Karel Čapek

esperantigis Josef Vondroušek

LIBRO DE APOKRIFOJ

Puno de Prometeo

Tuskraĉante kaj ĝemegante post longa pruv-proceduro la eksterordinara senato foriris al konsiliĝo, kiu okazis en ombro de sankta olivo.

"Do, sinjoroj," oscedis Hipometeo, la senatestro. "Jen, kiel damne ĝi treniĝis. Mi opinias, ke mi eĉ ne bezonus prezenti resumon, nu, sed por ke ne estu forrmalaj ekscepcioj - Do, la akuzita Prometeo, ĉi tiea civitano, venigite antaŭ la tribunalon tial, ke li inventis fajron kaj per tio iel - hm, hm - atencis la validan ordon, konfesis, ke: unue, li inventis efektive la fajron; plue, ke li kapablas kiam ajn plaĉas al li, kaŭzi la samon per agado nomata fajroŝtonado; trie, ke li ĉi tiun sekreton, respektive skandalan inventon neniel laŭorde retenis, eĉ ne anoncis al kompetenta loko, sed ĝin malice konigis, respektive donis por fruktuzo al nekompetentaj homoj, kiel estas atestite per depozicioj de koncernaj personoj, kiujn ni ĵus enketis. Mi opinias, ke tio sufiĉas kaj ke ni povus tuj komenci voĉdoni pri la kulpo kaj verdikto."

"Pardonu, sinjoro prezidanto," kontraŭis asesoro Apometeo, "sed mi opinius, ke rilate la gravecon de ĉiu tiu eksterordinara tribunalo eble tamen estus pli konvene, ke al proklamo de la verdikto ni alpaŝu nur post funda interkonsiliĝo kaj - por tiel diri - ĉiuflanka diskuto."

"Kiel vi volas, sinjoroj," konsentis la tolerama Hipometeo. "La afero estas ja klara, sed se iu el vi ankoraŭ volas ion rimarkigi, mi petas."

"Mi permesus al mi rimarkigi nur," aŭdiĝis senatano Ameteo kaj ege ektusis, "ke laŭ mia opinio oni ĉe la tuta afero emfazu speciale unu flankon. Sinjoroj, mi pensas pri la religia flanko. Bonvolu permesi, kio estas tiu fajro? Kio estas tiu eligita fajrero? Kiel konfesis Prometeo mem, ĝi estas nenio alia ol fulmo, kaj fulmo, kiel ĝenerale estas konate, estas manifestiĝo de speciala potenco de Zeŭso la Tondroreganto. Bonvolu klarigi al mi, sinjoroj, kiel venas ia tia Prometeo al dia fajro? Kiarajte li ĝin ekposedis? Kie entute li ĝin prenis? Prometeo volas kredigi al ni, ke simple li ĝin inventis; sed kiaj stultaj elturniĝoj, - se ĝi estus tiel sendanĝera, kial ne estus inventinta la fajron iu el ni? Laŭ mia konvinko, sinjoroj, Prometeo la fajron simple ŝtelis de niaj dioj. Liaj neado kaj elturniĝoj ne erarigos nin. Mi kvalifikus lian punagon kiel ordinaran ŝtelon, due kiel krimon de blasfemado kaj sakrilegio. Ni estas ĉi tie por puni plej severe la sendian arogon kaj por gardi la sanktan posedaĵon de niaj naciaj dioj. Nur tion mi volis diri," finis Ameteo kaj energie mungis en pinton de sia mantelo.

"Bone dirite," konsenitis Hipometeo. "Ĉu ankoraŭ iu havas ion por diri?"

"Mi petas pardonon," diris Apometeo, "sed mi ne povas konsenti kun la konkludoj de la estimata sinjoro kolego. Mi mem alrigardis, kiam la nomita Prometeo ekflamigis la fajron; kaj mi diros al vi sincere, sinjoroj, ja - inter ni - ĝi estas tute nenio. Inventi la fajron, tion scius ĉiu pigrulo, nenifarulo kaj kapropaŝtisto; ni ne inventis ĝin nur tial, ĉar serioza homo, memkomprene, havas nek tempon, nek penson ludadi per ia fajroŝtonado. Mi certigas sinjoron kolegon Ameteon, ke tio estas tute ordinaraj naturfortoj, pri kiuj okupiĝi ne indas al pensanta homo, por ne diri, al dioj. Laŭ mia opinio la fajro estas fenomeno tro bagatela, por tuŝi aferojn al ni ĉiuj sanktajn. Sed la afero havas alian flankon, al kiu mi devas turni atenton de la sinjoroj kolegoj. Nome ŝajnas, ke la fajro estas elemento tre danĝera, ja eĉ malutila. Vi aŭdis aron da atestantoj, kiuj depoziciis, ke provante la buban inventon de Prometeo suferis gravajn brulvundojn, eĉ en kelkaj kazoj damaĝojn je havaĵo. Sinjoroj, se disvastiĝos kulpe de Prometeo la uzado de la fajro, kion bedaŭrinde oni jam ne povas malhelpi, neniu el ni estos sekura pri sia vivo kaj ankaŭ ne pri sia posedaĵo, sed tio, sinjoroj, povas signifi finon de la tuta civilizo. Sufiĉas minimuma malsingardo - kaj antaŭ kio haltos tiu malkvieta elemento? Prometeo, sinjoroj, kulpiĝis pro puninda facilanimeco per tio, ke li enmondigis ion tiom malutilan. Mi formulus lian kulpon kiel krimon de grava korpodifekto kaj endanĝerigado de la publika sekureco. Rilate tion mi estas por dumviva puno per mallibero kun malmola lito kaj katenoj. Mi finparolis, sinjoro prezidanto."

"Vi, kolego, tute pravas," snufis Hipometeo. "Nur ankoraŭ mi aldonus, sinjoroj, por kio entute necesis al ni ia fajro? Ĉu uzadis la fajron niaj antaŭuloj? Veni kun io simila, tio estas - hm hm, ja subfosa agado. Fajroludado, tio ankoraŭ mankis al ni! Kaj konsideru, sinjoroj, kien ĝi kondukos: homoj ĉe la fajro nenecese malhardiĝos, kuŝaĉos en varmo kaj komforto, anstataŭ - nu, anstataŭ batali kaj simile. Rezultos el tio nur sibaritiĝo, dekadenco kaj - hm, entute malordo kaj simile. Mallonge, ion oni jam devas entrepreni kontraŭ tiaj malutilaj simptomoj, sinjoroj. La tempo estas malfacila kaj entute. Nur tion mi volis rimarkigi."

"Tre ĝuste," aŭdiĝis Antimeteo. "Ni ĉiuj certe konsentas kun sinjoro nia prezidanto, ke la fajro de Prometeo povas havi neantaŭvideblajn sekvojn. Sinjoroj, ni ne sekretigu al ni, ĝi estas grandioza afero. Havi fajron en sia povo - kiaj novaj ebloj ĉi tie aperas. Mi citas nur senelekte: forbruligi al malamikoj la rikolton, bruligi iliajn olivboskojn kaj tiel plu. Per la fajro, sinjoroj, estas donita al ni homoj nova forto kaj nova armilo; per la fajro ni iĝas preskaŭ egalaj al la dioj," flustris Antimeteo kaj subite li akre ektondris. "Mi akuzas Prometeon, ke ĉi tiun diecan kaj nesupereblan elementon fajron li konfidis al paŝtistoj kaj sklavoj, al kiu ajn, kiu venis; ke li ne transdonis ĝin en kompetentajn manojn, kiuj gardus ĝin kiel ŝtatan trezoron kaj per ĝi regus. Mi akuzas Prometeon, ke tiamaniere li fraŭdis inventon de l' fajro, kiu devis esti sekreto de princoj. Mi akuzas Prometeon," kriis ekscitite Antimeteo, "ke li instruis fari la fajron ankaŭ al fremduloj. Ke li eĉ ne sekretigis ĝin antaŭ niaj malamikoj. Prometeo ŝtelis la fajron de ni tiel, ke li donis ĝin al ĉiuj. Mi akuzas Prometeon pro landoperfido. Mi akuzas lin pro insidoj kontraŭ la komunumo." Antimeteo pro krio eĉ tusi komencis. "Mi proponas mortpunon," li eligis el si.

"Do, sinjoroj," ekparolis Hipometeo, "ĉu ankoraŭ iu postulas vorton? Do, laŭ opinio de la tribunalo la akuzita Prometeo estas trovita kulpa kiel pro krimo de blasfemo kaj sakrilegio, tiel pro krimo de grava korpolezo, respektive damaĝo al fremda posedaĵo kaj endanĝerigado de la publika sekureco, kaj pro krimo de perfido. Sinjoroj, mi proponas ŝarĝi lin per dumviva puno per mallibero, pliseverigita per malmola lito kaj katenoj, aŭ mortpunon. Hm."

"Eble ambaŭ," enpense subitis Ameteo. "Por kontentigi ambaŭ proponojn."

"Kiel do, ambaŭ punojn?" demandis la prezidanto.

"Ĵus mi pripensas tion," murmuris Ameteo. "Estus eble tiel. . . kondamni Prometeon al tio, ke li estu dumvive alĉenita al roko. . . eble vulturoj elbeki lian malpian hepaton, ĉu vi bonvolas kompreni?"

"Tio estus ebla," diris kontentigite Hipometeo. "Sinjoroj, tio estus foje ekzempla puno je tiaj - hm, krimaj ekstravagancoj, ĉu? Ĉu iu havas ian kontraŭdiron? Do ni estus pretaj."

*

"Kaj kial, paĉjo, vi kondamnis tiun Prometeon al morto?" demandis Hipometeon ĉe vespermanĝo lia filo Epimeteo.

"Tion vi ne komprenas," murmuris Hipometeo, dume ĉirkaŭmordante ŝafan femureton. "Hometo, tia rostita femuro pli bongustas ol la kruda; do, vidu, por io tamen la fajro estas bona. - Tio estis pro kaŭzoj de publika intereso, ĉu vi scias? Kien ĝi kondukus, se iu ajn povus senpune veni kun io nova kaj granda, ĉu? Sed io ankoraŭ mankas al tiu viando - Jen ideo!" ĝoje li ekkriis. "Rostitan femuron oni devus sali kaj ajli! Jen la ĝusta! Knabo, tio estas ja invento! Vidu, tion tia Prometeo ne malkovrus!"

[1932]

Pri dekadenco de l'tempo

Antaŭ la groto estis silente. La viroj foriris tuj matene, svingante la ĵetlancojn, direkte al Blansko aŭ Rájec, kie laŭ spuroj estis trovita grego da boacoj; la virinoj dume kolektis en arbaro oksikokojn kaj nur de temp' al tempo estis aŭdebla ilia akresona kriado kaj babilado; la infanoj plej verŝajne padelis malsupre en rivereto - cetere kiu kapablus tiujn gebubojn kontroli, ularon friponan kaĵ lupmoran. Kaj do la maljuna prahomo Janeĉek dormetis en tiu malofta silento sub modera oktobra suno; verdire li ronkis kaj el lia nazo sonis fajfado, sed li ŝajnigis kvazaŭ li ne dormas, sed gardas la groton de la gento kaj regas super ĝi, kiel decas al maljuna gentestro.

La maljuna Jeneĉekino dismetis freŝan ursofelon kaj komencis ĝin priskrapi per akra siliko. Tion oni devas solide fari, spanon post spano - kaj ne, kiel faras tion la juna, ekpensis la maljuna Janeĉekino; tiu ventkapulino tion nur tiel neglekte duonskrapas kaj jam denove kuras karesi kaj dorloti la infanojn - tia felo, pensas la maljuna Janeĉekino, neniom rezistas, nepre ne, ĝi aŭ sekputriĝas aŭ ŝimiĝas; sed mi ne miksos min en ŝiajn aferojn, pensas sinjorino Janeĉek, se la filo mem tion ne diros al ŝi - Nur laŭvere, ŝpari la juna ne scias. Kaj jen la felo estas trapikita, ĝuste meze de la dorso: Karaj homoj, timtremas la maljuna sinjorino, kiu mallertulo pikis tiun urson en la dorson? Ja per tio senvaloriĝas la tuta felo: Tion la mia neniam farus, diras al si ĉagrene la maljunulino, tiu ĉiam trafis la kolon

"Aĥ ja," ekaĥis tiumomente la maljuna Janeĉek kaj elfrotis al si la okulojn. "Ĉu ili ankoraŭ ne revenis?"

"Ba ne," grumblis la maljuna sinjorino. "Ankoraŭ vi atendos."

"Tja," ekĝemis la maljunuleto kaj dormeme okulumis. "Ba, ili. Jes ja. Kaj kie estas la hominoj?"

"Ĉu mi gardas ilin?" murmuris la maljunulino. "Vi scias ja, ie ili vagaĉas -" "Aĥ ja, ja," oscedis avo Janeĉek. "Ili vagaĉas ie. Anstataŭ - anstataŭ, ni diru, tio aŭ alia - Do tiel. Tiel ĝi statas!"

Estis silento; nur la maljuna Janeĉekino rapide kaj kun kolera fervoro daŭre skrapis la krudan felon.

"Mi diras," aŭdiĝis Janeĉek, gratante enpense sian dorson. "Vi vidos, ke denove nenion ili alportos. Estas ja memkomprene: kun tiuj iliaj sentaŭgaj ostlancoj - Kaj mi senĉese diras al la filo: rigardu, neniu osto estas ja sufiĉe dura kaj firma por ke oni povu fari el ĝi ĵetlancojn! - Tion devas ja rekoni ankaŭ vi kiel virino, ke nek osto nek kornaro havas tiun nu - tian trabativon, ĉu vi scias? Oni trafas per tio oston, kaj oston oni ja ne povas trabati per osto, nu ne? Tio estas memkomprena. Jes, tia ŝtona fetlanco, homido - memkromprene ĝi estas pli peniga, sed kompense ĝi estas, hominjo, instrumento - Sed ĉu la filo lasas, ke oni konsilu al li?"

"Nu jes," diris amare sinjorino Janeĉek. "Hodiaŭ neniu jam toleras la ordonadon."

"Ja mi ne ordonas al iu," ekscitiĝis la maljunulo. "Sed eĉ konsilon ili ne akceptas! Hieraŭ mi trovis tie sub la roko tian belan, platan silikan rompopecon. Sufiĉus priĉizi ĝin iomete ĉe la randoj, por ke ĝi estu pli akra, kaj ĝi estus lancpinto, nu ĝojinde. Do mi ĝin prenas hejmen kaj montras al la filo: Vidu, jen kia ŝtono, nu? - Nu jes, li rediras, sed kion kun ĝi, paĉjo? -- Nu, mi diras, oni povus prihaki ĝin por ĵetlanco. - Ba, paĉjo, diras li, kiu emus ĝin ĉizi kaj filigrani? Da tia malnova fatraso ni havas ja en la groto tutajn amasojn kaj cetere por nenio ĝi taŭgas; eĉ sur la lanco ĝi ne teniĝas, oni ligu ĝin kiel ajn, do kion kun ĝi? - Inertuloj ili estas,"' ekkriis impete la maljunulo. "Hodiaŭ neniu jam volas solide prilabori pecon da siliko, jen la afero. Komfortamaj ili estas. Memkomprene, tia ostpinto estas farita tuĵ, sed ĝi ankaŭ rompiĝas al vi ĉiumomente. Nu ne gravas, diras la filo, do oni donas novan kaj prete. Nu jes, sed kien tio kondukas? Ĉiumomente novan ĵetlancon! Diru mem, kiu tion iam vidis? Hominjo, tia bone farita silika pinto devis elteni longegajn jarojn! Sed mi diras, miaj vortoj praviĝos: ja foje ili ankoraŭ ŝate revenos al niaj solidaj ŝtonarmiloj! Tial mi kolektas kie ajn mi ion trovas: malnovajn sagojn kaj batilojn kaj silikajn tranĉilojn - Kaj tion ili nomas fatraso!"

La maljuna sinjoro preskaŭ sufokiĝis pro aflikto kaj indigno. "Nu vidu," aŭdiĝis sinjorino Janeĉek por alkonduki lin al aliaj pensoj. "Jen la sama afero kun la feloj. Panjo, diras al mi la bofilino, kial ĝin tiom priskrapadi, domaĝe pri la laboro; provu foje tani la felon per cindro, tio almenaŭ ne fetoras." - "Min vi volas instrui," abruptis la maljunulino la forestantan bofilinon, "mi scias, kion mi scias! De ĉiam la feloj estis nur priskrapataj kaj kiaj ili estis! Memkomprene, se estas domaĝe al vi labori - Nur se ili povas iel eviti la laboron! Tial ili senĉese ion elpensas kaj aliigas - Tani felon per cindro! Kiu iam aŭdis tion!"

"Jam estas tiel," oscedis Janeĉek. "Jes ja, ne estas por ili plu sufiĉe bona, kiel ni tion faris. Kaj ili diras, ke niaj ŝtonarmiloj estas maloportunaj por la mano. Do tio estas vero, la komforton ni ne tro atentis; sed hodiaŭ - nununu, por ke vi ne kontuzu viajn manetojn! Diru mem, kien tio kondukos? Rigardu la nunajn infanojn. Nur, avo, lasu ilin, diradas la bofilino, ili ludu. Jes, sed kio estos iam el ili?"

"Se ili almenaŭ ne farus tian rumoron," plendis la maljuna sinjorino. "Misedukitaj ili estas, jen la vera vero!"

"Jen la nuntempa eduko," predikis la maljuna Janeĉek. "Kaj kiam mi iam-tiam diras ion al la filo, li diras: Paĉjo, tion vi ne komprenas plu, hodiaŭ estas alia tempo, alia epoko - Ja, li diras, onidire eĉ la ostarmiloj ne estas ankoraŭ la lasta vorto; foje, li diras, venos homoj al pli kvalita materialo - Nu sciu, tio estas jam tro: kvazaŭ iu vidus iam alian firman materialon krom ŝtono, ligno aŭ osto! Tion vi mem devas rekoni, kiel malsaĝa virino, ke, - ke - ke tio superas ĉiun limon!"

La manoj de sinjorino Janeĉek sinkis en la sinon. "Vi," ŝi diris, "kaj de kie ili prenas ĉi tiujn sensencaJojn?"

