Conker’s Bad Fur Day

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Conker's Bad Fur Day

Conker's Bad Fur Day estas videoludo kreita de la firmao Rare kaj eldonita en 2001 por Nintendo 64. Spite al sufiĉe infana aspekto, la videoludo estis dediĉita al plenkreska publiko. Ĝi miksas krudan humoron, perforton, obscenecon kaj plurajn parodiojn.

La ĉefa persono de la ludo, Conker, estas sciuro. La titolo de la videoludo fakte estas anglalingva vorthumuraĵo, inter "Bad Fur Day" ("Fur" signifas "felon") kaj "Bad Hair Day", kiu estas angla esprimo por kapdoloro post ekceso da alkoholo.

Conker’s Bad Fur Day eldoniĝis tiam, kiam la Nintendo 64 estis jam sufiĉe malnova, tiel ke la kreintoj de la videoludo konsideras ĝin kiel sian lastan grandfaron sur tiu ĉi konzolo.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj