Namibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Republic of Namibia
Republiek van Namibië
Republik Namibia
Namibio
Flago de Namibio
(Detaloj)
Coat of arms of Namibia.svg
(Detaloj)
Nacia himno: Namibia, Land of the Brave
Namibio, lando de bravuloj
Nacia devizo: Unity, Liberty, Justice
Unueco, libero, justeco
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vindhuko,
22°33′S 17°15′E  /  22.55°S, 17.25°O / -22.55; 17.25 (Namibio)
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Ĉefa(j) lingvo(j) afrikansa, oŝivamba, germana kaj aliaj etnaj lingvoj
Areo
 % de akvo
824 292 km²
?
Loĝantaro 2 100 000 (2011)
Loĝdenso 2,5/km²
Loĝantoj ovamboj, hereroj, boŝmanoj k.a.
Horzono UTC+1
Interreta domajno .na
Landokodo NAM
Telefona kodo 264
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Hifikepunye Pohamba
Ĉefministro Nahas Angula
Nacia tago 21-a de marto
Sendependiĝo disde Sudafriko 21-a de marto 1990
Ekonomio
Valuto Namibia dolaro (NAD)
MEP laŭ 2013
– suma $ 12 868 Mio.
– pokapa $ 5 920
v  d  r
Information icon.svg

Namibio estas ŝtato en Sud-Okcidenta Afriko, situanta inter Angolo, Zambio, Bocvano, Sudafriko kaj la Atlantika Oceano.

La nomo de la ŝtato estas derivita de la dezerto Namibo, kiu okupas la tutan marbordan spacon de la lando. Ĝin oni elektis je la sendependiĝo kiel neŭtralan nomon, por ne malkontentigi iun el la multnombraj etnoj de la lando.

Pro la sama politika kaŭzo oni decidis kontraŭ la ĝistiamaj administraj lingvoj kaj elektis anstataŭe la anglan lingvon, kiun multaj pliaĝuloj, precipe en la nordo de la lando, ne regas. La plej multaj namibianoj parolas krom sia etna lingvo ankaŭ la afrikansan, kelkaj ankaŭ la germanan.

Nacia festotago estas la 21-a de marto, la tago de le sendependiĝo (1990).

Baza informo[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: NA.
  • E-nomo: Namibio.
  • Nacia nomo: Namibia.
  • Areo: 824.292 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Sam Nujoma (1990).
  • Ĉefurbo: Vindhuko (125 mil).
  • Loĝantaro: 1.545 mil (1995), inter ili ovamboj 76%, okavangoj 16%.
  • Ŝtatlingvo: afrikansa kaj angla.
  • Eksporto: diamanto, uranio, fiŝa kaj vianda produktoj.
  • Pokapa GNP: 2.000 $.
  • Historio: de 1884 kolonio de Germanio (hereroj) , de 1920 - teritorio sub administrado de Sud-Afrika respubliko. En 1990 ĝi fariĝis suverena ŝtato.
Tipa bildo por vastaj partoj de Namibio: La ruĝa sablo de la Namibo, savanaj graminacoj, montarĉenoj – kaj barilo de farmbieno

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Namibio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Namibio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]