Poul Thorsen: La granda kermeso.


Ni venis en Mondon, hazarde, pasie.
Ni tute ne trudis nin por la eniro.
La viv-karuselo nin svingas ebrie
kaj lasas nin sobre sur brua foiro.
Ni flugas senzorge tra tempo junula,
ni plugas tra aĝo matura, regula.
La jaroj severe tik-tak-inventaras,
ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras,
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite.
Nur kelkaj petegas pli baldaŭ eliri.
Tumulto de l'tagoj silentas subite,
finita la streĉo sukcesojn aspiri.
Jam vanas subiĝi al novaj postuloj,
rikanas dubeme sardonaj speguloj,
sed floro velkinta plensense odoras,
pasintajn somerojn ni milde memoras,
dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.


Notoj:
El 1984.
Melodio de Otto Hænning.