La galla, ĉu malaperinta?


de André CHERPILLOD


En la lernejoj kaj universitatoj de Eŭropo oni lernadas, tute prave, la modernajn lingvojn. Ankaŭ la klasikajn. Sed pri la galla lingvo la nescio estas konsterna, eĉ ĉe la kleruloj.

Oni scias, ke la galla lingvo apartenis al la kelta familio kaj estis uzata en Gallio antaŭ la kristana erao. Sed ĝenerale oni kredas, ke ĝi komplete malaperis, kiam Julio Cezaro konkeris Gallion: ke la "galloj" parolis unu lingvon, la "keltoj" alian, la "britonoj" ankoraŭ alian; ke ĝi estis lingvo de barbaroj, kiu tute ne taŭgis por kleraj aferoj; ke ĝi lasis neniun spuron en la franca lingvo; ke ĝi estas tute ne konata, do ne lernebla.

Fakte, la galla lingvo ne malaperis en la tempo de la konkero de Gallio fare de la romianoj, sed postvivis sep jarcentojn, eble eĉ pli. En la 4a jarcento oni parolis ankoraŭ galle en Treviro (Germanio), kaj sankta Hieronimo (331-420), kiu vivis tie, rimarkis, ke la lingvo parolata en Treviro estas la sama, kiun parolas la galatoj en Malgrand-Azio (nuna Turkio). Nur ĉirkaŭ la jaro 460 la nobeloj en Aŭvernjo ekkutimis paroli latine: tion ĉi ni scias danke al Sidonio Apolinario[1] (430489), episkopo de Klermonto. Verŝajne la anstataŭigo de la galla lingvo per la latina estis finfarita ne pli frue ol la 6a jarcento; tamen, en la 10a jarcento, oni ankoraŭ rimarkis en Potevio la ekziston de "nekomprenebla lingvo", kiu estis tre verŝajne la galla, tiam preskaŭ mortinta.

Tute male de la asertoj de la legendo, la galla lingvo ne estis uzata nur sur teritorio respondanta al nuna Francio. Dum la 2a kaj 3a jarmiloj antaŭ nia erao, la galloj, aŭ keltoj (estas same), okupis vastegan teritorion, kiu iris de Britio kaj Hispanio ĝis Turkio, pasante tra Francio, Svisio, la sudo de Germanio, Hungario kaj parto de Pollando, de Rumanio kaj de Bulgario. Tio signifas: preskaŭ tuta Eŭropo, al kiu mankis ĉefe Skandinavio, norda Germanio, Italio, Grekio kaj evidente Rusio. Kaj en tiu vasta teritorio oni uzadis nur unu lingvon, kiun oni povas nomi galla aŭ kelta, samsignifaj vortoj: la latinoj kaj helenoj nomis la gall-parolantojn diversmaniere: celti, galli, keltai, keltoi, galatai. Cetere ni rimarku, ke ĉi tiuj vortoj estas samaj: ili entenas la konsonantojn KLT aŭ GLT.

Efektive, oni scias, danke al personnomoj kaj loknomoj, kaj ankaŭ per la atestoj de la helenaj kaj latinaj aŭtoroj, ke tuta Keltio parolis la saman lingvon, kun kelkaj malgrandaj dialektaj diferencoj. Tacito asertis, ke la galloj kaj la britonoj (ne temas pri bretonoj de Bretonio, sed pri britonoj de Britio!) parolas lingvojn "tre malmulte malsamajn". Nur en malfrua epoko, inter la 1a kaj la 7a jarcentoj, la galla lingvo dividiĝis en plurajn branĉojn, kiuj finvenis al la modernaj keltaj lingvoj (bretona, kornvala, kimra, gaela, manksa).

Oni konas la sonojn de tiu "lingvo de barbaroj": ili tre similis al la sonoj de la lingvoj latina kaj helena. Per tiu "barbara lingvo", oni tute kapablis, sen iu ajn deprunto, paroli pri filozofio, logiko, libereco. Ĝi atestas kompleksan socian strukturon per vortoj kiel suzereno, vasalo, monkontrolisto, kontrolisto de la vojaro. Cetere, oni scias, ke, ĉe la atako de Delfo fare de la galloj, la atakantoj emis ataki sin reciproke en la mallumo, ĉar ĉiu el ili kredis, ke la alia estas greko, pro la sono de lia voĉo. Tio pruvas, ke la sonoj de ambaŭ lingvoj, galla kaj greka, estis tre similaj.

