2004-09-13

For en maron

Hieraŭ mi spektis la kinaĵon For en maron (originale hispane: Mar adentro). Mankas vortoj en ĉiuj lingvoj por priskribi la kortuŝon kiun mi sentis; se mi ne estus tiel larmorezista, mi volonte plorus.

Kaj tiu plorigo estiĝas ne pro ia felietoneca, noveleca sentimentalismo kiu entute forestas de la filmo, sed pro la dramo mem, kiu baziĝas sur realaj faktoj. Temas pri la vivo(?) de galego nomata Ramón Sampedro, tetraplegiulo pro akcidento, kiu post preskaŭ tridek jaroj kuŝanta senespere en lito, deziras simple morti. Kaj por tion atingi, li petas al justicaj kortoj ke ili permesu lian mortigon en dignaj kondiĉoj, do lian eŭtanazion.

Ĉiuj hispanoj konas la disvolviĝon de la dramo, ĉar tio reale okazis en 1998 kaj rezultis fortan skuon en la moralon de socio laŭdifine laika (aŭ, "nereligia") sed laŭmore katolika. Tion speguligas la kinaĵo, kie jen rolulo apogas la strebon de Ramón, jen alia rifuzas, jen alia hezitas... kaj ĉio en majstra reĝisorado de Alejandro Amenábar.

La hipokritan moralon elfosas la advokato de Ramón, kiam li montras la malkoheron de hispanaj leĝistoj, kiuj ne permesas eŭtanazion pro la kredo ke vivon disponas nur Dio (sed... ni vivas en laika lando!) kaj kiuj ne procesas nesukcesan suicidinton (kiu evidente atencis kontraŭ Dia Dispono). La justico forŝoviĝas de tiu embaraso per la formulo "peto ne laŭjure prezentita".

Ramón estas majstre rolata de aktoro Javier Bardem. Lia aktorado estas simple superba. Lin premiis tute juste la jurio de la pasinta kinfestivalo de Venezio; nur detaleto: li ne estas galego, tamen parolas perfekte kiel galego, ne nur lingve, ne nur prononce, sed eĉ per frazesprimoj, lokaj idiotismoj, ĵargonaĵoj... Laŭ mi, hispanaj aktoroj disdiviĝas laŭ du klasoj: Javier Bardem kaj la ceteraj.

La filmo finiĝas per laŭta legado de poemo kiun verkis Ramón mem, titolita precize For en maron, kiun mi ne rezistis traduki:

For en maron,
for en maron.

Kaj en negravita fundo
kie revoj realiĝas
niaj du voloj kuniĝas
por plenumo de deziro.

Unu kis' vivon brulŝaltas
per fulmotondra eksplodo
kaj jen, metamorfoze,
mia korpo ne plu mias,
kvazaŭ penetri la universan foson.

Per brakumo plej naiva
kaj plej ĉasta kareskiso
ĝis la plena reduktiĝo
en ununuran deziron.

Via rigard', kaj la mia
estigas eĥon laŭtantan, senvorte,
'pli profunden, pli profunden!'
ĝis pretero de l' ĉiomo
per la sango kaj la ostoj.

Sed ve! mi ĉiam vekiĝas
kaj ĉiam morta min volas
ĉar tiel plu mia buŝo
vian hararon petolas.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home