Malneta enlanda produkto
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malneta Enlanda Produkto)
Lokumo | Ŝtato | MEP (miliardoj da usonaj dolaroj) |
---|---|---|
1 | Usono | 13.201,8 |
2 | Japanio | 4.340,1 |
3 | Germanio | 2.906,6 |
4 | Ĉinio | 2.668,0 |
5 | Britio | 2.345,0 |
6 | Francio | 2.230,7 |
7 | Italio | 1.844,7 |
8 | Kanado | 1.251,4 |
9 | Hispanio | 1.223,9 |
10 | Brazilo | 1.067,0 |
11 | Rusio | 979,0 |
12 | Hinda Unio | 921,0 |
13 | Korea Respubliko | 890,0 |
14 | Meksiko | 840,0 |
15 | Aŭstralio | 754,0 |
Mondo | 48,244.8 | |
Fonto: Monda banko |
La malneta enlanda produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio. Ĝi plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la malsamaj nombroj de loĝantoj, due pro la nenaturaj (sed rezultaj de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, trie pro malegaleco de riĉodispartigo.
Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.
Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP.
Por kompari la riĉecon de individuoj iom pli servas la porhoma malneta produkto, kiu estas la MEP dividita per la nombro de loĝantoj.
Alilingve[redakti | redakti fonton]
- angle, hungare: GDP
- france, kastilie (hispane), katalune, portugale: PIB
- dane: BNI
- germane: BIP
- itale: PIL
- nederlande, norvege: BNP
- pole: PKB
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- MNP (Malneta Nacia Produkto)
- Malneta Enlanda Produkto po kapo
- Konjunkturo
- Malneta Nacia Enspezo
- Komisiono Stiglitz-Sen-Fitoussi
- Malneta Geografia Produkto