Roland Dumas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dumas.
Roland Dumas
Roland Dumas
Roland Dumas, en la jardeko de 1980.

En funkcio:
8-a de marto 1995 – 1-a de marto 2000
Antaŭulo Robert Badinter
Sekvanto Yves Guéna (Prezidanto)
Monique Pelletier (Membre)

Ŝtatministro (Francio)
En funkcio:
10-a de majo 1988 – 28-a de marto 1993
Venanta post Jean-Bernard Raimond

Ministro pri eksteraj rilatoj
10-a ministro pri eksteraj aferoj de la 5-a Respubliko
En funkcio:
7-a de decembro 1984 – 20-a de marto 1986
Venanta post Claude Cheysson

En funkcio:
18-a de decembro 1983 – 7-a de decembro 1984
Venanta post André Chandernagor

En funkcio:
2-a de aprilo 1973, 21-a de junio 1981 – 2-a de aprilo 1978, 28-a de marto 1993

En funkcio:
12-a de marto 1967 – 30-a de junio 1968

En funkcio:
19-a de januaro 1956 – 9-a de oktobro 1962

Naskiĝo 23-a de aŭgusto 1922
en Limoges, Francio
Nacieco Franca
Politika partio Socialista Partio
Profesio Advokato
v  d  r
Information icon.svg

Roland Dumas, naskiĝinta la 23-an de aŭgusto 1922 en Limoges (Haute-Vienne), estas franca advokato kaj politikisto.

Proksima de François Mitterrand, li estis plurfoje ministro, pri eksteraj rilatoj de 1984 ĝis 1986 kaj pri eksteraj aferoj de 1988 ĝis 1993. Li poste prezidis la Konstitucian Konsilion de 1995 ĝis 2000.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Prezidanto de la Konstitucia Konsilio[redakti | redakti fonton]

En 1995, du monatojn antaŭ la fino de la dua mandato de François Mitterrand, Roland Dumas estis nomumita de la prezidanto de la Respubliko prezidanto de la Konstitucia Konsilio.

Juĝaj kaj amasinformilaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1997, li estis citita en la aferoj Elf kaj fregatoj de Tajvano, pri la rolo ludita de sia amorantino Christine Deviers-Joncour. Li decidis provizore interrompi sian oficon de prezidanto de la Konstitucia Konsilio la 24-an de marto 1999, poste li estis devigita demisii la 1-an de marto 2000.

Kondamnita unue al ses monatoj da firma malliberigo kaj du jaroj kun prokrasto, li fine estis agnoskita senkulpa pri ĉio, kio kondukis lin al juĝado[1].

Ankaŭ persekutita pro kompliceco de fidotrompo, en la heredo de la skulptisto Alberto Giacometti, kies testamenta plenumanto li estis, Roland Dumas estis kondamnita, definitive al dek du monatoj da malliberigo kun prokrasto kaj 150 000 eŭroj da monpuno sekve de la forĵeto de lia apelacio al la Kasacia Kortumo la 10-an de majo 2007[1].

Okaze de la Franca prezidanta baloto de 2007, li subtenis la socialisman kandidatinon Ségolène Royal.

Roland Dumas estis unu el la unuaj subtenantoj de Dieudonné en 2006. Li lasis sin foti kun Bruno Gollnisch, Jany Le Pen, kaj Alain Soral[2], kaj subskribis rekomendan leteron por la akcepto de Louis Aliot en la advokataron[3].

En decembro 2010, li okupis la amasinformilojn kaj la politikan mondon, irante dum kelkaj tagoj al Eburbordo kun sia kolego Jacques Vergès por defendi la elirantan prezidanton Laurent Gbagbo, kiu kontestis la venkon de Alassane Ouattara en la prezidanta baloto de 2010, agnoskita de sendependa balota komisiono kaj de preskaŭ la tuto de la internacia landaro[1]. Laŭ la gazeto Libération, Dumas estus konvinkita iri tien de Marcel Ceccaldi, konsilanto de pluraj afrikaj ŝtatestroj, jura konsilanto de FN kaj eksa proksimulo de Jean-Marie Le Pen[3].

Detalo de mandatoj kaj oficoj[redakti | redakti fonton]

Mandato de deputito[redakti | redakti fonton]

Lokaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Registaraj oficoj[redakti | redakti fonton]

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Dominique Loeillet, « Biografio », en la interretejo lci.tf1.fr, la 20-an de januaro 2011
  2. Raphaëlle Bacqué, « Roland Dumas, la 'ekstermoralisto' », Le Monde, la 13-an de januaro 2011
  3. 3,0 3,1 La Côte-d'Ivoire, nouveau terrain de jeu de l’extrême droite française? (la 7-an de januaro 2011). Alirita la 18-an de januaro 211.

Anekdaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]