Vikipedio:Diskutejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diskuteja arkivo
 Diskuteja arkivo 
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 218 088 artikoloj.


Babilu ĉe #wikipedia-eo !
Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo
Aliĝu al WikiEO-l !
Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l
Mallongigoj
Simbolaj ligiloj uzeblaj por pli rapide atingi gravajn paĝojn
Neesperanto
Alilingvejo: Neesperanto
(Discussions not in Esperanto)


Diversejo

Diversejo
(Gen. topics)

Aldoni temon al la Diversejo

Lingvejo

Lingvejo
(Lang. topics)

Aldoni temon al la Lingvejo

Teknikejo

Teknikejo
(Tech. topics)

Aldoni temon al la Teknikejo

Administrejo

Administrejo
(Admin. topics)

Aldoni temon al la Administrejo

Por ĝeneralaj temoj (nek lingvaj, nek teknikaj), rajtoj, reguloj, politiko, novaj projektoj, ktp.
Por lingvaj temoj kaj demandoj, tradukproblemoj, terminoj, titoloj de artikoloj, ktp.
Por teknikaj temoj pri Vikipedio, ŝablonoj, kroziloj. Vikipediaj versioj, robotoj, ktp.
Por demandoj kaj petoj al administrantoj, interrilataj problemoj, ktp.


Kompleta enhavo


  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon

Enhavo


Diversejo


Diversejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri ĝeneralaj temoj (tamen nek lingvaj, nek teknikaj) rilate al Vikipedio. Ekz. kopirajto, Vikipolitiko, regularo, reta etiketo, konkursoj, Vikiprojektoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Diversejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Alvoko al legindigo aŭ eĉ elstarigo de la 1000 nepre havendaj artikoloj

Karaj mi ŝatas ĉi-tie alvoki al nova projekto, al kiu mi promesas persone kontribui dum la venontaj monatoj: Helpu elstarigi la 1000 havendajn artikolojn en nia vikipedio ĝis fino de 2015!

Kion oni povas konkrete fari? Nu unua paŝo estas, ke oni helpu, ke ĉiuj tiuj artikoloj havu almenaŭ longecon super 10000 bitokoj. Tio koncernas aktuale 669 artikolojn. Dua paŝo estas lingve relegi kaj kontroli tiujn artikolojn. Valora kontribuo povas esti aldoni mankantajn referencojn. Tiam oni elektu tiujn el la artikoloj, pri kiuj oni mem aparte kompetentas, kaj ilin oni legindigu aŭ elstarigu.DidiWeidmann (diskuto) 21:03, 26 Aŭg. 2014 (UTC)

Nur ankoraŭ 666 de la 1000 sub 10 bitokoj - helpu ke ĉiu-tage fariĝu kelkaj malpli!DidiWeidmann (diskuto) 15:11, 27 Aŭg. 2014 (UTC)
En la portalo biologio mi vidas fungoj kun 8 826 bajtoj. Mi klopodos plibonigi ĝin. Ĉu estus aliaj kunlaborantoj ?--pino (diskuto) 17:02, 27 Aŭg. 2014 (UTC)

Nun mi vidas ke fungojordinara hordeo havas pli grandaj ol 10 kB‎. Kiel oni modifias la listojn ? --pino (diskuto) 17:46, 28 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi informas, ke ekde kelkaj semajnoj mi dediĉas miajn energiojn, krom al korektado de novaj artikoloj, al plialtigo de la milo da gravaj artikoloj. Mi ne ĉiam metas la ŝablonon redaktata. Pro tio mi informas pri mia agadplano: mi laŭiras la suban liston kaj klopodas plialtigi (ĉu al dua ĉu al tria kategorio) tiujn pri kiuj mi iom povas kompreni, geografio, historio, literaturo, politiko ktp. Mi scias neniom pri fiziko, kemio, matematiko, teknologio ktp., kaj ankaŭ ne pri neeŭropaj kulturoj, tio estas transkribo el ĉina, japana ktp. Mi nun faras artikolojn kiuj komencas per litero ko, nome konfuceismo, Kongo, konservismo, konstitucio, Konstanteno ktp. Mi foje uzas helpon de WikiTrans. Kunlaborantoj bonvolu ataki la fakojn pri kiuj mi malfakas, aŭ komence per letero A (mi jam trakuris ĝis K) aŭ per finaj leteroj. Tiele ni ne koincidos kaj malhelpos per konkurenco.--kani (diskuto) 22:18, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton. Nun la plaj altigotaj artikoloj estas ĉirkaŭ 634. Mi diras, ke estas ĉirkaŭ, ĉar antaŭe kvankam la ĝenerala nombro de la tabelo en paĝo [1] ĝis datigiĝis nur post semajno aŭ iom tia la partikularaj listoj atingeblaj de tie ĝisdatigiĝis post minutoj, maksimume unu horon; mi celas diri, ke se vi altigis artikolon el kategorio, tio post maksimume unu horon jam aperis en la pli alta listo. Tamen tio haltiĝis. Nun ekzemple MateriismoMediteraneo (kiel vi povas vidi, mi estas jam ĉe la litero mo) estas certe super la kategorio de malpli grandaj ol 10 kB sed ankoraŭ aperas tie kaj ne en la koresponda pli supra listo. Ĉu iu povas helpì.--kani (diskuto) 09:41, 20 Sep. 2014 (UTC)
Eĉ plej nekompreneble. Mi ĵus plialtigis artikolon Mekko kaj ĝi tuj aperis en la koresponda duaranga listo, sed ne ankoraŭ la aliaj menciitaj.--kani (diskuto) 11:42, 20 Sep. 2014 (UTC)
Ŝajne tio renormaliĝis kaj la menciitaj artikoloj jam aperas en la koresponda listo, sed ŝajnas, ke necesas pli da materialo ol antaŭe. Mi devis senĉese aldoni materialon por ke ili venu al ĝusta loko.--kani (diskuto) 15:00, 20 Sep. 2014 (UTC)

Saluton. Mi skribas por danki al vi pro tiu ĉi tre bonvena iniciato. Iuj eble ankoraŭ rememoras pri Vikipedio:Konkurso, kiu jam en aprilo 2010 plibonigis 57 el ĝuste tiuj 1000 havendaj artikoloj kaj per tio eĉ gajnigis al la Vikipedio en Esperanto specialan premion pri la plejalta kresko tiumonate. Mi tre ĝojas, ke vi nun decidis koncentriĝi pri plia plibonigo de tiuj artikoloj, kaj sincere deziras sukceson kaj ĝuon! --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:51, 9 Nov. 2014 (UTC)

Fine de la jaro 2014 la ciferoj de la tri kategorioj estas respektive 527+357+113=997, ne milo. Kio okazis? Ĉu iu forviŝis tri artikolon el la komenca listo aŭ simple forviŝis la ŝablonon el tri artikoloj? Se temas nur ke oni devas aldoni tri artikolojn al la listo, mi dezirus partopreni en la decidon ĉar certe mi multe kontribuis al la plialtigo de la du pli altaj kategorioj kaj ĉefe al malaltigo de la plej malalta.--kani (diskuto) 18:57, 23 Dec. 2014 (UTC)
La listo ĉi-vikie estas kategorio-paĝo, do oni ne povintus forviŝi ion ajn el tie. Plej verŝajne oni senintence forigis la kategorigan ŝablonon el tri artikoloj, kaj tiuokaze estos malfacilege retrovi ilin. Eble ni simple komparu nian liston kun la Meta-Vikia kaj trovu tion, kio mankas ĉe ni. Tempodivalse (diskuto) 03:17, 27 Dec. 2014 (UTC)
Laŭ tio, mi trovis la unuajn du kiuj perdis la ŝablonon nome Marilyn Monroe kaj The Beatles. Ia tema koincidenco pensigas min pri intenca forigo fare de iu. Tria estas iom malsimila ĉar temas pri Interpola formulo de Brahmagupta nome matematika formulo kiu interligas ne al similaj artikoloj sed al biografiaj artikoloj pri tiu Brahmagupto. Ĉu mi mem rajtas meti la "perditajn" ŝablonon?--kani (diskuto) 01:32, 28 Dec. 2014 (UTC)
Strange, mi rigardetis en la historion de Marilyn Monroe kaj The Beatles sed ne povis trovi redakton kun forigo faritan dum la lastaj kelkaj jaroj - laŭvide la ŝablono dekomence neniam tie ĉeestis. Ĉu eble la Meta-Vikia listo iam ŝanĝiĝis kaj la kopio ĉe nia vikio ne plu ekzakte spegulas ĝin?
Koncerne la trian artikolon - la nuna artikoleto pri la formulo estu enigita en novan pri la persono Brahmagupto mem (kiun la Meta-Vikia listo jam inkluzivas). Ŝajnas ke ni ĉi-momente eĉ ne havas ĝermeton pri ĉi tiu havenda artikolo! Tamen tio al mi indikas ke la Meta-Vikia listo malsamiĝis — ĉar antaŭe ni havis plene 1000 artikolojn, ĉu? Tempodivalse (diskuto) 04:47, 28 Dec. 2014 (UTC)

Fakte la artikolo pri Bramagupto, du tiu pri la formulo havas falsan ligilon. Ĉi-lastan mi nun tuj korektas. Poste mi fakte deziras krei la mankantan biografian artikolon.DidiWeidmann (diskuto) 16:58, 28 Dec. 2014 (UTC)

La falsan ligilon mi korektis. Nun do sekvos la artikoloDidiWeidmann (diskuto) 16:58, 28 Dec. 2014 (UTC)
La ĝermo de la artikolo Brahmagupta nun estas verkita. Se aliaj volas grandigi kaj plibonigi, mi elkore invitas vin, almenaŭ do nia listo de la 1000 havendaj artikoloj nun kompletas (ĝi do evidente ĝis nun malkompletis!)DidiWeidmann (diskuto) 17:35, 28 Dec. 2014 (UTC)
Ankaŭ Jesuo Kristo ne havas la ŝablonon. Se oni metas ĝin nia listo de 1000 artikoloj enhavus 1001. Mi ne estas kristano sed konsideras, ke tiu artikolo estas pli grava ol Brahmagupta ekzemple. Tamen mi timas, ke ne estos la nura kazo. Nun mi trakuras la tutan liston: finis la biografiojn kaj pluiris. La anglalingva artikolo en:Military estas en la listo, sed ne estas koresponda esperantlingva artikolo (vikimedio proponas Armearo). Tiele 1002. Malvarmumo ne nur ne havas ŝablonon sed havas nur 1 linion. Tiele 1003. Ankaŭ Rokaĵo, Elektromagneta forto, Pomo, Lineara algebro, Luktoarto kaj Vikingoj ne havas ŝablonojn. Tiele 1009. Krome la anglalingva artikolo en:Gambling estas en la listo, sed ne estas koresponda esperantlingva artikolo (vikimedio proponas Hazardludo, sed eble pli bone Vetludo). Tiele 1010.--kani (diskuto) 18:45, 28 Dec. 2014 (UTC)
Pli kaj pli mi konfuziĝas: Interpola formulo de Brahmagupta neniam havis la ŝablonon. Do mi konkludas ke aŭ estas alia, tria perdita artikolo, aŭ nia listo ĉiam havis nur 999 artikolojn. La malantaŭan mi trovas malprobabla ĉar oni supozeble plurfoje kalkulis pasintece la tri subkategoriojn de la listo je mil.
Mi proponas ke ni kreu apartan paĝon listigantan la mil artikolojn anstataŭ dependi nur al efemera kategorio-paĝo. Jam evidentas kiel facile estas perdi artikolojn sen spuro, ĉu pro erara ŝablonforigo aŭ ĉu pri intenca malhelpo. Tempodivalse (diskuto) 23:07, 28 Dec. 2014 (UTC)
Post peniga pacienca vizito al la milo da artikoloj de la anglalingva vikimedio mi ne konstatis pliajn diferencojn krom la jam menciitajn. Mi supozas, ke ni povas marki artikolon Jesuo Kristo anstataŭ Brahmagupta kaj forgesi pri la aliaj 9 "perditaj", sed ĉu oni povas scii kial ni havas aliajn 9 kaj kiuj ili estas? Mi samopinias kun Tempodivalse pri aparta paĝo kun la netuŝota listo.--kani (diskuto) 23:45, 28 Dec. 2014 (UTC)
Ĥaha! Fine mi trovis la problemon. La artikolo Jesuo Kristo ankoraŭ havas la ŝablonon sed pro mis-enigo de referencoj ĝi iel ekmalfunkciis. Jen la problemiga redakto: [2] Verŝajne la ŝablono ĉe la aliaj du artikoloj ankaŭ perdiĝis per simila maniero. Sed nun estas 1001 artikoloj ... ni devas ion formovi. Mi konsentas ke Jesuo Kristo estas pli nemalhavenda ol Brahmagupta.
Plue, la nesameco inter la du listoj plej probable eksplikiĝas per tio, ke Meta-Vikio de temp' al temp' ŝanĝas la enhavojn de sia listo; dume la EO-vikipedia restas senŝanĝa. Eble oni povos trovi la precizajn nekongruajn artikolojn per la dekstrflanka tablo ĉe meta:List of articles every Wikipedia should have kiu montras ĉiujn lastajn formovojn kaj aldonojn. Tempodivalse (diskuto) 00:40, 29 Dec. 2014 (UTC)
Ŝajne ĉio iras en bona direkto. Tamen, se mi ne eraras, nun la kalkulo estas ĝuste mila, sed devus esti 1001, ĉar mankis 3 kaj ni aldonis 4 nome Jesuo Kristo, Brahmagupta, Marilyn Monroe kaj The Beatles. Aŭ eble Jesuo Kristo estis enkalkulita kvankam ne montriĝis la ŝablono. Se tio ĝustas, nun la afero estas solvi kiel eviti novajn perdojn.--kani (diskuto) 00:56, 29 Dec. 2014 (UTC)

Ĉu mankas ankoraŭ unu el la listo?

Mi fakte kontrolis kaj konstatis, ke aŭ mankas ankoraŭ alia el la artikoloj aŭ ĉe unu ankoraŭ mankas la ŝablono, ĉar la sumo de la artikoloj en la tri kategorioj malpli ol 10 KB (435), malpli ol 30 KB (445) kaj pli ol 30 KB (119) nun donas 999 anstataŭ 1000! Do evidente unu mankas! Samtempe mi povas konstati, ke evidento multaj kontribuis multon lastatempe, ĉar la nombro de la havendaj artikoloj kun malpli ol 10 KB malkreskis al 435, dum la nombro de artikoloj kun pli ol 30 KB kreskis al 119! Tio estas konsiderinda progreso, konstatante, ke en aŭgusto 2014 ankoraŭ 669 de la artikoloj havis longecon de malpli ol 10 KB!DidiWeidmann (diskuto) 13:19, 16 Jan. 2015 (UTC)

Krom ke ja unu perdiĝis kaj nun la milo estas nur 999, strangas, ke ĉirkaŭ 100 artikoloj plialtiĝis je kategorio dum malmulta tempo. Kiu aŭ kiuj faris tion? Kaj kresko kaj perdigo. Krome mi konstatis alian strangaĵon: ĉiam la nombro de la du plejaltaj kategorioj kune plialtiĝas dum inverse tiu de la plej suba plialtiĝas; tio estas logike normala, sed lastatempe iomete kreskis la plej suba: tio nenormalas. Ĉu iu forprenis materialon pro iu kialo aŭ ĉu iu bojkotas? Mi nun laboras ĉe la T, ĝuste pri Taĝ Mahalo al plej alta kategorio. Kaj sekvos laŭ la alfabeto.--kani (diskuto) 17:13, 29 Jan. 2015 (UTC)
Kara Didi Weidmann, kiel tio povas okazi? Ĉu anstataŭ serĉi tiun kiu estis la perdita grava paĝo (mi jam faris tion iam rakontite en la supra fadeno) iu unuope (mi supozas) aldonas al la listo du artikolojn? Mi aludas al la ĵus aldonitaj Vetludo kaj Militfortoj kun verda marko de unu el la milo. Aŭ mi eraris kaj temas nur pri alinomigo kaj tiel, kiel tio povas aperi en la paĝo de Novaj paĝoj? Mi opinias, ke oni fuŝas pli kaj pli la aferon. Ĉu iu administranto povas direkti la taskon? --kani (diskuto) 18:57, 29 Jan. 2015 (UTC)
Alivorte: iu forigas artikolojn el la dua kategorio kaj alia (aŭ la sama) aldonas artikolojn al la unua kategorio. Per tio oni nuligas la laboron faritan de vikipediistoj kiuj penis por plialtigi artikolojn, dum aliaj misfaras (malfaras) ties atingojn. Ĉu tio decas?--kani (diskuto) 02:02, 1 Feb. 2015 (UTC)
Kara Kani, ŝajnas, ke vi havas grandan konfuzon: Neniu laboro de aliaj homoj estis forigita aŭ preteratentita. La artikoloj (kiuj cetere estas nur ĝermoj), ne estas forviŝitaj, sed ili fakte (se vi foje anstataŭ ĉi-tie krei konfuzon kontrulus la intervikiajn ligilojn) korespondas en la alilingvaj vikipedioj al aliaj artikoloj, kiuj ĝuste ne estas en la listo, dum la artikoloj, kiuj estas en la listo, se vi kontrolis la alilingvajn vikipediojn, ĝuste ĝis nun mankis en Esperanto. Ludo (game), vetludo (gambling) kaj hazardludoj (game of chance) estas tri malsamaj aferoj, kvankam nature traktas la saman ĉeftemon. Simile pri armitaj fortoj, militfortoj kaj armeo ... La problemo parte ankaŭ estiĝis, ĉar la diversaj verkintoj ofte ne sufiĉe konas la nuancojn en nia lingvo ... DidiWeidmann (diskuto) 20:49, 1 Feb. 2015 (UTC)
Mi absolute komprenas ke temas pri diversaj konceptoj, sed ne komprenas kiel tio rilatas al forviŝoj kiuj certe okazis kiam unu tagon estis en la listo 1000 artikoloj kaj la venontan tagon estis nur 997. Mi komprenas ke oni ne forigis artikolojn kaj nur oni forigis markojn. Kiu rajtas ŝanĝi la liston? Kial vi metis la markon al nova artikolo Vetludo? Tiu laŭ mia komparo nek estis en la referenca origina listo nek aspektas tiom grava nepra koncepto. Eble estas via opinio kontraŭ tiu mia, sed ĉu ne indas konsulti kun administrantoj? Ne nur pri la taŭgeco de tiu artikolo sed ankaŭ pri la maniero ŝanĝi la liston, kiun mi klopodis ne tuŝi dum multaj labormonatoj.--kani (diskuto) 22:38, 1 Feb. 2015 (UTC)
Kara kani mi jam provis supre klarigi: Ne okazis forviŝado. La problemo estas, ke la artikoloj ĉiam mankis kaj malĝustaj artikoloj portis la butonon en nia esperanta listo. Tiuj malĝustaj artikoloj komence estis ligitaj al la ĝusta alilingva artikolo sed samtempe al la koresponda: Ĝis estis enkondukita la sistemo de vikidatumo ja eblis aldoni diversajn malsamjan intervikiligilojn. Post tiu novaĵo antaŭ iom pli ol unu jaro eblis atribui unu vorton en unu lingvo nur ankoraŭ al unu sola vorto en alia lingvo! Por duoblaj signifoj tiam oni devis nun strikte enkonduki apartigilojn. Post tiu teknika modifo nun subite evidentiĝis la eraro en nia listo. Tamen ankoraŭ daŭris preskaŭ unu jaron, ĝis iu ekhavis la ideon foje nombri ... ĝis iu antaŭ du monatoj nombris, ni simple blinde kredis ke ni havis 1000, dum ni havis nur 998 ...! Alia problemo estas, ke la listo en ~Meta de tempo al tempo post longaj tutmondaj diskutoj spertis modifojn, ĉar ja estas riproĉo, ke la listo estas tro eŭropisma. Nuntempe estas aliaj proponoj pri novaj artikoloj, kaj tio nature signifos denove forfalon de nunaj. Tiu diskuto tamen okazas en Meta kaj ne en nia Esperanto-vikipedio. Ni ne havas influon al tio, sed ĉiu modifo de la listo nature aŭtomate kaŭzas, ke nia listo ne plu aktualas. Do jen la kialoj de tiuj eraroj - la kazoj, kiujn mi trovis ĉiuj estis rezlutoj de tiaj modifoj, do mi povas feliĉe konstati, ke ne estas kulpulo, kiu faris fiagon (almenaŭ mi ĝis nun ne vidis tian kazon - foje mi povas konstati, ke nia kunuloj estas pli bonaj ol ŝajnis ... ;-) )! DidiWeidmann (diskuto) 21:16, 4 Feb. 2015 (UTC)
Kiel povas esti ke laŭ la statistiko en januaro de 2015 estis 132 artikoloj en la supra kategorio kaj nun estas nur 124? Ĉu iu dediĉas sian energiojn al forigo de materialo de artikoloj aŭ simple okazas forigo de tiuj artikoloj el la listo? Krome dume mi dediĉas multajn energiojn al pliigo de tiuj artikoloj, do devus esti nun pli alta nombro anstataŭ pli malalta. Ĉu estas bojkotantoj? Sed de kio, ĉu de Vikipedio ĝenerale aŭ nur de mia persona laboro? Tiukaze mi estus pli trankvila ke estas tiaj stultuloj kaj ne pli grava minaco.--kani (diskuto) 15:43, 14 Feb. 2015 (UTC)

VidRedaktilo ne funkcias

Saluton, mi ĵus provis fari redakton per VidRedaktilo (VE). La prilaborado funkciis tre glate sed mi ne povis savi, venis ĉiam denove: "unknown error". Ĉu vi konas la problemon? En aliaj vikipedioj funkcias bone, kvankam la sistemo tre malrapidas. Ziko (diskuto) 23:49, 28 Okt. 2014 (UTC)

Ankaŭ en teamo de E@I ni uzis ĝin kaj same maleblis konservi ŝanĝon (ni ĉiam "ŝanĝis al kodo-redaktado" kaj tiel konservis). Do la problemo estas ankaŭ por nove kreitaj kontoj. --KuboF (diskuto) 00:19, 29 Okt. 2014 (UTC)
Mi spertas ankaŭ ĝenerale problemojn, depende de la krozilo. Estas domaĝe, antaŭe mi pensis ke funkcias. --Ziko (diskuto) 13:14, 31 Okt. 2014 (UTC)
Hi there. I'm sorry to hear you experienced difficulties in editing with VE: VisualEditor works pretty fine at this stage, so what you encountered is definitely an anomaly. Can you provide more details, so that we can understand why that happens? I'm interested in: article(s) you had issues with, your browser, skin, operating system, and if you were editing while logged in or not. Thanks, --Elitre (WMF) (diskuto) 22:48, 2 Nov. 2014 (UTC)

unueco

Ĉu Vi scias ke estas:

Kia versio estas bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:20, 18 Nov. 2014 (UTC)

Mia unua penso estas pri (filmo de xxxx).
La formo "(filmo xxxx)" estas eĉ gramatike malĝusta...
La formoj (filmo, xxxx)" kaj "(xxxx-a filmo)" laŭ mia lingva sento estas iom malglataj. --KuboF (diskuto) 20:19, 18 Nov. 2014 (UTC)
Mi konsentas pri unuaj du versioj; la tria estas erara kaj kontraŭlogika. Krome, se ne estas samnomaj filmoj do estus sufiĉe aldoni "(filmo)" sen dato (ekzemple Mimino (filmo)). --Dima41 (diskuto) 23:43, 18 Nov. 2014 (UTC)
Mi pensas ke la plej ĝusta kaj komprenebla por ĉiuj estas la unua formulo, t.e (filmo de xxxx). --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 02:18, 19 Nov. 2014 (UTC)

Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:21, 19 Nov. 2014 (UTC)

Mi ne vidas utilon alinomi ekz. Alice in Wonderland (2010). Bv konsideri ke plej ofte la plena titolo restas kaŝita: Alice in Wonderland. Iuj eĉ kritikis min ke mi aldonas (filmo) al la titoloj de filmoj. --Dominik (diskuto) 12:51, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ĉu Vi poroponas nenion alinomi ĉu eble alinomi alie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:44, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ke oni adoptu unuecan manieron titoli filmojn en la estonteco ŝajnas saĝe. alinomi jam ekzistantajn filmojn estas miaopinie senutila afero, pro la fakto ke kio troviĝas inter parentezoj restas plejofte kaŝita. Nu tio estas propra opinio, se aliaj juĝas utile ĉion alinomi, ili estas liberaj tion fari, seeble sen forgesi ligitajn artikolojn. Mia propra sistemo estas: unusola filmo "Titolo (filmo)" - pluraj samnomaj filmoj: "Titolo (jaro)" --Dominik (diskuto) 15:20, 19 Nov. 2014 (UTC)
"Mia propra sistemo" - mi pensas ke tio faras malordo. Mi proponas fari nur unu sistemo. Mi ne volas decidi kia sistemo. Imagu: Estas nova vikipedisto, li volas skribi novan artikolon. Li devas multe serĉi por kompreni multaj sistemoj. Laŭ mi, sistemo: "unusola filmo "Titolo (filmo)" - pluraj samnomaj filmoj: "Titolo (jaro)" ne estas bona ĉar povas esti filmo kaj ekzemple libro en unua jaro. Kial Vi proponoas nomi en tiu situacio? Mi proponas:
  • titolo (filmo)
  • titolo (libro)

sed se tio ne sufiĉas

  • titolo (filno de jaro1)
  • titolo (filmo de jaro2)
  • titolo (libro)

sed se tio ne sufiĉas (ĉar estas multaj filmoj laŭ libroj en unua jaro):

  • titolo (filno de jaro1)
  • titolo (filmo de jaro2)
  • titolo (libro de jaro1)
  • titolo (libro de jaro2)

Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:00, 19 Nov. 2014 (UTC)

Pri libroj oni ne aldonu ĉiam (libro) ĉar 1) libroj estas pli multaj ĝenerale kaj 2) libro kutime estas unua fonto. Se temas pri filmo do estus oportune ĉiam aldoni (filmo) kaj - se estas samtitolaj filmoj - (filmo de ...) kaj kreu pri tio apartigilon. --Dima41 (diskuto) 16:58, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ankaŭ laŭ mi plene indas, post interkonsento pri unueca sistemo, ĉiujn antaŭajn koncernatajn artikolojn alinomi. Same ni ja faris pri unueca nomskemo de informkestoj.
Mi konsentas kun la lasta propono de Marek, kun unu escepto: kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Krampoj distingu aferojn simple nur kiam tio estas necesa. Espereble ni ne trovos du samnomajn filmoj / librojn / aliaĵojn eldonitajn samjare... --KuboF (diskuto) 18:31, 19 Nov. 2014 (UTC)
Mi ankaŭ pensas ke kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Grave estas ke ofte ekzistas ne nur unu afero sed en eo-viki estas nur unu artikolo - ĝis nun. Mi pensas ke en tia situacio krampoj estas bezontataj. Ekzemple ni havas nur A Game of Thrones sed ekzistas en:A Game of Thrones (disambiguation) do (lŭm mi) ni bezonas alinomigi artikolon el Game of Thrones al Game of Thrones (televida serio). Sed tio poste. Nun mi proponas decidi pri filmoj kiuj mi listigis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:14, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ŝajnas al mi ke en enciklopedio oni devus elekti la plej koncizan formon kun komo: Lidice (filmo, 2011) --Riŝo (diskuto) 17:56, 24 Nov. 2014 (UTC)
Ankaŭ al mi ĉi tiu formo plej oportunas. Tamen eble estas indiĝenaj lingvoj por kiuj komoj malbone kompreneblas. Tial mi preferas varianton senkoman. --Dima41 (diskuto) 20:47, 24 Nov. 2014 (UTC)
Efektive la komo ne estas necesa, sen komo estas la plej konciza formo, kaj mi opinias ke ĝi ne estus erara aŭ kontraŭlogika, kiel iu skribis.--Riŝo (diskuto) 20:45, 25 Nov. 2014 (UTC)
Laŭ mi nur Janoŝiko (filmo 1974) estas bone titolita ĉar ankaŭ estas Janoŝiko (filmo 1935). Sherlock Holmes (filmo) estas sufiĉa sed se oni kreus artikolon Sherlock Holmes (filmo 2010), oni ŝanĝu Sherlock Holmes (filmo de 1916) -> Sherlock Holmes (filmo 1916). Ĉu kun komo aŭ sen komo? Tio estas miaopinie laŭ iliaj gepatrolingvoj. Se unufoje decidite, ni skribu la regulon ĉe VP:TA kaj alinomu la aliajn titolojn por konsekvenco.--Salatonbv (diskuto) 06:00, 2 Dec. 2014 (UTC)
  • Ĉu mi bone vidas ke ne estas interkonsento kie estas plej bone? Ĉ estas konsento ke ni bezonas unuecon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:26, 21 Dec. 2014 (UTC)
    Miaopinie la valoro de tutvikipedia unueco ĉi-afere ne meritas la tempon kaj laboron kiuj estus bezonataj por estigi tiun unuecon en ĉiuj artikoloj. Ekzistas pli zorgindaj laboroj kiuj pli helpemus al la projekto. Tamen estus bone havi regulojn pri kiel nomi novajn artikolojn estontece. Tempodivalse (diskuto) 03:03, 22 Dec. 2014 (UTC)

Ho ve, malfacilas trovi unuecon. Klaras ke titoloj laŭeble estu koncizaj, do se nur estas artikolo pri unu verkaĵo de titolo TITOLO, la vikipedia artikolo ne nomiĝu "TITOLO (libro de JARO1)", sed nur "TITOLO". Aldonaĵoj inter krampoj estu nur tie kie necesas. Pri tio, ŝajnas al mi, ĉiuj konsentas. Do la demando nur estas ĉu en kazo de preciza detaligo estu "TITOLO (libro de JARO1)", "TITOLO (libro, JARO1)" aŭ "TITOLO (libro JARO1)". Mi aliĝas al la opinio ke la unua variaĵo (...libro de JARO1) lingve plej glatas, kaj ke la tria (libro JARO1) malĝustas. La dua variaĵo ĝustas kaj je du karaktroj pli mallongas ol la unua, sed lingve signife pli malelegantas. Ĉar vikipedia artikolo estas telegramo, kie nepre necesas redukti la nombron de literoj al minimumo, sed estu en laŭeble homa lingvaĵo, mi do aliĝas al la argumentoj de KuboF, Remŭ kaj aliaj pri sistema prefero de la formo "TITOLO (libro de JARO1)". ThomasPusch (diskuto) 10:27, 28 Jan. 2015 (UTC)

Antonín Pražák

Artikolo Antonín Pražák ne estas konektita kun Vikidatumoj. Ĉu artikolo pri li estas nur en eo-Vikipedio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:27, 25 Dec. 2014 (UTC)

Ŝajnas ke jes. En la ĉeĥa vikipedio antaŭvidatas ruĝa ligilo pri aktoro samnoma en artikolo pri la filmo cs:Farářův konec de 1968, sed ĉar en la artikolo pri la esperantista tipografo ne estas ajna mencio pri aktoreco, mi supozas ke temu pri alia Antonín Pražák. Mi simple aldonas la e-lingvan tekston pri la tipografo al vikidatumoj. Tia ago cetere tute ne malfacilas. ThomasPusch (diskuto) 10:33, 28 Jan. 2015 (UTC)
Cetere ekzistas multaj artikoloj, kiuj en Vikidatumoj estas konektitaj nur al Esperantlingva Vikipedio, vidu dinamike kreatan liston. Ŝajne pluraj el ili estas eraroj de interlingvaj ligiloj (kaj havas alilingvan version), sed multaj vere nur ĉi tie. --KuboF (diskuto) 17:36, 28 Jan. 2015 (UTC)
Dankon. mi komprenas ke pluraj el ili estas eraroj de interlingvaj ligiloj (kaj havas alilingvan version), sed multaj vere nur ĉi tie. Mi demandis ĉar mi volis kontroli. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:08, 28 Jan. 2015 (UTC)

VisualEditor News #10—2014

18:59, 26 Dec. 2014 (UTC)

Tradukado de Enhavo

Mi ĵus kreis la artikolo Tepelenë, sed mi ne estas tiom certa ke la traduko estas tiom bona kaj korekta. Mi parolas pri la teksto en Esperanto. Mi volus iu pli kapabla kaj lerta Esperantisto ol mi kontroli la paĝon. Se la teksto havas multegaj eraroj, eble mi ne devus kontribui kun la nova ilo. --Glavkos diskutejo 11:30, 21 Jan. 2015 (UTC)

Mi iom korektis la artikolon, vidu miajn ŝanĝojn. Tamen, ankoraŭ indus plibonigi fluecon de la teksto (kelkaj partoj sonas ne tute nature). Alia afero estas, ke kelkaj partoj en la angla artikolo estas ankaŭ malbone kompreneblaj kaj tiel malfacilas prilabori ion bonan... Dum maŝina tradukado oni devas vere labori pri la teksto, ekz. ofta problemo estas priskribo de evento en jaro (en la angla estas tute alia vortordo). La angla Vikipedio ofte uzas longajn frazojn, mi persone ilin dispartigas al du, foje eĉ tri malpli longaj. Dume en Apertium (maŝina tradukilo, kiu estas uzata en Tradukado de enhavo) mankas multaj vortoj, indas ilin kontroli kaj mane traduki.
Mi ĝojas, ke la ilo estas iom post iom uzata pli kaj pli. Mi rekomendas, ke vi iom pli laboru pri la tradukita teksto kaj se estos problemo pri iu frazo, prefere ĝin tute forigu (estos malpli da enhavo en Vikipedio, sed tiu enhavo, kiu estos, estos bona kaj komprenebla). Amike ;) --KuboF (diskuto) 15:36, 21 Jan. 2015 (UTC)
Dankon KuboF. Mi klopodas fari ĉion kion mi kapablas. Jam tradukis kelkaj artikoloj ĉiam el la angla, kaj mi gvidas viajn konsilojn. Mi ŝatas ke mi finfine povas normale kontribui al eo.wiki. Ŝajnas ke Vikipedio estas vere trankvila loko por labori. Koran dankon kaj feliĉajn kontribuojn :) --Glavkos diskutejo 09:46, 28 Jan. 2015 (UTC)
Fakte kiam vi mem malcertas pri lingva ĝusteco de via teksto, vi povas ĝin marki per {{Lingve poluru}} (fakte, uzu ĝin ankaŭ por aliulaj tekstoj). La ŝablono estas uzata ankaŭ por reviziitaj tradukoj de simila projekto WikiTrans. Tiel vi klare montros, ke komencantoj de Esperanto ne tute sekvu tiun lingvan stilon kaj klare petos helpon de pli spertaj homoj. (mi ne ege observas la aferon, sed daŭre restas multaj artikoloj bezonataj lingvan plibonigon, aŭ almenaŭ forigon de la ŝablono, se ĝi ne plu validas) --KuboF (diskuto) 17:28, 28 Jan. 2015 (UTC)

Kontribuu al la havendaj artikoloj en ĝerma formo

La temo jam supre lanĉita, ke niaj 1000 havendaj artikoloj fariĝu senescepte legindaj aŭ eĉ elstaraj, restas daŭre aktuala. Estis faritaj gravaj progresoj. En aŭgusto estis ankoraŭ 669 de la artikoloj sub 10 KB nuntempe la 21-an de januaro restas nur 435 de tiuj artikoloj sub la limo de 10 KB. Vi trovas ilin en la kaŝita kategorio Havendaj_artikoloj_malpli_grandaj_ol_10_kB. Konsultu la liston. Se vi trovas artikolon pri temo, en kiu vi havas apartajn konojn, tiam vi ja tuj scias, kion fari. En alia kazo eblas ankaŭ traduki aŭ preni partojn en la artikolo de Wikitrans kaj ĝin poluri. Grava helpo estas ankaŭ la aldono de referencoj kaj fontotekstindikoj. Tre bone estas aldono de referenctekstoj en Esperanto. DidiWeidmann (diskuto) 13:44, 21 Jan. 2015 (UTC)

Esperanto aktuale je rango 1 rilate al kresko de havendaj artikoloj

Mi ĵus aktualigis la rangoliston rilate havendajn artikolojn kaj povis konstati konsiderindan sukceson: Esperanto en la lasta monato havis la plej grandan kreskonombron de ĉiuj vikipedio ĉe la havendaj artikoloj. De rango 36 okaze de la lasta mezuro EO-Vikipedio pliboniĝis al rango 26! La averaĝa longeco de la artikoloj kreskis al 12515. Tamen tio ne estas momento por ripozi! Estas realimsma celo, ke EO-vikipedio rilate al kvalito de la 1000 havendaj artikoloj rangos inter la 10 unuaj fine de 2015! Helpu al ni atingi tiun-ĉi celon! Laŭ la tutmonda listo cetere al ni mankas 2 artikoloj. Tio signifas, ke 1 ne estas ĝuste konektita kaj alia mankas komplete. Bonvolu helpi identigi la du artikolojn!!! DidiWeidmann (diskuto) 12:27, 29 Jan. 2015 (UTC)

Laŭ la tutmonda listo estas la mankantaj artikoloj laŭ anglaj titoloj "military" (en Esperanto militfortoj) kaj "gambling" (en Esperanto vetludo). DidiWeidmann (diskuto) 12:31, 29 Jan. 2015 (UTC)
Fakte la artikolo militfortoj estas tiu, kiu komplete mankis, dum rialte al vetludo --> fakte oni miksis ĝin kun hazardludo. DidiWeidmann (diskuto) 12:45, 29 Jan. 2015 (UTC)
Fakte nur en kelkaj lingvoj oni verkis du apartajn artikolojn por hazardludo kaj por vetludo. En multaj lingvoj fakte ekzistas nur la artikolo hazardludo. Tamen ni iel devas solvi la aferon- por rehavi la liston de la 1000 komplete! DidiWeidmann (diskuto) 12:50, 29 Jan. 2015 (UTC)
La artikolon vetludo mi nun kreis, alilokante al ĝi tiujn partojn de la artikolo hazardludo, kiuj efektive apartenas nur al vetludo. Tamen ambaŭ artikoloj bezonas ankoraŭ ampleksan prilaboradon. Restas nun la mankanta artikolo militfortoj, kiu supozeble estis miksita kun armeo. Fakte tion oni ankaŭ devas diferencigi. Mi ĝere kreos ankaŭ la mankantan artikolon militfortoj, tamen esperas ankaŭ tie por via kunlaboro! DidiWeidmann (diskuto) 13:13, 29 Jan. 2015 (UTC)

