I. AKTO LA KORTEGA KONSILANTO, II. AKTO BARONO KRÜG, III. AKTO LA MARŜALO

KAREL ČAPEK
LA BLANKA MALSANO

TRIAKTA DRAMO EN 14 BILDOJ
El la ĉeĥa radukis TH. KILIAN

Eldonis MORAVIAJ ESPERANTO PIONIROJ, OLOMOUC, 1938.
PRESIS JAROSLAV STROJIL, PŘEROV

TIU ĈI TRADUKO ESTAS DEDIĈITA AL MEMORO DE D-ro L. L. ZAMENHOF,
LA ESTINTA KURACISTO EN LA MALRIĈULA KVARTALO DE VARSOVIO.

La rajton prezenti tiun ĉi teatraĵon kaj ĉiujn ceterajn rajtojn, precipe la rajtojn traduki ĝin, filmi k. t. p. donas por ĉiuj ŝtatoj kaj lingvoj de la mondo sole 1a teatra agentejo Universum, Boh. Perlík en Praha XII., Moravská 22, al kiu estas ĉiu prezentado antaŭ-anoncota. Nepermesita prezentado estos juĝe persekutata.
Copyright 1937 by Boh. Perlík of Universum, Prague.

ANTAŬPAROLO DE LA AŬTORO.

La unuan instigon al tiu ĉi teatraĵo donis al mi antaŭ jaroj sugesto de amiko-kuracisto: doktoro, kiu malkovras novajn radiojn, kapablajn detrui pereigajn tumorojn, trovas inter ili radiojn de l' morto; iliahelpe la iĝas aŭtokrato kaj fatala savonto de la mondo. El tiu ĉi sugesto fiksiĝis en mia memoro bildo de kuracisto, kiu laŭ sia maniero havas la sorton de l' homaro en la manoj. Sed en la nuna tempo, estas tiom da homoj, kiuj havas aŭ volas havi en la manoj la sorton de popoloj aŭ de la homaro, ke nenio estus alloganta min aldoni al ili ankoraŭ unu ekzempleron, se ne efikus dua pli grava instigo: tio estas nia tempo mem.

Unu el la karakterizaj signoj de la postmilita homaro estas, ke ĝi forlasas tion, kion ona diversloke preskaŭ malŝate nomas humaneco; jen vorto ampleksanta pian estimon al homaj vivo kaj rajtoj, amon al libereco kaj paco, celadon al vero kaj justeco kaj al aliaj moralaj postuloj, kiuj estis ĝis nun rigardataj, konforme al la eŭropa tradicio, kiel senco de la homa evoluo. Kiel konate, ekregis kelkajn landojn kaj popolojn tute alia spirito; ne la homo, sed la klaso, ŝtato, popolo aŭ raso estas la portanto de ĉiuj rajtoj kaj la unusola objekto de estimo, sed ĝuste tial de estimo plej alta: nenio estas super ĝi, kio morale limigus ĝin en ĝiaj volo kaj rajtoj. La ŝtato, popolo, reĝimo havas ĉiopovan aŭtoritaton; la individuo kun sia libera spirito kaj konscienco estas fizike kaj morale absolute subigita al la tiel nomata kolektiva reĝimo, kiu esence estas tamen pure aŭtokratia kaj perforte altrudita. La spirito de la politika aŭtoritato en la nuna stato de l' mondo atakeme luktas kun la eŭropa tradicio de morala kaj demokratia humaneco; tiu ĉi konflikto ludas jaron post jaro pli timigan rolon en internaciaj okazaĵoj, sed ĝi estas samtempe interna problemo de ĉiu popolo. Ekstere ĝi plej klare manifestiĝas per daŭra militminaco en la nuna Eŭropo kaj per kreskanta emo al perforta kaj ruiniga solvo de politikaj problemoj.

Jes, la nunan mondkonflikton eblas difini ankaŭ per ekonomiaj kaj socialaj nocioj; oni povas klarigi ĝin ankaŭ per biologiaj terminoj kiel vivolukto; sed ĝia plej drama aspekto estas en la kolizio de du grandaj antagonismaj idealoj. Sur unu flanko estas la moralaj idealoj de tuthomara humaneco, demokratia libereco, tutmonda paco kaj estimo al ĉiu homa vivo kaj rajto. Sur la alia flanko estas la dinamismaj, kontraŭhumanecaj idealoj de povo, superrego kaj nacia aŭ alia ekspansio, por kiuj perforto estas bonvena rimedo kaj la homa vivo nura instrumento. Dirite per terminoj nun uzataj, ĝi estas konflikto de idealoj de demokratio kun idealoj de nelimigitaj kaj honoravidaj diktaturoj. Kaj ĝuste tiu ĉi konflikto en sia tragika aktualeco instigis min skribi la Blankan malsanon.

Anstataŭ la fikcia »blanka malsano« ĝi povus esti kancero aŭ alia malsano; sed la aŭtoro klopodis transloki en fikcian sferon kiom eble ĉiujn bildojn, ja eĉ la lokigon de sia teatraĵo por ke oni devu pensi nek pri efektiva malsano nek pri efektiva ŝtato aŭ reĝimo; krome li certagrade sentis la lepron simbole, kvazaŭ fantomon de profunda disfalo de la blanka raso; tia epidemio impresas la nunan homon kvazaŭ reveno al la pestepidemioj de l' mezepoko. La aŭtoro intence rilatigis la tutan draman situacion de sia konflikto kun la temo de eksterma epidemio, ĉar homo malsana kaj mizera necese estas tipa objekto de humaneco; lia dependeco de afabla, morala reĝimo estas la plej profunda. Du grandaj mondkonceptoj lukte kunpuŝiĝas ĉi tie kvazaŭ super la dolorolito de la lepra homaro kaj en ilia konflikto decidiĝas pri ĝiaj vivo kaj morto. Tiu, kiu reprezentas la volon al povo, ne lasas haltigi sin sur sia vojo per kompato al homaj doloro kaj teruro; kaj tiu, kiu luktas kun li en la nomo de humaneco kaj estimo al vivo, rifuzas sian helpon al suferantoj, ĉar li mem fatale akceptas la senkompatan moralon de l' batalo. Ankaŭ en la nomo de paco kaj humaneco oni mortigados kaj mortados po hekatomboj, se iam necesos decidi la konflikton per batalo. En la mondo de la milito eĉ la Paco devas esti kruda kaj necedema batalanto. Kaj male, la reprezentanto de povo kaj forto mem iĝas unu el tiuj, kiuj petegas homan helpon, dume la nehaltigebla meĥanismo de la masakro, kiun li ekfunkciigis, sensente ruliĝas trans li. Ĝuste en tio vidis la aŭtoro la senesperan pezon de la tutmonda konflikto, kiun ni travivas; en ĝi ne luktas simple nigro kun blanko, malbono kun bono, senrajto kun rajto; en ĝi kunpuŝiĝas sur ambaŭ flankoj grandaj valoroj sed ankaŭ nepacigeblaj krudecoj; sed kion la konflikto endanĝerigas, tio estas la tuto de bono kaj rajto kaj homa vivo. Fine ĝi estas la popolamaso sen grandeco kaj kunsento, kiu indiferente tretmortigas ambaŭ reprezentantojn de la malaj voloj. Jen homaro, kiun da humaneco volis savi, jen popolamasoj, kiujn la volo al povo volis gvidi al grandeco kaj gloro! Galén, jen vi havas viajn »ĉiujn homojn«, Marŝalo, jen vi havas vian popolon, kaj ni ĉiuj, jen ni havas niajn historiajn konfliktojn, en kiuj la fina sukceso estas necerta, kaj kie estas nedubebla nur tio: ke ilin pagos per sango kaj doloro la Homo. Kia ajn estu la rezulto de la milito, kiu uraganas ĉe la finiĝo de la Blanka malsano, tio estas certa, ke la Homo restos en sia suferado ne savita.

La aŭtoro konscias, ke tiu ĉi ne evitebla tragika finiĝo ne signifas solvon; sed ĉar temas pri efektiva lukto, kiu okazas en niaj tempo kaj spaco inter efektivaj homaj fortoj, ni ne povas solvi ĝin per vortoj kaj ni devas lasi la solvon al la historio. Eble ni povas fidi ankaŭ la venontajn homojn, kiaj estas la du honestaj kaj prudentaj junaj homoj ĉe la finiĝo de la teatraĵo; sed la fina solvo restas al la politika kaj spirita historioj, kiujn ni partoprenas ne kiel nuraj rigardantoj, sed kiel kunbatalantoj kiuj devas scii, sur kiu flanko de la tutmonda drama konflikto estas la tuta rajto kaj la tuta vivo de malgranda popolo.

--o0o-

P E R S O N O J

I. AKTO LA KORTEGA KONSILANTO
LA KORTEGA KONSILANTO PROFESORO D-RO SIGELIUS.
DOKTORO GALÉN.
UNUA KLINIKA ASISTANTO.
DUA ASISTANTO.
UNUA PROFESORO.
DUA PROFESORO.
TRIA PROFESORO.
KVARA PROFESORO.
MARŜALO.
ADJUTANTO.
GENERALO.
MINISTRO POR LA PUBLIKA HIGIENO.
ALIA SINJORO.
OFICIALA SINJORO.
FLEGISTINO.
UNUA GAZETISTO.
DUA GAZETISTO.
KURACISTOJ, FLEGISTOJ, GAZETISTOJ, SEKVANTARO. UNUA LEPRULO.
DUA LEPRULO.
TRIA LEPRULO.
PATRO.
PATRINO.
FILINO.
FILO.

II. AKTO BARONO KRÜG
LA KORTEGA KONSILANTO SIGELIUS.
BARONO KRÜG.
DOKTORO GALÉN.
LA MARŜALO.
LA ADJUTANTO.
LA UNUA LEPRULO.
LA DUA LEPRULO.
LA TRIA LEPRULO.
LA PATRO.
LA PATRINO.

III. AKTO LA MARŜALO
LA MARŜALO.
LIA FILINO.
LA JUNA KRÜG.
LA MINISTRO POR PROPAGANDO.
LA ADJUTANTO.
DOKTORO GALÉN.
LA FILO.
POPOLAMASO.
VIRO EL LA POPOLAMASO.

UNUA AKTO.
LA KORTEGA KONSILANTO

Unua bildo.

Tri lepruloj en bandaĝoj.

LA UNUA LEPRULO: La pesto ĝi estas, la pesto. En nia strato estas jam en ĉiu domo kelkaj pestuloj. Najbaro, mi diris, ankaŭ vi havas ja sur la mentono la blankan makulon; kaj li, ke tio ne gravas, ke li eĉ ne sentas ĝin. Kaj hodiaŭ jam falas karno-pecoj de li same kiel de mi. La pesto ĝi estas.

LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, la lepro ĝi estas. Oni nomas ĝin la blanka malsano, sed oni devus nomi ĝin puno - Tia malsano ja ne povas ekesti per si mem; jen Dio punas nin.

LA TRIA LEPRULO: Dio Jezuo Kristo - Dio Jezuo Kristo - Dio Jezuo Kristo -

LA UNUA LEPRULO: Puno! puno! Mi scivolus, pro kio mi estu punata. Karulo, la vivo donis al mi ne tro multe da ĝuo. Da mizero jes! Tio estus stranga Dio, se li punus malriĉulojn, ĉu ne?

LA DUA LEPRULO: Atendu, vi vidos ja. Komence vi havas ĝin nur sur la haŭto, sed kiam ĝi ekmanĝegos vin interne kiel ĉi tiun, vi diros al vi, tio ne eblas, ke ĝi estas pro nenio, ĝi devas esti puno, ĝi devas havi iun kaŭzon -

LA TRIA LEPRULO: Jezuo. . . Jezuo Dio en la ĉielo. . .

LA UNUA LEPRULO: Nature, ke ĝi havas. Estis jam tro multe da homoj en la mondo, kaj tial duono de ni devas formortaĉi, por ke estu loko por la aliaj. Tiel ĝi estas. Vi estas bakisto kaj faros lokon al alia bakistaĉo. Kaj mi estas malriĉulo kaj faros lokon al alia malriĉulo, por ke iu alia mizeru kaj malsatu anstataŭ mi. Tial devis veni la pesto inter la homojn.

LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, la lepro. Ĉe la pesto vi nigriĝus, karulo, sed ĉe la lepro vi estas blanka kiel. . . nu, kiel kreto.

LA UNUA LEPRULO: Ĉu blanka, ĉu nigra, tio nun ne gravas; nur se mi ne tiom fiodorus.

LA TRIA LEPRULO: Dio Jezuo Kristo. . . Jezuo mia. . . Jezuo Kristo, kompatu min. . .

LA DUA LEPRULO: Vi ne plendu; vi estas bonŝanca, ĉar vi estas sola; sed kiam oni naŭzas siajn proprajn edzinon kaj infanojn - La kompatinduloj, kiel ili eltenu kun mi! Kaj sur la mamo de la edzino aperis nun blanka makulo - Najbare al ni loĝas tapetisto, kaj tiu veas tage kaj nokte, tage kaj nokte!-

LA TRIA LEPRULO: Jezuo - Jezuo - Jezuo. .

LA UNUA LEPRULO: Silentaĉu! Kiu aŭskultu tion senĉese, vi - leprulo!

Kurteno.

Dua bildo.

Laborĉambro de la kortega konsilanto profesoro doktoro Sigelius.

LA KORTEGA KONSILANTO: ... mi petas, sinjoro redaktoro; sed mi havas nur tri minutojn da tempo - vi scias ja, miaj pacientoj! Do kion vi havas sur la koro?

LA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, nia gazeto dezirus informi la publikon el la plej kompetenta buŝo -

LA KORTEGA KONSILANTO: - pri la tiel nomata blanka malsano aŭ Peipinga lepro, mi scias. Bedaŭrinde oni skribas pri ĝi troege. Kaj tro laike, sinjoro. Laŭ mia opinio oni devas lasi la malsanojn al la kuracistoj. Skribu pri ili en la gazeto, kaj la plejparto de la legantaro tuj ekserĉos sur si la koncernajn simptomojn, ĉu ne?

LA GAZETISTO: Jes, sed nia gazeto ĝuste volus trankviligi la publikon -

LA KORTEGA KONSILANTO: Trankviligi? Homo, per kio vi volas trankviligi ĝin? - Rigardu, ĝi estas. . . danĝera malsano, kaj disvastiĝas kvazaŭ lavango - Nu vere, oni febre laboras pri ĝi en ĉiuj klinikoj de l' mondo, sed - lilevas la ŝultrojn. Dume nia scienco estas senpova. Skribu, ke ĉe la unuaj simptomoj oni plenfide turnu sin al sia kuracisto, kaj jen ĉio.

LA GAZETISTO: Kaj ilia kuracisto -

LA KORTEGA KONSILANTO: - preskribos al ili ŝmiraĵon: al la malpli riĉaj kalian permanganaton kaj al la pli bonhavaj Peruan balzamon.

LA GAZETISTO: Ĉu tio helpas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, kontraŭ la fiodoro, kiam la vundoj malfermiĝis. Tio estas la dua stadio de la malsano.

LA GAZETISTO: Kaj la tria stadio?

LA KORTEGA KONSILANTO: Morfino, junulo. Nenio krom morfino. Kaj sufiĉe pri tio, ĉu ne? Ĝi estas aĉa malsano.

LA GAZETISTO: Kaj ĉu ĝi estas. . . tre infekta?

LA KORTEGA KONSILANTO per tono de preleganta profesoro: Kiel oni ĝin prenas. Nome ni ne konas la mikrobon, kiu komunikas nian malsanon; ni scias nur, ke ĝi eksterordinare rapide disvastiĝas; plue ke ĝi ne estas komunikebla al kiu ajn besto kaj ke ĝi ne estas inokulebla eĉ al homo - almenaŭ ne al juna homo; tiun belan eksperimenton faris sur si mem doktoro Hirota en Tokio. Ni batalas, amiko, ni batalas, sed kontraŭ nekonata malamiko. Vi povas skribi, ke en nia kliniko oni laboras pri la afero jam la trian jaron; pri nia malsano ni publikigis jam respektindan vicon de sciencaj artikoloj, kiuj estas ofte kaj laŭde citataj en la faka literaturo - Li sonorigas. Ĝis nun oni nerefuteble konstatis - bedaŭrinde mi havas nur tri minutojn da tempo.

LA FLEGISTINO eniras: Kion ordonas, sinjoro kortega konsilanto?

LA KORTEGA KONSILANTO: Preparu por la sinjoro redaktoro la sciencajn publikaĵojn de nia kliniko.

LA FLEGISTINO: Jes!

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas mencii ilin, juna amiko. Tio trankviligos la publikon, kiam ĝi vidos, kiel streĉe oni batalas ĉe ni kontraŭ la tiel nomata Peipinga lepro. Ni kompreneble ne nomas ĝin lepro. La lepro estas haŭtmalsano, dume nia malsano estas pure interna. La sinjoroj kolegoj el la kliniko por haŭtmalsanoj ja ankaŭ pretendas la rajton prelegi pri ĝi, sed - nu, ni lasu tion. N i a malsano, sinjoro, ne estas ia skabio. Vi povas trankviligi la publikon, ke ne temas pri lepro. Kia aroga penso kompari tian lepron kun n i a malsano!

LA GAZETISTO: Ĉu ĝi. . . estas pli danĝera malsano ol la lepro?

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu nature. Multe pli danĝera kaj multe pli interesa. Nur la unuaj simptomoj rememorigas la ordinaran lepron: malgranda blanka makuleto ie sur la surfaco de la korpo, malvarmeta kiel marmoro kaj tute sensentiĝinta - tiel nomata macula marmorea; tial oni nomas ĝin la blanka malsano; sed ĝia plua evoluo estas tute karakteriza kaj diferenca de la ordinara leprosis maculosa. Ni nomas ĝin simple la malsano de Ĉeng aŭ Morbus Tshengi. Doktoro Ĉeng, disĉiplo de Charcot kaj kompreneble ankaŭ internisto la unua priskribis kelkajn ĝiajn kazojn en la Peipinga malsanulejo. Tre bela publikaĵo, sinjoro; mi raportis pri ĝi jam en la jaro dudektri, kiam ankoraŭ neniu eĉ scietis, ke la malsano de Ĉeng foje iĝos pandemio.

LA GAZETISTO: Kio, mi petas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Pandemio. Tio estas malsano, kiu ekkaptas kvazaŭ lavango la tutan mondon. En Ĉinujo, sinjoro, ekaperas preskaŭ ĉiujare nova interesa malsano - tion kaŭzas la mizero; sed neniu havis ĝis nun tian sukceson kiel la malsano de Ĉeng. Ĝi estas simple la malsano de la hodiaŭo. Ĝis nun ĝi pereigis supraĵe kalkulite kvin milionojn da homoj, proksimume dekdu milionoj akute malsanas kaj minimume la triobla nombro kuras en la mondo kaj eĉ ne scias, ke ie sur la korpo ili jam havas marmorecan kaj ne sentokapablan makulon grandan apenaŭ kiel lento - Kaj eĉ ne tri jaroj pasis, kiam la malsano aperis ĉe ni! Vi povas skribi, ke la unua kazo en Eŭropo estis diagnozita ĝuste en mia kliniko. Pri tio ni povas fieri, kamarado. Unu bela simptomo de la Ĉeng-malsano ricevis eĉ la nomon simptomo de Sigelius.

LA GAZETISTO skribas: Simptomo - de la sinjoro kortega konsilanto - profesoro doktoro Sigelius.

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, simptomo de Sigelius. Kiel vi vidas, ni laboras plenvapore. Ĝis nun oni konstatis, ke la Ĉeng-malsano atakas nur personojn proksimume kvardek-kvin ĝis kvindekjarajn aŭ pli aĝajn. La normalaj ŝanĝoj en la organismo, kiujn oni nomas maljuniĝado, supozeble prezentas al ĝi favoran grundon -

LA GAZETISTO: Tio estas eksterordinare interesa.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi opinias? - Kiom vi aĝas?

LA GAZETISTO: Tridek, mi petas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu tial. Se vi estus pli aĝa, certe ĝi ne ŝajnus al vi. . . tiom interesa. Plue ni scias nepre certe, ke post la unua simptomo de la malsano estas prognosis infaustissima; la morto sekvas post tri ĝis kvin monatoj, ordinare pro ĝenerala sepso - Laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de mia skolo, kiu ankoraŭ nun fieras pri tio, ke ĝi estas la kliniko de la granda Lilienthal, de mia mortinta bopatro, tion vi povus mencii, - do laŭ la opinio de la klasika skolo de Lilienthal estas Morbus Tshengi infekta malsano, kiun komunikas ĝis nun nekonata aganto; la inklino al ĝi koincidas kun la unuaj signoj de la korpa maljuniĝado; la simptomoj kaj la evoluo de la malsano - tion ni povus preterlasi, ĉu ne? Homo, tio estas nenio bela. Kio koncernas la kuracadon - sedativa tantum praescribere opportet.

LA GAZETISTO: Kiel, mi petas?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ellasu tion, junulo, tio estas nur por doktoroj. Klasika recepto de la granda Lilienthal. Tio estis kuracisto, amiko! Se ni havus lin hodiaŭ! - Ĉu vi havas ankoraŭ ian demandon? Restas al mi nome nur tri minutoj da tempo.

LA GAZETISTO: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus. . . nian legantaron certe plej multe interesus, kiel eblas gardi sin kontraŭ tiu malsano -

LA KORTEGA KONSILANTO: Kio - kio? Gardi sin? Neniel! Entute neniel! Li eksaltas. Homo, ĝi pereigos ja nin ĉiujn! Ĉiu, kiu aĝas pli ol kvardek jarojn, estas antaŭkondamnita - al vi tio estas indiferenta, vi, vi kun viaj stultaj tridek jaroj! Sed ni, ni homoj ĉe la apogeo de l' vivo - Venu ĉi tien! Ĉu vi vidas nenion sur mi? Ĉu mi ne havas ie en la vizaĝo blankan makulon? Kion? Ĉu ne ankoraŭ? Nu jen, ĉiutage, dekfoje ĉiutage mi rigardas en la spegulon - Ho, jen v i a j n legantojn interesus do, kiel ili povus gardi sin kontraŭ putrado ĉe l' viva korpo! Tion mi kredas, sinjoro; min ĝi ankaŭ interesus. Li eksidas, la kapon en la manplatoj. Dio, kiel vana estas la homa scienco!

LA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, ĉe la fino vi povus eble diri kelkajn esperigajn vortojn -

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes. Skribu. . . skribu en la gazeton. . . ke ni devas akcepti ĝin kiel faton.

Sonoras telefono.

LA KORTEGA KONSILANTO levas la aŭskultilon: Halo. . . Jes. - Kion? - Vi scias ja, ke mi neniun akceptas. - Kuracisto? Kiel li nomiĝas? - Hm, doktoro Galén. Ĉu li havas ian rekomendon? Ne? Kion do li volas ĉe mi? - Mi petas vin, en la intereso de la scienco! Li ĝenu per tio mian duan asistanton; mi ne havas tempon por ia duba scienco. - Nu do sendu lin al mi, se jam kvinfoje li serĉis min; sed diru al li, ke mi havas nur tri minutojn da tempo. Jes. Li pendigas la aŭskultilon kaj ekstaras. Jen vi vidas, mia juna amiko. En tiaj cirkonstancoj oni koncentriĝu por scienca laboro!

LA GAZETISTO: Pardonu, sinjoro kortega konsilanto, ke mi rabis al vi tiom de multvalora tempo -

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne domaĝas, kamarado, ne domaĝas. La scienco kaj la publiko devas reciproke servi sin. Se vi ion bezonus, turnu vin nur al mi. Donas al li la manon.

LA GAZETISTO: Respektan riverencon, sinjoro kortega konsilanto! Konstante riverencante li foriras.

LA KORTEGA KONSILANTO: Adiaŭ! Li eksidas ĉe la skribotablo.

Ekfrapo sur la pordon.

LA KORTEGA KONSILANTO prenas la plumon kajskribas;post eta tempo: Eniru!

D-RO GALÉN eniras kaj embarasite haltas ĉe la pordo.

LA KORTEGA KONSILANTO skribas ne levinte la kapon. Post ioma tempo: Vi igas min atendi, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN konfuziĝante balbutas: Pardonu, sinjoro kortega konsilanto. . . mi ne volis ĝeni. . . Mia nomo estas doktoro Galén. . .

LA KORTEGA KONSILANTO skribante: Tion mi scias. Kion vi deziras, sinjoro doktoro Galén?

D-RO GALÉN: Mi. . . mi havas nome malsanul-asekurejan klientaron, sinjoro kortega konsilanto. . . kiel oni kutimas diri, malriĉulan klientaron, ĉu ne. . . kaj pro tio mi havas okazon. . . vidi amason da kazoj, ĉu ne. . ĉar. . . en la malriĉaj tavoloj. . . abundas malsanoj. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiel? Abundas?

D-RO GALÉN: Jes, disvastiĝas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ho tiel! Kuracisto neniam parolu en metaforoj, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Precipe en la lasta tempo. . . kiam la blanka malsano tiom disvastiĝas -

LA KORTEGA KONSILANTO: Morbus Tshengi, sinjoro kolego: Sciencisto esprimiĝas precize kaj mallonge.

D-RO GALÉN: Kaj kiam oni vidas la mizeron. . . kiel la lepruloj putras ĉe l' viva korpo. . . meze de la familio. . . la terura fiodoro, ĉu ne?. .

LA KORTEGA KONSILANTO: Uzu rimedojn, kiuj forigas la fiodoron, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Jes, sed oni volus savi la homojn! Mi havis centojn da kazoj. . . terurajn kazojn, sinjoro kortega konsilanto; kaj kiam mi tiel staris super ili. . . kun manoj senpovaj. . . preskaŭ malesperanta. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Tio estas manko, sinjoro kolego. Kuracisto neniam malesperu.

D-RO GALÉN: Sed kiam ĝi estas tia teruraĵo, sinjoro kortega konsilanto! Kaj mi diris do al mi, ke io devas okazi. . . ke mi devas provi ion; por ke mi ne staru ĉi tie tute senutila. Mi kolektis do la tutan literaturon pri tiu malsano, sed la sinjoro kortega konsilanto pardonos. . tie ĝi ne estas trovebla. . . tie, mi petas, ne. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kio ne estas trovebla?

D-RO GALÉN: La ĝusta vojo, mi petas.

LA KORTEGA KONSILANTO formetas la plumon: Kaj vi konas ĝin, ĉu?

D-R,O GALÉN: Jes. Nome mi opinias, ke mi konas ĝin.

LA KORTEGA KONSILANTO: Tiel do! Vi opinias! Supozeble vi havas pri la Ĉeng-malsano vian propran teorion, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Mian propran teorion. .

LA KORTEGA KONSILANTO: Do tio sufiĉas al mi, sinjoro kolego Galén. Kiam oni ne scias kiel kuraci iun malsanon, oni elpensas almenaŭ teorion pri ĝi. Tion oni kutimas fari. Sed praktika kuracisto devas laŭ mia opinio prefere uzi elprovitajn rimedojn. Kial toleru viaj klientoj, ke vi elprovadu ĉe ili viajn dubindajn ideojn? Tiucele ekzistas klinikoj, sinjoro kolego.

D-RO GALÉN: Sed ĝuste pro tio mi -

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi ne finparolis ankoraŭ, sinjoro doktoro Galén. Mi diris al vi, ke bedaŭrinde mi havas nur tri minutojn da tempo. Koncerne la Ĉengmalsanon mi rekomendus al vi diligente uzi rimedojn, kiuj forigas la fiodoron - kaj poste uzu morfinon, sinjoro kolego, precipe morfinon; finfine ni estas ĉi tie por mildigi suferojn - almenaŭ al la pagantaj klientoj. Jen ĉio, sinjoro kolego. Via vizito min ĝojigis. Li ekprenas la plumon.

D-RO GALÉN: Sed mi. . . sinjoro kortega konsilanto. .

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi deziras eble ankoraŭ ion?

D-RO GALÉN: Jes. Mi nome kapablas sukcese kuraci la blankan malsanon.

LA KORTEGA KONSILANTO skribas: Vi estas proksimume jam la dekdua homo, kiu venis kun tiu ĉi aserto al mi. Eĉ kelkaj kuracistoj estis inter ili.

D-RO GALÉN: Sed mi elprovis jam praktike mian metodon. . . en kelkcent kazoj, ĉu ne, kaj - montriĝis certaj rezultoj -

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiom da procentoj de resaniĝoj?

D-RO GALÉN: Proksimume sesdek. Ĉe aliaj dudek mi ankoraŭ ne estas certa -

LA KORTEGA KONSILANTO formetas laplumon: Homo, se vi estus dirinta cent procentoj, mi tuj ordonus forkonduki vin kiel frenezulon aŭ ĉarlatanon. Kion mi faru kun vi? - Rigardu, sinjoro kolego, mi komprenas tion; trovi kuracilon kontraŭ la Ĉeng-malsano, tiu imago estas alloga. Tio signifus famon, fabelan klientaron, la Nobel-premion kaj eble eĉ universitatan katedron, ĉu ne? Tiuokaze vi estus pli ol Pasteur, pli ol Koch, pli ol Lilienthal - Vere, tio kapablas konfuzi al homo la kapon; domaĝe nur, ke similaj seniluziiĝoj estis jam multaj -

D-RO GALÉN: Mi elprovus mian metodon en via kliniko, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu en mia kliniko? Tio estas ja infaneca ideo. Vi estas - laŭdevene fremdulo, ĉu ne?

D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Laŭdevene mi estas Greko el Pergamo.

LA KORTEGA KONSILANTO: Vidu do! Mi ne povas ja enlasi fremdulon en la ŝtatan klinikon de Lilienthal!

D-RO GALÉN: Sed mi estas ĉi-ŝtatano. . . jam de la infanaĝo...

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, sed la deveno, sinjoro kolego! La deveno!

D-RO GALÉN: Lilienthal estis ankaŭ. . . laŭdevene fremdulo, ĉu ne?. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi atentigas vin, sinjoro, ke la kortega konsilanto orda profesoro doktoro Lilienthal estis mia bopatro. Cetere nun estas alia tempo. Tion eble vi mem scias. - Krome, sinjoro doktoro Galén, mi tre dubas, ĉu la granda Lilienthal permesus labori en sia scienca instituto. . . al iu asekureja kuracisto. Pardonu!

D-RO GALÉN: Al mi li permesus labori ĉi tie, sinjoro kortega konsilanto. Mi estis iam lia asistanto -

LA KORTEGA KONSILANTO eksaltas: Vi estis - Homo, kial vi ne diris tion tuj? Mi petas, kolego, sidiĝu! - Nur senceremonie, Galén. Jen kiel, vi estis do asistanto ĉe mia bopatro! Strange, mi ne memoras, ke li iam estus menciinta vin!

D-RO GALÉN sur la seĝo-rando: Li. . . li nome vokis min doktoro Infanulo.

LA KORTEGA KONSILANTO: Pro Dio, vi do estas doktoro Infanulo! Infanulo, jes - mia plej bona disĉiplo, diradis Lilienthal; kaj kia domaĝo pro la doktoro Infanulo! - Homo, kial vi ne restis ĉe li?

D-RO GALÉN: Estis diversaj kaŭzoj, sinjoro kortega konsilanto. . . la ĉefa. . . mi volis edziĝi. . . kaj kiel asistanto mi ne kapablus vivteni familion, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO: Erara decido. Mi ĉiam diradas al miaj disĉiploj: se vi volas science labori, ne edziĝu; kaj se tamen, do nur riĉe. Al la scienco oni devas oferi sian privatan vivon. - Ĉu vi fumas, Galén?

D-RO GALÉN: Ne, mi dankas, mi - nome mi havas anginon pectoris. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, nu, ĝi certe ne estas tiom grava! Montru, kamarado, mi rigardos!

D-RO GALÉN: Mi dankas, sinjoro kortega konsilanto, sed nun. . . mi eĉ ne pensas pri tio. Mi petus, ke mi rajtu en via kliniko. . . apliki mian metodon. . . ĉe kelkaj lepruloj, kiujn vi opinias perditaj...

LA KORTEGA KONSILANTO: Tiaj ili estas ĉiuj, Galén. Sed tio, kion vi postulas, estas malfacila, kredu, tre malfacila. . . Oni ne volonte vidus tion, kolego. Sed ĉar tio estas vi, la plej ŝatata disĉiplo de mia bopatro - atendu, mi diros ion al vi: klarigu al ni la esencon de via metodo, kaj ni prikonsideros ĝin, ni eventuale elprovos ĝin klinike. Mi aranĝos nur, ke neniu nin ĝenu nun etendas la manon por preni la telefonon.

D-RO GALÉN: Pardonu, mi petas, sinjoro kortega konsilanto, tamen. . . antaŭ ol ĝi estos klinike elprovita. . . mi diros al neniu, kiel mi kuracas la blankan malsanon. Mi petas, mi efektive ne povas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu eĉ al mi ne?

D-RO GALÉN: Al neniu, mi petas. Tio efektive ne eblus.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu vi opinias tion serioze?

D-RO GALÉN: Tute serioze, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, oni do povas nenion fari. Pardonu, Galén, tio estus kontraŭ la klinikaj reguloj kaj kontraŭ - kiel mi diru tion

D-RO GALÉN: - kontraŭ via scienca respondeco, mi scias. Tamen, mi petas, mi havas miajn kialojn. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiujn?

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi ege bedaŭras. . . tamen mi dirus ilin nur pli poste.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, kiel vi volas. En tiuj ĉi cirkonstancoj ni faros do punkton post la afero, ĉu? Malgraŭ tio mi ĝojas, ke mi persone konatiĝis kun vi, doktoro Infanulo.

D-RO GALÉN : Aŭskultu, ne faru tion ! Vi devus enlasi min en la klinikon, sinjoro kortega konsilanto. Tion vi devus fari!

LA KORTEGA KONSILANTO: Kial?

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi garantias pri mia kuracilo! Mian honorvorton! Rigardu, eĉ unu recidivon mi ne havas. . . Kaj jen leteroj de kolegoj. . ili sendas al mi siajn leprulojn el la tuta kvartalo :. El tia malriĉa kvartalo la publiko eĉ ne sciiĝas pri tio. Mi petas, bonvolu rigardi, sinjoro kortega konsilanto. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi ne havas intereson.

D-RO GALÉN: Mia dio, kia domaĝo. . . Do mi iru, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO ekstaras: Jes. Mi bedaŭras.

D-RO GALÉN hezitas apud la pordo: Tia terura malsano. . . Sinjoro kortega konsilanto, eble vi mem iam. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kion?

D-RO GALÉN: Nenion, mi nur. . . Eble eĉ la sinjoro kortega konsilanto povus iam bezoni tiun kuracilon.

LA KORTEGA KONSILANTO: Tion vi ne devis diri, Galén! Li iras tienkajreen. Aĉa malsano, homo, tro aĉa malsano. Mi ne volus putri ĉe l' viva korpo.

D-RO GALÉN: Tiam la sinjoro kortega konsilanto povos uzi sur si mem la rimedojn forigantajn la fiodoron.

LA KORTEGA KONSILANTO: Dankon! Montru la leterojn!

D-RO GALÉN: Jen, sinjoro kortega konsilanto -

LA KORTEGA KONSILANTO legas la leterojn: Hm. Li ektusas. Ho jen - Doktoro Stradella, li estas mia disĉiplo, ĉu ne? Tia longulo, ĉu ne?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Ega longulo.

LA KORTEGA KONSILANTO legas plue: Jen kiel! Li balancas la kapon. Damnite, kolego - Kvankam ili estas nur praktikuloj, tamen - Homo, tiam vi havus ja fabelajn rezultojn! - Aŭskultu, Galén, mi havas ideon - Ĉar tio estas vi, mi mem provus vian metodon ĉe kelkaj kazoj. Pli vi ne povas ja postuli, ĉu?

D-RO GALÉN: Ne, sed. . . Mi scias, ke tio estus ega honoro por mi, sed. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed vi volas apliki vian metodon provizore mem, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Mi tre ŝatus. . . en la kliniko. . . praktiki ĝin mem.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj ĉu vi poste publikigos ĝin?

D-RO GALÉN: Jes, propre. . . sub certaj kondiĉoj, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO: Sub kiuj kondiĉoj?

D-RO GALÉN: - - Mi sciigus ilin pli poste, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO eksidas ĉe la tablo: Mi komprenas. Do vi volus, ke mia kliniko nur konfirmu vian metodon, sed ĝian pluan aplikadon vi rezervus por vi mem. Proksimume tiel vi imagas tion, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Nome. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Atendu. Tio estas senlima arogaĵo postuli ion similan de la kliniko de Lilienthal, sinjoro doktoro Galén, kaj mi emegas ĵeti vin propramane de sur la ŝtuparo. Mi komprenas ja, ke ĉiu kuracisto volas profiti ion per sia arto; sed fari el kuraca procedo sian negocan sekreton, tio ne estas agado inda al kuracisto, sed al surstrata marĉandistaĉo, ĉarlatano kaj fuŝkuracisto. Unue tio estas, sinjoro kolego, malhoma rilate la suferantan homaron, kaj due -

D-RO GALÉN: Sed mi, sinjoro kortega konsilanto -

LA KORTEGA KONSILANTO: Momenton, mi petas. Due tio estas ekstreme malkolegeca al la ceteraj kuracistoj. Ankaŭ ili volas sanigi siajn klientojn, sinjoro kolego; per tio ili sin ja vivtenas. Tiel statas la afero. Vi konsideras vian metodon kiel aferon de via privata profito; mi devas konsideri ĝin - bedaŭrinde -- kiel sciencisto kaj kiel kuracisto, kiu konscias pri sia devo al la homaro. Niaj vidpunktoj principe diverĝas, sinjoro doktoro Galén. Momenton. Li prenas la telefonon. Sendu al mi ĉi tien la unuan asistanton. Jes, tuj. Formetas la aŭskultilon. Tio estas ja skandalo, kiel profunde sinkis la kuracista moralo! Ĉiumomente aperas mirakla doktoro, kiu draŝas monon el sia dubinda sekreta metodo; sed la intenco krome fari al si reklamon en scienca kliniko, tian senhontaĵon, sinjoro kolego, mi ankoraŭ ne spertis.

Ekfrapo sur la pordon.

LA KORTEGA KONSILANTO: Eniru!

LA UNUA ASISTANTO eniras: La sinjoro kortega konsilanto vokis min. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Venu ĉi tien. En kiuj ĉambroj ni havas Morbus Tshengi?

LA UNUA ASISTANTO: En preskaŭ ĉiuj, sinjoro kortega konsilanto. En la numeroj du, kvar, kvin. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj la nepagantojn -?

LA UNUA ASISTANTO: La malriĉaj blankmalsanuloj estas en la numero dektri.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj kiu deĵoras tie?

LA UNUA ASISTANTO: La dua asistanto, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Bone. Sinjoro unua asistanto, diru al la sinjoro dua asistanto, ke de hodiaŭ preskribos kaj faros ĉiujn kuracistajn intervenojn en la numero dektri jen kolego doktoro Galén. Tio estos liaj kazoj.

LA UNUA ASISTANTO: Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilanto, sed -

LA KORTEGA KONSILANTO: Kion? Kion vi volas diri?

LA UNUA ASISTANTO: Nenion, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu do! Mi opiniis, ke vi havas iajn kontraŭdirojn. Plue diru al la sinjoro dua asistanto, ke lin tute ne koncernos, kiel kaj per kio kuracos kolego Galén siajn kazojn. Tio estas mia persona deziro.

LA UNUA ASISTANTO: Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas iri.

La asistanto foriras.

D-RO GALÉN: Mi eĉ ne scias. . . sinjoro kortega konsilanto. . . kiel mi danku al vi. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne necesas. Mi faras tion nur en la intereso de la medicina scienco, sinjoro kolego. Al ĝi devas cedi ĉio - eĉ la plej forta malinklino. Se vi volas, vi povas tuj rigardi vian numeron dektri. Li ekprenas la telefonon. Supera flegistino, vi gvidos sinjoron doktoron Galén al la numero dektri. - Formetas la aŭskultilon. Kiom da tempo vi bezonos, sinjoro kolego?

D-RO GALÉN: Sufiĉos. . . ses semajnoj.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu? Ŝajnas, sinjoro doktoro Galén, ke vi volas sorĉi. Adiaŭ!

D-RO GALÉN dorseniras al la pordo: Mi estas efektive. . . senlime dankema al vi, sinjoro kortega konsilanto -

LA KORTEGA KONSILANTO: Multajn sukcesojn! Liekprenas la plumon.

D-RO GALÉN konfuzata elŝovassineksteren.

LA KORTEGA KONSILANTO ĵetas la plumonsur latablon: Mizera profitemulo! Li leviĝas kaj iras al la spegulo. Li atente esploras sian vizaĝon. Ne, nenio. Ĝis nun nenio.

Kurteno.

Tria bildo.

Familio ĉe la vesperlampo.

LA PATRO legas gazeton: Denove artikolo pri tiu malsano! Se ili jam lasus nin trankvilaj kun tio! Oni havas dum la tuta tago sufiĉe de siaj propraj zorgoj -

LA PATRINO: La sinjorino en la tria etaĝo fartas laŭdire tre malbone. Neniu povas plu eĉ iri al ŝi. . . Ĉu vi ne flaris sur la ŝtuparo la fiodoron?

LA PATRO: Ne. Jen intervjuo kun la kortega konsilanto Sigelius. Tio estas mondfama eminentulo, panjo, al tiu mi fidas. Vi vidos, ke li konfirmos miajn vortojn.

LA PATRINO: Kiujn?

LA PATRO: Ke tio estas ĉarlatanaĵo, tiu lepro. Jen kaj jen iu kazo, kaj la gazetoj faras el tio sensacion. Kaj la homoj, kompreneble: kiam iu malsaniĝas pro nazkataro, tuj ili diras, ke li havas la blankan malsanon.

LA PATRINO: La fratino skribas al mi, ke ankaŭ ĉe ili ĝi ege disvastiĝas.

LA PATRO: Sensencaĵo. Tio estas jam paniko - Tio estas interesa, ĉi tie Sigelius diras, ke la malsano venis el Ĉinujo. Jen, mi ĉiam diras: oni faru el Ĉinujo eŭropan kolonion, faru tie ordon kaj ni povos esti trankvilaj. Jen la sekvo, ĉar oni ankoraŭ nun toleras tiajn malprogresemajn landojn. Nuraj malsato kaj mizero, neniu higieno kaj simile: kaj la sekvo estas la lepro. - Li, Sigelius, ĉi tie skribas, ke ĝi tamen estas infekta malsano. Oni devus ion fari.

LA PATRINO: Kaj kion oni devus fari?

LA PATRO: Malliberigi la leprulojn kaj ne lasi ilin inter la homojn. Tuj kiam la blanka malsano montriĝas ĉe iu, for lin! Tio estas ja terura, panjo, ke oni lasas al ni supre en la domo la mortantan virinaĉon. Oni devas ja timi iri hejmen. . . krome la fiodoro sur la ŝtuparo. . .

LA PATRINO: Mi alportus al ŝi almenaŭ supon, kiam ŝi tie estas tiel sola.

LA PATRO: Ne aŭdacu! Ĝi estas ja infekta! Vi pro via mola koro ankoraŭ infektos nin- Tio ankoraŭ mankus! Kaj ni devus malinfekti per io nian koridoron.

LA PATRINO: Per kio?

LA PATRO: Antendu. - Kia idioto!

LA PATRINO: Kiu?

LA PATRO: Tiu gazetisto! Jen li skribas - Mi miras, ke oni ne konfiskis tion! Tion oni devus ja malpermesi, ke oni skribu tiajn stultaĵojn! Sed mi skribos al la redakcio, tion ili ne enkadrigos al si. Kia idioto!

LA PATRINO: Kion li skribas tie?

LA PATRO: Nu jen li skribas, ke neniu povas protekti sin kontraŭ tiu malsano. . . ke ĝi ekkaptos ĉiujn homojn proksimume kvindekjarajn. .

LA PATRINO: Montru!

LA PATRO ĵetas la gazeton sur la tablon kaj kuras tien fiaj reen en la ĉambro: Etcerbulo! Ĉu estas permesite tiel skribi? Neniam plu mi aĉetos tiun gazeton! Mi montros al ili - tion mi al ili ne pardonos. . .

LA PATRINO legas: Sed paĉjo, tion ja diris tiu kortega konsilanto Sigelius!

LA PATRO: Sensencaĵo! Tio estas ja neebla, ĉe la nuna stato de la scienco kaj civilizeco - Ĉu ni vivas en la mezepoko, ke eblas tiaj infektoj? Kaj ĉu kvindekjaroj estas ia aĝo? Ĉe ni ricevis tion kolego, kiu aĝas nur kvardek-kvin jarojn - Tio estus stranga justeco, se tion devus ricevi nur homoj proksimume kvindekjaraj! Kial, mi demandas, kial -

LA FILINO kiu ĝis nun legis sur divano ronanon: Kial? Nu paĉjo! Ja pro tio, por ke fine liberiĝu loko por la junaj, ĉu ne? Ili ne scias ja kion komenci -

LA PATRO: Do tiel! Tio estas bela! Ĉu vi aŭdis tion, panjo? Do vi ne rekonas, ke la gepatroj vivtenas vin, ke ili laboregas por vi, sed ili baras la vojon al vi, ĉu? Kaj okupas vian lokon, ĉu? Kaj per la lepro ili devus elmorti, por ke estu pli da loko por vi, la junaj, ĉu ne? Jen laŭdinda vidpunkto!

LA PATRINO: Nu paĉjo, tiel ŝi ne intencis tion!

LA PATRO: Ne, sed ŝi diris tion! Ĉu ne vere, estus en plena ordo, se viaj patro kaj patrino foriĝus en sia kvindeka jaro, ĉu ne vere, filineto?

LA FILINO: Vi prenas tion tuj persone -

LA PATRO: Kaj kiel mi prenu tion? Se vi tiom aprobas, ke ĉiuj kvindekjaruloj formortaĉu - Mi do ne scias, kiel mi komprenu vian vidpunkton!

LA FILINO: Mi parolis ĝenerale, paĉjo. Juna homo trovas ja nun nenian ekzistadon - en la mondo simple ne estas tiom da postenoj - Io devis jam okazi, por ke ni junaj povu fine vivi kaj fondi familiojn!

LA PATRINO: Tiurilate ŝi pravas, paĉjo!

LA PATRO: Ho jen, ŝi pravas! Kaj ni do pereaĉu pro vi en niaj plej bonaj jaroj, ĉu?

Eniras la FILO.

LA FII,O: Halo, pri kio temas?

LA PATRINO: Pri nenio. La paĉjon ekscitis. . . li legis ion en la gazeto pri tiu malsano. . .

LA FILO: Nu kaj? Kio ekscitas lin ĉe ĝi?

LA FILINO: Mi diris nur, ke io devis jam veni, por ke liberiĝu loko al novaj homoj.

LA FILO: Kaj ĉu tio la paĉjon tiom ekscitas? Mirige. Tion diras ja ĉiu.

LA PATRO: Nome vi junaj, ĉu? Mi kredas, ke tio konvenas al vi!

LA FILO: Nu kompreneble, paĉjo. Se ne estus tiu lepro, mi vere ne scias, kio fariĝus el ni. Jen ĉi knabino eĉ edziniĝi ne povas, kaj mi - Nu, mi devos nun akceli miajn universitatajn ekzamenojn.

LA PATRO: La plej urĝa tempo, junulo! La tempo estas tro serioza por nura oscedado.

LA FILO: Nu kio? Eĉ kun ekzamenoj oni nenion akiris. Nun supozeble ĉio pliboniĝos.

LA PATRO: Tuj kiam la homoj ĉirkaŭ la kvindeka jaro formortaĉos, ĉu ne?

LA FILO: Ĝuste. Nur ke tio daŭru ankoraŭ ioman tempon.

Kurteno.

Kvarabildo.

Malsanuleja koridoro antaŭ la ĉambroj n-ro 12 kaj 13.

LA KORTEGA KONSILANTO antaŭareto da profesoroj: Do mi petas, sinjoroj, jen ĝi estas. Par ici, chers confrčres. Here are we, gentlemen. Ich bitte, meine verehrten Herren Kollegen hereinzutreten. Li kondukas ilin en la ĉambron numero dektri.

LA UNUA ASISTANTO: La aĝulo freneziĝis. Li nur: Galén vi, Galén ci - kaj nun li trenas ĉi tien eminentulojn el la tuta mondo, por ke ili rigardu la miraklojn. Sed kiam venos recidivoj, tio estos skandaleto, kamarado! Kaj ke la makuloj sur tiuj homoj reaperos, pri tio mi ĵuras.

LA DUA ASISTANTO: Kial?

LA UNUA ASISTANTO: Miaj spertoj ne estas ja nur de hodiaŭ, kolego. La medicino havas siajn limojn, jen mia opinio. La cerbo de la aĝulo moliĝas, se li kredas, ke ni povas resanigi iun. Amiko, mi estas ĉi tie jam la okan jaron; sed nun mi luis beletan akceptejon kaj komencos mian praktikon. Ĝuste nun estas fabela okazo, pro la lepro. Mi kuracos la Ĉeng-malsanon.

LA DUA ASISTANTO: Ĉu laŭ la Galén-metodo?

LA UNUA ASISTANTO: Laŭ la metodo de Lilienthalkliniko. Mi ne estis ja ĉi tie ok jarojn pro nura plezuro, ĉu: Nun oni distrumpetos, ke ni havas iajn rezultojn!

LA DUA ASISTANTO: Sed Galén volvas sian metodon en grandan sekreton!

LA UNUA ASISTANTO: Galén iru al la diablo kun sia metodo! Homo, kun li mi entute ne parolas; sed de la flegistino el la numero dektri mi sciiĝis, ke li injektaĉas al siaj lepruloj ian mustard-koloran flavaĵon. Do mi kunmiksis kelkajn fortigajn kaj trankviligajn drogojn, kiujn oni preskribas al la blankuloj, kaj flavkolorigis tion - Tute bona aĵo, kolego. Mi provis tion ĉe mi mem, nu, kaj nenio okazis, nenia malagrabla reakcio; kaj por kelka tempo la pacientoj fartas pli bone - Do mi komencos per ĝi. Li aŭskultas ĉe la pordo. Jen, la aĝulo predikas. »La publikigon de nia metodo ni devas ankoraŭ prokrasti -« Kia ruzulo! Li scias pri ĝi same tiom, kiom mi - Nun li diras tion angle al tiuj mandarenoj. Jes, lingvojn li scias, la maljuna belulo; sian sciencan karieron li ricevis ja nur dote! Diablo, se Galén nur ne publikigus tion, antaŭ ol mi bone aranĝos mian praktikon!

LA DUA ASISTANTO: Kompreneble, poste ĉiu kuregos al li-

LA UNUA ASISTANTO: Nu kamarado, tion mi eĉ ne timas tiom. Galén devis honor-vorte promesi al la aĝulo, ke li ne uzos sian metodon al privataj kazoj, dum ĝi ne estos elprovita ĉi tie en la kliniko. Dume mi profitdone ekkomercos per la lepro -

LA DUA ASISTANTO: Kaj tiu Galén respektas sian honor-vorton kiel - kiel -

LA UNUA ASISTANTO levas da ŝultrojn: Nu jes, frenezulo! Sian budon en la antaŭurbo li laŭdire eĉ fermis kaj entute ne profesias - La flegistino el la numero dektri diris, ke li havas nenion plu eĉ por maĉi; laŭdire li portas en siaj poŝoj nur kelkajn bulkojn - Ŝi volis alportadi manĝaĵon al li kiel al la malsanuloj, sed la administranto finigis tion; laŭdire li ne havas doktoron Galén en la listo, kaj fino. Li pravas.

LA DUA ASISTANTO: Mia panjo. . . sur ŝia nuko ĉi tie aperis blanka makulo. Do mi petis Galén-on, ke li esploru ŝin; kaj Galén, ke li ne povas, ke li ligis sin al Sigelius per sia honor-vorto -

LA UNUA ASISTANTO: Kia aĉulo! En tiu ĉi nekolega ago li perfekte respeguliĝas.

LA DUA ASISTANTO: Do mi iris al nia aĝulo, ke li parolu kun li kaj permesu al li tiun ĉi unusolan escepton. . . ke temas pri mia panjo -

LA UNUA ASISTANTO: Kaj kion li diris?

LA DUA ASISTANTO: »Sinjoro dua asistanto, en mia kliniko mi permesas neniun escepton. Adiaŭ.«

LA UNUA ASISTANTO: Tio karakterizas lin. La avaĉo estas kvazaŭ kvarco. Sed tiu Galén povus tion fari; por kio taŭgas honor-vortoj inter kolegoj, ĉu mi ne pravas? Aĉa mizerulo!

LA DUA ASISTANTO: Se ne temus ĝuste pri mia panjo. . . Ho kiom ŝi, la kompatindulino, ŝparegis, por ke mi povu finstudi la medicinon. . . Mi kredas, kolego, mi kredas, ke li resanigus ŝin!

LA UNUA ASISTANTO: Ĉu Galén? Ho! Ne babilu!

LA DUA ASISTANTO: Kolego, liaj rezultoj - nu vera miraklo!

El la numero dektri eliras areto da profesoroj kaj

LA KORTEGA KONSILANTO.

LA UNUA PROFESORO: I congratulate you, professor! Splendid! Splendid!

LA DUA PROFESORO: Wirklich überraschend! Ja, es ist erstaunlich!

LA TRIA PROFESORO: Mes félicitations, mon ami! C'est un miracle!

La areto parolante ŝoviĝas plue.

LA KVARA PROFESORO: Momenton, sinjoro kolego. Mi gratulas vin al via brila sukceso.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ho ne, kolego, ho ne. Tio estas sukceso de la Lilienthal-kliniko.

LA KVARA PROFESORO: Mi petas vin, kiu estis tiu vireto -

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu jen en la ĉambro dektri? Ho, tio estis doktoro, nu kiel li nomiĝas - Galén, se mi ne eraras.

LA KVARA PROFESORO: Ĉu via asistanto?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, dio gardu min! Li venadas ĉi tien. . . li interesiĝas pri la Ĉeng-malsano. Li estas ankaŭ el la skolo de Lilienthal.

LA KVARA PROFESORO: Vere grandioza sukceso. Ĵus mi rememoras. . . mi havas pacienton. . . leprulon. . . kiun mi tre ŝatus resanigi. Ĝi estas. . . Li flustras al la kortega konsilanto en la orelon.

LA KORTEGA KONSILANTO ekfajfas: Ho, la kompatindulo!

LA KVARA PROFESORO. Ĉu vi permesus, ke mi sendu lin al vi?

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu kompreneble, kolego, kompreneble! Diru nur, mi petas, al via sinjoro paciento, ke li anoncu sin ĉe mi. Kvankam ni ne aplikas ĝis nun nian metodon al privataj pacientoj

LA KVARA PROFESORO: Nature, mi plene konsentas, sinjoro kolego, sed -

LA KORTEGA KONSILANTO: - sed kiam mi povas komplezi vin -

LA KVARA PROFESORO: - kaj kiam temas pri tia paciento - Bravo!

LA KORTEGA KONSILANTO: Tre volonte, sinjoro kolego, kun la plej granda plezuro. Ili foriras al la areto.

LA UNUA ASISTANTO: Ĉu vi aŭdis? Homo, jen abundos mono!

LA DUA ASISTANTO: Nu, kaj por mia panjo li ne volis tion fari.

LA UNUA ASISTANTO: Kamarado, ĉi tie estas mono kaj interrilatoj - Fulmo-tondro, se mi ricevus tian pacienton!

D-RO GALÉN ŝovas la kapon el la numero dektri.

D-RO GALÉN: Ĉu ili jam foriris?

LA DUA ASISTANTO: Ĉu vi bezonas ion, sinjoro doktoro?

D-RO GALÉN: Ne, ne, dankon, sinjoro kolego. . . ĝentilan dankon...

LA UNUA ASISTANTO: Homo, venu! La sinjoro doktoro Galén pli ŝatus esti sola.

Ili ambaŭ foriras. D-RO GALÉN ĉirkaŭrigardas kaj vidante,ke li estas sola, li elpoŝigas bulkon kaj ekmaĉas apogita al la pordo.

LA KORTEGA KONSILANTO revenas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Bone, ke mi vidas vin, Galén. Mi devas elkore gratuli vin. Ni havas belegan sukceson, kolego. Grandiozan sukceson!

D-RO GALÉN glutas: Ni devas. . . eble ni devas ankoraŭ atendi, sinjoro kortega konsilanto. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu kompreneble, doktoro Infanulo, nu kompreneble! La rezultoj estas tamen tiom surprizigaj - Por ke mi ne forgesu, vi ricevos privatan pacienton.

D-RO GALÉN: Sed mi. . . mi nome ne havas nun privatan praktikon. .

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi scias, kolego, mi scias kaj laŭdas vin pro tio. Dediĉi sin nur al scienca laboro, tio estas ĝusta. Sed t i u n ĉi kazon mi por vi speciale elektis. Unuaranga paciento, kara Galén.

D-RO GALÉN: Mi ligis ja min per honor-vorto, sinjoro kortega konsilanto. . . ke mi ne aplikos mian metodon. . . nur ĉi tie en la numero dektri. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Tute ĝuste, kolego. Sed por tiu ĉi unu-sola kazo mi liberigos vin de via honorligo.

D-RO GALÉN: Sed mi. . . mi tamen respektos ĝin, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kiel vi opinias tion, sinjoro kolego?

D-RO GALÉN: Ke mi neniun kuracos antaŭ ol mi finos ĉi tie mian laboron, ĉu ne?. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi atentigas vin, Galén, ke mi persone ligis min per promeso.

D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras, sed. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi opinias, sinjoro kolego, ke en mia kliniko la estro estas mi. Kaj la taskojn ĉi tie atribuas mi.

D-RO GALÉN: Se la sinjoro kortega konsilanto kuŝigus tiun sian pacienton en la numeron dektri, tiuokaze jes. . . kompreneble. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kien, homo?

D-RO GALÉN: En la ĉambron dektri, sur la plankon. Mi tie ne plu havas liberan liton.

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed tio nepre ne eblas, Galén! Tian pacienton ni ne povas ja enigi en klinikon! Tiu prefere mortus ol kuŝi inter jen tiuj ĉi - Tre riĉa sinjoro, kamarado! Ne, tio ne eblas. Do, mi petas vin, doktoro Infanulo, ne faru naivaĵojn -

D-RO GALÉN: Mi kuracos nur en la ĉambro dektri, sinjoro kortega konsilanto. Mi ligis min per mia vorto, ĉu ne?. . . Se la sinjoro kortega konsilanto permesus. . . la sinjoroj longe malhelpis min ... Ĉu vi permesas, ke mi iru al miaj pacientoj?

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas iri al la diablo,

vi - vi -

D-RO GALÉN: Ĝentilan dankon. Li englitas en la ĉambron dektri.

LA KORTEGA KONSILANTO: - - Malbenita idioto. Tiel kompromiti min!

Alproksimiĝas la UNUA ASISTANTO.

LA UNUA ASISTANTO tusante: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus. . . mi kontraŭvole kaptis kelkajn vortojn - La konduto de la doktoro Galén estas skandala! Kaj jen mi ekpensis. . . Mi nome komponis injektaĵon, kiu laŭkolore similas la rimedon de doktoro Galén. Nu absoluta simileco, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, kaj por kio ĝi?

LA UNUA ASISTANTO: Oni povus uzi ĝin. . . anstataŭ la ĝustaj injektaĵoj de doktoro Galén. Mi nome garantias, ke ĝi ne malutilas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj la saniga rezulto?

LA UNUA ASISTANTO: Ĝi enhavas fortigajn rimedojn, kiujn la sinjoro kortega konsilanto mem preskribas. La malsanuloj fartas por kelka tempo pli bone -

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed la malsano progresas, ĉu?

LA UNUA ASISTANTO: ..La injektaĵoj de doktoro Galén restis en kelkaj kazoj ankaŭ senefikaj, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: - - Vi pravas, junulo. Sed profesoro Sigelius ne faras similaĵojn.

LA UNUA ASISTANTO: Tio estas konata, mi petas, sed -- sinjoro kortega konsilanto, vi eble ne volonte rifuzus tiun aŭ alian pacienton, kiu estas grava por vi -

LA KORTEGA KONSILANTO: Jen vi ankaŭ pravas. Li elpoŝigas receptolibron kaj skribas. Kun malvarma malrespekto. Junulo, ĉu vi ne opinias, ke estas domaĝe pri vi por s c i e n c a laboro? Ĉu vi ne preferus komenci privatan praktikon?

LA UNUA ASISTANTO: Nome ĝuste nun mi intencas fari tion -

LA KORTEGA KONSILANTO: Tion mi konsilas al vi. Li donas al li la forŝiritan recepton. Kun tio vizitu survoje mian kolegon. Li prenos vin kun si. . . al paciento, ĉu vi komprenas?

LA UNUA ASISTANTO riverencas: Mian plej ĝentilan dankon, sinjoro kortega konsilanto!

LA KORTRGA KONSILANTO: Multan sukceson! Rapide foriras.

LA UNUA ASISTANTO skuetas al si mem la manon: Mi gratulas!. . Mi gratulas al vi, karulo! Mi gratulas, sinjoro doktoro! Ni gajnis!

Kurteno.

Kvina bildo.

La sama koridoro. Kordono da viroj en blankaj flegistaj kiteloj,

tamen en pozo videble soldata.

LA OFICIALA SINJORO rigardas sian horloĝon.

LA DUA ASISTANTO alkuras senspire: Sinjoro komisaro, oni ĵus telefonis - La sinjoro marŝalo jam enaŭtiĝis.

LA OFICIALA SINJORO: Do ankoraŭ unu fojon: ĉiuj ĉambroj kun malsanuloj -

LA DUA ASISTANTO: - estas ŝlositaj de la naŭa matene. La tuta personaro kunvenigita atendas malsupre en la vestiblo. Ankaŭ la ministro por publika higieno estas jam tie, mi devas rapidegi - Li malaperas.

LA OFICIALA SINJORO komandas: Atentu! La viroj en flegistaj kiteloj starigas sin en »atentu-pozon«. Do la lastan fojon: Neniu rajtas trairi ĉi tie krom la sekvantaro de la ekscelenco! - Li komandas: Ripozu!

Hupo de aŭtomobilo.

LA OFICIALA SINJORO: Jen li alvenis! Li komandas: Atentu! Li malaperas inter la kulisoj.

Silento. De ie malsupre oni aŭdas bonvenigan paroladon. Du civiluloj rapide trairas la koridoron, 1a viroj en flegistaj kiteloj soldatmaniere salutas.

LA MARŜALO alvenas en kamp-uniformo, ĉe lia unu flanko estas la KORTEGA KONSILANTO, ĉe la alia la MINISTRO POR LA PUBLIKA HIGIENO. Post ili la sekvantaro, oficiroj, kuracistoj.

LA KORTEGA KONSILANTO: - jen, en la numero dekdu ni havas la kontrolpacientojn, kiuj ankaŭ malsanas je la Ĉeng-malsano; sed ni ne kuracas ilin per nia nova metodo, por ke ni povu kompari la atingitajn rezultojn -

LA MARŜALO: Mi komprenas. Ni rigardos ilin.

LA KORTEGA KONSILANTO: Via ekscelenco permesu, ke mi avertu vin. La malsano estas infekta. Krome tio estas terura aspekto - kaj neeltenebla fiodoro spite ĉiujn aranĝojn.

LA MARSAI,O: Ni soldatoj kaj doktoroj devas ĉion elteni. Ni iru! li eniras la ĉambron dekdu. La tuta sekvantarosekvas lin.

Por momento regas silento, oni aŭdas nur la voĉon de la KORTEGA KONSILANTO el la numero dekdu. Post ioma tempo elŝanceliĝas la GENERALO, apogita de la DUA ASISTANTO.

LA GENERALO ĝemas: Terura! Terura! El la numero dekdu premiĝas aliaj anoj de la sekventaro.

LA MINISTRO POR LA PUBLIKA HIGIENO: Tio estas terura! Malfermu la fenestron!

LA ADJUTANTO kun poŝtuko ĉe lanazo: Skandalo! Konduki ĉi tien gastojn!

ALIA SINJORO: Kristo - Jezuo! Jezuo Kristo!

LA GENERALO: Kiel povas la marŝalo elteni tion!

LA MINISTRO: Sinjoroj, mi preskaŭ svenis!

LA ADJUTANTO: Kiel ili povis inviti ĉi tien la marŝalon! Idiotoj! Sed mi montros al ili -

LA ALIA SlNJORO: Ĉu vi vidis. . . ĉu vi vidis. . . ĉu vi vidis. . .

LA GENERALO: Mi petas, ne parolu pri tio! Fi, tio sufiĉos al mi por la tuta vivo; kaj kiel soldato mi vidis kelkion, sinjoroj -

LA DUA ASISTANTO: Mi alportus al la sinjoroj kolonjan akvon!

LA MINISTRO: Vi devus kunhavi ĝin, homo!

LA DUA ASISTANTO forkuras.

LA ADJUTANTO komandas: Atentu!

La sekvantaro foriras de la pordo, el kiu eliras la MARŜALO, post li la KORTEGA KONSILANTO kajkuracistoj.

LA MARŜALO ekhaltas: Kiel mi vidas, la sinjoroj ne multe eltenas. - Ni iru pluen.

LA KORTEGA KONSILANTO: En la numero dektri prezentiĝas nature tute alia bildo. Tie ni nome aplikas nian novan metodon. Via ekscelenco mem povas konvinkiĝi -

LA MARŜALO eniras enla numeron dektri. Post li la KORTEGA KONSILANTO kaj la kuracistoj. La sekvantaro hezitas,rigardasen la pordon kaj poste unuope eniras la ĉambrotn dektri. Silento, denove aŭdiĝas nur la obtuza voĉo de la KORTEGA KONSILANTO.

VOĈO POST LA SCENEJO: Haltu!

ALIA VOĈO: Lasu min, mi devas tien -

LA OFICIALA SINJORO aperas el inter la kulisoj: Kio okazas? Kiu li estas?

Du viroj en flegistaj kiteloj trenas je la manoj D-RON GALÉN.

LA OFICIALA SINJORO: Kiu enlasis lin ĉi tien? Homo, kion vi volas ĉi tie?

D-RO GALÉN: Lasu min al miaj malsanuloj!

LA DUA ASISTANTO revenas kun botedo de kolonja akvo.

LA OFICIALA SINJORO: Ĉu vi konas ĉi tiun sinjoron?

LA DUA ASISTANTO: Tio estas doktoro Galén, sinjoro komisaro.

LA OFICIALA SlNJORO: Ĉu li estas okupita ĉi tie?

LA DUA ASISTANTO: Jes, nome - Verdire jes. Li laboras jen en la ĉambro dektri.

LA OFICIALA SINJORO: Pardonu, sinjoro doktoro - Liberlasu lin! - Kial vi ne venis antaŭ la naŭa horo, kiel la ceteraj kuracistoj?

D-RO GALÉN mankaresas siajn brakojn: Mi. . . mi ne havis tempon. . . mi faris medikamenton por miaj malsanuloj -

LA DUA ASISTANTO mallaŭte: La sinjoro doktoro Galén nome ne estis invitita.

LA OFICIALA SINJORO: Do tiel. Nun vi devas resti ĉe mi, sinjoro doktoro. Vi ne povas eniri antaŭ ol la sinjoro rnarŝalo foriros.

D-RO GALÉN: Sed mi. . .

LA OFICIALA SINJORO: Bonvolu iri kun mi! La forkondukas lin inter la kulisojn.

El la ĉambro numero dektrieliras la MARŜALO, la KORTEGA KONSILANTO kaj la ceteraj.

LA MARŜALO: Mi gratulas vin, kara Sigelius. Tio estas efektiva miraklo.

LA MINISTRO POR LA PUBLIKA HIGIENO legas de papero: »Via ekscelenco, amata sinjoro marŝalo, permesu al mi, ke mi en la nomo de mia fako -«

LA MARŜALO: Mi dankas vin, sinjoro ministro por la publika higieno. Li turnassinal la KORTEGA KONSILANTO.

LA KORTEGA KONSILANTO: Via ekscelenco, mi apenaŭ kapablas esprimi. . . Ni, la Lilienthal-kliniko, atingis tiel altan aprobon... Ni sciencaj laborantoj tamen konscias, kiel modesta kaj eta estas nia merito kompare al la merito de tiu, kiu venkis multe pli danĝeran tuberon: la tuberon de anarkio, la epidemion de barbara libereco, la lepron de korupto kaj la peston de societa disfalo, kiu ekkaptis kaj preskaŭ mortige malfortigis la organismon de nia popolo -

LAŬDON ESPRIMANTA MURMURO: Bonege! Bravo!

LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj pro tio mi, simpla kuracisto, uzas tiun ĉi maloftan okazon, por fari mian humilan riverencon antaŭ la plej granda kuracisto, kiu sanigis nin el tutpopola lepro per senkompata, kelkfoje ĥirurgia, sed ĉiam saviga terapio. Li profunde kliniĝas antaŭ la MARŜALO.

LAŬDON ESPRIMANTA SUSURADO: Bravo! Bravo!

LA MARŜALO donas al li la manon: Mi dankas vin, kara Sigelius. Vi faris grandan verkon. Ĝis la revido!

LA KORTEGA KONSILANTO. Mian plej profundan dankon, via ekscelenco!

LA MARŜALO foriras akompanata de la KORTEGA KONSILANTO, de la sekvantaro, kuracistoj ktp.

LA OFICIALA SINJORO aperas el inter la kulisoj: Do finite. Li komandas: Atentu! Duope aliĝu al la fino de la sekvantaro! La viroj en kiteloj iras post la sekvantaro.

D-RO GALÉN: Ĉu mi rajtas jam eniri?

LA OFICIALA SINJORO: Momenton, sinjoro doktoro, tuj kiam la marŝalo estos forveturinta. Li iras al la ĉambro numero dekdu, enigas tien la nazon kaj rapide refermas. Fulmotondro! Kaj ĉu tien iradas doktoroj?

D-RO GALÉN: Kion? Jes, kompreneble.

LA OFICIALA SINJORO: Nerefuteble, sinjoro doktoro, li estas granda viro. Li estas heroo.

D-RO GALÉN: Kiu?

LA OFICIALA SINJORO: Nia marŝalo. Li eltenis tie du minutojn. Mi mezuris tion per la horloĝo.

Huposignalo de aŭtomobilo.

LA OFICIALA SINJORO: Li jam forveturis. Do vi povas jam eniri, sinjoro doktoro. Kaj pardonu, ke ni arestis vin por tempeto -

D-RO GALÉN: Ne domaĝas, estis plezuro por mi - Li malaperas en la numero dektri.

La DUA ASISTANTO alkuras.

LA DUA ASISTANTO: Rapide, kie estas la sinjoroj de l' gazetoj? Kuras trans la scenejo.

LA OFICIALA SINJORO ekrigardas da horloĝon: Nu. Ĝi daŭris ne tro longe. Li foriras.

LA VOĈO DE LA DUA ASISTANTO: Tien ĉi, sinjoroj, tien ĉi. La sinjoro kortega konsilanto estos ĉi tie post momento.

Alvenas areto da ĵurnalistoj kun la DUA ASISTANTO.

LA DUA ASISTANTO: - Jen, sinjoroj, en la numero dekdu vi povus vidi, kiel aspektas la tiel nomata blanka malsano, se ĝi ne estas kuracata laŭ nia metodo; sed mi ne rekomendas al la sinjoroj. . .

LA ARE'TO DA ĴURNALISTOJ penetras en la numeron dekdu, sed tuj ĝi terurite retroiras: Kio estas tie? - Reen! Lasu min eliri! - Tio estas terura! - Teruro!

LA UNUA GAZETISTO: Tiuj. . . tiuj estas perditaj, ĉu?

LA DUA ASISTANTO: Nu nature. Kaj tie ĉi, en la numero dektri, la sinjoroj povas mem konvinkiĝi, kiel aspektas la rezultoj post kelkaj semajnoj de nia kuracado. Mi petas, bonvolu nenion timi -

LA ARETO DA ĴURNALISTOJ hezitante iras en la numeron dektri; ĉiuj eniras.

Revenas la KORTEGA KONSILANTO, li brilas pro entuziasmo.

LA DUA ASISTTANTO: Mi petas, sinjoro kortega konsilanto, la sinjoroj ĵurnalistoj ĵus troviĝas en la numero dektri. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Nun ili povus lasi min trankvila! Mi estas tiom kortuŝita. . . Do rapide, kie vi havas ilin?

LA DUA ASISTANTO en la pordo de la numero dektri: Bonvolu, sinjoroj, la sinjoro kortega konsilanto ĵus venis.

LA ARETO DA ĴURNALISTOJ eliras en la koridoron: Tio estas miraklo! - Mireginda! - Brila!

LA DUA ASISTANTO: Bonvolu disstarigi vin, sinjoroj; la sinjoro kortega konsilanto donos al vi informojn. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: La sinjoroj devas pardoni min, sed mi estas tiom profunde emociita. . . Se vi vidus, kun kia kunsento. . . kaj kun kia morala braveco nia marŝalo kliniĝis super la litoj de la plej kompatindaj mizeruloj. . . Sinjoroj, tio estis neforgesebla momento!

LA UNUA GAZETISTO: Kaj kion li diris?

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, poste li esprimiĝis eĉ tro flate -

LA DUA ASISTANTO: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus, lia ekscelenco esprimiĝis jene: Mi gratulas al vi, kara Sigelius. Tio estas miraklo. Vi faris grandan verkon, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Nu jes, la sinjoro marŝalo tre trotaksis mian meriton. Nun, kiam estas trovita sekura rimedo kontraŭ la tiel nomata blanka malsano, vi povas, sinjoroj, skribi. . . ke ĝi estis la plej terura malsano en la historio, pli terura ol la mezepoka pesto - Nun ne plu necesas prisilenti la eblan amplekson de tiu teruraĵo. Sinjoroj, mi fieras, ke la palmon de ĉi tiu sukceso gajnis nia popolo - kaj ke ĝi estis atingita ĝuste sur la grundo de la kliniko de mia granda instruisto kaj antaŭulo Lilienthal.

D-RO GALÉN staras laca en la pordo de la ĉambro numero dektri.

LA KORTEGA KONSILANTO: Venu ĉi tien, Galén! Sinjoroj, jen estas ankaŭ unu el la meritplenaj kunbatalantoj. En nia medicina scienco ne gravas personaj sukcesoj; ni laboras simple por la homaro - Ne hontu, kara Infanulo. Ni ĉiuj plenumis nian devon. . . ĝis la plej eta flegistino. Mi ĝojas, ke en ĉi tiu granda tago mi povas elkore danki al ĉiuj miaj oferemaj kunlaborantoj -

LA UNUA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, ĉu vi povus klarigi al ni la esencon de via kurac-metodo?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne la mia, sinjoro. Ne la mia. La metodo de la Lilienthal-kliniko. Ĝia esenco - sinjoroj, tion ni sciigos al la kuracistoj; sanigiloj konvenas nur por manoj de fakuloj. Diru al la publiko, kion vi tie ĉi vidis. Skribu simple: la medikamento kontraŭ la plej mortiga malsano estas trovita. Nenion plu. Tamen se vi volas eternigi ĉi tiun ĝojigan tagon, skribu, sinjoroj, pri la granda militestro. . . pri la estro de nia ŝtato... pri la senkompara heroo, kiu eniris inter la leprulojn rezistante la teruron kaj infekton... Sinjoroj, tio estis superhoma! Vere, mi ne estras eĉ miajn vortojn. . . Pardonu, miaj malsanuloj atendas jam. Mian komplimenton, sinjoroj; se vi bezonus ion, mi estas ĉiam al via dispono. Rapide foriras.

LA UNUA GAZETISTO: Do jen ĉio, ĉu ne?

D-RO GALÉN iras antaŭen: Bonvolu sinjoroj. . . eble etan momenton ankoraŭ. . . Mi petas vin, sciigu, ke mi, doktoro Galén. . . la doktoro de malriĉuloj. . .

LA UNUA GAZETISTO: Al kiu ni sciigu tion?

D-RO GALÉN: Al kiu? Al ĉiuj reĝoj kaj regantoj en la mondo. . . Skribu al ili, ke mi petus ilin. . . Nome mi estis en la milito, sinjoroj, kiel doktoro. . . kaj mi volus, ke ne plu estu militoj, ĉu vi komprenas? Mi petas vin, skribu tion al ili!

LA UNUA GAZETISTO: Ĉu vi opinias, ke ili obeos vin?

D-RO GALÉN: Jes, nome. . . Diru al ili, ke alie ili pereos pro la lepro, ĉu ne?. . La medikamento kontraŭ la Ĉeng-malsano, tio estas m i a medikamento, ĉu vi komprenas? Kaj mi ne donos ĝin antaŭ ol. . . antaŭ ol ili promesos, ke ne plu okazos buĉado! Mi petas vin, sinjoroj, diru al ili, ke mi al ili tion sciigas! Mi vere. . . neniu alia scias mian rimedon, demandu ĉi tie en la kliniko; nur mi kapablas kuraci, nur mi. . . Diru al ili, ke ili estas jam maljunaj. . . ĉiuj, kiuj regas. Diru al ili, ke ili putros ĉe l' viva korpo. . . same kiel jen ĉi tiuj. Diru, ke tio atendas ĉiujn homojn. . . entute ĉiujn. . .

LA DUA GAZETISTO: Kaj ĉu vi lasus la homojn tiel mortadi?

D-RO GALÉN: Kaj ĉu vi lasus ilin buĉadi? Kial, mi petas. . . Kiam la homoj povas mortigadi per plumbo kaj gaso. . . kial ni doktoroj savadu iun, ĉu ne? Se vi scius, kiom da laboro kelkiam necesas. . . por savi infanon. . . aŭ sanigi ekzemple osto-karion. . . Kaj poste oni diras milito! Kiel kuracisto. . . mi devas esti kontraŭ la mortpafado kaj iperito, ĉu ne? Mi vidis, kian abomenaĵon ĝi faras en la homo. . . Ĉu vi komprenas? Simple kiel doktoro - Sinjoroj, mi ne estas politikisto, sed kiel kuracisto mi havas la devon. . . lukti pro ĉiu homvivo, ĉu ne? Tio estas simpla devo de kuracisto, forigi la militon!

LA UNUA GAZETISTO: Mi petas vin, kiel vi volas forigi ĝin?

D-RO ĜALÉN: Kiel? Simple. . . ili rezignu la militan perforton, kaj mi donos al ili por tio la medikamenton kontraŭ la blanka malsano, ĉu ne?

LA DUA ASISTANTO forkuras.

LA UNUA GAZETISTO: Kiel vi imagas tion, devigi la registarojn de la tuta mondo -

D-RO GALÉN: Jes, kiel. . . Jen ĝuste la malfacilaĵo, ĉu ne? Mi scias, ke ili ne traktos kun mi, sed kiam vi skribos en la gazetoj - Skribu, ke neniu popolo ricevos tiun sanigilon antaŭ ol ĝi ligos sin. . . ke. . . ke. . . ke ĝi nenian plu militos, ĉu vi komprenas?

LA UNUA GAZETISTO: Ĉu eĉ tiam ne, se ĝi devus defendi sin?

D-RO GALÉN: Defendi sin. . . Aŭskultu, ankaŭ mi defendus min, se iu irus kontraŭ ni, do. . . mi pafos, ĉu ne?. . Sed kial oni ne povus nuligi atakajn armilojn. . . kial oni ne povus en ĉiuj ŝtatoj limigi la armadon?

LA DUA GAZETISTO: Absolute neeble. Tion faros hodiaŭ neniu ŝtato.

D-RO GALÉN: Ĉu ne? Kaj ĉu. . . ĉu ĝi lasos do tiel terure mortadi siajn anojn? Ĉu jes? Ĉu oni lasos tiom da homoj senkaŭze suferi? Kaj. . . kaj. . . kaj ĉu la homoj tion toleros, ĉu? Ĉu vi opinias, ke ili ne ribelos? Kaj eĉ la potenculoj mem putros ĉe l' viva korpo. . . Homo, ili timos ja. . . ĉiuj timos. . .

LA UNUA GAZETISTO: En kelkio vi pravas. Oni devus konsideri la publikon -

D-RO GALÉN: Jes. Kaj vi diru al ili: Ne timu, ekzistas kuracilo - Decidigu viajn ŝtatestrojn promesi eternan pacon. . . fari eternan kontrakton kun ĉiuj popoloj. . jen fino de la blanka malsano, ĉu ne?

LA UNUA GAZETISTO: Kaj se tamen neniu registaro akceptos la proponon. . .?

D-RO ĜALÉN: Ho tio ege ĉagrenus min. . . Tiam mi ne povus disponigi mian medikamenton. Ne, mi petas, mi ne povus.

LA UNUA GAZETISTO: Kaj kion vi farus kun ĝi?

D-RO GALÉN: Kion? Mi? Kiel doktoro. . . mi devas ja kuraci, ĉu ne? Mi kuracus miajn malriĉulojn. . .

LA UNUA GAZETISTO: Kial nur la malriĉulojn?

D-RO GALÉN: Ĉar estas multe da ili. Homo, tio estus giganta praktiko. Komprenu, mi povus almenaŭ pruvi. . . je amaso da kazoj, ke la blankmalsanuloj estas resanigeblaj.

LA UNUA GAZETISTO: Kaj ĉu vi ne kuracus riĉulojn?

D-RO GALÉN: Mi bedaŭras, sinjoro. . . sed tion mi ne povus. La riĉuloj - la riĉuloj havas pli da influo, ĉu ne? - Se la potenculoj kaj riĉuloj sincere volos la pacon - Ilia influo pli gravas, ĉu vi komprenas?

LA UNUA GAZETISTO: Ĉu vi ne opinias, ke tio estas rilate la riĉulojn - iom maljusta?

D-RO GALÉN: Jes, sinjoro. Mi scias. Sed ĉu vi ne opinias, ke rilate la malriĉulojn -- estas ankaŭ iom maljuste, ke ili estas malriĉaj? Rigardu, ĉiam mortadis multe pli da malriĉuloj, ĉu ne? - Kaj tio ne necesus, sinjoro, tio ne necesus! Ĉiu rajtas vivi, ĉu? Mia kara, se oni tiom elspezus por hospitaloj, kiom por militŝipoj -

La KORTEGA KONSILANTO rapide venas kun la DUA ASISTANTO.

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi petas la sinjorojn ĵurnalistojn, ke ili forlasu la klinikon. Kolego Galén nervo-malsaniĝis.

LA UNUA GAZETISTO: Sed nin interesus ankoraŭ aŭdi -

LA KORTEGA KONSILANTO: Sinjoroj, jen post tiu ĉi pordo estas infekta malsano. Estas en via intereso foriri. Sinjoro asistanto, akompanu la sinjorojn redaktorojn al la elirejo.

Laareto da ĵurnalistojmalproksimiĝas.

LA KORTEGA KONSILANTO: Galén, vi freneziĝis! Mi ne toleros sur la grundo de mia kliniko tiajn sensencajn kaj subfosajn parolojn - kaj atentu bone, hodiaŭ, en tia tago! Mi devus tuj arestigi vin pro ribeligo, ĉu vi komprenas? Feliĉe mi kiel kuracisto senkulpigas vin; supozeble vi trolaboris. Venu kun mi, Infanulo!

D-RO GALÉN: Kial?

LA KORTEGA KONSILANTO: Vi nur diros al mi la ĥemian formulon kaj la precizan aplikon de via medikamento, kaj poste vi iros ripozi. Tio necesas al vi.

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi sciigis mian kondiĉon, ĉu ne?. . . Alie. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Kion alie? Nu? Kio okazos?

D-Ro GALÉN: Mi petas vian pardonon, tamen. . . alie mi ne povas disponigi mian medikamenton, sinjoro kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO: Galén, vi estas aŭ frenezulo aŭ patrujperfidulo! Mi insiste petas vin, ke vi kondutu kiel kuracisto. Via devo estas helpi la malsanulojn; ĉio cetera ne koncernas vin.

D-RO GALÉN: Sed kiel kuracisto mi dezirus, ke la homoj ne plu mortigu sin reciproke -

LA KORTEGA KONSILANTO: Sed tiajn opiniojn mi malpermesas sur la grundo de mia kliniko! Sinjoro kolego, ni ne servas al la humaneco sed al la scienco - kaj al nia popolo. Ne forgesu, ke vi troviĝas en ŝtata instituto.

D-RO GALÉN: Sed diru, kial - Kial nia ŝtato ne povus kontrakti eternan pacon?. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉar ĝi ne povas kaj ne darfas. Sinjoro Galén kiel laŭdevena fremdulo havas supozeble ne tute klaran koncepton pri tio, kio estas la destino kaj estonteco de nia popolo. Kaj sufiĉe de tiu sensencaĵo! Doktoro Galén, la lastan fojon mi postulas de vi, ke vi sciigu al mi, al la estro de la kliniko, la formulon de via medikamento.

D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi ege bedaŭras, tamen. . . mi petas, tion mi ne povas fari.

LA KORTEGA KONSILANTO: - - - Uru! Kaj ne plu enpaŝu mian klinikon!

D-RO GALÉN:. . Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilanto. Sed mi vere bedaŭras-

LA KORTEGA KONSILANTO: Homo, ankaŭ mi bedaŭras. Ĉu vi pensas, ke mi ne kompatas la malsanulojn, kiuj plue mortados pro la Ĉeng-malsano? Ĉu? Kaj ĉu vi pensas, ke mi ne vidas. . . la diable strangan situacion, en kiu mi nun troviĝas? Homo, kian rolon mi ludos nun? Jen mi solene deklaris, ke ni havas kuracilon kontraŭ la lepro; nu, ĉio nun finiĝis, kaj mi - Doktoro Infanulo, jen la fino de mia scienca honoro; mi tro bone scias, kia skandalo tio estos. Tamen mi preferas ĉi tiun malvenkon, ol allasi. . . Galén, vian utopian ĉantaĝon! Prefere mi lasos perei la tutan mondon pro la lepro, ol toleri ĉi tie. . . eĉ dum unusola momento. . . vian pacifisman peston!

D-RO GALÉN: Ho, tion vi ne devus. . . tion vi kiel kuracisto ne devus diri!

LA KORTEGA KONSILANTO: Sinjoro, mi ne estas nur kuracisto. Mi servas - dankon al dio - ankaŭ al mia ŝtato. - For!

Kurteno.

DUA AKTO.
BARONO KRÜG

Unua bildo.

La familio ĉe vespermanĝo.

LA PATRO legas gazeton: Nu do, panjo: ili havas jam kuracilon kontraŭ tiu lepro. Jen ĝi staras.

LA PATRINO: Dankon al dio!

LA PATRO: Jes, certe. Kaj ĉu vi memoras, mi asertis tion. . Ĉe la nuna stato de la civilizo oni ne lasos ja perei tiom da homoj! Ĉu kvindek jaroj estas aĝo, en kiu oni devus morti? Mi diras al vi, panjo, - nun mi denove ĝojas pri la vivo. Oni tamen devis timi - Nur ĉe ni finspiris pro la blanka malsano pli ol tridek kolegoj, ĉiuj ĉirkaŭ la kvindeka jaro -

LA PATRINO: Kompatinduloj!

LA PATRO: Do por ke vi sciu - Hodiaŭ matene venigis min al si la barono Krüg mem kaj diris: »Kamarado, jen mortis la direktoro de la librotenejo; intertempe vi estros ĝin kaj maksimume en dekkvar tagoj vi estos nomita direktoro.« - Panjo, mi volis surprizi vin, ĝis mi estos nomita, sed ĉar hodiaŭ estas tiom feliĉa tago - Do, kion vi diras pri tio?

LA PATRINO: Nu jes, mi ĝojas - pro vi.

LA PATRO: Kaj ĉu pro vi ne? Pripensu, patrino, tio signifas dekdu mil jare pli! Mi ne scias, sed se vi havas tie ankoraŭ la botelon da vino, kiun mi donacis al vi okaze de via naskiĝotago -

LA PATRINO ekstaras: Ĉu ni ne ĝisatendos la infanojn?

LA PATRO: Kial atendi? La knabino estas ie kun sia amanto kaj la bubo submetiĝos morgaŭ al universitata ekzameno - Do alportu ĝin!

LA PATRINO: Laŭ via deziro. Ŝi foriras.

LA PATRO legas la gazeton: - - laŭdire ĝi estis pli danĝera ol la mezepoka pesto. Sed, karuloj, ni ne plu vivas en la mezepoko! Hodiaŭ la homoj mortas ne tiel stulte. Li legas plue. Hm - Ho nia marŝalo, tio estas heroo. M i ne irus tien, inter la leprulojn. M i ne. Li forĵetas la gazeton, ekstaras, iras tien kaj reen kaj ĝoĵfrotas siajn manojn. Do direktoro de l' librotenejo! Ĝentilan komplimenton, sinjoro direktoro! Kiel vi bonvolis dormi, sinjoro direktoro? - Nu iel tiel; vi scias ja, la respondeco -

LA PATRINO alportas botelon da vino kaj unu glason.

LA PATRO: Ĉu nur unu glason? Ĉu vi ne trinkos kun mi?

LA PATRINO: Ne, mi - Trinku nur sola.

LA PATRO: Do je via sano, panjo. Li trinkas. Kaj ĉu vi ne donos al mi kiseton?

LA PATRINO: -- Ne, mi petas vin, lasu min!

LA PATRO enverŝas vinonal si: Direktoro de la librotenejo ĉe Krüg - Karulineto, milionoj glitos ĉiutage tra miaj manoj, milionoj, milionoj en ciferoj! Kompreneble, tion povus fari neniu flavbekulo. Laŭdire oni estas post sia kvindeka jaro superflua! Mi montros, kiu estas superflua! Li trinkas. Kiu estus supozinta antaŭ tridek jaroj, kiam mi ekoficis ĉe Krüg, - ke mi rangaltiĝos ĝis direktoro de la librotenejo! Tio estas granda kariero, patrino; jes, mi multe laboregis, honeste mi servis - Min alparolas la barono Krüg nur kamarado, kaj ne sinjoro tiukajtiu, kiel la junajn. Kamarado, intertempe estros vi la librotenejon - Mi petas, sinjoro barono. Jen same, kiel vi aŭdas min. - Kaj sciu, tiun ĉi postenon avidis kvin kolegoj. Nu kaj ili ĉiuj mortis. Kaj ĉiuj pro la blanka malsano. Oni preskaŭ emus diri -

LA PATRINO: Kion?

LA PATRO: Nenion, nura ideo - Se vi alkalkulas, ke nun eĉ nia filino edziniĝos - ŝia amanto tamen sukcesis trovi okupon - Kaj la bubo iĝos oficisto tuj kiam li havos la universitatan ekzamenon - Nu, patrino, mi diras al vi, kiel mi sentas ĝin: Dankon al dio pro la lepro!

LA PATRINO: Mi petas vin! Kiel vi povas tiel paroli!

LA PATRO: Tio estas ja vero! Rigardu, al ni ĝi helpis kaj al multaj aliaj homoj ankaŭ - Panjo, oni devas esti dankema al la sorto. Sen la blanka malsano, - nu mi ne scias; tiam ni ne fartus tiel bone kiel nun. Jen kiel. Kaj nun oni trovis kuracilon kontraŭ ĝin. - Al n i povas nenio plu okazi. Sed mi ankoraŭ ne finlegis tion. Li ekprenas la gazeton. Nu, nu, mi ĉiam diradas: profesoro Sigelius estas eminentulo. Ĝuste en lia kliniko oni trovis ĝin. Nia marŝalo estis tie - tion vi devas mem legi. Laŭdire tio estis superhoma momento. Tion mi kredas. Mi vidis lin foje, kiam li veturis tra la strato, li pretersiblis, kvazaŭ vento. - Tio estas granda viro. Impona soldato, patrino.

LA PATRINO: Kaj la milito. . . ĉu ĝi estos?

LA PATRO: Nu kompreneble, ke jes. Tio estus ja peko, panjo, se ĝi ne estus, nun kiam ni havas tian brilan militestron. Ĉe ni, en la konzerno de Krüg, oni laboras nun tagnokte en tri ŝanĝoj, nura municio - Al neniu diru tion, sed nun ni ekfabrikis ĉe ni novan gason - Laŭdire ĝi estas io fabela. La barono konstruas ses novajn fabrikojn - Kredu, tie n u n fariĝi direktoro de la librotenejo, tio estas granda fido. Mi diras al vi, ke mi eĉ ne prenus tion sur min, se tio ne estus patriota devo. Tiel statas la afero.

LA PATRINO: Mi nur. . . ke nia knabo ne devu iri militon.

LA PATRO: Nu, ankaŭ li plenumu sian devon, patrino! - Li trinkas. Cetere li estas tro malforta por la militservo. Ne zorgu, karulineto: la estonta milito daŭros eĉ ne semajnon. Oni pistos la malamikon kvazaŭ pipron antaŭ ol li sciiĝos, ke estas milito. Panjo, tiel oni procedas hodiaŭ; sed nun lasu min legi.

Silento.

LA PATRO forĵetas la gazeton: Malbenita ulo! Kiel oni povas permesi tion? - Kaj ke la gazetoj presas tion! Tiun ulon mi simple arestigus kaj mortpafigus! Tio estas ja perfidulo!

LA PATRINO: Kiu, paĉjo?

LA PATRO: Nu jen mi legas - La kuracilon inventis iu doktoro Galén. Kaj laŭdire li disponigos la kuracilon al neniu ŝtato, kiu ne faros kontrakton pri eterna paco -

LA PATRINO: Kaj kian krimon vi vidas en tio?

LA PATRO: Mi petas vin, kiel vi povas tiel stulte demandi! Tion hodiaŭ neniu ŝtato ja povas fari! Ĉu ni do sencele donis tiom da miliardoj por armado? Eterna paco! Tio estas ja rekta krimo! Oni do fermu la konzernon de Krüg, ĉu? Kaj elĵetu ducent-mil homojn sur pavimon, ĉu? Kaj vi demandas ankoraŭ, ĉu tio estas krimo! Oni devus malliberigi tiun ulon! Paroli hodiaŭ pri paco, tio estas ja ribeligo! Kiurajte kuraĝas tia ajnulo postuli, ke pro li la tuta mondo malarmu!

LA PATRINO: Sed ĉar li inventis la kuracilon. . .

LA PATRO: Tio havas ankoraŭ signon de demando! Mi diras al vi, ke tiu bubaĉo supozeble entute ne estas doktoro, sed sekreta agento kaj provokanto pagata de iu fremda ŝtato - Ho, tiun oni bone priatentu! Senceremonie oni malliberigu lin; kaj nun, uleto, verŝu la veron - Jen la recepto!

LA PATRINO: Sed rigardu, se li efektive havus la kuracilon - Ŝi prenas la gazeton.

LA PATRO: Des pli malbone! Tiam mi donus liajn poleksojn en premilon kaj premus, ĝis la sentaŭgulo ekflustrus - Karulineto, ni jam disponas pri rimedoj por paroligi homojn! Mi petas vin, ĉu tiu nazmukulo rajtus lasi nin mortaĉi je la lepro pro sia stulta utopio, kia estas la paco? Tio estus bela humaneco!

LA PATRINO rigardas en la gazeton: La doktoro diras nur, ke li volas forigi la mortigadon -

LA PATRO: Kia fiulo! Ĉu do la gloro de la popolo valoras nenion? Kaj - kaj - kiam nia ŝtato bezonas pli grandan teritorion, tiam iu donos ĝin propravole, ĉu? Kiu parolas kontraŭ la mortigado, tiu parolas kontraŭ niaj plej sanktaj interesoj, ĉu vi komprenas?

LA PATRINO: Ne, paĉjo, mi ne komprenas. Mi dezirus la pacon. . . pro ni ĉiuj.

LA PATRO: Panjo, mi ne disputos kun vi, sed - Mi diras al vi; se mi devus elekti. . . inter la blanka malsano kaj la eterna paco, tiam mi preferus la blankan malsanon. Do, nun vi scias, kiel mi pensas.

LA PATRINO: - - Nu bone, paĉjo.

LA PATRO: Mi petas vin, kio estas al vi? Vi estas iel stranga - Kial vi havas la ŝalon ĉirkaŭ la kolo? Ĉu estas malvarme al vi?

LA PATRINO: Ne.

LA PATRO: Do demetu ĝin, alie vi malvarmumos. Permesu! Li forigas la ŝalon.

LA PATRINO ekstarassenvorte.

LA PATRO: Jezuo, patrino - Panjo; vi havas sur la kolo blankan makulon!

Kurteno.

Duabildo.

Vico da lepruloj antaŭ la akceptejo de doktoro Galén. La lastaj en la vico estas la PATRO kaj la PATRINO.

LA UNUA LEPRULO el launua akto: Rigardu, jen sur la kolo -

LA DUA LEPRULO el la unua akto: Estu kontenta, ĝi estas jam bona.

LA UNUA LEPRULO: Ho jes, certe. La doktoro diris, ke ĝi bonege resaniĝas.

LA DUA LEPRULO: Homo, lastokaze li diris al mi, ĝi jam ekboniĝis, ĝi jam tre malgrandiĝis.

LA UNUA LEPRULO: Do vi vidas, vi simplulo!

LA DUA LEPRULO: Sed komence li ne volis akcepti min. Se vi estas bakisto, li diris, vi ne estas malriĉa homo; mi kuracas nur malriĉulojn. Kaj mi diris al li, sinjoro doktoro, kiam bakisto havas la lepron, tiam neniu aĉetas eĉ bulkon de li; mi mizeras ja eĉ pli ol almozulo. Do fine li akceptis min -

Ili eniras.

LA PATRO: Jen vi vidas, panjo, fine li akceptis lin; kaj li estis bakisto.

LA PATRINO: Dio mia, mi timas -

LA PATRO: Mi falos sur la genuojn antaŭ li kaj diros: Sinjoro doktoro, kompatu nin; niaj infanoj estas neprizorgitaj - Ĉu do estas peko, se oni atingas per fidela laboro pli altan rangon? Dum la tuta vivo ni rezignadis - La doktoro ne povas ja esti tiel malmola!

LA PATRINO: Sed onidire li kuracas nur la plej malriĉajn!

LA PATRO: Mi ne konsilus al li malakcepti vin! Tiam mi dirus ion al li, vi scias ja -

LA PATRINO: Mi petas vin, ne estu malĝentila al li!

LA PATRO: Ne, sed mi diros al li, kio estas lia homa devo! Mi diros al li, sinjoro doktoro, ĝi kostu kiom ajn - ĉiokaze temas pri mia edzino -

Eliras D-RO GALÉN.

D-RO GALÉN: Kion. . . kion vi deziras?

LA PATRO: Sinjoro doktoro. . . se vi estus tiel afabla. . . jen mia edzino. .

D-RO GALÉN: Kiu vi estas?

LA PATRO: Mi petas. . . mi estas direktoro de la librotenejo. . . en la konzerno de Krüg.

D-RO GALÉN: En la konzerno de Krüg?. . . Mi petas, tiuokaze mi ne povas - Mi ege bedaŭras, sinjoro, sed mi kuracas nur malriĉulojn, tion vi certe scias -

LA PATRO: Sinjoro doktoro, kompatu nin! Ĝismorte ni benos vin -

D-RO GALÉN : Ho ne. . . Mi petas vin, tion ne. . . Rigardu, mi. . . mi vere povas nur malriĉulojn. . . La malriĉuloj povas nenion fari, sed la aliaj kapablas pli -

LA PATRO: Mi petas, mi estas preta al kio ajn. . . ĝi kostu kiom ajn. . .

D-RO GALÉN: Rigardu, la riĉuloj kapablas pli facile efektivigi, ĉu ne. . . ke ne plu estu militoj. Ilin oni pli atentas, sinjoro. . . Ili havas pli grandan influon. . . Diru al ili, ke ili ĉiuj uzu sian influon. . .

LA PATRO: Sinjoro doktoro, mi volonte farus ĉion; sed mi persone povas fari nenion...

D-RO GALÉN: Jes, jes. . . tion diras ĉiu. Aŭskultu, se vi dirus al barono Krüg. . . ke li ĉesu fabriki kanonojn kaj municion. . . Se vi gajnus baronon Krüg -

LA PATRO: Sed tio estas ja ne ebla, sinjoro doktoro. . Mi petas, kiel mi povus kuraĝi. . . Tio absolute ne eblas.

D-RO GALÉN: Jen vi vidas, kaj kiel mi povu, se. . . Nu, kion fari. . . Mi ege bedaŭras. .

LA PATRO: Sinjoro doktoro, mi petas vin, pro la homa devo almenaŭ -

D-RO GALÉN: Jes, vidu. . . mi prenis la devon sur min, sinjoro, ĝuste pro tio. . . Tio estas terure malfacila, ĉu ne. . . Aŭskultu, se vi rezignus vian postenon ĉe barono Krüg. . . se vi dirus al li, ke vi ne plu volas labori por lia municio -

LA PATRO: Kaj kiel mi poste vivtenu min?

D-RU GALÉN: Do jen, ankaŭ vin vivtenas. . . la milito!

LA PATRO: Se mi aliloke ricevus okupon kiel direktoro de librotenejo. . . Sinjoro doktoro, oni nur en matura aĝo laboratingas. . . Tion vi ne povas ja postuli!

D-RO GALÉN: Nu vidu. . . Oni povas postuli de la homoj nenion. Kion fari, kion fari. . . Nu do adiaŭ, sinjoro; mi bedaŭras - Li foriras.

LA PATRO: Ni iru! Tio estas senkora fiulo! Tian oferon li kapablus postuli de mi!

Kurteno.

Tria bildo.

Laborĉambro de la kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO ĉe la pordo: Bonvolu do eniri, kara barono Krüg.

BARUNO KRÜG eniras: Mi dankas vin, ŝatata kortega konsilanto. Mi pensis jam, ke mi ne sukcesos iri al vi. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Tion mi kredas; en tia tempo - Bonvolu sidiĝi. Ĉi tiuj tagoj alportis al vi malfacilajn taskojn, ĉu?

BARONO KRÜG: Jes, gravajn taskojn. Certe.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ni vivas en granda epoko.

BARONO KRÜG: Kion? Ho jes, vi pensas politike granda. Jes, granda epoko. Granda kaj malfacila.

LA KORTEGA KONSILANTO: Por vi certe malfacila, sinjoro barono.

BARONO KRÜG: Kial vi opinias?

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi opinias - la preparo por la milito, kiu ŝajnas, dank' al dio, neevitebla - Gvidi en tia tempo la konzernon de Krüg, tio ne povas esti bagatelo.

BARONO KRÜG: Nu jes, estas vero - Aŭskultu, ŝatata kortega konsilanto, mi ekpensis, ke mi povus deponi ĉe vi certan sumon. . . por la esplorado de la blanka malsano.

LA KORTEGA KONSILANTO: Tio karakterizas la baronon Krüg. Eĉ en tiel granda kaj decida tempo li pensas pri sciencaj taskoj - Ĉiam egale grandformata kaj spontanea. Kompreneble, sinjoro barono, ni volonte akceptos kaj uzos ĝin laŭ niaj fortoj al plua esplorlaboro -

BARONO KRÜG: Dankon. Li metas sur la tablon grandan koverton.

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu mi skribu kvitancon?

BARONO KRÜG: Ne necesas. Kaj kiel statas la afero, kara Sigelius -

LA KORTEGA KONSILANTO: Ĉu la Ĉeng-malsano? Mi dankas pro via demando, ĝi disvastiĝas eĉ troege - Bonŝance la homoj nun pli multe pensas pri la estonta milito ol pri la blanka malsano. La animstato estas tre optimisma, barono Krüg. Absoluta fido.

BARONO KRÜG: Ke oni venkos la malsanon, ĉu?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, ne. Ke ni gajnos la militon. La tuta popolo fidas al la marŝalo, al vi kaj al nia brila soldataro. Neniam ankoraŭ estis tiom konvena momento -

BARONO KRÜG: Kaj - ĉu ĝis nun oni trovis neniun medikamenton -

LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, ĝis nun ne. Nur la rimedo de Galén. Kompreneble oni streĉe laboras plu -

BARONO KRÜG: Kaj la rimedo de via estinta asistanto - La malsanuloj onidire amase turnas sin al li. Oni diras, ke li kuracas la malsanon laŭ metodo de la Lilienthalkliniko --

LA KORTEGA KONSILANTO: Tute ordinara ĉarlatanaĵo, sinjoro barono. Inter ni, ĝi valoras neniom. Mi ĝojas, ke la junulo iris for.

BARONO KRÜG: Nu do, jen ĉio - Ĉi-okaze, kion faras tiu. . . doktoro Galen?

LA KORTEGA KONSILANTO: Li kuracas siajn malriĉulojn. Vi komprenas ja, tio estas nura demagoga gesto - sed sanigajn rezultojn tiu maniulo havas -

BARONO KRÜG: Ĉu certajn?

LA KORTEGA KONSILANTO: Bedaŭrinde, preskaŭ centprocentajn. Estas nur bone, ke nia publiko estas tiel prudenta. Tiu frenezulo Galén opiniis, ke li povos ĉantaĝi per sia medikamento. . . por sia sensenca utopio. Nu jen, preskaŭ neniu iras al li. . . nome el la pli altaj rondoj. Inter ni dirite, la polico kaŝe konstatas, kiu iras al li - Tiuokaze ankaŭ montriĝis, kiel patriota estas nia publiko; ĝi preskaŭ bojkotas la ridindan Galén kune kun lia mirakla medikamento - Admirinde, ĉu?

BARONO KRÜG: Jes, tre. Doktoro Galén principe rifuzas. . . kuraci riĉulojn, ĉu ne?

LA KORTEGA KONSILANTO: Mi petas vin, tia fanatikulo! Feliĉe estas ĉi tie la junulo, kiu estis mia asistanto; la tuta klientaro el la pli altaj rondoj amase kuras al li - laŭdire li sciiĝis ĉe ni la sekretan recepton de Galén - Rezultojn li havas ja neniujn, sed praktikon - florantan. Kaj pri Galén oni preskaŭ ne plu scias; li perdiĝis inter siaj malriĉuloj - kaj fantazias plu pri la eterna paco. La kompatindulo, tio estas manio; mi petas vin, fantazii hodiaŭ pri eterna paco - Kiel kuracisto mi dirus, ke li devus esti kuracata en iu instituto por mensmalsanuloj.

BARONO KRÜG: Do en tiuj ĉi cirkonstancoj. . . oni povas nenion fari kontraŭ la blanka malsano, ĉu?

LA KORTEGA KONSILANTO: Ho jes, barono. Dank' al dio, jes. Ĝuste en la lastaj tagoj mi feliĉe atingis. . . eĉ brilan sukceson; nun ni povas jam esperi, ke ni baldaŭ sukcesos limigi la pluan disvastiĝon de la Ĉengmalsano.

BARONO KRÜG: Tion mi plezure aŭdas, ŝatata Sigelius. Vere, tre plezure. . . Kaj per kio, mi petas vin -

LA KORTEGA KONSILANTO: Tio estas ankoraŭ severe konfidenca, tamen - Koncize dirite, en la plej proksimaj tagoj aperos ordono, kiu enkondukos la devigan izoligon de la tiel nomataj lepruloj. Tio estas mia verko, sinjoro barono. La marŝalo mem promesis, ke li subtenos ĝin. - Tio estas la plej granda sukceso, kiun oni atingis kontraŭ la Ĉeng-malsano sur la tuta mondo.

BARONO KRÜG: Jes, tio estas certe. . . belega sukceso. Kaj pri kia izoligo vi pensas. . .

LA KORTEGA KONSILANTO: Tendaroj, sinjoro barono. Ĉiu malsanulo, ĉiu, sur kiu montriĝos blanka makulo, estos transportota en gardatan tendaron -

BARONO KRÜG: Do tiel. Kaj tie oni lasos lin malrapide morti.

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, sed sub kuracista kontrolo. La Ĉeng-malsano estas infekta kaj ĉiu malsanulo disvastigas ĝin plu. Kontraŭ tio ni devas ŝirmi nin ceterajn, ŝatata barono. Ĉiu sentimentaleco estus rekta krimo. Kiu provus fuĝi el la tendaro, tiun oni mortpafos. Ĉiu regnano pli aĝa ol kvardek jarojn submetos sin ĉiumonate al deviga kuracista esploro. Oni perforte subpremos la disvastiĝon de la Ĉeng-malsano. Alia savo ne ekzistas.

BARONO KRÜG: - - Supozeble vi pravas, kara Sigelius. Estas domaĝe, ke vi ne pli frue sukcesis.

LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, domaĝe; kun tiu stulta medikamento de Galén ni perdis iom da tempo; dum tiu tempo la blanka malsano disvastiĝis - Estas la plej urĝa tempo fermi la malsanulojn inter pikildratoj; kaj permesi eĉ ne unu escepton

BARONO KRÜG ekstaras: Jes. Ĉefe permesi eĉ ne unu escepton. Mi dankas vin, kara kortega konsilanto.

LA KORTEGA KONSILANTO ekstaras: Ĉu estas io al vi, barono? Permesu -

BARONO KRÜG disigas sian ĉemizon sur la brusto: Se vi rigardus, kara Sigelius -

LA KORTEGA KONSILANTO: Montru! Ho dio! Li turnas lin al la lumo kaj esplorrigardas la bruston de l' barono. Li tuŝas ĝin per tranĉilo por papero. Ĉu vi sentas nenion? Post kelka tempo da silento. Vi povas vesti vin, sinjoro barono.

BARONO KRÜG: - - Ĉu tio estas - -?

LA KORTEGA KONSILANTO: Oni ankoraŭ ne povas diri - nura blanka makuleto - Supozeble negrava dermatozo -

BARONO KRÜG: Kaj vi konsilas al mi -

LA KORTEGA KONSILANTO kun senhelpa gesto: Se oni povus iel emigi doktoron Galén - ke li esploru la sinjoron baronon -

BARONO KRÜG: - Mi dankas vin, Sigelius. La manon mi - ne donu al vi, ĉu?

LA KORTEGA KONSILANTO: - - Al neniu, barono Krüg. Al neniu plu donu la manon.

BARONO KRÜG en la pordo: Kaj vi diras, ke la ordono. . . pri izoligo de malsanuloj. . . aperos en la plej proksimaj tagoj? - Do mi devos aranĝi. . . ke oni en miaj fabrikoj. . . plialtigu la produktadon de pikildrato.

Kurteno.

Kvara bildo.

Akceptejo de doktoro Galén.

D-RO GALÉN: Nu do, homo, ĝi estas bona. Vi povas vesti vin.

LEPRULO el la unuaakto: Kaj kiam mi denove venu, sinjoro doktoro? Li vestas sin malantaŭ ŝirma vando.

D-RO GALÉN: Post dekkvar tagoj, por ke mi rigardu, ĉu ne. . . Kaj poste supozeble ne plu necesos. . . Li malfermas la pordon. La sekvanta paciento!

Eniras BARONO KRÜG, barbumita kaj en almozula vestaĉo.

D-RO GALÉN: Do kio estas al vi, homo?

BARONO KRÜG: Sinjoro doktoro, mi havas la blankan malsanon -

D-RO GALÉN: Demetu la ĉemizon! - Kaj kion vi tie?. . Do rapidu, homo -

LEPRULO: Sinjoro doktoro, mi nur. . . kion mi ŝuldas. . .

D-RO GALÉN: Vi devas ankoraŭ veni.

LEPRULO: Do multan dankon. Li foraras.

D-RO GALÉN al BARONO KRÜG: Montru vin, homo. Li esploras lin. Nu, ĝi ankoraŭ ne estas tiom malbona, kvankam tio estas la blanka malsano, tamen - Kio vi estas?

BARONO KRüG:. . . Senokupa, sinjoro doktoro. Mi estis. . . en metallaborejo. . .

D-RO GALÉN: Kaj nun?

BARONO KRÜG: Kion mi trovas. . . . Mi aŭdis, ke la sinjoro doktoro helpas al malriĉuloj. . .

D-RO GALÉN: Do aŭskultu, tio daŭras dekkvar tagojn. . . Post dekkvar tagoj vi povus esti en ordo, ĉu vi scias? Mi donus al vi ses injektaĵojn - Homo, ĉu vi povas pagi ses injektaĵojn?

BARONO KRÜG: Nu kompreneble - Nome laŭ tio, kiom ili kostos. . .

D-RO GALÉN: Ili estus. . . tre altprezaj, sinjoro barono Krüg.

BARONO KRÜG: Ho sinjoro doktoro. . . Mi ne estas ja la barono Krüg.

D-RO GALÉN: Aŭskultu, sinjoro, tio ne eblas. . . Tiuokaze, mi petas, mi ne povus plu intertrakti kun vi. Kaj. . . por tio estus domaĝe pri nia tempo, ĉu ne?

BARONO KRÜG: Vi pravas, doktoro. Domaĝe pri la tempo. Mi scias, vi kuracas. . . nur malriĉulojn; tamen se vi konsentus kuraci min, mi donus al via. . . persona dispono. . . kiom ni diru? Ĉu milionon?

D-RO GALÉN mirigite: Milionon?

BARONO KRÜG: Vi pravas. Kvin milionojn. Doktoro, tio estas jam respektinda sumo - Mi diris dek milionojn, ĉu ne? Per dek milionoj oni povas multon fari. . . ekzemple se vi volus fari certan propagandon -

D-RO GALÉN: Atendu. . . Ĉu vi diris. . . dek milionojn?

BARONO KRÜG : Dudek. .

D-RO GALÉN: Ĉu al propagando de paco?

BARONO KRÜG: Al kio vi deziras. Sinjoro, por tiu mono vi povas aĉeti da ĵurnaloj - M i a propagando kostas min ĉiujare eĉ ne tiom.

D-RO GALÉN ege mirigita: Diru, ĉu tio efektive kostus tiom da mono, ke oni skribu. . . por la paco?

BARONO KRÜG: Jes. Tio kostas kelkfoje amason da mono, ke oni skribu por la paco - aŭ por la milito.

D-RO GALÉN: Vidu, pri tio mi ne ekpensis - Li banas la injektilon en alkoholo kaj bruldesinfektas ĝin super flamo. Ĉi tie oni sciiĝas nenion - Kaj, mi petas vin, kiel oni faras tion?

BARONO KRÜG: Vi devas havi interrilatojn.

D-RO GALÉN: Mia dio, kaj mi. . . Havi interrilatojn, tio estas tiom malfacila, ĉu ne?. . Tio kostas multe da tempo, ĉu?

BARONO KRÜG: Jes. Tio kostas preskaŭ la tutan vivon.

D-RO GALÉN: Tiuokaze mi do ne scias, kiel mi povus. . .

Li trempas vatpufeton en benzino. Diru, sinjoro barono Krüg, ĉu vi ne volus aranĝi tion mem?

BARONO KRÜG: Ĉu vi opinias - organizi propagandon por la eterna paco?

D-RO GALÉN: Jes, organizi la propagandon. Li purigas al li per la vatpufeto haŭtpecetonsur la antaŭbrako. Vi havas tiujn interrilatojn. . . Kaj mi, ĉu vi scias. . . rekompence mi resanigus vin.

BARONO KRÜG: - - Pardonu, doktoro, sed en tio ĉi, ŝajnas al mi, mi ne sukcesus.

D-RO GALÉN: Ĉu ne? Liforĵetas la vatpufeton. Do aŭskultu, sinjoro. . . Tio estas stranga, vi estas. . . en certa senco. . . terure honesta homo.

BARONO KRÜG: Eble. Kaj vi estas terure naiva homo, doktoro. Vi opinias, ke vi sola, tute sola, povas propraforte eldevigi la pacon -

D-RO GALÉN: Ne, sinjoro, ne mi sola. Mi havas. . . fortan liganon, ĉu vi scias?

BARONO KRÜG: Jes, la blankan malsanon. Kaj la timon. Vi pravas, homo, mi timas. . . Jezuo Kristo, mi timas! Sed se la sola timo kapablus regi la homojn, tiam neniam plu povus esti milito - Ĉu vi opinias, ke la plejmulto da homoj ne timas ĝin? Kaj atentu, ĝi tamen estos. . . ĉiam denove ĝi estos -

D-RO GALÉN prenas la injektilon: Kaj kio do, mi petas - Per kio oni influu la homojn?

BARONO KRÜG: - - Mi ne scias. Mi provis tion ordinare per mono. Kaj nur malofte vane, doktoro. Mi povas proponi al vi. . . nur monon; sed tio estas, kiel vi dirus, en certa senco. . . honesta propono. Dudek. . . tridek milionojn por unu sola vivo!

D-RO GALÉN: Ĉu vi tiom. . . timas la blankan malsanon? Li sorbplenigas la injektilon per medikanento.

BARONO KRÜG:. . . Jes.

D-RO GALÉN: Tion mi ege bedaŭras. . . Li alproksimiĝasal BARONO KRÜG kunla injektilo ee la mano. Aŭskultu, ĉu vi ne povus. . . en viaj uzinoj. . . haltigi la fabrikadon de armiloj kaj municio?

BARONO KRÜG: - - Ne.

D-RO GALÉN: Dio, tio estas malfacila. . . Kion do vi povas entute doni al mi?

BARONO KRÜG: - - Nur monon.

D-RO GALÉN: Sed vi vidas ja, ke mi ne scius - Limetas la injektilonsur latablon. Ne, tio estus superflua, mi petas, tute superflua, ĉu ne?

BARONO KRÜG: Ĉu vi ne volas akcepti min por kuracado?

D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras - Vi povas vesti vin, sinjoro barono.

BARONO KRÜG: Tio estas do. . . la fino, Jezuo Kristo... Jezuo Kristo krucumita!

D-RO GALÉN: Homo, vi ankoraŭ revenos.

BARONO KRÜG vestassinmalautaŭ la ŝirmvando: Ĉu mi venu. . . ĉu mi ankoraŭ foje venu?

D-RO GALÉN: Jes. Kaj vi povas tie malantaŭe tralegi, kiom oni pagas por la kuracista esploro.

BARUNO KRÜG eliras butonumantesian jakon: Aŭskultu, doktoro, ŝajnas al mi. . . ke entute vi ne estas tiom naiva.

D-RO GALÉN: Post kiam vi estos ĉion pripensinta, - vi revenos. Limalfermas la pordon. La sekvanta paciento!

Kurteno.

Kvina bildo.

La laborĉambro de la marŝalo.

LA ADJUTANTO eniras: Sinjoro barono Krüg.

LA MARŜALO skribas ĉe skribotablo: Li envenu!

La adjutanto enkondukas BARONON KRÜG kaj malaperas.

LA MARŜALO skribante: Sidiĝu, kara barono. Mi tuj estos preta. Li formetas la plumon. Do, kamarado, ekraportu! Sidu nur, kara Krüg. Mi venigis vin, por ke vi persone donu al mi raporton - Kiel ni statas?

BARONO KRÜG: Ni faris, kiom ni povis, via ekscelenco. Ni konsideris ĉiujn eblecojn -

LA MARŜALO: Kaj la rezulto -?

BARONO KRÜG: Mi ankoraŭ ne estas kontenta. Okdek pezaj tankoj ĉiutage -

LA MARŜALO: Ĉu anstataŭ la postulataj sesdekkvin?

BARONO KRÜG: Jes. Plue sep cent ĉas-aeroplanoj, centdudek bombard-aeroplanoj -- En ĉi fako oni devus ankoraŭ tre altigi la produktatan kvanton. Ni ne produktos nur por ni -

LA MARŜALO: Kompreneble. Daŭrigu!

BARONO KRÜG: La fabrikado de municio estas kontentiga. Ni povas liveri je tridek procentoj pli, ol la ĉefa stabo postulas -

LA MARŜALO: Kaj la gaso C?

BARONO KRÜG: Kiun ajn kvanton. Hieraŭ okazis akcidento per ĝi - En unu laborejo krevis ujo -

LA MARŜALO: Kiom da mortintoj?

BARONO KRÜG: Ĉiuj. Kvardek knabinoj kaj tri viroj. Ili mortis - tuj.

LA MARŜALO: Malĝojiga, tamen alirilate belega rezulto. Mi gratulas, kara Krüg.

BARONO KRÜG: Mi dankas, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Do ĝenerale estus ĉio preparita -

BARONO KRÜG: Jes, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Mi sciis, ke mi povas fidi vin: Cetere, kiel fartas via nevo?

BARONO KRÜG: Dankon, via ekscelenco, li estas sana.

LA MARŜALO: Mi ofte aŭdas pri li - de mia filino. Ŝajnas al mi, kamarado, ke inter ni ambaŭ... ekligiĝos parencaj rilatoj, ĉu?

BARONO KRÜG ekstaras: Tio estus por mi granda honoro, via ekscelenco.

LA MARŜALO ekstaras: Kaj por mi sincera ĝojo, mia Krüg; jam pro tio, ke sen vi mi ne estus fariĝinta tio, kio mi nun estas - Tion oni ne kutimas forgesi, amiko.

BARONO KRÜG: Mi faris nur mian devon, via ekscelenco. Mi faris tion por la patrujo; tio estis ... en la intereso de mia industria konzerno.

LA MARŜALO iras al li: Ĉu vi memoras, Krüg, kiel ni reciproke donis al ni la manojn, antaŭ ol mi tiam ekmarŝis kun miaj soldatoj kontraŭ la registaro?

BARONO KRÜG: Sinjoro marŝalo, tiajn tagojn oni ne forgesas.

LA MARŜALO: Nu do, malnova amiko, ni donu al ni la manojn ankaŭ nun. . . antaŭ pli granda kaj pli glora militiro. Listreĉas ambaŭ manojn renkonte al li.

BARONO KRÜG retroiras: - - Mi ne povas doni la manon al via ekscelenco.

LA MARŜALO: Kial?

BARONO KRÜG: Via ekscelenco, mi estas. . . leprulo.

LA MARŜALO faraspaŝon dorsen: Mia dio! - - Krüg - ĉu vi estis ĉe Sigelius -?

BARUNU KRÜG: Jes.

LA MARŜALO: Kaj kion

BARONO KRÜG: Li sendis min. . . al doktoro Galén. Tie mi. . . ankaŭ estis.

LA MARŜALO: Kaj kion diris Galén?

BARONO KRÜG: Ke mi povas resaniĝi dum dekkvar tagoj -

LA MARŜALO: Dankon al dio! Vi eĉ ne scias, kiel mi ĝojas - Nu jen, kamarado, vi estos denove sana!

BARONO KRÜG: Tamen, se mi plenumos unu kondiĉon.

LA MARŜALO: Krüg, plenumu ĝin! Mi mem ordonas tion al vi - Ni tro bezonas vin, barono Krüg; ĝi kostu kiom ajn - Kian kondiĉon vi plenumu?

BARONO KRÜG:. . . Nur tion, ke mi ĉesigu en miaj uzinoj la fabrikadon de pormilita materialo.

LA MARŜALO: - - Jen kiel. Tiu Galén estas do efektiva frenezulo.

BARONU KRÜG: Eble. En la okuloj de via ekscelenco certe.

LA MARŜALO: Kaj ĉu en viaj okuloj ne?

BARONO KRÜG: Pardonu, sinjoro marŝalo, sed mi rigardas la aferon. . . de iomete alia flanko.

LA MARŜALO: Krüg, tio estas ja tute neebla, ke viaj uzinoj ĉesu la liveradon -

BARONO KRÜG: Teknike tio ne estas neebla, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Sed politike jes. Vi devas instigi Galén, ke li rezignu la kondiĉon

BARONO KRÜG: Lia sola kondiĉo estas. . . la paco.

LA MARŜALO: Infanaĵo! Ni ne povas akcepti kondiĉojn - trudatajn de ia. . . utopiisto! Rigardu, Krüg - Vi diras, ke li resanigus vin dum dekkvar tagoj, ĉu ne? Ni supozu, ke vi ĉesigus por tiuj dekkvar tagoj la fabrikadon de la pormilita materialo - Vere tio estus tre malagrabla, sed kion fari? Ni deklarus, ke tio estas paca gesto - - ke ni ankoraŭ foje provas solvi la malfacilaĵojn inter la potencoj per interkonsento - Jes, Krüg, pro vi mi tion farus. Kaj tuj kiam vi estos sana -

BARONO KRÜG: Mi dankas al via ekscelenco. Sed tio ne estus honesta ludo.

LA MARŜALO: Kamarado, dum milito ne gravas honesta ludo.

BARONO KRÜG: Tion mi scias, ekscelenco. Sed Galén ne estas tiel stulta - Li povas prokrasti la kuracadon -

LA MARŜALO: Nu jes, li havos vin en la manoj. - Diru do, Krüg, kion vi mem pensas -

BARONO KRÜG: Via ekscelenco, hodiaŭ en la nokto mi estis decidiĝinta. . . akcepti la kondiĉon de Galén.

LA MARŜALO: Krüg, tio estas freneza!

BARONO KRÜG: Jes, la timo estas freneziga, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Ĉu vi tiom timas -?

BARONO KRÜG levas senpove la ŝultrojn.

LA MARŜALO eksidas ĉe la tablo: Tio estas do. . . bedaŭrinde. . . tre malfacila afero.

BARONO KRÜG: Marŝalo, se vi scius. . . Tio estas tiom abomena sento, kiam timo trapenetras la homon. . . ĝis en la pintojn de l' fingroj. . . Fi! Fi!. . . Konstante mi vidas min mem. . . kiel mi krias malantaŭ pikildrato. . . Jezuo Kristo, iu helpu min! Kristo Dio, ĉu neniu kompatos min -

LA MARŜALO: Mi ŝatas vin, KrÜg. Mi ŝatas cin, homo, kiel propran fraton. Kion mi faru kun ci?

BARONO KRÜG: Faru pacon, ekscelenco. . . Faru pacon! Savu min, savu nin ĉiujn. . . Li falas surla genuojn. Marŝalo, savu min!

LA MARŜALO ekstaras: Ekstaru, barono Krüg!

BARONO KRÜG leviĝas: Mi petas, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Barono Krüg, vi devas plialtigi la produktadon de la pormilita materialo. Mi ne estas kontenta kun la ciferoj, kiujn vi indikis al mi. Pli, pli, ĉu vi komprenas?

BARONO KRÜG: Laŭ via ordono, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Mi esperas, ke vi plenumos vian devon al la patrujo ĝis la lasta punkto.

BARONO KRÜG: Jes, via ekscelenco.

LA MARŜALO iras al li.: Donu konfirme vian manon al mi.

BARONO KRÜG: Ne, marŝalo! Mi estas leprulo!

LA MARŜALO: Mi ne timas, Krüg. En la sama momento, en kiu mi ektimus, mi ĉesos esti. . . la gvidanto. Vian manon, barono Krüg!

BARONO KRUG donashezitante la vnanon al li: Marŝalo. . . laŭ via ordono.

LA MARŜALO: Mi dankas vin, barono Krüg.

BARONO KRÜG elŝanceliĝas.

LA MARŜALO sonorigas.

LA ADJUTANTO aperas en lapordo: Kion ordonas via ekscelenco?

LA MARŜALO: Vi devas venigi al mi doktoron Galén.

Kurteno.

Sesa bildo.

La sama laborejo de l' marŝalo.

LA ADJUTANTO en la pordo: Doktoro Galén.

LA MARŜALO skribante: Enkonduku lin!

LA ADJUTANTO enkondukas DOKTORON GALÉN.

Ili ambaŭ ekhaltas ĉe 1a pordo.

LA MARŜALO ankoraŭskribas. Post kelkatempo: Ĉu doktoro Galén?

D-RO GALÉN ektimas: Mi petas, sinjoro kortega konsilanto.

LA ADJUTANTO mallaŭte sufloras: Via ekscelenco.

D-RO GALÉN: Nome via ekscelenco, ĉu ne -

LA MARŜALO ankoraŭ skribante: Venu pli proksimen.

D-RO GALÉN: Al via servo, sinjoro. . . via ekscelenco. Li alproksimiĝas je unu paŝo.

LA MARŜALO formetas la krajonon kaj observas lin kelkan tempon: Mi deziris gratuli vin, doktoro Galén, pro viaj sukcesoj en la kuracado de la blanka malsano. Mi ricevadas informojn. . . de miaj oficialaj lokoj. . . pri viaj rezultoj Liprenas faskon da aktoj en la manon. La rezultoj estas atestitaj, doktoro. Tio estas admirinda.

D-RO GALÉN embarasita kajkortuŝita: Mi dankas ĝentile, sinjoro. . . via ekscelenco.

LA MARŜALO: Jen mi preparis projekton - Nome mi volas fari el la malsanulejo ĉe Sankta Spirito instituton por kontraŭbatali la Ĉeng-malsanon. Doktoro Galén, vi ekoficos tie kiel gvidanta kuracisto.

D-RO GALÉN: Sed mi. . . Tio ne eblus, sinjoro. . . Nome mi havas tian klientaron, via ekscelenco, ĉu ne?... Mi petas, tion mi efektive ne povus.

LA MARŜALO: Konsideru tion kiel ordonon, kara doktoro Galén.

D-RO GALÉN: Alirilate kun la plej granda plezuro, via ekscelenco. . . Sed mi ne povas ja gvidi. . . Mi eĉ ne havas la sperton, ĉu ne?. . .

LA MARŜALO: Do mi diros tion al vi alimaniere. Li alrigardas la adjutanton, kiu malaperas. Vi rifuzis kuraci baronon Krüg.

D-RO GALÉN: Tion ne, mi petas. Mi nur. . . estis certa kondiĉo -

LA MARŜALO: Mi scias. Vi kuracos do barono Krüg sen kiu ajn kondiĉo, doktoro Galén.

D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras, sinjoro. . . via ekscelenco. . . tamen tio efektive ne eblas. Mi. . . mi devas postuli la plenumon de la kondiĉo

LA MARŜALO: Doktoro, ekzistas rimedoj, per kiuj oni povas eldevigi. . . la plenumon de ordonoj.

D-RO GALÉN: Rigardu, vi povas malliberigi min, ĉu ne, tamen -

LA MARŜALO: Bone. Lietendas la manon al la sonorilo.

D-RO GALÉN: Aŭskultu, sinjoro, ne faru tion! Mi havas tiom da pacientoj - Vi mortigos ilin; se vi malliberigos min!

LA MARŜALO malprenas la sonorilon: Tio ne estus la unuaj mortintoj sur mia vojo. Sed vi ankoraŭ pripensos la aferon. Li ekstaras kajiras al li.. Homo, ĉu vi estas frenezulo - aŭ tia heroo?

D-RO GALÉN retroiras: Ne, mi petas, mi - Heroo certe ne; sed mi estis en la milito. . . kiel kuracisto. . . kaj kiam mi vidis mortadi tiom da homoj. . . tiom da sanaj homoj, ĉu ne -

LA MARŜALO: Ankaŭ mi estis en la milito, doktoro: Sed mi vidis tie homojn batali por la patrujo. Kaj mi rekondukis ilin hejmen kiel venkintojn.

D-RO GALÉN: Jen ĝuste la kaŭzo. Mi vidis pli da tiuj, kiujn. . . kiujn vi ne plu rekondukis hejmen. Jen la diferenco, sinjoro. . . via ekscelenco.

LA MARŜALO: En kiu rango vi servis?

D-RO GALÉN klak-kunigas lakalkanojn: Kiel asistanta kuracisto ĉe la trideksesa infanteria regimento, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Brila regimento. - Ĉu ordenita?

D-RO GALÉN: Per la Ora Kruco kun glavoj, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Bravo. Li donas al li la manon.

D-RO GALÉN: Mi dankas, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Bone. Vi iros kaj anoncos vin ĉe barono Krüg.

D-RO GALÉN: - - Mi petas, ke oni arestu min pro rifuzo obei.

LA MARŜALO levas la ŝultrojn kaj sonorigas.

LA ADJUTANTO aperas enla pordo.

LA MARŜALO: Arestigu doktoron Galén!

LA ADJUTANTO: Laŭ la ordono, via ekscelenco. Li alpaŝas D-RON GALÉN.

D-RO GALÉN: Aŭskultu, ne faru tion!

LA MARŜALO: Kial?

D-RO GALÉN: Vi povos min bezoni - eble eĉ vi mem.

LA MARŜALO: Mi ne. Al la adjutanto. Nenio. Vi povas iri.

LA ADJUTANTO malaperas.

LA MARŜALO: Sidiĝu, Galén. Li sidiĝas apud li. - Kiel mi diru tion al vi, obstinulo! Rigardu, mi havas personan intereson pri barono Krüg. Li estas rara viro kaj - mia unusola amiko. Vi ne scias, kiel soleca sentas sin. . . diktatoro. Mi parolas kun vi. . . kiel homo. Doktoro, savu Krüg-on! Jam. . . tre longe mi neniun petis.

DRO GALÉN: Dio, kiel malfacila afero. . . Mi tiom volonte. . . Aŭskultu, ankaŭ mi havus peton.

LA MARŜALO: Tio ne estas respondo.

D-RO GALÉN: Mi petas vin, via ekscelenco, mi nur momenton. . . Vi estas tia ŝtatisto kaj havas tian senliman potencon. . . Ne ke mi volus flati vin, tamen - bedaŭrinde la afero estas tia, ĉu ne?. . . Rigardu, se vi volus proponi eternan pacon. . . Dio, kiel ĉiuj ĝojus! La tuta mondo ja timas nur vin. . . ĉiuj armas sin nur pro vi. . . Se vi dirus, ke vi volas pacon, estos paco sur la tuta mondo, ĉu ne?. .

LA MARŜALO: - - Mi parolis pri barono Krüg, doktoro.

D-RO GALÉN: Jes, ĝuste. . . Vi povas lin savi. . . lin kaj ĉiujn leprulojn. Diru, ke vi volas garantii al la mondo daŭran pacon... ke vi faros kontrakton kun ĉiuj popoloj. . . jen ĉio. Rigardu, via ekscelenco, tio dependas ja nur de vi! Pro dio, mi petas vin, savu la kompatindajn leprulojn! Kaj koncerne la sinjoron baronon, tio ĉagrenis min tiom. . . Mi petas vin, jam pro li. . .

LA MARŜALO: Barono Krüg ne povas akcepti vian kondiĉon.

D-RO GALÉN: Sed vi povas, sinjoro. . . vi povas fari ĉion!

LA MARŜALO: Mi ne povas. Ĉu mi klarigu tion al vi kvazaŭ al malgranda infano? Ĉu vi opinias, ke la paco aŭ milito dependas nur de mia volo? Mi devas gvidigi min per la interesoj de mia popolo. Se mia popolo iam iros en militon, tiam estas. . . mia devo eduki ĝin por tiu ĉi batalo.

D-RO GALÉN : Nur ke. . . se ne estus vi. . . via popolo ne irus en konker-militon, ĉu ne?

LA MARŜALO: Ne. Ĝi ne povus. Ĝi ne estus tiel bone preparita. Ĝi ne konscius tiom sian forton - kaj siajn ŝancojn. Dank' al dio hodiaŭ ĝi konscias ilin; kaj mi plenumas nur ĝian volon -

D-RO GALÉN: - kiun vi mem estigis.

LA MARŜALO: Jes: Mi vekis en ĝi la volon al vivo. Vi kredas, ke paco estas pli bona ol milito. Mi kredas, ke venka milito estas pli bona ol paco. Kaj mi ne rajtas rabi al mia popolo ĝian venkon.

D-RO GALÉN: Nek ĝiajn falintojn, ĉu ne?

LA MARŜALO: Nek ĝiajn falintojn. Homo, nur la sango de batalmortintoj faras el peco da tero patrujon. Nur batalo faras el homoj popolon kaj el viroj heroojn -

D-RO GALÉN: Kaj kadavrojn. Mi vidis en la milito pli da kadavroj, nome -

LA MARŜALO: Tion kulpas via profesio, doktoro. Mi vidis ĉe mia profesio pli da herooj.

D-RO GALÉN: Jes, tiuj estis malantaŭe, via ekscelenco. Ni en la tranĉeoj ne estis tiom heroaj.

LA MARŜALO: Pro kio vi ricevis la ordenon?

D-RO GALÉN: Tio estis. . . nur pro tio, ke mi bandaĝis kelkajn vunditojn.

LA MARŜALO: Mi scias. Tio estis sur batalkampo inter tranĉeoj. Ĉu tio ne estis heroeco?

D-RO GALÉN: Ne, mi petas. Tion mi nur. . . simple kiel kuracisto. Tion oni devas, ĉu ne. . .?

LA MARŜALO: - - Aŭskultu, vi kun via paco: kial, laŭ kiu rajto vi propre faras tion? Diru, ĉu tio estas al vi. . komisiita?

D-RO GALÉN: Mi ne komprenas, mi petas.

LA MARŜALO mallaŭte: Homo, ĉu vi havas. . . pli altan mision?

D-RO GALÉN: Ne, tute ne. Mi nur kiel ordinara homo, ĉu ne. . .?

LA MARŜALO: Tiam vi ne rajtas fari tion, doktoro. Necesas pli alta misio. . . Necesas pli alta volo, kiu gvidas nin -

D-RO GALÉN: Kies volo?

LA MARŜALO: De Dio. Homo, mi estas komisiita de Dio; alie mi ne povus gvidi. . .

D-RO GALÉN: Ĉu do. . . vi devas militi?

LA MARŜALO: Jes. En la nomo de la popolo -

D-RO GALÉN: - kies filoj falos en la batalo -

LA MARŜALO: - kaj akiros la venkon. En la nomo de la popolo -

D-RO GALÉN: - kies patroj kaj patrinoj pereos pro la lepro -

LA MARŜALO ekstaras: Pri tiuj mi ne havas tiom da intereso, doktoro. Ĉi tiuj ne plu iĝos soldatoj... Mi ne scias, kial mi ankoraŭ ne arestigis vin.

D-RO GALÉN ekstaras: Via ekscelenco ordonas -

LA MARŜALO: Vi sanigos baronon Krüg. La patrujo bezonas lin.

D-RO GALÉN: Mi do. . . La sinjoro barono do venu al mi, ĉu ne. . .?

LA MARŜALO: - - kaj akceptu vian neeblan kondiĉon, ĉu?

D-RO GALÉN: Jes, via ekscelenco. Ĝis li plenumos tiun. . . neeblan kondiĉon.

LA MARŜALO: Ĉu vi obstinas pri tio? Tiuokaze - Li iras allatablo. Subite ektintas la telefono.La MARŜALO levas la aŭskultilon. - Jes, persone. - - Kiel? -, Jes, mi aŭdas. - Kaj ĉu li estas - Kiam ĝi okazis? - Jes. Mi dankas. Li formetas la aŭskultilon. Raŭkvoĉe: Vi povas iri. Dankon al dio, antaŭ kvin minutoj. . . barono Krüg mortpafis sin.

Kurteno.

TRIA AKTO.
LA MARŜALO

Unua bildo.

Ĉe la Marŝalo.

LA MARŜALO: Do en ĉefaj trajtoj -

LA MINISTRO POR PROPAGANDO. - ĉie disvastiĝas agitado kontraŭ la milito. Precipe la angla gazetaro. . . La angloj ĉiam terure timis malsanojn. La registaro ricevis petskribon kun multaj milionoj da subskriboj -

LA MARŜALO: Bone. Tiamaniere ili mem interne malfortiĝas. Plue!

LA MINISTRO: Ĉi-okaze eĉ la plej altaj rondoj bedaŭrinde deklaras sin por la paco; eĉ unu reĝa kortego -

LA MARŜALO: Tion mi scias.

LA MINISTRO: Ŝia majesto terure timas la blankan malsanon; ĝi ekkaptis ŝian onklinon - La reĝo laŭdire preparas alvokon al ĉiuj registaroj de la mondo, ke ili sendu delegitojn al konferenco pri daŭra paco

LA MARŜALO: Tio estus malagrabla. Ĉu ne eblus antaŭinterveni -?

LA MINISTRO: Ĉio jam tro multe progresis. La publika opinio de la tuta mondo furioze kontraŭstaros ĉiun militon. Tion kaŭzas la timo antaŭ la lepro, via ekscelenco. La homoj ne plu volas politikon, ili volas nur medikamenton, nur savon - Ni ricevadas raportojn, ke eĉ ĉe ni oni parolas jam sufiĉe malkuraĝe - ja ni diru rekte kontraŭ la milito. Laŭdire pli valoras la sano ol iaj laŭroj -

LA MARŜALO: Kiaj malkuraĝuloj! Nun, kiam ni estas tiel preparitaj - Tie1 bonŝanca situacio prezentiĝas apenaŭ unu fojon dum cent jaroj! Diru, ĉu vi garantias al mi, ke oni subpremos ĉe min tiun. . . malmilitemon?

LA MINISTRO: Via ekscelenco, por longa tempo mi ne povas tion garantii. La junularo estas plena de entuziasmo kaj iros por vi tra fajro; sed inter la pli aĝaj homoj disvastiĝas angoro kaj timo -

LA MARŜALO: Mi pli bezonas la junajn.

LA MINISTRO: Certe, tamen la pli aĝaj estas. . . ekonomie pli fortaj. Krome ili ĉiam ankoraŭ havas en siaj manoj la gvidajn postenojn kaj altajn oficojn. En okazo de milito la radaro povus jen kaj jen ekgrinci. Nepre necesas trankviligi la publikon -

LA MARŜALO: Per kio?

LA MINISTRO: Devigi tiun doktoron, ke li disponigu sian medikamenton.

LA MARŜALO: Homo, eĉ se vi streĉus lin per turmentilo, ĉio estus vana. Mi konas lin.

LA MINISTRO: Ni havas niajn elprovitajn rimedojn por preminflui la homojn -

LA MARŜALO: - nur ke la rimedoj plej ofte finiĝas per la morto. Ne, dankon; ĉi-okaze tio ne farus bonan impreson.

LA MINISTRO: Tiuokaze restus nenio ol. . . eble nur por kelka tempo. . . cedi al la voĉoj por la paco -

LA MARŜALO: - kaj malprofiti la favoran situacion. Forstreku tion.

LA MINISTRO: Aŭ tiel rapide ekbategi, ke ne restu tempo al formiĝo de paca fronto. Tio signifas -

LA MARŜALO: - ekbategi tuj. Kaj ekbategi la plej malfortan lokon. Koncerne la kaŭzojn por ekmiliti -

LA MINISTRO: - ni havas ilin pretaj jam de longe. Insidoj kontraŭ nia ŝtato, sistemaj provokoj kaj tiel plu. En la ĝusta momento okazos ne tro grava politika atenco - Poste sufiĉas ordoni multnombran arestigon kaj doni signon al la gazetaro. Fine okazos spontaneaj pormilitaj demonstracioj - Mi garantias pri porpatruja entuziasmo - dum ne estas tro malfrue.

LA MARŜALO: - Mi dankas vin. Mi vidis, ke mi povas fidi al vi. - Fine! Dio, fine mi gvidos mian popolon al grandeco!

Kurteno.

Dua bildo.

Antaŭ la leviĝo de la kurteno oni aŭdas militistajn marŝojn, trumpetojn kaj tamburojn, kiuj malaperas en la kreskanta entuziasmo de krieganta popolamaso.

La kurteno leviĝas. La laborĉambro de la Marŝalo. Sur malfermita balkono parolas la MARŜALO al la popolamaso. Interne de la laborĉambro estas la FILINO de MARŜALO kaj la JUNA BARONO KRÜG en soldata uniformo.

LA MARŜALO al la popolamaso: - - en tiu ĉi momento, en kiu niaj arĝentaj aeroplanoj dissemas pereon super la urboj de niaj embuskemaj malamikoj - Entuziasma vokado - mi volas prirespondi al mia popolo mian plej sortoplenan paŝon. Vivu la marŝalo! Vivu nia glora marŝalo! Jes, mi komencis la militon, kaj mi komencis ĝin sen deklaro. Mi procedis tiel por ŝpari milojn da vivoj de viaj infanoj, kiuj en tiu ĉi momento gajnas sian unuan batalon, pli frue ol la malamiko povis rekonsciiĝi el sia konsterniĝo. Postfare mi petas nun vian konsenton - Freneza kriado: J e s ! J e s ! Ni konsentas ! Vivu la marŝalo! - Plue, mi ekbatalis sen plia humiliga traktado kun tiu malgranda, mizera ŝtateto, kiu opiniis, ke ĝi povas senpune provoki kaj ofendi nian grandan popolon - Kolera kriado de la popolamaso. - kaj subfosi ĝian ordon kaj sekurecon per siaj pagitaj banditoj. Kriegode la popolamasoj: Mortigu ilin !Ekkontraŭ la perfiduloj! Pendigu ilin! Silenton! Per kriado ni ne liberiĝos de tiu malbono! Estis nur unu vojo: frakasi per pun-ekspedicio la ĝenan ŝtateton, kiu sisteme minacis nian pacon; ekstermi la malgrandan kaj malplivaloran popolon, kiu eĉ ne rajtas vivi; ekstermi ĝin, ĝi estu protektata de kiu ajn, - kaj nun la aliaj potencoj montru siajn kartojn! Mi nur diras, ke ni timas neniun! Laŭta kriado: Ni ne timas! Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Mi sciis, ke vi subtenos min. Pro via honoro mi sendis mian admirindan armeon en la batalon. Kaj ankaŭ en via nomo mi malkaŝe deklaras antaŭ la mondo: Ni ne volis tiun ĉi militon, sed ni gajnos ĝin! Ni gajnos ĝin, ĉar tio estas la volo de Dio - Ni gajnos ĝin - Li pugnobatas sianbruston. - ĉar n i p r a v a s !. . . Ni pravas. . . Malpli forte: Ni. . . pravas. . . Laŭtakriado: Ni pravas ! Vivu la milito! Vivu la marŝalo!La marŝalo ŝanceliĝas for de la balkono kaj pugnobatas sian bruston: Ni pravas. . . Ni pravas. . . Ni pra... Ni...

KRÜG alkuras al li: Kio estas al vi, ekscelenco?

LA FILINO: Kio okazis al vi?

LA MARŜALO: Lasu min. . . Foriru. . . Li pugnobatos sian bruston. Ni pravas. . . Kio estas tio? Li malbutonumas sian jakon kaj palpas sian bruston. Ni. . . pravas. . . Li disŝiras sian ĉemizon. Rigardu. . . jen. .

KRÜG: Montru! KRüG kaj la FILINO kliniĝasal la brusto de l' marŝalo.

LA MARŜALO: Jen ĉi tie mi sentas nenion. . . Ĝi estas kvazaŭ marmoro. .

LA FILINO kun korpremo: Ho ne, paĉjo. . . Nenion vi havas tie, eĉ ne rigardu tien. . .

LA MARŜALO: Lasu min. . . Li palpas sian bruston. Sen sento... tute sen sento...

LA FILINO: Paĉjo, tio ne gravas. . . vi vidos! De ekstere kreskanta vokado: Marŝalo! Marŝalo! Marŝalo!

LA MARŜALO: Mi scias, kio estas tio. Iru, knabineto, iru. . . Lasu min. . .

De ekstere vokado: Marŝalo! Ni volos la marŝalon!

LA MARŜALO: Jes. . Mi iras jam. Li butonumassianjakon. Mi petas vin, infanoj, iru! Tio ne havas sencon, ke vi ĉi tie... Tio ĉi ne plu estas por vi.

Marŝalo! Ni volas la marŝalon!

LA MARŜALO: Mi iras jam. Rekta lisurpaŝas labalkonon, salutante per levitamano.

Freneza kriado: Vivu la marŝalo! Vivu la glora marŝolo! Vivu la milito!

LA FILINO ekploras.

KRÜG: Tion vi ne darfas! Ĉu vi aŭdas, karulineto?. .

LA FILINO: Paŭlo. . . la patro ja. . .

KRÜG: Mi scias; tamen vi nun ne darfas plori. Li alpaŝas la telefonon, febre foliumas en la nomaro kaj elturnas numeron. Halo. . . Ĉu la kortega konsilanto Sigelius? Ĉi tie Krüg. Venu tuj ĉi tien, en ta palacon de l' marŝalo. - Jes, al la marŝalo mem. . . Jes, blanka makuleto. Li formetas la aŭskultilon. Mi petas vin, Aneto, ne ploru!

De ekstere vokado: Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Vivu la armeo! Vivu la glora marŝalo!

LA MARŜALO revenas de la balkono: Ili tamen amas min. . . Tio estas granda tago. - Nu, ne ploru, etulino!

KRÜG: Via ekscelenco, mi permesis al mi alvoki la kortegan konsilanton Sigelius. . .

LA MARŜALO: Jes, Paŭlo, por ke mi malsanu laŭ sciencaj reguloj, ĉu? Li faras mangeston, kvazaŭ li volus diri: vana ĉiu klopodo! Ĉu venis ankoraŭ neniuj sciigoj. . . pri niaj aeroplanoj?

De ekstere aŭdiĝas kantado kaj militista muziko.

LA MARŜALO: Ĉu vi aŭdas ilin? Kiel ili ĝojegas - Fine mi faris el ili popolon! Li palpassubla jakon. Strange... Ĝi estas malvarma kvazaŭ marmoro. Kvazaŭ tio ne plu estus mi -

De ekstere: Marŝalo! Marŝalo! Marŝalo!

LA MARŜALO: Mi iras jam. . . mi iras jam. . . Liŝanceliĝas al la balkono.

KRÜG: Permesu, via ekscelenco. Li kuras sur la balkonon kaj mansignas, por ke la popolamaso silentiĝu. Lia ekscelenco la sinjoro marŝalo dankas vin. Ĵus li foriris al sia laboro.

Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Vivulagloramarŝalo!

LA MARŜALO: Li estas bona knabo. . . La maljunan Krüg mi tre ŝatis. Li eksidas. Ho la kompatinda barono Krüg! Kia kompatindulo. . . kia kompatindulo. . .

KRÜG revenas de la balkono: Mi petas vin, Aneto - Li montras al la fenestro. Ili ambaŭ malsuprentiras la pezajn kurtenojn kaj eklumigas la lampon sur la tablo. Krepusko kaj silento, de ekstere aŭdiĝas obtuza kantado kaj militistaj marŝoj.

LA MARŜALO: Jes. Nun almenaŭ tio aspektas ĉi tie kiel ĉe malsanulo.

LA FILINO eksidas ĉe liajpiedoj: Vi ne estos malsana. Venos la plej eminentaj doktoroj en la mondo kaj resanigos vin. Paĉjo, nun vi devas enlitiĝi -

LA MARŜALO: Ne, ne, mi ne povas ja malsani. Mi devas gvidi la militon, knabineto. Vi vidos, ke mi eĉ ne pensos pri tio - Nur nun, la momenton inter vi. . . mi nur iom ripozos. Tion kaŭzis la bruado. La homo fartas pli bone, se li povas kaŝi sin en la mallumo. . . kaj teni iun ĉe l' mano, ĉu vi komprenas?. . . Sed tio pasos, vi vidos; mi devas fari la militon. . . Mi nur atendas la unuajn sciigojn. - Ĉu vi aŭdas, kiel ili kantas ekstere? Tio sonas kvazaŭ. . . de alia bordo.

KRÜG: Se tio ĝenus vian ekscelencon -

LA MARŜALO: Ne, lasu tion. Nun ĉie, ĉie flirtas standardoj. . . Mi devus veturi tra la urbo. . . montri min. . . kaj diri al ĉiuj, ke ni pravas, ni... ni... Batas sianbruston.

LA FILINO: Paĉjo, ne! Vi ne darfas pensi plu pri tio!

LA MARŜALO: Ne, mi ne darfas, filineto. Atendu, kiam mi rajdos antaŭ la soldatoj kiel venkinto... Vi ne vidis min, kiam post la lasta milito mi gvidis niajn soldatojn hejmen. Tiam vi estis ankoraŭ tre malgranda, ĉu ne? Sed nun vi vidos - Atendu, kiel vi ĝojos! Paŭlo, la milito estas betega afero! Tio estas, por ni viroj, la plej grandioza afero! - Ekataku la dekstran flankon! Ĉirkaŭigu ĝin! ĵetu tien dek armeajn korpusojn!

LA ADJUTANTO en la pordo: La sinjoro kortega konsilanto Sigelius venis. Ĉu mi enkonduku lin ĉi tien?

LA MARŜALO : Kion. . . Kion li volas ?

LA FILINO: Konduku lin. . . en la dormoĉambron de la paĉjo.

LA ADJUTANTO: Mi petas. Li malaperas.

LA MARŜALO: Jes, mi scias jam. La plej kapablaj doktoroj de l' mondo, ĉu ne?. . . Li ekstaras. Domaĝe. Kun vi mi sentis min pli bone.

LA FILINO akompanaslin al la pordo: Vi ne darfas timi, paĉjo.

LA MARŜALO: Kion? - Marŝalo ne timas, knabineto. Marŝalo. . . havas sian mision. Li eliras.

Silento. Nur de ekstere aŭdiĝas militista marŝo.

KRÜG: Ploru, Aneto, ploru! Nun vi darfas!

LA FILINO: Aŭdu, Paŭlo - eble li efektive havas ian mision - Al li eble povas efektive nenio okazi!

KRÜG: - - Tio estas terura, Aneto! Tiom progresinta stadio. . . Pro dio, kiel eblas, ke li ne pli frue sciis pri tio?

LA FILINO: Ĉar. . . ĉar li entute ne pensis pri si. . . Li estis tiom certa. . . Ŝi plorsingultas kaj apogas sin al la kameno.

KRÜG: Aneto, hodiaŭ vespere mi ekservos ĉe mia regimento.

LA FILINO: Vi ne devas ja-

KRÜG: En nia familio oni kutimas plenumi siajn devojn. Tia tradicio, ĉu vi komprenas?

LA FILINO: Sed la milito ne povas ja longe daŭri! La paĉjo diris, ke post kelkaj tagoj

KRÜG: Eble. Tamen ĉiuokaze. . . ioman tempon vi estos ĉi tie sola. Vi devas esti brava, Aneto.

LA FILINO: Mi estos.

LA ADJUTANTO eniras: Perradiaj depeŝoj, mi petas.

KRÜG: Metu ilin sur la tablon de l' sinjoro marŝalo.

LA ADJUTANTO: Mi petas. Li metas la radiogramojn sur la tablon kaj malaperas.

LA FILINO: Paŭlo. . . kion mi faru?

KRÜG: Momenton. Li iras al la tablo kaj esploras la depeŝojn. Pardonu, mi ne rajtas, tamen. . . Tio estas nekredebla! Tia malgranda nacio -

LA FILINO: Kion ili faras?

KRUG: Ili komencis defendi sin. Kiel obstinaj koboldoj. Ni havas sukcesojn, tamen la atako kontraŭ la ĉefurbo malsukcesis. Ni perdis tie okdek aeroplanojn. . . La tankoj renkontis fortan kontraŭstaron -

LA FILINO: Ĉu tio estas malbona?

KRÜG: Minimume tio estas tempoperdo. Dume povas veni helpo, ĉu vi komprenas? La marŝalo verŝajne supozis, ke sufiĉos la unua atakpuŝo - Jen du grandpotencoj sendas al ni ultimatojn - Ili ordonis jam mobilizadon. Jezuo, kiel rapide! Tri, kvar. . . kvin ultimatoj samtempe -

LA FILINO: Do propre. . . malfavoraj sciigoj, ĉu?

KRÜG: Laŭ mia opinio, tre malfavoraj, Aneto.

LA FILINO: Ĉu ni montru ilin al li?

KRÜG: Ni devas. Ne timu, knabino, la marŝalo estas forta. - Tian homon ne rompas malsano. Vi vidos, kiel li kliniĝos nun super la milit-mapo kaj forgesos ĉion. . . Li estas soldato. Starigu lin antaŭ la faŭkoj de pafiloj kaj li eĉ ne ekpalpebrumos. . .

En la laborĉambronŝanceliĝas la MARŜALO vestita per flirtanta nokto-surtuto.

LA MARŜALO plorsingultas: Jezuo Dio en la ĉielo. . . Kristo. . . Kristo Jezuo. . . Jezuo Kristo krucumita!. . .

LA FILINO: Paĉjo!

KRÜG: kuras al li: Via ekscelenco, konsciiĝu - Li kondukas lin al apogseĝo.

LA MARŜALO: Iru ambaŭ for! Iru for! Tio pasos. . . post momento. . . Dio mia, mia Jezuo Kristo. . . Ankoraŭ ses semajnojn. . . Nur ses semajnojn, diris la doktoro - Kaj poste tiu fino. . . tiu fino. . . Jezuo Kristo! Kial oni ne scias imagi tion pli frue! Nur kiam oni spertas tion sur si mem. . . Jezuo Kristo, kompatu!

KRÜG signas al Aneto, ke ŝi lasu la aferon al li: Via ekscelenco, alvenis depeŝoj de la batalkampo.

LA MARŜALO: Kio?. . . Lasu min nun, mi ne povas. . . Vi ĉiuj iru for! Ĉu vi ne vidas, homoj, ĉu vi ne vidas?. .

KRÜG: Via ekscelenco, alvenis malbonaj depeŝoj.

LA MARŜALO: Kiel? - Donu ilin! Liprenas la depeŝojn kaj silente studasilin. Tio kompreneble. . . ŝanĝas la situacion. Liekstaras. Voku ĉi tien. . . ne, neniun. Mi skribe sciigos miajn ordonojn. Li eksidas al sia skribotablo.

KRÜG stariĝas apud li. LA FILINO starassenmove kaj pregas.

De ekstere aŭdiĝas kantado.

LA MARŜALO skribas rapide: Mobilizi pluajn kontingentojn!

KRÜG prenas de li da folion: Jes, via ekscelenco.

LA MARŜALO skribas tiel, ke li rompas la krajonon. KRÜG donas al lialian: Ordonoj por la flugarmeo.

KRÜG prenas de li la folion: Jes, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Kaj jen - Lifebrece strekas ion. - Ne, tio ne estas ebla. Li ŝiras folion de notkajero, ĉifas kaj ĵetas ĝin en la korbon. Tion oni devas fari alimaniere. - Li skribas kaj denove embarasiĝas. Ne. Atendu momenton. Limetas la kaponsur latablon.

KRÜG konfuzita rigardas al Aneto.

LA MARŜALO: - - - Dio, kompatu! Dio kompatu!

KRÜG: Via ekscelenco, mi atendas viajn pluajn ordonojn.

LA MARŜALO levas la kapon: Jes, tuj. . . Li ekstaras kajŝanceliĝas en la mezon de la scenejo. Mi do ordonas. . . Aneto, morgaŭ. . . morgaŭ mi persone ekokupos mian lokon frunte de la atakanta armeo. Mi mem gvidos ĉiujn operaciojn. . . Nome tio estas mia misio, ĉu vi scias? Kaj kiam ni estos venkintaj. . . mi rajdos antaŭ la soldatoj sur ĉevalo. .

De ekstere aŭdiĝas militista marŝo.

LA MARŜALO: - - inter amaso da ruboj. Nome tie estis ia ĉefurbo. Kaj mi rajdos, la karno jam de longe estos falinta de mi. . . mi havos jam nur la okulojn, tamen ĉiam ankoraŭ mi rajdos frunte de la soldatoj, skeleto sur blanka ĉevalo. . . Kaj la homoj vokos: Vivu la marŝalo! Vivu Lia Ekscelenco la Skeleto!

LA FILINO plore ekĝemas kajkovrassian vizaĝon per la manoj.

KRÜG: Vi ne darfas tiel paroli, marŝalo!

LA MARŜALO: Vi pravas, Paŭlo. . . Ne timu, tion mi ne ĝisatendos. Mi scias, kion mi faros. Morgaŭ. . . morgaŭ mi ekokupos mian lokon frunte de la soldatoj. Sed ne en la ĉefa tendo. Tie mi. . . eble. . . jam tro malbonodorus al miaj generaloj. Sed frunte de la atakanta armeo... kun la sabro en la mano. . . knaboj, sekvu min, ek! antaŭen! Kaj se mi mortfalos, Paŭlo. . . nome mi devas fali. Tiam la soldatoj almenaŭ venĝos sian marŝalon. . . Ili batalos kvazaŭ diabloj. . . Knaboj, antaŭen! Bajonet-atako! Huraaa, knaboj, faru bravan laboron! Li batassianbruston. Ni gajnis! Ni. . . Ni. . . Lipalpas sian bruston. Mi. . . Aneto! Aneto, mi timas! -

LA FILINO patrinece forta, iras al li: Tion vi ne darfas, paĉjo. Jen sidiĝu kaj pensu pri nenio, ĉu vi komprenas? Ŝi sidigas lin enapogseĝon.

LA MARŜALO: Jes, Mi ne darfas pensi alie. . . alie. . . Nome, mi vidis tion en la kliniko. . . Unu homo volis ekstari, por saluti min. . . kaj jen. . . granda peco da karno falis de li. . . Jezuo Kristo! Jezuo Kristo. Ĉu ekzistas neniu sav-ebleco?

KRÜG interŝanĝas okulsignon kunla filino, kapsignaskaj iras al telefono. Liserĉas enla telefon-nomaro.

LA FILINO mankaresas la kapon de la marŝalo: Ne pensu nun pri tio, paĉjo. Ni ja ne forlasos vin. Vi resaniĝos ja. Pri tio zorgos ni, paĉjo. Vi devas resaniĝi, vi devas, vi simple devas! Diru, ke vi volas resaniĝi -

LA MARŜALO: Mi volas. . . Nome mi devas gajni la militon. Se mi havus almenaŭ duonjaron! Dio, almenaŭ jaron se mi havus por la milito!

KRÜG elturnis sur la telefono numeron.: Halo - ĉu doktoro Galén? - Ĉi tie Krüg. Doktoro, vi devas veni al la marŝalo. -- Jes, li estas. . . tre grave malsana. Nur vi povas - Jes, mi komprenas. Via kondiĉo estas, ke. . . li faru pacon. Jes, mi diros tion al li. Bonvolu atendi ĉe la telefono. Likovras la parolilon per la manplato.

LA MARŜALO eksaltas: Ne! Ne! Mi ne volas pacon! Mi devas fari mian militon. Nun mi ne plu povas ja nuligi - Tio estus tia humiliĝo - Vi freneziĝis, Paŭlo! Mi devas ja gajni la militon! Ni pravas -

KRÜG: Ne, ni ne pravas, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO. - - Mi scias, junulo, ke ni ne pravas; sed mi volas, ke mia popolo venku! Ne mi gravas, homo, sed nur ĝi, la popolo. . . En la nomo de la popolo. . . Kuŝigu ĝin, Paŭlo, kuŝigu ĝin; mi povas. . . morti por mia popolo.

KRÜG donas la telefonon al Aneto: Jes, vi povas, sinjoro; sed kio okazos poste?

LA MARŜALO: Ĉu post mia morto? - Mia knabo, kun tio oni devas kalkuli, ke mi estas mortema, ĉu ne?

KRÜG: Sed vi ne kalkulis kun tio, sinjoro. Neniu povas anstataŭi vin - dum la milito. Vi faris el vi la unusolan kapon - Sen vi ni estos venkitaj. Sen vi ekestos ĥaoso. Dio gardu nin antaŭ tio, kio nun venus post vi!

LA MARŜALO: Vi pravas, Paŭlo; mi - ne darfas foriri dum la milito. Antaŭe mi devas gajni la militon.

KRÜG: LA milito. . . ne estos finita dum ses semajnoj, sinjoro marŝalo.

LA MARŜALO: Estas vero, dum ses semajnoj. . . Dio ne devus fari tion al mi! Dio. . . ne devus. . . permesi tion. . . Jezuo Kristo, kion mi faru?

KRÜG: Malebligi la ĥaoson, sinjoro. Tio estas nun. . . via tasko. - Aneto -

LA FILINO en la telefonon: Doktoro ĉu vi aŭdas? - Mi estas lia filino. Ĉu vi venos? - Jes, li plenumos vian kondiĉon. Ne, li ankoraŭ ne diris tion, sed li povas fari nenion alian - Ĉu vi venus tiuokaze? Kaj ĉu vi savos lin? Do mi diros al li - Ŝikovras la parolilon. Paĉjo, laŭdire sufiĉus, se vi dirus al li unu vorton -

LA MARŜALO: Ne, Kuŝigu ĝin, Aneto. Mi - ne povas. Finite.

KRÜG trankvile: Mi petas pardonon. Via ekscelenco devas tion fari.

LA MARŜALO: Kion fari? Ĉu venigi al mi tiun -

KRÜG: Jes.

LA MARŜALO: Kaj poste humile proponi pacon, ĉu? Returnen marŝigi la armeon, ĉu?

KRÜG: Jes.

LA MARŜALO: Kaj senkulpigi min. . . akcepti eĉ punon -

KRÜG: - Jes.

LA MARŜALO: Tiel terure, tiel senlime humiligi mian popolon.

KRÜG: - -- Jes, sinjoro.

LA MARŜALO: Kaj poste tamen foriri, devige rezigni mian senhonorigitan oficon -

KRÜG: Jes. Sed foriri meze de la paco, sinjoro.

LA MARŜALO: Ne! Ĉu vi aŭdas? Ne! Tion faru iu alia! Estas eĉ tro da tiuj, kiuj staris kontraŭ mi; ili nun montru - Mi nur - eksiĝos de mia posteno; kaj iu alia proponu la senhonorigan pacon -

KRÜG: Iu alia - ne povas fari tion, via ekscelenco.

LA MARŜALO: Kial?

KRÜG: Tio kaŭzus intercivitanan militon. Nur vi povas ordoni retiriĝon al la armeo -

LA MARŜALO: Do pereu la popolo, kiu ne kapablas regi sin mem! Ili lasu min foriri. . . ili helpu sin sen mi -

KRÜG: Tion vi instruis al ili, via ekscelenco.

LA MARŜALO: - - Tiuokaze restas al oficiro. . . nur unu ebleco Liekiras al la pordo.

KRÜG baras la vojon al li: Tion vi ne faros, sinjoro.

LA MARŜALO: Kion? Ĉu mi eble ne rajtas disponi pri mia vivo?

KRÜG: Ne, via ekscelenco. Vi devas ankoraŭ. . . fini la militon.

LA MARŜALO: Eble, ke vi pravas, junulo - Aneto, li estas bona knabo, sed li havas tro da prudento. Neniam li faros ion grandan -

LA FILINO donas la aŭskultilon al li: Do, paĉjo -

LA MARŜALO forŝovas la aŭskultilon: Ne, knabineto. Mi ne volas. Mi ne scias plu, kial mi. . . vivu ankoraŭ.

LA FILINO: Mi petas vin, paĉjo! Mi petas vin anstataŭ ĉiuj lepruloj -

LA MARŜALO: Anstataŭ ĉiuj - Vi pravas, Aneto: jen estas ankoraŭ aliaj - Jen estas ni, ni lepruloj! Milionoj da ni, lepruloj, sur la tuta mondo - Estas vero, mi estas unu el ili - Rigardu, mondo, rigardu, jen staras. . . la marŝalo de lepruloj; kaj ne plu frunte de militistaro, sed frunte de ĉiu dolora homa karno - For, for de nia vojo, nun marŝas ni - Ni, ni pravas, ni lepruloj; ni volas nur kompaton - Donu, Aneto! Li prenas la aŭskultilon. Halo, doktoro - Jes, mi mem. - Jes. - Jes. Mi jam diris al vi, ke j e s ! - Bone. Dankon. Li remetas laaŭskultilon. Do, tio estas farita. Li estos ĉi tie. . . post kelkaj mi utoj.

LA FILINO: Dankon al dio! Ŝi ekploras pro ĝojo. Mi tiom ĝojas, paĉjo - tiom mi ĝojas, Paŭlo -

LA MARŜALO mankaresasŝiajn harojn: Nu, iru - Ĉu mi ankoraŭ ne naŭzas vin? - Mia kara, poste ni forveturos. . . kiam estos paco -

LA FILINO: Kiam vi resaniĝos -

LA MARŜALO: Jes, kiam ni ĉiuj resaniĝos. Kaj kiam mi ordigos la aferojn, mia kara. Tio estos malfacila, Paŭlo. . . Tuj kiam venos la doktoro! - Ni devas haltigi la ofensivon. . . kaj anonci al ĉiuj registaroj. . . Li prenas desurla skribo-tablo siajn ordonojn kajdisŝirasilin enpecetojn. Domaĝe, tio povis esti. . . bela, granda milito.

LA FILINO: Kaj vidu, paĉjo, supozeble neniam plu estos milito. Se vi likvidos la plej grandan armeon de l' mondo -

LA MARŜALO: Jes, tio estis belega armeo, knabineto. . . Vi eĉ ne scias, kiel brila armeo tio estis. Dudek jarojn mi faris ĝin. . .

KRÜG: Vi faros pacon, sinjoro. Vi diros al la homoj, ke Dio instruis vin -

LA MARŜALO: Dio. . . Se mi efektive scius, ke Dio volas tion - Paŭlo, tio estus ankaŭ misio, ĉu?

KRÜG: Jes, sinjoro. Tio estus. . . granda laboro.

LA MARŜALO: Mi scias, laboro por longa tempo. Mi konas ja la diplomatojn, mia knabo. Tamen, se mi vivos ankoraŭ kelkajn jarojn. . . Oni multe eltenas, se oni havas mision. Paco. . . Dio volas, ke mi faru pacon - Aneto, diru tion. . . por ke mi sciu, kiel tio sonas.

LA FILINO: Dio volas, ke vi faru pacon, paĉjo.

LA MARŜALO: Vere, tio ne sonas malbone. . . Tio estus granda misio, ĉu ne, Aneto? Jam pro tio, ke en la mondo ĉesus la blanka malsano - Tio estus giganta venko, ĉu ne? Fari pacon: tiuokaze nia popolo estus la unua inter ĉiuj - Nu, tio estos laboro por longa tempo, sed se mi vivos. . . Nur se mi havos taskon de Dio! - Do, kie estas la doktoro, Aneto? Kie estas la doktoro?

Kurteno.

Triabildo.

Strato.

Popolamaso kunstandardoj. Kantado, en kiunmiksiĝas krioj: Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Vivu la glora marŝalo!

LA FILO el la unua akto: Kaj ĉiuj samtempe: Vivu la milito!

LA POPOLAMASO: Vivu la milito!

LA FILO: Nin gvidas la marŝalo!

LA POPOLAMASO: Nin gvidas la marŝalo!

LA FILO: Vivu la marŝalo!

LA POPOLAMASO: La marŝalo! La marŝalo! Hupado de aŭtomobilo, al kiu la manifestantoj barasla vojon.

D-RO GALÉN elkuraskunkofreto en la mano: Mi ĝiskuros piede. . . Permesu, mi petas. . . Mi petas, lasu min antaŭen. . . iu atendas min. . .

LA FILO: Civitano, voku: Vivu la marŝalo! Vivu la milito!

D-RO GALÉN: Ne! La milito ne! Ne darfas esti milito! Aŭskultu, ne, milito ne darfas esti!

EKKRIOJ: Kion li diras? - Perfidulo! - Malkuraĝulo! - Bategu lin!

D-RO GALÉN: Devas esti paco! Lasu min antaŭen - Mi iras al la marŝalo -

EKKRIOJ: Li ofendis la marŝalon! - Sur la lanternon lin! - Mortigu lin!

La bruanta popolamaso ĉirkaŭfermas D-RON GALÉN. Konfuza tumulto.

Lapopolamasodisiĝas. Sur la tero kuŝas D-RO GALÉN kaj lia kofreto.

LA FILO donasal li piedbaton: Ekstaru, fiulo! For vi, alie -

VIRO EL LA POPOLAMASO ekgenuas ĉe lakuŝanto: Haltu, civitano. Li estas morta.

LA FILO: Nenia domaĝo. Estas je unu perfidulo malpli. Vivu la marŝalo!

LA POPOLAMASO: Vivu la marŝalo! La marŝalo! La mar - ŝalo!

LA FILO malfermas la kofreton: Jen, li estis ia doktoro! Li frakasas boteletojn plenajn de medikamentoj kaj distretasilin.

Jen! Vivu la milito! Vivu la marŝalo!

LA POPOLAMASO ruliĝas for: La marŝalo! La marŝalo! Vivu - la - marŝalo!

Kurteno.

FINO.