ne vidis, ke mi pravis!

[1933]

Hamleto, princo dana

[Sceno deka] (Rosenkrantz kaj Guildenstern estas forirontaj)

HAMLETO
Momenton sole, kara Guildenstern,
nur vorton, Rosenkrantz!

GUILDENSTERN
Bonvolu, princo?

ROSENKRANTZ
Vi deziras, princo?

HAMLETO
Nur demando.
Kiel la prezentado porkortega,
la tragedi' pri rego veneninto,
efikis je la reĝo?

ROSENKRANTZ
Terure, princo.

HAMLETO
Terure, ĉu?

GUILDENSTERN
La reĝo perpleksiĝis.

HAMLETO
Kaj la reĝino?

ROSENKRANTZ
La reĝin' svenemis.

HAMLETO
Kaj la ceteraj?

GUILDENSTERN
Kiuj, princa moŝto?

HAMLETO
Nu, vi kaj koirteganoj, sinjorinoj
kaj ĉiu ĉeestanta en la ĉambro,
dum oni ludis tion. Kion ili?
ROSENKRANI'Z
Nenion, princo.

GUILDENSTERN
Ilin ĉio ravis,
ke eĉ ne vorton ili povis diri.

HAMLETO
Kaj Polonio?

GUILDENSTERN
Polonio ploris.

HAMLETO
La korteganoj?

ROSENKRANTZ
Ili plorsingultis.
Mi mem ne povis, princo, teni larmojn
kaj vidis, ke amiko Guildenstern
la okul-roson kaŝis per maniko.

HAMLETO
Kaj la soldatoj?

GUILDENSTERN
Turnis for vizaĝon,
por kaŝi sian fortan emocion.

HAMLETO
Vi pensas do, ke tiu ludo estis -

ROSENKRANTZ
Sukces' grandega.

GUILDENSTERN
Jes, sed meritita.

ROSENKRANTZ
La brila ludkonstru'!

GUILDENSTERN
La scen-vigleco!

HAMLETO
La teatraĵo tamen havis mankojn -
ROSENKRATZ
Pardonu, princo, kiajn?

HAMLETO
Hm, ekzemple. . .
La ludo povis esti ja pli bona.
Mi scias, la aktoroj faris, kio eblis,
tamen ilia reĝ' ne estis reĝo,
nek la murdint' murdinto. Ho, sinjoroj,
se la murdinton estus mi ludinta
tiam - mi ĵuras al vi per Hekata,
eĉ mem murdint' ekkonus veran murdon!
Prijuĝu mem! (Li ludas.)

ROSENKRANTZ
O, princo, grandioze!

GUILDENSTERN
Ludite brile!

ROSENKRANTZ
Oni dirus vere,
ke fakte vidis vi murdinton iam
kaŝiri al laboro terurega.

HAMLETO
Ne, Rosenkrantz, ĝi ja en mi troviĝas,
- de kie kaj por kio? Kiu scias? Ĉit, aŭdu!

GUILDENSTERN
Kion, princ'?

HAMLETO
- Sekreton mian.

ROSENKRANTZ
Aj, princ', ĉu vere?

HAMLETO
Eĉ sekreton grandan.
Nenion por oreloj korteganaj,
nur por amikoj la plej bonaj. Venu!

GUILDENSTERN
Princo!

HAMLETO
Nenia princ'!

GUILDENSTERN
Ne, via moŝto.

HAMLETO
Nur Hamleto.

GUILDENSTERN
Laŭ via volo, princo.

HAMLETO
Do, aŭskultu,
kaj ĉe vi tenu kaŝe mian planon
maturiĝintan plene.

ROSENKRANTZ
Kian, kara princo?

HAMLETO
Aktoro estos mi.

ROSENKRANTZ
Ĉu vere, princo?

HAMLETO
Jam decidite Rosenkrantz. Mi morgaŭ
intencas iri for kun la aktoroj.
De urb' al urbo ludi tiun ludon
pri l' granda reĝo, kiun oni murdis;
pri la murdinto, kiu post li venis
sur lian tronon kaj en lian varman
edzecan liton; kaj pri la reĝino,
vidvina eĉ ne dum monato unu,
kaj petolanta jam en ŝvita lito
kun friponaĉ', murdisto kaj ŝtelisto
ŝtelinta regnon . . . Ju pli mi pripensas,
des pli allogas min figuro lia.
Ej, ludi lian tutan abomenon,
la fian kaj perversan serpentaĉon,
kiu infektas, kion ajn li tuŝas,
- ej, kia rolo! Estus nur necese
alie ludi ol l' aktoro migra,
-- li penas, penas, tamen li malfortas
por tiom da fiaĵoj. Tiun reĝon
li povas ludi. Sed ne la kanajlon.
Por lia rol' li ne sufiĉe grandas.
Domaĝe pri la rolo! Mi ĝin ludus,
penetrus al li en gluecan menson,
kaj mi elpremus ĝis la lasta guto
ĉioman hom-malvirton! Kia rolo!

GUILDENSTERN
Kaj kia teatraĵ'!

HAMLETO
Ne tuta misa -

ROSENKRANTZ
Bonega eĉ!

HAMLETO
Mi devis ĝin pli fajli,
kaj - Eble mi revenos al la temo,
ĝi indas tion; min la reĝ' perfida,
la fia, abomena karaktero
treege logas. Kara Rosenkrantz,
mi volas skribi dramojn.

ROSENKRANTZ
Brave, princo!

HAMLETO
Mi verkos, verkos. Temoj ja abundas.
Tiu kanajlo - la unua. Dua:
pri korteganoj fiaj kaj flataĉaj -

ROSENKRANTZ
Brilege, princo!

HAMLETO
Tria: komedio
pri idioto, aĝa ĉambelano -

GUILDENSTERN
Bonega temo!

HAMLETO
Kvara ludo temos
knabinon unu.

ROSENKRANTZ
Kia ludo?

HAMLETO
Ludo.

GUILDENSTERN
Tre multpromesa temo.

ROSENKRANTZ
Poezia.

HAMLETO
Kaj Hamleto skribos. Sur la tron' fripono
la homojn senhaŭtigos sen tranĉilo,
la korteganoj dorsojn kurbigados,
kaj Hamleto verkos. La militoj daŭros,
pli aĉe fartos la malfortaj homoj,
la fortaj male. Kaj Hasnleto skribos,
kaj li ne movos manon, ne leviĝos
por ion fari -

GUILDENSTERN
Kion, princo?

HAMLETO
Kion?
Mi ja ne scias, kion oni faras
kontraŭ malbona rega politiko.

ROSENKRANTZ
Neinon, princo.

HAMLETO
Nenion?

GUILDENSTERN
Nu, aperas
de temp' al temp' en historio viroj,
kiuj stariĝas frunte de l' popolo
kaj per ekzemplo aŭ per elokvento
ĝin decidigas rompi per ribelo
malbonan regantaron.

ROSENKRANTZ
Tio, princo, okazas tamen nur en historio.

HAMLETO
Jen, jen. Nur en la histori'. Vi diras,
ilia elokvent' ekmovas homojn?
Malĝojo mutas. Devas iu veni
precize nomi la aferojn: vidu,
jen subpremado, jen maljusta ago,
jen oni fie krimas kontraiŭ ĉiu,
kaj kiu via reĝ' sin nomi volas,
estas ŝtelist', murdisto, malĉastulo,
- jen la afero. Kiuj estas viroj,
ĉu vi toleros la senhonorigon?
ĉu via man' ne prenos glavon, klabon?
ĉu tiu senhonoro vin jam kastris?
Vi estas sklavoj, kiuj jam toleras
la vivon sen honor' -?

GUILDENSTERN
Vi elokventas.

HAMLETO
Aj, elokventas? Mi stariĝu do
kaj - kiel en la histori' - mi kreu
la voĉon de l' popol' per elokvento?

ROSENKRANTZ
Jes ja, popolo via certe estas
sindona al vi, princ'.

HAMLETO
Kaj poste frunte
de la popol' ekstari kaj renversi
la putran tronon?

GUILDENSTERN
Sed ĝi, mia princo,
jam estas politik'.

HAMLETO
Ho, stranga sento,
antaŭ si vidi tiel grandan taskon!
Sinjoroj, dankon.

ROSENKRANTZ
Ni ne ĝenos, princo.
(Rosenkrantz kaj Guildenstern foriras.)

HAMLETO
Ĉu esti aŭ ne esti, jen demando.
Kaj se jam esti, kiu do? Ĉielo,
reĝido esti, jes! Ĉe l' trono stari,
rideti nur ĝentile kaj lojale,
- ĉu ne sur tron'? Ne, tie jam alia!
Atendi lian morton, ĝis la sango
nigrega en li haltos! Tiel? Ne,
prefere tiun bruston perfidulan
trapiki per ponard' kaj tiel venĝi
la morton de la patro. Honton lavi
de l' lit' patrina! Kial mi hezitas?
Ĉu estas mi timulo? - Ho, ne tiel.
Mi sorbas per okul' la fian vangon,
malĉastajn lipojn, lian vagan vidon
kaj sentas: nun mi havas lin kaj povus
fidele bildi lin. Mi provas kaŝe
la fivizaĝon preni. Kia rolo!
Aktoro esti, jes, mi malvualus
la tuton de l' senhonta malboneco,
kiun subkaŝas la buŝaĉ' ridanta -
Ĝi logas, logas tre. - Sed tiun vangon
rekonus nur la homoj de l' nuntempo,
- neniu plu? - Prefere por eterne lin
pruvi kulpa kaj la homajn monstrojn
kaj ĉion putran, kion li arigis
en ŝtato dana! Kia loga tasko!
- Mi estas ja poeto! Mi do povas
akuzon skribi daŭran por jarcentoj,
kaj per fingro, kiu ne putriĝos,
al ĉiuj montri la ulceron pusan -
Jen, kia elokvent'! ĉu ne domaĝe,
se mi ĝin sole por mi mem malŝparas?
Ĉu sur foiro kunvenigi homojn
paroli kaj paroli - Ja ne estas
ili el koto. Elokventa homo
povus elfrapi el iliaj kapoj
purigan fulmon kontraŭ la tiranoj!
Ĝi logas, logas - Tamen mi ne povus
prezenti lin. Domaĝe! Kia aktoro
mi estus! Sed se estus mi aktoro,
ne povus mi inciti fulmotondron
fraponta tronojn? - Sed mi ĉi-okaze
ne povus skribi verkojn jam! Domaĝe!
- Do, kion diable? Ĉu lin senmaskigi
per ludo sur scenej', aŭ por eterne
alnajli sur la pord' kiel vesperton,
aŭ detronigi per popol' kolera?
Nu, kion do? - Kaj kion se, supoze,
mi nur kredigas min, ke mi venĝemas?
Aktoro esti por deŝiri maskon
de l' vizaĝaĉ'? Se ludi, do pro tio,
ke estas ĝi en mi kaj mi devas
la homfigurojn el mi mem kreadi,
ĉu bonajn aŭ malbonajn! Lin prezenti
mi vere pleje ŝatus, - kia rolo! -
Aktoro simple esti! Aŭ nur verki,
ne pro venĝem', sed pro la nura ĝojo,
ke ĉiu vort' sub mia man' viviĝas -
Kaj kial verki nur? Kaj ne paroli?
Do esti orator', popolon gvidi,
paroli kaj paroli kiel birdo
belege, rave kantas, ke mi fine
min mem konvinkus kaj ekkredus, kion
mi diras! - Jes ja. Esti plene iu,
jen estas tiu liberiga vorto!
Aktori? Verki? Iri kun popolo?
Do kion? Ho, infero! Kian rolon
Hamlet' elektu? Kion mi kapablus
estante fine iu! - Jes, sed kiu?
Jen la demando!

[1934]

Konfeso de Donjuano

La mortlo de la malfeliĉa Dona Elvira estis venĝita; Donjuano Tenorio kuŝis kun trapikita brusto en Posada de las Reinas kaj videble estis mortanta. "Emfizemo de pulmo,"" murmuris la loka doktoro. "Iu ankoraŭ resaniĝus el tio, sed caballero tiom kaduka kiel Donjuano -. Estas ja malfacilaj aferoj, Leporello; por diri al vi, al mi ne plaĉas lia koro. Nu, memkompreneble: post tiaj ekscesoj in venere - klare astenia kazo, sinjoroj. Pro certeco, Leporello, mi venigus paroĥestron, eble li ankoraŭ rekonsciiĝos, kvankam laŭ nuna stato de la scienco - mi ne scias. Mi havas la honoron adiaŭi vin, caballeros."

Tiel okazis, ke Padre Jacinto eksidis ĉe piedoj de Donjuano kaj atendis, ĝis la paciento rekonsciiĝos el la sveno; dume li preĝis por lia notore peka animo. Se mi sukcesus savi tiun inferan pekulon, pensis la bona pastro; li ŝajnas esti ege likvidita - eble ĝi humiligos lian arogantecon kaj alkondukos lian menson en staton de pentanta bedaŭro. Ne al ĉiu okazas ricevi en la manojn tiel faman kaj senkonscienan diboĉulon; homido, tian raran kaŭzon eble ne havis eĉ la episkopo de Burgoso. Nu, la homoj flustros: Jen Padre Jacinto, jen, kiu savis la animon de Donjuano -.

Padre ektremis kaj krucsignis sin; unue li rekonsciiĝis el tiu diabla tentado de fierego, parte li konsciigis al si, ke lin fikse alrigardas la brulaj kaj kvazaŭ mokaj okuloj de la mortanta Donjuano.

"Kara filo," diris la honorinda Padre tiel afable, kiel li nur sciis, "vi mortas; post nelonge vi staros antaŭ juĝa katedro de Dio ŝarĝita de ĉiuj pekoj, kiujn vi faris en via porkula vivo. Mi petas vin pro amo de nia Sinjoro, demetu ilin, dum vi havas tempon; ne decas, ke vi migru en la transan mondon vestita per malpura robo de viaj malvirtoj kaj makulita de malpuraĵo post viaj surteraj agoj."

"Jes," aŭdiĝis Donjuano. "Ankoraŭ foje alivesti sin. Padre, ĉiam mi atentis esti vestita konforme al la cirkonstancoj."

"Mi timas," diris Padre Jacinto, "ke ne sufiĉe vi komprenis. Mi demandas vin, ĉu vi volas pente konfesi viajn malvirtojn."

"Konfesi," ripetis senenergie Donjuano. "Multe nigrigi min. Aĥ, patro vi ne kredus, kiom ĝi efikas je virinoj."

"Juano," morniĝis la bona pastro, "lasu jam la surterajn aferojn; memoru, ke vi estos parolonta kun via Kreinto."

"Mi scias," diris Donjuano ĝentile. "Ankaŭ mi scias, ke decas morti kiel kristano. Ĉiam mi atentis, kio decas - laŭeble, patro. Per mia honoro, mi diros ĉion senceremonie; unue por longaj paroloj mi estas tro malforta kaj due ĉiam estis mia principo iri al la celo rekte kaj sen flankiroj."

"Mi laŭdas vian rezignacion," diris pastro Jacinto. "Sed une, kara filo, bone preparu vin, esploru vian konsciencon kaj veku en vi humilan penton pro viaj malvirtoj. Dume mi atendos."

Post tio Donjuano fermis la okulojn kaj esploris sian konsciencon, dume Padre mallaŭte preĝis pri Diaj helpo kaj revelacio.

"Mi pretas, patro," aŭdiĝis Donjuano post nelonge kaj komencis konfesi. Padre Jacinte kontente kapskuis: la konfeso ŝajnis esti sincera kaj kompleta; mankis en ĝi nek mensogo kaj blasfemo, murdo, falsĵuro, fierego, nek trompo nek perfido - Donjuano estis vere peza pekulo. Kaj subite li eksilentis kvazaŭ laca kaj fermis la okulojn.

"Ripozu, kara filo," stimulis lin la paroĥestro pacience, "kaj poste daŭrigu."

"Mi finis, honorinda patro," diris Donjuano. "Se mi ion forgesis, tio estas certe nur bagateloj, kiujn Dio bonvolos pardoni al mi."