Mi gratulas al ĉiuj, kiuj laboris por atingi tiun ĉi kreskon! Mi laste rimarkis ion tian post aprilo 2010, kiam la konkurso "Monato de Vikipedio" koncentriĝis ĝuste pri tiu ĉi milo da artikoloj kaj kromrezulte la Vikipedio en Esperanto estis "premiita" pro la plejgranda dummonata kresko inter ĉiuj lingvoj. Laŭ ĵusa kontrolo ĉe la koncerna listo, tio ja ripetiĝis kelkfoje en 2014. Mi tre ĝojas legi, ke tiaj sukcesoj nuntempe, per libervola komuna iniciato de vikipediistoj, reokazas, kaj mi deziras agrablan kunlaboron kaj pliajn sukcesojn! --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 21:02, 26 Feb. 2015 (UTC)

Listo de la 1000 havendaj artikoloj nun (denove) kompletas

Do jen per la kreo de la artikoloj vetludo kaj militfortoj (la pluralo de militfortoj ja estas bezonata, ĉar temas pri diversaj fortoj, nome aerarmeo, armeo, mararmeo kaj aliaj partmilitfortoj), la listo de la 1000 havendaj artikoloj nun ankaŭ en Esperanto (ĝis eventuala nova modifo de la listo) kompletas! Helpu tamen kreskigi la artikolojn, precipe la du novaj estas ankoraŭ ĝermoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:39, 29 Jan. 2015 (UTC)

Sed bedaŭrinde mankas daŭre en unu el la artikolo la ŝablono havanda artikolo

Fakte unu eraron mi ankoraŭ malkovris: La ŝablono havendaj artikoloj troviĝis en la artikolo Bruselo anstataŭ en la artikolo Brusela Ĉefurba Regiono. Tion mi nun korektis. Fakte ni havas nun ĉiujn artikolojn. Sed mi malkovris, ke la artikolo armitaj fortoj portis la ŝablonon, kiu apartenis al militfortoj. Atentu: Samke kiel ĉe hazardludo kaj vetludo ankaŭ ĉe armitaj fortoj kaj militfortoj ne temas pri la sama afero. Armitaj fortoj estas ĉiuj armitaj fortoj en ŝtato do militfortoj, polico kaj parmilitfortoj kiel milico kune! Ni fakte devas zorge kontroli, ĉu eventuale aliaj artikoloj ne estas korekte ligitaj, respektive ne korekte portas la ŝablonon havenda artikolo. La 1000 havendaj artikoloj nun ĉiuj ekzistas, sed al unu devas manki daŭre la ŝablono, ĉar la sumo en la kategorioj denove donas nur 999 (Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB‎ (430 P), Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB‎ (450 P) kaj Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB‎ (119 P)) DidiWeidmann (diskuto) 15:07, 29 Jan. 2015 (UTC)

Sovlita: Post la komparo kun la listo en la angla vikipedio evidentiĝis, ke la mankanta artikolo en la listo estis El Greco, kiu tamen en Esperanto ekzsitas eĉ kiel elstara artikolo. Do nun la listo kompletas! DidiWeidmann (diskuto) 11:06, 30 Jan. 2015 (UTC)

Kelkaj de la ĝermaj havendaj artikoloj plej mizeraj

Al tiuj artikoloj certe ĉiuj homoj kun bonaj Esperanto-kontribuoj povas multon kontribui! DidiWeidmann (diskuto) 16:36, 29 Jan. 2015 (UTC)

Ŝajne jam tri listigitaj artikoloj malmankas en tiu listo, sed neniu atentas pri tio.--kani (diskuto) 22:34, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Projekto vastigita listo de la 10000 havendaj artikoloj

Jam ekzistas post la listo de la 1000 havendaj artikoloj ampleksigita listo de la 10000 havendaj artikoloj. Vidu ĉi tie en la angla-lingva vikipedio. - Mi proponas, ke nun unue ni atingu la celon poluri la supre diskutitan liston de la 1000 havendaj artikoloj. Tiam tamen nin jam atendas la pli granda projekto de la ampleksigita listo de la 10000 havendaj artikoloj. Eble kelkaj deziras eki tiun pli vastan projekton. DidiWeidmann (diskuto) 11:15, 30 Jan. 2015 (UTC)

Kiel povas esti ke artikolo Roko (reliefa) antaŭe ne estis en la listo kaj nun estas en la listo, kvankam ĝi estis kreita nur en Dec 2013, havas nur 2 108 bitokojn kaj nur du alilingvajn ligilojn, nome al la germana kaj al la kurda? Certe oni forigis el la listo pli prilaboritan artikolon simila sed iu preferis alian formon. Kial? Eĉ se iu germanlingvano tradukas la koncernan artikolon, tiu havas nur 9.099 Bytes.--kani (diskuto) 23:10, 10 Mar. 2015 (UTC)
Tiele oni klarigas ke en januaro estis 132 artikoloj de plej supra kategorio kaj nun estas nur 126. Iu bojkotas. Ankaŭ iu forigis tiun komenton mian de la komentaro.--kani (diskuto) 23:15, 10 Mar. 2015 (UTC)
Mi starigis duan liston de (malpli ol) 1000 artikoloj. Ĝi verŝajne bezonas aldonaĵojn! VP:DLHA. -- Yekrats (diskuto) 19:47, 8 Apr. 2015 (UTC)
Laŭ mi tio pliigas la konfuzon. Al kiu listo oni atentu?--kani (diskuto) 21:41, 19 Apr. 2015 (UTC)
Nuntempe en la koncerna paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Listo_de_havendaj_artikoloj la listo enhavas milon da artikoloj. Kiam oni malfermas la tri kategoriojn kaj oni sumas ilin, kvankam la nombroj ne ĉiam samas al la ĉefpaĝa listo pro la lastaj ŝanĝoj, estas ankaŭ milo. TAMEN mi ripetas ke restas malglataĵoj. Aperas markita artikolo Roko (reliefa) kaj nemarkita la artikolo Rokaĵo. Ambaŭ evidente kondukas al preskaŭ sama koncepto, spite diferencojn en kelkaj lingvoj, kvankam ne en Esperanto. La markita artikolo pluhavas nur du alilingvajn ligilojn el kiu la germana havas nur 9.099 Bytes, dum la nemarkita havas ne 2 sed 102 alilingvajn ligilojn el kio evidente ĉerpeblas materialo. Ankaŭ evidente tiuj lingvoj konsideras tiun lastan kiel grava artikolo, kaj male Esperanto kiu konsideras grava la negravan. Malfacilegas misfari la eraron. Se neniu reagas tiudirekten, mi faros tion, kvankam mi timas, ke mi povas forgesi ian teknikan detalon. Evidente la markita artikolo estu Rokaĵo.--kani (diskuto) 13:46, 17 Jul. 2015 (UTC)
Paŝis unu monato kaj neniu solvas la aferon.--kani (diskuto) 22:35, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Malfermita monpeto por Esperanta vikimedia grupo

Mi ĵus malfermis monpeton de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ĉe VMF, vidu meta:Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Projects_2015-2016.

Bonvolu iri al la paĝo. Tie sube estas la sekcio "Endorsements" por subtenantoj de la projekton - kvankam ĉiu subtenanto estas instigata alskribi sian nomon, mi ne tute certas ĉu tio validas ankaŭ por la petanta organizo... Tamen, homoj, kiuj ne aktivas en nia laborgrupo ŝajne povas senprobleme alskribi sin tie. Se vi havas demandojn, rimarkojn aŭ dubojn, bonvolu ilin prezenti ĉi tie, en la dissendolisto de ELiSo aŭ eventuale en ties diskutpaĝo.

Mi dankas al ĉiuj, kiuj helpis al kreado de la monpeto, ĉu per valoregaj taksoj de necesaj kostoj, ideoj, instigoj aŭ lingva kontrolo. Mi tamen bedaŭras, ke estis relative longa prokrasto pri ĝia malfermo - mi, laŭ viki-maniero, fariĝis la gvidanto sed mi ne ĉiam havis sufiĉan tempon. Ni tamen esperas, ke la ebloj, kiujn al ni provizus la sukcesa monpeto, instigos plurajn niajn jamajn kaj novajn aktivulojn al plia aktivado - pliaj prelegoj, trejnadoj, redaktaj maratonoj, disdonado de informaj materialoj, kunlaborado kun partneroj ktp. Kaj finfine ni povos tiun aktivadon ne plu plene pagi de niaj propraj poŝoj, kiel ĝis nun ;)

Mi samtempe vin invitas partopreni en la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio, volonte aliĝu al jenan komunikaj kanaloj kaj proponu viajn ideojn aŭ kaptu eblon helpi:

Amike --KuboF (diskuto) 21:20, 31 Jan. 2015 (UTC)

VisualEditor News #1—2015

18:30, 5 Feb. 2015 (UTC)

Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno

Nun estas Lille. --pino (diskuto) 07:42, 8 Feb. 2015 (UTC)

Anstataŭigo de x-konvertado en Vikipedio

Ĉar la tuto fariĝas pli kaj pli ampleksa, la tuta disktuo pri la temo estas ŝovita ĉi-tien! Bonvolu pludiskuti tie! DidiWeidmann (diskuto) 10:45, 24 Feb. 2015 (UTC)

Jen cetere kiel funkcias Helpo:Universala lingvo-selektilo! — La komenton aldonis, sen subskribo, DidiWeidmann (diskuto  • kontribuoj) 12:11, 24 Feb. 2015
Bonvolu almenaŭ korekti la nomon. Ĝi estu elektilo. "Selekti" estas malĝusta vorto ĉi tie. Ankaŭ aliaj verboj eblus, sed elekti estas la plej facila solvo. --Surfo 16:03, 24 Feb. 2015 (UTC)
Kara Surfo, se oni analizas la difinon de "selekti" en PIV, mi opinias, ke "selekti" ja estas akceptebla en ĉi-tiu kunteksto - ja ne estas simpla elekto, sed elektante unu skribosistemon oni eliminas samtempe la funkciadon de la aliaj - do ne estas bezono nun ŝanĝi la nomon de esprimo jam dum jaroj enkondukita. (Krome tiel la mallongiga en Esperanto estas la sama kiel en la angla, kio ankaŭ estas avantaĝa. DidiWeidmann (diskuto) 15:00, 5 Mar. 2015 (UTC)
La preteksto "ĝi donas samajn komencliterojn kiel alia lingvo" estas plej stranga pravigo por malĝusta traduko. Via studo pri la PIVaj difinoj estas ne konvinka, ĉar PIV difinas por la vorto nur fakan uzon. Se el tiuj oni volas tordi ian signifon por la komuna lingvo, estiĝos "elekti por uzo aŭ konservado la bonajn, laŭ difinita kriterio, kaj foĵeti aŭ forsarki la malkontentigajn". Pri tio ne temas. La Angla verbo "select" ne estas samsignifa kun nia "selekti", precipe ne ĉi tie, kie ĝiaj sinonimoj Anglaj povus esti "choose" aŭ "pick". Vidu ankaŭ la averton pri selekti en la Reta Vortaro: "Rim.: Oni ne konfuzu kun elekti en pli ĝenerala senco." – Mi nun vidas, ke en aliaj VP-paĝoj estas plej ofte ĝuste uzata la vorto "Lingvoelektilo", kaj ke do temas verŝajne pri via aparta lingvouzo. Bonvolu ne krei plian konfuzon pri uzo de la vorto "selekti". Ĝia ĝusta uzo aperas ekzemple en la faka termino biologia natura selektado, kaj eĉ tio estas speco de elektado kaj eblas ĝin tiel nomi komunlingve. --Surfo 20:31, 5 Mar. 2015 (UTC)
Fakte, se mi bone memoras, la version "selektilo" enkondukis mi. Tamen mi dekomence ne tute certis kaj en pluraj diskutoj mi miksis la du vortojn. Dankon pro via analizo, Surfo! --KuboF (diskuto) 12:58, 6 Mar. 2015 (UTC)

Kontribuoj de 212.121.219.1

Saluton. Mi ĵus vidis, ke alsalutinta uzanto malfaris kelkajn kontribuojn de 212.121.219.1 (diskuto • kontribuoj • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), nome la lastajn. Ĉar la IPulo neniam metis fontindikojn kaj liaj ŝanĝoj estis nomitaj "Cross-wiki vandalism", mi proponas, ke ni malfaru ĉiujn ceterajn redaktojn. Kion vi pensas? Krome la IPulo estas forbarita globale de stevardo. Vidu Specialaĵo:Kontribuoj/212.121.219.1. --Tlustulimu (diskuto) 17:22, 27 Feb. 2015 (UTC)

Bv malfari la redaktojn en 2015. Parenteze, ĉu ni ŝovus la diskuton al VP:PU?--Salatonbv (diskuto) 19:55, 27 Feb. 2015 (UTC)

Legindeco kaj neglekto de aŭtororajtoj

Saluton. Mi ĵus vidis, ke alia uzanto markis kelkajn ĉapitrojn de RMS Titanic per la ŝablono {{Neglekto de aŭtororajto}}. Ĉu eblas anstataŭigi la koncernajn ĉapitrojn per enhavo sen neglekto de aŭtororajto? Se ne, mi proponas, ke ni unue forigu la koncernajn ĉapitrojn kaj eĉ forprenu la statuson de legindo de la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 12:13, 28 Feb. 2015 (UTC)

Mi ne plu devas proponi forprenon de la statuso, ĉar tio jam okazis sur Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/RMS Titanic. --Tlustulimu (diskuto) 12:16, 28 Feb. 2015 (UTC)
Pri tio okazis malgrandeta diskuto en facebook (necesa registriĝo). Esperantistoj laŭ mia sperto ofte forgesas, ke Vikipedio estas libera kaj do ne eblas simple preni tekston de iu retejo aŭ libro. Se la fonto estas libera (permesas disvastigadon, modifojn kaj ankaŭ komercan uzadon) trankvile prenu tian tekston, aliokaze ne. Tio estas precipe memorigilo por aliuloj por atenti pri aŭtoraj rajtoj. --KuboF (diskuto) 13:45, 28 Feb. 2015 (UTC)

[Global proposal] m.Vikipedio.org: (ĉiuj) Redakti paĝojn

MediaWiki mobile

Hi, this message is to let you know that, on domains like eo.m.wikipedia.org, unregistered users cannot edit. At the Wikimedia Forum, where global configuration changes are normally discussed, a few dozens users propose to restore normal editing permissions on all mobile sites. Please read and comment!

Thanks and sorry for writing in English, Nemo 22:32, 1 Mar. 2015 (UTC)

Inspire Campaign: Improving diversity, improving content

This March, we’re organizing an Inspire Campaign to encourage and support new ideas for improving gender diversity on Wikimedia projects. Less than 20% of Wikimedia contributors are women, and many important topics are still missing in our content. We invite all Wikimedians to participate. If you have an idea that could help address this problem, please get involved today! The campaign runs until March 31.

All proposals are welcome - research projects, technical solutions, community organizing and outreach initiatives, or something completely new! Funding is available from the Wikimedia Foundation for projects that need financial support. Constructive, positive feedback on ideas is appreciated, and collaboration is encouraged - your skills and experience may help bring someone else’s project to life. Join us at the Inspire Campaign and help this project better represent the world’s knowledge!

(Sorry for the English - please translate this message!) MediaWiki message delivery (diskuto) 20:01, 4 Mar. 2015 (UTC)

Uzanto:Glavkos/

Saluton. Eble mi eraris kaj mi volas peti ĉi tie konsilojn. Jam dufoje tiu ĉi uzanto metis artikolojn kiuj komencas per tiu eko kiu aperas en la listo de novaj artikoloj dum samtempe kreitaj artikoloj samnomaj ne aperas en ĝi. Tiele ankaŭ ne ili ricevas alilingvajn ligilojn. Mi klopodis solvi la situacion per meto de la tuta enhavo en la artikolo kun ĝusta titolo sen Uzanto:Glavkos/, meto de alilingvaj ligiloj kaj peto por tuja forigo de la artikolo kun Uzanto:Glavkos/ kiel duoblaĵo. Tion ne akceptas la aŭtoro, kiu aŭ ne komprenis miajn klopodojn en profito de liaj artikoloj aŭ estas mi kiu ne sekvis taŭgan proceduron. Vi povas sekvi la diskuton en lia diskutpaĝo Uzanto-Diskuto:Glavkos#Panos Kammenos.--kani (diskuto) 22:35, 9 Mar. 2015 (UTC)

Do, jen mia komunikado kun unu el la programistoj de Enhava Traduko. Pardonu ke la teksto estas en la angla, sed mi volas kopii la originalan:
The last two articles that I translated in eo.wiki had some issues. The first is that they are not created in a subpage of my userpage, which was quite convenient as I had always something to change there before I move it to the main space. 
The other one is that the references seem to be all broken. Check that diff to see what I mean. This is a bit frustrating as I have to add the references manually or delete some <ref> tags that are not needed anymore. This feature used to work fine in my first attempts to translate content with that tool. 
Sorry if I didn't used the bugzilla or whatever is called now to register this bug. I will do so if you tell where. 

                        Have a nice afternoon, Glavkos
Kaj la respondo:

ContentTranslation has lots of bugs, and I am happy about every single report from excellent testers like you! Thank you!

The first thing that you mention is intentional. We found that publishing to the user space actually creates more problems. We experimented with publishing to the main space in several languages and saw that nobody complains and that no articles are deleted. 

The second is known and a fix is on the way. Really sorry about that.
                                                                      A.A. 

Uzanto kani simple ne volas aŭdi ke tio kio li nomas fuŝado estas fuŝado de la programo, kiel tre bone A.A. komprenigas nin kun sia mesaĝo. Mi klopodis solvi la situacio alinomiginte la paĝon al mia provejo ĉe mia uzanta paĝo. Tio estas tre kutima tekniko en Vikipedio. Ni ĉiam uzas provejojn ĉar ni ne volas malordigi la vivon de la komunumo. Nun mi estas en tiu malagrabla situacio ke mi devas perdi horojn kun nefiniĝintajn diskutojn por fari komprenebla io ke estas pli ol evidenta. Pardonu, sed tio estas ekstere de miaj normalaj kapabloj kaj homoj devas havi komunan sencon supre ĉio. Se tio mankas, mi ne komprenas pro kio ni devas perdi tempon el nia mallonga vivo, vere ne komprenas. --Glavkos diskutejo 23:40, 9 Mar. 2015 (UTC)

[redakta konflikto] Saluton @Kani: kaj @Glavkos:. Laŭ mi la peto de Glavkos ĉe [3] estis taŭga. {{TUJ}} devis esti plitaŭga, sed administranto ne povis forigi tiel rapide. Mi ankaŭ komprenas, ke vi denove petis forigon [4], sed ne taŭgis, ke vi blankigis la artikolon kiu havis kontribuon de alia uzanto. Tiel oni ne povas kritiki nur Kani "agresiva kaj tute malamikeca". VP:SBI kaj mi pensas ke li volis helpi la artikolon en la ĉefa nomspaco.
Sed el kio venis la redakto sen resumo de Kani [5]? Kial vi ne vidis la kialon de la forigpeto de la kreinto de la artikolo? Kaj kutime oni ne devas redakti la provejon de uzantopaĝa nomspaco.
Specialaĵo:Unuigi_kronologion estos necesa. Sed mi ne volus fuŝi la kronologion. Ĉu iu alia administranto lertas pri tio?--Salatonbv (diskuto) 23:49, 9 Mar. 2015 (UTC)
Kara Salatonbv, ne temas pri neŭtraleco ĉi tie. Mi ne havas neniu motiveco argumenti kun aliaj uzantoj, plejparte kiam ili intrudas mian kontribuon. La argumento ke la artikolo ne estas mia estas insulto. Kiam oni kontribuas 7 jaroj al Vikipedio konas tre bone kio signifas libera permesilo CC aŭ GFDL. Oni povas facile supozi tion. Mi ne volas io alia diri. Ĉiu devas pensi la kondicojn sube kiuj fruktodonaj uzantoj vorlasas la projektojn. Dankon por ĉion --Glavkos diskutejo 00:14, 10 Mar. 2015 (UTC)
Farita Farita Kunigita de Pino. Nun la artikolo Panos Kammenos bonvenas ĉiujn kontribuantojn. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 08:07, 11 Mar. 2015 (UTC)

Enciklopedio de Esperanto

Saluton, mi ĵus plibonigis la ŝablonon {{EdE}}, per kiu ni ekde dek jaroj markas la artikolojn, kiuj ĉerpis el la Enciklopedio de Esperanto. Tiu ŝablono precipe necesas pro kopirajtaj kialoj, por doni taŭgan atribuon al tiu fonto uzita en la Vikipedia artikolo. Estas domaĝe, ke dekomence kiel parametron al la ŝablono oni donis nur la unuan literon de la titolo de la originala artikolo en Enciklopedio de Esperanto, ĉar tio hodiaŭ ofte malebligas al la leganto retrovi la koncernan uzitan teksteron en la fonto (la nomoj de Vikipediaj artikoloj malsamiĝis de la titoloj EdE-aj). Tial ekde nun la ŝablono akceptas kaj preferas la plenan nomon de la fonta EdE-a artikolo kaj, se ĝi havas ĝin, ĝi ankaŭ montras ĝin kun aŭtomata rekta ligilo al la koncerna paĝo en reta cifereca arkivo de EdE. Krome, mi enkondukis la eblon indiki "Tiu ĉi sekcio" anstataŭ "Tiu ĉi artikolo" kaj aldonis linian formon al la ŝablono, kiu aparte uzindas komence de la sekcio Referencoj, kie oni hodiaŭ kutimas indiki la uzon de eksteraj fontoj. Mi ankaŭ planas post anstataŭigo forigi la superfluajn ŝablonojn kiel {{EdE-A}} (vidu ilin), kiuj estas apenaŭ uzataj kaj plene anstataŭigeblaj per la ŝablono {{EdE}} (ĉu iu memoras, kial oni siatempe entute kreis tiun superfluan ŝablonaron?). Mi esperas, ke vi ŝatos miajn ŝanĝojn (la parametron kio=sekcio eksplicite petis ThomasPusch). Vidu ekzemplojn en la ŝablona dokumentado. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:14, 13 Mar. 2015 (UTC)

SUL finalization update

Hi all,apologies for writing in English, please read this page for important information and an update involving SUL finalization, scheduled to take place in one month. Thanks. Keegan (WMF) (talk) 19:45, 13 Mar. 2015 (UTC)

Stewards confirmation rules

Hello, I made a proposal on Meta to change the rules for the steward confirmations. Currently consensus to remove is required for a steward to lose his status, however I think it's fairer to the community if every steward needed the consensus to keep. As this is an issue that affects all WMF wikis, I'm sending this notification to let people know & be able to participate. Best regards, --MF-W 16:12, 10 Apr. 2015 (UTC)

VisualEditor News #2—2015

19:48, 10 Apr. 2015 (UTC)

Ruĝa kaj Verdo

Kial ni havas artikolojn: ruĝa kaj verdo? Kial ne "ruĝa" kaj "verda" aŭ "ruĝo" kaj "verdo"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:01, 15 Apr. 2015 (UTC)

Esperantistoj

Ĉu iu aprobas la alinomadon fare de Sonĝanto? Ĉiuĵaŭde Diskuto 19:36, 20 Apr. 2015 (UTC)

Nominations are being accepted for 2015 Wikimedia Foundation elections

This is a message from the 2015 Wikimedia Foundation Elections Committee. Translations are available.

Wmf logo vert pms.svg

Greetings,

I am pleased to announce that nominations are now being accepted for the 2015 Wikimedia Foundation Elections. This year the Board and the FDC Staff are looking for a diverse set of candidates from regions and projects that are traditionally under-represented on the board and in the movement as well as candidates with experience in technology, product or finance. To this end they have published letters describing what they think is needed and, recognizing that those who know the community the best are the community themselves, the election committee is accepting nominations for community members you think should run and will reach out to those nominated to provide them with information about the job and the election process.

This year, elections are being held for the following roles:

Board of Trustees
The Board of Trustees is the decision-making body that is ultimately responsible for the long term sustainability of the Foundation, so we value wide input into its selection. There are three positions being filled. More information about this role can be found at the board elections page.

Funds Dissemination Committee (FDC)
The Funds Dissemination Committee (FDC) makes recommendations about how to allocate Wikimedia movement funds to eligible entities. There are five positions being filled. More information about this role can be found at the FDC elections page.

Funds Dissemination Committee (FDC) Ombud
The FDC Ombud receives complaints and feedback about the FDC process, investigates complaints at the request of the Board of Trustees, and summarizes the investigations and feedback for the Board of Trustees on an annual basis. One position is being filled. More information about this role can be found at the FDC Ombudsperson elections page.

The candidacy submission phase lasts from 00:00 UTC April 20 to 23:59 UTC May 5 for the Board and from 00:00 UTCApril 20 to 23:59 UTC April 30 for the FDC and FDC Ombudsperson. This year, we are accepting both self-nominations and nominations of others. More information on this election and the nomination process can be found on the 2015 Wikimedia elections page on Meta-Wiki.

Please feel free to post a note about the election on your project's village pump. Any questions related to the election can be posted on the talk page on Meta, or sent to the election committee's mailing list, board-elections -at- wikimedia.org

On behalf of the Elections Committee,
-Gregory Varnum (User:Varnent)
Coordinator, 2015 Wikimedia Foundation Elections Committee

Posted by the MediaWiki message delivery on behalf of the 2015 Wikimedia Foundation Elections Committee, 05:03, 21 April 2015 (UTC) • TranslateGet help

Wikimedia Foundation Funds Dissemination Committee elections 2015

Wikimedia Foundation RGB logo with text.svg

This is a message from the 2015 Wikimedia Foundation Elections Committee. Translations are available.

Voting has begun for eligible voters in the 2015 elections for the Funds Dissemination Committee (FDC) and FDC Ombudsperson. Questions and discussion with the candidates for the Funds Dissemination Committee (FDC) and FDC Ombudsperson will continue during the voting. Nominations for the Board of Trustees will be accepted until 23:59 UTC May 5.

The Funds Dissemination Committee (FDC) makes recommendations about how to allocate Wikimedia movement funds to eligible entities. There are five positions on the committee being filled.

The FDC Ombudsperson receives complaints and feedback about the FDC process, investigates complaints at the request of the Board of Trustees, and summarizes the investigations and feedback for the Board of Trustees on an annual basis. One position is being filled.

The voting phase lasts from 00:00 UTC May 3 to 23:59 UTC May 10. Click here to vote. Questions and discussion with the candidates will continue during that time. Click here to ask the FDC candidates a question. Click here to ask the FDC Ombudsperson candidates a question. More information on the candidates and the elections can be found on the 2015 FDC election page, the 2015 FDC Ombudsperson election page, and the 2015 Board election page on Meta-Wiki.

On behalf of the Elections Committee,
-Gregory Varnum (User:Varnent)
Volunteer Coordinator, 2015 Wikimedia Foundation Elections Committee

Posted by the MediaWiki message delivery 03:45, 4 May 2015 (UTC) • TranslateGet help

Esperanta partopreno en Vikimedia Konferenco

Saluton. Jam post kelkaj tagoj mi nome de la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio partoprenos en Berlino Vikimedian Konferencon 2015. Mia partopreno precipe celas pluan evoluon de la laborgrupo kaj sekve pli efikan evoluadon de diversaj Vikimediaj projektoj. Same kiel lastjare, mi igos Esperanton videbla en internacia vikimedia komunumo.

Por kiel eble plej bone utiligi tiun ĉi valoran eblon mi petas vian helpon. Ĉu vi volas komuniki al internacia viki-movado iun specifan mesaĝon. Ĉu vi havas konkretajn koncernojn pri estonteco de vikimedia movado? Ĉu vi havas brilan ideon por estonteco? Pri tio ĉio mi volas aŭdi vian opinion!

Jam estis publikigita programo de la konferenco, mi komencis notadi, kion mi partoprenos. Mi petas, rigardu al la programo kaj se vi havas ideon pri kion mi partoprenu por helpi al Esperantaj projektoj, komentu ĉi tie, en la dissendolisto de la grupo, rekte en Trello (registriĝu ĉe Trello kaj petu min pri aldono) aŭ sendu al mi retpoŝton. Antaŭdankon pro via helpo!

Cetere, mi denove invitas ĉiujn aliĝi al la dissendolisto pri anoncoj por resti informata pri plej gravaj aferoj (mesaĝoj estas maloftaj). --KuboF (diskuto) 13:03, 9 Maj. 2015 (UTC)

Ĉu mi bone vidas ke konferenco estos 15-17 de majo 2015 sed ĉiuj tekstoj meta:Wikimedia_Conference_2015 estas nur en angla lingvo? Mi bedaŭras. Mi pensas ke tio estas malbone ke internaciaj Vikimediaj projektoj ne estas multlingvaj. Mi pensas ke tre bona ideo estas Vikidatumoj kaj tatoeba Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:30, 9 Maj. 2015 (UTC)
Temas pri internacia konferenco sed (oficiale) ne pri multlingva. Tio havas sian bonan praktikan kialon: komuna lingvo plifaciligas komunikadon. Kompreneble, mi pli ĝojus, se tiu lingvo estus Esperanto, sed estas "pli ol nenio".
Mi partoprenos redaktomaratonon pri Vikidatumoj dum la konferenco kaj cerbumas pri tia maratono dum Esperantaj renkontiĝoj (mi jam plurfoje faris Vikipedian maratonon).
Pliaj ideoj estas aprezataj! --KuboF (diskuto) 18:07, 11 Maj. 2015 (UTC)

Vikipedio:Kontrolebleco (ekzemple en biologio)

Saloton. Estas diferencaj opinioj inter mi kaj Uzanto:Kani pri biologiaj nomoj. Oni ekzistas sufikso: -ed- (Vidu:http://vortaro.net/#ed) Laŭ Uzanto:Kani ni Vikipediostoj povas krei en Vikipedio novajn biologiajn nomojn ekzeple: "ambistomatedoj". Vidu: Urodeloj (kaj diskuto) Ĉu nur mi pensas ke ni (Vikipedistoj en Vikipedio) ne povas krei novajn biologiajn nomojn kiuj ne funkcis antaŭ en literaturo? (Vikipedio:Kontrolebleco, Vikipedio:Ne faru originalan esploradon). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:06, 11 Maj. 2015 (UTC)

Ĉu nova Milito kontraŭ Salamandroj? --Dominik (diskuto) 21:23, 11 Maj. 2015 (UTC)
Vidu ekzemple artikolojn Ranedo, Peciliedoj, Antilokapredoj, Bovedoj, Kameledoj, Cervedoj, Ekvedoj, Tapiredoj, Rinoceredoj, Musteledoj, Procionedoj, Mungotedoj, Hienedoj, Kanisedoj, Felisedoj kaj multaj centoj pliaj, inter kiuj mi intence klopodis ne enkalkuli artikolon kiun mi kreis, kaj pro tio kompreneble sen enkalkuli centojn da birdaj familioj. Krome mi malaprobas ke Marek sisteme nuligas redakton pri kiu li malkonsentas sen antaŭe pridiskuti la aferon. Mi ne komprenas la aludon al salamandroj, sed mi iom supozas. Mi ne volas militon kaj ankaŭ ne tiranion. Mi akceptas tiranion nur de tiu kiu scias multe pli ol mi.--kani (diskuto) 21:29, 11 Maj. 2015 (UTC)
@Dominik: mi ĉi tie ne proponis diskuti pri salamandroj. @Kani: ĉu mi bone komprenas ke Vi ĉiam kreas anstataŭ kolekti terminojn? Mi pensas ke estas nek milito, nek tiranio sed diskkuto. @Kani ĉu Vi pensas ke:
1. Mi malbone komprenas Vikipedio:Kontrolebleco do Viaj redaktado ne estas kontraŭ Vikipedio:Kontrolebleco
2. Via redaktado estas kontraŭ Vikipedio:Kontrolebleco kaj Vikipedio:Kontrolebleco ne estas tre grava
3. alie?
Mi ne sufiĉe pridiskutas? Ĉu mi malbone komprenis (laŭ Vi) Vikipedio:Redaktu kun kuraĝo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:22, 11 Maj. 2015 (UTC)
Ĉu la pretendita kreado de novaj biologiaj nomoj estus esperantigo de alilingvaj nomoj? Ĉiuĵaŭde Diskuto 22:54, 11 Maj. 2015 (UTC)
Mia sinteno estas simpla: kiu kontraŭas la aplikon de la PIVa sufikso pri bestaj familioj? La resto estas balasto.--kani (diskuto) 13:58, 12 Maj. 2015 (UTC)
Oni estas grava "kiu"? Ĉu Vi audis pri d:Q2861082? Gravaj estas argumentoj ne personoj. Kial homoj povas fidi Vikipedion? Laŭ mi, povas fidi Vikipedion ĉar estas skribita kie povas kontroli. Ĉu Vi vidas ke estas diferenco inter vikipedisto kaj sciencisto? Ankaŭ - inter Vikipedio kaj revuo/gazeto? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:13, 12 Maj. 2015 (UTC)
Mia sinteno estas simpla: kiel oni povus kontraŭi la aplikon de la PIVa sufikso pri bestaj familioj? La resto estas balasto.--kani (diskuto) 20:06, 27 Maj. 2015 (UTC)

Wikimedia Foundation Board of Trustees elections 2015

Wmf logo vert pms.svg

This is a message from the 2015 Wikimedia Foundation Elections Committee. Translations are available.

Voting has begun for eligible voters in the 2015 elections for the Wikimedia Foundation Board of Trustees. Questions and discussion with the candidates for the Board will continue during the voting.

The Wikimedia Foundation Board of Trustees is the ultimate governing authority of the Wikimedia Foundation, a 501(c)(3) non-profit organization registered in the United States. The Wikimedia Foundation manages many diverse projects such as Wikipedia and Commons.

The voting phase lasts from 00:00 UTC May 17 to 23:59 UTC May 31. Click here to vote. More information on the candidates and the elections can be found on the 2015 Board election page on Meta-Wiki.

On behalf of the Elections Committee,
-Gregory Varnum (User:Varnent)
Volunteer Coordinator, 2015 Wikimedia Foundation Elections Committee

Posted by the MediaWiki message delivery 17:20, 17 May 2015 (UTC) • TranslateGet help

Traduka konkurso ĝis la 25-a de Majo

Estas lanĉita traduka konkurso, kiu celas al tradukado de la Vikipedia interfaco (konkrete la programon MediaWiki). La venkintoj ricevos monan premion, entute estos dividitaj 500 eŭroj. Pliaj informoj en translatewiki:Project:Rally-2015-05.

Por partopreni oni devas traduki almenaŭ 500 mesaĝojn en TranslateWiki. Por fari tion, petu pri tradukaj rajtoj (kutime donitaj dum sekvaj horoj) kaj komencu tradukadi (ligiloj estas en la paĝo kun reguloj. Se vi bezonas specialan helpon, demandu min ;) --KuboF (diskuto) 16:24, 18 Maj. 2015 (UTC)

Paŭlo kaj Virginio kaj Landoj de l' Fantazio

Ĉi tiuj artikiloj kaj eble kelkaj aliaj de ĉi tiu tipo estas problemaj. Estas nur du-tri informoj kaj citaĵoj. Se mi poluras la artikolojn, ili iĝos unu-frazaj artikoloj. Kion fari? Forigi ambaŭ? Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:09, 23 Maj. 2015 (UTC)

Mallumidoj

Saluton. Mi ne komprenas kial tabeloj aperas fine anstataŭ komence de la artikolo, dum en redakta paĝo aperas komence. Simile mi ne komprenas kiel mankas spacoj en la unua paragrafo (kaj nur tie) kiuj ne mankas en la redaktopaĝo.--kani (diskuto) 20:08, 27 Maj. 2015 (UTC)

La kaŭzo de la mankantaj spacoj estas la informkesto animemangao. Vi povas vidi vi mem: Forigu la ŝablonojn informkesto animemangao kaj antaŭrigardu. Ĉiuĵaŭde Diskuto 01:03, 5 Jun. 2015 (UTC)
Mankis {{Informkesto animemangao/fino}} - --Dominik (diskuto) 01:55, 5 Jun. 2015 (UTC)
Bonege. Dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:14, 5 Jun. 2015 (UTC)

Leĝo (jura) kaj leĝo (juro)

Saluton al ĉiuj! Ŝajnas al mi ke ambaŭ temas pri la sama subjekto, sed mi dubas. Ĉiuĵaŭde Diskuto 00:54, 5 Jun. 2015 (UTC)

Ambaŭ estas strangaj titoloj. Ankaŭ estas ne bonaj alidirektoj (kiel Juro -> Leĝo (juro)). Ni devos plibonigi la artikolojn, sed unue mi proponas pripensi jenajn intervikiojn kun novaj titoloj:
--Salatonbv (diskuto) 01:52, 5 Jun. 2015 (UTC)

Pywikibot compat will no longer be supported - Please migrate to pywikibot core

Sorry for English, I hope someone translates this.
Pywikibot (then "Pywikipediabot") was started back in 2002. In 2007 a new branch (formerly known as "rewrite", now called "core") was started from scratch using the MediaWiki API. The developers of Pywikibot have decided to stop supporting the compat version of Pywikibot due to bad performance and architectural errors that make it hard to update, compared to core. If you are using pywikibot compat it is likely your code will break due to upcoming MediaWiki API changes (e.g. T101524). It is highly recommended you migrate to the core framework. There is a migration guide, and please contact us if you have any problem.

There is an upcoming MediaWiki API breaking change that compat will not be updated for. If your bot's name is in this list, your bot will most likely break.

Thank you,
The Pywikibot development team, 19:30, 5 June 2015 (UTC)

VisualEditor News #3—2015

10:44, 13 Jun. 2015 (UTC)

Listo de libroj en la Serio Oriento-Okcidento

Mi havas problemon pri la tabelo kun la listo de la libroj kiuj aperis en la Serio Oriento-Okcidento. Mi ne scias kie kaj kiel aldoni informojn pri pliaj eldonoj. Bv. kontroli ĉe Diskuto:Serio_Oriento-Okcidento#Informoj_en_la_tabelo. --Fiskot (diskuto) 13:54, 19 Jun. 2015 (UTC)

HTTPS

22:00, 19 Jun. 2015 (UTC)

En la forumo de la ruslingva Vikipedio tiu novaĵo aperis en la rusa:

— tradukis el la rusa Gamliel Fiŝkin 04:42, 22 Jun. 2015 (UTC)

Panorama Libero kaj milionoj da vikipediaj bildoj en danĝero!

Savu la panoraman liberecon! Laŭ postulo de la franca deputito de la Eŭropunia Parlamento, s-ro Jean-Marie Cavada, la Eŭropunia Parlamento la 9-an de julio decidos pri leĝopropono, kiu estus la fino de la panorama Libero. Tiu propono, kiu postulus, ke la komerca utiligado de fotoj de objektoj en publika spaco estonte postulos la permeson ne nur de la fotisto, sed ankaŭ de la posedanto de la eventuala posedanto de aŭtorrajto estas grava atako al la informlibero kaj tial endanĝerigas vikipedion! Subtenu agadon kontraŭ tiu danĝera propono.DidiWeidmann (diskuto) 17:43, 27 Jun. 2015 (UTC)

Strange

Saluton. Estas stranga bildo kiel nura enhavo de la paĝo Uzanto:Grueslayer.--kani (diskuto) 00:49, 3 Jul. 2015 (UTC)

Mi ne estas kontraŭ samsekema sekso, sed oni uzu tiun tipon de bildo en la taŭgaj retejoj aŭ en artikoloj por enciklopedia uzo. Ĉiuĵaŭde Diskuto 01:05, 3 Jul. 2015 (UTC)

Two weeks to save freedom of panorama in Europe

The current situation of freedom of panorama in the countries of Europe.
The current report text would turn the map red or yellow for all EU countries.
  • ██ OK, including works of art
  • ██ OK for buildings only
  • ██ Not OK, FoP for non-commercial use only
  • ██ Not OK
  • ██ Unknown
Now photos of the European Parliament are not allowed to be on Wikipedia...

See for more background information at Two weeks to save Freedom of Panorama in Europe, Freedom of Panorama in Europe in 2015 and Vikipedio:Iniciato por libereco de panoramo.

Status update 3 July 2015

It is going fast the past 24 hours and before. Therefore this update below, written bij my colleague Dimi_z who is for the Wikimedia movement following the political developments in the EU in the past weeks and years:

1. We have managed to find enough MEPs from various groups to file a positive amendment affirming Freedom of Panorama. The signatures were collected with the help of mainly the Dutch, German and Estonian ALDE members.
2. As a result of the big pressure we exercised and the fact that his own group publicly opposed him on this, Mr. Cavada has now called everyone in the European Parliament to vote to delete his wording, but also to oppose the amendment, as a compromise. It looks like there is a solid majority for this compromise.
3. Delegations form the second largest group, the S&D, have taken public positions against the Cavada text. They have however also let us know, that they wouldn't appreciate being cornered into voting for new (ALDE) amendment. The reasons they cite are mainly of procedural nature.
4. It would take a lot of pressure to get the positive amendment through. Such an aggressive campaign pushing for the absolute maximum this early on in the legislative process could, I am afraid, hurt our standing. Especially banners are only effective if they are used conservatively and there is an imminent threat. This threat is not given any longer, which we should all congratulate ourselves for. This is something we achieved! I want to personally thank each and every single one of the hundreds of people who worked on this.
5. We can still push for the positive amendment by ALDE! We can do this by writing and calling our MEPs personally and ask them to vote for it. We can also do this by joining the petition, which will ask all its signatories to to do the same.
6. What we can and should do now is invest in the contacts we established with MEPs and their assistants. Thank the ones who answered and promised to help! Invite them to a Wikipedia meet-up! Offer you expertise! Ask them to help you with FoP on the national level if you have none!
7. Maintaining contacts is also important, as the copyright reform dossier will come to the European Parliament sometime next year. If we make friends now, it will make our lives much easier next time around.
8. The vote on 9 July will go down as follows: First the positive amendment by ALDE will be voted on, then after that the "split" (meaning deletion) of the FoP paragraph. If the positive amendment passes, we would need the deletion to be rejected. If the positive amendment is rejected, we need the deletion to get a majority.

So Dimi and the rest of the team advices to switch off the CentralNotice banner in Esperanto and also not to create a Sitenotice banner instead.

As the community has decided to organise a banner by providing translations of the banner and the creation of a landing page, the community has to decide on this matter as well.

If no reaction follows in the following two days, or only confirming messages, we assume we can deactivate the banner in Esperanto. If your community decides to switch off the banner, please make this known at this page.

If you need more information or if you have questions, you can ask them through our helpline.

Thank you so much for all the work done! We have made our voice heard, with success! :-) Romaine (diskuto) 01:49, 3 Jul. 2015 (UTC)

PS: I will try to keep you informed on this page about future developments. Romaine (diskuto) 01:49, 3 Jul. 2015 (UTC)

Article about Freedom of Panorama

Hello! In the coming days there will be much media attention for the subject Freedom of Panorama, as it is under discussion in the European Parliament. Freedom of Panorama is one of the keystones Wikipedia is built on: being able to take a picture of a public place and use it freely, like on Wikipedia. Many countries have Freedom of Panorama, so we can use pictures of buildings on Wikipedia. But the Esperanto Wikipedia has no article about it and people can't read in the language what it is about. So my question is if someone can translate Freedom of Panorama to Esperanto, the whole article or only the first section. Thank you! Romaine (diskuto) 01:59, 3 Jul. 2015 (UTC)

Voting: outcomes

Today the European Parliament voted about the copyright report, including the subject Freedom of Panorama.

  • The negative text by Cavada (Freedom of Panorama only non-commercial in whole EU) was dropped by 502 to 40.
  • The positive text by Schaake (full Freedom of Panorama in whole EU) didn't pass by 228 to 303.
  • The report as a whole was accepted with 445 to 65 with 32 abstentions.

Thanks everyone, we almost manage to achieve a full swing, which is a very tough feat to get done in 3 weeks.

What is next?
Autumn 2015: European Commission planned proposal on a renewed EU Directive.

Thank your MEPs and try to keep in touch with them. Romaine (diskuto) 14:32, 9 Jul. 2015 (UTC)

Utileco de ses kategorioj

Jen la koncernataj kategorioj:

Estas multe da artikokoj, kiuj estis tradukitaj el tiuj Vikipedioj, sed oni ne aldonis la taŭgan ŝablonon. Mi ne kredas ke oni nun povas kategoriigi ilin, eĉ plimulton el ili, ĉar ni devos trovi ilin tra la 216 000 artikoloj. Ankaŭ, ni forgesis la aliajn vikipediojn. Ĉu tiuj kategorioj ankoraŭ estas utilaj? Laŭ mi, ne. Kaj vi?

Tamen, oni povus ŝanĝi la ŝablonon {{Tradukita}} kaj enmeti parametron, kvankam restos multe da artikoloj kiuj ne havas referencojn. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:07, 7 Jul. 2015 (UTC)

Foresto de la menciita de vi ŝablono {{tradukita}} aŭ pli bone {{tradukitaĵo}} rompas la postulon de la licenco CC-BY-SA indiki fontan verkon de derivaĵo. Al la supre listigitaj kategorioj aldonas ĝuste lokigita ŝablono {{tradukitaĵo}} (sed ekzistas pluraj paĝoj kun erara lokigo de la ŝablono tradukitaĵo). Gamliel Fiŝkin 16:50, 7 Jul. 2015 (UTC)

ŝablono:Mankas fonto

Ĉu li bone faris? https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tiosulfita_acido&curid=528842&diff=5708537&oldid=5708436 Se jes, do mi demandas: kiam povas uzi ŝablonon:Mankas fonto? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:51, 8 Jul. 2015 (UTC)

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj

Mi provas pruvi en la angla vikipedio ke la subjekto estas menciinda, sed kiam mi serĉas en Guglo, mi trovas nenion interesan. Ĉu vi havas sendependajn findindajn ligilojn? Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:28, 8 Jul. 2015 (UTC)

Evoluintaj Vikipedio ne tre ŝatas kiam ĉiuj fontoj por artikolo venas de la temaĵo mem. Tio estas tre bona signo pri Vikipedia nemenciindeco de la temo.
Certe pri kunlabora kontrakto kun UEA estos mencio en Jarlibro de UEA. Kelkon da informoj eblas preni de Libera Folio. Se vi vere volas savi la artikolon, kontaktu LSGon kaj petu ilin pri eksteraj artikoloj pri LSG - multaj organizoj kolektas eksterajn menciojn pri si. Tamen, laŭeble provu eviti artikolojn, kiujn verkis LSG mem (t.n. unuarangaj fontoj) kaj koncentriĝu pri artikolo verkitaj de aliuloj. Mi ne povas helpi pli. --KuboF (diskuto) 14:51, 8 Jul. 2015 (UTC)

Proposal to create PNG thumbnails of static GIF images

The thumbnail of this gif is of really bad quality.
How a PNG thumb of this GIF would look like

There is a proposal at the Commons Village Pump requesting feedback about the thumbnails of static GIF images: It states that static GIF files should have their thumbnails created in PNG. The advantages of PNG over GIF would be visible especially with GIF images using an alpha channel. (compare the thumbnails on the side)

This change would affect all wikis, so if you support/oppose or want to give general feedback/concerns, please post them to the proposal page. Thank you. --McZusatz (talk) & MediaWiki message delivery (diskuto) 05:07, 24 Jul. 2015 (UTC)

Granda Nova Vikipedio-Konkurso

Antaŭ kelkaj monatoj mi havis ideon lanĉi grandan novan konkurson en Vikipedio, por pligrandigi kaj plibonigi ĝian enhavon, kaj pli ĝenerale por reklami ĝin en Esperantujo. Al niaj samideanoj ĉe la forumoj Lernu.net la ideo neete plaĉis; kelke da ili eĉ montris intereson Vikipediistiĝi. Mi pensas ke, se ni sufiĉe allogus spertulojn de diversaj anguloj de Esperantujo, kaj se ni povus elpensi (kaj havigi) taŭgajn premiojn, ni povus igi la konkurson afero tre granda kaj ampleksa, refreŝigante entuziasmon por la projekto.

La skemo kaj reguloj de ĉi tiu hipoteza konkurso estas ankoraŭ svagaj, sed unu ĉefa celo estus disvolvi la 1000-nemalhavendajn artikolojn ĝis altkvalita nivelo. Sed mi unue volus ekscii, ĉu inter jamaj Vikipediistoj estas iu intereso por mia plano. Alilingvaj versioj de Vikipedio pasintece okazigis konkursojn kun sukceso - ni povas preni ideojn pri reguloj, premioj, strukturo ktp. de ili. Tempodivalse (diskuto) 18:08, 26 Jul. 2015 (UTC)

What does a Healthy Community look like to you?

Community Health Cover art News portal.png

Hi,
The Community Engagement department at the Wikimedia Foundation has launched a new learning campaign. The WMF wants to record community impressions about what makes a healthy online community. Share your views and/or create a drawing and take a chance to win a Wikimania 2016 scholarship! Join the WMF as we begin a conversation about Community Health. Contribute a drawing or answer the questions on the campaign's page.

Why get involved?

The world is changing. The way we relate to knowledge is transforming. As the next billion people come online, the Wikimedia movement is working to bring more users on the wiki projects. The way we interact and collaborate online are key to building sustainable projects. How accessible are Wikimedia projects to newcomers today? Are we helping each other learn?
Share your views on this matter that affects us all!
We invite everyone to take part in this learning campaign. Wikimedia Foundation will distribute one Wikimania Scholarship 2016 among those participants who are eligible.

More information


Happy editing!

MediaWiki message delivery (diskuto) 23:42, 31 Jul. 2015 (UTC)

Wikidata: Access to data from arbitrary items is coming

(Sorry for writing in English)

When using data from Wikidata on Wikipedia and other sister projects, there is currently a limitation in place that hinders some use cases: data can only be accessed from the corresponding item. So, for example, the Wikipedia article about Berlin can only get data from the Wikidata item about Berlin but not from the item about Germany. This had technical reasons. We are now removing this limitation. It is already done for many projects. Your project is one of the next ones. We will roll out this feature here on August 18.

We invite you to play around with this new feature if you are one of the people who have been waiting for this for a long time. If you have technical issues/questions with this you can come to d:Wikidata:Contact the development team.

A note of caution: Please be careful with how many items you use for a single page. If it is too many pages, loading might get slow. We will have to see how the feature behaves in production to see where we need to tweak and how.

How to use it, once it is enabled:

Cheers Lydia Pintscher MediaWiki message delivery (diskuto) 17:51, 3 Aŭg. 2015 (UTC)

Ne estas ankaŭ farita : Vidu [6] --pino (diskuto) 07:56, 27 Aŭg. 2015 (UTC)

Biografiaj artikoloj: majuskloj por nomo?

En la artikolo Janis Juluntas oni ŝanĝis en la komenca linio JULUNTAS al Juluntas. En Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj#Unua_alineo la rekomendo estas por majuskloj. Ĉu tiu regulo ankoraŭ validas? Ŝajnas ke ne estas unueco, vidu ekzemple: Edmond PrivatIvo Lapenna.

Jes estas ankaŭ nia rekomendo. --pino (diskuto) 15:22, 9 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi ne vidis tion rekomendon antaŭe. Kial en eo-vikipedio estas rekomendita skribi JULUNTAS ? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:28, 9 Aŭg. 2015 (UTC)

Jen citaĵo el la rusa versio de la artikolo Vikipedio en Esperanto:

Por skribado de personaj nomoj longe estis uzata karakteriza por Esperanto-kulturo konvencio: familia nomo estas plene skribata per majuskloj (Winston CHURCHILL). Tamen komence de 2006 eksuperis la vidpunkto pri nedezirindeco de daŭrigado de tiu tradicio, unu el la ĉefaj argumentoj estis foresto de tia konvencio en la sekcioj en aliaj lingvoj. La postulo skribi familian nomon per majuskloj restas parto de la postuloj al la teksto de biografiaj artikoloj (Vikipedio:Gvidilo por biografioj).
Ĉu vi proponas ŝanĝi tiun rekomendon? Gamliel Fiŝkin 20:51, 9 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi pensas ke ne estas utila skribi Winston CHURCHILL. Foresto de tia konvencio en la sekcioj en aliaj lingvoj estas laŭ mi bona argumento. Kaj mi pensas ke malbone estas ke familia nomo estas dufoje specjale prezentita per majuskloj kaj per dika teksto - mi pensas ke sufiĉas dika teksto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:12, 9 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi fine samopinias. Meti majusklojn por familia nomo estis iama kutimo en la franca, sed hodiaŭ eksmoda, kaj ankaŭ ne aplikiĝas en la franclingva Vikipedio (vidu ekzemple la franclingvan version por Edmond Privat.--Riŝo (diskuto) 06:14, 10 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas, des pli ke kelkaj popoloj longe ne havis familiajn nomojn, kaj islandanoj ne havas familiajn nomojn ĝis nun. Interalie, en Vikipedio:Gvidilo por biografioj estas klare skribite, ke ĝi estas ne regulo sed rekomendo. Gamliel Fiŝkin 08:47, 10 Aŭg. 2015 (UTC)
Laŭ mia kompreno estas tamen devigo. La koncerna frazo tekstas: "La familia nomo estu (nur en tiu unua frazo) en majusklaj LITEROJ." Sed tre probable ni devos vivi kun ambaŭ formoj, kiel ekzemple montras nomlisto por lingvo, kiu mencias la familian nomon unualoke, ekzemple la japana: Listo de japanaj esperantistoj.--Riŝo (diskuto) 12:59, 10 Aŭg. 2015 (UTC)
Reguloj de Vikipedio ne estas io eterna, donita desupre. Regulojn akceptas, amendas kaj abolas la komunumo. Se diskuto ĉi tie rezultos en decido ŝanĝi ĉi tiun aŭ alian regulon, la regulo estos ŝanĝita. Gamliel Fiŝkin 13:26, 10 Aŭg. 2015 (UTC)

La regulo pri majuskligo estas utila kaj racia, bonvolu ne ŝanĝi ĝin pro personaj kapricoj kaj ŝatoj. La kutimoj de alilingvaj vikipedioj ne rilatas al ĉi tio.

La Esperanta Vikipedio estas pli multkultura ol la alilingvaj, do bonvolu ne enmiksi viajn propralingvajn antaŭjuĝojn. Fakte ne temas pri majuskligo de familia nomo, ĉar ne ĉiuj lingvoj havas familiajn nomojn. La regulo estas (aŭ devus esti; mi ne scias, ĉu ĝi estis miskomprenita kiam oni aldonis ĝin al la Esperanta Vikipedio) majuskligi la ĉefan nomon, kiu estas decida elemento ekzemple en alfabeta ordigo.

Kiam mi vidas en nia Vikipedio, en la unua frazo de la koncerna artikolo, formojn kiel MÁO Zédōng, YAGI Hideo, ABE ShinzōDénes SÁNDOR, mi scias, ke la ĉefaj (por ĉi tiuj ankaŭ la familiaj) nomoj estas Máo, Yagi, Abe kaj Sándor. Kvankam vi ĉiuj ŝajnas scii, kiu el la du nomoj de Somerset Maugham estas la familia, bonvolu ne supozi, ke tio estas klara por ĉiuj. La afero estas precipe tikla ĉe tiaj lingvoj, kiel la Hungara kaj Japana, kie la nomoj aperas en la ordo familia+persona, sed kiujn oni ofte sed ne ĉiam transskribas en alia ordo. Utila ekzemplo estas ekzemple la nomo Dénes Sándor, ĉe kiu oni povus facile erari, ĉar la familia nomo Sándor estas ankaŭ ofta persona nomo en la Hungara lingvo.

La majuskliga kutimo estas ofte observata ankaŭ ekster Vikipedio, kiam oni konsideras grava la informon pri nomtipo, ekzemple en la revuo Monato. En la Junia Revuo Esperanto mi legas ekzemple liston de membroj de la Komisiono pri Azia E-Movado: Mark FETTES, LEE Jungkee, Chimedtseren ENKHEE, NAN Yu-li...

Minuskligi la majusklan parton de nomo estas klare vandala ago, ĉar tiel oni forprenas esencan informon pri la nomo. Mi petas forgesi pri la stranga propono forigi la regulon kaj prefere pliklarigi ĝin. --Surfo 16:44, 10 Aŭg. 2015 (UTC)

@Surfo: Dankon ke Vi klarigis. Kion Vi pensas pri d:Q6211511? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:56, 10 Aŭg. 2015 (UTC)
Estus utile ke Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj indiku la kaŭzon de la majuskligo (ekzemple: utila por alfabeta ordigo, ĉar en pluraj kulturoj [ekz. japana, hungara] la ordo estas familia+persona nomoj, male al aliaj kulturoj, kie la ordo estas persona+familia nomoj).--Riŝo (diskuto) 09:37, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi ŝatus aldoni ke indiko de la kaŭzo por majuskligo estus necesa, ĉar la esperanta estas ŝajne escepto kompare kun alilingvaj vikipedioj. Tiel oni pli bone komprenus la kialon de la majuskligo.--Riŝo (diskuto) 16:05, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
Pri ŝablonoj kiel d:Q6211511 mi ne havas firman opinion, sed mia unua penso estas, ke tiaj nur malfaciligas la verkadon kaj redaktadon de artikoloj. Jam estas tro multe da reguloj kaj ŝablonoj, por ni, kiuj ne estas profesiaj Vikipediistoj. Kaj ĉiuokaze, uzado de tiaj ŝablonoj nepre ne forigu la bonan kutimon pri majuskligo.
Ŝablonoj havas ankaŭ la malavantaĝon, ke fuŝa ŝanĝo en ŝablono povas kaŭzi fuŝon en multego da artikoloj. Kaj iu devus verki ŝablonon por ĉiu iom problema lingvo. La Angla Vikipedio havas almenaŭ ĉi tiujn ŝablonojn: Template:Icelandic name; Template:Chinese name; Template:Hmong name; Template:Japanese name; Template:Korean name; Template:Eastern name order. Por la Esperanta Vikipedio oni bezonus ankaŭ ŝablonon por Eŭropecaj nomoj, ĉar – en tutmonda perspektivo – Barack OBAMA aŭ Vladimir PUTIN neniel estas pli normala sinsekvo ol ABE Shinzo aŭ XI Jinping. Mi rekomendas forgesi pri umado per nomŝablonoj. Se bezone, oni povas aldoni piednoton aŭ parentezan rimarkon pri la nomtipo. --Surfo 07:16, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
Laŭ mia opinio ŝablonoj faciligas la verkadon kaj redaktadon de artikoloj. Novas uzando kiam viadas nomon skribitan per majuskloj povas nekomprni kial estas tial. Se estas ŝablono kun teksto "Tio estas biografio de persono pri ĉina familnomo Máo" ĉio estas klare. Kaj facile poste oni povas aldnoni ligilon al artikolo d:Q1093580 (mi esperas ke ni havsos ĝin poste). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:37, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
@Surfo: Bv pensi antaŭ ol senpruve ĵeti tiajn vortojn kiel «vandalismo». Majuskligo de nomoj en kelkaj esperantlingvaj eldonaĵoj foje estas arbitra, bazita sur missupozo, kie estas familia nomo. Ekzemple, mi vidis ie ke la nomo de Baldur Ragnarsson estis presita kiel Baldur RAGNARSSON — evidente, redaktanto traktis patronomon kiel familian nomon; la sama eraro estis ĉi tie, korektita nur en 2006 ekzistinte tri jarojn, kaj mi ne miros, se iu denove majuskligos patronomon lian aŭ de alia islandano. Aŭ romiaj nomoj: ekzemple, en la nomo Publius Cornelius Scipio Africanus Major, se mi ne eraras, la unuaj tri nomoj estas familiaj nomoj diversgradaj: Cornelius estas nomo de klano, Scipio estas nomo de subklano, Publius estas nomo de familio en la plej malvasta senco de tiu vorto, estas neniu persona nomo, kaj la du lastaj vortoj estas kromnomo; kiun el la kvin vortoj vi deziras majuskligi? Eĉ se iuj ŝablonoj malfaciligetas al iuj redaktadon de artikoloj, foresto de multaj el la ŝablonoj malfaciligegas legadon de artikoloj por ne-redaktantoj. Se ŝablono diras, ke estas islanda (japana ktp) nomo, tiun tekston komprenos ankaŭ homo, unuafoje en sia vivo vidanta vikipedian artikolon, sed kiel tiu homo povas diveni, kion signifas majuskligo? Kaj ordigon en kategorioj ŝanĝas ne majuskligo, sed ordigiloj, indikataj per ajna el tri metodoj: kune kun kategorio, per ŝablono (ekzemple {{vivtempo}}) aŭ per magia vorto {{DEFAULTSORT}} (ekzistas ankaŭ esperantigita versio {{DEFAŬLTORDIGO}}). Gamliel Fiŝkin 18:44, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĉiu rajtas laŭplaĉe aldoni ŝablonojn, kiuj povas foje eĉ esti utilaj. Kaj mi daŭre nomos vandaloj tiujn, kiuj, ne estante simplaj naivaj sensciuloj, forprenos la utilan majusklecon. --Surfo 15:34, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

VisualEditor News #4—2015

Elitre (WMF), 22:28, 14 Aŭg. 2015 (UTC)

How can we improve Wikimedia grants to support you better?

My apologies for posting this message in English. Please help translate it if you can.

Hello,

The Wikimedia Foundation would like your feedback about how we can reimagine Wikimedia Foundation grants, to better support people and ideas in your Wikimedia project. Ways to participate:

Feedback is welcome in any language.

With thanks,

I JethroBT (WMF), Community Resources, Wikimedia Foundation.

(Opt-out Instructions) This message was sent by I JethroBT (WMF) through MediaWiki message delivery. 00:39, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

traduko:

Kiel ni povas plibonigi subvenciojn de Vikimedio por subteni vin pli bone?

Miaj pardonpetoj pro sendo de ĉi tiu mesaĝo en la angla. Bonvolu helpi traduki se vi povas.

Saluton!

La Fondaĵo Vikimedio ŝatus ricevi viajn reagojn pri la temo, kiel ni povas rekonsideri subvenciojn de la Fondaĵo Vikimedio por pli bone subteni homojn kaj ideojn en via projekto de Vikimedio. Vojoj partopreni:

Reagoj estas bonvenaj en ajna lingvo.

Kun dankoj,

I JethroBT (WMF), Komunumaj Risurcoj, Fondaĵo Vikimedio.

(Instrukcioj por malŝalto) Ĉi tiu mesaĝo estis sendita fare de I JethroBT (WMF) per MediaWiki-a mesaĝ-liverilo. 00:39, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

— tradukis Gamliel Fiŝkin 03:29, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

Kiel ligi artikolon

Saluton, hazarde mi malkovris ke la artikolo Flago de la Usonaj Virgulininsuloj ne estas ligita al la alilingvaj artikoloj. Mi provis tion fari kiel oni kutime faras sed la sistemo tion ne permesas, ĝi avertas pri 'eraro kiu ne ebligas ĝian plenumon'. Ĉu iu scias kiel tion solvi? koran dankon. AndyHM 20, Aŭg. 2015, 20:33 (UTC)

Saluton, mi ligis la artikolon kun D:Q204666, ĉu estas bone ? --pino (diskuto) 19:01, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Revizii statuson de artikolo

Mi rimarkis ke la artikolo "Nov-Orleano" estas elstara artikolo, tamen, mankas en ĝi tre gravaj informoj (kaj referencoj), preskaŭ pri ĉio (kulturo, transportado, loĝantaro, sporto, geografio, ktp) . Ĉu oni rekonsideru tion aŭ pligrandigu por ke ĝi daŭre restu inter la elstaraj artikoloj? --AndyHM 0:03, 22 Aŭg 2015 (UTC)

Proponata regulo «Etika konduto»

La diskuto estas translokita el la paĝo Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Proponata regulo «Etika konduto» (tie tro malmultaj uzantoj rimarkis la temon). Gamliel Fiŝkin 19:10, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

Estimataj gekolegoj! (Kvankam en Vikipedio en Esperanto apenaŭ aperas koleginoj…) Mi planis proponi al la komunumo tiun regulon iam poste. Tamen la ĵusaj eventoj montris, ke tia regulo estas bezonata urĝe. Tial mi ŝanĝis miajn planojn: anstataŭ iom redakti ŝablonojn kaj artikolojn kaj iom dormi, mi dum la tuta nokto estis tradukanta al Esperanto la rusan version de la regulo. Do, jen la proponata regulo: Vikipedio:Etika konduto. Eble, iu diros, ke ĝi ne necesas, ĉar jam ekzistas Vikipedio:Etiko de Vikipedio; tamen ili estas du diversaj paĝoj ne nur en Esperanto: ĉiu el ili havas dekojn da lingvaj versioj. Mi tute ne alvokas oficialigi ĝuste la proponatan tekston senmodife. Sed mi opinias, ke ĝi povas esti bazo. Ni pridiskutu la tekston. Mi petas ĉiujn tralegi ĝin antaŭ ol diskuti. Se iu havas ideojn por plibonigo (senca aŭ lingva) de la teksto, bonvolu proponi ĉi tie. Kaj bonvolu ne ŝanĝi la tekston antaŭ la fino de la diskuto. Se rezulte de diskuto la komunumo decidos akcepti la proponatan regulon kun iuj ŝanĝoj, iu (dezirinde administranto) per unu redakto faros tiujn ŝanĝojn kaj anstataŭos la ŝablonon {{propono}} per la ŝablono {{regulo}}. Do, mi ripetas: Vikipedio:Etika konduto. Bonvolu diskuti ĉi tie. Gamliel Fiŝkin 05:57, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Bone, estas preciozaj konsilioj. La rusa vikipedio esta granda vikipedio do ni beneficas tie grandan eksperimenton sed ni ankaŭ povu emfazi apartaĵojn de nia eta vikipedio: Ni estas certe pli diversaj ke aliaj vikipedioj do oni rekomendu pli toleremojn. Ni estas eta vikipedio. Reguloj por granda kaj por eta sistemo estas nepre malsimilaj. Ni rekomendu ne necesigi tro pezajn procedurojn. Veni en esperanta vikipedio nur por unuformigi aŭ ŝerifi estas certe ne malpermesata sed malkuraĝas. --pino (diskuto) 13:50, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĉu vi tralegis la tekston? Kion konkrete en la teksto vi opinias netaŭga por Vikipedio en Esperanto? Mi ja proponas tiun tekston de kiel finpoluritan regulon, sed kiel bazon por amendado antaŭ akcepto. Do, proponu ŝanĝi tion, kion vi trovas neideala. Gamliel Fiŝkin 18:24, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
Jes mi tralegis la tekston kaj mi aprobas ĝin. Mi konkrete proponas aldoni frazon "Ni estas eta vikipedio. Reguloj por granda kaj por eta sistemo estas nepre malsimilaj. Ni rekomendu ne necesigi tro pezajn procedurojn. Veni en esperanta vikipedio nur por unuformigi aŭ ŝerifi estas certe ne malpermesata sed malkuraĝas." en la enkonduko. Kore. --pino (diskuto) 09:33, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Kie en la teksto temas pri pezaj proceduroj? (Ekzemple, tie estas neniuj mencioj pri dume neekzistanta Arbitracia Komitato.) Kaj kion signifas la enigmaj vortoj «veni… nur por unuformigi aŭ ŝerifi»? Gamliel Fiŝkin 12:52, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Pardonu min, klopodas klarigi, skribi multajn regulojn estas por ni eble vana afero, ni estas ege malmultaj. Paroli kun la aliaj uzantoj estus pli utila ke skribi formalajn regulojn. Tamen via propono "Etika konduto" ŝajnas min trafa, ni havas nun kun la ago de EfrinEfrin ekzemplon de kontribuanto, kiu venas nur por unuformigi, ĉi tiu konduto kreas konfliktan etoson. Kaj kiam mi diri ŝerifi mi volas diri esti nur ŝerifo aŭ policisto. Nenion malpermesas iu veni tie nur por kritiki sed "etika atitudo" estus antaŭ vere kunlabori. Ĉu estas komprenebla, ĉu vi povas formuli aldonon? Se ne, ne estas grava via propono estas jam bona.--pino (diskuto) 16:13, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Rilate la kolegon EfrinEfrin, supozu bonajn intencojn. Mi vidas ĉe li bolan pasiemon de komencanto; li tutkore deziras plibonigi Vikipedion, sed lin malhelpas liaj nesperteco kaj memfido, li ne supozas bonajn intencojn kaj foje estas malĝentila. Lia stilo de interkomunikado estas bedaŭrinda, sed kun li necesas agi singardeme: trankvile kaj bonkore klarigadi al li lian malpravecon, penante ne fortimigi lin; se li forirus, tio estus perdo por Vikipedio en Esperanto.
Unu el la problemoj de Vikipedio en Esperanto, grandparte devenanta el duma malgrandeco de ĝia komunumo, estas tio, ke ĝi estas kvazaŭ malgranda vilaĝo, kie ĉiuj ĉiujn konas; reguloj ne estas sufiĉe konkretaj, kaj bona konduto de la uzantoj estas pro tio esperebla sed ne garantiata. Vikipedio en Esperanto, kia ĝi estas nun, ne estas preta por alveno de granda nombro de novaj redaktantoj: se hodiaŭ ĝin ekredaktus mil personoj, Vikipedio en Esperanto estus dispremita per propra pezo. Mi esperas, ke iam ekredaktos eĉ ne miloj, sed dekmiloj da personoj (mi opinias tion ebla), sed necesas prepariĝi por tio. Ordo kaj bona etoso en lingva sekcio kun multaj redaktantoj ne povas esti subtenata per ĉies interkono, sed bezonas klarajn regulojn. La proponata regulo estas ne tiom por hodiaŭo, kiom por estonteco, por ke Vikipedio en Esperanto povu elteni grandan komunumon. La menciita kolego iagrade faris komplezon al Vikipedio en Esperanto, klare montrinte, ke neskribitaj tradicioj kaj ĉies interkono ne povas anstataŭi precizajn regulojn.
Problemo de ĉi diskuto estas malmulthomeco: se ni decidos pri akcepto de regulo duope, oni povos dubi pri legitimeco de la regulo. La tekston jam vidis pli ol tridek personoj; mi miras, kial ne ili ĉiuj eldiras tie ĉi. Gamliel Fiŝkin 06:31, 27 Aŭg. 2015 (UTC)

Wikidata: Access to data from arbitrary items is coming - new date set

Introducing the Wikimedia public policy site

Hi all,

We are excited to introduce a new Wikimedia Public Policy site. The site includes resources and position statements on access, copyright, censorship, intermediary liability, and privacy. The site explains how good public policy supports the Wikimedia projects, editors, and mission.

Visit the public policy portal: https://policy.wikimedia.org/

Please help translate the statements on Meta Wiki. You can read more on the Wikimedia blog.

Thanks,

Yana and Stephen (Talk) 18:12, 2 Sep. 2015 (UTC)

(Sent with the Global message delivery system)

Open call for Individual Engagement Grants

My apologies for posting this message in English. Please help translate it if you can.

Greetings! The Individual Engagement Grants program is accepting proposals until September 29th to fund new tools, community-building processes, and other experimental ideas that enhance the work of Wikimedia volunteers. Whether you need a small or large amount of funds (up to $30,000 USD), Individual Engagement Grants can support you and your team’s project development time in addition to project expenses such as materials, travel, and rental space.

Thanks,

I JethroBT (WMF), Community Resources, Wikimedia Foundation. 20:52, 4 Sep. 2015 (UTC)

(Opt-out Instructions) This message was sent by I JethroBT (WMF) (talk) through MediaWiki message delivery.


Lingvejo


Lingvejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri lingvaj demandoj, tradukproblemoj, tradukiloj, terminoj, titoloj de artikoloj, stilo, gramatikaĵoj, alilingvaĵoj, redaktistaj temoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Lingvejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Almigrado kaj Enmigrado

Saluton. Ĉu vere ekzistas du sencoj? Ĉu vere estas diferenco inter Almigrado kaj Enmigrado? En PIV estas nur http://vortaro.net/#enmigrado Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:34, 8 Jan. 2015 (UTC)

Novaj administraj unuoj en Francio

Ĉi-monate Francio faris kelkajn ŝanĝojn en siaj administraj unuoj, kaj mi ne certas pri la nomo, kiun ili havu en Esperanto.

  • La regiono Centro estis alinomita al Centre-Val de Loire. La tradicio en la Esperanta Vikipedio ŝajnas, ke regionoj havas esperantigitan nomon. Do kio pli taŭgas? Centro-Luarvalo? Centro-Valo de Luaro? Io alia?
  • Estis kreita Métropole de Lyon, areo kun unika statuso, kies kazo ne estas tute klara (en diskutpaĝoj de la franclingva Vikipedio homoj ŝajne ne certas, ĉu ĝi estis apartigita de Rhône aŭ ĉu ĝi estas daŭre parto de ĝi). Iu kreis la artikolon Metropolo de Liono. Ĉu eble Metropolo Liono estas pli taŭga? Laŭ mia kompreno, "Metropolo de Liono" estas "Metropolo apartenanta al Liono" kaj "Metropolo Liono" signifas, ke "Metropolo = Liono", sed mi ne certas, kio estas pli ĝusta (tiu metropolo enhavas komunumojn ekster Liono).

Mutichou (diskuto) 14:03, 21 Jan. 2015 (UTC)

Mutichou, mi dankas vin, ke vi starigis la problemon. Mi persone uzas "Centro-Valo de Luaro", ĉar "Valo de Luaro" jam ekzistas kiel sendependa artikolo (redirektita al "Luaro"). --Dominik (diskuto) 14:09, 21 Jan. 2015 (UTC)
Por Métropole de Lyon, Metropolo Liono ŝajnus por mi pli taŭga (sama logiko ke por la kantonoj). En Francio kantonoj baldaŭ evoluos. Ĉu vi havas ideon por korekti ? Ĉu vi opinias, ke ni uzu vikidatumo ? --pino (diskuto) 16:38, 23 Jan. 2015 (UTC)

Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio

Ne estas klare kion signifas la akronimo NIIS en Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. Ĉu necesus aldoni post la nomo: IŜ aŭ Daiŝ, arabe Da'ish).--Riŝo (diskuto) 17:04, 29 Jan. 2015 (UTC)

Kolinda Grabar-Kitarović

Kolinda Grabar-Kitarović (prononcita [kȏlǐndǎ gr̩abâr̩ ilaroǎːr̩oʋĝi͡ɕ]. La prononcindiko ŝajnas fuŝa!--Riŝo (diskuto) 09:40, 11 Feb. 2015 (UTC)

Atentu Riŝo! Temas pri elparolo en la ANGLA vikipedio! --Dominik (diskuto) 09:58, 11 Feb. 2015 (UTC)
Tamen la indiko estis fuŝa, nome ĉe la lasta nomparto. Mi ĵus korektis tion. --Tlustulimu (diskuto) 10:08, 11 Feb. 2015 (UTC)

Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanujo kaj ne nur

Uzanto:Longharulo kreis tiun ĉi kategorion kaj movis al ĝi ĉiujn artikolojn, kiujn mi antaŭe indikis kiel apartenaj al Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanio. Mi tute ne interesiĝas pri -io/-ujo diskuto, sed havas nur demandon: ĉu tiu ĉi afero tiom gravas, ke oni bezonas malplenigi unu kategorion kaj krei la alian, kiu ne havas intervikiojn, nek estas metita en iu ajn alian kategorion pri Germanio, do tute perdis ajnan ligon al tiu ĉi lando en la kategoria hierarkio? Mi pensas ke pluraj tiaj agoj okazis.--RG72 (diskuto) 15:48, 12 Feb. 2015 (UTC)

Jes, ĉi tiun kategorion mi kreis, ĉar ĝi antaŭe ne ekzistis. Se mi vidas miajn kontribuojn, vi vidas, ke mi verkas la artikolon pri gotika arĥitekturo, kaj kreis kaj kreas multecon da flankaj artikoloj, kaj se ne ekzistis aŭ ekzistas taŭga kategorio, mi kreis ĝin. Intertempe mi alklakis tiun ĉi subartikolojn, rimarkante, ke Uzanto:ThomasPusch parte forigis ĉi tiujn kategoriojn, parte kreis paralelajn, por enŝovi tien la artikolojn el ekzemple Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanujo en Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanio. Ne, ĉar io estis malĝusta aŭ fuŝa, sed ĉar li evidente militas kontraŭ laŭfundamentaj sufiksoj kaj literoj. Mi nur komencis rekonstrui la antaŭan staton.--Longharulo (diskuto) 16:50, 12 Feb. 2015 (UTC)
Tute ne temas pri tio ke mi pro personaj preferoj "evidente militus kontraŭ laŭfundamentaj sufiksoj kaj literoj", sed pri laŭorda vikipedia diskuto pri forigo de duoble kreitaj kategorioj. De tie eblas ripeti ke "pri internaj ligiloj de artikoloj la sistemo de alidirektiloj bone funkcias kaj ebligas permesi du aŭ plurajn ĝustajn variaĵojn de titoloj, tamen en la sistemo de kategoriigado nepre devas esti unu titolo po kategorio. Principe la landnomaj formoj de finaĵoj -ujo kaj -io same ĝustas kaj same permeseblus, sed praktike dekomence en Vikipedio por kategorioj uziĝis la dum la lastaj 30 jaroj en presitaj tekstoj kaj fakta lingvouzo multe pli kutima "-io"-formoj, kaj rompi tiun konvencion per kreo de paralelaj samtemaj kategorioj ("Baluĉio", "Beluĉio", "Baluĉujo", "Baluĉistano" kaj "Baluĉlando" aŭ simile) fiaskigus la praktikan utilon de la kategoria sistemo. Estas iom ĝene, konkrete decidi kategorian konvencion inter pluraj same ĝustaj formoj ("Urboj de Ikslando", "Urboj en Ikslando", "Urbo de Ikslando", "Urbo en Ikslando"...), sed nepre necesas tia konvencio (ĉi-kaze "Urboj de Ikslando"). La forigo de la duoblaj aŭ pluroblaj kategorioj tute sencas kaj necesas. Misiantoj pri landnomaj formoj de la tradicia "-ujo"-finaĵo simple ĵetu sin al kreo de bonaj, longaj, informriĉaj tutnovaj artikoloj kaj donu al ili titolojn inkluzive de landnoma formo de "-ujo"-finaĵo." Maligi la funkcion de vikipediaj kategorioj, per kreo de novaj duoblaj kategorioj "kiuj ne havas intervikiojn, nek estas metitaj en iu ajn alian kategorion pri Germanio, do tute perdis ajnan ligon al tiu ĉi lando en la kategoria hierarkio", en sendiskuta malrespekto de antaŭa vikipedia diskuto, estas ago tute malutila (emocie estus diri "sabota" aŭ "vandalisma", sed mi ne volas kirli emociojn) por Vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 10:51, 13 Feb. 2015 (UTC)
Sendepende de prefero de unu aŭ alia kategorio: Kiu kreas novan kategorio aŭ modifas ekzistantan kategorion ĉiam estas persone respondeca, ke la nove kreita kategorio estu ĝuste integrita al la kategoria sistemo! Do oni fakte ne rajtas krei kategorion, kiun oni ne enkategoriigas. Por doni ekzemplon: Iu kreis kategorion Inusloj en Stokholmo, sen enkategoriigi ĝin. Tiu kategorio memkompreneble apartenas al Kategorio Insuloj en Svedio kaj Kategorio Stokholmo. Do oni fakte povas formuli, estas malpermesita krei kategorion sen enkategoriigi ĝin!
Ĝis nun ambaŭ kategorioj Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanujo kaj Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanio restas sen intervikioj.--RG72 (diskuto) 18:43, 7 Mar. 2015 (UTC)

Duoblaj kategorio "monato jaro" aŭ "monato de jaro"

Karaj mi vidas, ke diversaj kategorioj Kategorio:Junio 1989 kaj Kategorio:Junio de 1989 duoble ekzistas. Lingva demando: Fakte laŭ mi la prezpozicio "de" en datindikoj superfluas (temas fakte pri latinisma influo), oni indikas la daton "2-an de junio 1989", do fakte la kategorio lingve ĝusta devus nomiĝis junio 1989. Ĉar temas pri granda serio de multaj similaj kategorioj kaj amaso da adaptoj necesaj (supozeble takso por roboto), mi unue deziras, ke ni komune fiksu regulon pri la nomo de tiuj kategorioj por eviti modifon kaj malmodifon ... Mia konkreta propono: Kie la kategorio ekzistas duoble, oni forigu la version kun "de" kaj post ŝovo de ĉiuj elementoj al la ĝusta kategorio oni forigu la malĝustan. Kie ekzistas nur la versio kun "de" oni kreu la version sen "de" kaj tiam procedu same. Kie ekzistas nur la versio sen "de", oni devas fari nenion. DidiWeidmann (diskuto) 11:31, 14 Feb. 2015 (UTC)

@DidiWeidmann: Gramatike vi pravas: "de" ŝajnas superflua. Tamen, laŭ mi tiaj kategorioj mem estas superfluaj. En nia malgranda vikipedio nur kategoioj de "Kategorio:Jaro" (sen monatoj) estu sufiĉaj. Ni ŝovu la artikolojn sub monataj kategorioj al la gepatra kategorio.--Salatonbv (diskuto) 12:50, 23 Feb. 2015 (UTC)
Kara Salatonbv, se kiel vi diras, la kategorioj entute superfluas, tiam la problemo estas eĉ pli grava, ĉar mi ja nur konsuderis ilian duoblecon, se do superfluaj kategorioj ekzistus duoble, tiam des pli urĝe diskuti la aferon. Ĉu vi fakte pravas, mi ne jam analizis. Ni diru: Se kategorio ne enhavas almenaŭ 5 tekstojn kaj/aŭ dosierojn, aŭ 3 subkategoriojn, tiam ĝi verŝajne superfluas, krom se temas pri kategoria sistemo, en kiuj kelkaj eble ne enhavas multajn, sed frataj ja multajn tekstojn. Se la ĉefkategorio enhavas pli ol 100 tekstojn, tiam ja tamen subkategorioj estas avantaĝaj, kiam estas pli ol 200 tekstoj eĉ necesaj! Do fakte ni devas rapide analizi la konkretan kazon, kaj poste decidi, ĉu en tute forigi tiujn kategoriojn, aŭ ĉu forigi nur la "de"-duoblaĵojn. En la konkreta kazo necesas konsideri la tutan sistemon, ne nur unuopajn jarojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:09, 24 Feb. 2015 (UTC)
@DidiWeidmann: mi diris mian opinion ne nur ĉar monataj kategorioj estas etegaj kaj ne utilaj (kiel ne multaj aliaj vikipedioj havas tiajn kategoriojn), sed ankaŭ ĉar via lingva demando estas malfacile respondebla kiel ni vidis en VP:DD#unueco. Do, mi proponis forigi tiajn kategoriojn.--Salatonbv (diskuto) 10:37, 24 Feb. 2015 (UTC)
Kara diskuto mi fakte subtenas vian proponon de kompleta forigo. Mit tial formulas ĉi-tie etas voĉdonon. 11:29, 24 Feb. 2015 (UTC)

Kiu subtenas forigo de kategorioj monato de jaro/monato jaro

El la supra diskuto evidentiĝas, ke krom la duobleco de tiuj kategorioj montriĝas, ke ili ne estas sencohavaj. La prono ĝenerala estu do, ke dum la ĉefkategorioj ne superas 100 artikolojn estu nur la kategorioj jaro (ekzeplpo Kategorio:1960), monato Kategorio:Marto, jardeko, jarcento, jarmilo kaj malaperu ĉiuj aliaj kategorioj. (Alternativo estus konsekvence plenigi ilin).

Subteno de la propono (forigo de maluzataj datokategorioj)

  1. Por Por: DidiWeidmann (diskuto) 11:29, 24 Feb. 2015 (UTC)
  2. Por Por: kiel proponinto.--Salatonbv (diskuto) 12:10, 24 Feb. 2015 (UTC)
  3. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 7 Mar. 2015 (UTC)

Kontraŭ la propono (do konservo kaj plenigo de la datokategorioj)

Kontraŭ Kontraŭ: Mi starigas la principon : Kiam mi tradukas artikolon kiu enhavas deklaron de "Kategorio", kiu ne ekzistas en esperanto, mi kreas ĝin. Kompreneble, en la nove kreita kategorio, aperas nur unu artikolo, sed mi supozas ke se por la alia lingvo, ili konsideris utila la novan kategorion, ĝi devus utili estontece ankaŭ al esperanta vikipedio.

Laŭ via propono, kiu faros la laboron por krei la novajn kategoriojn kun pli ol 100 artikoloj kaj disigi la artikolojn? Forigi estas simple, disigi estas malsimple : temporaba laboro sen intereso por Esperanto kaj esperantistoj.

Ĉu kategorioj sen artikoloj ĝenas? Verŝajne ili estis kreitaj per roboto (por ŝpari esperantistan tempon, do des pli bone). Se iu dediĉis longan tempon al tiuj kreadoj, ĉu utilas perdi tempon por forigi ilin. Verŝajne laŭtempe ili pleniĝos. Do kial forigi ilin por poste rekrei ilin unu post la alia per tempo de esperantisto, kiu pli utilus en kreado de artikoloj.

Ĉu kategorioj kun nur unu artikolo ĝenas? Ĉiuj kategorioj komenciĝas per unu artikolo, ĉu oni devas tuj forigi ilin aŭ lasi ilin supozante ke pliaj artikoloj kreiĝos kaj aldoniĝos al ili.

Ĉu kategorioj kun malmultaj artikoloj ĝenas? Ili ĝenus en esperanto kaj ne en aliaj lingvoj. Por ekzemplo pri kategorio:katedraloj de Marne : Mi ja certas ke povas esti nur du artikoloj en tiu kategorio, sed ĉu pro tio mi devas forigi ĝin kiam tiu kategorio ekzistas en la franca vikipedio kaj estas logiko por krei tian artikolon por ĉiuj departementoj de Francio.

Estas tro malfacile ne sekvi la alilingvajn vikipediajn kategoristrukturon kaj inventi propran kategoristrukturon, kiun oni devos konstante evoluigi post la alilingvaj.--Xian-eo (diskuto) 10:17, 7 Mar. 2015 (UTC)

@Xian-eo:Laŭ mi tia kategorio ĝenas pro "malgranda kategorio sen potencialo por kresko" en:WP:SMALLCAT kaj "mallarĝa komunaĵo" en:WP:NARROWCAT (d:Q8646596). Do, nur franca kaj rusaj vikipedioj uzas tian kategorion kun malmultaj artikoloj de Kategorio:Aŭgusto de 1922.
Mi dankas vin pro krei Roland Dumas sed vi metis ĝin al Kategorio:Naskiĝintoj en Aŭgusto de 1922. Tiam, oni ne povis trovi lin en la pligranda Kategorio:Naskiĝintoj en 1922, mi ŝovis nur la artikolon tien. Do, la kategorio de naskiĝintoj de monato-jaro iĝis malplena, kiu estas tujforigebla (VP:K1). Ankaŭ Kategorio:Aŭgusto de 1922 havis nur unu suban kategorion kaj nun estas malplena.--Salatonbv (diskuto) 11:39, 7 Mar. 2015 (UTC)
Ne en ĉiuj okazoj temus pri "malgranda kategorio sen eblo kreski", ekz. "Naskiĝintoj en Januaro 1970" povus esti sufiĉe plena, ĉar tiaj homoj estas en sia plej bona aĝo kaj multaj el ili estas enciklopedie menciindaj. La afero, ke en Esperanta Vikipedio pri ili povas longan tempon ne esti artikolo estas alia afero, sed principe tiaj kategorioj havas eblo kreski. Se temus pri "naskiĝintoj en -1515", tiam vere estus malmultaj homoj, tamen, pro sistemeco mi tian kategorion tute akceptus (sed "naskigixntoj en Februaro -1515" estus tro malplena). Laŭ mi la demando estas trovi ekvilibron inter detaleco kaj uzebleco - "naskiĝintoj en monato jaro" jam ŝajnas al mi tro detala kaj mi ĝin (eble) akceptus nur se estus signife multegaj naskiĝintoj en koncerna jaro. Dum kreado de novaj artikoloj eblas eviti kopiadon de alivikipedia kategoria strukturo (des pli, ke tiaj strukturoj povas estis kontraŭaj unu al la alia), tio dependas ke konkreta okazo.
Por simpligi aldonadon de kategorioj al novaj artikoloj mi ankaŭ subtenas kreon de kategorio por (eĉ nur) unu artikolo (se tia kategorio povas kreski aŭ estas kreita laŭ iu sistemo). Ekz. EnhavTradukado multe pli bone traktas ekzistantan kategorion ol neekzistantan.
@Xian-eo: Mi opinias, ke indas krei kategorion nur, kiam oni en ege baldaŭa tempo (malmultegaj horoj) ĝin plenigas almenaŭ per unu artikolo. Se oni kreus tiajn kategoriojn per roboto, ili devas pleniĝi frue (mi konscias pri pluraj tiaj malplenaj kategorioj...). Estas sufiĉe temporaba kreadi tiajn malplenajn kategoriojn, poste ilin forigi kaj poste ilin rekrei pro necese ĉar finfine aperis artikolo por ili. --KuboF (diskuto) 14:12, 7 Mar. 2015 (UTC)

Rezulto

Ĉar neniu ŝajnas kontraŭi al la propono, ni komencu poluri la kategoriojn. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 11:16, 3 Mar. 2015 (UTC)

Rezulto (denove)

Ni havis 3 porojn kaj 1 kontraŭon. Multaj malplenaj kategorioj jam estis forigitaj kaj la aliaj en la listo Vikipedio:Roboto/Laboroj#Malplenaj_kategorioj ankaŭ estas malplenaj. Xian-eo kontraŭis al la propono, sed oni ne vidas lian klopodon por "plenigo de la datokategorioj". Eĉ por rekrei kaj aldoni multajn kategoriojn al taŭgaj artikoloj bezonas robotan laboron kun listo de laboroj. Se ne estos tia plano krei novan liston en kelkaj tagoj. ĉu ni finos la diskuton kaj petos al la roboto de KuboF por ekforigi la kategoriojn laŭ la nuna listo?--Salatonbv (diskuto) 11:26, 18 Mar. 2015 (UTC)

Stranga titolo

Mi trovis artikolon Ààààààààààààààààààààààààààààààààààààà. Estas ligilo al la angla, kiu regas ĝin, bonvolu fari la alinomadon aŭ agi alimaniere.--Crosstor (diskuto) 12:01, 23 Feb. 2015 (UTC)

@Crosstor: Dankon pro via notigo.
@Ludovica1: La titolo de via artikolo estis ŝovita sen lasante alidirektilon.--Salatonbv (diskuto) 12:33, 23 Feb. 2015 (UTC)

Kategorioj de "Turismo" aŭ "Vojaĝado"

Kiu estas pli taŭga por kategoriaj nomoj? Ŝajnas ke kategorioj de Turismo estas pli multaj sub Kategorio:Turismo laŭ lando. Sed ankaŭ estas tia kategorio kia Kategorio:Vojaĝado laŭ kontinentoj. Dima41‎ ŝajnas esti por "Vojaĝado" (Uzanto-Diskuto:Dima41#Turismo). Mi ne havas fortan opinion pri tio, do se estas interkonsento, oni eble kreos liston por Pywikipediabotisto aŭ mi provos uzi mian AWBn.--Salatonbv (diskuto) 04:13, 26 Feb. 2015 (UTC)

Oni povas vidi ke "turismo" en Esperanto-Vikipedio similas "vojaĝado". Vorto "vojaĝ-ad-o" estas kreita laŭ logiko de Esperanto kaj estas komprenebla de ĉiuj. Vorto "turism-o" estas malsimpla kaj nelaŭlogika (kaj povas esti konfuzita kun vorto de radiko "turo"). Laŭ mia opinio tio sufiĉas por bezono anstataŭigi vorton "turismo" per "vojaĝado". --Dima41 (diskuto) 12:07, 26 Feb. 2015 (UTC)
@Dima41: Mi komprenas vian opinion sed "turismo" estas BRO9 de AdE. En vikipedioj, krom d:Q61509 (vojaĝo) estas d:Q49389 (turismo) kiel alia sendependa artikolo: turism' estas internacia radiko.--Salatonbv (diskuto) 12:23, 26 Feb. 2015 (UTC)
Mi interkonsentas, ke vojaĝado havas pli malvastan sencon ol turismo, tiel la sen-interkonsentita, sen-diskutita amasa alinomado estas detruo de la longtempaj kontribuoj de vikipediistoj. Tiel, laŭ mi, Dima ŝajnas batali kontraŭ multaj longtempe akceptitaj titoloj, interkonsentoj. Bedaŭrinde, en nia Vikipedio jam ne svarmas tiuj kapablaj lingvistoj, kontribuantoj, kiuj povas brile argumenti kontraŭ tiaj agadoj.Narvalo (diskuto) 13:08, 26 Feb. 2015 (UTC)
Aliflanke, ĉu ne estus sufiĉe vojaĝo anstataŭ vojaĝado? http://www.reta-vortaro.de/revo/art/vojaĝ.html Narvalo (diskuto) 13:14, 26 Feb. 2015 (UTC)
Se oni rigardus PIV, tuj evidentus ke temas pri la malsamaj aferoj.

vojaĝ/i (ntr) 1 Iri, veturi por atingi alian urbon aŭ landon: mi vojaĝas en HispanujoZ; mi vojaĝas en HispanujonZ; returne ni vojaĝos tra ĜenevoZ; vojaĝi eksterlanden; Z. vojaĝis triaklase al Varsovio; estas ja io bela vojaĝi tiel familieZ. ☞ migri.[7]

turismo 1 Vojaĝado aŭ ekskursado por plezuro aŭ sporto: ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la espero de ia komerca akiroZ; la turismo pli k pli disvastiĝas en ĉiuj tavoloj de la socio; E. estas la nemalhavebla helpanto de turismo; kultura, seksa turismo. ☞ kampadismo.[8]

Do ĉiu turisto estas vojaĝanto, sed ne ĉiu vojaĝanto estas turisto. Oni ne samigu la kerne malsamajn aferojn neanstataŭigeblajn.--RG72 (diskuto) 15:32, 26 Feb. 2015 (UTC)

Tio ne sufiĉas ĉar 1) diferenco estas ne sufiĉe ega, do eblas forigi vorton "turismo" el vortaro kaj enciklopedio; krome samsignifa vorto (turizm) ekzemple en rusa lingvo havas pli vastan signifon kiel organizita vojaĝado; 2) en vikipediaj kategorioj temas ĝuste pri vojaĝado (moviĝado sin al iu loko en lando/urbo): ĝi kutime enhavas subkategoriojn pri transporto kaj hoteloj kaj vizitindaĵoj. Se estas kategorioj pri aferoj rilataj al vojaĝado do pri turismo jam ne bezonatas. Mi vidis (kaj parte korektis) ankaŭ alian eraron: flughavenoj ial apartenas al "turismo" dum transporto samtempe ne apartenas. --Dima41 (diskuto) 18:42, 26 Feb. 2015 (UTC)
Ĉu vi vere konsideras eta diferencon inter vojaĝoj de, ekzemple, dungito, kiu transportas pakaĵojn de unu loko al alia, ricevante monon por sia laboro, kaj turismado fare de la sama homo al ripozlokoj? Mirigas min viaj kuraĝaj proponoj "forigi vorton "turismo" el vortaro kaj enciklopedio". Se vi tamen volas reformi la lingvon, do unu interkonsentu tion kun la lingva komunumo, poste ŝanĝu vortarojn kaj nur poste apliku novajn regulojn. Ne inverse!--RG72 (diskuto) 04:58, 27 Feb. 2015 (UTC)
Ĉi tie temas pri ĉiaj vojaĝoj: la kategorioj enhavas informon pri vojaĝoj entute. Estas klare ke vortaro de neŭtrala lingvo ne povas enhavi milojn da vortoj kaj radikoj; mi tamen ne povas mem krei akcepteblan Esperanto-vortaron ĉar mi ne estas lingvosciencisto. Sed ĉi tie oni preferu ĝustajn kaj simplajn titolojn. --Dima41 (diskuto) 08:35, 27 Feb. 2015 (UTC)
Ŝajnas ne esti interkonsento pri la propono forigi kategorion de "turismo" aŭ krei nur "vojaĝado". Ĉu ni komencu unuigi ilin al "turismo"?--Salatonbv (diskuto) 00:30, 4 Mar. 2015 (UTC)
Manko de interkonsento signifas ke oni tute ne faru ŝanĝadojn. Unuigo al "turismo" (des pli fare de administranto) estus memvola decido kaj pro tio rajtigus al aliaj uzantoj ŝanĝadi ĉion laŭ propra volo sen iuj diskutoj. --Dima41 (diskuto) 05:24, 4 Mar. 2015 (UTC)
@Dima41: Ĉi tio estas manko de interkonsento pri la ŝanĝado de "kategorio:turismo" al "kategorio:vojaĝado". Se estas kontraŭo al la interkonsentita titolado, oni devas reanstataŭigi tian nekomunan ŝanĝadon de kategorioj ekz. [9] k. [10].--Salatonbv (diskuto) 08:07, 6 Mar. 2015 (UTC)
Interkonsento ne estas ankaŭ pri indeco de rea alinomado. En mia diskutopaĝo mi jam atentigis pri ekzemplo de estinta sendiskuta alinomado. --Dima41 (diskuto) 08:52, 6 Mar. 2015 (UTC)
Ĉu vi vere pensas, ke lasi nur Rusian kaj Vjetnamian kategoriojn "vojaĝado" en Kategorio:Turismo laŭ lando estas bona kontribuo al Vikiepdio?--Salatonbv (diskuto) 08:57, 6 Mar. 2015 (UTC)
Oni povas kunigi Kategorio:Vojaĝado laŭ lando kaj Kategorio:Turismo laŭ lando: ĉiuj ĉefaj subkategorioj apartenu al unu el ili. --Dima41 (diskuto) 10:48, 6 Mar. 2015 (UTC)
Bona ideo! Oni povas konsenti kunigi duoblajn kategoriojn. La demando estas kiun titolon ni elektos por ŝovi subajn kategoriojn kaj kiun alidirektilos. Estas strange, se ni elektus tiajn parojn:
--Salatonbv (diskuto) 11:06, 6 Mar. 2015 (UTC)
Tial mi antaŭe proponis ŝanĝi ĉion al "vojaĝado" (mi jam klarigis tion: temas fakte pri vojaĝado). El rusa Vikipedio kelkajn monatojn antaŭe estis tute forigita ŝblono pri "vidindaĵoj de Moskvo" kiel originala esploro. Mi certas ke bezotatas dekomence almeti priskribon al la kategorioj: post tio nomo de kategorioj ne estus grava. Ĉu vi komprenas kio devas aparteni al la kategorioj? Krome eble indas forigi Kategorio:Vizitindaĵoj en Rusio kaj similajn forlasitajn kategoriojn laŭ neklara temo. --Dima41 (diskuto) 11:32, 6 Mar. 2015 (UTC)
Vi ne unue proponis sed ŝanĝis kelkajn kategoriojn sen diskuto. Tial mi komencis la diskuton ĉe via diskutpaĝo kaj ĉi tiu sekcio. Post mia demando al la komunumo, oni ne atingis interkonsenton al la ideo ŝanĝi turismon al vojaĝado. Do, ni devas lasi ilin kiel "turismo". Kaj ne larĝigu la diskuton kiel "turismo" kaj "vidindaĵoj". Ili estas similaj sed multaj alilingvaj vikipedioj havas la ambaŭajn kategoriojn (d:Q6940048 k d:Q6155265). Sed ne "turismo" kaj "vojaĝado". Unu el ili estu alidirektilo.--Salatonbv (diskuto) 11:57, 6 Mar. 2015 (UTC)
Ĉu ni povos fini la diskuton?
  1. Estas ĉefa artikolo Turismo.
  2. Nur kelkaj kategorioj estis ŝanĝitaj al "Vojaĝado"
  3. Ne estas interkonsento por unuigi ĉiujn kategoriojn al "Vojaĝado".
  4. Do, ni ŝovos la kelkajn kategoriojn al la originalajn kun "Turismo"?
--Salatonbv (diskuto) 06:19, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por Por: Mi subtenas.--RG72 (diskuto) 07:32, 14 Mar. 2015 (UTC)

Komento Komento: Laŭ reguloj pro manko de interkonsento oni ŝanĝu nenion krom kunigo de Kategorio:Turismo laŭ lando kaj Kategorio:Vojaĝado laŭ lando. --Dima41 (diskuto) 10:49, 14 Mar. 2015 (UTC)
@Dima41: Jes, ni ja kunigos la du kategoriojn. Tial ni devas elekti unu el la du kategorititolojn. Kaj "pro manko de interkonsento" pri viaj ŝanĝadoj, la kategorioj revenu al la statuso ŝanĝata nenion.--Salatonbv (diskuto) 11:52, 14 Mar. 2015 (UTC)
Mi alinomis aliajn kategoriojn sendiskute. Diskutado ekiĝis jam poste kaj montris mankon de interkonsento pri ĉiuj eblaj postaj alinomadoj. Do oni kontrolu por ke ne estu novaj ŝanĝadoj de kategoriaj titoloj. --Dima41 (diskuto) 15:04, 14 Mar. 2015 (UTC)
Ni ne faros novajn ŝanĝadojn de kategoriaj titoloj (el turismo al vojaĝado) pro klara manko de interkonsento. Bonvolu ne plilongigi la diskuton krom se vi pensus ke la kaoso de turismo kaj vojaĝado estus bona statuso por la enciklopedio. Amike,--Salatonbv (diskuto) 22:43, 14 Mar. 2015 (UTC)
Simple: "turismo" restu kiel turismo, "vojaĝado" restu kiel vojaĝado. --Dima41 (diskuto) 18:09, 15 Mar. 2015 (UTC)
Vi movis kelkaj kategoriojn al alia nomo sen diskuto. Neniu subtenis al via agado, sed kial vi ankoraŭ asertas, ke ni ne korektu vian rompadon de harmonio? Estas vi, kiu disigis kategoriojn de turismo al "turismo" kaj "vojaĝado".--Salatonbv (diskuto) 11:40, 18 Mar. 2015 (UTC)
Salatonbv, jen estas sama okazaĵo: unu uzanto faris sendiskutajn nomŝangojn, poste estis diskuto sen interkonsento, pro la malkonsento vi mem malpermisis alinomadon. Estu unu regularo por ĉiuj. --Dima41 (diskuto) 12:16, 18 Mar. 2015 (UTC)
@Dima41: Mi protektis dumtempe la paĝon ĉar estis redaktomilito. Kiu faris?--Salatonbv (diskuto) 12:20, 18 Mar. 2015 (UTC)
Vi konsentis kun unua (sendiskuta) alinomado kaj malebligis plue ŝanĝadi nomojn. Tie estas sama afero: mi alilomis laŭ sia prefero, do poste (laŭ la ekzemplo) oni ne ŝanĝu nomojn. --Dima41 (diskuto) 12:28, 18 Mar. 2015 (UTC)
Ni ne klare voĉdonis sed bonvolu kompreni tiel:
  1. Post la ŝanĝo de Uzanto:RG72 al "la", ŝajnas esti 3 por "kun la", nur 1 por "sen la".
  2. Post la ŝanĝo de Uzanto:Dima41 al "vojaĝado", ŝajnas esti 3 por "turismo", nur 1 por "vojaĝado".
Tial, en la unua kazo, ni ne devas korekti la ŝanĝon sen antaŭa diskuto, sed en la dua kazo ni devas.--Salatonbv (diskuto) 12:33, 18 Mar. 2015 (UTC)
Ĝis nun vi skribis nur pri interkonsento sed ne pri kalkulado de voĉoj. Kial voĉdonado ĉion decidu? Vikipedio ne estas balotujo. --Dima41 (diskuto) 12:41, 18 Mar. 2015 (UTC)
"ni provas solvi konfliktojn per interkonsentoj inter ĉiuj (aŭ la plej multaj) kundiskutantoj. Sed kelkfoje praktike ne eblas trovi tiajn interkonsentojn. Tia situacio foje necesigas balotojn" (Vikipedio:Baloto). Mi pensis, ke baloto ne necesis, sed ĉu ni eble bezonos tion por la du lingvaj preblemoj? Pardonu, ke mi nun estas tre okupita kaj mi eble ne povos preti tion baldaŭ.--Salatonbv (diskuto) 13:25, 18 Mar. 2015 (UTC)
Farita Farita Por unuigi la kategoriotitolojn, ni povas elekti la terminon "turismo". Bonvolu malfari la alidirektadon el "turismo" al "vojaĝado", se oni trovas ĝin. Vidu ankaŭ la diskutojn Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Baloto kaj Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Vandalismo_de_Uzanto:Dima. Dankon--Salatonbv (diskuto) 02:38, 22 Jun. 2015 (UTC)

Virina cirkumcido?

Kio estas plibona termino? Bv veni al Diskuto:Cirkumcido.--Salatonbv (diskuto) 07:14, 6 Mar. 2015 (UTC)

Franca administra nivelo 'intercommunalité'

Min ŝokis la konstato, ke en la ŝablonaj informoj pri francaj municipoj (kiujn mi prefere nomas tiel, anstataŭ 'komunumoj') la linio "intercommunalité" havas la esperantan titolon 'interkomunumreto'. Tio estas ne nur vortkonstrue groteska sed ankaŭ miskomprena, ĉar temas pri ia nivelo de kuniĝoaŭ kunlaboro, ne pri reto. Plej simple oni nomu tion 'municiparo' aŭ (se nepras daŭrigi tian uzon de 'komunum-') 'komunumaro'. — La komenton aldonis, sen subskribo, Moonbri (diskuto  • kontribuoj)

Mi kreis tiun ŝablonon, sed ŝajne senpripense kopiis la vorton de iu jam ekzistanta paĝo. Mi konsentas, ke "komunumaro" estus pli bona. Mi ŝanĝos tion, se aliaj samopinios. Mutichou (diskuto) 11:01, 8 Mar. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi uzas komunumaro. --pino (diskuto) 14:03, 8 Mar. 2015 (UTC)
Mi tuj ŝanĝos la ŝablonojn {{Informkesto franca komunumo}}, {{Informkesto franca departemento}} kaj aliajn, se mi trovos. Mutichou (diskuto) 17:12, 12 Mar. 2015 (UTC)
@Mutichou: Ĉu vi ankaŭ alĝustigos la artikolojn? --Tlustulimu (diskuto) 17:30, 12 Mar. 2015 (UTC)
Ne, ĉar estas centoj da paĝoj, kiuj uzas la ŝablonojn. Sed mi ŝanĝis tiel, ke la malnova parametro "interkomunumreto" ankoraŭ funkcias. Mutichou (diskuto) 15:04, 13 Mar. 2015 (UTC)
@Mutichou: Estas bone, ke vi aranĝis la ŝanĝon uzante alternativajn parametrojn. Bedaŭrinde ne ĉiu faras tion.
Krome mi hieraŭ invitis germanon kun roboto. Sed li ekagos nur, kiam li havos la statuson. Sed pro la alternativaj parametroj tio certe ne urĝas. --Tlustulimu (diskuto) 15:15, 13 Mar. 2015 (UTC)

Konveksa presado

Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Konveksa_presado Laŭ mi oni tamen devus aldoni "reliefa presado", ĉar la averaĝa konsultanto (ne-matematikulo) serĉus ĝin per tiu termino.--Riŝo (diskuto) 16:00, 10 Mar. 2015 (UTC)

Ĉu vorto "tragedio" estas malneŭtrala?

Iom aliloke ekis diskuto pri tiu ĉi vorto. Dima41 insistas, ke tiu ĉi vorto signifas personan vidpunkton de aŭtoro, do maluzendas en Vikipedio. Miaj lingvaj argumentoj elĉerpiĝis, sed evidente malsufiĉas.--RG72 (diskuto) 04:04, 11 Mar. 2015 (UTC)

RG72, jen estas via artikolo: Terorisma atako en Beslan, okazinta de la 1-a ĝis la 3-a de septembro 2004 en la nord-osetia urbo Beslan, estis unu el la plej teruraj tragedioj en historio de nuntempa Rusio. Ĝi forte afekciis ne nur rusian, sed ankaŭ tutmondan publikon. Jen estas via neŭtraleco. --Dima41 (diskuto) 14:15, 11 Mar. 2015 (UTC)
Ĉu vi povas ne opinias murdon de kelkcent senkulpaj homoj, el kiuj duono de infanoj, terura tragedio? Mi rememoras plurajn okazaĵojn de la nuntempa rusia historio, sed vere ne trovas multajn kompareblajn. Se vi dubas pri forteco de la tutmonda kondamno, do legu almenaŭ ĉi tiun artikolon de la angla vikio (evidente ne tiom neŭtralema kiel vi dezirus: International response to the Beslan hostage crisis.--RG72 (diskuto) 15:49, 11 Mar. 2015 (UTC)
Mi ne estas anglulo. Bonvolu ne proponi anglaĵojn. --Dima41 (diskuto) 16:34, 11 Mar. 2015 (UTC)
Vi povas uzi aŭtomatajn tradukilojn laŭplaĉe. Legu ekzemple esperanto-version.--RG72 (diskuto) 16:37, 11 Mar. 2015 (UTC)

Certe neniu dubas la tragediecon kaj terurecon de la Beslana okazaĵo. Sed "tragedio" egalas, en sia figura senco, al "treege bedaŭrinda okazaĵo", "terure malfeliĉa afero" kaj tial mi ne opinias ĝin vere taŭga por enciklopedia artikolo: enciklopedio priskribas faktojn, ne bedaŭras ilin aŭ ŝokiĝas pro ili. "Tragedio" ne estas neneŭtrala, ĝi estas stile neenciklopedia, krom kun la teatra senco.

Vortoj kiel "bedaŭrinda", "malbona", "terura", "tragedia" aŭ "malfeliĉa" ne aperas normale en enciklopedia priskribo de okazintaĵoj. La vortoj, kompreneble, povas esti uzataj en citaĵoj aŭ en alia speciala kunteksto. Ekzemple, solenaj funebraj okazoj aŭ memortagoj aŭ asocioj de viktimoj aŭ monumentoj ja povas esti nomataj laŭ "la tragedio de Beslan". Tiel klariĝas plejmulto el la (entute kvin) vortoj "tragedy" en la Angla artikolo, sed ne nepre ĉiuj. En la Esperanta teksto la vorto "la (Beslana) tragedio" (sume 12 aperoj) estas uzata kiel nomo de la Beslana okazaĵo. Tamen, estas neniel certe, ke la Angla vorto "tragedy" kaj la Esperanta "tragedio" (aŭ "трагедия" aperanta 6-foje en la Rusa teksto) havas tute samajn signifojn kaj kromsignifojn. Ĉiuokaze, enciklopedio ne kondamnas okazaĵojn, sed ĝi povas kompreneble raporti kaj citi kondamnojn, se tiuj estas sufiĉe rimarkindaj faktoj.

