Trunkoboato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Trunk(o)boato estas boatotipo el unusola kavigita arbotrunko (vidu ankaŭ pirogo). Ĝia nomo en multaj aliaj lingvoj estas "Unu-arbo" (germane: Einbaum, greke: monoxylon, …) kaj tiel alludas ĝian specifan konstruadon.

Trunkoboatoj estas tradicia akvotransportilo ĉe indiĝenaj popoloj; tute alie konstruata tre antikva akvotransportilo estas la kanuo kovrita per feloarboŝelo. Trunkoboatoj estas la plej antikvaj boatoj trovitaj de arkeologoj (ĉar ili kompreneble konserviĝas pli bone ol la pli delikataj kanuoj). Konserviĝis trunkoboatoj el la ŝtonepoko (antaŭ pli ol -6.000) en diversaj eŭropaj landoj.
Ĉar la boato estas farita el unu trunko, la maksimuma grandeco de la boato dependas de la grandeco de la lokaj arboj: en tropika Afriko ekzistas ekzempleroj por 70 personoj. Foje la parietojj estas plifortigataj per varangoj.
Johannes Voss de 1901-1904 veladis ĉirkaŭ la mondo per fama trunkoboato "Tilikum". Hannes Lindemann en 1956 veladis trans Atlantiko per trunkoboato "Liberia".

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj Amerikanoj konstruas trunkboaton, 1590

Konstruado komenciĝas per elekto de arbotrunko de taŭgaj dimensioj. Post forhakado de branĉoj estas necesa kavigi la trunkon por forpreni troan pezon, tamen lasi sufiĉe da ligno por ne perdi stabilecon. Kelkaj specoj de ligno aparte taŭgas pro forteco, daŭriĝemo kaj pezo.
Fine la ekstera surfaco estas prilaborata por atingi minimuman flureziston: ofte pruo kaj poŭpo estas pintigataj kaj la arboŝelo estas forigata. Antaŭ la invento de metalaj iloj la trunkoj estis kavigitaj per kontrolitaj fajroj, poste la bruligita ligno estas forhakata per kverhakilo. Alia metodo estas elhaki du paralelajn fendojn en la loko, kie estu la rando de la elkavotaĵo, kaj poste forsplitigi la lignon inter la du fendoj. Post kavigo la interno estas glatigata per dekselotranĉilo.

Arkeologiaj trovoj de trunkoboatoj[redakti | redakti fonton]

el Mezolitiko[redakti | redakti fonton]

el Neolitiko[redakti | redakti fonton]

  • Bercy, Francio
  • Noyen-sur-Seine, Francio
  • Twann, Svislando

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Béat Arnold, Pirogues monoxyles d'Europe centrale, construction, typologie, évolution. Archéologie neuchâteloise 20/21 (Neuchâtel, Musée cantonal d'archéologie 1995).
  • Sean McGrail, Logboats of England and Wales, with comparative material from European and other countries. BAR British series 51 (Oxford 1978).
  • John Holmes, The Waltham Cross dug-out canoe and its implications (Hertford, East Hertfordshire Archaeological Society 1954).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]