"Kiel?" ekkriis pastro Jacinto, "tion vi nomas bagateloj? Kaj la malĉastado, tra kiu vi vadis dum via tuta vivo, la virinoj, kiujn vi delogadis, viaj malpuraj pasioj, kiujn vi senbride troĝuadis? Nur knabeto, bele konfesu; antaŭ Dio, ci senmoralulo, estas sekretigita neniu el viaj malĉastaj agoj; prefere pentu viajn fiagojn kaj senpezigu vian pekan animon!"

Sur vizaĝo de Donjuano aperis mieno dolora kaj senpacienca. "Mi jam diris al vi, patro," li diris obstinege, "ke mi finis. Per mia honoro, nenio plu direnda al vi."

Tiumomente gastejestro de Posada de las Reinas ekaŭdis bruegan kriadon el la ĉambro de la vundito. "Dio kun ni," li ekvokis kaj krucsignis sin, "ŝajnas, ke Padre Jacinto ekzorcas diablon el la povra sinjoro. Miadio, tiajn aferojn mi vere ne ŝatas en mia gastejo."

La menciita kriado daŭris tre longe, tiom longe, ĝis oni kuirpretigus fabojn; de temp' al tempo ĝi obtuziĝis en energia admonado, de temp' al tempo ĝi ektondris en sovaĝa muĝo; subite elpafiĝis el la ĉambro de la vundita sinjoro Padre Jacinto, punca kiel meleagro, kaj vokante Madonon, fuĝis en preĝejon. Poste estis silente en la gastejo; nur la afliktita Leporello englitis en la ĉambron de sia sinjoro, kiu kuŝis kun fermitaj okuloj kaj ĝemis.

Posttagmeze alveturis en tiun lokon Padre Ildefonso de Societas Jesu, veturante sur mulo el Madrido al Burgoso; kaj ĉar tiutage estis tro varme, li descendis apud paroĥejo kaj vizitis patron Jacinton. Li estis malgrasega pastro, sensuka kiel malnova kolbaso kaj kun brovo tiel hirta kiel akselo de maljuna kavaleriano.

Post kiam ili kune eltrinkis kazeiĝintan lakton, la jezuito fiksis rigardon al patro Jacinto, vane penanta kaŝi, ke io lin afliktas. Estis tia silento, ke la zumado de muŝoj ŝajnis preskaŭ sonego.

"Nome, jene ĝi estas," fine subite ekparolis la afliktita Padre Jacinto. "Ni havas ĉi tie pezan pekulon, kuŝantan agonie. Vi devas scii, Don Ildefonso, li estas la misfama Donjuano Tenorio. Li havis ĉi tie amaferon, duelon aŭ kion - koncize mi iris konfesigi lin. Komence ĉio iris kun li tre ĝojige, tre bele li konfesis, ververe; sed kiam venis la sesa el la dekalogo -- nenion mi sukcesis eligi de li, eĉ ne unu vorton. Kaj ke li havas nenion direndan al mi. Madono, tiu kanajlo! Se mi konsideras, ke li estas la plej granda diboĉulo de ambaŭ Kastilioj - nek en Valencio nek en Kadizo onidire iu povas lin egali. Oni diras, ke dum la lastaj jaroj li delogis sescent naŭdek sep knabinojn - el ili cent dek tri foriris en monaĥinejon, ĉirkaŭ kvindek mortigis iliaj patroj aŭ edzoj en justa kolero kaj al la proksimume sama nombro krevis la koro pro aflikto. Kaj nun imagu, Don Ildefonso, ke tia voluptulo asertas al mi sur mortlito en la vizaĝon, ke li in puncto de amorado havas nenion por konfesi! Kion vi diros pri tio."

"Nenion," diris la patro jezuito. "Kaj vi rifuzis al li la absolvon?"

"Memkomprene," respondis Padre Jacinto deprimite. "Ĉiuj paroloj estis vanaj. Mi admonis lin, ke en ŝtono mi devus veki pentofaradon, sed ĉi tiun protokanajlon nepre nenio efikas. Jes, pri fierego mi pekis, patno, li diris al mi, mi falsĵuris ĉion kion vi volas - sed en tio, pri kio vi demandas, mi havas nenion direndan. Kaj ĉu vi scias, sur kio ĝi baziĝas, Don Ildefonso?" elpuŝis subite Padre kaj haste krucsignis sin. "Mi opinias, ke li havis kontakton kun satano. Tial li ne povis tion konfesi. Tio estis obskuraj sorĉoj. Li delogadis virinojn pere de infera potenco." Padre Jacinto ektremis. Vi devus lin rigardi, Domine. Mi dirus, ke ĝi vidiĝas el liaj okuloj."

Don Ildefonso, S. J., silente meditis. "Se vi opinias," li diris fine, "mi iros rigardi tiun viron."

Donjuano dormetis, kiam Don Ildefonso silente enpaŝis la ĉambron kaj mansigne forsendis Leporellon; poste li eksidis sur seĝo ĉe kapo de la mortanto kaj observis la magran vizaĝon de l' agonianta homo.

Post ege longa tempo la vundito ekĝemis kaj malfermis la okulojn.

"Donjuano," diris la jezuito milde, "ŝajnas, ke estus por vi lacige paroli."

Donjuan senenergie jesis.

"Ne gravas," diris la jezuito. "Via konfeso, sinjoro Donjuano, ne estis en unu punkto klara. Mi prezentos al vi demandojn, sed eble vi povus montri konsenton aŭ malkonsenton al tio, kion mi diros al vi - pri vi."

La okuloj de la vundito preskaŭ angore fiksiĝis al la senmova vizaĝo de la pastro.

"Donjuano," komencis Don Ildefonso preskaŭ leĝere, "mi aŭdis pri vi jam delonge; mi pripensis, kial fakte vi ĵetas vin de virino al virnio, de amo al amo; kial vi neniam povas resti, neniam halti en tiu plenumiĝo kaj trankvilo, kiun ni homoj nomas feliĉo -"

Donjuano montris dentojn en dolora grimaco.

"De amo al amo," daŭrigis Don Ildefonso trankvile. "Kvazaŭ vi volus senĉese kaj denove iun konvniki - versimile vin mem, ke vi indas la amon, ke vi estas viro, kian virinoj amas - kompatinda Donjuano!"

La lipoj de la vundito moviĝis; estis, kvazaŭ li ripetus la lastajn vortojn.

"Kaj dume," parolis la pastro amike, "neniam vi estis viro Donjuano; nur via spirito estis spirito de viro, kaj tiu hontis, sinjoro, kaj malespere penis kaŝi, ke la naturo ne donis al vi, per kio estas pridonacita ĉiu vivanta estaĵo -"

El la lito aŭdiĝis knaba plorego.

"Tial, Donjuano v i ŝ a j n i g i s v i r o n ekde junaĝo; vi estis aŭdace kuraĝa, aventurema, fierega kaj afekta, por venki en vi mem la humiligan senton, ke la aliaj estas pli bonaj kaj pli virecaj ol vi; sed tio estis mensogo kaj tial vi disipe akumuladis pruvon post pruvo, neniu povis vin sekvi, ĉar ĝi estis nur afektata kaj senkerna - vi delogis eĉ ne unu virinon, Donjuano. Vi neniam ekkonis la amon, vi nur febre strebis, kiun ajn dezirindan kaj noblan virinon vi renkontis, ravi ŝin per via spirito, via kavalireco, via pasieco, en kiun vi mem prezentis vin al vi - ĉion ĉi vi sciis perfekte, ĉar v i l u d i s tion. Kaj kiam venis la momento, kiam sub virino sinkas la genuoj - tio certe estis por vi infero, Donjuano, ĝi nepre estis infero, ĉar en tiu momento vi estis travivanta vian damnan fieregon kaj samtempe vian plej teruran humiligon. Kaj vi devis vin elŝiri el la brakumo, kiun vi vivriske konkeris, kaj fuĝi, povra Donjuano, fuĝi el la brakoj de l' venkita virino kaj krome kun iu bela mensogo sur ĉi tiuj nerezisteblaj lipoj. Ĝi nepre estis infero, sinjoro Juano."

La vundito turnis la kapon al la muro kaj ploris.

