21-a de marto
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2015 tagoj |
La 21-a de marto estas la 80-a tago de la jaro (la 81-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 285 tagoj restas.
Je la 21-a de marto okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 630: Post sia venko super la persoj la bizanca imperiestro Heraklio triumfe reportas al Jerusalemo la laŭdire veran krucrelikvon.
- 717: En la franka imperio Karolo Martelo venkis dum la batalo de Vincy (proksime al Cambrai) la merovidan reĝon Ĉilperik la 2-an kaj tiel iĝis la dominonto en okcidenta Eŭropo (t.e. venkis la armeon de Neŭstrio)
- 1098: Romkatolika monaka ordeno de cistercianoj fondiĝis
- 1152: Reĝo de Francio Ludoviko la 7-a divorcis kun Eleonora de Akvitanio
- 1349: Erfurto: oni masakris ĉ. 900 judojn, akuzitaj pri kaŭzo de la epidemio de nigra morto
- 1684: Giovanni Domenico Cassini malkovris satelitojn de Saturno: Diono kaj Tetiso
- 1788: Nov-Orleano estis detruita de incendio
- 1804: En Francio ekfunkciis civila kodekso - la unua moderna kodigo de civila juro nomata poste kiel kodekso de Napoleono (Varsovian Duklandon eniris en 1808 kaj ĝis 1946 validis sur teritorio de Kongresa Pollando)
- 1809: Princo Józef Poniatowski iĝis ĉefkomandanto de pola militistaro en Varsovia Duklando
- 1844: Komenco de kalendaro en Bahaa Kredo
- 1857: Rezulte de tertremo en Tokio pereis 107 mil personoj
- 1871: Otto von Bismarck iĝis federacia kanceliero
- 1874: En Hungario formiĝis registaro de István Bittó
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Kloeo
- 1909: La fizikaj restaĵoj de la Báb estas entombigitaj en Sia Maŭzoleo sur la deklivo de la monto Karmel (Palestino/Israelo)
- 1919: Hungara Sovetrespubliko estiĝis.
- 1931: Juho Sunila la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1933: Heinrich Himmler ordonis establi la unuan germanan koncentrejon apud Dachau
- 1935: Persio eknomiĝis Irano
- 1937: Germanio: en preĝejoj oni legis enciklikon de Pio la 11-a kondamnanta ideologion de la Nazia Germanio
- 1939: Klaipėda estis aneksita al Nazia Germanio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Poznań nokte de la 20-a/21-a de marto sur benkoj kun germanlingva surskribo Nur por germanoj aperis pollingva alskribo Postaĵoj viaj, sed benkoj niaj; en Ĝenerala Gubernio establiĝis Mastrum-Oficejo pri Ledoj kaj Peltoj
- Pola registaro en ekzilo eldonis Polan Blankan Libron kun elekto de dokumentoj pri polaj-germanaj kaj polaj-sovetaj rilatoj ĝis septembro 1939;
- 1941: En Poznań en malliberejo ĉe la strato Młyńska germanoj senkapigis 10 polojn
- 1942: Arthur Greiser ordonis al germanaj juĝejoj en Varto-Lando ne respekti eĉ plej fidindajn atestojn de poloj
- Hitler nomumis Fritz Sauckel ĉefrespondeculo pri forveturigo al Nazia Germanio de trudlaboristoj el okupataj ŝtatoj
- 1943: Nekonataj farintoj (verŝajne pola rezista movado) rabis en Lublin de Tabak-Magazeno 300 kg da tabako, detruis la ceteron kune kun aparatoj; Intelektul-kampanjo: germana polico pafekzekutis kadre de "kampanjo Palestino" en geto de Radom 130 reprezentantojn de juda intelektularo, en Szydłowiec 10 judojn, kaj en 2 aliaj lokoj 13 personojn; en Varsovio membroj de la Organizaĵo de Eta Sabotado "Wawer" presis kaj vendis 10 mil ekzemplerojn de falsigita aldono al "Nova Varsovia Kuriero"
- En Glasgow inaŭguris sian agadon pola Ŝtata Komercista Liceo; pola episkopo en Detrojto per radio apelaciis por helpo al polaj infanoj
- 1944: Germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto pli ol 100 personojn; partizana taĉmento de Pola Enlanda Armeo batalis en Kock kun germanaj ĝendarmoj
- 1945: Ĉefministro de pola registaro en ekzilo konstatis ke britaj regopovoj cenzuras enhavon de depeŝoj sendataj al Pollando; soveta NKVD forveturigis de Pollando al regiono de Uralo 1400 arestitajn polojn; dum brita aeratako al sidejo de Gestapo en Kopenhago oni erare bombadis polan apudan lernejon - pereis 102 personoj, en tio 86 infanoj; usona armeo okupis germanan Saarbrücken
- 1952: Kwame Nkrumah kiel la unua afrikano iĝis ĉefministro de brita kolonio Ora Bordo (nun Ganao)
- 1953: Antonín Zápotocký iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1960: Masakro de Sharpeville estis.
- 1964: La 9-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Kopenhago
- 1968: Arabaj-israelaj militoj: israelaj specialaj fortoj atakis rezidejon de Organizaĵo por Liberigo de Palestino en Jordanio; dum batalo pereis 180 araboj kaj 20 israelaj soldatoj
- 1970: La 15-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Amsterdamo
- 1979: Batal-grupo de Socialisma Asocio de Polaj Studentoj eniris al loĝejo de Jacek Kuroń, kie okazis prelego kadre de la Societo de Sciencaj Kursoj - atakantoj serioze batis partoprenantojn kune kun la hejmanoj
- 1980: Pollando: Walenty Badylak sinbruliĝis en Krakovo protestante kontraŭ prisilentado de la masakro de Katin flanke de komunistaj regopovoj
- 1980: En protesto kontraŭ la Soveta invado en Afganio, la usona prezidento Jimmy Carter anoncis bojkoton de la Someraj Olimpikaj Ludoj en Moskvo.
- 1990: Namibio sendependiĝis (de Sud-Afriko)
- 1999: Bertrand Piccard kaj Brian Jones kiel la unuaj ĉirkaŭiris la Teron per balono
- 2005: Parlamento de Islando donis civitanecon al estinta mondĉampiono pri ŝako Bobby Fischer, serĉata de Usono
- 2009: En Slovakio oficanta prezidento Ivan Gašparovič gajnis prezidentan baloton kune kun Iveta Radičová
- 2012: En Malio rezulte de puĉo oficanta prezidento Amadou Toumani Touré eksiĝis
- 2014: Siria enlanda milito: batalo de Kasab (Gubernio Latakia) inter opoziciaj fortoj kaj la siria armeo komenciĝis
- 2014: Eŭropa Unio kaj Ukrainio subskribis en Bruselo politikan parton de la kontrakto pri asociiĝo
- 2014: Politika krizo en Krimeo: ekvalidis kontrakto inter Rusio kaj Republiko Krimeo kune kun apartigita urbo Sebastopolo pri ilia eniro al Rusio kiel Krimea Federacia Distrikto
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1295: Henriko Suso, germana dominikano, teologo kaj mistikulo, reprezentanto de mistikismo rejna-flandra (m. 1366)
- 1417: Nikolao de Flüe, svisa kristana mistikulo, Patrona Sanktulo de Svislando (m. 1487)
- 1666: Ogyū Sorai, japana konfuceanisma filozofo en la epoko de Edo (m. 1728)
- 1685: Johann Sebastian Bach, germana komponisto (m. 1750)
- 1716: Josef Seger, ĉeĥa-germana komponisto, orgenisto, edukisto (m. 1782)
- 1736: Claude Nicolas Ledoux, franca arkitekturisto, kunfondinto de novklasika arkitekturo (m. 1806)
- 1763: Jean Paul, germana verkisto (m. 1825)
- 1768: Jean Baptiste Joseph Fourier, franca matematikisto kaj fizikisto (m. 1830)
- 1806: Benito Juárez, prezidento de Meksiko (m. 1872)
- 1825: Aleksandr Moĵajskij, rusa mara subadmiralo kaj pioniro de aviado (m. 1890)
- 1839: Modest Petroviĉ Musorgskij, rusa komponisto kaj pianisto (m. 1881)
- 1840: Franciŝak Baguŝeviĉ, belorusa poeto, prozisto kaj instruisto, partoprenanto de la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio (m. 1900)
- 1851: İsmail Gaspıralı, krime-tatara socia aganto, eldonisto, verkisto kaj politikisto (m. 1914)
- 1852: Arthur Milchhoefer, germana arkeologo (m. 1903)
- 1864: Ferenc Blaskovits, hungara pastro, politikisto (m. 1937)
- 1875: Erzsébet Krüzselyi, hungara poetino (m. 1953)
- 1887: Erich Mendelsohn, germana ekspresionisma arkitekto (m. 1953)
- 1887: Lajos Kassák, hungara verkisto, pentristo, arkitekuristo (m. 1967)
- 1877: József Pakots, hungara juristo, ĵutnalisto, verkisto (m. 1933)
- 1895: Leonido Utjosov, rusia kantisto (m. 1982)
- 1898: Janusz Groszkowski, pola elektronikisto kaj radioteknikisto, kiu deĉifris stirsistemon de V-1 kaj V-2, prezidanto de Pola Scienca Akademio (m. 1984)
- 1890: Gerő Daday, hungara pentristo (m. 1979)
- 1891: Károly Szelle, rumania hungara kuracisto, komponisto (m. 1958)
- 1907: Zoltán Kemény, hungara pentristo, skulptisto (m. 1965)
- 1908: Endre Kun, rumania hungara inĝniero pri tekstilo, verkisto pri ekonomio (m. ?)
- 1913: Sándor Tóth, rumania hungara matematikhistoriisto (m. 2007)
- 1916: Bismillah Ĥan, barata muzikisto (m. 2006)
- 1919: Tibor Bogdán, rumania hungara psikologo, sociologo
- 1920: Éric Rohmer, franca kino-reĝisoro (m. 2010)
- 1923: Nirmala Srivastava, barata guruo, jogano, pacaktivistino (m. 2011)
- 1925: Peter Brook, angla filma, teatra kaj opera reĝisoro juddevena, sursceniginto de la barata epopeo Mahabharato
- 1927: Hans-Dietrich Genscher, germana politikisto
- 1928: Peter Hacks, germana verkisto (m. 2003)
- 1932: György Bretter, rumania hungara filozofo (m. 1977)
- 1940: Solomon Burke, usona rok-kantisto (m. 2010)
- 1942: Ali Abdula Saleh, la unua prezidento de Jemeno
- 1943: András Buzás, hungara grafikisto
- 1946: Timothy Dalton, brita aktoro
- 1946: László Vinczeffy, rumania hungara pentristo, skulptisto
- 1949: Slavoj Žižek, slovena filozofo, sociologo, marksisto, psikoanalizisto
- 1956: Gyula Miholcsa, rumania hungara kameraisto, reĝisoro
- 1960: Ayrton Senna, brazila aŭtosportisto, trifoja mondĉampiono en Formulo 1 (m. 1994)
- 1968: Jaye Davidson, brita aktoro
- 1978: Rani Mukerji, barata aktorino
- 1980: Ronaldinho, brazila futbalisto
- 1983: Enikő Burján Gál, rumania hungara pentristino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 547: Benedikto de Nursio, katolika monaĥo (n. ĉ. 480)
- 867: Aelle la 2-a, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 867: Osbert, reĝo de Northumbria, Anglio, ĉ.848-866 (n. nekonata)
- 1076: Roberto la 1-a, duko de Burgonjo (n. 1011)
- 1471: Jiří z Poděbrad, reĝo de Bohemio (n. 1420)
- 1487: Nikolao de Flüe, svisa ermito, mistkulo, sanktulo (n. 1417)
- 1571: Hans Asper, svisa pentristo kaj desegnisto (n. 1499)
- 1617: Pokahontas, indiana princino (n. ĉ. 1595)
- 1723: János Gassner, jezuita oratoro (n. 1686)
- 1729: John Law, skota ekonomikisto (n. 1671)
- 1751: Johann Heinrich Zedler, germana eldonisto kaj aŭtoro de enciklopedio (n. 1706)
- 1762: Nicolas Louis de Lacaille, franca astronomo (n. 1713)
- 1801: Andrea Luchesi, itala komponisto (n. 1741)
- 1843: Robert Southey, angla poeto (n. 1774)
- 1892: Annibale de Gasparis, itala astronomo kaj matematikisto (n. 1819)
- 1910: Félix Tournachon Nadar, franca fotisto, karikaturisto, literaturisto, desegnisto, aerŝipisto (n. 1820)
- 1911: Károly Bisztray, hungara verkisto (n. 1822)
- 1928: Franz Zwach, aŭstra-germana esperantisto (n. 1856)
- 1936: Aleksandr Glazunov, rusa komponisto kaj pedagogo (n. 1865)
- 1952: László Udránszky, hungara kuracisto (n. 1862)
- 1957: Béla Apáti Abkarovics, hungara pentristo, grafikisto (n. 1880)
- 1957: Charles Kay Ogden, angla verkisto, filozofo kaj lingvisto, aŭtoro de la planlingvo Baza Angla (n. 1889)
- 1962: Erzsi Sándor, hungara operkantistino (n. 1885)
- 1967: Aurél Gredinár, rumania hungara ĵurnalisto, dramisto (n. 1896)
- 1977: Imre Mikó, rumania hungara juristo, verkisto (n. 1911)
- 1977: Miklós Fischer, hungara vekisto (n. 1893)
- 1978: Cearbhall Ó Dálaigh, prezidento de Irlando (n. 1911)
- 1980: Walenty Badylak, soldato de Pola Enlanda Armeo, sinbruliginto kontraŭ prisilentado de la masakro de Katin (n. 1904)
- 1998: László Kazár, rumania hungara grafikisto n. 1913)
- 2004: Hermann-Josef Weidinger, aŭstra pastro kaj fakulo de kuracherboj sanigaj
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Ĉiujare en tiu ĉi tempo estas (sur la norda hemisfero la printempa) ekvinokso.
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Ŝafo: ♈ (ĝis la 21-a de aprilo)
- Romkatolika Eklezio: Nikolao de Flüe, svisa ermito
- Internacia Tago de Batalo Kontraŭ Rasa Diskriminacio; establita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Nacia tago en Namibio, tago de la sendependiĝo (1990)
- Monda Tago de Poezio - fiksita de Unesko aŭtune 1999
- Noruzo - tradicia irana novjara festo (perse: la Nova Tago); agnoskita en 2010 de UN kiel internacia
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 21-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.