"Nu, laŭdire ĝi estas nun moderna," maĉetis sendente la maljunulo. "Mi petas vin, tie en tiu direkto, kvar tagojn da marŝo de ĉi tie, almigris ia nova gento, tia fremda kanajlaro, kaj ili tion onidire tiel faras - Vi devas scii, ĉiujn ĉi malsaĝaĵojn la niaj havas de ili. La ostarmilojn kaj ĉion. Eĉ - eĉ ili aĉetas tion de ili," li ekkriis ekscitite. "Por niaj bonaj feloj! Kvazaŭ iam io bona venus de fremduloj! Nur nenion komenci kun iu fremda aĉularo! Kaj entute, ĝi estas malnova sperto de la antaŭuloj: ĉiu fremdulo estas senhezite atakenda kaj likvidenda. Tiel estis de ĉiam: neniajn ceremoniojn kaj mortigi. - Ba ne, paĉjo, diras la filo, nun estas alia situacio, nun oni enkondukas var-interŝanĝon - Vai-interŝanĝo! Se mi iun mortigas kaj prenas de li, kion li havas, do mi ricevas lian varon kaj nenion mi donas al li por tio - do kial ia interŝanĝo? Tute ne, paĉjo, diras la filo, tiel vi pagas per homaj vivoj, kaj domaĝe pri ili! - Do jen vi havas: estas onidire domaĝe pri homaj vivoj! Jen la nunaj opinioj," grumblis la maljuna sinjoro malplaĉe. "Malkuraĝuloj ili estas, jen ĉio! Domaĝe pri la vivoj! Kaj diru, kiel iam vivtenos sin tiom da homoj, kiam ili ne buĉados unu la alian? Jam nun estas da tiuj boacoj diable malmulte! Vidu, homvivojn ili bedaŭras; sed la tradicion ili ne respektas, siajn antaŭulojn kaj gepatrojn ili ne estimas - Ja, ĝi estas dekadenco," elpuŝis impete avo Janeĉek. "Antaŭ nelonge mi rigardas, iu tia nazgutulo desegnaĉas per kolora kreto sur muro de la groto figuron de bizono. Mi donis al li kapfrapon, sed mia filo diras: Nur lasu lin, tiu bizono estas ja kvazaŭ vivanta! - Nu, tio vere jam troas! Ĉu oni iam faris tiajn senbezonaĵojn? Se vi havas nenion por labori, bubo, do priĉizu iun silikon, sed ne pentru bizonojn surmure! Ĉu estas al ni bezonaj tiaj stultaĵoj?"

Sinjorino Janeĉek kunpremis severe la lipojn. "Se nur bizonojn," ŝi avarvortis post momento.

"Kion do?" demandis la avo.

"Nu nenio," defendis sin sinjorino Janeĉek, "estas al mi honte tion diri - Do, por ke vi sciu," ŝi decidiĝis subite, "hodiaŭ matene mi trovis. . . en la groto. . . pecon da mamuta dentego. Ĝi estis skulptita. . . kiel nuda virino. Mamojn kaj ĉion, ĉu vi scias?"

"Aj, aj," miregis la maljunulo. "Kaj kiu skulptis tion?"

Sinjorino Janeĉek skuis indigne la ŝultrojn. "Kiu scias. Verŝajne iu el la junaj. Mi jetis tion en la fajron, sed - Tiajn mamojn ĝi havis! Fi!"

"- Nu, jam vere tro," elpuŝiĝis el avo Janeĉek. Kia senmoralo! Vidu, jen sekvo, ke ili ĉizas ĉion eblan el ostoj! En nian menson neniam venis tia malĉastaĵo, ĉar el la siliko ĝi eĉ ne estus farebla - Kien tio kondukas! Jen iliaj inventoj! Senĉese ili ion inventados, senĉese ion novan ili enkondukados, ĝis ili ĉion ruinigos kaj detruos - Kaj mi diras," vokis la prahomo Janeĉek en profeta ekstazo, "ke ĝi jam longe ne daŭros!"

[1931]

Kiel dum malnovaj tempoj

Al Eŭpatoro, civitano el Tebo kaj korbisto, kiu sidante sur korteto plektis siajn korbojn, alkuris lia najbaro Filagoro kaj vokis jam de malproksime: "Eŭpatoro, Eŭpatoro, lasu viajn korbojn kaj aŭskultu! Okazas teruraj aferoj!"

"Kie brulas?" demandis Eŭpatoro kaj ŝajnis, ke li volas leviĝi. "Tio estas pli malbona ol fajro," diris Filagoro. "Ĉu vi scias, kio okazis? Oni volas akuzi nian armeestron Nikomaĥon! Iuj diras, ke li estas akuzata pri intrigoj kun Tesalanoj, kaj aliaj asertas, ke oni riproĉas al li iajn rilatojn kun la Partio de Malkontentuloj. Venu tuj, ni amasiĝas sur la placo!"

"Kaj kion mi tie faru?" demandis Eŭpatoro hezite. "Ĝi estas ekstreme grava," parolis Filagoro. "Jam estas tie multaj oratoroj; unuj asertas, ke li estas senkulpa, kaj la aliaj diras, ke li estas kulpa. Venu aŭskulti ilin!"

"Atendu," diris Eŭpatoro, "nur kiam mi finfaros la korbeton. Kaj diru al mi, pri kio propre tiu Nikomaĥo estas kulpigata?"

"Ĝuste tion oni ne scias," diris la najbaro. "Oni diras tion kaj alion, sed la oficialaj lokoj silentas, ĉar la enketado ne estas ankoraŭ finita. Sed sur la placo estas tumulto, io vidinda por vi! Kelkaj krias, ke Nikomaĥio estas senkulpa - "

"Atendu iom; kiel ili povas krii, ke li estas senkulpa, kiam ili ne scias tute certe, pri kio li estas akuzata?"

"Estas egale; ĉiu ion aŭdis kaj parolas nur pri tio, kion li aŭdis. Ĉiu rajtas paroli pri la aŭditaĵo, ĉu? Mi kredus, ke Nikomaĥo volis nin perfidi al Tesalanoj; iu tion tie diris kaj rakontis, ke iu lia konato vidis ian leteron. Sed iu homo diris, ke ĝi estas komploto kontraŭ Nikomaĥo kaj ke li scias pri tio parolindaĵojn - Onidire ankaŭ en tion estas implikita la registaro de la komunumo. Ĉu vi aŭdas, Eŭpatoro? Nun estas demando -"

"Atendu," diris la korbisto. "Nun estas demando: ĉu la leĝoj, kiujn ni donis al ni, estas bonaj aŭ malbonaj? Ĉu pri tio parolis iu sur la placo?"

"Ne sed ne pri tio temas; temas pri Nikomaĥo."

"Kaj ĉu diras iu sur la placo, ke la oficistoj, kiuj enketas Nikomaĥon, estas malbonaj kaj maljustaj?"

"Ne, pri tio oni tute ne parolis."

"Do, pri kio oni parolis?"

"Mi diras ja tion al vi: pri tio, ĉu Nikomaĥo estas kulpa aŭ senkulpa."

"Aŭdu, Filagoro se via edzino disputus kun viandisto, ke li ne donis al ŝi ĝustan funton da viando, kion vl faros?"

"Mi helpos al mia edzino."

"Ba ne; vi rigardos, ĉu la viandisto havas bonan pezilon."

"Tion mi scias ankaŭ sen vi, homo."

"Do vi vidas. Kaj poste vi rigardos, ĉu la pesilo estas en ordo."

"Ankaŭ tion vi ne bezonas diri al mi, Eŭpatoro."

"Mi ĝojas. Kaj kiam la pezilo kaj pesilo estas en ordo, vi rigardos, kiom pezas tiu peco da viando, kaj vi tuj vidas, ĉu pravas la viandisto aŭ via edzino. Estas strange, Filagoro, ke la homoj estas pli sagacaj, se temas pri ilia peco da viando, ol se temas pri la publikaj aferoj. Ĉu Nikomaĥo estas kulpa aŭ senkulpa? Tion montros pesilo, se la pesilo estas en ordo. Sed por bone pesi oni ne rajtas blovi al la pesil-teleroj, por ke ili kliniĝu al tiu aŭ alia flanko. Kial vi asertas, ke la oficistoj esplorontaj la aferon de Nikomaĥo estas trompuloj aŭ kio?"

"Tion neniu diris, Eŭpatoro."

"Mi pensis, ke vi ne kredas al ili; sed se vi ne havas kaŭzon ne kredi al ili, kial vi, ĉe ĉiuj dioj, blovas en iliajn pesiltelerojn? Aŭ estas tial, ĉar ne gravas por vi, ke aperu la vero, aŭ tial, ĉar ĝi konvenas al vi nur por tio, ke vi povu dividi vin en du partiojn kaj disputi. Tondro batu vin ĉiujn, Filagoro; mi ne scias, ĉu Nikomaĥo estas kulpa, sed vi ĉiuj estas diable kulpaj pri tio, ke vi volonte atencus la justecon. Estas strange kiel la vergoj estas nunjare malbonaj; ili fleksiĝas kiel ŝnuretoj, sed havas neniun solidecon. Povus esti pli varme, Filagoro; sed tio estas en la manoj de dioj kaj ne de ni homoj."

[1926]

Tersito

Estis nokto kaj la viroj aĥajaj alsidiĝis pli proksimen al la fajro.

"La ŝafaĵo denove ne estis manĝebla," aŭdiĝis Tersito, fosetante en la dentoj. "Mi miras pri vi, Aĥiajoj, ke vi tion toleras. Mi vetus, ke i1i havis por vespermanĝo minimume virŝafetojn unujarajn; sed memkomprene, por ni, la maljunaj soldatoj, fetora virkapro estas sufiĉe bona. Homidoj, kiam mi rememoras la ŝafaĵon ĉe ni en Greklando -"

"Lasu tion, Tersito," murmuris paĉjo Eŭpatoro. "Milito estas milito."

"Milito," rediris Tersito. "Mi petas vin, kion vi nomas milito? Tion, ke ni ĉi tie preskaŭ la dekan jaron gapas pro nenio kaj por nenio? Mi diros al vi, junuloj, kio ĝi estas: ĝi estas neniu milito, nur la sinjoroj armeestroj kaj ranguloj faris al si je ŝtataj kostoj ekskurson; kaj ni malnovaj soldatoj, ni buŝmalfermu je tio, kiel iu dando, nazviŝulo kaj panjo-fileto kuradas tra la tendaro kaj fanfaronas pri sia ŝildo. Tiela ĝi estas, homido."

"Vi opinias Aĥilon Peleidon," diris juna Laomedonto.

"Tiun aŭ iun alian," deklaris Tersito. "Kiu havas okulojn en la kapo, scias, kiun ĝi celas. Sinjoroj, tion ja neniu kredigos al ni: se temus vere pri tio konkeri tiun idiotan Trojon, do ni ĝin jam delonge havus. Nur ege terni kaj ĝi estus jam ŝutiĝinta. Kial oni ne entreprenas atakon kontraŭ la ĉefa pordego? Vi scias, tian solidan imponan sturmon kun krio, minacoj kaj kantado de militkantoj kaj tuj estus fino de la milito."

"Hm," murmuris rezonema Eŭpatoro, "per kriado Trojo ne falos."

"Jen, kiel vi eraras," bruis Tersito. "Scias ĉiu infano, ke Trojanoj estas timeguloj, malbravuloj, skabiuloj kaj kanajlaro. Nur unufoje energie montri al ili, kiuj ni estas, Grekoj! Vi okulus, kiel ili retiriĝus kaj ĝemaĉus pri kompato! Sufiĉus iam-tiam ekataki trojajn virinojn irantajn vespere por akvo -"

"Ataki virinojn," ŝultrolevis Hipodamo el Megaro, "tion, Tersito, oni ne faras."

"Milito estas milito," ekkriis Tersito kuraĝege. "Vi, Hipodamo, estas bela patrioto! Ĉu vi pensas, ke ni venkos en la milito per tio, se moŝta Aĥilo unufoje en kvaronjaro aranĝas publikan interbatiĝon kun tiu blufulo Hektoro? Homo, tiuj du estas glate interkonsentintaj kaj ludekzercitaj, vere ĝojinde; iliaj dueloj, tio estas solo-numeroj, por ke flavbekuloj pensu, ke tiuj du batalas por ili! Hej, Trojo, hej, Helaso, venu gapi, sinjorojn heroojn! Kaj ni ceteraj, ni estas nenio, nia suferado valoras unu tuson, pri ni eĉ ne hundo ekbojos. Mi diros ion al vi, Aĥajoj: Aĥilo ŝajnigas heroon, nur por preni ĉiun kremon kaj por senigi nin pri la militmeritoj; li volas, ke oni parolu nur pri li, kvazaŭ li estus ĉio kaj la aliaj kvazaŭ ne ekzistus. Jen la afero, junuloj. Kaj la milito trenaĉas sin nur tial, por ke sinjoro Aĥilo povu pufigi sin kiel, dio scias, kia heroo. Mi miras pri vi, ke vi tion ne vidas."

"Mi petas vin, Tersito," aŭdigis la juna Laomedonto, "kion ja faris al vi Aĥilo?"

"Al mi? Eĉ ne minimumon," diris indigne Tersito. "Kian intereson mi havas je li? Volu scii, kun li mi tute ne parolas; sed la tuta popolo estas sata de tio, kiel tiu ulo ŝajnigas sin grava. Ekzemple tiu lia spitado en la tendo. Ni vivas en tia historia tempo, kiam temas pri honoro de nia Helaso; la tuta mondo observas nin - kaj kion faras sinjoro heroo? Li kuŝaĉas en la tendo kaj deklaras, ke li ne batalos. Ĉu eble ni ellaboregu anstataŭ li la historian tempon kaj la honoron de la tuta Helaso? Sed tiel estas; kiam estas alvenonta penego, Aĥilo rampas en la tendon kaj ŝajnigas ofenditon. Fi, komedio! Jen la naciaj herooj! Malbravuloj ili estas."

"Mi ne scias, Tersito," diris la rezonulo Eŭpatoro. "Aĥilo estas laŭdire terure ofendita, ĉar Agamemnono resendis al la gepatroj tiun lian sklavinon, kiel ŝi nur estas nomata, Brisedino aŭ Ĥriseidino, aŭ iel simile. Peleido faras el tio aferon prestiĝan, sed mi pensas, ke la knabinon li vere amis. Homido, tio ne estos ia komedio."

"Al mi vi volas ion rakonti," diris Tersito. "Mi scias bone, kiel ĝi estis. Agamemnono simple forlogis de li tiun inon, ĉu sciate? Memkomprene, da rabitaj juveloj li havas abundege kaj virinan karnon li avidas kiel virkato - Jam ĝuste sufiĉe, da tiuj virinoj: pro tiu vagaĉa Helena la milito komenciĝis kaj nun denove ĉi tio - ĉu vi aŭdis, ke Helena en la lasta tempo amrilatas al Hektoro? Homoj, ŝin havis en Trojo ĉiu ajn, ankaŭ tiu avo super tombo, la ŝima Priamo. Kaj pro tia ĉiesulino ni ĉi tie suferu kaj batalu? Dankon, mi ne volas!"

"Oni diras," rimarkigis sinĝene la juna Laomedonto, "ke Helena estas tre bela."

"Oni rakontis," diris Tersito malrespekte: "Ŝi forburĝonis eĉ troe kaj krome ŝi estas inaĉo, kiun neniu povas egali. Mi donus por ŝi eĉ ne saketon da faboj. Junuloj, mi dezirus al tiu malsaĝa Menelao, ke ni gajnu la militon kaj ke li rericevu Helenan. La tuta beleco de Helena estas legendo trompo kaj iom da ŝminko."

"Kaj ni," diris Hipodamo, "ni Danaoj, Tersito, ni batalas pro nura legendo?"

"Kara Hipodamo," diris Tersito, "ŝajnas, ke vi ne komprenas tion. Ni, Helenoj, ni militas unue, por ke la maljuna vulpulo Agamemnono amasigu plenajn sakojn da rabaĵo; due tial, por ke la dando Aĥilo kontentigu sian senbridan ambicion; trie tial, por ke la trompulo Odiseo priŝteladu nin ĉe la militliveroj; kaj fine tial, por ke iu koruptita foirkantisto, iu Homero aŭ kian nomon havas tiu vagulo, por kelkaj malpuraj moneroj glorigu la plej grandajn perfidulojn de la greka nacio kaj ĉe tio senhonorigu aŭ almenaŭ silentigu la verajn, modestajn oferemajn heroojn aĥajajn, kiaj vi estas. Tiel statas la afero, Hipodamo."

"La plej grandaj perfiduloj," diris Eŭpatoro, "tiu vorto estas, Tersito, tro forta."

"Do, por ke vi sciu," elpuŝis Tersito kaj dampis la voĉon, "mi havas pruvojn pri ilia perfido. Sinjoroj, ĝi estas terura: mi ne diros al vi ĉion, kion mi scias, sed nur unu aferon enskribu post viajn orelojn: ke ni estas venditaj. Tion ja vi mem devas vidi: ĉu estas penseble, ke ni, Grekoj, la plej kuraĝa kaj plej kultura nacio en la mondo, jam delonge ne estus konkerintaj tiun Trojan sterkejon kaj ne finus kun tiuj mizeruloj kaj stratbuboj en Iliono, se ni ne estus dum jaroj kaj jaroj perfidataj? Ĉu, Eŭpatoro, vi opinias nin, Aĥajojn, tiaj malkuraĝuloj kaj hundoj, ke ni jam delonge ne estus pretaj kun tiu malpura Trojo? Ĉu eble Trojanoj estas pli bonaj soldatoj ol ni? Aŭdu, Eŭpatoro, se vi tion pensas, tiam vi eĉ ne Greko povas esti, sed iu Epirano aŭ Traco. Vera greka antikva homo devas kun doloro senti, en kia malhonoro kaj kanajlo-reĝimo ni vivas."

"Vero estas," opiniis enpense Hipodamo, "ke la milito malbene sin trenas."

"Do vi vidas," ekkriis Tersito. "Kaj mi diros al vi kial: ĉar Trojanoj havas siajn aliancanojn kaj helpantojn inter ni. Eble vi scias, kiun mi aludas."

"Kiun?" diris serioze Eŭpatoro. "Nun, Tersito, vi devas jam tion finfari se vi jam komencis."

"Maleme mi tion diras," defendis sin Tersito. "Vi, Danaoj, min konas, ke mi ne klaĉas; sed se vi pensas, ke ĝi estas en publika intereso, mi diros al vi teruran aferon. Antaŭ nelonge mi parolis kun kelkaj bonaj, bravaj Grekoj; kiel patrioto mi parolas pri la milito, pri la malamiko, kaj kia jam estas mia greka malkaŝema karaktero, mi diras, ke Trojanoj, niaj mortinsidaj kaj kruelegaj malamikoj, estas hordo da malkuraĝuloj, ŝtelistoj, nenifaruloj, ĉifonuloj kaj ratoj kaj ke ilia Priamo estas senila maljunulo kaj ilia Hektoro malbravulo. Vi agnoskos ja, Aĥajoj, ke tio estas vera greka opinio. Kaj jen subite elpaŝas el ombro Agamemnono mem - li jam eĉ ne hontas spioni! - kaj diras: Malrapide, Tersito; Trojanoj estas bonaj soldatoj, Priamo estas brava maljuna viro kaj Hektoro estas heroo. Post tio li turniĝis je kalkano kaj malaperis pli frue, ol mi povis lin laŭmerite rebati. Sinjoroj, mi restis kiel brogita. Aj, aj, mi diris al mi, jen de kie la vento blovas. Nun ni jam scias, kiu enportas en nian tendaron maldisciplinon, etanimecon, kaj malamikan propagandon! Kiel do ni povas gajni la militon, se tiuj malnoblaj Trojanoj havas siajn helpantojn, siajn partianojn en nia mezo, ja eĉ pli malbone, rekte en nia ĉefa stabo? Kaj vi pensas, Aĥajoj, ke tia perfidulo faras sian subfosan laboron por nenio? Ba ne, homido, tiu ne laŭdegos senpage niajn naciajn malamikojn; tiu devis por tio, hometo, ricevi de Trojanoj egan rekompencon. Nur tion, junuloj, iom komparu: la milito estas intence plilongigata, Aĥilo estis intence ofendita, en nia armeo estas aŭdeblaj nur plendoj kaj grumblado, ĉie kreskas maldisciplino - mallonge, ĉio estas nura kanajlado kaj ŝtelado. Kiun ajn vi rigardas, estas perfidulo, koruptito, fremdulo kaj ŝakrulo. Kaj kiam iu malkovras iliajn artifikojn, ili diras, ke li estas kritikaĉulo, kaj skismiga elemento. Tion havas niulo por tio, ke li volas, konsiderante nek dekstron nek maldekstron, servi nur al sia nacio kaj al ĝia honoro kaj gloro; Jen, kien ni, la antikvaj Grekoj, finvenis! Mire ke ni ne sufokiĝas pro ĉiu ĉi ŝlimo! Iam oni skribos pri nia tempo kiel pri periodo de la plej profunda nacia malhonorigo kaj sklavigo, honto, malgrandeco kaj perfido, mallibero kaj maldisciplino, malkuraĝo, korupto kaj morala putrado -"

"Iel estis, iel estos," oscedls Eŭpatoro. "Kaj mi jam iras dormi. Bonan nokton, homidoj!"

"Bonan nokton," diris Tersito kore kaj plezure streĉigis. "Nu, vidu, kiel bele hodiaŭ ni interbabilis, ĉu?"

[1931]

Agatono aŭ pri la saĝo

La Boiotiaj akademianoj invitis el Ateno filozofon Agatonon, por ke li prelegu al ili pri filozofio. Kvankam Agatono ne estis eminenta oratoro, tamen la inviton li akceptis, por kontribui laŭ siaj fortoj al propagando de filozofio, kiu laŭ vortoj de historiisto "ŝajnis dekadenci". En la difinita tago li alveturis en Boiotion, sed estis ankoraŭ frutempe; Agatono promenis do dum tagiĝo ĉirkaŭ la urbo kaj ĝojis pro flugo de hirundoj super ĝiaĵ tegmentoj.

Kiam batis la oka, li foriris en aŭditorion, sed trovis ĝin preskaŭ malplena; nur kvin aŭ ses viroj sidis en la benkoj. Agatono eksidis ĉe la katedro kaj decidiĝis iom atendi, ĝis kunvenos pli granda nombro da aŭskultantoj; intertempe li malfermis volvaĵon, el kiu li volis legi, kaj absorbiĝis de ĝi.

La volvaĵo enhavis ĉiujn fundamentajn problemojn de la filozofio; ĝi komenciĝis per teorio de ekkono, difinis la veron, refutis per frakasa kritiko herezajn opiniojn, tio estas ĉiujn filozofiojn de l' mondo krom tiu de Agatono, kaj prezentis skizojn de la plej altaj ideoj. Kiam Agatono venis ĝis ĉi tie, li levis la okulojn; li vidis, ke aŭskultantoj estas sume naŭ, kaj ekregis lin kolero kaj bedaŭro, kaj li, frapinte per la volvaĵo je la tablo, komencis jene:

"Sinjorinoj kaj sinjoroj,

aŭ pli ĝuste andres Boiótikoi, ne ŝajnas, ke via urbo havus grandan intereson pri la majestaj problemoj, kiujn ni havas en la programo. Mi scias, viroj de Boiotio, ke vin ĵus okupas elektoj por la loka bu1e kaj ke en tia tempo ne estas loko por la saĝo, ja eĉ ne por la prudento; la balotado estas ŝanco por sagaculoj."

Tiam Agatono iom paŭzis kaj pripensis iom. "Ni atendu," li komencis denove, "ĵus elglitis el mia buŝo io, pri kio mi ĝis nun ne meditis. Mi diris tri vortojn: sagaco - prudento - saĝo. Mi diris ilin en kolero. Ĉiuj tri signifas ian intelektan kapablon; mi sentas, ke ili havas tute diversan sencon, sed apenaŭ mi scius diri, en kio ili diferencas. Pardonu, tuj mi revenos al la programo; nur la tri vortetojn mi devas iomete komprenigi al mi."

"Tio estas klara," li daŭrigis post momento; "la malo de sagaco estas malsprito, kontraŭe la malo de prudento estas stulteco. Sed kio estas malo de la saĝo? Estas pensoj, sinjoroj, kiuj estas nek sagacaj, ĉar tro simplaj, nek prudentaj, ĉar tro ili similas frenezaĵon, kaj tamen estas saĝaj. Saĝo similas nek al sagaco nek al prudento."

"Boiotiaj viroj, en la ordinara vivo vi tiel same atentas grajnon de papavo, laŭ nia greka dirmaniero, kiel difinon de nocioj, kaj tamen vi ilin precize distingas. Vi diras pri iu, ke li estas sagaca ŝtelisto; sed neniam oni diras «prudenta ŝtelisto» aŭ eĉ: «saĝa ŝtelisto». Vi laŭdas vian tajloron, ke li havas prudentajn prezojn, sed vi ne diros, ke li havas prezojn saĝajn. Estas ĉi tie evidente ia diferenco, kiu malhelpas al vi miksi la vortojn."

"Se vi diras pri iu, ke li estas sagaca kampisto, vi pensas per tio evidente, ke li scias bone vendi en foiro; se vi diras, ke li estas prudenta kampisto, vi volas per tio versimile diri, ke li scias entute bone mastrumi; sed se vi lin nomas saĝa kampisto, jen eble ĝi signifas, ke li bone vivas, ke li multon scias kaj scias al vi konsili serioze kaj kun intereso."

"Aŭ, ni supozu, sagaca politikisto povas esti tute bone fripono kaj malutilanto de la respubliko; sed prudenta politikisto vi nomas nur tiun, kiu scias direkti aferojn al ĝenerala utilo kaj laŭdinde; sed saĝa politikisto, sinjoroj, tion vi ĉiuj certe sentas, unuvorte, tia estas nomata «patro de patrio» aŭ simile; el tio oni povas vidi, ke la saĝo havas ion speciale korfavoran."

"Kiam mi pri iu diras, ke li estas sagaca, sub tio mi opinias rimarkindan specialaĵon; ĝi estas, kvazaŭ mi dirus, ke la abelo havas pikilon aŭ la elefanto rostron. Tute alie mi diras, ke abelo estas laborema, aŭ ke elefanto estas ege forta; en tio estas ia agnosko, mi respektas la forton, sed mi ne respektas la rostron. Same serioze mi diras pri iu, ke li estas prudenta. Sed, se mi diras, ke li estas saĝa, tio, homido, estas alia afero; tio estas, kvazaŭ mi dirus, ke mi lin ŝatas. Unuvorte, la sagaco estas donaco aŭ talento; la prudento estas eminenta kvalito aŭ forto, sed la saĝo estas virto."

"Kaj nun mi jam scias, kia diferenco estas inter la tri vortoj. La sagaco estas ordinare kruela, malica kaj egoisma; ĝi elserĉas ĉe proksimulo lian malfortan flankon kaj scias ĝin eluzi por sia profito; ĝi kondukas al sukceso."

"La prudento estas ofte kruela al la homo, sed estas justa por la celoj; ĝi serĉas profiton komunan; se ĝi trovas ĉe proksimulo malfortan flankon aŭ stultecon, ĝi penas ĝin forigi per instruo aŭ disciplino; ĝi kondukas al rebonigo."

"La saĝo ne povas esti kruela, ĉar ĝi mem estas bonvolo kaj simpatio; ĝi eĉ ne serĉas jam ĝeneralan profiton, ĉar ĝi tro amas la homojn, por povi ami iun pluan celon; se ĝi trovas malfortecon aŭ kompatindon ĉe proksimulo, ĝi pardonas ĝin kaj amas ĝin; ĝi kondukas al harmonio."

"Viroj el Boiotio, ĉu vi aŭdis iam, ke oni donadus nomon «saĝa» al homo malfeliĉa? aŭ al farsulo? aŭ al homo galhumora kaj senrevigita? Diru, kial ekzistas la kutimo, almenaŭ en la vivo nefilozofia, nomi homo saĝa viron tian, kiu havas malplej da malamo kaj kiu kun la mondo bone harmonias? Diru al vi multfoje kaj multfoje la vorton «sago»; diru al vi tiun vorton, kiam vi ĝojas aŭ malĝojas, estas lacaj, indignaj kaj malpaciencaj; vi aŭdos en ĝi triston, sed jam pacigitan, ĝojon, sed konstante kaj delikate ripetatan, lacon, sed plenan de instigoj, paciencon kaj pardonon sen fino; kaj ĉio ĉi, amikoj, estas sono ĉarma kaj melankolia, voĉo tra kiu sonas la saĝo."

"Jes, la saĝo estas ia melankolio. Sian prudenton povas homo plene meti en sian verkon, povas ĝin realigi per sia laboro. Sed la saĝo ĉiam restos super ĉiu verko. Saĝa homo estas kiel ĝardenisto, kiu sterkas bedon aŭ alligas rozojn al stangoj, kaj dume pensas eble pri dio. Lia verko neniam ampleksos kaj enkorpigos lian saĝon. La prudento estas en ago, sed la saĝo estas en travivaĵo."

"Sed saĝaj poetoj kaj artistoj scias ankaŭ tiun travivaĵon meti en sian verkon; ili ne prezentas sian saĝon en agoj, sed rekte en la travivo. Ĉi tio estas eksterordinara valoro de la arto kaj nenio en la mondo ĝin egalas."

"Rigardu, mi jam tute deflankiĝis de mia programo. Sed kion mi povas ankoraŭ diri? Se la saĝo estas en la travivo kaj ne en pensoj, estas superflue, ke mi legu mian volvaĵon." - [1920]

Aleksandro la Granda

AL ARISTOTELO EL STAGIRO, DIREKTORO DE LA LICEO EN ATENO.

Mia granda kaj amata instruisto, kara Aristotelo!

Longe, tre longe mi ne skribis al vi; sed kiel vi scias, mi estis tro okupita pri aferoj militaj kaj kiam ni marŝis tra Hirkanio, Drangiano kaj Gadrosio, kiam ni estis konkerantaj Baktrion kaj avancis trans Hinduson, estis nek tempo nek emo preni la plumon. Nun mi estas jam kelkajn monatojn ree en Suzo; sed denove estis zorgoj pri administrado superkape, kun nomuno de oficistoj kaj kun likvido de ĉiaj intrigoj kaj ribeloj, ke ĝis hodiaŭ mi ne venis al tio skribi al vi ion pri mi. Vere, proksimume vi scias el la oficialaj raportoj, kio okazis; sed kiel mia sindono al vi, tiel mia konfido al via influo je kleraj rondoj helenaj min stimulas, ke mi denove remalfermu mian koron al vi kiel al mia respektata instruisto kaj spirita gvidanto.

Mi rememoras kiel antaŭ jaroj (kiel longe ĝi jam ŝajnas al mi!) mi skribis al vi stultan kaj entuziasman leteron super tombo de Aĥilo; tio estis sur sojlo de mia persa ekspedicio, kaj tiam mi ĵuris, ke mia modelo por la vivo estos la brava Peleido. Mi revis nur pri heroeco kaj grandeco; mi jam havis post mi la venkon en Tracio kaj pensis, ke mi marŝas frunte de miaj Makedonoj kaj Helenoj kontraŭ Darion nur, por ke ni ornamu nin per laŭro, inda de niaj antaŭuloj, kiujn prikantis la dieca Homero. Mi povas diri, ke al mia idealo mi restis neniom ŝulda nek apud Ĥaironeja nek apud Granikos; sed hodiaŭ mi juĝas multe alie la politikan signifon de miaj tiamaj agoj. Sobra vero estas, ke nia Makedonio, iel-tiel ligita kun Greklando, estis tiam de norde konstante minacata de tiuj barbaroj Tracoj; ili povus nin ataki en malkonvena momento, kiun poste Grekoj eluzus por nuligi siajn kontraktojn kaj apartiĝi de Makedonio. Simple estis necese humiligi Tracion, por ke Makedonio havu ŝirmitan flankon en kazo de greka perfido. Ĝi estis nura politika neceso, kara Aristotelo; sed tion via lernanto tiam ankoraŭ sufiĉe ne komprenis kaj fordonadis sin al revoj pri Aĥilecaj agoj.

Per konkero de Tracio nia situacio ŝanĝigis; ni regis la tutan okcidentan bordregionon de Egea Maro ĝis Bosforo; sed nian regadon super Egea Maro minacis surmara potenco persa; ekstarinte ja super Helesponto kaj Bosforo, ni troviĝis en konsiderinda proksimo de suverena sfero persa. Pli-malpli frue devis inter ni kaj Persio okazi batalo pri Egea Maro kaj libera navigado tra Pontiaj Markoloj. Feliĉe mi ekatakis pli frue, ol Dario povis sin prepari. Mi pensis, ke mi iras en postsignoj de Aĥilo kaj por la greka gloro estos konkeranta novan Ilionon; sed fakte kiel mi nun vidas, temis pri nepra neceso rebati Persion for de Egea Maro; kaj mi ĝin forpuŝis, kara instruisto, tiel funde, ke mi okupis tutan Bitinion, Frigion kaj Kapadokion, elrabis Cilicion kaj ne haltis ĝis en Tarso. Malgranda Azio estis nia. Ne nur malnova Egea marĉo, sed la tuta norda bordo de Mediteraneo, aŭ, kiel ni diras, Egipta Maro estis en nia posedo.

Vi dirus mia kara Aristotelo, ke nun estis plene atingita la ĉefa politika kaj strategia celo, nome la fina forigo de Persio el la helenaj akvoj. Sed post konkero de Malgranda Azio ekestis nova situacio; niaj novaj bordoj povus esti minacataj de sude, tio estas de Fenicio aŭ Egiptio; de tie povus Persio ricevadi helptrupojn kaj materialon por plua militado kontraŭ ni. Estis do neeviteble okupi bordojn Tirajn kaj ekregi Egiption; per tio ni iĝis mastroj de la tuta marregiono, sed samtempe kun tio elkreskis nova danĝero: ke Dario povus, apogita je sia riĉa Mezopotamio, invadi Sirion kaj tiel apartigi nian egiptan posedaĵon for de nia Malgrandazia bazo. Mi do devis frakasi Darion, estu kiel ajn; mi sukcesis tion apud Gaŭgamela; kiel vi mem scias, falis en niajn manojn Babilono kaj Suzo, Persepolo kaj Pasargadai. Per tio ni ekregis la Persan Golfon; sed por ke ni ĉi tiun novan posedaĵon protektu kontraŭ eblaj invadoj denorde, estis necese ekspedicii supren, kontraŭ Medojn kaj Hirkanojn. Nun nia teritorio vastiĝis de la Kaspia Maro ĝis la Persa Golfo, sed ĝi restis senŝirma kontraŭ oriento; do mi marŝis kun miaj Makedonoj en regionojn de Areia kaj Drangiane, mi dezertigis Gadrosion kaj senhomigis Araĥosion post kio mi venke okupis Baktrion; kaj por ke mi sigelu la militan venkon per konstanta ligo, mi edzinigis al mi Baktrian princidinon Roksana. Ĝi estis simpla politika neceso; mi konkeris por miaj Makedonoj kaj Grekoj tiom da orientaj landoj, ke vole-nevole mi devis akiri miajn barbarajn orientajn regatojn ankaŭ per mia reprezentado kaj pompo, sen kiuj la kompatindaj paŝtistoj ne scias prezenti al si potencan regnestron. Estas vero, ke mia malnova makedona taĉmento tion peze toleris; al ĝi ŝajnis, ke ĝia komandanto fremdiĝas al siaj militaj kamaradoj. Bedaŭrinde mi devis tiam ekzekutigi mian maljunan Filoton kaj Kalistenon; ankaŭ mia Parmeniono perdis la vivon. Mi tion ege bedaŭris; sed tio estis neevitebla, por ke ribelo de miaj Makedonoj ne endanĝerigu mian pluan paŝon. Mi estis ja preparanta en tiu tempo militan ekspedicion en Hindion. Sciu, Gadrosio kaj Araĥosio estas fermitaj en altmontaro same kiel en bastionoj; sed por ke ili estu nekonkerebla bastiono, ili bezonas antaŭteritorion, el kiu oni povas aŭ ekataki aŭ cedi en la bastionojn. Tiu strategia antaŭkampo estas Hindio ĝis la rivero Hinduso. Estis strategie necese okupi ĉi tiun teritorion kaj kun ĝi transriveran terenon sur la alia bordo de Hinduso; neniu respondeca soldato aŭ politikisto agus alie; sed kiam ni estis apud rivero Hyfasis, miaj Makedonoj komencis rezisti, ke ili plu ne iros pro laco, malsanoj kaj sopiro pri la patrio. Mi devis reveni; ĝi estis terura vojo por miaj veteranoj, sed ankoraŭ pli malbona por mi; mi intencis ĝisiri la Golfon Bengalan, por akiri en oriento naturan limon por mia Makedonio kaj nun mi estis devigita provizore cedi de mia tasko.

Mi revenis al Suzo. Mi povis esti kontenta, konkerinte por miaj Makedonoj kaj Helenoj tian regnon. Sed por ke mi ne bezonu fidi nur je miaj elĉerpitaj homoj, mi envicigis en mian armeon tridek mil Persojn; ili estas bonaj soldatoj kaj nepre mi ilin bezonas por defendo de la orientaj limoj. Kaj vidu, miaj malnovaj soldatoj estas per tio ekstreme indignigitaj. Ili eĉ ne scias kompreni tion, ke akirinte por mia nacio orientan teritorion, centoble pli grandan ol nia patrio, mi iĝis granda reĝo de oriento; ke mi devas nomi miajn oficistojn kaj konsilistojn el Orientanoj kaj ĉirkaŭigi min per orienta kortego; ĉio ĉi estas evidentaj politikaj necesoj, kiujn mi plenumas en intereso de Granda Makedonio. Cirkonstancoj postulas de mi pluajn kaj pluajn personajn oferojn; mi portas ilin sen kontraŭdiroj, ĉar mi pensas pri grandeco kaj forto de mia amata patrio. Mi devas toleri barbaran lukson de mia potenco kaj brilo; mi edzinigis al mi tri reĝidinojn de orientaj regnoj; kaj nun, kara Aristotelo, mi iĝis eĉ dio.

Jes, mia kara instruisto: mi igis min proklami dio; miaj bonaj orientaj regatoj adoras min kaj alportas al mi oferdonacojn. Ĝi estas politika neceso, por ke mi havu konvenan aŭtoritaton super la montaraj paŝtistoj kaj kamelpelistoj. Kiel malproksimaj estas la tempoj, kiam vi instruis min uzadi racion kaj logikon! Sed la racio mem ordonas akomodi siajn rimedojn al la homa malsaĝo. Unuavide mia kariero povas ŝajni al iu ajn fantazia; sed dum mi ĝin nun pririgardas en nokta trankvilo de mia dia laborejo, mi vidas, ke neniam mi ion entreprenis, kio ne estus nepre kondiĉita de mia antaŭa paŝo.