Don Ildefonso ekstaris. "Povrulo," li diris, "vi hontis tion konfesi eĉ en la sankta konfeso. Do vidu, nun ĝi jam pasis, sed mi ne rajtas senigi Padre Jacinton de lia pentanto."

Kaj li venigis la paroĥestron; kaj kiam venis patro Jacinto, diris al li Don Ildefonso: "Rigardu, patro, li konfesis ĉion kaj ploris. Lia pento estas ekster ĉiu dubo humila; eble ni povus lin absolvi."

[1932]

Romeo kaj Julieta

Juna angla aristokrato, Oliver Mendeville restadanta en Italio por studvojaĝi, ricevis en Florenco raporton, ke lia patro Sir William forlasis ĉi tiun mondon. Sir Oliver do adiaŭis kun peza koro kaj abundaj larmoj al signorina Maddalena, ĵurante, ke li revenos kiel eble plej baldaŭ, kaj ekvojaĝis kun sia servisto en la direkto al Ĝenovo.

Trian tagon de ilia vojaĝo surprizis ilin ega pluvo, ĝuste kiam ili estis enveturantaj iun nestaĉon. Sir Oliver haltis kun ĉevalo sub maljuna ulmo. "Paolo," li diris al la servisto, "rigardu, ĉu estas ĉi tie iu albergo, kie ni traatendus la pluvegon."

"Kio koncernas la serviston kaj la ĉevalojn," aŭdiĝis voĉo super lia kapo, "albergo estas tie post la angulo; sed vi, cavaliere, farus honoron al mia paroĥejo, se vi rifuĝus sub ĝian modestan tegmenton."

Sir Oliver demetis larĝgrandan ĉapelon kaj turnis sin al fenestro, de kie gaje grimacis je li dika maljuna pastro. "Vossignoria reverendissima," li diris respekte,

"vi faras troan afablecon al fremdulo, kiu forlasas vian belan landon, ŝarĝita de dankemo pro ĉio bona, per kio li estis tiel disipe superŝutata."

"Bene, kara filo," diris la paroĥestro, "sed se vi ankoraŭ tempeton parolos, vi tramalsekiĝos tute. Descendu afable desur la ĉevalino kaj iome ĵetmoviĝu, ĉar ege pluvas."

Sir Oliver ekiniris, kiam molto reverendo parocco iris al li en koridoro renkonte: tiel etan pastron li ankoraŭ ne vidis; riverencante al li, li devis tiom kliniĝi, ke sango alfluis en lian kapon.

"Ej, lasu tion," diris la paroĥestro. "Mi estas nur franciskano, cavaliere. Oni nomas min Padre Ippolito. Hej, Marietta, alportu salamon kaj vinon. Tra ĉi tie, sinjoro, estas ĉi tie malbena mallumo. Vi estas inglese, ĉu? Do vidu, de tiu tempo, kiam vi, Angloj, apartiĝis de la sankta roma eklezio, vi abundegas en Italio. Mi komprenas, signore. Certe vi nostalgias. Rigardu, Marietta, tiu sinjoro estas inglese. Povrulo, tiel juna kaj jam li estas anglo! 'Tranĉu al vi pecon da tiu salamo, cavaliere, ĝi estas aŭtentika el Verono. Mi diras, al vino taŭgas nenio pli ol salamo el Verono, Bolonjanoj igu sin remburi per sia mortadelo. Fidu ĉiam la salamon el Verono kaj salajn migdalojn, kara filo. Vi ne estis en Verono? Domaĝe. De tie devenis la dieca Veronese, signore. Nome mi devenas el Verono. Glora urbo, sinjoro. Oni nomas ĝin urbo de Skaligeroj. Ĉu bongustas la vino?"

"Grazias, Padre," murmuris Sir Olivei. "Ĉe ni en Anglio oni nomas Veronon urbo de Julieta."

"Aj, aj," ekmiris Padre Ippolito, "kaj kial? Mi eĉ ne scias, ke tie estus iu princino Julieta. Vere, tie mi ne estis jam pli ol kvardek jarojn - kiu Julieta ŝi estus?"

"Julieta Kapulet," klarigis Sir Oliver. "Sciu, ni havas pri ŝi tian teatraĵon. . . de iu Shakespeare. Bela ludo. Ĉu vi konas ĝin, Padre?"

"Ne, sed atendu, Julieta Kapulet, Julieta Kapulet," muelparolis Padre Ippolito, "tiun mi devus koni. Mi estadis ĉe Kapuletoj kun Padre Lorenzo -"

"Ĉu vi konis monaĥon Lorenzon?" elspiris Sir Oliver.

"Kial mi ne konus lin? Mi, sinjoro, akolitadis al li. Aŭdu, ĉu ŝi ne estas tiu Julieta, kiu edziniĝis al grafo Pariso? Tiun mi konis. Ege pia kaj eminenta sinjorino, la grafino Julieta. Ŝi estis laŭdevena Kapulet, el tiuj Kapuletoj, kiuj komercis kun veluro."

"Ŝi ne povas esti tiu," deklaris Sir Oliver. "La vera Julieta mortis en junaĝo laŭ plej kortuŝa maniero, kiun vi povas prezenti al vi."

"Ha," diris la molto reverendo, "do ŝi ne estas tiu. Julieta, kiun mi konis, edziniĝis al grafo Pariso kaj havis kun li ok infanojn. Modela kaj virta edzino, juna sinjoro Dio donu al vi same egalan. Vere, oni rakontis, ke antaŭ tio ŝi perdis kapon pro iu juna crapulon - Ba, signore, pri kiu oni ne rakontus ion? La juneco estas, ni scias ja, senprudenta kaj ventkapa. Ĝoju, cavaliere, ke vi estas juna. Ĉu ingles'oj estas ankaŭ junaj?"

"Jes, estas," ekĝemis Sir Oliver. "Aĥ, patro, ankaŭ nin konsumas ardo de la juna Romeo."

"Romeo?" diris Padre Ippolito kaj ektrinkis. "Tiun mi devus koni. He, ĉu estis li tiu juna siocco, tiu dando, tiu kanajlo el Montekoj, kiu hakvundis grafon Parison? Onidire pro Julieta. Jes, tiel. Julieta estis edziniĝonta al grafo Pariso - bona edziĝ-ŝanco, signore, tiu Pariso estis ege riĉa kaj bona juna sinjoro - sed Romeo ekobstinis, ke Julietan ricevos li - Tia stulteco, sinjoro," murmuris Padre. "Kvazaŭ la riĉaj Kapuletoj povus doni filinon al iu el la bankrotintaj Montekoj. Kaj plie Montekoj estis partianoj de Mantovo, dume Kapuletoj estis je flanko de la Milana duko. Ne, ne. Mi opinias, ke tiu assalto assassinatico kontraŭ Pariso estis ordinara politika atenco. Hodiaŭ estas en ĉio nura politiko, kara filo. Memkomprene, post tiu banditaĵo devis Romeo fuĝi al Mantovo kaj plu ne revenis."

"Tio estas eraro," elpuŝis Sir Oliver. "Mi petas pardonon, Padre, sed tiel ĝi ne okazis. Julieta amis Romeon, sed la gepatroj volis devigi ŝin edziniĝi al grafo Pariso -"

"Ili sciis ja kial," konsentis la maljuna paroĥestro. "Romeo estis ribaldo kaj estis partiano de Mantovo."

"Sed antaŭ edziniĝo al Pariso pastro Lorenzo havigis al ŝi pulvoron, por ke ŝi falu en ŝajnan morton," kontinuis Sir Oliver.

"Tio estas mensogo," diris impete Padre Ippolito. "Tion patro Lorenzo neniam estus farinta. Sed vero estas, ke Romeo ekatakis Parison surstrate kaj hakvundis lin. Eble li estis ebria."

"Pardonu, patro, sed tio estis tute alie," protestis Sir Oliver. "Vero estas, ke oni Julietan enterigis. Romeo super ŝia tombo trapikis Parison per glavo -"

"Atendu," diris la panoĥestro. "Unue ĝi ne okazis super la tombo, sed surstrate proksime de la monumento al Skaligeroj. Kaj due Romeo ne trapikis lin, sed nur dishakis lian ŝultron. Hometo, rnortigi iun per glavo ne ĉiam sukcesas. Nur provu tion, juna sinjoro!"

