Vikipedio:Respekto de la privateco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo



La oficiala versio de la regularo pri respekto de la privateco troviĝas je Wikimedia:Privacy policy. Ĉiuj diskutoj okazas je meta:talk:Privacy policy. Ŝanĝoj je tiu ĉi paĝo ne estas oficialaj kaj ne estas la politiko de la Wikimedia Foundation.

Resumo

Se vi konsultas paĝojn de Vikipedio, ne kolektiĝas pli da informoj ol estas kutime por vizitado de diversaj retpaĝaroj.

Se vi kunverkas al Vikipedio, vi respondecas por ĉiu vorto kiun vi publikigas. Se vi ion verkas, tio konserviĝas poreterne. Tio ĉi validas por artikoloj, uzantopaĝoj kaj diskutopaĝoj.

Identigo de la aŭtoro

Publikigi aŭ adapti paĝon vi povas fari ensalutinte aŭ anonime.

  • Se vi estas ensalutinta, via salutnomo estas via identigilo. Povas esti via vera nomo aŭ pseŭdonimo. Vi mem elektas vian nomon (kelketaj nomoj ne estas permesitaj).
  • Se vi ne estas ensalutinta, la IP-adreso identigas vin. Temas pri serio de kvar ĝis ses numeroj kiu reprezentas vian interretan adreson. Depende de la konekto, tiu ĉi numero povas esti dividita kun aliaj uzantoj aŭ esti unika. Pere de tiu ĉi numero via loĝloko aŭ areo povas esti identigita kaj kelkfoje estas tre facile ekscii la realan adreson de la komputilo.

Se vi laboras pere de komputilo de via laborejo, povas esti ke via estro kontrolas viajn kontribuojn. Se vi kontraŭas ke oni povu eltrovi kiu vi vere estas, estas konsilinde kunlabori ensalutinte. En tiu kazo via IP-adreso ne estas publike konata kaj estas nur dum mallonge konservita. Sub kelkaj kondiĉoj teknikistoj tamen rajtas esplori aferojn.

Kuketoj (Cookies)

La programaro provas dum portempa sesio instali kuketon je via komputilo se vi vizitas la retpaĝaron de Vikipedio. Vi ne devas akcepti tiun ĉi kuketon kaj ĝi estos aŭtomate forigita kiam vi fermas vian retumilon.

Se vi ensalutas vi jes ja devas akcepti kuketon. En tiu ĉi kuketo estas konservita via salutnomo kaj pasvorto. La kuketo estas aŭtomate forigita post 30 tagoj. Vi povas libere forigi tiun ĉi kuketon de via komputilo post la redaktado, sed sen la kuketo ne eblas konservi viajn salutnomo kaj pasvorto.

Se sur komputilo kunlaboras pluraj personoj al Vikipedio, estas konsilinda viŝi la kaŝmemoron (kaj do la kuketojn) de via retumilo post ĉiu redaktado. Viŝi la kaŝmemoron oni faras je ĉiu retumilo en malsama maniero.

Pasvortoj

Pasvortoj estas uzataj por ensaluti. Ni konsilas uzantojn elekti bonan pasvorton kaj ne komuniki ĝin al eksterulo. Neniu transdonos rekte aŭ malrekte vian pasvorton.

Se vi registris vian retpoŝtan adreson, vi povas peti novan pasvorton se vi forgesis la malnovan aŭ se ekzistas alia kialo por ŝanĝi ĝin. Tion vi povas fari sur la ensaluta paĝo.

Via pasvorto estas ĉifrita de unu flanko kaj normale eksterulo ne povas ĝin ekscii. Nur pere de tre esceptaj, komplikaj kaj longdaŭraj manieroj tio eventuale eblus.

Retservila protokolo

Ĉiufoje kiam vi vizitas paĝon, vi sendas informojn al la retservilo. Tiuj ĉi informoj estas konservitaj kaj uzataj por statistikoj. La celo ne estas uzi identigeblajn informojn. Surbaze de la protokoloj pere de programaro oni kreas statistikojn. La krudaj datumoj ne estas publikigitaj kaj estas aŭtomate fizike forigitaj post periodo de du semajnoj.

Ekzemplo:

64.164.82.142 - - [21/Oct/2003:02:03:19 +0000]
"GET /wiki/draft_privacy_policy HTTP/1.1" 200 18084
"http://en.wikipedia.org/wiki/Wikimedia_projects:Village_pump"
"Mozilla/5.0 (Macintosh; U; PPC Mac OS X; en-us) AppleWebKit/85.7 (KHTML, like Gecko) Safari/85.5"

La datumoj de la protokolo estas foje uzataj de programistoj por solvi problemojn kaj por limigi la aliron al Vikipedio kaze de misuzo. Fojfoje, kaze de grava misuzo, la protokoloj estas uzataj por eltrovi la uzanton.

Disponigo de la retservilaj protokoloj

Datumoj estas disponigitaj sub la jenaj kondiĉoj:

  1. Se Wikimedia de la leĝaj instancoj estas devigita.
  2. Kun permeso de la uzanto.
  3. Al Jimbo Wales, lia jura konsilanto, aŭ la por tiu celo indikita persono, se temas pri misuzo.
  4. Se la informoj estas kreitaj far robotoj kaj se la datumoj estas bezonataj por solvi teknikajn problemojn.
  5. Se uzanto serioze vandalumis, datumoj pri tio povas esti transdonitaj kadre de plendo kiu estis deponita ĉe provizanto de interreta konekto.
  6. Se necesas por garantii la rajtojn, posedaĵojn aŭ sekurecon de la Fondaĵo Wikimedia, ĝiaj uzantoj aŭ la publiko.

Wikimedia ne permesos publikan distribuadon de informoj sub aliaj kondiĉoj, krom tiuj priskribitaj ĉi-supre.

Dividi datumojn kun eksteruloj

Escepte de la ĉi-supre menciitaj aferoj, ĉiuj datumoj ene de la Wikimedia-projektoj estas haveblaj por reuzo sub la licenco GFDL, escepte de Wikinews, kies tekstoj estas disponigitaj sub la licenco Creative Commons.

Wikimedia ne dividos privatajn informojn, kiel retpoŝtaj adresoj, kun eksteruloj nek la informojn al ili vendos, krom se la uzanto por tio specife donis sian permeson, aŭ se la Fondaĵo Wikimedia estas jure devigata.

Sekureco de la datumoj

Wikimedia ne donas iun ajn garantion rilate la sekurecon de ĝiaj sistemoj kaj la informoj kiu estas al vi donita. La informoj estas haveblaj por ĉiu kiu havas aliron al la serviloj, samkiel validas por iu ajn alia retpaĝaro.

Retpoŝto, dissendolistoj kaj IRC

Retpoŝto

Vi povas aldoni vian retpoŝtan adreson ĉe viaj Preferoj. Tio ĉi ebligas al ensalutintaj vikipediistoj sendi al vi mesaĝon. Via adreso ne estas malkovrata, krom se vi respondas al la retpoŝto aŭ se la retpoŝto revenas, ĉar ĝi ne atingis la destinanton. La retpoŝta adreso povas esti uzata de la Fondaĵo Wikimedia por grandskale komuniki kun siaj uzantoj.

Se vi ne aldonas retpoŝtan adreson, ne eblas peti ke oni sendu al vi vian pasvorton kiam vi ĝin forgesis. La sola ebleco tiam estas kontakti programiston de Wikimedia.

Vi povas en iu ajn momento forigi vian retpoŝtan adreson. Eblas ankaŭ mencii la retpoŝtan adreson ĉe la propra uzantopaĝo. Estas libera elekto kaj la respondeco de la uzanto. Tiun retpoŝtan adreson vi povas poste ankaŭ forigi, sed ĝi ekzistados en la konservita historio de Vikipedio.

Dissendolistoj

Se vi uzas dissendolistojn, via retpoŝta adreso estas disponebla por ĉiu membro de tiu dissendolisto. La arkivoj ankaŭ estas publike disponigitaj. La listoj ankaŭ estas arkivitaj de eksteraj firmaoj (Gmane services). Retmesaĝoj estas nur tre escepte forigitaj aŭ modifitaj.

IRC

IRC-kanaloj ne estas oficiala parto de Wikimedia. Uzante tian IRC-kanalon, la IP-adreso de via komputilo povas esti plusendita al aliaj uzantoj. La diversaj IRC-kanaloj havas malsamajn regularojn rilate la publikigo de protokoloj.

Datumoj de uzantoj

Uzantaj datumoj, kiel kiam ili ion ŝanĝis kaj la nombro de kontribuoj, estas publikigita pere de la Kontribuoj de uzanto (vidu ekzemple Speciala:Contributions/Yvesn). Foje tiuj ĉi datumoj estas en adaptita formo disponigitaj de aliaj uzantoj.

Forigo de uzantaj datumoj

Uzantaj datumoj ne povas esti forigitaj post kiam ili estas kreitaj. Eventuale administrantoj povas ŝanĝi la nomoj, sed por tio vi mem devas preni la iniciaton. La Fondaĵo Wikimedia ne garantias ke la nomo estos forigita. Ĉu specifaj uzantaj datumoj estos forigitaj jes aŭ ne, dependas de la interkonsentoj ene de la projekto kie la informoj estas uzitaj.

Forigo de tekstoj

La forigo de tekstoj de projektoj de Wikimedia ne estas fizika forigo. Normale la datumoj daŭre estos disponeblaj en la historio. Eĉ se artikolo estis forigita, administrantoj povas vidi kio estas forigita. Nur programistoj povas fizike forigi datumojn kaj ne estas garantio ke tio okazos, krom se Wikimedia laŭleĝe estas devigita.

Vidu ankaŭ