Rigardu, mia kara Aristotelo, estus en intereso de trankvilo kaj ordo, en racia intereso politika, ke ankaŭ en mia okcidenta patrio mi estu agnoskita kiel dio. Liberigus miajn manojn ĉi tie en oriento, se mi havus certecon, ke mia Makedonio kaj Helaso akceptis politikan principon de mia absoluta aŭtoritato; mi povus trankvile ekmarŝi por havigi al mia greka patrio naturan limon ĝis sur bordo de Ĝinio. Per tio mi por eterne sekurigus la potencon kaj sendanĝerecon de mia Makedonio. Kiel vi vidas, ĝi estas modera kaj prudenta plano; jam delonge mi ne estas tiu fantaziulo, kiu juris super la tombo de Aĥilo. Se mi nun postulas de vi, ke vi, kiel mia saĝa amiko kaj gvidanto, filozofie preparu kaj akcepteble por miaj Grekoj motivigu mian proklamon je dio, mi tion faras kiel respondeca politikisto kaj ŝtatulo; al via konsidero estu lasite, ĉu vi la taskon volas plenumi kiel aferon prudentan, patriotan kaj politike necesan.

Salutas vin, mia kara Aristotelo, via

Aleksandro.

[1937]

Morto de Arĥimedo

Fakte la historio pri Arĥimedo ne estis precize tia, kiel oni ĝin priskribas; estas ja vere, ke li estis mortigita, kiam Romianoj konkeris Sirakuzon, sed ne estas ĝuste, ke en lian domon penetris romia soldato por rabi, kaj ke Arĥimedo, absorbita per desegno de ia geometria problemo, je li ĉagrene ekmurmuris: "Ne difektu miajn cirklojn!" Unue Arĥimedo ne estis distra profesoro, ne scianta, kio okazas ĉirkaŭ li; male, li estis laŭ karaktero vera soldato, kiu inventadis por Sirakuzo militmaŝinojn por defendo de la urbo; due, tiu romia soldato ne estis ebria rabanto, sed klera kaj ambicia staba centestro Lucio, kiu sciis, kun kiu li havas la honoron, kaj ne venis rabi, sed salutinte soldate sur la sojlo, diris: "Estu sana, Arĥimedo."

Arĥimedo levis la okulojn de la vaksa tabuleto, sur kiu li vere ion geometrie desegnis, kaj diris: "Nu, kio?"

"Arfiimedo," diris Lucio, "ni scias, ke sen viaj militmaŝinoj ĉi tiu Sirakuzo estus defendinta sin eĉ ne monaton; tiamaniere ni devis okupi nin pri ĝi dum du jaroj. Ne pensu, ni soldatoj scias tion apreci. Brilegaj maŝinoj. Gratulon."

Arĥimedo mansvingis. "Mi petas vin, ĝi estas ja tutsimpla. Ordinaraj ĵetmekanismoj - nu, tia ludilo. Science ĝi ne havas konsiderindan valoron."

"Sed milite jes," opiniis Lucio. "Aŭdu, Arĥimedo, mi venis diri al vi, ke vi laboru kun ni."

"Kun kiu?"

"Kun ni Romianoj. Vi devas tamen vidi, ke Kartago dekadencas. Kial do helpi al ili! Nun ni abrupte finos kun Kartago, vi vidos. Vi devus prefere iri kun ni, vi ĉiuj."

"Kial?" murmuris Arĥimedo. "Ni Sirakuzanoj estas hazarde Grekoj. Kial ni devus iri kun vi?"

"Ĉar vi vivas en Sicilio kaj ni Sicilion bezonas."

"Kaj kial vi ĝin bezonas?"

"Ĉar ni volas regi super Mediteraneo."

"Ha," diris Arĥimedo kaj observis enpense sian tabuleton. "Kaj por kio vi tion volas?"

"Kiu estas mastro de Mediteraneo," diris Lucio, "estas mastro de l' mondo. Tio estas ja klara."

"Ĉu vi devas esti mastroj de l' mondo?"

"Jes. La misio de Romio estas iĝi mastro de l' mondo. Kaj mi diras al vi, ke ĝi estos."

"Eble," diris Arfiimedo forviŝante ion sur la vakstabuleto. "Sed mi ne konsilus tion al vi, Lucio. Aŭdu, esti mastro de l' mondo - iam ĝi kaŭzos al vi teruregan defendadon. Domaĝe pri la laboro, kiun vi havos kun gi."

"Estas egale; sed ni estos granda regno."

"Granda regno," murmuris Arĥimedo. "Se mi desegnas malgrandan cirklon aŭ grandan cirklon, ĝi estas tamen nur cirklo. ]en, denove limoj, neniarn vi estos sen limoj, Lucio. Ĉu vi pensas, ke granda cirklo estas pli perfekta ol malgranda cirklo? Vi pensas, ke vi estas pli granda geometro, se vi desegnas pli grandan cirklon?"

"Vi grekoj konstante ludas per argumentoj," oponis centestro Lucio. "Jen ni, ni pruvas nian veron alie."

"Per kio?"

"Per ago. Ekzemple ni konkeris vian Sirakuzon. Sekve Sirakuzo apartenas al ni. Ĉu ĝi estas klara pruvo?"

"Estas," diris Arĥimedo kaj gratis sin per grifelo en la haroj. "Jes, vi konkeris Sirakuzon; sed ĝi jam ne estas kaj neniam plu estos tiu Sirakuzo, kia ĝis nun. Ĝi estis granda kaj glora urbo, homo; de nun neniam ĝi estos granda. Domaĝe pri Sirakuzo!"

"Sed Romio estos granda. Romio devas esti la plej forta en la tuta tera sfero."

"Kial?"

"Por kapabli rezisti. Ju pli fortaj ni estas, des pli da malamikoj ni havas. Tial ni devas esti la plej fortaj."

"Kio koncernas la forton," murmuris Arĥimedo. "Mi estas iome fizikisto, Lucio, kaj ion mi diros al vi. La forto blokas forton."

"Kion ĝi signifas?"

"Estas tia leĝo, Lucio. Forto, kiu efikas al io, per tio estas blokata. Ju pli fortaj vi estos, des pli da viaj fortoj por tio vi konsumos; kaj iam venos tempo -"

"Kion vi volis diri?"

"Ba nenion. Mi ne estas profeto, homido; mi estas nur fizikisto. La forto blokas forton. Nenion plu mi scias."

"Aŭdu, Arĥimedo, ĉu vi volus labori por ni? Eĉ imagon vi ne havas, kiaj grandegaj ebloj apertiĝus al vi en Romio. Vi konstruus la plej fortajn militmaŝinojn en la mondo."

"Vi devas pardoni, Lucio; mi estas maljuna homo kaj ankoraŭ mi volus ellabori unu aŭ du el miaj pensoj. Kiel vi vidas, ĵus mi ion ĉi tie geometrie desegnas."

"Arĥimedo, ĉu ne logas vin konkeradi kun ni la regadon super la mondo? - Kial vi silentas?"

"Pardonu," murmuris Arĥimedo super sia tabuleto. "Kion vi diris?"

"Ke homo, kia vi, povus konkeradi la mondregadon."

"Hm, la mondregado," diris Arĥimedo enpense. "Vi ne rajtas koleri, sed mi havas ĉi tie ion pli gravan. Sciu, ion daŭran. Ion, kio vere ĉi tie restos."

"Kio ĝi estas?"

"Atenton, ne forviŝu miajn cirklojn! Jen maniero, kiel elkalkuli areon de cirkla sektoro."

Pli poste estis eldonita raporto, ke la dokta Arĥimedo perdis la vivon hazarde.

[1938]

Romiaj legioj

Kvar el la veteranoj de Cezaro, kiuj, trapasinte gallan kaj britan militirojn, revenis kovritaj de gloro kaj kun la plej granda triumfo, kiun iam la mondo vidis, do la kvar herooj, nome Bullio, eksdekestro, Lucio nomata pro sia malgraseco Macer, Sartor nomata Hilla, veterinaro de la dua legio, kaj fine Strobo el Gaeto kunvenis en vinejo de sicilia Greko kaj granda fripono Onokrato, por komune rememori grandajn kaj memorindajn milit-eventojn, kies atestantoj ili estis. Ĉar estis iom varmege, Onokrato metis por ili tablon surstraten, kaj tie la kvar soldatoj trinkis, laŭte parolante. Kiu mirus, ke baldaŭ amasiĝis ĉirkaŭ ili homoj el tiu strato, metiistoj, azenpelistoj, infanoj kaj virinoj kun beboj surbrake, por aŭskulti iliajn vortojn? Sciu, ke gloraj agoj de granda Cezaro tiam ankoraŭ estis vekantaj intereson de ĉiuj romiaj civitanoj.

"Do aŭskultu," diris Strobo el Gaeto, "kio okazis, kiam tie apud tiu rivero staris kontraŭ ni tridek mil Senonoj."

"Atendu," korektis lin Bullio, "unue da tiuj Senonoj ne estis tie tridek mil, sed apenaŭ dek ok mil, kaj due, vi estis en la naŭa legio, kiu neniam staris kontraŭ Senonoj. Tiam vi bivakis en tendaro en Akvitanio kaj riparadis niajn botojn, ĉar ĉe vi soldatis nuraj botistaĉoj kaj botflikistoj. Do, kaj nun rakontu plu."

"En tio vi eraras," oponis Strobo. "Sciu, tiam ni bivakis en Lutecio. Kaj botojn ni riparis al vi tiam, kiam vi ilin tratruis, fuĝante for de Gergovio. Tiam vi ricevis egan batadon, vi kaj la kvina legio, kaj vi ĝin meritis."

"Tiel ĝi ne okazis," diris Lucio, nomata Macer. "La kvina legio neniam estis apud Gergovio. La kvina legio ricevis sur pantalonon jam apud Bibrakto, kaj de tiu tempo oni plu ne povis ĝin ien sendi, krom al manĝegado. Tio estis bela legio," diris Macer, malproksimen forkraĉante.

"Sed kiu kulpis pri tio," diris Bullio, "ke la kvina legio venis apud Bibrakto en kaĉon. Estis avanconta la sesa, por ĝin alterni, sed la sesanoj ne emis, tiuj eskapuloj. Ĵus ili venis el Masilio, de la inoj -"

"Kia ideo," oponis Sartor, nomata Hilla, "la sesa legio eĉ ne estis apud Bibrakto; tiu venis en fronton nur apud Aksono, kiam komandis Galbo."

"Vi tion komprenas, vi kastristo," diras Bullio; "apud Aksono estis legioj la dua, tria kaj sepa. La sesan jam delonge Eburonoj sendis al panjoj."

"Ĉio ĉi estas nura mensogo," diris Lucio Macer. "Vero nur estas, ke la dua legio, en kiu mi soldatis, batalis apud Aksono; la ceteron vi elpensis."

"Ne babilu," diris Strobo el Gaeto. "Apud Aksono vi ronkis en rezervo, kaj kiam vi vekiĝis, estis post la batalo. Forbruligi Cenabunon, tion vi sciis, kaj dishaki kelkcent civilulojn tial, ĉar ili pendumis tri akaparistojn, tion vi ankaŭ kapablis."

"Cezaro ordonis tion al ni," diris Macer ŝultrolevante.

"Malvero," ekkriis Hilla; "tion ne ordonis Cezaro, sed Labieno. Nepre ne Cezaro, por tio li estis tro politikisto; sed Labieno estis soldato."

"Galbo estis soldato," diris Bullio, "ĉar li ne timis; sed Labieno estis ĉiam duonmejlon post la fronto, por ke nenio okazu al li. Kie estis Labieno, kiam nin sieĝis Nerveoj, he? Tiam falis nia centestro kaj mi kiel plej aĝa dekestro transprenis la komandon. Junuloj, mi diris, kiu retiriĝos je unu paŝo -"

"Kun Nerveoj," interrompis lin Strobo, "estis nenio; ili pafis kontraŭ vin per strobiloj kaj glanoj. Sed pli malbona tio estis kun Arvernoj."

"Al diablo," oponis Macer. "Arvernojn ni tute ne povis kuratingi. Homidoj, tio estis kvazaŭ kaptadi leporojn."

"En Akvitanio," diris Hilla, "mi iam pafis cervon; sed ĝi estis tia ulo, kornaron ĝi havis kiel arbon, - du ĉevaloj ja devis ĝin treni en bivakon."

"Bagatelo," deklaris Strobo, "sed en Britio, tie estis cervoj!"

"Tenu min," ekkriis Bullio, "jen Strobo volus kredigi al ni, ke li estis en Britio."

"Sed ankaŭ vi tie ne estis," rediris Macer. "Hej, Onokrato, vinon! Mi diros al vi, ke mi ekkonis sufiĉe da mensoguloj, kiuj diradis, ke ili estis en Britio, sed mi kredis neniun."

"Mi estis tie," diris Hilla. "Mi veturigis tien porkojn. Tie estis la sepa, oka kaj deka legioj."

"Ne amuzu nin, homido," oponis Strobo. "La deka neniam estis pli malproksime ol en Sekvana tendaro. Vi devis ĝin vidi, kiel ĝi venis brilcirita al Alesio. Sed tie ili ricevis batregalon, tiuj suĉemuloj."

"Tie ni ĉiuj ricevis batregalon," diris Bullio. "Ni estis draŝitaj kiel sekalo, kaj tamen ni venkis."

"Ne tiel ĝi estis," oponis Macer. "Entute ĝi ne estis tia granda batalo. Kiam mi matene eliris el la tendo -"

"Tie ĝi ne estis," diris Hilla. "Apud Alesio ĝi komenciĝis jam nokte."

"Ne parolu," diris Bullio; "ĝi komenciĝis, kiam ni finis tagmanĝon; ni havis ŝafaĵon tiam -"

"Tio ne estas vero," diris Hilla frapante la tablon.

"Apud Alesio ni havis bovaĵon, ĉar malsanetis niaj bovinoj. Neniu plu volis tion manĝi."

"Mi diras, ke ĝi estis ŝafaĵo," persistis je la sia Bullio.

"Tiam al ni venis de la kvina legio kapitano Longus -"

"Homido," diris Macer. "Longus estis ja ĉe ni, ĉe la dua, kaj apud Alesio li jam estis delonge mortinta. Ĉe la kvina estis Hirto."

"Tio ne estas vero," diris Hilla. "Ĉe la kvina estis tiu - kiel li nomiĝis? - ha, Korda."

"Ba ne," asertis Bullio. "Korda estis en Masilio. Longus li estis kaj punkto; li venis kaj diris, malbeninda pluvo -"

"Pru," ekkriis Strobo. "Ne tiel okazis. Apud Alesio tiam tute ne pluvis. Estis terura varmego, mi scias, kiel fetoris la porkaĵo."

"Ŝafaĵo ĝi estis," kriis Bullio, "kaj pluvis! Do kaj venis al ni tiu Hirto kaj diras: Knaboj, ŝajnas al mi, ke venos akvo en niajn botojn. Kaj li pravis. Dudek horojn daŭris la batalo -"

"Ne tiel," diris Macer. "Post tri horoj ĉio estis finita."

"Vi tre eraras," diris Strobo. "Ĝi daŭris tri tagojn, sed kun paŭzoj. La duan tagon ni malvenkis -"

"Ne estas ja vero," deklaris Hilla. "Ni malvenkis en la unua tago, sed la duan tagon ni denove venkis."

"Sensencaĵo," diris Bullio, "ni tute ne venkis kaj volis jam kapitulaci, sed ili kapitulacis pli frue."

"Tute ĝi ne estis tiel," post tio Macer, "ja neniu batalo okazis apud Alesio. Onokrato, vinon! Atendu, ion mi diros al vi: kiam ni sieĝis Avarikon -"

"Ja tiel ĝi ne okazis," grumblis Bullio kaj ekdormis.

[1928]

Pri dek virtuloj

Kaj diris la Eternulo: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado tre peza,
tial Mi malsupreniros kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos.
Kaj Abraham alproksimiĝis kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi?
Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.
Kaj Abraham respondis, dirante: Eble al la kuindeko da virtuloj mankos kvin, ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mt ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. Kaj Abraham diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: Eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.
Kaj li denove diris: Jen mi ekkuraĝls paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.
Li diris ankoraŭ: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: Eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. Kaj la Eternulo foriris, kiam Li ĉesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko. (Gen. 18, 20-23.)

Kaj reveninte al sia loko, Abraham vokis sian edzinon Sara kaj diris al ŝi: "Aŭdu, el la plej bona fonto mi tion havas, sed neniu rajtas tion ekscii. La Eternulo decidiĝis pereigi la Sodomanojn kaj Gomoranojn pro iliaj pekoj. Li mem diris tion al mi."

Kaj diris Sara: "Vidu, ĉu mi ne diradis tion jam delonge? Kaj kiam mi rakontis al vi, kio tie okazas, vi ankoraŭ pledis por ili kaj min alkriadis: «Silentu, ne miksu vin en tion, ĉu tio rilatas vin?» Nun vi vidas tion, tion jam delonge mi diradis, tion oni povis atendi. Kiam mi antaŭ nelonge parolis pri tio kun la edzino de Lot, mi diris al ŝi: Sinjorino, kien tio kondukos? Kion vi pensas, ĉu la Eternulo pereigos ankaŭ la edzinon de Lot?"

Kaj respondante Abraham diris: "Ĝuste pri tio temas. Por tiel diri, je mia insistado la Eternulo konsentis indulgi Sodomon kaj Gomoran, se Li tie trovos kvindek virtulojn. Sed mi primarĉandis tion ĝis dek. Tial mi vokis vin, por ke ni kune elektu por la Eternulo dek virtulojn."

Kaj diris Sara: "Bone vi faris. La edzino de Lot estas mia amikino kaj Lot estas filo de via frato Haran. Mi ne diras, ke Lot estas virta, tion vi scias, kiel li incitis sian servistaron kontraŭ vi, tion jam ne diru, Abraham, tio ne estis en ordo, li ne traktas vin sincere, sed li estas via nevo, kvankam Haran ne kondutis al vi tiel, kiel devus konduti denaska frato, sed tio jam apartenas al la familio."

Kaj plue ŝi parolis dirante: "Diru al la Eternulo, ke Li indulgu Sodomon. Mi jam estas tia, mi deziras nenion malbonan al iu. Miaj piedoj tremas ĉe ekpenso, ke tiom da homoj pereus. Iru kaj porpetu ĉe la Eternulo, ke Li kompatu ilin."

Kaj respondis Abraham: "La Eternulo kompatos, se Li trovos dek virtulojn. Mi pensas, ke ni povus al Li konsili, kiuj ili estas. Ni konas ja ĉiujn homojn, kiuj loĝas en Sodom kaj Gomora. Kial ni ne helpus al la Eternulo elserĉi dek virtulojn?"

Kaj diris Sara: "Nenio pli facila ol tio. Eĉ dek, eĉ kvindek, eĉ cent virtulojn mi indikos al Li. La Eternulo scias, ke mi faros al neniu maljustaĵon. Do ni havas la Lot-edzinon kaj Loton, nevon vian, kvankam li estas falsa kaj enviema, sed li apartenas al la familio. Do jam du."

Post tio diris Abraham: "Kaj iliaj du filinoj."

Sara post tio diris: "Ne pensu, la pli aĝa, Jesĥa, estas malĉasta. Ĉu vi ne rimarkis, kiel ŝi antaŭ vi kokete fleksis la postaĵon? La edzino de Lot mem diris al mi: Jesĥa faras al mi zorgojn, mi ĝojos, kiam ŝi edziniĝos. La pli juna ŝajnas esti pli modesta. Sed se vi pensas, do kalkulu kun ambaŭ."

Kaj diris Abraham: "Do ni jam havas kvar virtulojn. Kiun ni plue elektu?"

