Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
248 234 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Vasco da GAMA ([ˈvaʃku ðɐ ˈɣɐmɐ]) (naskiĝis ĉ. 1469, mortis la 24-an de decembro 1524), la unua grafo de Vidigueira, estis portugala esploristo, unu el la plej sukcesaj en la Epoko de Malkovroj kaj la komandanto de la unuaj ŝipoj navigintaj rekte de Eŭropo al Hindio. Li estas unu el la plej famaj kaj konataj esploristoj de la Epoko de Malkovroj, estante la unua eŭropano, kiu atingis Hindion per maro. Tiu malkovro estis tre signifa kaj malfermis la vojon al la portugaloj por establi longdaŭran kolonian regnon en Azio. La itinero signifis ke la portugaloj ne bezonus transiri la tre pridisputatan Mediteraneon nek la danĝeran Arabion, kaj ke la tuta vojaĝo estus farita per maro. Post dekoj da maristoj provantaj atingi Hindion kun miloj da vivoj kaj dekduoj da ŝipoj perditaj en ŝiprompiĝoj kaj atakoj, Gama alteriĝis en Kolkato la 20-an de majo 1498. Atingo de la legendaj hindaj spicitineroj sendube helpis al la Portugala Imperio plibonigi ties ekonomion, kiu, ĝis Gama, estis plejparte bazita sur komerco en Norda kaj marborda Okcidenta Afriko. Tiuj spicoj estis plejparte pipro kaj cinamo komence, sed baldaŭ inkludis aliajn produktojn, tute novajn por Eŭropo, kio kondukis al komercmonopolo dum pluraj jardekoj. Lastaj artikoloj de la semajno: Gotika arkitekturo - Pingveno - Arkeo de Noa |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |