Vjetnama milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vjetnama Milito
Vm-map.png
Daŭro: 1-a de novembro 1955 - 30-a de aprilo 1975
Loko: Hindoĉinio
Rezulto: Venko de vjetnamo
Usona malvenko
Vjetnamo unuiĝas
Flankoj
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko Vjetnamujo
v  d  r
Information icon.svg
Usona soldato uzanta flamĵetilon

La vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado.

La militantoj estis unuflanke: Vjetnama respubliko (Sud-Vjetnamio), Usono kaj aliancanoj kiel Sud-Koreio, Tajlando, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Filipinoj.

La militantoj estis aliflanke: Vjetnama Demokrata Respubliko (Nord-Vjetnamio) kaj la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto (Vjetkongo) gerilomovado. La Sovetunio kaj Ĉinio helpis Nord-Vjetnamion kaj la Vjetkongon per militaj, financaj kaj diplomataj apogoj.

La milito estis parto de konflikto konata kiel Dua Hindoĉina Milito, en kiu partoprenis la najbaraj landoj Kamboĝo kaj Laoso.

En Vjetnamio la milito estas konata kiel Usona milito (vjetname Chiến Tranh Chống Mỹ Cứu Nước, laŭvorte milito kontraŭ la usonanoj por savi la nacion).

Antaŭeventoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas rigardi la vjetnaman militon kiel daŭrigon de la Unua Hindoĉina Milito, en kiu Francio batalis por reakiro de ĝia iama kolonio, Hindoĉinio kontraŭ la Viet Minh-movado, fondita de Ho Chi Minh kaj batalanta por la sendependiĝo de Vjetnamio.

Tiun militon de Francio apogis Usono responde al la Truman-doktrino per mono kaj loĝistiko kaj surprenante la plimulton de la kostoj en la lastaj jaroj de la milito. En 1954, la franca kolonia armeo suferis decidan malvenkon en la batalo de Dien Bien Phu.

Francio rekonis en la ĝenova kontrakto (subskribita la 21-an de julio 1954) sendependecon de Vjetnamio kaj oni dividis la landon je du zonoj ĉe la 17-a latitudo.

La kontrakto entenis, ke oni referendumas en julio 1956 pri reunuiĝo de la lando kaj pri komuna registaro. La Sud-Vjetnama registaro – per apogo de Eisenhower usona prezidento – rifuzis la partoprenon en la elektoj, aludante al tio, ke ili ne subskribis la ĝenovan kontrakton kaj tial ĝi ne havas validon por ili. Tiel la elektoj – en kiuj verŝajne venkintus la komunistoj – ne estis organizitaj kaj la lando ŝajnis resti daŭre dividita kiel Koreio.

Post neokazigo de la elektoj, la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto ekis ribelon kontraŭ la sud-vjetnama registaro. Usono, por helpi la registaron kontraŭ la geriloj, sendis armeajn konsilistojn en la sudan landon. Norda Vjetnamio – kiu mem ricevis helpon el Sovetunio kaj Ĉinio – apogis la Nacian Liberigan Fronton per armiloj, militmaterialo, konsilistoj kaj per alsendo de armeaj trupoj.

Fine de la 1950-aj jaroj, Usono apogis siajn intervenojn ideologie per la domena teorio, laŭ kiu, se en unu lando de iu regiono enpotenciĝas la komunistoj, tio kaŭzas ĉenreakcion kaj la najbaraj landoj ankaŭ komunistiĝas kaj venas sub sovetan potencon.

Usono sendis militajn spertulojn en la regionon jam en la 1950-aj jaroj kaj tri usonaj prezidentoj pligrandigis la apogojn (Eisenhower, Kennedy kaj Johnson unu niveltenis tion (Richard Nixon). Ĉio okazis kontraŭ la konsilo de la usona armea gvidantaro.

Usono neniam deklaris oficiale militon – la usona gazetaro skribis pri „vjetnama konflikto".

Kennedy kaj Sud-Vjetnamio[redakti | redakti fonton]

La Kennedy-registaro provis eksporti siajn ideologiojn pri demokratio, moderniĝo en Sud-Vjetnamion kaj kunligis la monhelpoj kun petoj je politikaj reformoj. Ili pensis, ke la demokratia Sud-Vjetnamio malpliigas la spritan krediton de la komunistoj.

Baldaŭ la usonaj konsilistoj okupis decidajn rolojn en la sud-vjetnama potenco, sed la prezidento Ngo Dinh Diem ne volis verajn reformojn.

Diem (kaj la grandparto de la registaranoj) estis katoliko en budhisma lando. Liaj taĉmentoj unufoje uzis perforton kontraŭ budhistoj, kion la usona gazetaro detale traktis. Ĉar li perdis simpation de Usono, Usono toleris puĉon kontraŭ li, kiu okazis la 1-an de novembro de 1963, kiam oni likvidis Diem-on.

La nova, sensperta gvidantaro ne kapablis fortigi la centran potencon kaj la lando destabiliĝis, okazis puĉoj kaj kontraŭpuĉoj. La suda registaro ĝis sia kolapso en 1975 ne estis tiom stabila ol dum Diem.

1964-1968[redakti | redakti fonton]

La kongreso de Usono akceptis la Tonkin-golfan deklaron post ŝajna atako kontraŭ la destrojeroj Maddox kaj C. Turner Joy (1964). Tiu deklaro donis vastan juran agosferon por prezidento Johnson.

La 8-an de marto en 1965 surteriĝis 3500 usonaj maristoj kaj aliĝis al la 25 000 armeaj konsilistoj.

Post tio rapide grandiĝis la nombro de la usonaj armeaj fortoj.

La usona publiko perdis la kredon, kiam la onidire kolapsontaj malamikoj ekis la t.n. Tet-ofensivon ĉe la plej grava vjetnama festo (lunjaro), la 30-an de januaro en 1968. Tiam la nordaj fortoj samtempe atakis la grandajn sud-vjetnamajn urbojn. Tiu ofensivo ne atingis la deklaritan celon, tio estas la ĝeneralan ribelon en Sudo, sed sukcesis en Usono, kie multajn homojn konvinkis pri nevenkebla milito.

1968-1973[redakti | redakti fonton]

Post enoficiĝo de Nixon, li komencis la laŭgradan kaj malrapidan eltiron de la usonaj fortoj. Lia celo estis la fortigo de la sud-vjetnamaj fortoj, por ke ili povu kontraŭlukti la komunistojn. Tio estis la Nikso-doktrino aŭ vjetnamiziĝo do malpliigo de la usonaj homperdoj.

En 1970 Nixon ordonis atakon kontraŭ komunistaj bazoj en Kamboĝo, en la najbaraj regionoj al Sud-Vjetnamio. Tiuj eventoj ekis la plej grandajn protestojn en la usonaj universitatoj.

La celo de la atako estis trudi la komunistojn al traktadoj, sed tio helpis la fortiĝon de la Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo.

En 1971, la sudaj vjetnamaj fortoj kun la usonanoj provis okupi la Ho-Chi-Minan padon, sensukcese.

En Usono refortiĝis la kontraŭmilitaj protestoj kaj en aprilo de 1971 200 000 protestantoj marŝis antaŭ la Blanka Domo, kie la ĉefa parolanto estis John Kerry pli posta senatoro kaj prezidenta kandidato en 2004.

La 30-an de marto de 1972, la 120 000 soldatoj de la norda armeo ekis kunorganizitan ofensivon en tri ondoj. La unua ondo okupis la nordajn regionojn de Sud-Vjetnamio, la dua militmarŝis tra la meza montaro de la lando al la marbordo, la tria atakis la areojn norde de Sajgono. La bataloj daŭris ĝis julio kaj kaŭzis ambaŭflanke grandajn perdojn. Tiam stacionis nur 70 000 usonanoj kaj el tiuj nur 6000 apartenis al la batalantaj grupoj.

Kvankam la sud-vjetnama prezidento Thieu havis pli ol kvinoblan soldataron ol la nordaj fortoj - tio estas 1 000 000 - li verŝajne kolapsintus sen la usona aera kaj loĝistika apogo.

Antaŭ la usonaj prezidantaj elektoj – 8-an de oktobro en 1972 - en sekreta traktado Kissinger interkonsentis pri kompromiso kun Le Duc reprezentanto de Norda Vjetnamio. Laŭ la interkonsento, ambaŭ fortoj povis reteni la okupitajn areojn kaj Usono rajtis plu liveri iom da armiloj por la sudaj fortoj. Fakte okazis livero en valoro de 2 miliardoj da USD dum 6 semajnoj, per la operacio Enhance Plus, tiel en 1972 Sud-Vjetnamio posedis la kvaran plej grandan aerforton de la mondo.

Usono bombardis ĝis la 30-a de decembro de 1972 Nord-Vjetnamion.

(legu ankaŭ Masakro de My Lai)

1973-1975[redakti | redakti fonton]

La 5-an de januaro de 1973, Nixon deklaris la finiĝon de la militaj operacioj kaj poste okazis la unuflankaj eltiroj de la armeaj fortoj.

La militon finis la Pariza packontrakto, subskribita la 27-an de januaro de 1973. La unuaj usonaj kaptitoj liberiĝis la 11-an de februaro.

La paco ne estis daŭra kaj la nordaj fortoj ekatakis en 1975 Sud-Vjetnamion kaj rapide okupis la landon. Ili okupis Sajgono-on la 30-an de aprilo en 1975, 2-an de julio en 1976 unuiĝis la suda kaj norda parto al Vjetnama Socialista respubliko. Onu tranomumis Saigon-on al Ho-Chi-Minh-urbo, je honoro de la iama nord-vjetnama prezidento.

Usono deklaris ekonomian embargon kontraŭ Nord-Vjetnamio en 1964, kiu daŭris ĝis la 4-a de februaro de 1994.

Militado kaj milita tekniko[redakti | redakti fonton]

Komence de la milito, la komunistoj liveris provizaĵon tage 15 tunojn (450 tunoj/monato) al Sud-Vjetnamio, dume Usono liveris en 1967 monate pli ol 1 milionon da tuno, kiu estis averaĝe por ĉiu soldato tage 50 kg. La unuopaj militbazoj en la ĝangalo ricevis ne nur cigaredojn, bieron sed ofte varman manĝaĵon per helikopteroj.

Usono subenĵetis dum la 8-jara aera ofensivo ĉ. 8 milionojn da tunoj, kio estis 4-obla kvanto ol tiu de la dua mondmilito.

Taktiko laŭ ideo de generalo Westmoreland estis difino de „liberpafaj zonoj” (free fire zonefree strike zone). Sur tiuj areoj ĉiu – ankaŭ civiluloj - estis malamikoj. Oni ofte bombardis (ankaŭ per napalmo) la vilaĝojn de la zonoj.

La strategio estis komence la elĉerpigo (attrition) de la malamiko. La sukceson montris la nombro de murditaj malamikaj soldatoj (korpokalkulo body count).

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas nur taksi la viktimojn de la vjetnamoj: oficiale mortis ĉ 1 miliono da soldatoj kaj 4 milionoj da civiluloj. Pri nombroj de la vunditoj eĉ taksoj ne ekzistas.

Ankaŭ hodiaŭ mortas homoj pro minoj, bomboj.

Usonaj viktimoj: 58 226 mortis aŭ malaperis; vundiĝis 153 303.

Sekvo de la milito estis la abolicio de la trudservo en 1973, en Usono.[1][2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]