Kaj Sara respondis: "Se vi kalkulas la du knabinojn, tiam vi devas alpreni ankaŭ iliajn fianĉojn, Jobabon kaj Seboimon."

Sed Abraham diris: "Kion vi opinias, Seboim estas ja filo de maljuna Dodanim. Ĉu filo de uzurulo povas esti virta?"

Kaj diris Sara: "Abraham, faru tion, mi petas vin, por la familio. Kial Melĥa ne havu egale bravan fianĉon kiel tiu vantulino, Jesĥa? Ŝi estas honesta knabino kaj almenaŭ ne movas loge la koksojn antaŭ maljunaj parencoj, kiujn ŝi devas estimi."

Kaj respondis Abraham: "Estu, kiel vi diras. Do kun Jobab kaj Seboim ni havas jam ses virtulojn. Nun restas al ni trovi nur kvar."

Kaj Sara diris: "Tio jam estos facila. Atendu, kiu en Sodom ankoraŭ estas virta?"

Abraham post tio respondis: "Mi dirus, ke la maljuna Naĥor."

Kaj diris Sara: "Mi miras, ke vi povas entute pri li paroli. Ĉu li ne dormas kun paganaj amorantinoj, kvankam li estas maljunulo? Vere pli virta ol Naĥor estas ja Sabataĥ."

Tiarn ekflamiĝis Abraham pro kolero kaj diris: "Sabataĥ estas falsĵurinto kaj idolservanto. Ne postulu de mi, ke mi proponu lin al la Eternulo inter la virtaj. Multe pli konsiderinda estus Elmodad aŭ Eliab."

Post tio diris Sara: "Aŭdu, por scii, Eliab adultis kun la edzino de Elmodad. Se Elmodad valorus ion, li forpelus sian edzinon, tiun ĉiesulinon, kien ŝi apartenas. Sed eble vi povus proponi Namanon, kiu pri nenio kulpas, ĉar li estas frenezulo."

Kaj respondis Abraham: "Namanon mi ne proponos, sed mi proponos Melĥielon."

Kaj diris Sara: "Se vi proponos Melĥielon, ne parolu kun mi. Ĉu ne mokis Melĥiel pri vi, ke vi havas filon ne kun mi, sed jes kun la malĉastulino Agar?"

Abraham post tio diris: "Mi ne proponos Melĥielon. Kion vi pensas, ĉu mi alprenu inter la virtajn Ezronon aŭ Jahelelon?"

Sara post tio respondis dirante: "Jahelel estas diboĉulo kaj Ezron rilatas kun prostituitinoj el Aĥad."

Kaj diris Abraham: "Mi proponos Efraimon."

Kaj Sara diris: "Efraim diras, ke lia estas la ebenaĵo Mamre, sur kiu sin paŝtas niaj gregoj."

Abraham post tio diris: "Maljusta estas Efraim. Mi proponos Ahiramon, filon de Jasiel."

Kaj diris Sara: "Ahiram estas amiko de Melĥiel. Se vi volas iun proponi, proponu Nadabon."

Respondis Abraham: "Nadab estas avarulo. Mi proponos Amramon."

Kaj Sara diris: "Amram volis dormi kun via publikulino Agar. Mi ne scias, kion tiel eksterordinaran li vidis je ŝi. Pli bona estas Asriel."

Kaj diris Abraham: "Asriel estas dando. Mi ne povas proponi al la Eternulo arlekenon. Nu, ĉu mi nomu al 1i Namuelon? Ne, ankaŭ Namuel ne indas tion. Mi ne scias, kial devus esti tiu ĝuste Namuel."

Sara poste diris: "Mi ne scias, kion vi havas kontraŭ Namuel? Li estas ja malsaĝa, sed pia."

Kaj diris Abraham: "Estu. Namuel estas la sepa."

Post tio Sara diris: "Atendu, Namuelon ellasu, ĉar li praktikas la pekon sodoman. Kiu ankoraŭ estas en Sodom? Permesu, ke mi rememoru: Kahat, Salfad, Itamar..."

Abraham post tio respondis: "Foriru ĉi tiu ideo de vi. Itamar estas mensogulo, kaj kio koncernas Kahaton kaj Salfadon, ĉu ili ambaŭ ne estas adeptoj de malbenita Peleg? Sed eble vi konas iun virinon justan en Sodom. Mi petas, rememorigu al vi."

Kaj diris Sara: "Neniu estas."

Kaj afliktiĝis Abraham dirante: "Ĉu ne estas dek virtuloj en Sodom kaj Gomora, por ke la Eternulo pro ili indulgu tiujn belajn urbojn?"

Sara post tio diris: "Iru, Abraham, iru ankoraŭ unufoje al la Eternulo, falu genuen antaŭ Lia vizaĝo, disŝiru vian veston kaj diru: Sinjoro, Sinjoro, mi kaj Sara, edzino mia, plorante petas Vin, ke Vi ne pereigu Sodomon kaj Gomoran pro iliaj pekoj."

"Kaj diru al Li: Kompatu la pekan popolon kaj indulgu ilin ankoraŭ. Havu mizerikordon, Sinjoro, kaj lasu ilin vivi. Sed de ni, Eternulo, de ni homoj ne postulu, ke ni proponu al Vi dek virtulojn el tuta Via popolo."

[1931]

Pseŭdo-Lot aŭ pri patriotismo

Kaj venis du anĝeloj en Sodomon vespere, kaj Lot sidis ĉe la pordego de la urbo. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere,
kaj diris: "Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi leviĝos matene kaj iros vian vojon." Kaj ili diris:
"Ne, ni pasigos la nokton sur la strato."
Kaj li tre petegis ilin, ke ili envenu a1 li: kaj kiam ili envenis, li faris al ili festenon, kaj bakis macojn: kaj ili manĝis.
Kaj ili diris al Lot: "Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn, aŭ viajn filinojn, aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu loko:
ĉar ni ekstermos ĉi tiun lokon, ĉar granda fariĝis ilia kriado antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ĝin pereigi."

Lot embarasiĝis, aŭdinte tion kaj diris: "Kaj kial mi devus foriri de ĉi tie?" Post tio ili respondis al li: "Ĉar la Eternulo ne volas pereigi la virtulon."

Lot longe silentis, sed poste li diris: "Mi petas, sinjoroj, permesu, ke mi foriru kaj diru al miaj bofiloj kaj filinoj, ke ili preparu sin por vojaĝo." Ili respondis al li: "Faru tiel."

Kaj Lot eliris, kuris tra stratoj de la urbo kaj vokis al ĉiuj homoj: "Leviĝu, eliru el ĉi tiu loko: ĉar la Eternulo pereigos la urbon." Sed ili rigardis lin kiel ŝercanton.

Lot revenis hejmen, sed ne ekkuŝis, kaj meditis la tutan nokton.

Kaj kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis lin, dirante: "Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tte troviĝas: por ke ankaŭ vi ne pereu pro la krimeco de la urbo."

"Mi ne iros," diris Lot. "Pardonu al mi, sed mi ne iros. Mi pripensis tion dum la tuta nokto. Mi ne povas foriri, ĉar ankaŭ mi mem estas unu el la Sodomanoj."

"Vi estas virtulo," kontraŭdiris la anĝeloj, "sed ili estas malvirtuloj, kaj la kriado de illaj agoj kolerigis la Eternulon. Kion vi havas kun ili?"

"Mi ne scias," diris Lot. "Ankaŭ pri tio mi meditis, kion mi havas kun ili; dum la tuta vivo mi akuzadis miajn samurbanojn kaj juĝis ilin tiel severe, ke nun estas al mi terure rememori tion: ĉar ili pereos. Kaj kiam mi venis en la urbon Segor, ŝajnis al mi, ke ĝiaj homoj estas pli bonaj ol la Sodomaj."

"Leviĝu," diris la anĝeloj, "vi iros en la urbon Segor, ĉar ĝi estos konservita."

"Kio estas por mi Segor?" respondis Lot. "Estas unu viro virta en Segor: kiam ajn mi parolis kun li, li estis akuzanta siajn samurbanojn, kaj mi malbenis la Sodomanojn pro iliaj kulpoj, sed nun mi ne povas foriri. Mi petas, lasu min."

Kaj ekparolis anĝelo kaj diris: "La Eternulo ordonis pereigi la Sodomanojn."

"Estu Lia volo," diris Lot mallaŭte. "Mi pripensis dum la tuta nokto; kaj mi rememoris tiom da aferoj, ke mi ploris. Ĉu vi aŭdis iam kanti la Sodomanojn? Ne, vi ilin tute ne konas, ĉar alie vi ne venus tiel. Kiam knabinoj iras tra la strato, ili balanciĝas en la koksoj kaj inter la lipoj zumas kanton; kaj ili ridas, kiam ili ĉerpas akvon per siteloj. Neniu akvo estas pli pura ol tiu el la putoj de Sodom; kaj neniu lingvo el la lingvoj sonas pli bele. Kiam ekparolas infano, mi komprenas lin; kvazaŭ mia li estus; kaj kiam li ludas, estas la sama ludo, kiun mi mem ludis, estante ankonaŭ malgranda. Kaj kiam mi ekploris, panjo konsolis min per la sodoma lingvo. Eternulo," ekkriis Lot, "kvazaŭ ĝi hieraŭ estus!"

"Pekis la Sodomanoj," diris la alia anĝelo severe, "kaj tial -"

"Ili pekis, mi scias," interrompis lin Lot malpacience. "Kaj ĉu almenaŭ vi vidis niajn metiistojn? Ili aspektas, kvazaŭ ili ludas; kaj kiam ili faris kruĉon aŭ tolon, tiam la koro eksaltas pro ĝojo, kiel bele ĝi estas farita. Estas homoj tiel lertaj, ke vi rigardus ilin dum la tuta tago; kaj kiam vi vidas ilin fari la plej malbonajn aferojn, ĝi doloras vin pli, ol se tion farus homo el Segor. Ĝi turmentas vin, kvazaŭ vi mem partoprenus en ilia kulpo. Kiom helpas al mi mia virteco, se mi estas Sodomano? ]uĝante Sodomon, vi juĝas min. Mi ne estas virta. Mi estas kiel ili. Mi ne foriros de ĉi tie."

"Vi estos pereigita kun ili," diris la anĝelo nubmiene.

"Eble; sed antaŭe mi provos, ke ili ne estu pereigitaj. Mi ne scias, kion mi faros; sed ĝis la lasta momento mi pensos, ke mi devas helpi al ili. Ĉu mi povas nur tiel foriri? Mi kontraŭas la Eternulon kaj tial Li ne plenumos mian peton. Se Li lasus al mi tri jarojn da tempo, aŭ tri tagojn, aŭ almenaŭ tri horojn! Kion signifus por Li tri horoj? Se Li hieraŭ estus sendinta al mi sciigon: Foriru el ilia mezo, ĉar ili estas malvirtaj, - mi dirus al Li: Iomete indulgu, mi parolos ankoraŭ kun tiu kaj kun alia; mi juĝis ilin, anstataŭ iri inter ilin. Sed kiel mi povas foriri nun, kiam ili estas pereigotaj? Ĉu ankaŭ mi ne estas kulpa pri tio, ke ili troviĝas en tia situacio? Mi ne volas morti; sed estas por mi necese, ke ankaŭ ili ne mortu. Mi restos."

"Vi ne savos Sodomon."

"Mi scias, ke ne: ĉu ion mi kapablas? Sed mi provos ion, mi ankoraŭ ne scias kion; mi scias nur, ke mi devas resti. Ĉar mi juĝis ilin dum la tuta vivo tiel severe kiel neniun alian; ĉar mi portis kun ili la plej grandan pezon: iliajn erarojn. Eternulo, mi eĉ ne scias diri, kio ili estas por mi; mi povas tion montri nur per tio, ke mi restos kun ili."

"Viaj samlandanoj," diris la anĝelo, estas tiuj, kiuj estas virtaj kaj kredas la saman Eternulon kiel vi; kaj la pekaj, la malpiaj kaj idolservantoj ne estas viaj samlandanoj."

"Kial ili ne estus, se ili estas Sodomanoj? Vi tion ne komprenas, ĉar vi ne konas voĉon de karno kaj argilo. Kio estas Sodom? Vi diras, ke ĝi estas urbo de malvirto. Sed kiam la Sodomanoj batalas, ili ne batalas por siaj malvirtoj, sed por io pli bona, kio estis aŭ estos; kaj ankaŭ la plej malbona povas morti por ĉiuj. Sodom, tio estas ni ĉiuj; kaj se mi havas ian valoron antaŭ la Eternulo, Li atribuu ĝin al Sodom kaj ne al mi. Kial mi ankoraŭ parolas? Diru al la Eternulo: Lot, Via servisto, stariĝos antaŭ la sodomajn virojn kaj defendos ilin kontraŭ Vi, kvazaŭ Vi estus lia malamiko."

"Haltu," ekkriis la anĝelo, "terura estas via peko; sed la Eternulo vin ne aŭdis. Preparu vin kaj eliru el ĉi tiu urbo: savu almenaŭ la edzinon kaj la filinojn, kiujn vi havas."

Kaj Lot ekploris: "Jes, mi devas ilin savi, vi pravas. Mi petas, konduku min."

Sed ĉar li malrapidis, tial ili kaptis lian manon kaj manon de lia edzino kaj de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li.

(Kiam li estis elkondukata, preĝis Lot, dirante:)

"Ĉio, kion la vivo donis al mi, donis al mi per viaj manoj; faris mian karnon el via argilo kaj metis en mian buŝon vortojn, kiuj estas en la buŝo de viaj viroj kaj virinoj; kaj jen, tial mi kisis ilin per ĉiu mia vorto, eĉ se mi ilin malbenis."

"Mi vidas vin eĉ kiam mi fermas la okulojn, ĉar pli profunde vi estas ol miaj okuloj; vi estas en mi tiel, kiel mi estis en vi."

"Miaj manoj faras viajn kutimojn, ne sciante pri tio; kaj se mi en dezerto estus, miaj piedoj iros en direkto de viaj stratoj."

"Sodom, Sodom, ĉu vi ne estas la plej bela el la urboj? Kaj se mi nur fenestreton vidus, vualitan per tolo striita, mi ekkonos ĝin: ĉi tiu estas fenestreto de Sodom."

"Mi estas kiel hundo, kiun oni kondukas el la domo de ĝia mastro; eĉ se ĝi mallevas muzelon en polvon, por plu ne vidi, ĝi ekkonas odoron de la objektoj, kiujn ĝi konas."

"Mi kredis la Eternulon kaj Lian leĝon; vin mi ne kredis, sed vi estas; kaj aliaj landoj estas kvazaŭ ombro, kiun mi trapenetras, ne povante apogi min je muro aŭ je arbo; ili estas kvazaŭ ombro."

"Sed vi estas, kiel nenio alia estas: kaj ĉio, kio ekzistas, ekzistas nur en komparo kun vi. Se mi vidas vin, mi vidas nur vin, kaj se mi vidas ion alian, mi vidas tion nur en komparado kun vi."

"Mi kredis la Eternulon, ĉar ŝajnis al mi, ke li estis dio de Sodom; se ne estas Sodom, ne estas la Eternulo."

"Pordegoj, pordegoj de Sodom, kien ili min kondukas kaj en kian malplenon? Kien mi metu la piedon? ĉar ne ekzistas sub mi la tero: kaj mi staras, kvazaŭ mi ne starus. Iru, miaj filinoj, kaj lasu min; mi ne povas plu."

Kaj ili irigis lin kaj metis lin ekster la urbon: kaj tie ili parolis al li, dirante: "Savu vin pro via animo, ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo: por ke vi ne pereu."

La suno leviĝis super la teron, kiam i1i ĉi tion diris. Tiam la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo.

Tiam rerigardis Lot kaj ekkriis kaj kuris returne al la urbo.

"Kion vi faras malbenita?" vokis post li la anĝeloj.

"Mi iras helpi al la Sodomanoj," respondis Lot, kaj eniris la urbon.

[1923]

La sankta nokto

"Mi miras pri vi," kriis sinjorino Dinah. "Se ili estus ordemaj homoj, ili irus al la urbestro kaj ne kvazaŭ almozpetante! Kial ne akceptis ilin en la domon Geŝimonon? Kial ilin akceptu ausgerechnet ni? Ĉu ni estas io malpli bona ol Geŝimonoj? Mi scias, la edzino de Ŝimon ne enlasus en sian domon tiajn nenihavulojn! Mi miras pri vi, homo, ke vi tiel kompromitas vin ne scias kun kiu!"

"Ne kriu," grumblis la maljuna Isaĥar, "ja ili aŭdos tion!"

"Ili aŭdu tion," diris sinjorino Dinah, altigante la voĉon ankoraŭ pli. "Ne grave! Nu, estus bela ordo, se mi rajtus eĉ ne pepi pro iuj vaguloj! Ĉu vi konas ilin? Ĉu iu konas ilin? Li diras, ŝi estas mia edzino. Onidire, lia edzino! Mi scias, kiel ĝi estas praktikata ĉe tiaj vaguloj! Ĉu vi ne hontas enlasi ion similan en la domon!"

Isaĥar volis kontraŭdiri, ke li enlasis ilin nur en la stalon, sed li silentis; li ŝatis ja sian trankvilon.

"Kaj ŝi," daŭrigis sinjorino Dinah indigne, "si estas graveda, volu scii. Pro Sinjoro Kristo, ankoraŭ tio mankis al ni! Jesuo Maria, se ni fariĝus temo por homaj klaĉoj! Mi petas vin, kie vi perdis la kapon?" Sinjorino Dinah spirkaptis aeron. "Memkomprene, al iu junulino vi ne scias diri ne. Kiam ŝi vin tiel dolĉe alokulis, do vi povis ŝiriĝi pro nura komplezo. Al mi vi tion ne farus, Isaĥar! Nur sternu al vi, hometoj, tie en la stalo estas abundege da pajlo - Kvazaŭ en la tuta Betlehemo estus sole ni, kiuj havas stalon! Kial Geŝimonoj ne donis al ili faskon da pajlo? Ĉar Ŝimonino ne tolerus tion de sia edzo, ĉu vi komprenas? Nur mi estas tia piedpremato, ĉar mi al ĉio silentas -"

La maljuna Isaĥar turniĝis al la muro. Eble ŝi ĉesos, li opiniis; parte ŝi pravas, sed tiom da paroloj pro unu fojo -

"Akcepti fremdajn homojn en la domon," meditis sinjorino Dinah en justa kolero. "Kiu scias, kio ili estas? Dum la tuta nokto mi nun pro timo ne fermas la okulojn! Sed vi estas indiferenta pri tio, ĉu? Por homoj vi ĉion, sed por mi nenion! Se almenaŭ unufoje vi respektus vian laborkonsumitan kaj malsanetan edzinon! Kaj matene, ankoraŭ fari ordon post ili! Se tiu homo estas ĉarpentisto, kial li ie ne laboras? Kaj kial ĝuste mi havu tiom da ĉagreno? Ĉu vi aŭdas, Isaĥar?"

Sed Isaĥar vizaĝe al la muro mienis, kvazaŭ li dormus.

"Virginjo Maria," ekĝemis sinjorino Dinah, "kian vivon mi havas! Tutan nokton mi ne povos dormi pro zorgoj - Kaj li dormas kiel ŝtipo! Ili povus forporti nian tutan domon, kaj li dormaĉas. . . Dio, kiajn malfacilaĵojn mi havas!"

Kaj estis silente, nur la maljuna Isaĥar atente artikigis la mallumon per sia ronkado.

Ĉirkaŭ la noktomezo vekis lin el la dormetado retenata virina ekĝemo. Hu, sakre, li ektimis, jen io apude en la stalo! Ĝi nur ne veku Dinah. . . Kiom da paroloj estus denove!

Kaj li kuŝis senmove, kvazaŭ li dormus.

Post momento estis aŭdebla nova ĝemo. Dio, kompatu! Dio, donu, ke Dinah ne vekiĝu, preĝis en angoro la maljuna Isaĥar, sed jen li jam sentis, ke Dinah apud li moviĝas, leviĝas kaj streĉe aŭskultas. Estos malbone, diris al si konsternite Isaĥar, sed restis bele silenta.

Sinjorino Dinah senbrue leviĝis, metis sur sin lanŝalon kaj eliris en la korton. Versimile ŝi elĵetos ilin, diris al si senpove Isaĥar. Mi ne enmiksiĝos, ŝi jam faru kion ajn ŝi volas. . .

Post ia strange longa kaj senbrua tempo revenis sinjorino Dinah, atenteme piedpinte paŝante. Al Isaĥar en dormemo ŝajnis, ke kraketas kaj krakas ligno, sed li decidiĝis, ke li eĉ ne moviĝos. Eble estas al Dinah malvarme, li opiniis, kaj ŝi faras por si fajron.

Poste Dinah denove silente ŝteleliris. Isaĥar malfermetis la okulojn kaj vidis super flagranta fajro kaldroneton kun akvo. Por kio ja, li diris al si mire, sed tuj denove li ekdormis. Li vekiĝis nur, kiam sinjorino Dinah per strangaj, fervoraj kaj gravaj paŝetoj kuris kun la fumanta kaldroneto en la korton.

Kaj ekmiris Isaĥar, leviĝis kaj iomete sin vestis. Mi devas rigardi, kio okazas, li diris energie al si, sed en la pordo li karambolis kun Dinah.

Mi petas vin, kial tia kurado, li volis ekparoli, sed eĉ ne al tio li venis. "Nenio por via gapado ĉi tie," abruptis lin sinjorino Dinah kaj denove kuris en la korton kun iaj ĉifonetoj kaj tolpecoj surbrake. Sur la sojlo ŝi turniĝis. "Iru liten," ŝi ekkriis severe, "kaj. . . ne ĝenu nin ĉi tie, ĉu vi aŭdas?"

La maljuna Isaĥar elŝoviĝis en la korton. Antaŭ la stalo li vidis senhelpe altiĝi larĝoŝultran viran staturon, kaj li ekiris al ĝi. "Jes ja," li murmuris kvietige. "Ŝi eligis vin, ĉu? Sciu, Jozefo, tiuj virinoj. . ." Kaj por deturni la parolon for de ilia vira senpovo, li rapidis montri: "Rigardu, stelo! Ĉu vi jam vidis iam tian stelon?"

[1930]

Marta kaj Maria

Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.
Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon.
Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? Diru do al ŝi, ke ŝi min helpu.
Sed la Sinjoro respondis kaj diris a1 ŝi: Marta, Marta, vi zorgris kaj klopodas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi."

(Ev. de sankta Luko, 10, 38-42.)

Kaj tiun vesperon eniris Marta al sia najbarino Tamar, edzino de Jakobo Grünfeld, kiu kuŝis en postakuŝa tempo;

kaj vidante, ke la fajro en la kameno estingiĝas, ŝi almetis ŝtipojn kaj eksidis ĉe la fajrujo, por ekflamigi la fajron. Kaj kiam ekflagris viglaj flamoj, rigardis tiu Marta en la fajron kaj silentis.

Kaj diris sinjorino Tamar: "Vi estas bona, Marteta. Vi tiom zorgas, - mi tute ne scias, kiel rekompenci tion al vi."

Sed Marta nek ion diris, nek deturnis siajn okulojn for de la fajro.

Tiam sinjorino Tamar demandis dirante: "Ĉu vere, Marteta, ke hodiaŭ estis ĉe vi Rabbi el Nazaret?"

Kaj Marta respondis: "Estis."

Kaj sinjorino Tamar interplektis la manojn kaj diris: "Certe vi ĝojis, fraŭlino Marta; mi scias, al ni Li ne irus, sed vi meritas tion, vi estas tiom bona mastrino -"

Tiam kliniĝis Marta al la fajro, impete ordigis la ŝtipojn kaj diris: "Mi diros al vi, sinjorino Tamar, prefere mi ne vidus min mem. Eĉ ideeto ne venis al mi, ke nun antaŭ la festoj - Bone, mi pensas, mi lavos tolaĵon unue - Vi scias, nia Maria, kiom da lavotaĵo ŝi faras. Do la nelavitan tolaĵon mi ĵetas sur amason, kaj subite "Bonan tagon, knabinoj", kaj Li staras sur la sojlo! Mi komencas voki "Maria, Maria, venu ĉi tien", sciu, por ke ŝi helpu al mi rapide forigi tiun amason da ĉemizoj. - Maria alflugas, taŭzita, kaj kiam ŝi Lin vidas, komencas krii kiel senigita de la prudento: "Majstro, Majstro, vi venis al ni?" kaj bum, jam ŝi estas antaŭ Li surgenue, plorsingultas, la manojn al Li kisas, - sinjorino Tamar, mi tiom hontis pro ŝi, kion nur la Majstro devis pensi, tia frenezeta histeriulino, kaj nun la malpuraj ĉifonoj ĉie, mi apenaŭ elvortis: "Majstro, sidiĝu," kaj kolektas la lavotaĵon; kaj Maria Lin tiras je la mano kaj singultas: "Majstro, parolu, diru al ni ion, Rabboni -" Konsideru, sinjorino Tamar, ŝi diras al Li Rabboni! Kaj ĉie nura malordo, vi scias, kiel se oni lavas, eĉ balaite ne estis. Kion Li nur devis pensi pri ni!"

"Nu, sciu, Marteta," konsolis ŝin sinjorino Grünfeld, "iom da tiu malordo viroj preskaŭ ne atentas. Mi konas ilin."

"Eĉ se jes," deklaris Marta kun malmole fulmantaj okuloj. "Ordo devas esti. Rigardu, sinjorino Grünfeld, kiam la Majstro tagmanĝis ĉe tiu doganisto, do Maria sciis lavi Liajn piedojn per larmoj kaj viŝi ilin per siaj haroj. Mi diros al vi, sinjorino Tamar, ion similan mi eĉ ne kuraĝus, sed almenaŭ puran plankon mi volus doni sub Liajn piedojn. Jes, tion jes. Kaj meti antaŭ Lin tiun belan tapiŝeton, ĉu vi scias, tiun el Damasko. Kaj ne malpuran lavotaĵon. Viŝi Liajn piedojn per larmoj kaj haroj, tion Maria scias; sed almenaŭ kombi sin, kiam Li venas, tion ne; kaj viŝi antaŭ Li la plankon, tion ankaŭ ne. Nur sidaĉi antaŭ Li kaj fari tielajn okulojn, kaj nun rakontu, Rabboni!"

"Kaj ĉu Li rakontis?" demandis avide sinjorino Tamar. "Rakontis," diris Marta malrapide. "Li ridetis kaj parolis al Maria. Vi scias, mi unue zorgis forigi la lavotaĵon, kaj poste doni al Li iom da kaprina lakto kaj pecon da pano - Li aspektis irlaca kaj eliĉerpita; mi jam havis sur la lango, Majstro, mi alportos al Vi kusenojn, ripozu momenton, dormetu iom, ni estos silentaj kiel animetoj, ni eĉ ne spiros, - sed vi scias, sinjorino Grünfeld, mi ne volis interrompi Lian parolon. Kaj tiel mi nur piedpinte iradis, por ke Maria ekkomprenu, ke ni devas silenti, sed vane! "Rakontu ankoraŭ, Majstro, mi petas, ankoraŭ ion," kaj Li, bonulo, ridetis kaj parolis -"

"Aĥ, mi volus aŭdi, kion Li diris," ekĝemis sinjorino Tamar.

"Ankaŭ mi, sinjorino Tamar," Marta lakonis. "Sed iu devis por Li malvarmigi la lakton, por ke ĝi estu freŝa. Kaj iu ankaŭ devis havigi iom da mielo por la pano. Kaj poste por momento iri al Efraimoj - al Efraimino mi promesis, ke iam-tiam mi alrigardos ŝiajn infanojn, se ŝi devas iri en foiron, - vi scias, sinjorino Grünfeld, tia maljuna fraŭlino, kia mi, ankaŭ iam fariĝas por io bona. Se nia frato Lazaro almenaŭ estus hejme! Sed kiam Lazaro matene vidis, ke ni estas lavontaj, li diras: "Knabinoj, nenio por mi, mi malaperos; sed vi, Marta, atentu, se pretere irus tiu spicisto el Libano, aĉetu por mi brustteon," sciu, nia Lazaro estas iel malsana je brusto, sinjorino Tamar, tro li malgrasiĝas. Kaj tial mi senĉese pensis, ke Lazaro revenu, dum la Majstro estas ĉi tie, - mi kredas, sinjorino Grünfeld, ke Li resanigus nian Lazaron; kiam mi aŭdis ies paŝojn, jam mi kuregis antaŭ la domon kaj al ĉiu vokis: "Sinjoro Aŝer, sinjoro Levi, sinjoro Iŝaĥar, se vi renkontus la fraton Lazaron, li tuj, sed tuj venu hejmen!" Kaj ĉe tio mi devis elrigardi la spiciston - mi ne sciis, kion pli frue."

"Tion mi konas," diris sinjorino Grünfeld. "La familio igas multe zorgi."

"Ba, zorgoj," parolis Marta. "Sed jen, sinjorino Grünfeld, mi ankaŭ volus aŭskulti la vorton de Dio. Mi estas nur malsaĝa virino, tia servistino mi estas, mi diras al mi, iu devas tion fari, iu devas kuiri kaj lavi kaj ripari vestojn kaj balai, kaj se nia Maria ne emas tion - Ŝi jam ne estas tiel bela, kiel ŝi estis iam, sinjorino Tamar; sed ŝi estis tia belulino, ke - ke mi simple d e v i s al ŝi servi, ĉu vi scias? Kaj dume ĉiu pensas, ke mi estas malbona sinjorino Grünfeld, vi tion scias, malbona kaj malfeliĉa virino povas nenion bone kuiri, kaj mi ne estas malbona kuiristino. Se estas Maria bela, Marta bone kuiru, nu ĉu mi ne pravas? Sed sinjorino Tamar, tion eble vi ankaŭ scias: iam oni por momento, nur por momenteto metas la manojn en la sinon, kaj poste venas al oni tiaj strangaj pensoj: ke eble iu al vi ion diros aŭ vin iele rigardos... kvazaŭ li estus al vi diranta: Filineto, vian amon vi preparas al ni; vin mem tutan vi donas al ni, per via korpo vi balaas kaj konservas ĉiun puron per pureco de via animo: ni eniras vian domon, kvazaŭ tio vi mem estus. Marta, ankaŭ vi per via maniero multe amis -"

"Ba, estas tiel," diris sinjorlno Grünfeld. "Kaj se vi havus ses infanojn, Marteta, kiel mi, tiam vi tion des pli bone vidus."

Tiam diris Marta: "Sinjorino Grünfeld, kiam tiel subite venis Li, Majstro Nazareta, mi preskaŭ konsterniĝis: eble - eble Li venas diri tion belan, kion mi tiom da jaroj kvazaŭ atendis - kaj ĝuste en tian malrdon! Mi havis koron ĝis en mia gorĝo, paroli mi ne povis - Mi diris al mi: tio pasos, mi estas malsaĝa virino, dume mi trempos la lavotaĵon kaj por momento venos al la Efraimanoj kaj venigos nian Lazaron kaj forpelos el la korto kokinojn, por ke ili ne ĝenu Lin - Kaj poste, kiam ĉio estis en ordo, venis al mi tia bela certeco: ke nun mi estas preparita aŭdi la vortojn de Dio. Do mi silente, silentege eniris la ĉambron, kie Li sidis kaj parolis. Maria sidis ĉe Liaj piedoj, okulojn ŝi ne mallevis de li -" Marta seke ekridis. "Mi nur ekhavis ideon, kiel mi aspektus, se mi Lin tiel okulegus! Kaj jen Li, sinjorino Grünfeld, tiel milde kaj serene min alrigardis, kvazaŭ Li volus ion diri. Kaj subite mi vidas - Dio, kiel malgrasa Li estas! vi scias, nenie Li ion kvalitan manĝas, preskaŭ eĉ ne la panon kaj mielon Li tuŝis - Kaj jen mi ekpensis: kolombidojn! Mi faros al Li kolombidojn! Mi irigos Marian, ke ŝi alportu ilin el la foiro, kaj dume Li momenton ripozos - "Manjo," mi diras, iru por momento en kuirejon. "Sed Maria nenion, kvazaŭ ŝi estus blinda kaj surda."

"Ŝi nur ne volis lasi la gaston en soleco," diris kvietige sinjorino Tamar.

"Se ŝi prefere atentus," diris senkompate Marta, "ke Li havu ion por manĝi; por tio estas ni virinoj, nu ne? Kaj kiam mi vidis, ke Maria nenion faras, nur rigardas kvazaŭ en ekstazo, - do - sinjorino Tamar, mi eĉ ne scias, kiel ĝi okazis, sed mi devis tion diri. "Sinjoro," mi diras, "al vi estas indiferente, ke mia fratino lasas min servi sola! Diru al ŝi, ke ŝi helpu al mi en la kuirejo!" Do iel ĝi elglitis el mi -"

"Nu, kaj ĉu Li diris al ŝi?" demandis sinjorino Grünfeld.

Tiam ekfluis larmoj el bluaj okuloj de Marta. "Marta, Marta, zorgema vi estas kaj zorgas pri multaj aferoj: sed unu estas necesa, Maria elektis la pli bonan parton, kaj tiun neniu prenos for de ŝi. - Iel simile, sinjorino Tamar, Li tion diris."

Momenton estis silente. "Kaj jam ĉio, kion Li diris?" demandis sinjorino Tamar.

"Ĉio, laŭ mia scio," diris Marta, forviŝante malmilde la larmojn.

"Poste mi iris aĉeti la kolombidojn - ŝtelistoj estas en la foiro, sinjorino Grünfeld - kaj mi rostis ilin, kaj por vi mi pretigis la supon el la kolombaj tripoj -"

"Mi scias," diris sinjorino Grünfeld. "Vi estas tre bona, Marteta."

"Mi ne estas," krudis Marta. "Vi devas scii, ĝi estis unuafoje, ke mi rostis la kolombidojn ne sufiĉe. Ili estis malmolaj: sed mi - ĉio faladis el miaj manoj. Kaj mi tiom ege kredas Lin, sinjorinp Tamar!"

"Ankaŭ mi," diris pie sinjorino Tamar. "Kaj kion alian Li diris, Marteta? Kion Li diris al Maria? Kion Li instruis?"

"Mi ne scias," diris Marta. "Mi demandis Marian, sed vi scias, kiel fola ŝi estas - "Mi jam ne scias," ŝi diris, "je mia animo, jam mi ne povas honeste diri al vi eĉ unu vorton, sed ĝi estis tiom mirige bela, Marta, kaj mi estas tiel treege feliĉa."

"Tio ankaŭ havas sian valoron," agnoskis sinjorino Tamar.

Kaj Marta brue mungis larmojn kaj diris: "Do montru, sinjorino Grünfeld, mi revindos al vi tiun bebaĉon."

[1932]

Lazaro

Ankaŭ en Betanion venis 1a famo pri tio, ke la Galileano estis kaptita kaj forkondukita en malliberejon.

Kiam Marta ekaŭdis tion, ŝi interplektis la manojn kaj el ŝiaj okuloj ekfluis larmoj. "Vidu," ŝi diris, "mi tion diradis. Kial Li iris Jerusalemon, kial Li ne restis ĉi tie? Ĉi tie neniu scius pri Li - Li povus ĉi tie trankvile ĉarpentisti - Li establus al si laborejon ĉe ni en la korto -"

Lazaro estis pala kaj liaj okuloj ekscite flamis. "Kiaj malsaĝaj paroloj, Marta," li diris. "Li d e v i s iri en Jerusalemon. Li d e v i s kontraŭstari tiujn. . . tiujn farizeojn kaj leĝistojn, li d e v i s diri rekte en la okulojn, kion kaj kiel - Tion vi, virinoj, ne komprenas."

"Mi tion komprenas," diris Maria mallaŭte kaj ravite.

"Kaj mi diras al vi, mi s c i a s, kio okazos. Okazos miraklo. Li movos fingron kaj la muroj de la malliberejo malfermiĝos - kaj ĉiu Lin ekkonos, genufalos antaŭ Li kaj vokos ,miraklo' -"

"Longe vi atendos," diris Marta deprimite. "Li n e n i a m sciis zorgi pri si. Nenion por si Li faros, per nenio Li helpos al si, sole -" ŝi aldonis kun larĝigitaj okuloj, "sole, se aliaj helpus al Li. Eble Li atendas, ke oni venos al Li helpi - vi ĉiuj, Lin aŭdintaj - ĉiuj, al kiuj Li helpis - ke ili zonos sin kaj alkuros -"

"Jen mia penso," deklaris Lazaro. "Nur ne timu, knabinoj, kun Li estas la tuta Judujo. Estus bela afero, se - tion mi volus vidi - Marta, preparu la aĵojn por vojaĝo. Ek al Jerusalemo."

Maria leviĝis. "Ankaŭ mi iras. Por vidi, kiel malfermiĝos la muroj de la malliberejo, kaj Li aperos en ĉiela brilo - Marta, ĝi estos fenomena."

Marta volis ion diri, sed glutis ĝin. "Iru nur, infanoj," ŝi diris. "Iu devas ĉi tie gardi - manĝigi la kortbirdaron kaj kaprinojn - Mi tuj preparos al vi la vestojn kaj flanojn. Tiom mi ĝojas, ke vi estos tie."

Kiam ŝi revenis ruĝeta pro fornoardo, Lazaro estis palega kaj maltrankvila. "Ne estas bone al mi, Marteta," li murmuris. "Kiel estas ekstere?"

"Bele varme," diris Marta. "La irado estos agrabla."

"Varme, varme," oponis Lazaro. "Sed supre en Jerusalemo ĉiam blovas malvarma vento."

"Mi preparis por vi varman mantelon," diris Marta.

"Varman mantelon," grumblis Lazaro malkontente. "Oni ŝvitas en ĝi, poste ĉirkaŭblovas malvarmo, kaj jen! Tuŝu min, ĉu mi ne havas jam nun febron? Vi sicas, mi ne ŝatus dumire ekmalsani - oni ne povas fidi je Maria - Kiom mi povus helpi al Li, se mi ekzemple malsaniĝus?"

"Vi ne havas febron," kvietigis lin Marta kaj pensis: Mia Dio, tiu Lazaro estas tiel stranga de tiu tempo - de tiu tempo, kiam li estis revivigita

"T i a m min kaptis ankaŭ malbona vento, kiam - kiam mi tiel ekmalsanis," diris Lazaro zorgeme; li ne ŝatis ja mencii sian iaman morton. "Vi scias, Marieta, de tiu tempo mi iel ne estas en mia haŭto. Nenio por mi, tiu vojaĝo kaj la ekscitado - Sed memkomprene, mi iros, tuj kiam nur pasos la febro."