"Scusi," oponis Sir Oliver, "mi vidis tion tuj ĉe la premiero sur scenejo. Grafo Pariso estis en duelo vere trapikita kaj mortis surloke. Romeo opiniante, ke Julia estas vere morta, venenis sin en ŝia kripto. Tiel ĝi estis, Padre."

"Ba ne," murmuris patro Ippolito. "Li ne venenis sin. Li fuĝis en Mantovon, amiko."

"Pardonu, Padre," insistis pri sia pravo Oliver, "mi vidis tion per ĉi tiuj okuloj - mi sidis ja en la unua vico! En tiu momento vekiĝis Julieta kaj vidinte, ke ŝia amato Romeo estas morta, ŝi prenis ankaŭ venenon kaj mortis."

"Kion vi opinias," koleris Padre Ippolito. "Mi miras, kiu faris ĉi klaĉojn. Vero estas, ke Romeo fuĝis en Mantovon kaj la povrulino Julieta pro aflikto super tio iomete duonvenenis sin. Sed ĝi estis nenio, cavaliere, nur tiel infaneca; mi petas vin, ŝi havis apenaŭ dek kvin jarojn. - Mi scias tion de tiu Lorenzo, juna sinjoro; memkomprene, mi estis tiam tia ragazzo," montris la bona pastro proksimume unu ulnon super la tero. "Julietan oni poste forveturigis al ŝia onklino en Besenzana, por ke ŝi resaniĝu. Tien alveturis al ŝi grafo Pariso, manon li havis ankoraŭ en bandaĝo kaj vi scias, kiel ĝi en tia kazo estas: rezultis el tio kolosa amo. Post tri monatoj ili geedziĝis. Ecco, signore, tia estas la vivado. Mi mem partoprenis la edziĝfeston kiel akolito en blanka surpliseto."

Sir Oliver sidis iel konsternite. "Ne koleru, patro," li diris fine, "sed en la angla teatraĵo ĝi estas multoble pli bela."

Pastro Ippolito eksnufis. "Pli bela! Mi ne scias, kion belan vi vidas en tio, se du junaj homoj sin mortigas. Estus domaĝe pri ili, juna sinjoro. Mi diras al vi, pli bela estas, ke Julieta edziniĝis kaj havis ok infanojn, kaj kiajn infanojn, uleto: kiel bildetoj."

Oliver neis la kapon. "Tio ne estas jam la sama, kara Padre; vi ne scias, kio estas granda amo."

La eta pastro mediteme palpebrumis. "Granda amo? Mi pensas, ke ĝi estas, se du homoj scias toleri sin dum la tuta vivo. . . sindone kaj fidele. . . Julieta estis rara sinjorino, kara sinjoro. Ŝi edukis ok infanojn kaj servis al sia edzo ĝis la morto. Do ĉe vi oni nomas Veronon urbo de Julieta? Tio estas de vi angloj ege bela, cavaliere. Sinjorino Julieta estis vere eminenta edzino, Dio donu al ŝi eternan gloron."

Juna Oliver rekonscnĝis el la distreco. "Kaj kio okazis kun Romeo?"

"Tiu? Mi eĉ ne scias bone. Ion mi aŭdetis pri li. - Ha, jen mi scias. Li enamiĝis en Mantovo al filino de iu markizo - kiel li nur estis nomata? Monfalkone. Montefalko aŭ iel simile. Aĥ, cavaliere, jen estis io, kion vi nomas romantika amo! Li eĉ forkondukis ŝin aŭ kio - tio estis ege romantika historio, sed detalojn mi forgesis; mi petas vin, tio okazis en Mantovo. Sed onidire ĝi estis ia passione senza esempio, ia supermezura pasio, sinjoro. Almenaŭ oni rakontis tiel. Ecco, signore, jam ne pluvas."

Sir Oliver leviĝis en sia tuta embarasa alto. "Vi estis treege afabla, Padre. Thank you so much. Ĉu mi povus lasi ion ĉi tie. . . por viaj malriĉaj paroĥanoj," li murmuris, ruĝiĝante kaj ŝovante sub randon de telero manplenon da zekenoj.

"Aj, aj," kosterniĝis Padre Ippolito kaj managitis, "kia ideo, tiom da mono por peceto da salamo el Verono!"

"Io estas ankaŭ por via historieto," rapidis diri juna Oliver. "Ĝi estis - eh, ĝi estis tre, tre - mi ne scias, kiel tion diri. Very much, indeed."

En la fenestrojn de la paroĥejo inundis sunradioj.

[1932]

Sinjoro Hynek Ráb el Kufštejn

Sinjoro Janek Chval el Jankov ankoraŭ ne rekonsciiĝis el la surprizo. Mi petas vin: venis, aperis, subite enfalis ĉi tien vizite sinjoro bofilo, kaj kia bofilo, bonvolu nur rigardi: li havas germanajn pantalontubojn kaj madjarajn lipharojn, nu nekontestebla grandsinjoro; kaj jen la maljuna sinjoro Janek kun refalditaj manikoj dume helpis ĉe bovin-akuŝo. Kia pridonaco, pensas la maljuna sinjoro embarasite, kial diabloj lin portas al mi?

"Nur trinku, sinjoro Hynek," li trudis fervore. "Ĝi estas nur ĉi tiea vino, kvin jaroj pasis, de kiam ĝin alverturigis judo el Litoměřice. En Prago vi trinkadas la cipran, ĉu?"

"Tian kaj alian," diris sinjoro Hynek. "Sed mi diras al vi, sinjoro bopatro, nenio superas honestan ĉeĥan vinon. Kaj bonan ĉeĥan bieron, sinjoro. Ĉe ni homoj ne scias, kion bonan ni havas, kaj aĉetas ĉian ajn fremdan fivaron. Ĉu vi opinias, ke el fremdlando oni alveturigas al ni ion solidan?"

La maljuna sinjoro kapskuis. "Kaj ankoraŭ ili volas por tio tian nekristanan monon."

"Memkomprene," tradentis sinjoro Ráb. "Mi petas vin, konsideru nur la doganojn. Lia reĝa majesto grasigas siajn poŝojn kaj ni devas tion pagi." Sinjoro Hynek indigne tuskraĉis. "Nur se li havas plenajn kestojn da mono!"

"Poděbrad?"

"Tiu nano," jesis sinjoro Ráb. "Li aspektas kiel iu butikisto. Ni havas ja reĝeton, ĉu? Sed ĝi bankrotos, sinjoro bopatro. Jam pro ekonomiaj kaŭzoj kaj simile. Nu kaj ĉe vi en Jankov estas ankaŭ tiel malbone?"

Sinjoro Janek malsereniĝis: "Malbone, knabo. Ege malbone. Venis pesto al bovinoj, vanas la prifumado. Kaj diablo scias, al kamparanoj karbunkliĝis la greno. Pasintjare hajlis - Malbone estas al kampuloj. Imagu, sinjoro Hynek, ili eĉ ne havas grenon por la prisemado, mi devis disdoni al ili semaĵon el mia grenejo -"

"Disdoni?" ekmiris sinjoro Ráb. "Tion, sinjoro bopatro, mi ne farus. Kial karesi la ronkulojn? Kiu ne scias sin vivteni, tiu mortaĉu. Tiu mortaĉu," ripetis sinjoro Hynek energie. "En la nuna tempo, sinjoro bopatro, necesas fera mano. Nur neniujn almozojn kaj subtenojn. Sibaritigi ilin, tio mankus! Venos ankoraŭ pli malbonaj tempoj. Prefere kutimigi la nenihavulojn je iom da mizero. Ili manĝaĉu kruston kaj simile. Mi donus al ili nenion, nur rekte mi dirus al ili: Vi senhavuloj mizeregaj, vi sklavoj kaj simile. Ĉu vi pensas, ke ni ne havas pli seriozajn zorgojn ol viajn intestojn? Hodiaŭ, mi dirus al ili, vi ĉiuj devas esti preparitaj je pezaj oferoj. Ni devas pensi pri defendo de nia reĝolando kaj pri nenio malpli granda. Tiel mi panolus al ili, sinjoro. La tempo estas malfacila, kaj kiu ne estas preta morti por la patrio, mortaĉu pro malsato. Kaj fino."

Sinjoro Hynek energie ektrinkis. - "Dum ili povas teni sin sur piedoj, armil-ekzerci ilin kaj neniujn parolojn."

La maljuna sinjoro el Jankov malfermegis je sinjoro bofilo palajn okulojn. "Kio, kio nur," li elbalbutis konfuzite. "Ĉu, ĉar - Dio gardu - estos milito?"

Sinjoro Hynek ekridaĉis. "Kial ĝi ne estu! Ĝi devas esti: ĉu ni havas la pacon por nenio? Ej, sinjoro, kiam estas la paco, memkomprene, io estas preparata. Mi petas vin," li diris malestime, "ja tion scias ankaŭ tiu - kiel nur oni nomas lin? ha, la princo de la paco. La princo de la paco," kraĉŝprucis sinjoro Ráb. "Memkomprene, sinjoro, li timas pri sia trono. Oni eĉ ne vidus lin, se li ne estus sidanta sur la trono, kun tri kusenoj sub la postaĵo."

"Ĉu li, Poděbrad?" demandis sinjoro Janek necerte.

"Kiu alia? Eh, ni havas reganton, mi bele dankas! Nura paco, sinjoro bopatro. Nur mesaĝoj kaj similaj aferoj. Por tio estas mono, ĉu? Antaŭ nelonge - ĝis Hlohovec 1i pelaĉis sin al la pola reĝo, laŭdire pro pakto kontraŭ Turkoj. Tutan mejlon li iris renkonte al la Polo, imagu! Kion vi diras pri tio?"

"Nu," diris sinjoro Janek singarde, "ĉu oni malmulte parolas pri Turko?"

"Malsaĝaĵoj," diris sinjoro Hynek Ráb energie. "Sed ĉu decas, ke la ĉeĥa reĝo faru honoraĵojn al Polo? Ĝi estas hontinda," ekkriis sinjoro Hynek. "Li devis atendi, ĝis la Polo venos al li! Jen, kiel ni, sinjoro Janek, finas! Kion dirus pri tio la mortinta imperiestro Karolo aŭ Zikmundo? Tiam ni, kara sinjoro havis ankoraŭ ian internacian prestiĝon -" Sinjoro Ráb forkraĉis. "Fi! Mi miras, ke ni Ĉeĥoj toleras tian hontaĵon."

Kiaj aferoj, ĉagreniĝis sinjoro ]anek Chval. Kaj kial li tion rakontas al mi? Kvazaŭ mi ne havus sufiĉe da miaj zorgoj -

"Aŭ la jena," predikis sinjoro Ráb, "- li sendis ambasadon en Romon, por ke la papo lin rekonu kaj tiel plu. Kun bela peto, vi scias? Onidire, por ke estu paco inter la kristanaro kaj simile. Ĝi devas finigi!"

Sinjoro Ráb frapis per manplato la tablon, mirinde, ke li ne renversis la pokalojn. "Paĉjo Žizka turniĝus en la tombo! Miadio mi petas vin, trakti kun la papo! Ĉu tial ni kalikanoj sangis, he! Por ke li vendu nin al Romo sub papan pantoflon?"

Kaj kial vi tiel incitiĝas, miris la maljuna sinjoro, distre palpebrante. Kie vi, homo, sangis? Via mortinta patro venis ĉi tien nur kun Zikmundo. - Vere, poste li edziĝis en Prago. Li subskribadis sin Joaĥim Hanes Raab. Li estis bona homo, hometo, mi lin konis; tute prudenta Germano.

"Kaj li pensas," indigniĝis sinjoro Hynek Ráb, "ke li faras dioscias kian altan politikon. Antaŭ nelonge li sendis iajn siajn pajacojn ĝis Francio, al la franca reĝo. Ke oni fondu ligon de kristanaj princoj, por ke ili kunvenadu en iu tuteŭropa parlamento aŭ kio. Pace likvidi konfliktojn kaj simile. Kaj kontraŭ Turko laŭdire kaj eterna paco kaj tiaj aferoj. Diru vi mem: ĉu vi aŭdis iam similajn sensencaĵojn? Ĉu estas eble fari politikon - tiel? Mi petas vin kiu likvidus konfliktojn pace, se eblas fini ilin per milito? Kaj ĉu iu ŝtato toleros enmiksadon, se ĝi volas militi kun la alia? Nu, malsaĝaĵoj - la tuta mondo nur ridas pri tio. Sed kiel nin, sinjoro bopatro, tia malfortula paŝo kompromitas antaŭ la tuta mondo! Ja, miadio, ni aspektas, kvazaŭ ni timus, ke ne venu iu milito je ni -"

"Kaj - ĉu ĝi venos?" demandis sinjoro Hynek zorgeme. Sinjoro Hynek Ráb el Kufŝtejn kapskuis. "Venenon vi povas preni. Rigardu, sinjoro bopatro, kontraŭ ni estas Hungaro, Germano, papo kaj Aŭstrio. Se ili estas kontraŭ ni, nu bone: ni devas ataki ilin, antaŭ ol ili alianciĝos. Tuj la militon kaj prete. Tiel oni ĝin faras," deklaris sinjoro Ráb kaj trakombis al si decideme la harojn.

"Nu mi ĝustatempe zorgu pri provizoj," murmuris sinjoro Janek Chval enpense. "Estas bone havi provizojn."

Sinjoro Hynek Ráb konfidence klinis sin trans la tablon. Mi havus, sinjoro, ankoraŭ pli bonan planon. Alianciĝi kun 'Turko kaj Tataro. Tio estus politiko, ĉu? Al Tataro lasi Pollandon kaj Germanion, ili tie ĉion ekstermu kaj forbruligu. Des pli bone por ni, ĉu vi komprenas? Kaj al Turko lasi Hungarion, Aŭstrion kaj la papon."

"Oni diras," murmuris la maljuna sinjoro, "ke Turko estas kruelulo."

"Ĝuste tial," diris sinjoro Hynek aprobe. "Tiu ilin, sinjoro, misfartigus! Nur neniujn ceremoniojn aŭ tiajn kristanajn sentojn! Simple, problemo de potenco. Kaj nia nacio, sinjoro - Mi diras, por la nacio neniu ofero estas sufiĉe granda; sed devas ĝin porti la aliaj, ĉu vi komprenas? Neniun indulgu, kiel diradis nia Žižka. Kontraŭ ĉiuj kaj simile. Nur se estus pli da veraj kaj efektivaj nacianoj! Nur denove eksvingi per tiu nia malnova ĉeĥa batarmilo -"

Sinjoro Janek Chval el Jankov kapjesis. Mi devas zorgi pri provizoj, li opiniis. Kiu scias, kio okazos. La maljuna sinjoro Raab estis saĝa homo, kvankam ĝiskerna Germano. Tirolano. Eble sinjoro Hynek havas iom da prudento post li, ekpensis la maljuna sinjoro, kaj en Prago oni diverson scias - Ĉefe fojnon provize sekigi. Dum milito necesas fojno.

Sinjoro Hynek Ráb el Kufštejn frapis gajigite la tablon. "Sinjoro bopatro, ni ankoraŭ ĝisvivos tion! Je la sano! Hej, knabo, ĉi tien la kruĉon! Verŝu la vivnon, ĉu vi ne vidas, ke pokal' malplenas? Kaj vivu nia afero!"

"Wohl bekomm's," diris la maljuna sinjoro Janek ĝentile.

[1933]

Napoleono

Mlle Claire (de Comédie Frangaise) eĉ ne pepetis; ŝi sciis, ke la imperiestro de tempo al tempo tiel enpensiĝas kaj ne ŝatas esti ĝenata. Cetere, inter ni, pri kio paroli kun li? Kion vi volas, tamen nur li estas imperiestro; oni ne sentas sin ĉi tie hejmece, ĉu ne vere? (Malgraŭ ĉio li estas nur fremdulo, meditas Mlle Claire, pas très Parisien.) Sed tie ĉe la kameno li tamen havas sufiĉe belan vizaĝon. (Se li ne estus nur tiom korpulenta.) (Là, là, li eĉ ne havas kolon, c'est drôle.) (Sed sciu, li povus esti iom pli ĝentila!)

Sur kameno tiktakas peza marmora horloĝo. Morgaŭ, pensas la imperiestro, mi devos akcepti reprezentantojn de la urboj - tio estas malsaĝa, sed kion fari; certe ili plendos pri impostoj. Poste aŭstria ambasadoro - ĉiam la sama historio. Poste venos prezenti sin novaj tribunalaj prezidantoj - mi devas anticipe tralegi, kie kiu el ili laboris; ĝojigas la homojn, ke mi scias ion pri ili. La imperiestro kalkulas surfingre. Ankoraŭ io? Jes, Conte Ventura, denove li denuncados la papon - Napoleono subpremis oscedon. Dio, kia tedaĉo! Mi devus venigi tiun - kiel li estas nomata? tiun lertan hometon, kiu ĵus revenis el Anglio. Kiel nur estas nomata tiu ulo - porco, li estas ja mia plej bona spiono!

"Sacrebleu," murmuris la imperiestro, "kiel tiu ulo estas nomata!"

Mlle Claire alsidiĝis kaj partopreneme silentis.

Egale, pensas la imperiestro, li nomiĝu kiel ajn; sed liaj raportoj estas kutime bonegaj. Utila homo, tiu - tiu - maledetto. Malsaĝe, kiel iam nomo forgesiĝas! Mi havas ja bonan memoron por nomoj, miras la imperiestro. Kiom da mil nomoj mi portas en la kapo - nur kiom da soldatoj mi konas laŭnome! Mi vetus, ke mi rememorus ankaŭ hodiaŭ la nomojn de ĉiuj miaj samklasanoj el la kadetlernejo - kaj ankaŭ amikojn el la junaĝo. Ni atendu, estis Tonio, nomata Biglia, Francio alias Riccintello, Tonio Zufolo, Mario Barbabietola, Luca nomata Peto (la imperiestro ekridetis), Andrea nomata Puzzo aŭ Tirone - Ilin ĉiujn mi memoras laŭnome, diras al si la imperiestro, kaj nun ne kaj ne rememori tiun - tonnerre!

"Madame," diras la imperiestro absorbite, "ĉu ankaŭ vi havas tian kuriozan memoron? Oni memoras nomojn de infanaj komplicoj, sed ne povas kapti nomon de homo, kun kiu oni parolis antaŭ unu monato."

"Nepre, siro," diris Mlle Claire. "Ĝi estas tiel stranga, ĉu?" Mlle Claire provis rememori iun nomon el sia junaĝo; sed neniu elmergiĝis, ŝi rememoris nur sian unuan amanton. Li estis iu Henry. Jes, Henry li estis.

"Strange," murmuris la imperiestro, fikse rigardante la flagradon en la kameno. "Ĉiujn mi scias imagi. Gamba, Zufolo, Briccone, Barbabietola, eta Puzzo, Biglia, Mattaccio, Mazzasette, Beccajo, Ciondolone, Panciuto - Ni estis proksimunme dek du kanajloj, Madame. Min oni nomis Polio, il Capitano."

"Ĉarme," ekvokis Mlle Claire. "Kaj vi, siro, estis ilia kapitano?"

"Memkomprene," rakontis la imperiestro enpense. "Aŭ mi estis kapitano de rabistoj aŭ de ĝendarmoj, laŭ cirkonstancoj. Mi gvidis ilin, ĉu vi scias? Iam mi ordonis eĉ pendigi Mattaccian pro malobeo. Nur lastmomente lin maljuna gardisto Zoppo ĝustatempe detranĉis. Tiam, Madame, oni alie regis. Tia Capitano estis suverena estro de siaj homoj - Tie estis malamika knaba hordo, tiun gvidis iu Zani. Poste li vere iĝis banditestro en Korsiko. Antaŭ tri jaroj mi igis lin pafmortigi."

"Videble," elspiris Mlle Claire, "ke Via Majesto naskiĝis jam kiel gvidanto."

La imperiestro kapskuis. "Ĉu vi opinias? Tiam, kiel Capitano, mi sentis mian propran povon multe pli forte. Regi, Madame, ne estas kiel ordoni. Ordoni sen embarasoj kaj konsideroj - ne zorgi pri eblaj sekvoj - Madame, tio estis la suverena en la afero, ke ĝi estis nur ludo, ke mi sciis, ke ĝi estas nur ludo -"

Mlle Claire sprite divenis, ke en ĉi tion ŝi ne miksu sin; ni imputu tion kredite en ŝia konto.

"Kaj ankaŭ nun, ankaŭ nun," daŭrigis la imperiestro pli malpli por si mem. "Ofte mi ekpensas ial: Polio, ja ĝi estas nur ludo! Oni nomas vin Siro, oni nomas vin Via Majesto, ĉar ni tion ludas, ni ĉiuj. La soldatoj rigide starantaj -- la ministroj kaj ambasadoroj riverencantaj ĝistere -- nura ludo. Kaj neniu dume puŝetas alian kubute, neniu eksplodas ride - Kiel infanoj ni ankaŭ tiel serioze ludis. Tio jam apartenas al la ludo, Madame: mieni kvazaŭ ĉio ĉi estus reala -"

Sur la kameno tiktakis peza marmora horloĝo. La imperiestro estas stranga, pensis Mlle Claire necerte.

"Eble post la pordo ili palpebrumas unu la alian," parolas la imperiestro enpense. "Kaj eble ili flustras al si: Ŝerculo, tiu Polio, kiel li scias ludi imperiestron; eĉ ne brovon li movas - se tio ne estus ludo, oni povus diri, ke li opinias tion serioza!" La imperiestro eksnufis, kvazaŭ li interne ridus. "Komike, ĉu Madame? Kaj mi tiom ilin atentas - tuj kiam ili puŝetos sin, por ke mi komencu ridi l a u n u a. Sed ili nenion. Iam mi sentas, ke ili interkonsentiĝis, por ke mi iĝu superruzita. Komprenu, ke mi ekkredu, ke ĝi n e e s t a s ludo - kaj por poste primokegi min: Polio, Polio, kiel ni vin superruzis!" La imperiestro nmallaŭte ekridis. "Ne, ne! Min ili ne superruzos! Mi scias, kion mi scias -"

Polio, pripensis Mlle Claire. Kiam li estos tenera, mi nomos lin tiel. Polio. Mon petit Polio.

"Mi petas?" demandis la imperiestro bruske.

"Nenio, siro," defendis sin Mlle Claire.

"Tial. Mi pensis, ke vi diris ion." La imperiestro sin klinis al la fajro. "Strange, ĉe virinoj mi tion ne tiel rimarkis; sed ĉe la viroj ĝi estas pli ofte. En profundo de sia animo neniam ili ĉesas esti bubetoj. Tial ili faras en la vivo tiom da aferoj, ĉar ili fakte ludas. Tial ili faras la aferojn tiom pasie kaj koncentrite, ĉar ĝi estas nur ludo, ĉu vi ne opinias? Ĉu povas ja esti iu serioze imperiestro, hm? Mi scias, ke ĝi estas nur petolaĵo."

Estis silente. "Ne, ne, ne," murmuris la imperiestro. "Ne kredu tion. Sed iam oni ne estas certa, ĉu? Iam oni subite ektimas - mi estas ja eta Polio kaj ĉio ĉi estas n u r t i e l, ĉu? Mon Dieu, sed kiam ĝi krakos! J e n, ĝuste tio, ke oni ne povas esti certa -" La imperiestro levis la okulojn kaj fikse ekrigardis al Mlle Claire. "Nur rilate virinojn, Madame, nur en la amo oni estas certa, ke - ke - ke oni ne plu estas infano; tiam almenaŭ oni scias, ke oni estas viro, diable!" La imperiestro eksaltis. "Allons, Madame!"

Li estis subite tre pasia kaj violenta.

"Aĥ, siro," elspiris Mlle Claire, "comme vous êtes grand!"

[1933]

Pri la aŭtoro

Karel Ĉapek (1890-1938) naskiĝis kiel filo de kuracisto en Malé Svatoňovice [nord-orienta Bohemio]. Gimnazion li studis en Hradec Králové kaj Brno, akademian gimnazion en Prago. Filozofion li studis en Prago, Berlino kaj Parizo kaj farigis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri pragmatismo. Redaktoro kaj dramaturgo. Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: Italaj Folioj, Anglaj Folioj, Ekskurso en Hispanion, Skizoj el Nederlando (esperantigita) kaj Vojaĝo Norden. En R.U.R., Rossum's Universal Robot's (esperantigita) li kritikas maŝinan civilizon kaj emfazas neceson de humanismo kaj amo, garantianta eternecon de l' vivo. El Vivo de Insektoj, komedia dramo, verko, kie li verdiktas super homa avidado, pri trompaj seksĝuoj kaj militista braveco. Blanka Malsano, decidege kontraŭdiktatora kaj porpaca, en Milito kontraŭ Salamandroj transiras la komenca humuro kaj satiro al senpovo de homo kontraŭ ribeliĝintaj amfibiaj robotoj. Rakontoj el la unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo (en esp. manuskriptoj), detektivaj okazaĵoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. Aerolito ravas en ekstremo per sia epikeco, ĉarmaj kaj koraj estas liaj Naŭ Fabeloj, destinitaj por la infanoj. Afero Makropulos okupiĝas pri problemo de korpa senmorteco kaj ĝia vaneco. Pluaj verkoj estas Krakatit, Fabriko je Absoluto, komedio Rabisto, k. a.

K. Ĉapek scias paroli pri la plej ordinaraj aferoj de la vivo, ŝatas ilin kaj transformas al miraklo, scias poeziigi la plej simplajn objektojn, scias rigardi iun aferon tute nekutime kaj same diri la plej validan veron; li vojaĝis tra la mondo kaj rigardis ĝin per okuloj de impresiĝema infano, miris pri ĝi, kaj skribis ĉion, kio tuŝis lian koron. Kaj estis nenio, kio ne impresus lin. Ĉapek estas utopiema, sed restas sur bazo de humila humanismo. Etan servon al la vivo kaj homo li metas super utopiojn, simplan amon kaj ordinaran heroecon super kapturnajn konceptojn de frida racio. La stila majstreco de Čapek proksimiĝas pli kaj pli al la rakonta leĝereco kaj kerna simpleco. Ankaŭ ĵurnalismon li metis en la servojn de romano kaj rakonto.

Ĉio ĉi estas grandaj kvalitoj artismaj kaj samtempe homaj kaj tial ili subigas plene la legantojn.

* (esperantigita)

KLARIGOJ

Blansko urbeto proksiroume 20 km norde de Brno; proksime abismo Macocha (prononcu Macoĥa) kun famegaj stalagmita] grotoj.
Rájec komunumo apud Blansko
Tersito la plej kalumniema Greko en la ekspedlcio kontraŭ Trojo. Pro tio ankaŭ mortigita de Aĥilo.
ikonoklasmo bild-detruismo
ikonoklasto bild-detruisto
Jiří (Georgo) el Poděbrady [1420-1471], eminenta diplomato, saĝa politikisto kaj ŝtatulo, la plej bona ĉeĥa reĝo. Lia regado apartenas al la plej feliĉa tempo en la Ĉeĥa historio. Li ekhavis ideon krei union de kristanaj regantoj por sekurigi la pacon kaj fronti la turkan danĝeron. Per tio li fariĝis pioniro de la iama Ligo de Nacioj. En la jaro 1464 li delegls grandan ambasadon al Francio por prezenti al la franca reĝo Ludoviko la XI-a proponon, laŭ kiu la franca reĝo starus frunte de la Paca Ligo kaj kunvokus ĉiujn kristanajn princojn al komuna interkonsilo por malebitgi militojn inter la membroj de la Ligo. La plano bonege ellaborita, fiaskls pro neakcepto flanke de Ludoviko Ia XI-a kaj papo.
atbergo [itale] hotelo
allons, Madame [france] ek, sinjorino
andres Boiótikoi [greke] civitanoj de Boiotio
assalto assassinatico [itale] murd-atako
ausgerechnet [germane] guste
bene [latine] bone
bule [greke] urba konsilantaro
caballero [hispane] kavaliro
Kapuletoj [itala nobelaro]
capitano [itale] kapitano
cavaliere [itale] kavallro
c'est drôle [france] kiel komike!
comme vous ętes grand [france] kiel granda vi estas
crapulon [itale] diboĉulo
Domine [latine ] sinjoro
ecco [itale] jen
Elói, Elói, lama zabaĥtani? [hebree] Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
fatraso [neol.] forĵetindaĵoj
fola [neol.] frenezeta
grazias, padre [itale] dankon, patro
guno [neol.] juna bovino
inglese [itale] anglo
in puncto [latine] en punkto
in venere [latine] rilate al sekso
knaki [neol.] kraketi sub dentoj
Kriste eleison [greke] Krlsto, hompatu
là, là [france] la, la [interj.]
madame [france] sinjorino
mademoiselle - Mlle [france] fraŭlino
maledetto [itale] damna
molto reverendo parrocco [itale] tre respektinda pastra moŝto
mon petit [france] mia eta, mia etulo
mon Dieu [france] Mia Dio
Montekoj [itala nobelaro]
minima non curat praetor [latine] pretoro ne zorgas pri bagateloj
mungi [neol.] nazpurigi
pas très Parisien [france] ne tro Pariza
padre [itale] patro
passione senza esempio [itale] senekzempla pasio
porco [itale] porko
podesta vicegerente [itale] vic-urbestro
premiero [neol.] unua teatra prezentado
pro primo [latine] unue
pro secundo [latine] due
pro tertio [latine] trie
ragazzo [itale] bubo
ribaldo [itale] kanajlo
Rabboni [hebree] Majstro
rumoro [neol.] konfuza voĉbruo de pluraj homoj
sacrebleu [france] tondro al tio!
sciocca [itale] malsaĝa
Skaligieroj [itala nobelaro)
scusi [itale] pardonu, eskuzu
signore [itale] sinjoroj, aŭ sinjorinoj
Societas Jesu - S. J. [latine] ordeno de jezuitoj
thank you so much [angle] ege mi dankas al vi
tonnerre [france] tondro al tio!
very much indeed [angle] vere tre multe
virtus [latine] virto
vossignoria reverendissimo [itale] via respektinda moŝto
wohl bekomm's! [germane] je vla sano!

INFORMO: Ĉeĥa Esperanto-Asocio eldonos en la jaro 1970 ĉiujn ĉi 29 rakontojn libroforme, en kvanto de 3000 ekzempleroj. Rekta disvendo en eksterlandon ne estos ebla. Interesitoj ekster Ĉeĥoslovakio povos la Libron de Apokrifoj ricevi nur de siaj ĉeĥaj kaj slovakaj amikoj kiel donacon. Devontigajn antaŭmendojn de la enlandaj esperantistoj akceptas Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La prezo de unu ekzemplero estos ĉ. 10 - 12 Kĉs. Rekomendindaj estas mendoj pluropaj.

Enhavo

Apokrifoj 1Apokrifoj 2
Puno de Prometeo
Pri dekadenco de l' tempo
Kiel dum malnovaj tempoj
Tersito
Agatono aŭ pri la saĝo
Aleksandro la Granda
Morto de Arĥimedo
Romiaj legioj
Pri dek virtuloj
Pseŭdo-Lot aŭ pri patriotismo
La sankta nokto
Marta kaj Maria
Lazaro
Pri kvin panoj
Benĥanan
La krucumo
Vespero de Pilato
Kredo de Pilato
Imperiestro Diokleciano
Atilo
Ikonoklasmo
Frato Francisko
Ofiro
Goneril, filino de Lear
Hamleto, princo dana (Sceno deka)
Konfeso de Donjuano
Romeo kaj Julieta
Sinjoro Hynek Ráb el Kufštejn
Napoleono
Pri la aŭtoro
Klarigoj

Tiu ĉi libro estas depresaĵo el la literatura aldono de la gazeto PACO, 1969. Tradukis Josef Vondroušek kun lingva konsultiĝo de Rudolf Hromada, Tomáš Pumpr kaj Reto Rossetti. Eldonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Praha. Grafika aranĝo de Věra Suchánková. Por la preso preparis Čestmír Knobloch. Presis Státní tiskárna n. p., závod 2, Praha 2.