Sed la galla lingvo suferas pro ammanko. La fakulo Georges Dottin donas liston[2] de nur kvardek unu francaj vortoj de galla deveno. Laŭ Francis Gourvil[3], la galla lingvo lasis "nur sepdek ĝis okdek vortojn de la komunuza leksiko, inter kiuj troviĝas nur du aŭ tri verboj". La Grand Larousse kantas la saman kanzonon: "la galla leksiko lasis en la franca ĉirkaŭ 80 komunajn vortojn". Ili ne estas la plej aĉaj: la lingvisto E. Benveniste[4] montras sin tiel avara, ke li citas nur kvar gallajn radikojn pasintajn en la francan lingvon.

Spite tiujn aŭtorojn la galla lingvo lasis al la franca la plej grandan parton de ĝia fonetiko, leksiko kaj sintakso. Certe, la komunuzaj francaj vortoj parencaj kun neniu alia vorto, krom galla, ne estas tre multaj. Oni tamen povas trovi plurajn centojn da ili. Se la francoj uzas la vorton baie por nomi golfeton, ili ŝuldas tion al la galloj, kiuj diris baia, la latinoj, kiuj uzis por tiu nocio la vorton sinus, ludas neniun rolon en tio. Fakte, granda parto de la baza franca leksiko konsistas el vortoj tre similaj en ambaŭ lingvoj. G. Dottin rekonas, ke "la lingvoj galla kaj latina estis tute ne malproksimaj unu de alia"[5]. En ambaŭ lingvoj patrino estis mater, nokto estis nox, du estis duo, dek estis latine decem kaj galle decen. Do kial aserti, ke la franca mère (patrino) venas de la latina mater, dum estas milfoje pli logike konstati, ke ĝi venas de la galla mater? Ĉu oni kutimas prunti tiel komunan vorton de lingvo de invadantoj? Certe ne. Kaj kion diri pri la etimologiaj vortaroj, kiuj asertas seriozmiene, ke ĉevalo kaj kato venas de la latinaj vortoj caballus kaj cattus? Eĉ dekjara lernanto ekscias, ke ĉevalo estis latine equus, kaj kato estis felesfelis? Certe ne senhonoriga estus la agnosko, ke ĉevalo venas de la galla caballos, kaj ke kato venas de la galla cattos. Niaj oficialaj vortaristoj inventas ion ajn por ne diri, ke la franca lingvo venas grandparte de la galla. Oni juĝu: por klarigi la francan vorton petit (malgranda), la vortaro Petit Robert imagas "esprimivan radikon °pitt"; kaj la Etimologia Vortaro de la Franca Lingvo, de Bloch kaj Wartburg, vidas en pitt radikon de la infana lingvaĵo, kvazaŭ la francoj parolus beban lingvon! La plej krudaj azenaĵoj estas uzataj por ne konfesi, ke la vorto petit venas tute simple de la galla pettittos.

La francaj vortoj de galla deveno troviĝas ĉefe en la jenaj fakoj: loknomoj, nomoj de bestoj kaj plantoj, nomoj de korpopartoj, nomoj de manĝaĵoj, vestoj, tualetiloj, nomoj de iloj, nomoj de veturiloj kaj vojoj, vortoj rilataj al la kultivado, adjektivoj de fizikaj kvalitoj, kelkaj verboj.

Oni kelkfoje kredas, ke la galla lingvo estas nekonata pro tio, ke la galloj ne skribadis. Efektive, la gallaj pastroj ne estis partianoj de populara instruo. Ilia kultura elitismo kaŭzas, ke oni retrovis nur malmulte da surskriboj: la transdono de la instruo estis ĉefe parola, ĉar la scio devis troviĝi esence en la homo. Kiam la galloj skribis, ili uzis sendistinge la alfabetojn latinan, helenan, etruskan.