"Mi scias, ke vi iros," diris Marta kun peza koro. "iu d e v a s al Li kuri por helpi; vi scias, vin Li - sanigis," ŝi diris hezite, ĉar ankaŭ al ŝi ŝajnis iel netakta paroli pri revivigo el morto. "Rigardu, Lazaro, post kiam vi liberigos Lin, vi povos Lin almenaŭ peti, ke Li helpu al vi, se eble vi ne fartus bone -"

"Vi pravas," elspiris Lazaro. "Sed kio, se mi tien ne alvenus? Kio, se ni jam venus malfrue? Vi devas konsideri ĉiujn eventualojn. Kaj kio, se en Jerusalemo oni iel interbatiĝos? Knabino, vi ne konas romiajn soldatojn. Aĥ Dio, se mi estus sana."

"Vi e s t a s ja sana, Lazaro," eligis el si Marta. "Vi d e v a s esti sana, se Li vin sanigis."

"Sana," diris Lazaro amare. "Tion ja mi mem scias, ĉu mi estas sana aŭ ne. Mi diras al vi nur, ke d e t i u t e mp o eĉ ne por momento estis al mi bone - Ne, ke mi ne estus e g e danka al Li pro tio, ke Li min. . . restarigis; tion pri mi, Marta, ne pensu; sed kiu tion iam ekkonis, kiel mi, tiu - tiu -" Lazaro ektremis kaj kovris sian vizaĝon. "Mi petas vin, Marta, nun lasu min; mi rekonsciiĝos - mi nur momenton - certe ĝi pasos -"

Marta silente eksidis sur la korto; ŝi rigardis antaŭ sin per sekaj, fiksaj okuloj, manojn interplekte, sed ŝi ne preĝis. Nigraj kokinoj haltadis, por ŝin rigardi per unu okulo; kiam kontraŭ atendo ŝi ne ĵetis al ili grajnojn, ili iris dormetadi en la tagmeza ombro.

Tiam Lazaro kaŝiris el la koridoro, morte pala, kaj dentklakis. "Mi - mi nun ne povas, Marta," li balbutis, "tiom ŝate mi irus - eble nur morgaŭ -"

La gorĝo de Marta kuntiriĝis. "Iru, iru kuŝiĝi, Lazaro," ŝi pene elvortis. "Vi - vi ne povas iri!"

"Mi irus," dentklakis Lazaro, "sed se vi pensas, Marteta - Eble morgaŭ - Sed vi ne lasos min hejme sola, ĉu? Kion mi farus ĉi tie sen vi!"

Marta leviĝis. "Nur iru dormi," ŝi diris per sia kutima kruda voĉo. "Mi restos ĉe vi."

Tiumomente eniris la korton Maria, vojaĝpreta. "Do, Lazaro, ĉu ni iros?"

"Lazaro ne povas iri," respondis Marta seke. "Ne estas bone al li."

"Do mi iras sola," elspiris Maria. "Vidi la miraklon." El la okuloj de Lazaro malrapide fluis larmoj. "Mi tiom ŝatus kuniri, Marteta, se mi nur tiom ne timus. . . ankoraŭ unufoje morti!"

[1932]

Pri kvin panoj

. . . Kion mi havas kontraŭ li? Mi tion diros al vi rekte, najbaro: ne ke mi havus ion kontraŭ lia instruo. Tute ne. Foje mi aŭskultis lian predikon, kaj mi diras al vi, preskaŭ mi ankaŭ iĝus lia disĉiplo. Tiam mi revenis hejmen kaj diras al mia kuzo selisto, vi, tion vi devus aŭdi; mi diras al vi, li estas siaspeca profeto. Ege bele li parolas, ververe; preskaŭ en la homo la koro moliĝas; mi havis tiam larmoplenajn okulojn, plej volonte mi fermus mian butikon kaj sekvus lin, por perdi lin neniam for de l' okuloj. Ĉion disdonu, kion vi havas, li diris, kaj sekvu min. Amu vian proksimulon, helpu al malriĉuloj kaj pardonu al tiuj, kiuj maljuste traktas vin, kaj tiajn aferojn. Mi estas ordinara bakisto, sed kiam mi aŭskultis lin, estis en mi tia stranga ĝojo kaj doloro, mi ne scias, kiel diri tion: ia pezo, ke mi genuus teren kaj plorus, kaj ĉe tio mi sentis min tiom bele kaj facile, kvazaŭ ĉio falus de sur mi, sciu, ĉia zorgo kaj kolero. Do mi tiam diras al mia kuzo, vi malsaĝulo, vi devus honti; vi parolas nur pri avidaĵoj, kion kiu ŝuldas al vi, ke vi devas pagi dekonojn kaj alpagojn kaj interezojn; se vi prefere disdonus al la malriĉaj ĉion, kion vi havas, forlasus la edzinon kaj infanojn kaj sekvus lin -

Kaj tion, ke li kuracas malsanulojn kaj demon-obseditojn, ankaŭ tion mi ne riproĉus al li. Vere, ĝi estas stranga kaj nenatura potenco; sed tion ja tamen ĉiu vidas, ke niaj kirurgoj estas fuŝuloj kaj la romiaj ne estas pli bonaj; monon ili scias preni, sed kiam vi vokas ilin al agonianto, do ili nur ŝultrolevas kaj diras, ke vi devis voki ilin pli frue. Pli frue! Mia mortinta edzino malsanis du jarojn pro hemoragio; mi kondukadis ŝin al doktoroj, vi eĉ ne havas ideon, kiom da mono ĝi kostis, kaj neniu helpis ŝin. Se li jam estus tiam trairanta urbojn, mi estus genufalinta antaŭ li kaj dirus: Sinjoro, resanigu la edzinon! Kaj ŝi tuŝus lian veston kaj resaniĝus. Tiom ŝi, la povrulino suferis, ke ĝi eĉ ne estas eldirebla - Do mi laŭdus tion al li, ke li resanigas malsanulojn. Memkomprene, la fuŝkirurgoj protestas kontraŭ tio, kaj iuj diras, ke ĝi estas mistifiko kaj fuŝado, kaj volus tion malpermesi al li kaj tiel simile; ekzistas ja diversnj interesoj. Kiu volas helpi al la homoj kaj savi la mondon, ĉiam kolizias kun ies intereso; ne al ĉiu li povas plaĉi, io alia ne eblas. Mi diras, resanigadi li povas kaj eble ankaŭ mortintojn li revivigadu; sed tion kun la kvin panoj, tion li devis ne fari. Kiel bakisto mi diras al vi, ke ĝi estis granda maljustaĵo kontraŭ la bakistoj.

Vi ne aŭdis tiun aferon pri la kvin panoj? Mi miras; ĉiuj bakistoj estas tute konsternitaj pro la okazo. Do, laŭdire venis al li granda amaso en lokon dezertan, kaj li resanigadis malsanulojn. Kaj kiam vesperiĝis, alpaŝis al li liaj disĉiploj, dirante: "Dezerta estas ĉi tiu loko, kaj tempo malfrua. Forsendu la amasojn, por ke ili irante en urbetojn, aĉetu al si manĝajojn." Kaj li diris al ili: "Ne estas bezone al ili, ke ili foriru, vi donu manĝi al ili." Kaj ili diras al li: "Ni ne havas ĉi tie pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn." Kaj li diris al ili: "Alportu ilin al mi ĉi tien." Kaj ordoninte al la hom-amaso sidiĝi sur la herbo kaj preninte la kvin panojn kaj du fiŝojn, li ekrigardis al la ĉielo, benis, kaj dividante, donis al la disĉiploj la panojn

kaj la disĉiploj al la hom-amasoj. Kaj ĉiuj manĝis kaj estis satigitaj. Kaj oni plenigis per restintaj paneroj dek du plenajn korbojn. Da tiuj, kiuj manĝis, estis proksimume kvin mil viroj krom virinoj kaj infanoj. Konsentu, najbaro, ke tion toleri povas neniu bakisto; kiel oni povus, nu? Se devus iĝi kutimo ke kiu ajn per kvin panoj kaj du fiŝetoj satigus kvin mil homojn, poste la bakistoj devus iri sin paŝti, ĉu mi ne pravas? Kio koncernas la fiŝetojn, estu tiel, ili kreskas en la akvo per si mem kaj povas ilin kapti kiu ajn. Sed bakisto devas kare aĉeti farunon kaj lignon, devas havi helpanton kaj pagi al li salajron; li devas havi butikon, devas pagi impostojn kaj ĉion eblan, ĝis fine li ĝojas, se restis al li unu groŝo en la poŝo, por ke li ne bezonu almozi. Kaj li, li nur ĉielon alrigardas kaj havas sufiĉe da pano por kvin mil aŭ kiom da homoj; faruno kostas al li neniom, li ne bezonas alveturigi al si dioscias de kie lignon, neniaj elspezoj, nenia laboro - memkomprene, tial la panojn li povas donadi al la homoj senpage, nu ne? Kaj li ne atentas, ke per tio la ĉirkaŭajn bakistojn li senigas pri honeste meritita profito! Mi diras al vi, nelojala konkurenco ĝi estas, kaj oni devus finigi tion al li. Li pagu impostojn kiel ni, se li volas bakistadi! Jam nun riproĉas nin homoj kaj diras, kiel eble, tian nekristanan monon vi volas por ĉi tiu mizera panbulo? Senpage vi devus ĝin donadi, kiel li, kaj kia pano, onidire, ĝi estas: blanka, krakanta kaj bonodora, ke oni emus per ĝi mortsatiĝi. - Ni jam devis malaltigi prezon de bakaĵo; per mia honoro, ni donas ĝin sub la produkta prezo, nur por ne devi fermi la butikojn; sed kien ĝi kondukos, super tio turniĝas al ni bakistoj la kapo. Onidire en alia loko li satigis kvar mil virojn krom virinoj kaj infanoj per sep panoj kaj kelkaj fiŝetoj; sed tie ili kolektis nur kvar korbojn da paneroj; versimile tiu entrepreno ankaŭ al li jam ne tiel bone prosperas, sed nin bakistojn li pereigos nepre. Kaj ĉi tie mi diras al vi, ke li tion faras nur pro malamikeco al ni bakistoj. La fiŝkomercistoj ja ankaŭ krias, sed tiuj ja ne scias, kiom postuli por siaj fiŝoj; ĝi jam delonge ne estas tiom honesta metio kiel la bakista.

Rigardu najbaro: mi jam estas maljuna homo kaj mi estas sola en la mondo; mi havas nek edzinon, nek infanojn, kion do mi bezonas. Antaŭ nelonge mi jam diris al mia helpanto, ke li mem ligu al sia kolo mian bakejon. Ne temas pri mia profito; per mia animo, plej volonte mi vere disdonus mian etan havaĵon kaj sekvus lin kaj realigadus amon al proksimulo kaj ĉion, kion li predikas. Sed vidante, kiel li stariĝis kontraŭ ni bakistoj, mi diradas al mi: Nepre ne! Mi kiel bakisto vidas, ke ĉi tio estas nenia mondsavo sed kompleta katastrofo por nia metio. Mi bedaŭras, sed tion mi ne donacos al li. Ne eble.

Memkomprene, ni prezentis plendon kontraŭ li al Anas kaj ankaŭ al la provincestro, nome pro rompo de metia regularo kaj pro ribeligado: sed vi scias, kiel ĉe la oficoj ĉio estas longe prokrastata. Vi konas min, najbaro: mi estas modera homo kaj serĉas malpacon kun neniu; sed se li venus en Jerusalemon, mi stariĝos surstrate kaj vokos: Krucumu lin! Krucumu lin!

[1937]

Benĥanan

ANAS

"Vi demandas, Benĥanan, ĉu li kulpas. Jen la afero: mi ne kondamnis lin al morto, mi nur sendis lin al Kajafas. Kajafas diru al vi, kian kulpon li trovis ĉe li, min persone la afero ne rilatas.

Mi estas maljuna praktikulo, Benĥanan, kaj diros tion al vi tute sincere. Mi pensas, ke lia instruo havis ie-tie bonan kernon. Tiu homo multe pravis, Benĥanan, kaj opiniis tion honeste; sed lia taktiko estis malĝusta. Tiel li povis neniam venki. Prefere li devis tion verki kaj libre eldoni. Oni legus la libron kaj dirus, ĝi estas malforta aŭ afekta libro, ĝi enhavas nenion novan kaj kiu scias kion, kiel jam oni tiel pri libroj parolas. Sed post iom da tempo komencus pri io aŭ tio skribi aliaj kaj post ili denove aliaj, nu, kaj almenaŭ io enradikiĝus. Ne ĉio, ne la tuta instruo, sed tion ja prudenta homo eĉ ne postulas. Sufiĉas, se li akceptigas almenaŭ unu aŭ du siajn ideojn. Tiel oni ĝin faras, kara Benĥanan, kaj alie ĝi ne estas ebla, se oni volas reformi la mondon. Kun tio oni devas agi pacience kaj delikate. Mi diras, ĝusta taktiko necesas; kia vero, se ni ne scias ĝin akceptigi?

Lia eraro estis ĝuste tio, ke li ne havis la paciencon. Li volis savi la mondon tuj tuj, kaj kontraŭ ties volo. Kaj tio ne eblas, Benĥanan. Li devis agi ne tiom rekte kaj haste. La veron oni devas kontrabandi, oni devas ĝin ŝuteti poiome, ie peceton, tie peceton, por ke la homoj kutimiĝu al ĝi. Kaj ne subite: disdonu ĉion kion vi havas kaj tiaj paroloj. Tio estas malbona metodo. Kaj li devus pli atenti, kion li faras. Ekzemple, kiel li iris kun rimeno kontraŭ la monŝanĝistoj en la templo - ili estas ja ankaŭ bonaj Judoj, homido, kaj volas per io vivteni sin. Mi scias, ke monŝanĝejoj ne apartenas en la templon, sed ili estis tie de ĉiam, do kiaj ceremonioj? Li devis prezenti kontraŭ ili plendon ĉe la sinedrio, kaj finite. La sinedrio eble ordonus al ili, ke ili metu siajn tablojn je distanceto pli malproksimen kaj ĉio estus en ordo. Ĉiam estas grave, kiel oni ion faras. Homo, kiu volas ion en la mondo atingi, neniam devas perdi la kapon kaj devas sin regi, devas ĉiam konservi sangmalvarman kaj sobran menson. Kaj liaj mitingoj - vi scias, Benĥanan, neniu instanco ŝatas tion vidi. Aŭ, ke li lasis sin tiel bonvenigi, kiam li venis en Jerusalemon; vi eĉ imagon ne havas, kiom da malbona sango ĝi kaŭzis. Li devis altroti piede kaj saluti ie, saluti tie - tiel oni devas tion praktiki, se oni volas havi influon. Mi eĉ aŭdis, ke li igis sin regali de romia doganisto, sed tion mi tute ne kredas, tian mallertaĵon li tamen ne farus; jen kiaj malicaj klaĉoj. Kaj li devis ne fari siajn miraklojn; per tio li nature koliziis. Mi petas vin, al ĉiuj li ne povas helpi, kaj tiuj, al kiuj li faris neniun miraklon, poste koleregas. Aŭ kun la virino adultinta - tio laŭ inidiro vere okazis, Benĥanan, kaj ĝi estis terura eraro. Diri al homoj juĝistaj, ke ankaŭ ili ne estas sen kulpo - ĉu povus poste ekzisti en la mondo ia justico? Mi diras al vi, nuraj eraroj. Li devis nur instrui kaj ne fari miraklojn, li devis ne opinii sian instruon tiom ege laŭvorte, li devis ne voli ĝin tujtuje realigadi. Li mistaktike agis, kara Benĥanan; inter ni dirite, en multaj sferoj li povis esti prava, sed lia taktiko estis erara; nu poste ĝi ne povis alie finiĝi.

Ne cerbumu super tio, Benĥanan; ĝi estas en ordo. Li estis justa viro, sed se li volis savi la mondon, li devis fari tion ne tiel radikale. Kio, ĉu li estis kondamnita rajte? Kia demando! Mi diras ja al vi, ke taktike li devis malvenki!"

KAJAFAS

"Sidiĝu, kara Benĥanan, mi estas plene al via dispono. Do vi volus scii, ĉu laŭ mia opinio tiu viro estis rajte krucumita. Ĝi estas simpla afero, kara sinjoro. Unue, ĝi ne estas nia afero, ni ne kondamnis lin al morto, ni nur transdonis lin al lia moŝto romia provincestro, ĉu? Kial do ni alprenu ian respondecon, ĉu? Se li estis kondamnita rajte, estas bone; se okazis al li maljustaĵo, do ĝi estas kulpo de Romianoj kaj ni povas tion iam imputi debete al ilia konto. Tia ĝi estas, kara Benĥanan; tian aferon ni devas rigardi politike. Almenaŭ mi, kiel ĉefpastro, devas atenti tion, kiel kion politike taksi. Konsideru nur tion, amiko: La Romianoj senigis nin de persono, kiu - kiel mi tion diru? -, kiu pro iaj kaŭzoj ne estis al ni dezirinda; kaj ĉe tio la respondeco falas sur ilin -

Kion? Vi diras, kiuj estas la kaŭzoj? Benĥanan, Benĥanan, iel ŝajnas al mi, ke la nuntempa generacio ne estas sufiĉe patriote konscia. Ĉu vi ne komprenas, kiel malutilas al ni, se iu atakas niajn agnoskatajn aŭtoritatojn, kiel estas la farizeoj kaj leĝistoj? Kion pensos pri ni la Romianoj? Ĝi estas ja subfosado de nacia memkonscio! Kontraŭe pro motivoj patriotaj ni devas subtenadi ilian prestiĝon, se ni volas malhelpi tion, ke nia nacio troviĝu sub fremdaj influoj! Kiu prenas de Izraelidoj la kredon pri farizeoj, laboras por utilo de la Romianoj. Kaj tion ni aranĝis tiel, ke lin likvidis la Romianoj mem: t i o n oni nomas politiko, Benĥanan. Kaj nun aperas diletantoj, kiuj zorgas, ĉu li estis ekzekutita rajte aŭ ne! Memoru, juna viro, la intereso de la patrio estas super ĉiu rajto. Mi scias plej bone, ke niaj farizeoj havas siajn erarojn; inter ni, unu kiel la alia estas nur babilulo kaj fripono - sed ni ne povas permesi al ni, ke iu subfosadu ilian aŭtoritaton! Mi scias, Benĥanan, ke vi estis lia disĉiplo; plaĉis al vi lia instruo, ke ni amu niajn proksimulojn kaj malamikojn kaj similaj paroloj; sed diru mem, kiel tio helpos al ni Judoj?

Kaj ankoraŭ ion. Li devis ne diradi, ke li venis savi la mondon kaj ke li estas Mesio kaj filo de dio aŭ kio. Mi scias ja, ke li devenas el Nazareto - mi petas vin, kia do savonto! Ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj memoras lin kiel bubon de ĉarpentisto - kaj tiu homo volus rebonigi la mondon? Ridinda ambicio! Mi estas bona Judo, Benĥanan, sed neniu kredigos al mi, ke iu samlandano povus savi la mondon. Ni ege trotaksus nin, homo. Mi dirus nenion, se tiu estus Romiano aŭ Egipto; sed tia Judeto el Galileo - ĝi estas ja ridinda! Li rakontu al iu alia, ke li venis savi la mondon, sed ne al ni, Benĥanan. Ne al ni. Ne al ni."

