Literumaj alfabetoj

Mi konstante suferas pro la manko de facile distingeblaj Esperantaj nomoj por la literoj. Cxiufoje, kiam mi parolas telefone kun alilanda esperantisto, kaj iu el ni volas komuniki la literumon de nomo aux simile, multe da mono perdigxas, kaj la komunikita literumo tamen preskaux cxiam enhavas eraron. Nomado de la literoj ne estas pseuxdoproblemo, kiel la landnomoj; gxi estas urgxa praktika problemo, kies adekvata solvo povus tuj sxpari monon. Kion ni faru?

Edmundo [SCE, 1994-09-27]

Kriterioj por krei literuman alfabeton

La elektitaj vortoj estu:

Proponitaj alfabetoj

Aliaj ideoj estas:

Pri nombroj oni plurfoje proponis la uzadon de "sis" anstataux "ses".

Laszlo SZILVASI informis, ke inter radioamatoroj jam delonge oni uzas (proponas) anstatau "sep" uzi "septe".


Monato      M.R.        MacG        Alia eblo   Edmundo1
----------  ----------  ----------  ----------  ----------

alfa        amo         Arteza      Aglo        Alfo
bravo       barbo       Bati        Birdo       Barbo
cigaredo    centro      Citi        Caro        Caro
cxefo       cxambro     C^irkau~    ^Carmo      ^Campano
delta       danco       Dolc^a      Dando       Delto
exho        estro       Eduki       Etno        E^ho
floro       fero        Firma       Fi^so       Floro
golfo       gasto       Gusto       Giga        Gramo
gxojo       gxojo       G^ui        ^Genevo     ^Genevo
hotelo      hejmo       Haltu       Hajko       Hajko
hxaoso      hxoro       H^oro       ^Himero     ^Haoso
indiano     inko        Ibiso       Ido         Ido
Juliet'     jaro        Jene        Jako        Jako
jxuro       [mankas]    J^au~do     ^Jurnalo    ^Jurnalo
kilo        kuko        Koni        Kubo        Kuko
luno        lingvo      Lasta       Ludo        Litro
masxino     mano        Morgau~     Mo^sto      Mo^sto
novembro    nokto       Neu~tra     Nepo        Nepo
oktobro     ordo        Oferi       Ondo        Ondo
papo        paco        Pace        Perlo       Papo
rekordo     regxo       Rug^a       Ritmo       Romo
sofo        songxo      Simple      Supo        Supo
sxilingo    sxipo       S^ajni      ^Safo       ^Silingo
triumfo     tablo       Tute        Tetro       Tablo
uniformo    urso        Umbelo      Ulo         Urso
uniform-hoko  uxato     U~ato/Vato  u-hoko      U-hoko
Viktoro     vento       Vole        Vodko       Vodko
zuluo       zono        Zorgi       Zebro       Zebro

Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@xxxx.xxx>