Spite tion, la fundamento de la galla lingvo estas konata. Oni povis retrovi grandan parton de la galla leksiko (plurajn milojn da vortoj), ĉefe danke al:

  • a) Kelkaj surskriboj. Eĉ se la galloj uzis nur malofte la skriban arton, la gallaj surskriboj liveris kelkajn dekojn da vortoj. Oni posedas ankaŭ grandvaloran kalendaron, la Kalendaron de Coligny, eltrovitan en 1897, kaj eĉ gallan-latinan leksikonon: bedaŭrinde ĝi entenas malpli ol tridek vortojn.
  • b) Tre multaj loknomoj en tuta okcidenta Eŭropo: de Bordozo (Burdigalia) ĝis Vieno (Vindobona), de Londono (Londinion) ĝis Ĝenevo (Genava), de Rueno (Rotomagos) ĝis Zuriko (Turicon), preskaŭ ĉio estas kelta, ne latina.
  • c) Tre multaj personnomoj transdonitaj de la antikvaj verkistoj.
  • ĉ) La gallaj vortoj pasintaj al la malfrua latino. Plinio citas kelkajn el ili. Oni scias, ekzemple, ke gladius (glavo) venas de la galla cladios, carrue (ĉaro) venas de la galla carros, ktp.
  • d) La komparo kun la leksiko de la modernaj keltaj lingvoj: caballos (ĉevalo) ricevas konfirmon de la irlanda capall kaj de la manksa cabbyl.

Oni povas rimarki, ke, kvankam la keltajn lingvojn oni kutimas proksimigi al la italiaj (oska, umbria, latina), la galla leksiko estas fakte pli proksima al la greka ol al la latina. Ekzemploj: al la greka gune (virino) respondas la galla bena (irlanda bean, manksa ben), kiu ne similas la latinan mulier, la galla ambi (ĉirkaŭ) pli proksimas al la greka amfi ol al la latina circum; artos (urso) tre similas al la greka arkfos, sed ne al la latina ursus.

Bedaŭrinde la galla gramatiko estas malpli bone konata ol la leksiko. Oni scias tamen, ke ĝi parencis tiom kun la greka, kiom kun la latina. La similaĵoj kun la greka estas la jenaj: la deklinacio entenis kvin kazojn (ablativo ne estis); ekzistis dualo; la neŭtraj nomoj finiĝis per -on; la plurala genitivo finiĝis per -ôn. Sed simile kun la latina: la virgenra genitivo finiĝis per-i, kaj ne per -ou; la plurala dativo finiĝis per -abis aŭ -obis (latine -ibus). La grekaj verboj povas finiĝi jen per -o jen per -mi; ŝajnas, ke ĉiuj gallaj verboj finiĝis per -mi. Ekzemple, "mi portas" estis latine fero kaj galle beremi; greke ĝi estis pheropheremi, depende de la dialektoj.

Koncerne la vortordon oni povas rimarki, ke la franca vortordo estas tute malsama de la latina, eĉ preskaŭ inversa. Certe ĝi ŝuldas tion al la postvivo de la galla, kun tamen kelkaj ĝermanaj influoj. La samon oni povas diri pri la franca fonetiko, tiel malsama de (a itala, ekzemple: tio ĉi klariĝas per forta influo de la galla fonetiko.

Fine, kiagrade nia esperanta leksiko ŝuldas al la galla lingvo? Eĉ flankenlasante la proprajn nomojn, jen listo, verŝajne ne kompleta, de vortoj, kiuj havas nekontesteblan etimon, ĉu nur en la galfa lingvo, eventuale tra la franca, ĉu en la galla-latina:

  • aboni, alaŭdo, alozo, ambasado, ardezo, arĝento, arpento,
  • bakalaŭro, balai, bari, bardo, barĝo, barko, baseno, bati, beko, bereto, betoniko, betulo, borno, braĉo, brano, branĉo, buŝo, buŝelo;
  • ĉamo, ĉaro, ĉarpenti, ĉemizo, ĉevalo,
  • damao, dartro, drapo, druido, duno,
  • ezoko,
  • galoŝo,
  • ĝartero,
  • ĵabato,
  • kabano, kajo, kambio, kato, klaŝo, klupeo, koralo, kremo, krispo,
  • lanco, larigo, leŭgo, lozanĝo,
  • maro, mino,
  • omaso,
  • peco, perko,
  • rajo, rando, roko,
  • salmo, sapo, selago, soko, stano,
  • ŝanĝi,
  • taluso, tani, tegi, tinko, tonelo, truo, tuno,
  • vasalo, vertrago.


[1] Epist., III, 3.
[2] La langue gauloise, p. 73.
[3] Langue et litterature bretonnes, p. 14.
[4] Vocabulaire des institutions indo-européennes (1969).
[5] La langue gauloise, p. 32.


MONATO - junio 1998