Fantom' Hamleta






Jen Gustavo Renro, la skipestro 
de la Togenburga urbteatro.
Famaj - lia senmakula veŝto,
lia rolo kiel heropatro.


Ĉiuj, eĉ spertuloj laŭdojn voĉis,
inoj taksis lin ankoraŭ sporta.
Ĝenis nur, ke Renro ja diboĉis,
laŭ monujo, en ebrio forta.


Dum vespere la "Hamleto" scenis,
devis li fantomon patran roli.
Ve, ebria li de l' tombo venis
kaj komencis ĉian folon foli!


Ho Hamleto konsterniĝis skue,
ĉar la spektro ne laŭtekste ludis.
Tuj la scenon oni finis frue. 
Renro miris, kial oni trudis. 


Kaŝe de kulisoj oni provis 
liberigi lin de la ebrio, 
sternis kaj kusenojn sub lin ŝovis.
Sed Gustavo dormis jam dum tio.


La kolegoj ludis kun ekzakto,
ĉar nun Renro dorma ne plu ĝenis.
Sed li venis! - Dum la neksta akto,
kie li neniam apartenis! 


Ĉe l' edzino li sur piedo prancis,
kaj de l' filo spadon disen tretis,
kaj kun Ofelino bluson dancis,
kaj la reĝon en parteron ĵetis.


Ĉiuj tremis kaj laŭpove fuĝis,
tamen tion ŝatis la publiko.
Kiel tondro la aplaŭdo muĝis,
kio estis tie ĉi uniko.


Kaj la Togenburganaro ĵuras,
ke la verko nun ne plu obskuras.


        KESTNERO Eriko
        Tradukita de PEJNO Simono