[1934]

La krucumo

Kaj venigis Pilato Naĥumon, viron erudiciaii pri historio kaj doktan, kaj diris al li:

"Naĥumo, ege min ĉagrenas, ke via nacio fiksis al si en la kapo krucumi tiun viron. Tondro sur vin, ĝi estas ja maljustaĵo."

"Se ne estus maljustaĵoj, ne estus historio," diris Naĥumo.

"Mi volas havi kun tiu afero nenion komunan," diris Pilato. "Diru al ili, ke ili ankoraŭ pripensu tion."

"Estas jam malfrue," diris Naĥumo. "Mi sekvas la eventojn nur laŭ libroj kaj tial mi ne iris rigardi la ekzekutan lokon; sed ĵus antaŭ momento alkuris de tie mia tagservistino kaj rakontis, ke li jam estas krucumita kaj pendas inter viro je dekstro kaj viro je maldekstro."

Kaj malsereniĝis Pilato kaj kovris sian vizaĝon per la manoj. Post momento li diris: "Ni ne parolu do pri tio. Sed ni petas vin, kion krimis tiu viro je dekstro kaj la viro je maldekstro?"

"Mi eĉ ne scias," respondis Naĥumo, "unuj diras, ke ili estas krimuloj, kaj aliaj, ke ili estas iaj predikantoj. Kioni mi povas juĝi laŭ la historio, ili faris versimile ian politikon; sed neniel mi povas kompreni, ke la nacio krucumis ilin ambaŭ samtempe."

"Mi ne komprenas vin," diris Pilato.

"Estas jene," diris Naĥumo. "Iam homoj krucumas tiun dekstre kaj alian fojon tiun maldekstre; ĉiam tiel estis en la historio. Ĉiu tempo havas aliajn martirojn. Estas tempoj, kiam estas malliberigata aŭ krucumata tiu, kiu batalas por sia nacio; kaj alian fojon estas vico de tiu, kiu diras, ke oni devas batali por malriĉuloj kaj sklavoj. Ambaŭ alternas kaj ĉiu havas sian tempon."

"Ho," diris Pilato. "Do vi krucumas ĉiun, kiu klopodas realigi ion honestan."

"Preskaŭ," diris Naĥumo. "Sed tamen estas hoketo ĉi tie. Iam vi dirus, ke la homoj pli klopodas pri malamo al la aliaj ol pri tio bona, kion ili predikas. Homoj estas ĉiam krucumataj pro io bela kaj granda. Tiu kiu ĵus nun estas sur la kruco, oferas sian vivon por granda afero; sed tiu, kiu ĝin trenas al la kruco kaj alnajlas, tiu, Pilato, estas malbona kaj sovaĝa kaj ege malbela je ekrigardo. Pilato, nacio estas granda kaj bela afero."

"Almenaŭ la nia, la Romia," diris Pilato.

"Kaj ankaŭ la nia," diris Naĥumo. "Sed ankaŭ justeco al malriĉuloj estas granda kaj bela afero. Nur bedaŭrinde la homoj preskaŭ sufokiĝas de malamo kaj koleremo pro grandaj kaj belaj aferoj; kaj la aliaj iras foje kun tiu kaj foje kun alia kaj ĉiam helpas krucumi tiun, kies vico ĵus estas; aŭ ili nur rigardas tion kaj diras al si: Prave li meritas, li devis iri kun nia partio."

"Kial do," diris Pilato, "ili krucumas tiun en la mezo?"

"Jen la afero," diris post tio Naĥumo. "Se veinkus tiu je maldekstro, li krucumos tiun dekstre, sed tiun en la mezo ankoraŭ pli frue. Memkomprene estas ankaŭ eble, ke estiĝos ĥaoso kaj bataloj; tiam tiu dekstre kaj tiu maldekstre kune krucumos tiun, kiu estas en la mezo, ĉar li ne decidiĝis, kontraŭ kiu el la du li iros. Se vi ascendus tegmenton de via domo, vi vidus la kampon Hakeldama: malamo maldekstre, malamo dekstre, kaj inter ili tiu, kiu volis tion rebonigi per amo kaj racio, kiel estas dirate pri li. Kaj krome vi vidus amason da homoj, kiuj nur alrigardas, manĝante dume tagmanĝon, kiun ili kun si prenis. Iel mallumiĝas; nun ĉiuj kuros galope hejmen, por ke ilia vesto ne tramalsekiĝu."

Kaj kiam estis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. Je la horo naŭa ekvokis tiu en la mezo per voĉo granda dirante: "Elói, Elói, lama sabaĥtani?" Kaj jen, la kurteno de la sanktejo ŝiriĝis je du pecoj, de supre ĝis malsupre, kaj la tero tremis kaj la rokoj diskrevis.

[1927]

Vespero de Pilato

Tiun tagon Pilato vespermanĝis kun sia adjutanto; li estis juna leŭtenanto Suza, naskdevena el Kirenaiko. Suza eĉ ne rimarkis, ke la provincestro estas iel silentema, kaj gaje babilis ĝojigita pro tio, ke la unuan fojon en la vivo li travivis tertremon.

"Kiel ĝi estis gajega," li laŭtis ĉe la manĝo. "Kiam post la tagmanĝo fariĝis la mallumo, mi kuris eksteren rigardi, kio okazas. Sur la ŝtuparo ŝajnis al mi, ke ial stumblis aŭ deglitis miaj piedoj aŭ io simila - nu, ridinda ĝi estis; je mia animo, ekscelenco, neniam dum mia vivo mi ekpensus, ke ĉio ĉi estas la tuta tertremo. Kaj antaŭ ol mi preterpasis angulon, jam kontraŭ mi galope kuras iuj civiluloj okulegantaj kaj kriantaj: «Tomboj malfermiĝas kaj rokoj diskrevas!» Dio helpu, mi diras al mi, ĉu eble tertremo? Homido, mi diras al mi, vi havas bonŝancon! Tio estas ja sufiĉe rara fenomeno, ĉu?"

Pilato jesis. "Foje mi jam vidis tertremoni," li diris. "ĝi estis en Cilicio, atendu, pasos jam dek sep jaroj de tiam - aŭ kiom. Tiam ĝi estis pli granda."

"Finfine nenio okazis," voĉis Suza senzorge. "Apud pordego al Hakeldam forfalis peco da roko - jes, kaj sur la tombejo malfermiĝis kelke da tomboj. Mi miras, ke ĉi tie oni enterigas tiel malprofunden, apenaŭ unu ulnon. Dum somero ja ĝi fetoras al ili."

"Kutimo," murmuris Pilato. "Ekzemple en Persio oni tute ne enterigas. Oni metas kadavron sub la sunon kaj prete."

"Tio estus malpermesenda," opiniis Suza. "Pro higienaj kaŭzoj aŭ simile."

"Malpermesi," murmuris Pilato. "Vi devus al ili senĉese ion ordonadi aŭ malpermesadi; tio estas malbona politiko, Suza. Nur ne miksiĝi en iliajn aferojn - almenaŭ estas trankvilo. Se vi volas vivi kiel brutoj, do vivu! Aĥ, Suza, mi jam vidis multajn landojn."

"Sed tion mi ŝatus scii," revenis Suza al sia plej granda intereso, "kio kaŭzas la tertremon. Eble estas subtere iaj kavaĵoj, kiuj subite ŝutiĝas. Sed kial ĉe tio malheliĝis la firmamento? Tio estas por mi nekomprenebla. Ja matene estis tia ordinara, hela tago."

"Mi petas pardonon," aŭdiĝis maljuna Papadokitis, Greko el Dodekanezo, kiu estis ilin priservanta. "Ĝi estis atendebla jam de hieraŭ, sinjoro. Hieraŭ estis tia ruĝa sunsubiro, sinjoro, kaj mi diras al la kuiristino, «Miriam, morgaŭ estos tempesto aŭ ciklono.» «Kaj min,» diras Miriam, «doloras la lumbo.» Io estis atendebla, sinjoro. Mi petas pardonon."

"Io estis atendebla," diris Pilato enpense. "Sciu, Suza, hodiaŭ mi ankaŭ ion atendis. De mateno, kiam mi al i 1 i transdonis tiun viron el Nazareto -- mi devis lin al ili transdoni, ĉar la politiko de Romio principe ne miksas sin en hejmajn aferojn, memoru, Suza, ju malpli la homoj devas kontakti kun ŝtata aŭtoritato, des pli facile ili ĝin toleras - ĉe Jovo, kie mi ĉesis?"

"Ĉe la viro el Nazareto," helpis al li Suza.

"Ĉe la viro el Nazareto. Sciu, Suza, iomete mi interesiĝis pri li, li fakte naskiĝis en Betlehemo - mi pensas, ke la ĉi tieaj indiĝenoj kulpiĝis kontraŭ li pri justica murdo, sed tio estas ilia afero; se mi ne eldonus lin al ili, ili certe disŝirus lin, kaj la romia administrado nur spertus fiaskon. Sed atendu, ĉi tio ne apartenas al la afero. Al mi diris Anas, ke tiu homo laŭdire estis danĝera; onidire, kiam li naskiĝis, venis paŝtistoj el Betlehemo kaj riverencis al li kiel al iu reĝo. Kaj antaŭ nelonge oni bonvenigis lin ĉi tie kiel iun triumfanton. Tion mi ne povas kompreni, Suza. Tamen nur mi estus atendinta -"

"Kion vi atendus?" memorigis lin Suza post momento.

"Ke eble venos liaj Betlehemanoj. Ke ili ne lasos lin en la manaĉoj de la ĉi tieaj intriguloj. Ke ili venos al mi kaj diros: «Sinjoro, li estas nia homo kaj ion por ni signifas; do ni venas por diri al vi, ke ni staras ĉe li kaj ne lasos fari maljustaĵon al li.» - Suza, mi preskaŭ antaŭĝojis je la homoj el la montoj; mi estas ĝisgorĝe sata de ĉi tieaj buŝklakuloj kaj procesemuloj - Kaj mi dirus al ili: «Dank' al Dio, Betlehemanoj, mi atendis vin. Pro li - kaj pro vi kaj via lando. Al ĉifonoj sur bastono oni ne povas regi; regi oni povas nur al viroj kaj ne al buŝuloj. El la homoj, kiaj vi, oni faras soldatojn, kiuj ne subiĝas; el la homoj, kiaj vi estas, oni faras naciojn kaj ŝtatojn. Oni diras al mi, ke tiu via samlandano vivigas mortintojn. Mi petas vin, kion kun mortintoj? Sed vi estas ĉi tie, kaj mi vidas, ke tiu viro scias vivigi ankaŭ vivantojn: ke li sugestis al vi ion kiel fidelecon kaj honoron kaj - ni Romianoj tion nomas Virtus, mi ne scias, kiel ĝi estas nomata en via lingvo, Betlehemanoj, sed ĝi estas en vi. Mi pensas, ke tiu homo ankoraŭ sukcesos. Estus domaĝe pri li!"

Pilato silentiĝis kaj distre forbalais de sur la tablo panerojn. "Nu, ili ne venis," li murmuris. "Aĥ, Suza, kia vanaĵo estas la regado!"

Kredo de Pilato

Respondis Jesuo: Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultus mian voĉon.
Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon.

(Ev. de sankta Johano, 18., 37-38)

Ĉe vesperiĝo iu viro estimata en la urbo, kaj nomata Jozefo el Arimateo, kiu estis ankaŭ disĉiplo de Kristo, venis al Pilato kaj petis lin, ke tiu donu al li la korpon de Jesuo. Pilato konsentis kaj diris: "Li estis ekzekutita senkulpa."

"Vi mem permesis mortigi lin", rediris Jozefo.

"Jes, permesis," respondis Pilato, "kaj oni cetere pensas, ke mi faris tion pro timo antaŭ la kelkaj kriuloj kun ilia Barabaso. Se mi sendus kontraŭ ilin kvin soldatojn, ili estus silentaj. Sed pri tio ne temas, Jozefo el Arimateo."

"Pri tio ne temas," li diris post momento. "Sed kiam mi parolis kun li, mi vidis, ke post tempeto liaj disĉiploj krucumados aliajn; en nomo de lia nomo, en nomo de lia vero ili krucumados kaj martirigados ĉiujn aliajn, mortigados aliajn verojn kaj levados sur ŝultrojn aliajn Barabasojn. Tiu homo parolis pri la vero. Kio estas la vero?

Vi estas stranga nacio multe parolanta. Vi havas nurnurajn farizeojn, profetojn, savontojn kaj aliajn sektanojn. Ĉiu, farinto de iu vero, malpermesas ĉiujn aliajn verojn. Same, se meblisto, kiu faris novan seĝon, malpermesus sidi sur aliaj seĝoj, kiujn iu ajn faris antaŭ li. Kvazaŭ per tio, ke nova seĝo estas farita, estus nuligitaj ĉiuj malnovaj seĝoj. Finfine estas eble, ke la nova seĝo estas pli bona, bela kaj komforta ol la ceteraj; sed kial, ĉe ĉiuj diabloj, homo laca ne povus sidigi sin sur kiu ajni aĉa anobia aŭ ŝtona seĝo? Estante laca kaj deprimita, li bezonas respiron; kaj vi lin tute perforte tiras for de la sidilo, sur kiun li sinkis, por ke li transsidiĝu sur la vian. Mi ne komprenas vin, Jozefo."

"La vero," rediris Jozefo el Arimateo, "ne estas kiel seĝo kaj ripozo; pli eble ĝi estas kvazaŭ ordono diranta: Iru tien kaj tien, faru tion kaj tion; venku malamikon, konkeru tiun urbon, punu perfidon kaj simile. Kiu ne obeas tiun ordonon, estas perfidulo kaj malamiko. Tiel ĝi statas kun la vero."

"Aĥ, Jozefo," diris Pilato, "vi scias ja, ke mi estas soldato kaj travivis plejparton de mia vivo inter soldatoj. Ĉiam mi estis obea al ordono, sed ne tial, ĉar ĝi estus vero. Vero estis, ke mi estis laca aŭ soifa; ke mi sopiris pri la patrino aŭ gloro; ke tiu soldato ĵus pensas pri sia edzino kaj alia pri sia kampo aŭ jungitaro. Vero estis, ke se ne ekzistus ordono, neniu el la soldatoj irus mortigadi aliajn homojn same lacajn kaj malfeliĉajn. Kio do estas la vero? Mi kredas, ke mi estas pli proksima al la vero, pensante pri la soldatoj, kaj ne pri ordono."

"La vero ne estas ordono de komandanto," respondis Jozefo el Arimateo, "sed ordono de racio. Vi vidas ja, ke tiu kolono estas blanka; se mi asertus al vi, ke ĝi estas nigra, tio estus kontraŭ via racio kaj vi ne permesus tion al mi."

"Kial ne?" diris Pilato. "Mi dirus al mi, ke vi estas eble terure malfeliĉa kaj nubmensa, vidante blankan kolonon nigra; mi provus gajigi vin; vere, mi interesiĝus pri vi multe pli ol antaŭe. Kaj se ĝi estus nurnura eraro, mi dirus al mi, ke en via eraro estas same multe el via animo kiel en via vero."

"Ne ekzistas m i a vero," diris Jozefo el Arimateo. "Ekzistas nur unu sola vero por ĉiuj."

"Kaj kiu ĝi estas?"

"Tiu, kiun mi kredas."

"Do vidu," parolis Pilato malrapide. "Ĝi estas tamen nur v i a vero. Vi estas kiel malgrandaj infanoj, kiuj kredas, ke la tuta mondo finiĝas kun ilia horizonto, kaj ke trans ĝi ekzistas nenio. La mondo estas granda, kaj en ĝi estas loko por multaj objektoj. Mi pensas, ke ankaŭ en realeco estas loko por multaj veroj. Rigardu, mi estas fremda en ĉi tiu regiono kaj mia hejmo estas malproksime trans la horizonto; kaj tamen mi ne dirus, ke ĉi tiu regiono estas neĝusta. Egale fremda estas al mi la instruo de via Jesuo; ĉu mi do asertu, ke ĝi estas neĝusta? Mi pensas,

Jozefo, ke ĉiuj regionoj estas ĝustaj; sed la mondo devas esti ege vasta, por ke ili ĉiuj trovu lokon apud si kaj post si. Se Arabio devus esti metita sur la saman lokon, kie estas Poncio, tio ne estus memkomprene ĝusta. Kaj same estas koncerne la verojn. Oni devus fari la mondon treege granda, ampleksa kaj libera, por ke ĝi entenu ĉiujn efektivajn verojn. Kaj mi pensas, Jozefo, ke ĝi estas tia. Ascendinte tre altan monton, vi vidas, ke la aĵoj kunfandiĝas kaj iel egaliĝas al unu ebeno. De sur iu alto ankaŭ la veroj kunfandiĝas. Homo kompreneble ne vivas kaj ne povas vivi sur alta monto; al li sufiĉas, ke li vidas de proksime sian domon aŭ kampon, ambaŭ plenaj de veroj kaj aĵoj; tie estas lia ĝusta loko kaj agadejo. Sed de tempo al tempo li povas rigardi la montojn aŭ ĉielon kaj diri al si, ke de tie liaj veroj kaj aĵoj tamen ekzistas, kaj nenio estas de ili ŝtelita, sed ke ili kunfandiĝas kun io multe pli larĝa, kio jam ne estas lia posedaĵo. Korligiĝi al ĉi tiu vasta spektaklo kaj dume kulturi sian etan kampon, tio, Jozefo, estas preskaŭ io kiel diservo. Kaj mi pensas, ke la Patro ĉiela de tiu koncerna homo vere ie ekzistas, sed ke li tute bone akordiĝas kun Apolono kaj aliaj dioj. Parte ili trapenetras unu la alian kaj parte ili najbaras. Rigardu, sur la ĉielo estas ege multe da spaco. Mi ĝojas, ke tie ankaŭ estas la Patro ĉiela."

"Vi estas nek varma nek malvarma," diris Jozefo el Arimateo, leviĝante. "Vi estas nur varmeta."

"Tia mi ne estas," respondis Pilato. "Mi kredas, kredas, ardege kredas, ke la vero ekzistas kaj ke la homo ĝin ekkonas. Estus stulte pensi, ke la vero estas nur por tio, ke la homo ĝin ne ekkonu. Li konatiĝas kun ĝi, jes; sed kiu? Mi aŭ vi, aŭ eble ĉiu? Mi kredas, ke ĉiu havas sian parton en ĝi; ankaŭ tiu, kiu diras jes, kaj tiu diranta ne. Se ili du kuniĝus kaj komprenus unu la alian, estiĝus per tio la tuta vero. Jes kaj ne kompreneble ne estas ligeblaj, sed la homoj povas ĉiam unuiĝi; pli da vero estas en la homoj ol en la vortoj. Mi havas pli da kompreno por homoj ol por ties veroj; sed ankaŭ en tio estas kredo, Jozefo el Arimateo, ankaŭ por tio necesas konservi sin en entuziasmo kaj ekstazo. Mi kredas. Nepre sendube mi kredas. Sed kio estas la vero?"

[1920]