Ne valoras militi pri unu vorto, sed mi flaras en la artikolo ankaŭ aliajn detalojn de neenciklopedia lingvaĵo. La afero tamen nun ŝajnas al mi tro politika, kaj mi volas neniel plu partopreni en la diskuto. Eble vi, RG72, ekzercos vin verkante ankaŭ artikolon pri la terorismaj atakoj en Orienta Ukrainujo, en la aktuala tragedio. --Surfo 18:50, 11 Mar. 2015 (UTC)

1. La rusa vorto трагедия kaj tiu esperanta "tragedio" koincidas en sencokampoj tute. 2. Mi ne tre interesiĝas pri la Donbasa milito, kvankam siatempe lanĉis kaj dum longa tempo prizorgis projekton StopFake Ukrainio. Se vi volas verki artikolojn pri "noblaj batalantoj por libereco de Ĉeĉenio", vi povos fari tion senprobleme, ja rilataj publikaĵoj abundas en la okcidentaj amaskomunikiloj. Tiuj ĝiĥadanoj ne tranĉas gorĝojn de okcidentaj ostaĝoj kiel iliaj ISIL-gefratoj, ili nur murdas infanojn en la fora Rusio, kio por iuj estas pardonebla aŭ almenaŭ komprenebla ago.--RG72 (diskuto) 19:03, 11 Mar. 2015 (UTC)
A ha! Tio estis la dolora punkto, sed vi verŝajne havas tute misajn suspektojn. Mi certe ne verkos pri viaj temoj, pri neniu el la tragedioj. Mi partoprenis ĉi tie nur por diri, kia laŭ mi estas normala enciklopedia stilo. Cetere, se mi verkus pri io rilata al viaj proponoj, mi certe ne uzus en (supozata) enciklopedio vortojn kiel "noblaj", kaj mi tre singarde rilatus ankaŭ al "libereco". Sed: aliaj landoj, aliaj tradicioj. En Esperantujo kreiĝas interesaj konfliktoj. Vi povas daŭrigi la babilon kun Dima41. Mi bedaŭras, ke mi okaze rimarkis ĉi tiun diskuton kaj iel kontribuis, kaj nun ŝanĝos mian kontraŭantan voĉon al sindeteno. --Surfo 20:39, 11 Mar. 2015 (UTC)
Vi pravas, por mi tio estas dolorpunkto malgraŭ manko de iu persona ligo al la afero. La teroristoj murdis eĉ ne rusajn infanojn, sed ĉefe osetojn, kiujn neniu ruso kapablus distingi de la ĉeĉenoj. Sed por mi ĉiu masakro de infanoj — ĉu fare de ĉeĉenaj bastardoj aŭ norvega Breivik — estas vera tragedio kaj dolorpunkto. Do mirigas min vidi ekzemple kiel iu eŭropa vikipediisto (laŭmemore pola) metis en la artikolon pri Ŝamil Basajev, organizinta tiun ĉi kaj aliajn masakrojn, lian fieran citaton pri "batalo por libereco". Evidente por iuj infana sango malsamvaloras depende de etno aŭ nacieco.--RG72 (diskuto) 05:57, 12 Mar. 2015 (UTC)
  • Mi ankaŭ pensas ke "tragedio" kaj "terura tragedio" signifas personan vidpunkton de aŭtoro. Laŭ PIV tragedio estas "Terure malfeliĉa okazaĵo" "malfeliĉa" ankaŭ signifas personan vidpunkton de aŭtoro. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:45, 12 Mar. 2015 (UTC)
Tio signifas ne personan vidpunkton, sed nur rangon de la afero. Pluraj aŭtoritataj fontoj konfirmis elstarecon de tiu ĉi evento kiel unu el plej tragediaj en la moderna rusia historio. La internacia reago same.--RG72 (diskuto) 05:57, 12 Mar. 2015 (UTC)
Kiel la aliaj diras, citu eksterajn fontojn, ekz. novaĵojn, artikolojn, kritikojn dirantajn "tragedio" (aŭ tragedy aŭ трагедия). Mi pensas, ke ne estas malfacile trovi tiajn fontojn.--Salatonbv (diskuto) 06:55, 12 Mar. 2015 (UTC)
Mi ne vidis tiujn postulojn antaŭe, sed se bezonate, tio facile plenumeblas. Jen ministroj pri eksterlandaj aferoj de Eŭropa Unio nomis tion "deep human tragedy". Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan nomas tion "brutal and senseless slaughter" kaj "terrorism, pure and simple" (tio aktualas por homoj, kiuj konfuzas militon kaj teroron). Human Rights Watch opinias tion tragedy. Aŭtoritataj okcidentaj eldonaĵoj nomas tion tragedy — ĉu The Telegraph, ĉu The Guardian. Ĉu mi daŭrigu?--RG72 (diskuto) 07:31, 12 Mar. 2015 (UTC)
Tre bone RG72! Skribu tion en <ref></ref> kaj neniu povos forigi tiajn informojn.--Salatonbv (diskuto) 07:38, 12 Mar. 2015 (UTC)
Sed mi uzis la vorton "tragedio" ne nur kiel pritakson fare de aliuloj, do pruvendan per referencoj, sed ankaŭ same kiel ĝi estas uzata en ĉiuj alilingvaj versioj de ci artikolo — kiel sinonimon de la vortoj "terura evento", "masakro", "amasbuĉado", "amasmurdo" ktp. Mi miras, ke la esperanto-versio estas sola kie tiu ĉi vorto estigis miskomprenon. Kaj tio estas sola artikolo pri terora atako eĉ en la esperanto-vikio, kie vorto "tragedio" estis konsiderata malneŭtrala. Ekzemple en eta artikolo Atakoj en Norvegio (2011) ĝi renkonteblas kvarfoje.--RG72 (diskuto) 07:57, 12 Mar. 2015 (UTC)
Se oni montras la referencojn de la vortuzo, esperanta vikipedio havos potencon iĝi pli bona ol iuj alilingvaj vikipedioj. Bonan feliĉon,--Salatonbv (diskuto) 08:08, 12 Mar. 2015 (UTC)
Bone, ĉi-vespere mi klopodos aldoni respektivajn ligilojn.--RG72 (diskuto) 05:27, 18 Mar. 2015 (UTC)

Nomoj de distriktoj de Kaluga provinco

Mi proponas alinomi artikolojn pri distriktoj de Kaluga provinco, ĉar ili diferencas de formo, uzata por administraj unuoj en Vikipedio, interalie por provincoj de Rusio. Anststaŭ aldoni al radiko a-finaĵon (ekz. Borovska distrikto) la verkinto kreas kunmetaĵon el la vortoj distrikto kaj nomo de la urbo kaj fine aldonas en krampoj informon pri provinco. Do rezulte aperas stranga kaj sensence longa kunmetaĵo kiel Distrikto Borovsk (Kaluga provinco), kiu prezentas nek esperantigon, nek sekvas rusian nomon (Borovskij). Foje la aŭtoro tute alinomas la distriktojn, ekz. Dzerĵinskij distrikto transformiĝis al Distrikto Kondrovo (Kaluga provinco), kiun eĉ neniu ruso povus trovi aŭ rekoni en tiom stranga formo. Mi proponas alinomi ĉiujn menciitajn artikolojn en simpla kaj laŭregula maniero: radiko (kutime nomo de urbo) + a-finaĵo + vorto "distrikto". Do anstataŭ Distrikto Borovsk (Kaluga provinco) estu simple Borovska distrikto.--RG72 (diskuto) 16:25, 13 Mar. 2015 (UTC)

Por la rusoj evidentas, ke la vorto Borovskij havas radikon de Borovsk-, por aliaj vikipediistoj tio ne evidentas. Kio, se la urbonomo finiĝas je a? Ĉu la a-finaĵo ne apartenas al vortoradiko? Do, ekregas la ĥaoso ĉie en la Vikipedio, danke al ofenditeco de Dima41. Esperanta Vikipedio jam bedaŭrinde trapasis sian nivelan kulminon kaj nun daŭre glitas ien...Narvalo (diskuto) 16:34, 13 Mar. 2015 (UTC)
Eĉ por mi kiel ruso foje ne evidentas kio estas radiko en nomo de respektiva administra unuo, pro tio kreante ŝablonojn kun nomoj de distriktoj mi ĉiufoje kontrolis tion. Feliĉe Dima41 estas ruslingvano, do senprobleme povas eltrovi ĝustan radikon de la vorto. Se vi preferas alian manieron, do proponu, eble ĝi estos pli efika.--RG72 (diskuto) 16:48, 13 Mar. 2015 (UTC)
Ĉi tiu sistemo estis uzata jam delonge. Antaŭ miaj redaktoj ĝi estis uzita por distriktoj de Kaliningrada provinco. Mi konsentis kun tia sistemo kaj klarigis tion aparte; ĝi bone funkciis dum pli ol jaro. Plia diskuto estas jene kaj jene. Kaj RG72 ĉesu ekadi diskutatojn pri apartaj paĝoj samtempe en multaj lokoj: mi verkis la artikolojn kaj kategoriojn dum vi preferas nur alinomadi laŭ propra vidpunkto. --Dima41 (diskuto) 17:03, 13 Mar. 2015 (UTC)
1. Diskuto pri artikolo eku en ĝia diskutpaĝo. Diskuto pri problemo aŭ grupo da artikoloj eku en diskutejo. Tre simpla logiko. 2. Nomoj de administraj unuoj de Rusio formiĝas surbaze de alia logiko (radiko + a-finaĵo + unuo) multe pli longe ol unu aŭ du jaroj kaj ĝin sekvis kreintoj de dekoj da artikoloj pri rusiaj provincoj kaj regionoj. Poste ĝin sekvis ĉiuj aliaj aŭtoroj en miloj da aliaj artikoloj, kie ili estas menciitaj. 3. Mi ne nur "alinomas artikolojn", sed ankaŭ verkis pli ol cent artikolojn sufiĉe profundajn kaj redaktis milojn da artikoloj kaj kategorioj. Se vi interesiĝas pri statistiko, vidu mian nomon en la listo de aktivaj uzantoj (la 14-a) kaj liston de miaj artikoloj en mia paĝo. Do ankaŭ tio estas ege malforta argumento por rompi plurjare sekvatan logikon kaj krei iun strangan sistemon laŭ kies logiko interalie aperu enigmaj administraj unuoj kiel Provinco Sankt-Peterburg, Provinco Jekaterinburg ktp.--RG72 (diskuto) 17:50, 13 Mar. 2015 (UTC)
Ĉu ni finos ĉi aferon? Finfine ni decidu, ĉu enkondoki la unikan nomsistemon de administraj unuoj aŭ sekvi tiun antaŭe aplikitan. Argumentoj de la ambaŭ flankoj estas elĉerpe prezentitaj en Diskuto:Distrikto Kondrovo (Kaluga provinco).--RG72 (diskuto) 05:27, 18 Mar. 2015 (UTC)
RG72, via propono ne estas antaŭe aplikita sistemo: vi elpensis ĝin same kiel mi. Tamen mi faris tion pro tuta manko de ĝusta aplikata sistemo - alimaniere mi ne povus verki artikolojn pri la lokoj. Vi sensence proponis amasajn ŝanĝadojn. --Dima41 (diskuto) 12:31, 18 Mar. 2015 (UTC)
Neniam antaŭe en la esperanta Vikipedio oni nomis administrajn unuojn laŭ skemo: nomo de unuo (distrikto, provinco ktp) + nomo de ties centro + nomo de pli alta administra unuo. Se vi trovos tiajn ekzemplojn, bv prezenti ilin. Kiel mi jam diris plurfoje, ni havas artikolon pri Sverdlovska provinco, ne pri Provinco Ekaterinburgo, kvankam temas pri la samaj lando, lingvo kaj administra sistemo.--RG72 (diskuto) 12:48, 18 Mar. 2015 (UTC)
Mi jam skribis pri estinta ekzemplo (distriktoj de Kaliningrada provinco). Pri administraj unuoj de Rusio tiam entute estis malmulte da informo: nur pri provincoj; pri distriktoj, urboteritorioj, aliaj administraj unuoj estis preskaŭ nenio, ne estis eĉ tradukoj de rusaj nomoj de unuoj. Krome vi donis neniun bonan argumenton por ŝanĝi ion: nur ke tio plej plaĉas al vi mem. --Dima41 (diskuto) 12:56, 18 Mar. 2015 (UTC)

Por ne ripeti jam plurfoje diritan, mi resumu. Mi proponas sekvi la saman sistemon, kiu ĝis nun estis aplikata al (rilate Rusion) provincoj, regionoj, aŭtonomaj distriktoj kaj federaciaj regionoj. Ĝi estas simpla kaj strikte sekvas reale uzatajn nomojn: nomo de unuo + tipo de unuo. Ekzemple: Sverdlovska provincoFerzikova distrikto. Dima41 inventis kaj aplikas tute alian sistemon: tipo de unuo + nomo de ties centro + nomo de pli granda unuo. Ekzemple Distrikto Ferzikovo (Kaluga provinco).

Mankoj de tiu sistemo: 1. Ĝi kontraŭas la nun uzatan nomsistemon, aplikatan rilate aliajn administrajn unuojn de la sama lando, lingvo kaj registaro. 2. Ĝi kaŭzas inventadon de tute novaj nomoj, ĉar pluraj distriktoj (same kiel provincoj) estas nomataj ne laŭ siaj centroj. Dima41 jam kreis la artikolon pri iu enigma Distrikto Kondrovo (Kaluga provinco) (en ĉiuj aliaj vikioj ĝi nomiĝas Dzerĵinskij distrikto). Sekvante tiun logikon ni devus alinomi Sverdlovska provinco al Provinco Ekaterinburgo, Leningrada provinco al Provinco Sankt-Peterburgo ktp.

Mi komprenas, ke Dima41 malkontentas pri nia malperfekta mondo kaj deziregas ŝanĝi ĝin. Li jam postulis forigi la difinitivan artikolon el Esperanto kaj forstreki la vorton "turismo" de vortaroj. Nun li volas alinomi administrajn unuojn de Rusio, kiuj malkongruas al lia logiko. Sed mi kredas, ke la tasko de Vikipedio estas ne transformi la mondon, sed priskribi ĝin. Do kiu nepre volas fari revoluciojn, iru al la barikadoj. Ni poste priskribos lian agadon en vikipedio.--RG72 (diskuto) 15:56, 18 Mar. 2015 (UTC)

En via "resumo" estas vero ne pli ol duono. Ĉio kontroleblas per diskutoj. --Dima41 (diskuto) 19:39, 18 Mar. 2015 (UTC)

Konstitucia Juĝejo

Kiu estas la ĝusta esprimo:

  • en: Constitutional review
  • de: Verfassungsgerichtsbarkeit
  • fr: Contrôle de constitutionnalité

Foje en eo aperis Konstitucia Juĝejo, ĉu tio estas akceptebla? Krome kiu estu membro de Konstitucia Juĝejo? Konstitucijuĝisto? Kiu estu gvidanto de Konstitucia Juĝejo? Konstituciestro? --Crosstor (diskuto) 08:48, 10 Apr. 2015 (UTC)

En la rusa estas uzata Конституционный суд, do laŭvorte Konstitucia juĝejo. Mi pensas ke tio estas trafa esprimo. Por aliaj mi proponas: membro — konstitucia juĝisto. Gvidanto — konstitucia juĝejestro.--RG72 (diskuto) 09:50, 10 Apr. 2015 (UTC)

ligo de paĝoj kun la sama informo en Esperanto kaj en la Nederlando

Ĉi tiuj paĝoj enhavas la saman informon en 3 lingvoj. Tamen ne estas ligo inter la esperanta versio http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_%C4%9Demelaj_urboj_en_Nederlando unuflanke kaj la nederlanda (http://nl.wikipedia.org/wiki/Lijst_van_stedenbanden_%28Nederland%29 aŭ angla versio https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_twin_towns_and_sister_cities_in_the_Netherlands aliaflanke. — La komenton aldonis, sen subskribo, Pietermeneer (diskuto  • kontribuoj)

@Pietermeneer: Mi malfuŝis la ligilojn kaj ligis la menciitajn artikolojn per Vikidatumoj. La tiea ero estas d:Q6644151. --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 12 Maj. 2015 (UTC)
Ĉu la maldekstre videbla menuero "Aldoni ligilojn" sub "Lingvoj" (apud dentoradeto) ĉe vi ne funkcias aŭ ekzistas? Kiun foliumilon vi kutime uzas? --Tlustulimu (diskuto) 08:14, 12 Maj. 2015 (UTC)

Japanaj regionoj

Saluton. Vidu la kaoson de la esperantigo en Japanaj regionoj. Estas kelkaj fontoj enretaj kaj libraj por

  • Kansajo
  • Kjuŝuo/Kiuŝuo
  • Okinavo
  • Ŝikokuo
  • Hokajdo/Hokkajdo
  • Honŝuo

Sed mi ne konas la aliajn. Ĉu ni, vikipediistoj, rajtas esperantigi la nomojn kiel Ĉugokuo, Kantoo, Tokajo, ktp?--Salatonbv (diskuto) 06:00, 23 Maj. 2015 (UTC)

La unuaj du estas bonaj, sed pri Tokajo estas miskompreno, ĉar ĝi ligas min al hungara urbo Tokaj, kiu estas mondfama pri vino.--Crosstor (diskuto) 06:46, 23 Maj. 2015 (UTC)
@Crosstor: se la urbo estas tiel fama, oni povas esperantigi tion. Do, estos almenaŭ du paĝoj kun krampo:
  1. Tokajo (Hungario)
  2. Tokajo (Japanio)
Ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 03:56, 24 Maj. 2015 (UTC)
Pri tio mi ne havas fortan opinion, ĉar Tokaj-on ne mi kreis (sed Narvalo), mi nur aldonis partojn. Krome Hungara Esperanto Asocio (ne Vikipedio) opinias, ke inter la urboj nur Budapeŝto havu o-finaĵon. Jen cito pri la konateco: En la 17-a jarcento la vino de Tokaj estis jam konata kiel „la vino de reĝoj kaj la reĝo de vinoj.” (Tiun eldiron oni atribuas la Ludoviko la 16-a, la „Sun-reĝo” de Francio.) Mi ne havas bonan solvon. Demandu ankaŭ aliajn! Krome mi vidas angle: Tōkai region, Tōkai, Aichi, (la urbo), Tōkai University, 2478 Tokai, (=2478 Tokai), do tie estas i-finaĵo, foje ō. Mi trovis ankaŭ Tokaj-vino. --Crosstor (diskuto) 05:06, 24 Maj. 2015 (UTC)
Mi trovis unu fonton por "Tokajo"[11], sed multaj aliaj kutime uzas la nacilingvan formon "Tokaj"[12] [13]. Kiel Crosstor diras, nur Budapeŝto havu o-finaĵon. La nacilingva formo de la japana regiono estas "Tōkai". Sed kiam esperantigi la japanan nomon, oni ofte uzas la literon "j", ekzemple en "Hokajdo" (esperante) por "Hokkaidō" (japane). Tamen, "Tokaj" (sen "o") estas ne esperantigita formo. Do esperantigu nur la japanan? --Salatonbv (diskuto) 21:53, 24 Maj. 2015 (UTC)
En PIV estas tokajo http://vortaro.net/#tokajo sed ĝi diras pri "Hungaria vinregiono (ĉirkaŭ samnomaj monto k urbo)." Do ni ne povas uzi ĝin kiel referenco. Oni estas ecesa esperantlingva teksto pri regiono de Japanio. Ni (Vikipedistoj) mem ne povas esperantigi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:18, 24 Maj. 2015 (UTC)
Dankon, mi ne vidis ĝin en PIV. Do, oni povas esperantigi la hungaran titolon, ĉu ne? Estas multaj homonimoj en Esperanto: golfo/golfo, vato/vato, ktp. Tiel oni ne devas pensi pri koincido de la japana loknomo kun la hungara. Aliflanke, la vorto "Vikipedio" estis kreita de vikipediistoj.--Salatonbv (diskuto) 23:11, 24 Maj. 2015 (UTC)
Mi pensas ke ne nur rajtas oni sed devas oni alinomigi: Tokaj -> Tokajo. Aŭ pli bone estus fari Tokajo (vinregiono) (d:Q828125), Tokajo (monto) (d:Q1118658), Tokajo (urbo) (d:Q582209) kaj tokajo (vino) (d:Q667850) En vortaro.net oni devas ensaluti (estas ankaŭ papera versio). Mi komprenas ke estas homonimoj en Esperanto sed mi pensas ke ni (Vikipedistoj) ne povas mem decidi ke kiel estas en Esperanto d:Q622620 - ni bezonas esperantlingva teksto pri urboj en Japanio. Eble nia artikolo d:Q622620 estos "Tōkai" aŭ alie. (Vidu: Vikipedio:Kontrolebleco) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:55, 25 Maj. 2015 (UTC)
Mi pensas, ke kelkaj artikoloj montritaj pri Tokajo povas esti en unu artikolo portempe en nia vikipedio (alie, kreiĝos pluraj ĝermetoj), kaj mi volas diskuti ie alie. Pri la japanaj regionoj, Kansajo, Ŝikokuo ktp kun Esperantaj fontoj estu tiel, sed la aliaj estu "Regiono Tōkai", "Regiono Chūgoku" ktp sen unueco?--Salatonbv (diskuto) 00:40, 26 Maj. 2015 (UTC)
Kiel Crosstor diris en mia diskutopaĝo, ni bonvenigu Narvalon al ĉi tiu diskuto.--Salatonbv (diskuto) 00:32, 27 Maj. 2015 (UTC)
Se en referencoj estas "kansajo" ni devas havi artikolon "kansajo", se en referencoj estas "Regiono Tōkai" ni devas havi artikolon "Regiono Tōkai", se ne referencoj estas "regiono Tōkai" ni devas havi artikolon "Tōkai" Mi ankaŭ tre ne ŝatas ke estus "Kansajo" kaj "Regiono Tōkai" sed pli gravaj estas referencoj ol malkaoso. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:48, 27 Maj. 2015 (UTC)
Dankon, Marek Mazurkiewicz, mi aliĝas al via ideo, ke referencoj estas tre gravaj en Vikipedio. Mi ne vidas fonton de la vorto "Tōkai/Tokai/Tokaj/Tokajo" uzata en esperanta konteksto, sed kiam nenie troviĝas tio, oni elektos la plej normalan, oficialan literumon "Tōkai", kiu havas multegajn referencojn en la aliaj latinalfabetaj lingvoj. Ni alinomu la region-artikolojn, se ne estos kontrauaĵo.
Samtempe, "nomoj de subŝtatoj" devas esti "Esperantigitaj" laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj#Esperantigado de nomoj. En Japanio, ĝiaj subŝtatoj estas gubernioj. Tamen, multaj gubernioj ne havas fontojn por esperantigo. "Gubernio Ajĉi" estas ekzemplo. "Aiĉi" ŝajnas esti pli populara tansskribo ol "Ajĉi" inter kelkaj japanaj Esperantaj rondoj. Sed por esperantigi, ĝi estu "Ajĉio" aŭ "Ajĉo" kun o-finaĵo. Tamen, sekvante la principon "pli gravaj estas referencoj ol malkaoso", ni eble devos elekti "Gubernio Aichi", eĉ se estas la aliaj kunfonte esperantigitaj gubernioj Tokio (ne Tōkyō), Osako (ne Ōsaka) ktp.--Salatonbv (diskuto) 13:25, 27 Maj. 2015 (UTC)
Mi interkonsentas, ke la ĉefa titolo - okaze de la hungara urbo - devas resti Tokaj (urbo) aŭ (urbo en Hungario), sed alidirektilo povas esti io ajn konvena. Kiel menciita, eĉ pli grandaj hungaraj urboj ne havas uzatan o-finan Esperantan nomon. Mi favoras plie la rilatajn esprimojn Vinregiono Tokaj, Monto Tokaj, Fortikaĵo Tokaj, aŭ la ĝeneralan esprimon inter krampoj (Tokaj (vinregiono)) ktp.. La demando estas, kiu formo estas pli ofta en nia Vikipedio? Alia temo: mi persone preferas la formojn Japana regiono Tokaj, japana urbo Tokaj aŭ Tokaj (urbo en Japanio) aŭ similaj, sed mi ne kontraŭas la o-formon por la japana regiono Tokajo. Narvalo (diskuto) 14:54, 27 Maj. 2015 (UTC)
Se mi bone komprenas do mi pensas ke tio kio Vi proponas estas kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Mi pensas ke se ne ekzistas esperantaj tekstoj pri io do ni (vikipedistoj) povas uzi nur orginalajn nomojn. En esperanta Vikipedio ni nur povas kolekti vortojn kiuj antaŭ estis en esperanta(j) literaturo/vortaroj/tekstoj/referencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:11, 27 Maj. 2015 (UTC)
Kiu estas "Vi", Marek Mazurkiewicz? Al ĉiuj, bonvolu ne enmeti vian komenton inter la aliaj, sed sekvu la lastan komenton antaŭ vi.--Salatonbv (diskuto) 22:01, 27 Maj. 2015 (UTC)
Pardonu ke mi malprecize skribis. Mia komento estis respondo al "sed kiam nenie troviĝas tio, oni elektos la plej normalan, oficialan literumon "Tōkai", kiu havas multegajn referencojn en la aliaj latinalfabetaj lingvoj." - mi pensas ke tio estas kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:07, 28 Maj. 2015 (UTC)
Bone, Marek Mazurkiewicz interkonsentas al la oficiala formo de "(regiono) Tōkai" en Japanio, sed kial Narvalo preferas la formon Tokaj (aŭ Tokajo) en Japanio, kies fontoj troviĝas nenie? Ĉu Vikipediistoj povas inventi novan vorton?--Salatonbv (diskuto) 22:46, 28 Maj. 2015 (UTC)
Tōkai estas mem inventaĵo por konvene aperigi la nomon por la anglo-parolantoj. Transskribado Hepburn: "La ĉefa trajto de Hepburn estas tio ke ĝia literumo baziĝas sur angla fonologio". Fakte, -tiel vi pravas - tiu formo estas la oficiala latinigita formo. Do, slavoj, hungaroj kaj kelkaj aliaj popoloj ne sekvas blinde la angla-latinigon de la japanaj geografiaj nomoj.Narvalo (diskuto) 14:27, 29 Maj. 2015 (UTC)
Iu ajn lingva skribsistemo esta inventaĵo kaj Transskribo Hepburn estas japana oficiala transskribo (Pasportoj de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj; vojsignoj de Ministerio de Lando, Infrastrukturo, Transporto kaj Turismo; stacinomoj de Japana [Nacia] Fervojo, ktp). "La konsonanta paro "ch" (por [ĉ]), kiu estas la karaktero de la hepburna kaj kritikita kiel "angleca", estas ankaŭ uzataj en la vjetnama, svahila, okcitana kaj ĉefa transskrib-sistemoj de la korea kaj ĉina; "sh" (por [ŝ]) en la svahila, albana kaj lingala; kaj "j" (por [ĝ] aŭ [ĵ]) estas ankaŭ uzata en la indonesia, turkmena kaj portugala". Neniu kontraŭus al la angla literumo kaj alinomus Michael Jackson al Majkl Ĝeksn. Li ŝatis sian nomon kaj multaj japanaj akceptas sian latinliterumon. Tio ne rilatas al la slava, sed en multaj latinskriblingvoj kiel la franca, germana, vjetnama ktp ankaŭ sekvas la oficialan hepburnan skribon en vikipediaj titoloj. pl:Shinzō Abe estas pola kaj hu:Mitsubishi estas hungara vikipedioj.
La demando ĉi tie ne estas la hepburna literumo estas bona aŭ ne. Ĉu ni esperantigu la loknomon aŭ uzu la nacian oficialan literumon.--Salatonbv (diskuto) 22:03, 29 Maj. 2015 (UTC)

La aserto "La ĉefa trajto de Hepburn estas tio ke ĝia literumo baziĝas sur angla fonologio" (el la artikolo "Transskribado Hepburn") en nia Vikipedio) estas senvalora. Oni povas uzi ĉi tie diversajn transskribojn, kaj la Hepburn-a (aŭ Hebona) estas unu el la rekomendindaj. Plej grava eraro tamen okazos, se iu nun komencas sisteme ŝanĝi ĉiujn latinliterigojn de la Japanaj nomoj en la Esperanta Vikipedio, simple laŭ ies persona prefero, sub la preteksto "unuformigo" aŭ "sistemigo". Mi tamen ĝojas, ke Salatonbv iom okupiĝas pri ĉi tiu demando, ĉar li mem estas Japano. La plej teruran ĥaoson pri Japanaj nomoj kaŭzis siatempe la vikipediisto NoKo, kiu eĉ aŭdacis ŝanĝi la artikolon Transskribo de la japana lingvo en Esperanton por konformigi ĝin al siaj kapricoj. --Surfo 07:04, 30 Maj. 2015 (UTC)

Mi ĝojas, ke vi trovis ekzemplojn, kiuj validigas viajn asertojn, sed mi rimarkas:
  1. Mi skribis: Fakte, -tiel vi pravas - tiu formo estas la oficiala latinigita formo. Tion vi neglektis.
  2. hu:Mitsubishi estas malbona ekzemplo, ĉar temas pri patentigita markonomo, kiel Microsoft Windows ktp.
  3. Neniu kontraŭus al la angla literumo kaj alinomus Michael Jackson al Majkl Ĝeksn. Pardonu, sed vi vagadas en la arbaro.
  4. pl:Shinzō Abe, hungaroj uzas la formon hu:Abe Sinzó. Nu kio?Narvalo (diskuto) 21:20, 30 Maj. 2015 (UTC)
@Narvalo, en pl.wiki estas pl:Shinzō Abe ĉar en pollingvaj gazetoj (ekzemple en granda pollingva gazeto "Rzeczpospolita" http://www.rp.pl/artykul/11,964291-Shinzo-Abe-zostal-nowym-premierem-Japonii.html ) ekzistas nomo "Shinzō Abe" En pl.wiki vikipedistoj tre tre ne povas mem krei novajn vortojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:48, 30 Maj. 2015 (UTC)
Mi komprenas, ke en multaj okazoj la hungara vikipedio uzas sian propran literumon por japanaj nomoj. Tamen, en nia vikipedio estas priskribo pri nomoj de aliaj skribsistemoj kun interkonsento dum la uzanto:NoKo daŭrigis alinomadon de artikoloj sen diskuto. Laŭ la principo, transliterigi (per Esperanta alfabeto) vortojn estas la lasta eblo, kiam oni ne povas trovi alian manieron. Kutime, estas forte rekomendite uzi tradician esperantan formon (o-finaĵo), kaj se ne estas fontoj pri tio, uzi oficialan/komunan literumon (Ankaŭ laŭ VP:EN#NLPP de la fondinto de nia vikipedio.)
鶴橋 TSURUHASHI
Imagu, ke vi havus nomumon kun via esperantista amiko en Japanio kaj havus retpoŝton el li "Morgaŭ ni renkontiĝu ĉe Stacio Curuhaŝi". Tiam, vi eble ne povus renkonti lin, ĉar vi nenie povus trovi tian loknomon "Curuhaŝi". Sed se li skribus al vi per la oficiala nomo "ĉe Stacio Tsuruhashi", vi facile trovus la stacidomon en la mapo, ĉar en Japanio oni plimulte montras la japanan skribon (kanji/hiragana) kaj Hepburn-latinliterumon sur trafikan signon (vidu la foton). Do, enhavante la alian japanan kontribuiston uzanto:M-30722, nia komunumo uzas la titolon Stacio Tsuruhashi samkiel en:Tsuruhashi Station, it:Stazione di Tsuruhashi kaj nl:Station Tsuruhashi. --Salatonbv (diskuto) 04:36, 2 Jun. 2015 (UTC)
Estas evidenta, ke en la enkonduka frazo devas mencii la nomon ekz. en Hepburn, Esperanta transkribo, japane ... La titolo same estus pluraj, se oni faras alinomadon. Restas problemo, ke kiu nomo estu videbla? Reveninta al la Tokaj-problemo hu Tokaj restu tiel, jp estu Tokai, Tokai (gubernio), Tokai (urbo).--Crosstor (diskuto) 05:00, 2 Jun. 2015 (UTC)

Kivo kaj kivifrukto

Niaj artikoloj kivo kaj kivifrukto prezentas la du vortojn kiel malsamsignifajn, kvankam ili fakte estas du konkurencantaj vortoj por esprimi la saman signifon. La samsignifecon de la du vortoj bone ilustras la jena rimarko de Akademiano Bertilo Wennergren, trovebla en ReVo: "La vorto "kiv" estas novaldonaĵo en PIV2002. Ĝi ne estas tro malbona vorto, sed mi preferas la formon "kivifrukto". Efektive la frukto estas nomita laŭ la birdo kivio (apterigo)." Anstataŭ havi du apartajn artikolojn kivo kaj kivifrukto, ni do havu nur unu artikolon, komence de kiu estu menciata ambaŭ formoj.

Por efektivigi ĉi tiun ŝanĝon, ni devas decidi ĉu uzi "kivo" aŭ "kivifrukto" kiel titolon por la kunigota artikolo. Fakte ĵus okazis diskuto pri la du vortoj en la Akademio de Esperanto, kaj tie plimulto preferis la formon "kivifrukto". La diskuto okazis pro tio, ke Akademiano Katalin Kovats kune kun aliaj gvidaj Esperantistoj verkas Esperantan version de multlingva lingvolerna kursaro (prezentotan dum la ĉi-jara UK), kaj surbaze de la decido de la plejmulto de Akademianoj, en tiu kursaro estos uzata la formo "kivifrukto", kaj ne "kivo". Mi do proponas sekvi la preferon de la plej multaj Akademianoj kaj de tiu nova Esperanto-kurso, do uzi la formon "kivifrukto" por la kunigota artikolo.

Ĉu iu kontraŭas kunigon de la artikoloj kivo kaj kivifrukto sub la titolo "kivifrukto"? Marcos (diskuto) 09:09, 26 Maj. 2015 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Ĉar la frukto povas esti de diversaj specioj de la sama genro, kunigo ne estas tiel facile farebla, se ĝi entute eblus. Krome ankaŭ estiĝus problemoj kun la intervikioj. Ĉu vi pripensis tion? Krome mi trovis en miaj vortaroj nur la vortojn "kivio" kaj "kivo" por la planto kaj frukto, sed ne "kivifrukto". Ĉu ekzistas skriba fonto pri tio? Se ne, la titolo eble eĉ lezus la regulon Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Vikipedio ja respegulu la lingvouzon, ne kreu mem novan. --Tlustulimu (diskuto) 10:04, 26 Maj. 2015 (UTC)
"Kivifrukto" kompreneble jam troviĝas en multaj vortaroj; alikaze ĝin ja ne rekomendus plejmulto de la Akademianoj. Jen tri interretaj vortaroj, kiuj ĝin mencias:
Se vi insistas, mi povos ankaŭ citi diversajn paperajn vortarojn, kiam mi denove havos aliron al miaj paperaj vortaroj (kaj konsultinte la aliajn Akademianojn pri iliaj paperaj vortaroj). Konsiderante, ke mi menciis en mia unua afiŝo ĉi-supre, ke la vorto estas menciita en rimarko en ReVo verkita de Akademiano Bertilo Wennergren, ke ĝin rekomendas plejmulto de la Akademianoj, kaj ke ĝi aperos en nova kurso verkata de Akademiano Katalin Kovats, mi verdire opinias la suspekton ke povus temi pri originala esplorado iom komika.
Kontraste, la nuna situacio fakte povas esti akuzata je originala esplorado: Mi konas neniun fonton, kiu asertas, ke "kivo" kaj "kivifrukto" estas malsamsignifaj, kaj ke "kivifrukto" estas pli ĝenerala termino ol "kivo". La plej multaj fontoj listigas nur unu el la du vortoj. Se tamen estas menciataj ambaŭ formoj, kiel en ReVo, ili estas prezentataj kiel samsignifaj. kaj tiel ja efektive estas en la ĝenerala lingvouzo. La sencodistingo farita en la Vikipedio estas nur elpensaĵo de iu Vikipediisto, do nepre forigenda.
Pri la intervikiaj ligiloj: Fakte nuntempe la intervikiaj ligiloj estas eraraj, do la situacio ĉiuokaze pliboniĝos: Ni nun havas intervikian ligilon inter nia artikolo kivo kaj alilingvaj alidirektiloj (la artikolo kivo temas nur pri la frukto, dum la intervikie ligitaj artikoloj temas pri la plursenceco de la vorto "kiwi" en diversaj lingvoj, kaj plusendas ekzemple al la artikoloj pri kivifrukto kaj pri la birdo kivio).
Kompreneble, oni plu povas havi artikolon pri la diversaj specioj de kivifruktoj. La plej multaj alilingvaj Vikipedioj uzas por tiuj artikoloj la latinajn sciencajn nomojn de la specioj. Ni povus uzi tiujn latinajn sciencajn nomojn (Actinidia deliciosa, Actinidia chinensis kaj Actinidia arguta), rektajn Esperantigojn de ili (ekzemple "delikata aktinidio", "ĉina aktinidio" kaj "akra aktinidio"), aŭ komunlingve uzeblajn precizigajn esprimojn (ekzemple komuna kivifrukto, ora kivifrukto kaj eta kivifrukto; notu ke la adjektivojn por la lastaj du mi ne mem elpensis, sed bazas sur la nunan titolon de nia artikolo pri Actinidia chinensis kaj komuna nomo menciita por Actinidia arguta en la artikolo aktinidio). Mi preferas la duan aŭ trian solvon al la unua, sed tiu detalo por mi estas malpli grava ol la tre problema elpenso, ke "kivo" kaj "kivifrukto" estas malsamsignifaj.
Dum mi redaktis ĉi tiun afiŝon, mi rimarkis alian problemon simile grandan kiel la elpensita sencodistingo inter "kivo" kaj "kivifrukto", nome la uzon de kiveo kiel titolo por nia artikolo pri Actinidia arguta. Tio ŝajne estas tute elpensita vorto, ne trovebla ekster la Vikipedio (kaj eĉ se ĝi troviĝas en iu fonto, ĝi estas klare tre malbone elektita termino; simple hazarda vokalŝanĝo anstataŭ klariga adjektivo aŭ baziĝo sur la latina scienca termino). Tion ni kompreneble ankaŭ devas korekti. Marcos (diskuto) 14:38, 26 Maj. 2015 (UTC)
  • Mi pensas ke tio estas simila situacio kiel Pomarbo kaj Pomo. Mi ne estas certa ĉu kivo kaj kivifrukto funkcias - tio devas kontrole en referencoj. Sed mi persone uzus ĝin en aliaj sencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:33, 26 Maj. 2015 (UTC)
Dankon pro la atentigo pri la neceso distingi inter frukto kaj planto, kiu ne rolis en miaj unuaj du afiŝoj kaj la komento de Tlustulimu. Fakte la alilingvaj Vikipedioj ĝenerale priskribas la frukton en artikolo nomata per la komunuza esprimo "kiwi", kaj priskribas la planto-genron en artikolo nomata per la scienca nomo Actinidia, kaj la diversajn plantospeciojn en artikoloj nomataj per la sciencaj nomoj de la specioj (ekzemple Actinidia deliciosa kaj Actinidia chinensis). La artikolo pri la frukto ĝenerale traktas la fruktojn de ĉiuj aktinidiaj specioj ĝenerale kultivataj por vendado de iliaj fruktoj. Laŭ mi ni povas simile fari en Esperanto: Sub kivifrukto ni parolu pri la frukto de la diversaj kutime kultivataj aktinidioj, ĉe aktinidio ni (same kiel jam nun) parolu pri la planto-genro Actinidia, kaj por la planto-specioj ni havu artikolojn bazitajn sur la sciencaj nomoj de la planto-specioj (laŭ mi preferinde en la Esperantigitaj formoj "delikata aktinidio", "ĉina aktinidio" kaj "akra aktinidio"; pri tio, ĉu "akra" vere estas la plej bona Esperantigo de la latina "arguta" ni povas ankoraŭ diskuti).
Kion vi opinias pri ĉi tiu solvo? Marcos (diskuto) 14:52, 26 Maj. 2015 (UTC)
Kivifrukto [14] estas sinonimo kaj estu menciita en (alidirektenda al) la artikolo Kivo [15]. Pri la intervikioj de Kivo kiel Tlustulimu menciis, ili estas apartigiloj (d:Q5574340). Por nia lingvo, kivo estas ĉiam frukto kaj kivio ĉiam birdo, do ne necesos apartigila paĝo (sed {{ne konfuzu}}). Kivo estu ligilita kun d:Q13194. Pri pomo kaj pomarbo de Marek Mazurkiewicz, mi forte volas ARBOn (pomujo/pomarbo) menciita en la FRUKTO-artikolo (pomo). La enhavo de pomarbo fakte estas maluso, kaj la titolo estu Maluso. Mi sukcese kunigis/alidirektis citronujon kaj limonon al citrono; kaj mespilarbon kaj mespilujon al mespilo.--Salatonbv (diskuto) 00:17, 27 Maj. 2015 (UTC)
P.s. Kiveo ŝajnas esti vorto sen fontoj. Do, ni devos alinomi ĝin al Actinidia arguta.--Salatonbv (diskuto) 01:54, 27 Maj. 2015 (UTC)
Pri la demando ĉu havi unu aŭ du artikolojn pri planto kaj ĝia frukto: Laŭ mi ni traktu tiun demandon en iom sistemeca maniero. Ŝajne ĝis nun ne ekzistas regulo pri tio en nia regularo. Mi proponas sekvi la principojn, kiujn la anglalingva Vikipedio havas pri tio: Se iu fruktonomo komunlingve estas uzata por nomi la fruktojn de certa specio aŭ genro, la frukto povas esti traktata en la sama artikolo kiel la specio aŭ genro. Sed se la komunlingva uzokampo de la fruktonomo ne bone koincidas kun taksonomiaj kategorioj kiel specio kaj genro, oni havu apartajn artikolojn pri la frukto kaj la diversaj specioj/genroj. En dubaj kazoj oni komunume decidu surbaze de la specifaĵoj de la koncernaj plantoj kaj fruktoj kaj iliaj nomoj en Esperanto.
Neniu el la du samsignifaj vortoj "kivifrukto" kaj "kivo" perfekte koincidas kun iu genro aŭ specio, ĉar ili ambaŭ estas uzataj por diversaj specioj de aktinidioj, sed ne por ĉiuj specioj de la genro (ja nur por tiuj specioj, kiuj estas kutime kultivataj por manĝado). Pro tio estas senchave laŭ la ĉi-supre menciita principo havi apartan artikolon pri la frukto sub la titolo "kivifrukto" aŭ "kivo".
Pri la demando ĉu uzi "kivifrukto" aŭ "kivo" en la titolo de tiu artikolo: Laŭ mi ni ĉi-okaze sekvu la preferon de la plejmulto de Akademianoj, kiuj ĵus diskutis pri la temo, kaj kies prefero por "kivifrukto" respeguliĝos per la uzo de "kivifrukto" en la nova Esperanto-kurso verkata de Akademiano Katalin Kovats. Se iuj ial ne volas ke Vikipedio sekvu ĉi tiun preferon de la Akademianoj, ili laŭ mi bezonas tre bonan pravigon por tio. La fakto, ke PIV rekomendas "kivo" ne estas sufiĉa pravigo, ĉar multaj aliaj vortaroj rekomendas "kivifrukto", kaj tiuj vortaraj rekomendoj ja jam estis konsiderataj de la Akademianoj dum la diskuto pri la afero. Se iu volas, mi povas ĉi tie resumi la kialojn, pro kiuj la plejmulto de la Akademianoj subtenis "kivifrukto". Marcos (diskuto) 09:27, 27 Maj. 2015 (UTC)
Mi ne kontraŭas al la mala alidirekto kivo al kivifrukto. Sed ili nepre estu kunigitaj.--Salatonbv (diskuto) 13:28, 27 Maj. 2015 (UTC)
Komento Komento: Mi kunigis la artikolojn Kivo kaj Kivifrukto laŭ la kialo VP:KUN2. Ankaŭ mi enmetis {{Alinomu}} en Kivo, Ora kivo kaj Kiveo.--Salatonbv (diskuto) 00:32, 3 Jun. 2015 (UTC)
Laŭ la ĉi-supra diskuto mi alinomis kivo al kivifrukto. Por la alinomado de ora kivo kaj kiveo mi elektis la Esperantigitajn sciencajn nomojn ĉina aktinidio kaj akra aktinidio anstataŭ la latinajn Actinidia chinensis kaj Actinidia arguta (ni ja ĝenerale kutime Esperantigas sciencajn nomojn en artikoltitoloj; vidu ekzemple la artikolojn pri la specioj el la genro cipreso). Marcos (diskuto) 17:02, 12 Jun. 2015 (UTC)

Ŝipa terminaro

Saluton. Mi klopodas plibonigi la artikolon ŝipo. Tie mi trafis problemonm kiun mi ne bone solvas ĉar mi ne estas fakulo pri Ŝipa terminaro kaj eble iu marbordulo povus helpi min. Kiam mi tradukis la anglajn terminojn forecastle kaj aftercastle, mia hispanlingva vortaro de De Diego donis la korespondajn prua ferdeko kaj poba ferdeko. Dum mi skribis mi notis ian kapturniĝon (normale surŝipe) ĉar ekis konfuzo inter la planko kaj la tuta konstruaĵo ĝis kiam mi notis ke fakte la esprimo poba ferdeko korespondas al la angla en:Poop deck, tio estas al la tuta konstruaĵo anstataŭ nur al planko. Mi supozas, ke mi devos alinomigi (kaj ŝanĝi la tekstojn) sed ĉu iu povas helpi?: se poba ferdeko estas Poop deck, kio estas aftercastle?--kani (diskuto) 18:51, 31 Maj. 2015 (UTC)

Denove pri difina artikolo

Mi pensis ke la viki-komunumo jam interkonsentis pri bezonateco de la difina artikolo en la esperanto-gramatiko, sed jen plia strangaĵo. Mi rimarkis ke en titolo de tiu ĉi artikolo kaj ĝia enhavo mankas artikolo, bezonata kiam oni parolas pri "la rusa lingvo" kaj korektis tiun lingvan fuŝon. Sed Uzanto:Dima41 simple forigis la tutan enhavon de tiu artikolo (kiu jam havas intervikiojn) kaj verkis tiun kun la sama fuŝa titolo. Mi provis elpensi pli stultan reagon, sed malsukcesis.--RG72 (diskuto) 15:10, 6 Jun. 2015 (UTC)

Se vi interkonsentis ke oni devas inkluzivi la artikolon la, ŝajnas al mi ke la interkonsento devus esti respektita.
Mi alinomis tagon de rusa lingvo al tago de la rusa lingvo. Se estas interkonsento por ke la ĉefa titolo ne havu la artikolon la, bonvolu malfari miajn ŝanĝojn.
Ankaŭ, mi kredas ke la artikoloj estis kreitaj por ke oni uzu ilin.Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:40, 6 Jun. 2015 (UTC)
Laŭ asertoj de L.Zamenhof kaj multaj aliaj esperantistoj en lingvo Esperanto vortoj kaj frazoj estas veraj se ili estas facile kompreneblaj. Ĉiuj verkitaj de mi artikolaj nomoj estas bone kompreneblaj sen "la"-vorto; tial ili legeblas sen iuj ŝanĝoj. Iuj uzantoj tamen emas ŝanĝadi vortojn kaj aldonadi troajn vortojn al jam bone kompreneblaj tekstoj. Tio konsiderindas kiel strebo de rasismemularo al plibonigo de Esperanto por Eŭropa "kulturo" kaj por siaj propraj celoj malsimpligante ĝin por ĉiuj aliaj. Tio malpliigas egalecon en mondo kaj pro tio ne konsentindas; mi ne vidas sencon por diskutado pri tio. --Dima41 (diskuto) 08:17, 7 Jun. 2015 (UTC)
@Dima41: vi malŝatas la uzon de difina artikolo en Esperanto kaj nomas la uzantojn eŭropaj centrismaj. Eble ĉar la rusa ne havas difinan artikolon, ĉu? Sed multaj aziaj lingvoj havas nek "la", nek pluralon de substantivoj. Multaj origine ne havis la malsamecon de "li" kaj "ŝi". Por azianoj ofte estas tre malfacile uzi "si". Plie, plejparto de vortaro de Esperanto estas el la latinida germana kaj slava. Tamen, se ĉiu asertus sian preferon laŭ sia patrina lingvo, Esperanto estus nur ĥaoso. Bonvolu ne klopodi "plibonigi" la lingvon en Vikipedio laŭ via prefero. --Salatonbv (diskuto) 11:54, 7 Jun. 2015 (UTC)
Nun ambaŭ artikoloj estas transformitaj al nuraj alidirektiloj al la artikolo pri la rusa lingvo. Ĉu iu komprenas sencon de tia konduto? Ĉu la enciklopedioj vere funkcias tiel?--RG72 (diskuto) 14:20, 7 Jun. 2015 (UTC)
Mi ĵus rimarkis, ke ankaŭ aliaj artikoloj estis transformitaj de Uzanto:Dima41 al alidirektiloj. Ekzemple en Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio li forviŝis la tutan enhavon. Evidente nia obstina amiko forgesis, ke Vikipedio estas kunlabora projekto, do neniu kontribuanto havas rajton pri ĝia enhavo kaj eĉ se iu verkis artikolon, li ne rajtas arbitre modifi aŭ des pli forigi ĝin. Same pri Esperanto kiu jam estas normala, viva lingvo, do ne ŝanĝeblas laŭplaĉe de iu ajn fantaziulo.--RG72 (diskuto) 14:37, 7 Jun. 2015 (UTC)
Ŝajnas al mi ke li sekvas la regulon de Vikipedio:Redaktu kun kuraĝo, sed mi pensas ke oni povas kundiskuti anstataŭ. Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:14, 7 Jun. 2015 (UTC)
Ŝajnas al mi ke veraj kialoj tute evidentas kaj ege malsamas. Se diri pri formala flanko de la afero, sufiĉas referenci al Vikipedio:Reguloj pri forigado, kiuj estis aroge rompitaj ĉi-kaze.--RG72 (diskuto) 15:35, 7 Jun. 2015 (UTC)
Vi pravas. Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:57, 7 Jun. 2015 (UTC)
Jen plia viktimo de tiu sizifa-herostrata venĝo Russkij Mir (fonduso).--RG72 (diskuto) 16:08, 7 Jun. 2015 (UTC)
Mi rimarkis ke li translok(ig)as la enhavon de artikoloj kiel la fonduso Russkij Mir al la artikolon Rusa lingvo. Ĉu oni devus malfari tiujn ŝanĝojn? Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:57, 7 Jun. 2015 (UTC)
Salatonbv, mi plibonigas laŭ propra prefero nur kiam ĝi fariĝas pli simpla; do kia ĥaoso estus? Ideo pri ŝanĝado de "li"/"ŝi"/"ĝi" estas bona sed ne realigebla nuntempe en Vikipedio (aliokaze oni ne komprenus tekstojn). Por multaj uzantoj (kaj ankaŭ por mi) Esperanto ne bezonatas kiel "normala, viva lingvo" sed nur utilas kiel formala helpilo. Kiom da pli multaj uloj facile komprenos tekstojn tiom pli bona estas la artikolaro. Ne indas permesi al uzantoj faradi malplisimpligadon de frazoj por propraj celoj. Mi kreis la artikolojn ne por ili sed por lingva egaleco. --Dima41 (diskuto) 18:31, 7 Jun. 2015 (UTC)
Pri kunigo de artikoloj: ilia kunigado ebligas fari ekzistantan informon pri lingvoj facile legebla de sur unu paĝo (vidu rusa lingvo kaj similajn). Antaŭe mi proponis kelkajn aferojn por plibonigo sed ili restis nerealigitaj. Krome estas sama problemo: bezonatas defendo de la artikoloj kontraŭ iuj vikipediistoj kiuj emas ŝanĝadi kaj aldonadi vortojn laŭ prefero pri "beleco" tute kontraŭ neŭtraleco de lingvo.--Dima41 (diskuto) 18:31, 7 Jun. 2015 (UTC)

Forigado de la artikoloj (eĉ forme de transformado de ili al alidirektiloj) estas la afero, farebla nur post diskuti tion en en la respektiva loko kaj atingi interkonsenton. Forviŝi la enhavon de artikoloj arbitre estas evidenta vandalismo.--RG72 (diskuto) 02:27, 8 Jun. 2015 (UTC)

@Dima41: Kia ĥaoso? En nia vikipedio oni skribas Esperanton, ne aliajn lingvojn kiel ĉefa lingvo (por klarigi aferojn). Eĉ se feministoj volus unuiĝintan pronomon, ili ne uzus la riismon en nia vikipedio. Eĉ se azianoj volus uzi plifacilan lingvon sen difinan artikolon kaj pluralon, ili ne uzus EsF en nia vikipedio ĉar ĝi estas alia lingvo.
Pri via procezo de kunigo estas problemoj. Bonvolu vidi ankaŭ la diskuton, kiun RG72 komencis.--Salatonbv (diskuto) 03:46, 8 Jun. 2015 (UTC)

Mi kontraŭas la uzon de "senartikola Esperanto" en Vikipedio, ĉar tio estas speco de piĝino ne inda por serioza enciklopedio. Oni sekvu la regulojn en PIV kaj PMEG.--Riŝo (diskuto) 10:22, 8 Jun. 2015 (UTC)

Riŝo, Esperanto estas estigita por samaj celoj kiel piĝino: por ebligi interkomunikadon sen altrudado de fremdaj lingvoj-kulturoj. --Dima41 (diskuto) 21:16, 8 Jun. 2015 (UTC)


Pri la eŭropcentrismeco de la artikolo la: La naŭatla lingvo (lingvo en Ameriko) ŝajnas havi difinan artikolon, kiu estas in:
Wikipedia-logo-v2-nah.svg
Ankaŭ, mi samopinias kun miaj kolegoj ĉi-supre. Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:06, 8 Jun. 2015 (UTC)

Salatonbv, via aserto ke mi uzas alian lingvon estas malvero. Mi skribas en Esperanto kaj estimas ĉiujn ĉefajn regulojn estantajn en Esperanto; interalie mi uzas ankaŭ "la" en necesaj lokoj (t.e. se ĝi helpas al perlogika tekstokompreno). Tamen mi kontraŭas malplisimpligantajn ŝanĝadojn de frazoj kaj estigadon de troaj vortoj en Esperanto. Tio sufiĉas por nekonsento kun tiaj redaktoj. --Dima41 (diskuto) 21:00, 8 Jun. 2015 (UTC)
"estimas ĉiujn ĉefajn regulojn estantajn en Esperanto" - mi ne pensas tiel. Kiel Bertilo diras "Oni preskaŭ ĉiam metas la antaŭ tiaj lingvonomoj." Ankaŭ oni diras, ke uzu artikolon:
  1. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita;
  2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso, kategorio;
  3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.[16][17]
Jen estas ekzemploj de Zamenhof:
La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe. (Marta, p.24)
Mi ne scias la lingvon hispanan. (Ekzercaro de la Fundamento, ekzerco 34)
Sed vi kontraŭas uzi artikolon "la" antaŭ "rusa lingvo", kaj kunigas, forigas artikolojn kaj fuŝas redakt-historiojn.--Salatonbv (diskuto) 21:36, 8 Jun. 2015 (UTC)
Regulo pri uzado de "la" ne apartenas al ĉefaj reguloj kaj - interalie - Zamenhof aparte atentigis pri tio. En unua "Fundamento de Esperanto" li permesis tute ne uzadi "la"; tiel ekzemple en tiatempa formo de rusa lingvo la regulo estas: "Лица, для которыхъ употребленіе члена представляетъ трудности, могутъ совершенно его не употреблять" ("член" signifas "la"-vorton). Tiamaniere Zamenhof sukcese evitis rasisman malneŭtralecon de antaŭa lia frazo ke "oni uzu "la" samkiel en germana/franca lingvoj". Krom tio multaj esperantistoj atentigas ke se teksto estas facile kaj ĝuste komprenebla do ĝi estu konsiderata lingve ĝusta. Mi mem povas aldoni multajn ekzemplojn pri neuzado de "la" en literaturaj verkoj (en kantaj tekstoj). Kaj mi certas ke miaj Vikipediaj artikoloj havas plej ofte sufiĉan lingvan ĝustecon sen nepra plua redaktado. --Dima41 (diskuto) 23:35, 8 Jun. 2015 (UTC)

Esperanto ekzistas pli ol jarcenton, do havas jam firmajn tradicion kaj gramatikon. Vikipedio ekzistas pli ol jardekon kaj ankaŭ havas firmajn regulojn. Do jen nedisputeblaj punktoj:

  • en Esperanto ekzistas difina artikolo, kiu uzendas en certaj kazoj (tion pruvas verkoj de Zamenhof mem);
  • Vikipedio estas ĉies posedaĵo, do neniu rajtas lauplaĉe forigi artikolojn (tion konfirmas reguloj).

Mi ne vidas pri kio ni povus plu disputi.--RG72 (diskuto) 06:21, 9 Jun. 2015 (UTC)

Estas vero, ke la reguloj pri uzado de la artikolo ne estas klare difinitaj kaj ke foje oni povas aŭ uzi aŭ ne uzi la artikolon. Tio tamen ne rajtigas ŝanĝi ĉiujn tekstojn simple por konformi al ies gusto. Oni povas eĉ konsenti pri tio, ke uzado de la artikolo estas malfacila por iuj, same kiel multaj aliaj detaloj en la lingvo, sed estas plene absurde aserti, ke teksto kun artikoloj estas malsimpla kaj pli malfacile komprenebla ol teksto sen artikoloj.
La permeso ne uzi la artikolon ja aperas en la Fundamento, sed nur en la Rusa kaj Franca versioj de la gramatiko, ne en la Germana, Angla aŭ Pola. La Fundamento ne havas Esperantan tekston de la gramatiko, sed tia, tradukita de Zamenhof mem, aperis jam en la Fundamenta Krestomatio. En ĝi la rimarko estas ĉi tia: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi. – Notu la vortojn "en la unua tempo". --Surfo 10:45, 9 Jun. 2015 (UTC)
@Dima41: Vi ankoraŭ ne komprenas. Vi pensas, se oni ne uzus difinan artikolon (kiel en la rusa), Esperanto iĝus pli internacia. Tamen, aziaj kaj afrikaj lingvoj havas multaj aliajn karakterojn, kiuj estis tute ignoritaj en Esperanto. Vi pensu, ke vi estas bonŝanca, ĉar Zamenhof skribis la Fundamenton ankaŭ en la rusa. La Fundamento ne klarigas pri rilatpronomo, kiu ja estas uzata en kaj Esperanto kaj la rusa, sed ne uzata en aziaj lingvoj. Nombro "miliono" ekzistas en la rusa (миллио́н; kaj "tri" estas три!) sed ne en la orientaj aziaj lingvoj (sed cent-dekmil). La nomoj de monatoj (januaro, februaro/янва́рь, февра́ль ) estas ankaŭ tre malfacilaj por azianoj. Fonologio de Esperanto estas simila al la rusa kaj sed ofte tute malsama al multaj aziaj lingvoj. Tamen, aziaj esperantistoj, almenaŭ en Vikipedio, ne provas ŝanĝi aŭ reklami Esperanton kaj artikolojn. Ili rigardas Esperanton kiel tia (facila al homoj de la hindeŭropa lingvaro). Kion vi provas estas ne neŭtraligo sed nur parta rusiigo de Esperanto. Vi devas montri kiuj aliaj esperantistoj ekstere de Vikipedio skribus Esperanton sen "la" antaŭ lingva nomo, ktp. Kiel Surfo diras kio "La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi." ne signifas, ke "oni ne uzu la" nek "oni forigu vikipedian artikoltitolon kun la".--Salatonbv (diskuto) 10:51, 9 Jun. 2015 (UTC)
Mi plene konsentas kun Salatonbv. --Surfo 11:20, 9 Jun. 2015 (UTC)
La diskuto neimagebla en la rusa Vikipedio (mi eĉ ne diru pri tiu angla). Tie oni simple tuj forbarus vandalon, kiu forviŝas artikolojn, restarigus ilin kaj forgesus pri la fuŝulo.--RG72 (diskuto) 16:37, 9 Jun. 2015 (UTC)


Ankaŭ por mi uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon se ĝi ne estas laŭlogika; pro tio mi tute rajtas ne uzi ĝin. Neniu devas speciale lerni francan lingvon por kompreni Zamenhofan regularon pri "la". Mi ne emas konsenti kun nelaŭlogika aldonado de "la" malplifaciliganta por mi tekstokompreneblecon. Tio ne estas rusigo de Esperanto sed estas nur ĝia neŭtraligo. Mi opinias ke esperantolingvaj tekstoj povas esti verkataj pli simple (sen troaj radikoj, vortoj). Mi same proponas al ĉiuj (ĉefe neeŭroplingvaj) esperantistoj serĉi nelaŭlogikajn malsimplajn lingvaĵojn en Esperanto kaj malkonsenti pri ilia estado. Esperanto devas esti tiom simpla ilo kiom eblas. --Dima41 (diskuto) 07:52, 10 Jun. 2015 (UTC)
Mi vidas ke RG72 (eble ankaŭ kelkaj aliaj) havas rajton ŝanĝi lingvajn ecojn de verkitaj artikoloj laŭ propra prefero sen pridiskutado kun komunumo de Vikipedio (pri tio estas jene kaj jene). De tio mi opinias ke ankaŭ mi kaj ĉiuj aliaj uzantoj rajtas fari samon. --Dima41 (diskuto) 07:53, 10 Jun. 2015 (UTC)
@Dima41: En via letero, blogo aŭ hejmpaĝo, "mi tute rajtas ne uzi ĝin". Sed en Vikipedio, se vi skribus ne naturan Esperanton, aliaj kontribuoj korektus viajn redaktojn. Mi ofte dankas al aliaj, kiuj korektis miajn erarojn. Tiel kunlaboro en Vikipedio funkcias, kaj vi povas posedi neniujn artikolojn laŭ la koncepto rajtocedo. "Mi opinias ke esperantolingvaj tekstoj povas esti verkataj pli simple": tio estas via opinio, sed via maniero ne havas interkonsenton en nia komunumo, bedaŭrinde. "Mi same proponas al ĉiuj (ĉefe neeŭroplingvaj) esperantistoj ...": sed Vikipedio ne estas reklamejo. "Esperanto devas esti tiom simpla ilo kiom eblas.": tio ne estas vero, sed denove nur via opinio. Aliaj povus pensi "Esperanto devas esti pli natura kaj riĉa je esprimoj". Iuj opinius ke ne uzu la vorton "cunam/o" neologisman kaj diru "mar/ond/eg/o", sed iuj pensus ke "cunamo" estus internacie konata kaj la uzo de internacia vortoradiko faciligus Esperantan dialogon. --Salatonbv (diskuto) 06:35, 11 Jun. 2015 (UTC)

Konciza priskribo kiel uzi la difinan artikolon "la" en Gramatiko de Esperanto de Miroslav Malovec: "La artikolo estas la ĉefa determinilo de la substantivoj. Ĝia signifo estas simila al TIU, TIUJ, sed malpli emfaza, sen fingromontrado. La artikolo atentigas, ke oni parolas pri konata estaĵo aŭ afero, pri konkreta individuo, pri kiu oni jam antaŭe parolis aŭ kiun oni havas antaŭ la okuloj aŭ kiu estas unu sola, unika en la mondo, simple kiu estas precize determinita. La uzo de la artikolo estas simila kiel en la angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj, sed ankaŭ en tiuj lingvoj la uzo de la artikolo ne ĉiam precize koincidas. En Esperanto ekzistas situacioj, en kiuj la artikolo devas esti uzita, situacioj, en kiuj ĝi ne devas esti uzita, kaj situacioj, en kiuj oni povas la artikolon uzi aŭ ne uzi laŭ persona gusto aŭ laŭ nacilingva kutimo. En dubaj kazoj estas malpli granda eraro ne uzi la artikolon." Kompreneble tio ne pritraktas detale apartajn kazojn, sed ŝajnas al mi helpo por decidi kiam uzi la difinan artikolon. Utilas aldoni: "La nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas. La vortoj estas nedifinitaj per si mem ('Venis virino kaj volis paroli kun vi'). La nedefinecon oni povas emfazi per la nedifinaj pronomoj ('IU' virino, 'IA' virino), eventuale per la numeralo 'unu' ('unu' virino), sed la uzo de la numeralo en la funkcio de nedifina artikolo estas evitinda." Ekzemple oni demandu sin: Ĉu estas tiu virino? (la virino). Ĉu estas iu virino? (virino). Por internacia lingvo relativa simpleco gravas, sed ankaŭ precizeco.--Riŝo (diskuto) 04:14, 12 Jun. 2015 (UTC)

Aŭtoro de la libro proponas preferi ĉefe neuzadon de "la"; tamen en la teksto "la" videblas multfoje antaŭ preskaŭ ĉiu substantivo. Ŝajne por la aŭtoro frazo "La uzo de la artikolo estas simila kiel en la angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj" estas pli komprenebla ol frazo "Uzo de la artikolo estas simila kiel en angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj", pro tio li adnonis "la" troe dufoje. Jen estas laŭvica ekzemplo montranta ke ne indas kredi al tiaj eldonaĵoj. Anstataŭ ĉiuj reguloj-espensaĵoj estu logika sistemo.

--Dima41 (diskuto) 21:34, 11 Jun. 2015 (UTC)

Dima41, parolante pri "piĝino" mi celas kriplan Esperanton. Ekzemple en via teksto ĉi-supre ne temas pri iu aŭtoro, sed pri tute difinita aŭtoro, do "la aŭtoro de...". Cetere mi konsentas kun la diskutanto, kiu diris ke en klasika Esperanto la difina artikolo uziĝas jam de pli ol cent jaroj kaj la esperantoparolantoj kutimiĝas al tio. Ne necesas fari reformojn.--Riŝo (diskuto) 04:36, 12 Jun. 2015 (UTC)
Mi aldonis la sekcion pri la difina artikolo ĉe VP:Stilogvido. Ĉu jenaj uzoj estas interkonsentitaj en E-vikipedio?
Evitu: Preferu:
rusa lingvo la rusa lingvo
la Esperanto Esperanto
en urbo Parizo en la urbo Parizo
suno la suno
Oni foje povas uzi manierojn aliajn ol artikolo.
Evitu: Preferu:
Lupo estas formortanta en Eŭropo. La lupo estas formortanta en Eŭropo. = Lupoj estas formortantaj en Eŭropo.
Li levis kapon. Li levis la kapon. = Li levis sian kapon.

--Salatonbv (diskuto) 04:34, 13 Jun. 2015 (UTC)

Citaĵo
 Franc-parolantoj ekzemple tendencas tro ofte uzi la artikolon 
*se sent concerné*
Bonege. Ĉiuĵaŭde Diskuto 12:11, 13 Jun. 2015 (UTC)
Interkonsento ne estas kaj ne estos plu ĉar ĝusta regulo en Esperanto ne ekzistas. Ĉiu uzanto verkos tekstojn laŭ propra prefero. Se iu rajtas ŝanĝadi tekstojn de aliaj redaktantoj do ankaŭ ĉiuj aliaj rajtas. --Dima41 (diskuto) 18:00, 13 Jun. 2015 (UTC)
Ni bezonas interkonsenton, stilogvidon, ĉar aliokaze konfliktoj kiel tiu ĉi certe okazos. Mi ne kredas ke ni lasos ĉiujn skribi kiel ili volas, ĉar certe ni kelkfoje malkonsentos pri io en teksto kaj tio kreos konflikton.
Vikipedio estas enciklopedio en kiu ni kunlaboras, kaj kunlaboro signifas ke ni pligrandigas kaj plibonigas la enciklopedion per nia manero, sed ankaŭ kun interkonsentoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 18:54, 13 Jun. 2015 (UTC)
Konsentite pri kelkaj bazaj rekomendoj rilate la difinan artikolon. La mencio de PMEG estas utila. Cetere ankaŭ necesas certagrada toleremo. Ĉu la apudigo "Franc-parolantoj" kaj "Rus-parolantoj" estas vere taŭga? (Ĉu eventuale franclingvanoj/ruslingvanoj? en Vikipedio temas pri skribo, ne parolo). Ŝajnas al mi ke la problemo ĉefe koncernas la slavajn lingvojn ĝenerale kaj plurajn okcidenteŭropajn lingvojn latinidajn kaj ĝermanajn.--Riŝo (diskuto) 08:16, 14 Jun. 2015 (UTC)
Vi pravas. Ne necesas celi iun grupon, sed montri ke estas malsamoj inter la diversaj kulturoj kaj lingvoj de la mondo. Ĉiuĵaŭde Diskuto 12:08, 14 Jun. 2015 (UTC)
Mi kopiis la frazon de "Franc-parolantoj" kaj "Rus-parolantoj" el Artikolo (gramatiko) al la stilogvido. Eble ne necese krom se estus statistiko pri la uzo de la laŭ denaska-lingvanoj. Ankaŭ mi eraris je la klarigo pri plurala "lupoj". Tio estu "La lupoj", laŭ PMEG: "La lupoj estas formortantaj en Eŭropo. Temas klare pri la tuta bestospeco. Tial lupoj sen la ne taŭgas."
Por esprimi specon, oni ĝenerale devas uzi la, ĉu ne?
  • La leono estas la reĝo de bestoj.
The lion is the king of beasts. angle
Der Löwe ist der König der Tiere. germane
Le lion est le roi des animaux. france
  • La leonoj estas danĝeraj.
Les lions sont dangereux. france
Ne *Leonoj estas danĝeraj.*
Lions are dangerous. angle
Löwen sind gefährlich. germane
Por nekalkulebla vorto, oni povas uzi aŭ "la + singlaro" kiel la franca aŭ nur "singularo" kiel la germana, ĉu ne?
  • La biero estas alkohola trinkaĵo.
La bière est une boisson alcoolisée. france
  • Biero estas alkohola trinkaĵo.
Beer is an alcoholic drink. angle
Bier ist ein alkoholisches Getränk. germane
Bonvolu korekti tion antaŭ baloto se estas erarojn, ĉar mia gepatrolingvo ne havas artikolojn nek pluralon de substantivo (sed ne volas reformi Esperanton laŭ mia prefero).--Salatonbv (diskuto) 22:52, 14 Jun. 2015 (UTC)

Baloto

Mi proponas baloti (Vikipedio:Baloto/Difina artikolo/provo). Ĉu iu havas opinion por la procezo, maniero, tempo ktp antaŭ la baloto?--Salatonbv (diskuto) 22:07, 13 Jun. 2015 (UTC)

Kiel menciite supre, mi pensas, ke baloto necesos por solvi ĉi tiun argumenton. Samtempe, por sukcesigi baloton, estus plej bone se administrantoj, kiuj estas aliaj ol la lanĉanto (mi) de baloto, alvokus al validaj uzantoj. Se neniu komentos ĉi tie aŭ helpos alvoki, mi sendos mesaĝon nur pri kiu baloto, kie, kaj kiam, sed neniel opinio de unu partio, aŭ decidos tute nuligi la proponon pri ĉi tiu baloto.--Salatonbv (diskuto) 19:58, 15 Jun. 2015 (UTC)
Kial necesas baloto? Tute klaras ke neniu subtenas la ideojn de Dima41. Ĉiuj aliaj ja interkonsentas. Ni simple pluverku en Vikipedio laŭ tiu interkonsento, malfarante tiujn redaktojn de Dima41, kiuj kontraŭas la kutimajn gramatikajn regulojn de Esperanto. Marcos (diskuto) 10:03, 16 Jun. 2015 (UTC)
Dankon Marcos. Mi ankaŭ pensas, ke neniu subtenas la ideojn de Dima41 (ĉe kaj "la"- kaj "turismo"-diskutoj). Se ne necesus baloto, mi estus tre ĝoja por ke ni ne devus okupiĝi kun ĝi. Tamen li diras ke "Interkonsento ne estas kaj ne estos plu ĉar ĝusta regulo en Esperanto ne ekzistas. Ĉiu uzanto verkos tekstojn laŭ propra prefero. Se iu rajtas ŝanĝadi tekstojn de aliaj redaktantoj do ankaŭ ĉiuj aliaj rajtas." Kiel Ĉiuĵaŭde diris, mi ankaŭ timas, ke konfliktoj kiel tiu ĉi denove okazos, krom se li rigardus klaran rezulton de baloto. Ni devos halti lian alinomadon de artikoloj kaj nuligon de aliaj kontribuoj laŭ lia propra prefero.--Salatonbv (diskuto) 23:15, 16 Jun. 2015 (UTC)
Pardonon, sed mi ne povas imagi baloton pri gramatikaj aferoj. Regulo ekzistas, do ĉiu sekvu ĝin. Esperanto ne estas ludilo, kiun ĉiu ŝanĝu lauplaĉe kaj esperanto-vikipedio ne estas amuzejo, kie oni povas verki kaj poste forigi artikolojn pro iu kaprico. Ni reprezentas maturan lingvokomunumon, do agu respondece kaj, se bezonate, severe.--RG72 (diskuto) 12:37, 19 Jun. 2015 (UTC)
@Dima41: Kion vi pensas? Se vi konvinkiĝus, oni ne devus okupiĝi kun baloto en Vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 14:24, 19 Jun. 2015 (UTC)
Gramatikaj reguloj estas nestarigeblaj per balotado. Nuntempe ne ĉiuj en mondo povas simple ekkomunikiĝi per Esperanto ĉar 1) ĝi ne havas ĝustan regularon kaj 2) ne estas neŭtrala organizaĵo reguliganta Esperanton. Ankaŭ komunumo de Esperanto-Vikipedio same ne povas fariĝi neŭtrala. Pro tio mi ne vidas sencon por voĉdonado: ĝi estus malneŭtrala kaj nenion decidus. --Dima41 (diskuto) 09:19, 21 Jun. 2015 (UTC)
La ĉi-supra deklaro de Dima41 estas tute klara: Esperanto ne havas ĝustan regularon, kaj ne ekzistas neŭtrala (t.e., plaĉa al li) organizaĵo por ĝin reguligi. Tio signifas, ke la lingvo ne estas io por li. La solvo de tiu "problemo" estas simpla: li foriru. --Surfo 09:30, 21 Jun. 2015 (UTC)
Vi pravas. Jen Vikipedio por li:-) Gamliel Fiŝkin 09:48, 21 Jun. 2015 (UTC)

Se en iu scienca akademio unu el la akademianoj subite ekasertus, ke la Tero estas kvadrata aŭ staras sur tri balenoj, ĉu la akademio bezonus voĉdonon por trovi konsenton aŭ malkonsenton kun tia aserto? Vikipedio ne estas demokratio. Se iu en la ruslingva Vikipedio propravole ekreformadus la rusan lingvon, oni lin aŭ ŝin komence avertus kaj kaze de insisto forbarus. Gamliel Fiŝkin 04:33, 21 Jun. 2015 (UTC)

Ne farita Ne farita Ne estas interkonsento fari baloton pri la lingvaĵo. Estas ja absurde demandi al ĉiuj, se ĝusta aŭ malĝusta estas kutima regula gramatiko de Esperanto. Tamen, se oni volus, li povus proponi baloton, eĉ kvankam onidire Vikipedio ne estas demokratio, pri sia propra opinio al la Lingvo Internacia antaŭ alinomi titolojn aŭ foriri al alilingva Vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 21:41, 21 Jun. 2015 (UTC)
Mi konsentas kun Gamliel. Mi malpravis. Mi volis almenaŭ kompromison, sed estus pli bone apliki la regulon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 02:05, 22 Jun. 2015 (UTC)
Bone. Mi nur volis diri, ke Vikipedio:Voĉdonado ne estas anstataŭilo por diskutado (alilingve), sed ankaŭ Vikipedio:Voĉdonado ne estas malbono (alilingve).--Salatonbv (diskuto) 04:24, 22 Jun. 2015 (UTC)
Do ni resumu sekvajn paŝojn:
  • restarigi la forigitajn artikolojn;
  • remeti en ili definitan artikolon;
  • bari la uzanton, kiu insiste kaj celkonscie rompas la vikipediajn regulojn.--RG72 (diskuto) 07:04, 22 Jun. 2015 (UTC)
Kiel mi diris ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Vandalismo_de_Uzanto:Dima41, mi restarigis kelkajn artkolojn. Ni lingve riparu la artikolojn. Se Dima41 daŭros nuligi aliajn redaktojn, li estos severe traktita. Ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 07:14, 22 Jun. 2015 (UTC)
Mi ne proponis ŝanĝadon de Esperanto. Mi same kiel ĉiuj aliaj rajtas verki laŭ propra lingvokompreno; uzado/neuzado de "la" antaŭ lingvonomo laŭ mia opinio ne estas eraro. Tamen iuj uzantoj volas amase ŝanĝadi verkitajn de mi tekstojn sen ia kvalita prilaborado laŭ propra prefero kulpigante min pri erara verkado (malgraŭ ĝusta regulo mankas). Ĉi tiuj aktivuloj fakte strebas al ĉiama uzado de Esperanto en malneŭtrala formo pli komprenebla de angloj/francoj ol de plimulto de aliaj popoloj. Tio estas permesata en Esperanto-Vikipedio; tamen tio ne ebligos atingon de bonkvalita kunlaborado. --Dima41 (diskuto) 11:59, 22 Jun. 2015 (UTC)
Eble Esperanto estas nur malneŭtrala, sed estas pli facile lernebla kaj komprenebla. Ĉiuĵaŭde Diskuto 22:58, 22 Jun. 2015 (UTC)
  • Via persona paĝo en la ruslingva Vikipedio ne informas, ke vi scias Esperanton (antaŭe tio estis, sed antaŭ unu jaro kaj tri monatoj vi ŝanĝis la paĝon, interalie anstataŭinte la frazon «Precipe mi okupiĝas pri redaktado de Vikipedio en Esperanto (eo.wikipedia.org) kaj la rusa lingvo» [ruse: Преимущественно занимаюсь редактированием Википедии на эсперанто (eo.wikipedia.org) и русском языке] per la «Mi okupiĝas pri redaktado de Vikipedio en la rusa lingvo» [Занимаюсь редактированием Википедии на русском языке] [kvar monatojn poste vi anstataŭis la vortojn «en la rusa lingvo» {на русском языке} per la «en diversaj lingvoj» {на разных языках}, same sen mencioj pri Esperanto]). Krome, vi proponis forigi la rusan version de la artikolo Denaskaj Esperanto-parolantoj. Kial? Kaj ĉu vi agnoskas Esperanton vivanta lingvo? Gamliel Fiŝkin 02:15, 23 Jun. 2015 (UTC)

Administranto Salatonbv restarigis artikolon Tago de la rusa lingvo vorfiŝitan de Dima41, sed tiu denove forviŝis la tutan enhavon kun rimarko "la" ne bezonata". Ĉu povus esti pli gravaj kaj arogaj rompoj de la vikipediaj reguloj? Ĉu ni pli ridindigu la esperanto-vikipedion kiel amuzejon por fuŝuloj, kiuj eĉ ne konas la gramatikon, nek volas lerni gin? Esperantujo plenas je stranguloj, sed ĉi-foje temas pri serioza enciklopedia projekto, ĉu ne? Imagu ke iu farus tion en ajna laborejo aŭ instruejo, malgraŭ ĉiuj avertoj kaj admonoj! Neimagebla dorlotado de fuŝuloj.--RG72 (diskuto) 16:15, 22 Jun. 2015 (UTC)

  • La mondo ĝenerale plenas je stranguloj, sendistinge de lingvo. En la ruslingva Vikipedio foje okazas provoj seksperforti la rusan lingvon, sed ĉiuj tiaj provoj estas haltigataj. Gamliel Fiŝkin 02:15, 23 Jun. 2015 (UTC)
La artikolo Tago de la rusa lingvo estis denove restarigita. Se ĝi denove estos forviŝita, ĝi estos protektita portempo. Dima41 nun ne havas rajton de Reviziantoj. Se li daŭros redakti kontraŭante la seriozon de diskutoj, li estos forbarita.--Salatonbv (diskuto) 22:17, 22 Jun. 2015 (UTC)
Artikolo Rusa lingvo en Rusio same kiel deko da aliaj plu estas forviŝitaj.--RG72 (diskuto) 11:52, 23 Jun. 2015 (UTC)
@RG72: Mi pensas, ke la alidirekto el la artikolo ne tre havas problemon. Laŭ la historio la kreinto kaj ĉefa redaktanto estas nur Dima41 (strikte parolante Kani ankaŭ redaktis unufoje redakteton). Por eviti miskomprenon oni devis skribi ĉe la cela artikolo Rusa lingvo la resumon "ŝovo el Rusa lingvo en Rusio". Dankon pro la atentigo.--Salatonbv (diskuto) 14:02, 23 Jun. 2015 (UTC)

Ĉu estas pliaj novaĵoj pri ĉi tiu kazo? Ĉu «ĉiuj» la fuŝaĵoj estis malfaritaj? Ĉiuĵaŭde Diskuto 18:28, 2 Jul. 2015 (UTC)

Farita Farita Kiel mi diris ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Vandalismo_de_Uzanto:Dima41, bv korekti tekstojn per aldoni "la" se necese. Dankon antaŭe, --Salatonbv (diskuto) 21:03, 2 Jul. 2015 (UTC)

"Kontrolantoj"

Kiel ni komencis diskuton ĉe Vikipedia diskuto:Aprobanto, estas ĥaoso rilate al la vorto "kontroli" en Vikipedio. Vidu la paĝon Specialaĵo:Gruprajtoj_de_uzantoj: Estas du "kontralantoj".

  1. kontrolantoj (reviewers) d:Q11107170
  2. kontrolantoj (oversighters) d:Q4048674

Ankaŭ estas en la listo "reviziantoj", kiuj havas tute samajn rajtojn kiel "kontrolantoj (reviewer)". Plue, estas similaj vortoj "kontrolaj uzantoj" (checkusers) d:Q4049038 kaj "Aŭtomataj kontrolantoj". Mi pensas ke la uzo de "kontroli" estas troa en E-Vikipedio. Ankaŭ estas VP:kontrolebleco.

Do, mi proponas novajn vortojn jene.

  • Kontrolantoj (reviewers), Reviziantoj, Aprobantoj -> Reviziantoj
  • Kontrolantoj (oversighters) -> Kaŝantoj
  • Kontrolaj uzantoj -> IP-kontrolantoj
  • Aŭtomataj kontrolantoj -> Aŭtomataj reviziantoj

Bv donu komentojn.--Salatonbv (diskuto) 04:43, 2 Jul. 2015 (UTC)

  • Estas eĉ pli da malordo. En historioj de paĝoj eblas vidi multajn «kontrolita de…» kaj «aŭtomate kontrolita». Krome ŝajnas al mi, ke la teĥnikaj flagoj «aŭtomata kontrolanto» kaj «revizianto» pli bone havu similajn titolojn. La vorto «revizianto» ne ŝajnas al mi taŭga ĉi tie, ĉar reviziado estas ne kontrolado, testado aŭ taksado, sed refarado. Mi ŝatas la titolan skemon uzatan en la ruslingva Vikipedio.
teĥnika titolo
(anglalingva)
titolo ĉi tie titolo en la
ruslingva Vikipedio
traduko
el la rusa
autoeditor aŭtomata kontrolanto автопатрулируемый aŭto[mata ]patrolato
editor revizianto патрулирующий patrolanto
Do, mi proponas, ke estu «patrolita» anstataŭ «kontrolita», «patrolanto» anstataŭ «revizianto» kaj «mempatrolato» aŭ «mempatrolanto» anstataŭ «aŭtomata kontrolanto».
Pri «kaŝantoj», jes, tio vorto precize respegulas la funkcion de tiu teĥnika flago, sed tamen ni ne inventu biciklon ĉi tie. Se ne trompas min mia malbona scio de la angla lingvo, oversighter laŭvorte signifas «superrigardanto»; ĉu ne taŭga vorto? Gamliel Fiŝkin 17:36, 2 Jul. 2015 (UTC)
Patrolanto ŝajnas al mi bona. Ĉiuĵaŭde Diskuto 18:22, 2 Jul. 2015 (UTC)
"Mempatrolatoj", "superrigardantoj" ktp ŝajnas bonaj. Kion pri "kontrolaj uzantoj" (checkusers, Проверка участников)? "Vikipedio:Kontrolanto de IP-adresoj" (ligita el Specialaĵo:Gruprajtoj de uzantoj) ŝajnas iom tro longa. Aŭ "kontrolaj uzantoj" povos resti tia? --Salatonbv (diskuto) 22:12, 2 Jul. 2015 (UTC)
  • La angla vorto checkuser estas vortludo. Iuj el la personoj, posedantaj la anglan lingvon, povas mistraduki tiun vorton kiel «kontrola uzanto». Sed, ŝajnas al mi, [to] check user signifas «kontroli uzanton». En la ruslingva Vikipedio tiu statuso estas nomata «kontrolanto de uzantoj» («kontrolanta uzantojn»; ruse: проверяющий участников) aŭ mallonge «kontrolanto» (проверяющий). Kolego Ĉiuĵaŭde, kiel vi laŭvorte esperantigus la titolon de tiuj kontrolantoj, uzatan en la franclingva Vikipedio? Kolego Salatonbv, kiel vi tradukus la japanan titolon? La sama demando al parolantoj de la aliaj lingvoj. Gamliel Fiŝkin 23:17, 2 Jul. 2015 (UTC)
Traduko Franca Hispana Angla
Kaŝanto de redaktoj/Foriganto Masqueur de modifications Supresor Overseer
Revizianto Réviseur? ¿Revisor? Reviewer
Kontrolanto de IP-adresoj /
Kontrolanto de uzantoj / Kontroluzanto?
Vérificateur d'adresses IP Checkuser /
verificador de usuarios
Checkuser

Mi emus traduki editor kiel redaktantokontribuanto, sed eble tio ne estas korekta. Ĉiuĵaŭde Diskuto 01:19, 3 Jul. 2015 (UTC)

Laŭ mi "Foriganto" sonas kiel la angla "eliminator" aŭ japana 削除者 d:Q10862160. Mi pensas ke check-user signifas «uzanto, kiu kontrolas ion/kontrolanto». "Kontrolanto de IP/uzantoj" ŝajnu "IP/uzanto-kontrolanto", ne "kontroluzanto". Ĉar "manĝanto de viando" estas "viandomanĝanto", ne "manĝantoviando".--Salatonbv (diskuto) 02:25, 3 Jul. 2015 (UTC)
  • La angla lingvo he havas akuzativon. Do, check user povas signifi ne nur «kontrola uzanto», sed ankaŭ «kontrolu uzanton» aŭ (to check user) «kontroli uzanton». Gamliel Fiŝkin 11:38, 3 Jul. 2015 (UTC)
  • La vorton «foriganto» estus pli bone rezervi por iama posta uzo. — En naŭ lingvaj sekcioj (hindia, hispana, japana, korea, persa, portugala, rusa, ukraina kaj vjetnama) ekzistas speciala statuso, kiu estas malpli ol administranto, sed donas rajton kaj teĥnikan eblecon forigi paĝojn (mi havas ĝin en la ruslingva Vikipedio). La franca titolo por oversight estas argumento por «maskanto» aŭ eĉ «kaŝanto», dum io simila al la franca kaj hispana titoloj por patrolanto (ĉe ni dume «revizianto») povas esti miskompreniga, ĉar en la ruslingva Vikipedio (kaj supozeble ne nur tie) oversight estas nomata revizoro (ruse: ревизор). La anglalingvaj teĥnikaj titoloj de vikipediaj teĥnikaj flagoj estas ĝuste teĥnikaj titoloj, ŝajne pli oportunaj por robotoj ol por homoj. Ekzemple, administranto estas nomata en la anglalingva Vikipedio administrator, dum la teĥnika titolo estas sysop, kaj la supre menciita statuso de «foriganto» havas teĥnikan titolon closer; do, ne serĉu logikon en tiuj teĥnikaj titoloj. Gamliel Fiŝkin 11:38, 3 Jul. 2015 (UTC)
Resume, ĉu ni povas interkonsenti al jenaj terminoj?
  • Editors (d:Q11107170) Kontrolantoj, Reviziantoj, Aprobantoj -> Patrolantoj
  • Oversight (d:Q4048674) Kontrolantoj -> Kaŝantoj
  • CheckUser (d:Q4049038) Kontrolaj uzantoj -> IP-kontrolantoj
  • Autopatrolled (d:Q4616033) Aŭtomataj kontrolantoj -> Mempatrolatoj
  • Eliminator (d:Q10862160) -> Forigantoj
  • kontrolita -> patrolita
La anglaj vortoj ĉi tie estas nur la projektaj nomoj en vikidatumoj. Oni ne devas rekte traduki ilin al Esperanto. Ekzemple, "autoreviewer" estas malnova termino: "The autopatrolled (formerly autoreviewer)" (en:WP:AUTOPAT). Ankaŭ "editors" ŝajnas malnova vorto, ĉar ĉiuj estas "redaktantoj". Se ne estos kontraŭaĵo, ni petu al la Teĥnikejo por korekti specialajn paĝojn.--Salatonbv (diskuto) 21:59, 4 Jul. 2015 (UTC)
Ĉu d:Q11107170d:Q15801814, estas aparta temo. (Krome ekzistas d:Q14360497. Kiel mi komprenas, ekzistas du specoj de testado de artikoloj. Unu, kiu estas aplikata ĉi tie kaj ŝajne en ĉiuj lingvaj sekcioj, konsistas en kontrolado por foresto de evidentaj fuŝaĵoj; sed estas alia, kiu enhavas komparadon de artikolo al la fontoj, sur kiuj ĝi estas bazita, kaj markadon de artikolo kiel «verkontrolita». En la ruslingva Vikipedio oni eksperimente enkondukis tion antaŭ iom malpli ol unu jaro; mi kontraŭis tiun ideon. Ekzistado de du diversaj specoj de testado ŝajne rezultas ankaŭ en tio, ke la intervikioj tiutemaj estas interplektitaj, kaj displekti ilin estus malfacila tasko.) Pri la vortoj «mempatrolato(j)», «patrolanto(j)», «patrolita» kaj «kaŝanto(j)» mi absolute konsentas. Pri la proponita «IP-kontrolanto» mi forte dubas; necesas aldone cerbumi. Pri «foriganto(j)» ŝajnas esti bona ideo, sed tiu statuso kaj teĥnika flago dume ne ekzistas en Vikipedio en Esperanto — do, pri ties nomo indos paroli nur ene de diskuto pri ties enkonduko. Gamliel Fiŝkin 16:23, 5 Jul. 2015 (UTC)
@Gamliel Fiŝkin: Se ni ne havos bonan tradukan vorton pri "CheckUser", ni povos resti la originan anglan vorton kiel kelkaj aliaj vikipedioj (la germana, hispana, nederlanda, ktp d:Q4049038) speciale kiam nia vikipedio ne havas tian grupon de uzantoj. --Salatonbv (diskuto) 20:44, 17 Jul. 2015 (UTC)
Ne havas, sed eble havos. La ideon lasi la vorton CheckUser sen traduko mi trovas maltrafa; ili ne sukcesis traduki aŭ pigris, sed ni ne pigros kaj sukcesos. :-) Kial ne simple «kontrolanto»? Gamliel Fiŝkin 22:39, 18 Jul. 2015 (UTC)
Farita Farita Ne estis komentoj dum semajno, do ni interkonsentu al la termino "kontrolanto". Ekde nun bonvolu ne uzi la vorton "kontrolanto" por "editor" or "oversighter". Konklude,
  • Editors (d:Q11107170) Kontrolantoj, Reviziantoj, Aprobantoj -> Patrolantoj
  • Oversight (d:Q4048674) Kontrolantoj -> Kaŝantoj
  • CheckUser (d:Q4049038) Kontrolaj uzantoj -> Kontrolantoj
  • Autopatrolled (d:Q4616033) Aŭtomataj kontrolantoj -> Mempatrolatoj
  • Eliminator (d:Q10862160) -> Forigantoj
  • kontrolita -> patrolita
Se oni konas kiel redakti specialajn paĝojn, bonvolu fari tion. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 03:11, 25 Jul. 2015 (UTC)
@Salatonbv, estas grava diferenco inter d:Q4049038 (kontrolanto) kaj d:Q10862160. La statuso de kontrolanto estas difinita ĉe meta kaj aŭtomate ekzistas en ĉiuj lingvaj sekcioj de ĉiuj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio, en tiu nombro en Vikipedio en Esperanto; dume neniu havas ĉi tie tiun statuson, sed la statuso ekzistas. La statuso, difinita en d:Q10862160, ekzistas nur tie, kie tiea komunumo decidis pri ĝia enkonduko: nun en naŭ lingvaj sekcioj de Vikipedio; jes, tia statuso utilus ankaŭ por Vikipedio en Esperanto, sed ĝia enkonduko estas aparta temo, plej taŭga loko por kiu estas ne en la lingva, sed en la administra diskutejo. Ĉu vi ne povas korekti vortojn en la interfaco? Mi pensis, ke tion povas fari ajna administranto; ĉu ne? Gamliel Fiŝkin 07:29, 27 Jul. 2015 (UTC)
@Gamliel Fiŝkin: Mi ne konas kiel ŝanĝi la specialajn paĝojn. Mi kreis Vikipedio:Kontrolantoj, foriginte la alidirektilon. Nuntempe ĉu vi volus krei la artikolon Vikipedio:Forigantoj?--Salatonbv (diskuto) 04:45, 28 Jul. 2015 (UTC)
@Salatonbv, mi ne certas, ĉu la administrantoj povas modifi la vikipedian interfacon; eble, povas la burokratoj (kolegoj Alaŭdo, DidiWeidmann kaj Tlustulimu), aŭ oni redaktas ĉe Translatewiki, aŭ skribas peton ĉe Bugzilla de la Fondaĵo Vikimedio.
Por kio servas unu mallonga alineo? Tiu paĝo devas esti oficiala regulo aŭ informo pri tiu regulo kun ligo al ĝi. La ĉefa regulo pri kontrolantoj (angle) troviĝas ĉe meta kaj ekde hieraŭ havas ankaŭ esperantan version. Loka versio de la regulo pri kontrolantoj ne estas nepra; ekzemple, en la ruslingva Vikipedio ne estas aparta regulo pri kontrolantoj, sed kontrolantoj mem estas. Pri forigantoj (aŭ konkludantoj) tio estus ne artikolo, sed proponata regulo, kiun la komunumo de Vikipedio en Esperanto povus akcepti aŭ rifuzi; mi planas proponi al la komunumo kelkajn regulojn, sed tiun ne unuavice. Gamliel Fiŝkin 18:18, 30 Jul. 2015 (UTC)

Srilanko aŭ Sri-lanko?

IP-ulo forigis la strekon el la nomo de Sri-Lanko. Laŭ la persono, la Akademio de Esperanto uzas Srilankon. Laŭ fontoj, ĉu ni devus ŝanĝi la titolon aŭ malfari la ŝanĝojn de la IP-ulo? Ĉiuĵaŭde Diskuto 03:22, 5 Jul. 2015 (UTC)

Ni alinomu ĝin al senstreka Srilanko. Troveble ankaŭ en PIV.--Salatonbv (diskuto) 07:38, 5 Jul. 2015 (UTC)
Akademio diras "Srilanko", PIV diras "Srilanko" Kiu diras alie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:10, 5 Jul. 2015 (UTC)
Bone, ni havas interkonsenton ankaŭ ĉe Diskuto:Sri-Lanko‎. Cetere, kio estas esperantigo de la ĉefurbo Sri Jayawardenapura Kotte? Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj, "Jenaj nomoj ĉiam estu Esperantigitaj: - nomoj de landaj ĉefurboj: Dakaro, Pekino, Prago (ne Praha)"--Salatonbv (diskuto) 23:48, 5 Jul. 2015 (UTC)
Tio regulo estas kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Esperantigi oni povas nur tiam, kiam estas referenco. Ĉu iam ajn oni estis skribta esperantlingva teksto pri ĉefurbo de Srilanko? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:22, 6 Jul. 2015 (UTC)
Estas kelkaj vortoj inventitaj en Vikipedio (Listo de nepivaj vortoj). Ekzemple ĉe Diskuto:Ekozono mi proponis alinomadon kie oni uzis strangajn vortojn kaj ili ŝajnis kontraŭ VP:NOE. La propono estis laŭ malnovaj argumentoj de aliaj uzantoj (enhavante Bertilon), sed ni ne povis havi interkonsenton tiam. En ĉi tiu kazo laŭ VP:TA, mi pensas ke Esperantigo estas pli necesa ol la aliaj (kiel ĥaosaj "holarktis-o" kaj "holarkt-a regno", ktp). Kial ne "Sriĵajavardanapur-o" pro la "internacia radiko"?--Salatonbv (diskuto) 04:08, 7 Jul. 2015 (UTC)
Laŭ mi estas du eblecoj: 1. nomo ekzistaj en Esperantaj referencoj 2. ni uzas orginalan nomom Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:24, 17 Jul. 2015 (UTC)

Propraj nomoj

Ĉu nur mi pensas ke ni (Vikipedistoj) ne povas mem krei proprajn nomojn? Mi pensas ekzemple pri: amonia oksalato kaj aliaj artikoloj kiuj faras Uzanto:Claudio Pistilli sen referencoj pri Esperanta nomo (kelkfoje kontraŭ referenco) Ĉu nur mi vidas ke tio estas originala esplorado? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:22, 17 Jul. 2015 (UTC)

proprajn nomojn. Ne forgesu akuzativon.--kani (diskuto) 18:49, 17 Jul. 2015 (UTC)
Dankon. Mi korektis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:31, 17 Jul. 2015 (UTC)
La tasko de Vikipedio estas rerakonti jam publikigitajn informojn per jam ekzistantaj vortoj. Sed kion fari, se iu objekto estas detale priskribita en sendependaj fidindaj fontoj (kontroleblaj!) kaj do estas menciinda, sed titolo por ĝi ankoraŭ forestas en Esperantaj vortaroj? Gamliel Fiŝkin 23:04, 18 Jul. 2015 (UTC)
Tio laŭ mi ankaŭ estas problemo. En biologio oni povas uzi sciencan nomon. En mia hejma Vikipedio (pl.Vikipedio) ni ofte uzas orginalan nomon. En aliaj aferoj mi ne scias. Mi pensas ke bone estus skribi artikolon en Esperanta (scienca) revuo kie oni povas proponi nomon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:58, 18 Jul. 2015 (UTC)
«Sciencan» nomon signifas «latinan»? Se ekz. la kemia elemento molibdeno estus ĵus malkovrita kaj ankoraŭ ne estus en Esperantaj vortaroj, ĉu ni skribus ne pri molibdeno sed pri Molybdaenum? Ĉu ekzistas sciencaj (NB: ne sciencpopularigaj, sed ĝuste sciencaj) revuoj esperantlingvaj? Gamliel Fiŝkin 04:47, 19 Jul. 2015 (UTC)
En biologio scienca nomo ne precize estas latina (ekzemple besto: d:Q3486846 havas sciencan nomon: smok wawelski, ĉi tiuj vortoj estas el pola lingvo) sed plej ofte ĝi estas latin-simila. Mi ne scias ĉu en kemio latina nomo estas oficiala. Ĉu ne angla lingvo estas oficiala en IUPAK? Scienca Revuo eble estus bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:09, 19 Jul. 2015 (UTC)
Pri tiu elfosebla reptilio estas facile: ĝi estas nomita laŭ fikciulo de la pola mitologio, vavela drako. La Scienca Revuo estas bona, sed ĉu ĝin legas spertuloj pri ĉiuj sciencaj branĉoj? Biologio jes, zoologio jes, entomologio jes, ortopterologio supozeble jes (jam necerte), kion pri la akridologio? (Pri la akridologio tamen estas ŝanco, ĉar ĝi esploras ege malutilajn [eĉ danĝerajn] por la agrokulturo insektojn kaj pro tio estas subtenata en multaj landoj, sed ja ekzistas pluraj animaloj kaj plantoj nek utilaj nek malutilaj por ekonomio kaj interesaj nur por biologoj.) Gamliel Fiŝkin 12:56, 19 Jul. 2015 (UTC)
Jes, Vi pravas pri smok wawelski. Mi ne scias precize kio oni povas esti en Scienca Revuo. "sed ja ekzistas pluraj animaloj kaj plantoj nek utilaj nek malutilaj por ekonomio kaj interesaj nur por biologoj" - jes sed tio ne estas problemo. En biologio oni povas fari artikolojn: smok wawelskirhinocypha moultoni se ne ekzistas Esperanta nomo. Problemo estas kun kemio ekzemple. Sed ĉu tio ke estas problemo signifas ke oni povas farti artikolon pri nomo: amonia dukromiato en situacio kiam neniu, neniam uzis nomon "amonia dukromiato"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:09, 19 Jul. 2015 (UTC)
Mi ne certas pri la vorto «dukromiato»; Yandex [jandeks] kaj Google [gugl] trovas ĝin nur en Vikipedio kaj en ties klonoj. Gamliel Fiŝkin 06:02, 20 Jul. 2015 (UTC)
PIV registras "dikromiato" kiu estas kutime uzata. Cetere "di" troviĝas en multaj kemiaj kunmetaĵoj internacie konataj.--Riŝo (diskuto) 20:23, 21 Jul. 2015 (UTC)
@Riŝo: jes, sed mia demando estas alia. Neniu neniam antaŭe skribis "amonia dukromiato" en revuoj. Ĉu laŭ Vi, oni povas uzi tiajn nomojn en Vikipedio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:47, 21 Jul. 2015 (UTC)
Mi kredas ke tio estus misgvida en enciklopedio, kiun konsultas larĝa publiko. Do oni uzu la kutiman formon kun "di-" menciita en PIV: "(amonia) dikromiato" trovebla fine de la kapvorto "kromi-". En tiun vortaron eniras nur terminoj kun pluraj referencoj kaj ne vortoj uzataj de ununura aŭtoro.--Riŝo (diskuto) 16:04, 23 Jul. 2015 (UTC)

Akuzativo

Kiel oni diras ? La protestanta armeo, estrata de Gaspard de Coligny, venkis la regan armeon, estratan de la Marŝalo Cossé-Brissac. aŭ La protestanta armeo, estrata de Gaspard de Coligny, venkis la regan armeon, estrata de la Marŝalo Cossé-Brissac ?

Antaŭdankon.--pino (diskuto) 19:59, 1 Aŭg. 2015 (UTC)

  • Sendube «estratan» — eĉ ne estas pri kio diskuti, ĉar adjektivo aŭ participo ĉiam devas esti en la sama kazo, kiel tiu vorto, kiun ĝi difinas. Sen akuzativa finaĵo via frazo signifus, ke la dua menciita militestro gvidis ne la venkitan armeon sed la venkintan. Sed via frazo elvokas aliajn lingvajn demandojn. 1. «Protestanta armeo» ja signifas tiun armeon kiu protestas kontraŭ io; ekzemple, se iu armeo irus tra avenuo kun sloganoj «Plialtigu salajron de soldato», tio estus protestanta armeo. Eble, temas pri ribela armeo? 2. Kio estas «rega armeo»? Eble, reĝa? 3. Ĉu «Marŝalo» estas persona nomo? Se tiu vorto indikas armean rangon (titolon), ne necesas majuskligi. Gamliel Fiŝkin 21:32, 1 Aŭg. 2015 (UTC)
Dankon, kunlaboro estas utila, vidu Clomot. --pino (diskuto) 10:06, 2 Aŭg. 2015 (UTC)

Monto Herzl Plaza

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu kreis la artikolon Monto Herzl Plaza. Sed ĝia titolo estas lingve maltaŭga. Kiu havas proponon pri pli taŭga titolo? --Tlustulimu (diskuto) 08:06, 2 Aŭg. 2015 (UTC)

Placo pri Monto Herzl. --Crosstor (diskuto) 09:24, 2 Aŭg. 2015 (UTC)
Placo de la Monto Herzl? Ĉiuĵaŭde Diskuto 23:32, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

Uzanto:EfrinEfrin kaj landnomoj

Aperis nova uzanto uzanto:EfrinEfrin kiu komencis sisteme ŝanĝi landnomojn en Vikipedio kaj ankaŭ aldoni rilatajn kategoriojn kaj ŝanĝi la artikolon pri Landnomoj en Esperanto. La ŝanĝoj estas pure nur personaj preferoj. (Povas esti, ke la uzanto Eldizzino estas la sama persono.) – Mi komprenis, ke jam ĉiuj estas sufiĉa saĝaj por deteni sin de provokaj agoj en tiu kampo, sed ŝajnas, ke ne. --Surfo 20:29, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi konsentas. Ni lasu al li iom tempon por respondi al la mesaĝoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:30, 21 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi miras pri la aktiva kaj nenial interkonsilita antaŭe kun la viki-komunumo ŝanĝado de la landnomoj. Ĉu vere estis bezonate transformi ĉiujn hanujojn al hanlandoj ktp?--RG72 (diskuto) 07:10, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

La sinteno de Gamliel Fishkin kaj Ĉiuĵaŭde estas komprenebla, sed mi opinias tion naiva. Uzanto:EfrinEfrin venis ĉi tien por igi la lingvon kaj la klasifikon de geografiaj nomoj konformi al lia plaĉo. Ĝi ankaŭ aldonis diversajn artikolojn, kiujn aliaj devas tuj proponi por forigo (ekz. Baronlando, Klasnomo, Despotlando, Princĉefepiskopo, Princĉefepiskoplando). La nivelon de ĝia lingvoscio m ontras ekzemple la sola frazo en Baronlando: Lando regi de barono. Mi ne vidis EfrinEfrinon aldoni ion gravan al la enhavo de Vikipedio. Esence ĝi nur ŝanĝas lingvaĵon. Mia supozo, ke temas pri alia nomo de Uzanto:Eldizzino plifortiĝis, kiam mi iomete esploris la redaktojn de la du Vikipediistoj. Eldizzino ĉesis agadi en Julio, EfrinEfrin komencis en Aŭgusto. Cetere, uzanto kun la nomo Eldizzino (kun amaso da aliaj nomoj) estas plene forpelita kaj blokita en la Angla Vikipedio, interalie pro propra politiko pri nomado de administraj distriktoj. Ni bezonas laŭenhave pli bonajn artikolojn, ne lingvan unuecigon laŭ ies persona gusto nek propran Vikipedian sistemon por nomi administrajn unuojn. Sendube, iuj ŝanĝoj de EE estas eĉ utilaj, sed la tuto estas atako kontraŭ la nia redakta kolektivo. La Esperanta Vikipedio, bedaŭrinde, estas verŝajne tro malforta por kontraŭbatali tian frakasan redaktadon. Sarki ĉiujn ŝanĝojn de EE estas tro multa laboro. --Surfo 09:06, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

Ĉio rapide sakreblas pere de ilo, spuranta la uzantajn kontribuojn.--RG72 (diskuto) 10:24, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Okej, mi malbone respondis. Mi esperis respondeton, kiu probable ne venos. Mi ne vere ŝatas tiun amason de redaktoj.
Ankaŭ, ĉu vi vidis tiun paĝon? Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:24, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ Eldizzino neniam respondis demandon, faritan jam antaŭ du monatoj. Ĝi eble uzis plurajn aliajn nomojn, ekz. Uzanto:Imperium Romanum Sacrum. Ĝia lingvoscio estas ege mankohava, tamen ĝi arogas al si fortajn opiniojn pri ĝusta kaj malĝusta lingvaĵo kaj la rajton sendiskute ŝanĝi ĉion, kio ne plaĉas al ĝi. La tuta afero haladzas. Se Vikipedio estus prudente administrata entrepreno de libervola kunlaboro, la ĝenulo estus jam plene forĵetita. --Surfo 16:14, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi rigardis tiun paĝon kaj trovis la statistikon dubinda. Ekzemple estas indikite, ke hanlando menciiĝas en Vikipedio 83 fojojn, dum hanujo nur 3. Sed antaŭ kelkaj tagoj la sama uzanto faris amasajn korektojn, anstataŭigante la unuan version per tiu dua. En scienca medio tio estus konsiderata fuŝo kaj trompo. Eble mi preteratentis tion, do mi antaŭpardonpetas.

Ĝenerale esperanto-vikipedio estas mirinde milde administrata, kio malaltigas ĝian nivelon, altiras fuŝulojn kaj fortimigas profesiulojn. Ekzemple tre evidenta arbitra konduto de uzanto, kiu elpensis novajn nomojn por rusiaj distriktoj estis neniel haltigita aŭ korektita. Oni nur admonis lin eĉ kiam tiu ulo (same kun malaltaj lingvokonoj) decidis forigi la definitivan artikolon el Esperanto kaj eĉ provis aranĝi baloton pri gramatika regulo.

Mi proponas nuligi ĉiujn nekonsentiajn ŝanĝojn kaj averti la uzanton pri nekoveno de tia konduto. Kaze de ripeto, oni simple baru lin.--RG72 (diskuto) 17:07, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi subtenas ĉi tiun proponon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:44, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi subtenas tiun proponon. Mi vidis, ke li neniom respondas, nur agas laŭvole, kaj rekte forigis el kelkaj artikoloj miajn proponojn forigi ilin, anstataŭ respondi aŭ reagi en la koncernaj lokoj. Sendube li inventos novan falsan nomon kaj plu fiagos. Oni forbaru lin kun limdato de unu semajno ekde kiam komencis tiu diskutero, do morgaŭ lunde la 24a. Kaj tuje, kiam li inventos novan vikipediiston. Mi absolute konsentas kun tio antaŭe dirita: "milde administrata, kio malaltigas ĝian nivelon, altiras fuŝulojn kaj fortimigas profesiulojn." Kaj tion jam diris al mi kelkaj elstaraj esperantistoj nevikipediistoj pro tiu tialo.--kani (diskuto) 09:40, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Uzanto:Kani (José María Salguero Rodríguez) mensogis, mi respondas en multajn diskutejon. EfrinEfrin (diskuto) 16:57, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĝis nun tio dirita de mi estis vero: bonvolu ne diri ke mi mensogas je tio. Mia bonvolo ĉi tie estis provita delonge: vi devos ankoraŭ montri vian bonvolemon. Ĉu mi mensogis kiam mi diris ke vi "rekte forigis el kelkaj artikoloj miajn proponojn forigi ilin, anstataŭ respondi aŭ reagi en la koncernaj lokoj"? Mi vidas, ke vi reagas (kio estas laŭdinda) kiam oni petas vian forbaron. Kaj tio ne estas mensogo: necesas nur rigardi tie supre. Mi povas erari, sed ne mensogi. Eble mi eraris dirante ke vi inventos novan kromnomon por pluagi sendepende ĉar mi antaŭvidis kaj mi ne estas profeto. Tion vi mem konfirmos aŭ malkonfirmos kaj mi deziras erari; sed mi ĝis nun ne mensogis, bonvolu pardonpeti.--kani (diskuto) 19:41, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Kunlaboro en la esperantlingva Vikipedio

Ignori de faktoj

Klasnomoj derivataj de titolo laŭ [18] finiĝis

  • ~10300 foje kun -lando.
  • ~300 foje kun -ujo (farita de Uzanto:Moldur [Martin Weichert])

Tamen,

  • Uzanto:Moldur defendis sian ujoismo kun "nuna preskaŭ-unueco" [19]
  • Uzanto:RG72 "trovis la statistikon dubinda" kaj skribis de "fuŝo kaj trompo"

Proponi por forigo de bazaj konceptoj

Ŝajnas ke estas atako de Uzanto:Kani kontraŭ novajn paĝojn aldonitaj por Uzanto:EfrinEfrin.

Artikolo Propono por forigo de Komento de proponinto Komento
Baronlando Uzanto:Kani ĉar ne estas eĉ unu frazo kaj estas konfuza.
Klasnomo Uzanto:Kani ĉar ĉar estas malplena.
Despotlando Uzanto:Kani ĉar tiu artikolo celas nur justigi alinomigon de Epira despotlando kaj ne havas alilingvajn ligilojn. Mensogo de Uzanto:Kani: celas nur justigi alinomigon de Epira despotlando
Princĉefepiskopo Uzanto:Kani ĉar estas malplena.
Princĉefepiskoplando Uzanto:Kani ĉar estas malplena.
Mi notas ke la artikoloj estas tre malgrandaj. Ni havas politikon pri la ĝermoj kaj la ĝermetoj. Ankaŭ, antaŭ ol ŝanĝi terminojn, estus prefereble konsenti pri elekto de termino, ĉu? Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:21, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Vikipedio havas

  1. artikoloj pri teritorioj:
    1. Reĝlando Duklando Grandduklando Vicreĝlando Emirlando Princlando Komandorlando Elektoprinclando Graflando
    2. Subŝtato Provinco Distrikto Komarko Markio Komunumo Govio Arondismento Departemento Municipo Paroĥo
  2. artikoloj pri titoloj:
    1. duko, grafo, reĝo, barono
    2. princepiskopo, ĉefepiskopo
  3. bazaj konceptoj de klasifiko
    1. klaso
    2. nomo

Kial forigi Baronlando, Despotlando, Princĉefepiskopo, Princĉefepiskoplando, Klasnomo?

Forigi anstataŭ bonigi estas ... stulteco?

Propono por bari anstataŭ diskuti

Uzanto:RG72 proponis: "Mi proponas nuligi ĉiujn nekonsentiajn ŝanĝojn kaj averti la uzanton pri nekoveno de tia konduto. Kaze de ripeto, oni simple baru lin."

Kie Uzanto:RG72 diskutas la artikolojn?

Diskuto estis bezonata antaŭ fari la amasan redaktadon. Do mi simple proponis reveni al status quo kaj poste pridiskuti la aferon.--RG72 (diskuto) 08:50, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
RG72:
  1. La amasan kontraŭ konsentan redaktadon de Uzanto:Moldur, kiu aldonis ujoismojn, ĉu estas diskutita kie?
  2. Mi redaktis laŭ konsento, konsento estas
  1. kontraŭ ujoismo, kaj pri "-io" aŭ "-lando"
  2. duklando kaj ne dukolando, graflando kaj ne grafejo ktp
EfrinEfrin (diskuto) 17:12, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Moldur havas pli da spertoj en esperanto, ĉar li unue havas pli bonan lingvokonon, redaktas jam pli longe ĉi tie kaj mi pensas, ke li ne aldonis ujoismojn, sed uzis la sufikson -uj- en unu el al Fundamentaj signifoj. Krome la Fundamento validadas, eĉ se io el ĝi ial ne plaĉas al vi aŭ aliaj personoj. Ankaŭ en la lingvaj respondoj de Zamenhof jam legeblas kritikoj kontraŭ personaj preferoj, ekzemple en la ĉapitro pri la vorto "kaj". Personaj preferoj ja fakte estas eĉ kontraŭ la spirito kaj ideo de la internacia lingvo, ĉar ili ĝenas kaj misgvidas la evoluon de la lingvo surbaze de ĝia Fundamento.
Laŭ kiu konsento vi redaktis? --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu Vidu 2.1 kaj 2.2. -io/-lando estas konsento en Vikipedio. Vikipedia konsento estas un de multajn: Monata, Fundamenta, PIV-a, Akademia ktp. EfrinEfrin (diskuto) 18:57, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Ni foje konsentis, ke -uj- kaj -i- same bonas por landoj.
Krome vi ĵus denove montris nesufiĉan lingvokonon. Tial mi dubas eĉ pri sufiĉa juĝkapablo pri la landonomoj.
Se vi daŭrigos vian sintenon sen atendi opiniojn de pliaj uzantoj, mi paŭzigos vin laŭ la propono de RG72. --Tlustulimu (diskuto) 19:28, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
La koncerna paĝo situas tie. Ni forigu la UJ-sistemo kiam ĝi okazigos problemojn en Esperanto. Ĉiuĵaŭde Diskuto 19:34, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu:
"Ni foje konsentis, ke -uj- kaj -i- same bonas por landoj." - mensogo.
"Krome vi ĵus denove montris nesufiĉan lingvokonon." - "nesufiĉa" por kio? "Tial mi dubas eĉ pri sufiĉa juĝkapablo pri la landonomoj." - Ne diskutas faktojn, nur atakas mian lingvokonon.
"Se vi daŭrigos vian sintenon sen atendi opiniojn de pliaj uzantoj". - Konsento estas "Hesio". La artikolo estas "Hesio", ne "Hesujo". Neniu bezonas atendi. EfrinEfrin (diskuto) 19:48, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Ŝtonepoka ujoismo

Kontraŭ konsento:

  1. Uzanto:Surfo ŝanĝas de -io al ujo tamen artikolo estas Vjetnamio kaj ne Vjetnamujo.
  2. Uzanto:Moldur [20]
  3. Uzanto:Longharulo [21], [22] ktp
@EfrinEfrin: la supra aserto pri ŝtonepokeco de -uj- en la landa signifo kaj via komento de redakto "FORIGO DE STULTECO: ŝtonepokaj ujoismoj" ĉe Hindio montras klare nekolektivan ŝanĝeman sintenon. Krome la sufikso jam ekde la naskiĝo de Esperanto havas tri signifojn, kiuj estas uzeblaj kaj uzataj.
Mi havas certajn duboj, ke kunlabora projekto taŭgas por vi. Krome jam kelkaj aliaj uzantoj kritikis ne vian personon, sed vian manieron agadi ĉi tie kaj vian nesufiĉan lingvan nivelon kaj mia aldonas iom detale, ke temas pri lingva interfero de supozebla la angla lingvo, malĝusta uzo de la akuzativo ktp.. --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
La artikolo estas Vjetnamio kaj ne Vjetnamujo. Ŝanĝo de Vjetnamio al Vjetnamujo "montras klare nekolektivan ŝanĝeman sintenon". Vi me atakas, sed ne diskutas Vjetnamio/Vjetnamujo. Mi atakas ujoismojn. Mi purigis. Vi kritikas "malĝusta uzo de la akuzativo", sed ne helpas bonigi mia scio de esperanta lingvo. Mi ne naskiĝis kun espereranton. Sed pri purigi Vjetnamio/Vjetnamujo ne bezonas "ĝusta uzo de la akuzativo". EfrinEfrin (diskuto) 19:26, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Se vi atakas "ujoismojn", tio signifas, ke vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj. Tio estas tute ne akceptebla.
Krome preskaŭ neniu el ni estas denaskulo de esperanto. Ne estas tasko de la Vikipedio instrui esperanton. Por tio ekzistas ekzemple lernu.net kaj aliaj projektoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu
  1. Serĉilo ne funkcias: Se vi serĉas "Germanio", ne trovas artikolon kio enhavas nur "Germanujo". Ĉu tio estas akceptebla?
  2. "vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj" - mensogo.
EfrinEfrin (diskuto) 19:55, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi aldonis vorto "baronujo" al artikolo "baronlando" kaj "despotujo" al artikolo "despotlando". EfrinEfrin (diskuto) 09:55, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Mensogoj

  1. Uzanto:Surfo: "La ŝanĝoj estas pure nur personaj preferoj"
  2. Uzanto:Surfo: "Esence ĝi nur ŝanĝas lingvaĵon"
  3. Uzanto:Kani: "Mi vidis, ke li neniom respondas" (EfrinEfrin (diskuto) 16:52, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  4. Uzanto:Tlustulimu: "vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj" (EfrinEfrin (diskuto) 19:59, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  5. Uzanto:Tlustulimu: "Protektis Vikipedio:Lingva angulo: per eviti sendiskutan aldonon de ne rilata teksto" [23] (EfrinEfrin (diskuto) 20:30, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  6. Uzanto:AndyHM: "Saluton, mi volas scii kial vi ŝanĝas nomojn kaj vortojn de multaj artikoloj sen antaŭa konsultado kun aliaj vikipediistoj kiam tiuj vortoj/nomoj same ĝustas. Oni devas kunlabori en vikipedio, ne solule kaj laŭplaĉe fari kion ajn." [24]
Ĝis nun tio dirita de mi estis vero: bonvolu ne diri ke mi mensogas je tio. Mia bonvolo ĉi tie estis provita delonge: vi devos ankoraŭ montri vian bonvolemon.--kani (diskuto) 19:36, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Via agado maloftigas la sufikson "uj" en artikoloj kaj kategorioj kaj tial iras en la direkton de forigo. Sed ni ne akceptos la plenumon de tio. --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfriṅ: 5. ĉu vi komprenas la taskon de la vikipedia serĉilo? Ĝi estas teknika ilo, ne lingva. Tial mi forigis la nerilatan frazon. Do, tute ne temas pri mensogo. Bonvolu pripensi pli bone antaŭ ol vi asertas, ke iu mensogus. --Tlustulimu (diskuto) 20:37, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
"ĉu vi komprenas la taskon de la vikipedia serĉilo?" - pli bone ke vi. "sendiskutan aldonon" - sed diskuto estas en Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo .... EfrinEfrin (diskuto) 20:39, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Hm. Mi hazarde konetas ulojn, kiuj okupiĝas pri la vikia softvaro. Eble ili ja eĉ povus iel plibonigi la serĉilon, tiel ke tute ne plu gravas, ĉu oni uzas la formon "Germanio" aŭ "Germanujo". Sed mi ne scias, ĉu tia plibonigo de la serĉilo estas dezirata ne nur de vi, sed ankaŭ de aliaj. Kaze de konsento pri tia ŝanĝo de serĉilo ni ja povus peti tion al la teknikuloj.
"pli bone ke vi" gramatike malĝustas, ĉar tie devas esti "ol", do "pli bone ol vi". --Tlustulimu (diskuto) 20:45, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
D A N K O N ! EfrinEfrin (diskuto) 20:47, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Personaj atakoj

  1. Uzanto:Surfo: "la tuto estas atako kontraŭ la nia redakta kolektivo"

Aldoni, purigi, klarigi estas "atako kontraŭ la nia redakta kolektivo"? Surfo komprendas aŭ ne komprendas, ke tio signifas ke la "nia redakta kolektivo" laboras kontraŭ idealoj de Vikipedio? EfrinEfrin (diskuto) 07:08, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

@EfrinEfrin: La vorto ne estas "komprendas", sed "komprenas". --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
D A N K O N! EfrinEfrin (diskuto) 21:13, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Atako ja estas tuj veni kaj refari ĉion sen antaŭa konsulto aŭ klarigo kaj via lingvonivelo tuj evidentigas ke vi ne estas sperta kaj kompetenta lingvoreganto kiu ŝanĝas aferojn surbaze de pli ĝustaj konceptoj kaj plibonigo de la esperantlingva nivelo de la vikipedio. Kaj se vi volas ion ŝanĝi, mi ne kontraŭas, tute male, ni bezonas homojn kiuj kunlaboru ĉiel, sed unue tion demandu en la komunumo, kaj se la aliaj jesas, antaŭen! Sed ĉi tie kelkaj laboras kaj konstruadas la vikipedion dum jaroj kaj tuj vi aperas kaj plilaborigas ilin ĉar viaj redaktoj kapdolorigas, tiom ke kelkfoje mi volas proponi vian forbaron pro 'vandalismo'. Almenaŭ mi sentas tion.--Andy 20:28, 30 Aŭg. 2015 (UTC)
Estimata @AndyHM, alia problemo estas malĝentileco (en tiu nombro akuzoj pri mensogo). Vikipedio en Esperanto bezonegas regulon pri etika konduto; jen propono pri tia regulo, bonvolu laŭeble tralegi kaj aliĝi al la diskuto. Gamliel Fiŝkin 09:11, 31 Aŭg. 2015 (UTC)

Ujoismo en Vikipedio - Serĉilo ne funkcias

Serĉilo ne funkcias: Se vi serĉas "Germanio", ne trovas artikolon kio enhavas nur "Germanujo". EfrinEfrin (diskuto) 19:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Bezonas serĉi dufoje: Germanio kaj Germanujo. EfrinEfrin (diskuto) 20:00, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Uzanto:Tlustulimu forigis fakto: [25] EfrinEfrin (diskuto) 20:03, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Tiu "fakto" neniel rilatas la interkonsenton. Kaj tial mi denove forigis la frazon. La problemo pri la serĉilo prefere estu diskutata en la teknikejo de la vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 20:13, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Se vi detale priskribas la problemon kun la vikia serĉilo sur Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo, eble ja iom post iom eblos plibonigi ĝin. Do, kiujn serĉojn vi provis fari per ĝi, sed ne aŭ nur parte sukcesis? --Tlustulimu (diskuto) 21:05, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ne estas nur problemo de Vikipedia serĉilo. Ankaŭ ne funkcias kun aliaj serĉiloj, kio komparas sekvenco de literoj. Chrome, Firefox ktp. En aliaj Vikipedioj estas facile: "Deutschland", "Germany", "Tyskland". Nur esperantlingva Vikipedio havas tion gravan problemon. Serĉi/trovi loknomojn estas tre malfacile. Mi volas faciligi tion. Mi volas faciligi kunlaboro en esperantlangva Vikipedio. Kunlaboro estas pli malfacile, se uzantoj ne povas trovi vortojn, ne povas aldoni ligiloj sen koni nomo de artikolo ktp. Aliaj Vikipedioj havas "Duchy", "Herzogtum", "Hertigdöme" - nur esperantlingva Vikipedio havas "Dukujo", "Dukolando", "Duklando". Ĥaoso. EfrinEfrin (diskuto) 21:31, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Espero

Kara @EfrinEfrin! Mi ankoraŭ iom esperas pri viaj bonaj intencoj. Sed malĝojigas via sinteno, ke ĉiuj tie ĉi estas almenaŭ malsaĝuloj aŭ eĉ malbonemuloj. En viaj proponoj eblas trovi raciajn ideojn, sed viaj memfido kaj malĝentileco kaŝas tion. Mi iom komprenas vian maksimumismon; tia maksimumismo estas eca por ard-okulaj novuloj. Mi supozas, ke vi antaŭnelonge lernis Esperanton, kaj la lingvo fascinis vin. Vi emas diri kaj fari ĉion tuj, dum unu tago, kvazaŭ morgaŭ estus tro malfrue. La lingvo Esperanto kaj Vikipedio en ĝi ne estas forveturantaj trajnoj. Do, ne timu malfruiĝi. Plifortigu vian lingvoscion; legu Vikipedion en Esperanto, sed dume ne redaktu ĝin. Iam vi estos preta denove ekredakti, sed nun vi ankoraŭ ne estos preta.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj tie ĉi estas sufiĉe ĝentilaj. Sed tio ne donas al vi aŭ iu ajn alia rajton esti malĝentila. Neniam ofendu, kaj ĉiam penu supozi bonajn intencojn. Se vi daŭrigos ofendojn, vi tre verŝajne estos forbarita.

Mi esperas, ke post paso de ioma tempo vi mem bedaŭros pri via nuna malĝentileco kaj utile kunlaboros ĉi tie. Gamliel Fiŝkin 20:25, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

... :-) Bedaŭrinde, uzantoj mensogis. EfrinEfrin (diskuto) 20:32, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ne. Ĉiuĵaŭde Diskuto 20:35, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Krimea duonsilulo

Kio estas "Krimea duonsilulo"?

(nuna | antaŭa) 13:47, 18 Aŭg. 2015‎ RG72 (Diskuto | kontribuoj)‎ . . (21 bitokoj) (+21)‎ . . (Alidirektigis al Krimeo) (danki) [aŭtomate kontrolita]

EfrinEfrin (diskuto) 21:38, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

La Krimea duoninsulo? Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:36, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Uzanto:Ĉiuĵaŭde: Ne, silo ne estas insulo/duoninsulo. EfrinEfrin (diskuto) 21:41, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
duonsilulo estas tajperaro. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:50, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĉar tia alidirektilo estas superflua, mi ĵus forigis ĝin. Dankon pro la atentigo. --Tlustulimu (diskuto) 06:14, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
Temis pri evidenta tajperaro, feliĉe nun korektita.--RG72 (diskuto) 12:12, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Emirlandoj de Sauda Arabio

Kio estas Emirlando Tabuko, Emirlando Asiro ktp. Emirlando en arablingvo estas "imarah", ne "mintaka idarija". EfrinEfrin (diskuto) 10:07, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Vidu ankaŭ
EfrinEfrin (diskuto) 10:21, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Viaj eksteraj fontoj konvinkas min, ke plej bonus nomi la administrajn subunuojn de Sauda Arabio "regiono" (nun mi eĉ ne plu memoras kiujn fontojn mi havis en 2011). Mi nun vojaĝas kaj estas sen bona aliro al komputilo - kaj se tamen mi havas iujn komputilajn minutojn, mi baraktas kun fremda klavaro. Tial mi mem ne povas agi ĉi-rilate ĝis mezo de septembro, sed mi tute ne kontraŭus se vi mem adaptus la artikolojn, la navigilon kaj kategorion al vortumo "regiono(j)". Se ne vi, tiam mi faros la adaptojn post fino de mia ferio, do meze de septembro. Dankon pro via atento! --ThomasPusch (diskuto) 13:34, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

La artikolojn, la navigilon kaj kategorion mi tamen jen ĉe fremda komputilo sukceesis adapti al vortumo "regiono(j)". Tamen restas pliaj mencioj de la administraj unuoj en pliaj paĝoj, ekzemple pri la regionaj ĉefurboj. Tion ankoraŭ necesus adapti. Tamen alidirektiloj ĉiukaze sendas al la ĝustaj tekstoj, do ne estas problemo post iom da tempo adapti la lastajn tekstajn menciojn. ThomasPusch (diskuto) 14:07, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
La esprimoj uzataj en la franclingva kaj la anglalingva vikipedioj estas provinco kaj regiono.
La emirlandoj plej temas pri la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, mi pensas. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:09, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Administraj teritoriaj entoj

En Vikidatumo estas

Anglalingva Vikipedio havas artikolojn pro multaj klasoj, ekz. Regions of Saudi Arabia, sed eo-Vikipedio ne havas Regionoj de Sauda Arabio.

Multajn Vikipediojn havas ĥaoso. Sed eo-Vikipedio havas du gravaj problemoj kioj ne estas en aliaj Vikipedioj:

  • baza nomoj: Bazio vs Bazujo
  • klasnomoj: Klaslando vs Klasujo

Nun estas:

  • 1: Bazio
  • 2: Bazujo
  • 5: Bazia klaslando, Bazia Klaslando, Klaslando Bazio, Klaslando de Bazio, Bazio (klaslando)
  • 5: Bazia klasujo, Bazia Klasujo, Klasujo Bazio, Klasujo de Bazio, Bazio (klasujo)
  • 5: Bazuja klaslando, Bazuja Klaslando, Klaslando Bazujo, Klaslando de Bazujo, Bazujo (klaslando)
  • 5: Bazuja klasujo, Bazuja Klasujo, Klasujo Bazujo, Klasujo de Bazujo, Bazujo (klasujo)

Ĝia 22 eblecoj. Se bezonas apartiligi, estas pli eblecoj, ekz.:

  • 5: Bazia klaslando (Kolombio), Bazia Klaslando (Kolombio), Klaslando Bazio (Kolombio), Klaslando de Bazio (Kolombio), Bazio (klaslando en Kolombio)
  • ktp.

Komparu:

  • angla: Beni Department
  • franca: Département de Beni
  • germana: Departamento Beni
  • hispana: Departamento del Beni
  • pola: Beni (departament)
  • rusa: Бени (департамент)
  • esperanta: Beniio - sen klasnomo

Komparu:

Mi proponas:

En la esperantlingva Vikipedio estas ĥaoso. Kun sistemo laŭ miaj proponoj estus malpli ĥaoso. EfrinEfrin (diskuto) 20:41, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi invitas Uzanto:ThomasPusch EfrinEfrin (diskuto) 20:43, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Titoloj de vikipediaj artikoloj estu ne pli longaj ol necese, do estu kaj restu "Rejno", ne "Rejno (rivero)" aŭ "rivero Rejno", kaj "Bavario", ne "federacia lando Bavario", respektive imageble eĉ "federacia lando Bavario de Germanio" aŭ "Bavario (federacia lando de Germanio)". Aldona klarigo kompreneble nur tiam necesas, kiam estas risko de konfuzo. Eĉ tiam, prefere la simpla nomo sen aldono aludu al la principa signifo, do artikolo "Antverpeno" temu pri la urbo, kaj "provinco Antverpeno" pri la provinco... Aldone prefere "Antverpeno (alidirektilo)" estu la alidirektilo. Se la simpla nomo sen aldono estas la titolo de la alidirektilo (kiel nun pri Antverpeno), plialtiĝas risko ke interna ligilo en alia teksto celas sendi al la urba artikolo, sed vere sen konscio de la frazverkinto sendas nur al la alidirektilo. Diskutindas nur la dubaj kazoj kiel ekzemple la diversaj administraj subnaciaj unuoj nomataj laŭ la geografia regionego Amazonio. Mi konsentas kun EfrinEfrin, ke artikola nomo kun aldono sen krampoj kiel "provinco Antverpeno" pli praktikas ol kun aldono kun krampoj kiel "Antverpeno (provinco)". En la lasta kazo la artikolo sen aldona mencio {{DEFAŬLTORDIGO:... en kategorioj aŭtomate ĝuste listiĝas je "A", sed en internaj ligiloj ĉiam necesas aldoni tekstan vortumon [[Antverpeno (provinco)|provinco Antverpeno]]... kaj unufoje dum la vivo aldoni mencion {{DEFAŬLTORDIGO:... estas multe malpli da laboro ol multfoje ĝustigi internan ligilon en teksto. Klaras ke se estas akuzativa formo, ĉiukaze necesas adapti la titolon de la interna ligilo, kaj klaras ke per alidirektilo eblas sendi la internan ligilon ĉiukaze al ĝusta artikola nomo, sed tamen estas evito de eraroj laŭeble uzi artikolajn nomojn kiuj ankaŭ taŭgas kiel internaj ligiloj en tekstoj (se tio ne rompas tro forte kutimiĝintajn tradiciojn de vikipedia verkado). Laŭ tiu logiko, "departemento Beniio" estas nenecese longa titolo kaj "Beniio" tute sufiĉas, SE oni konsideras ke la literokombino Beniio estas akceptita esperantlingva vorto uzata ankaŭ ekster vikipedio - sed tio estas alia demando, individue diskutinda. "Departemento Pando" certe bonvenas anstataŭ la nuna "Pando (Bolivio)" (kaj se la teksto Departemento Amazonio (Peruo) ne estas en Kategorio:Departementoj de Peruo, tio estas simpla eraro kaj oni tutsimple aldoni la tekston al la kategorio...). Tiom por la momento... nun mia buso baldaŭ ekveturos kaj mi foriros de la feriloka komputilo. ThomasPusch (diskuto) 10:48, 29 Aŭg. 2015 (UTC) )

Serĉo-antv.gif
Unue, se oni tajpas en serĉolinion komencajn literojn de supozata artikola nomo, aperas listo de kelkaj artikoloj, kies nomo komenciĝas per tiuj literoj. Tajpinte «Antv» (vidu ekrankopion ĉi-dekstre), eblas trovi nomojn «Antverpeno», «Antverpeno (urbo)», «Antverpeno (provinco)» ktp, sed tute ne «Urbo Antverpeno» kaj «Provinco Antverpeno». Due, entajpita kodo [[Antverpeno (provinco)|]] dum konservo de paĝo transformiĝas al [[Antverpeno (provinco)|Antverpeno]]. Kaj ĉu la vorto «ento» ne estas superflua anglismo? Kiajn avantaĝojn ĝi havas antaŭ la vorto «unuo»? Gamliel Fiŝkin 22:54, 29 Aŭg. 2015 (UTC)
Kara Gamliel, unue kompreneble la esperanta vorto estas "unuo", sendiskute. Sed pri la temo: La vorto "Antverpeno" unuavice signas la urbon Antverpeno. La ĉirkaŭa provinco en la flandra, la loka lingvo, nomiĝas "provincie Antwerpen" (eblas kontroli la oficialan retejon provincieantwerpen.be kaj en multegaj pliaj fontoj), en la du aliaj oficialaj lingvoj de Belgio analoge, kaj en Esperanto "provinco Antverpeno" (tute saĝas en Esperanto nomi la urbegon esperantlingve kaj ne laŭ la oficialaj lingvoj de Belgio "Antwerpen/Anvers" - nederlande kaj germane estas same la unua nomo). Plene ĝustas, ke tajpante "antverp..." montriĝas pluraj artikolaj titoloj komenciĝantaj per tiuj literoj, sed tamen la administra unuo pri kiu temas komenciĝas per la literoj "provin...", ne "antverp...". Tamen, sendube utilas havi kaj teni alidirektilojn "Antverpeno (provinco)" kaj "Antverpena provinco", kiuj proponas ankaŭ la provincan artikolon, kiam oni komencas entajpi la literojn "antverp...". ThomasPusch (diskuto) 13:00, 30 Aŭg. 2015 (UTC)
(Respondante, bonvolu pliigi deŝovon per aldono de unu dupunkto [aŭ asterisko], por ke estu videble ke estas ne daŭrigo de la respondata diro sed respondo al ĝi.) Eble, indas taskigi roboton anstataŭi ĉie la vortojn «teritoria ento» per «teritoria unuo»? Por kio la lingvo Esperanto bezonas tiun superfluan vorton? (Kaj same pri «istmo», ja la vorto «markolo» sufiĉas.)
Se estus matematikisto Johano Petrido kaj samnoma futbalisto (la nomo estas elpensita por ekzemplo) kaj pri ambaŭ estus artikoloj en Vikipedio, tiuj du artikoloj devus esti nomataj tute ne «matematikisto Johano Petrido» kaj «futbalisto Johano Petrido», sed «Johano Petrido (matematikisto)» kaj «Johano Petrido (futbalisto)». Same kiel la vorto «matematikisto» aŭ «futbalisto» ne estas parto de la nomo de koncerna fikciulo, la vorto «provinco» ne estas parto de substantiva nomo de provinco. Se nomo de iu provinco estas adjektivo, la artikolo estu nomita per tiu adjektivo kun klasnomo; ekzemple «Antverpena provinco». Se estas substantivo kaj tiu substantiva nomo ne havas alian pli aŭ egale oftan sencon, estu ĝuste tiu substantivo; ekzemple «Antverpeno». Kaj se estas substantivo, kiu havas ankaŭ alian pli aŭ egale oftan sencon, estu tiu substantivo kun enkrampigita klasnomo; ekzemple «Antverpeno (provinco)». Gamliel Fiŝkin 10:07, 31 Aŭg. 2015 (UTC)

Provincoj de Kroatio - ĥaosa nomado

Nun esperantlingva Vikipedio havas en Kategorio:Provincoj de Kroatio:

EfrinEfrin (diskuto) 11:35, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

  • Jes, tio estas ĥaoso. Mi ankaŭ ne ŝatas ĥaoson. Kiaj estas orginalaj nomoj de provincoj de Kroatio? Ĉu ekzistas esperantaj tekstoj pri provincoj de Kroatio? En PIV ne ekzistas "Varaždin", nek "Zadar", nek "Zagreba" Eble ni devas havi artikolojn Varaždinska županijaVaraždinskaVaraždinska (provinco) se ne ekzistas esperantaj tekstoj pri tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:50, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
@Uzanto:Marek Mazurkiewicz mi nur parolis de formato. Elekto de klasnomo kaj de baznomo estas aliaj problemoj. Kaj forigo de artikolo klasnomo malhelpas (Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Klasnomo). Vere Uzanto:Tlustulimu?
Mi propinas "Klasnomo Baznomo". Estas la formato plej uzata en eo-Vikipedio. županija=ĵupanio, ekz: Ĵupanio Varaždin[o]/Varaĵdin[o]. Sed en latino estis "comitatus" [27]. Nun mi ne volas ŝanĝi klasnomo, sed mi volas nur ŝanĝi formato. EfrinEfrin (diskuto) 19:18, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
  • Mi ĝenerale pensas ke plej bone estas Zadar (provinco) se "Zadar" estas bona nomo sed mi pensas ke antaŭ devas diskuti ĉu "Zadar" estas bone nomo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:15, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
En tekstoj oni skribas "Provinco XYZ" kaj ne "XYZ (provinco)". EfrinEfrin (diskuto) 22:02, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
Tio dependas ĉu proprao nomo estas "XYZ" ĉu "Provinco XYZ", se propra nomo estas "Provinco XYZ" artikolo devas esti Provinco XYZ, kaj en tekstoj devas skribi "Provinco XYZ", se propra nomo estas "XYZ" kaj ekzistas du aŭ multaj elementoj pri propra nomo XYZ do nia artikolo devas esti XYZ (provinco) (kaj ekzemple XYZ (urbo)) kaj en tekstoj devas skribi "provinco XYZ". Ĝenerale mi pensas ke "(ekzemplo)" devas uzi nur kiam propra nomo estas malunusignifa kaj ni (vikipedistoj) ne povas mem-krei Esperantaj-propraj nomoj sed ni devas trovi nomoj en referenocoj (se en referenocj ne ekzistas Esperantaj-propraj nomoj ni devas uzi orgninalajn proprajn nomojn) . Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:52, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Provinco X estus bona formo laŭ mi. Ĵupanio k.s. estas forigendaj!--Crosstor (diskuto) 04:35, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Same laŭ mi (vidu supre, ekzemploj Antverpeno kaj Bavario) Provinco X estas bona formo por tiuj provincoj kiuj en sia nomigo uzas la nomon de sia ĉefurbo (=X). La provincoj kiuj havas propran nomon, ne bezonas aldonon de antaŭa vorto "provinco...", kaj facile povas resti kiaj ili estas nun. Ĉio tio estas surbaze de kondiĉo ke la kroata vorto županija tradukiĝas per "provinco" (kaj ne per "regiono" aŭ alia vorto). Sed eĉ se termina diskuto ŝanĝus tradukon de la vorto županija al Esperanto, ĉiukaze restas la laŭ mi preferinda koncepto preferi la nomumon "provinco Zadar" al "Zadar (provinco)" aŭ "Zadara provinco" (Zadaro ne estas sendiskute akceptita esperantigo de la urbonomo). ThomasPusch (diskuto) 14:33, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Provincoj de Egiptio - muhafazah = gubernio

Kategorio:Provincoj de Egiptio - kreita de Uzanto:ThomasPusch. Mi pensas pli bone estas eo:Gubernio = de:Gouvernement = en:Governorate = ar:muhafazah. EfrinEfrin (diskuto) 22:02, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

Kie vi kontrolis ke en Esperanto ekzistas nomo "gubernio" en tekstoj pri Egiptio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:54, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi persone ekster vikipedio nek trovis esperantlingvajn tekstojn pri Egiptio kiuj nomas la subŝtatajn unuojn "gubernio" nek tekstojn kiuj nomas ilin "provinco". Ĉar estis mi kiu kreis la kategorion kaj ŝajne senescepte ĉiujn artikolojn pri la unuopaj subŝtataj unuoj de Egiptio, mi deklaras ke mi faris tion nur sekve de pluraj ruĝaj ligiloj "provinco ..." en aliaj tekstoj, kaj ĉi-foje mi simple sekvis la ruĝajn ligilojn, anstataŭ diskuti pri termino "gubernio" aŭ "provinco", ĉar al mi gravis en limigita tempo entute krei la necesajn ĝermajn artikolojn, sen perdi tempon pro termina diskuto. Persone mi tute preferus la nomigon "gubernio", kaj neniel kontraŭas ĝin. Al tio aludas la unua frazo en ĉiu unuopa artikolo, kiu tekstas "... estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio" kaj do inter krampoj unuafraze en ĉiu teksto atentigas pri alternativa nomumo "gubernio". Kaj en la artikolo gubernio mi skribis en septembro 2011: "La administraj unuoj en multaj arablingvaj ŝtatoj nomiĝas محافظة, latinliterigo laŭ DMG muḥāfaẓa. En la franca kaj germana lingvoj oni tradukas ilin per la vorto gouvernement, en la angla governorate - do gubernio. Fakuloj preferas tiun tradukon al la malpli preciza termino provinco. En Esperanto nun uziĝas foje la vorto gubernio (ekzemple pri gubernioj de Sirio), foje provinco (ekzemple pri provincoj de Egiptio). Tamen la origina arablingva koncepto estas la sama." Ankaŭ tiu frazigo montras preferon al la nomigo "gubernioj de Egiptio". Mi tamen persone ne investus la energion realigi la ŝanĝon de ĉiuj artikoloj, la koncerna navigilo kaj kategorio, ĉar sen ekstervikipediaj esperantlingvaj fontoj pri la temo la nomumoj "gubernio" aŭ "provinco" por traduko de muhafazah simile pravigeblas, sendepende de persona prefero. Tamen en diskuto mi persone subtenus la formon "gubernio", kaj neniel kontraŭas ŝanĝon, se troveblas volontulo kiu praktike realigus tiun adapton. ThomasPusch (diskuto) 14:21, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Departementa domo

Saluton! Urbodomo estas konata. Kio estas la simila konstruaĵo por la Departemento? Povas esti departementa domo, departementodomo aŭ io alia? --Crosstor (diskuto) 11:28, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton! Jes viaj du proponoj tute konformiĝas al la logiko de nia lingvo. --pino (diskuto) 11:45, 30 Aŭg. 2015 (UTC)
Por vivanta lingvo, en tiu nombro por Esperanto, gravas ne nur logiko, sed ankaŭ praktika uzo. Yandex kaj Google trovas kelkajn ekzemplojn de «departementa domo» sed neniun ekzemplon de «departementodomo». Gamliel Fiŝkin 12:06, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Novaj nomspacoj

Saluton. Jam ekde kelkaj semajnoj ni havas kvin novajn nomspacojn. Sed ĉiuj ankoraŭ havas anglajn nomojn. Temas pri la jenaj:

  • Gadget
    • Gadget talk
  • Gadget definition
    • Gadget definition talk
  • Topic

Ĉu iu lingvaj kaj teknikaj spertuloj havas proponojn kiel ni povus esperantigi ilin? --Tlustulimu (diskuto) 06:17, 4 Sep. 2015 (UTC)

En la preferoj la vorto gadgets estas tradukita kiel «aldonaĵoj». Do, la unuaj du estas Aldonaĵo kaj Diskuto de aldonaĵo. Mi kuraĝas supozi, ke la sekvaj du povas esti tradukitaj kiel Aldonaĵdifino kaj Diskuto de aldonaĵdifino; sed, diference de la unuaj du, mi ne scias por kio estas tiuj spacoj. Kaj la lasta ŝajnas esti Temo. Ankaŭ jam esperantigitaj spacnomoj estas miavide korektindaj; mi havos tempon por diri pli longe ne pli frue ol dimanĉe. Kaj bonvolu atenti proponatan regulon; ĝi estas bezonata, sed ĝis nun tiun diskuton partoprenis nur duopo, kio ja ne sufiĉas por akcepti regulon. Gamliel Fiŝkin 12:00, 4 Sep. 2015 (UTC)
(redakta konflikto)
Laŭ Komputeko en: gadget estas akcesoraĵopopularaĵeto. Vikipedio en preferoj tamen uzas "Aldonaĵo". Iuj proponoj kiel elekti? Ekz. do povus esti:
  • Gadget = Akcesoraĵo / Aldonaĵo
    • Gadget talk = Akcesoraĵo-Diskuto / Aldonaĵo-Diskuto
  • Gadget definition = Akcesoraĵdifino / Aldonaĵdifino
    • Gadget definition talk = Akcesoraĵdifino-Diskuto / Aldonaĵdifino-Diskuto
Aldone:
  • Topic = Temo
Tamen, kontrolante niajn nomspacojn mi konstatis iom strangajn nomojn de diskutaj nomspacoj. Pluraj uzas streketon kaj la vorton "Diskuto" kun majusko, ekz "Uzanto-Diskuto", "Dosiero-Diskuto". Aliaj uzaj "fluan tekston", ekz. "Vikipedia diskuto", "Portala diskuto". Kiam do okazos traduko de la novaj nomspacoj, ni eventuale povus la nomojn unuecigi.
Mi persone preferas "fluan tekston" sen superfluaj majuskoj. Mia propono tial estas
  • Gadget = Akcesoraĵo
    • Gadget talk = Diskuto pri akcesoraĵo / aldonaĵo
  • Gadget definition = Akcesoraĵdifino / Aldonaĵdifino
    • Gadget definition talk = Diskuto pri akcesoraĵ-difino / aldonaĵdifino
  • Uzanto-Diskuto → Diskuto kun uzanto
  • Dosiero-Diskuto → Diskuto pri dosiero
kaj simile. Kion vi opinias? --KuboF (diskuto) 12:08, 4 Sep. 2015 (UTC)


Teknikejo


Lingvejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Teknikejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Nova mediavikia projekto pri raportado de softvaraj fuŝoj

Saluton. Mi ĵus legis en la germana vikipedio sur la tiea paĝo de:Wikipedia:Projektneuheiten (laŭvorte Vikipedio:Projektonovaĵoj), ke ekzistas nova mediavikia projekto por tie raporti softvarajn fuŝojn: Phab:. Ĝi eĉ ricevis proprajn intervikiajn kodojn: [[Phabricator:...]] kaj [[Phab:...]]. Laŭ la novaĵoj ĝi estos la posteulo de Bugzilla. --Tlustulimu (diskuto) 10:19, 8 Okt. 2014 (UTC)

Vikidatumoj

Kio vi pensas pri tio: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Torakaj_vertebroj&diff=5552227&oldid=5552220

Tio estas nur simpla ekzemplo. Se estas bona ideo uzi deklarojn de vikidatumoj en vikipedio mi proponas fari (en eo.viki) ŝablonon: http://pl.wikipedia.org/wiki/Szablon:Property

Pli komplika ekzemplo estas: http://pl.wikipedia.org/wiki/Szablon:J%C4%99zyk_infobox/temp

Ĉu tio estas bona tendenco? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:25, 9 Okt. 2014 (UTC)

Laŭ mi la tendenco estas klara kaj estos pliaj ŝablonoj uzantaj Vikidatumojn. Ankaŭ via ekzempla ŝanĝo povus estis eĉ pli bona (vidu dokumentadon). Mi komencis (kaj nun jam sufiĉe prokrastas) dokumentadon de Rusvikipedia Vikidatuma sistemo, kiun mi volas enkonduki tien ĉi (se iu estas pli rapida, estu ;) ). --KuboF (diskuto) 22:40, 11 Okt. 2014 (UTC)
Bonege. Dankon. Pardonu. :) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:48, 11 Okt. 2014 (UTC)
Mi jam plurfoje renkontis provan uzon de vikidatumaj deklaroj en vikipediaj artikoloj, kiuj kreis fuŝajn rezultojn - fuŝoj ne dezirindas, kaj en kazo de dubo preferindas senprobleme funkcianta paĝo sen vikidatumaj deklaroj ol paĝo difektiĝinta pro ili. Sed se ĉio bone funkcias, kompreneble ilia uzo estas bonvena helpo. La plej supra ekzemplo pri torakaj vertebroj tamen ŝajnas al mi nenecese komplike vortumita. Simpla uzo de kodo {{commonscat}} donas tute saman rezulton (supozeble ĝi aŭtomate uzas la vikidatuman deklaron). En kazo de alternativoj laŭ mi uzindas la plej simpla redakta kodo. ThomasPusch (diskuto) 07:01, 18 Okt. 2014 (UTC)
Jes, tio estis malbone. Bone estas tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:22, 19 Okt. 2014 (UTC)

DISPLAYTITLE

Sciencaj nomoj de taksonoj oni devas skribi por kursivo. Ĉu mi povas uzi {{DISPLAYTITLE:''{{PAGENAME}}''}}, aŭ pli bone estos fari ŝablonon aŭ eble jam estas ŝablono? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:17, 3 Nov. 2014 (UTC)

Vidu, mi ne nuligis, la titolo estas ĉiam kursiva, la ŝablono taksonomio faras aŭtomate tion. --pino (diskuto) 11:41, 4 Nov. 2014 (UTC)
Ho jes, pardonu, En diferenco inter versioj tio ne estas videbla. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:44, 4 Nov. 2014 (UTC)
  • En la franca Vikipedio, oni ankaŭ uzas ĉi tion: Modèle:Sous-titre/Taxon, por montri la sciencan nomon aŭ la popularan nomon, sube. Ĝi estus uzinda ĉi tie, mi kredas. ~pikolas d 05:17, 15 Jan. 2015 (UTC)

Request for translation evaluation for Content Translation

Hello, Greetings from Wikimedia Foundation's Language Engineering team! My apologies for writing in English. We are planning to enable beta testing of Content Translation for creating articles in the Esperanto Wikipedia. Content translation uses Apertium and we would like to get a better understanding on how useful Apertium translations would be as a starting point to create new articles for editors of the Esperanto Wikipedia. By following the instructions on this form you can help us by providing the information about your languages. We are especially interested in the translations from French to Esperanto (and also from English to Esperanto), but you can use the form to provide information about any other language pair supported by Apertium. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 05:29, 17 Nov. 2014 (UTC)

Ĉu iu uzanto kapablas skribi laŭ la menciitaj paĝoj helpopaĝon pri tio? Mi timas, ke por tiaj aferoj mia scio de la angla ne sufiĉas. :-| La uzanto prefere estu lingve kaj teknike lerta, kio bedaŭrinde sufiĉe malofte koincidas. --Tlustulimu (diskuto) 13:20, 18 Nov. 2014 (UTC)

Mi jam konas la aferon, ĝi estis prezentita en Vikimanio kaj mi partoprenis personan trejnadon (vidu miajn notojn kun aglalingva prelego). Helpopaĝon mi jam komencis verki (Uzanto:KuboF/Tradukado) sed fine mi trovis tempo nur por aliaj laboroj. Laŭ mi tiu nova interfaco estas tre bona (ĉiuokaze, ĝi eniris ankaŭ mian lastan (Esperantlingvan) prelegon pri vikimedia mondo). Nun ni havas WikiTrans-on, sed tiu portempe ne funkcias... --KuboF (diskuto) 17:55, 18 Nov. 2014 (UTC)

Hello, looks like the url for the form I had included in my original message got mangled due to some text getting converted into special characters. I am reposting the url again - survey form. Please do let me know if it still shows an error. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 03:52, 20 Nov. 2014 (UTC)

Tiel ĉi povas aspekti tradukado!

Bonvolu vidi intrukciojn kaj sekve plenigu demandaron! Tiu ilo povas grave helpi al nia laboro. La decido, ĉi la ilon adapti por Esperanta Vikipedio dependas ankaŭ de nia agemo. --KuboF (diskuto) 03:58, 25 Nov. 2014 (UTC)


Bona novaĵo! Ŝajnas, ke ni tre baldaŭ povas ricevi la menciitan tradukan interfacon! Vidu la malneton de novaĵo en meta:Wikimedia Blog/Drafts/Content Translation is coming soon as a beta-feature!, kie estas Esperanto speciale menciita. Dume vi povas elprovi la ilon en Vikipedia betaa servilo, kvankam unue necesas enŝalti la tradukan helpilon.

La kruda traduko estas dume provizata per Apertium, estas diskutoj pri inkludi ankaŭ WikiTrans. Bonvolu memori, ke maŝina tradukado estas nur helpo, nur bazo por plifaciligi tradukadon, kaj devas esti permane kontrolita kaj glatita por gardi bonan lingvan nivelon. Tre ĝoje, KuboF (diskuto) 17:37, 10 Jan. 2015 (UTC)

Esperantigo de speciala ligilo

Estas jenaj ligiloj (el maldekstre) ĉe la malsupro de ĉiu paĝo.

  • Regularo pri respekto de la privateco
  • Pri Vikipedio
  • Malgarantio
  • Developers -> kontribuantoj
  • Vidigo por porteblaj aparato

Mi proponas ŝanĝi la anglan ligilon al la Esperanta. Sed kiel?--Salatonbv (diskuto) 05:17, 13 Dec. 2014 (UTC)

Rigardante eŭskan vikipedion, mi konstatis, ke ankaŭ tie la vorto 'Developers' ne estis tradukita. Do la ŝanĝo (seeble) fariĝu je supera nivelo. --Dominik (diskuto) 09:52, 13 Dec. 2014 (UTC)
Farita Farita en translatewiki:MediaWiki:Wikimedia-developers/eo, unue mi bezonis serĉi en Specialaĵo:Ĉiuj mesaĝoj. Enskribon en TranslateWiki povas traduki ankaŭ vi (kun ĉiuj aliaj tradukoj). La ŝanĝo videbliĝos post kelkaj tagoj. --KuboF (diskuto) 22:57, 20 Jan. 2015 (UTC)

Vikidatumoj

Ni havas: Kategorio:Ŝablonoj uzantaj datumojn de Vikidatumoj kaj ni havas: Ŝablono:IFA. En vikidatumoj estas: d:Property:P898 Ĉu iu povas/volas konekti Ŝablono:IFA kun vikidatumoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:10, 13 Dec. 2014 (UTC)

Supersignoj iĝas x-oj, sed ne inverse

Redaktante artikolon mi hodiaŭ rimarkis, ke la tegmentoj (ĉapeloj) iĝis, kiel kutime, x-oj en la redakto-areo, sed kiam mi antaŭrigardis miajn ŝanĝojn aŭ komparis ilin al la antaŭa versio, ili restis x-oj, el kio rezultis multe da ne-intencataj ŝanĝoj. Mi mane re-enmetis la ĉapelojn. Ĉu mi eble nevole ŝanĝis iun agordon? Ŝajnas, ke neniu alia havas la problemon. Antaŭdankon -- Aisano (diskuto) 19:42, 18 Dec. 2014 (UTC)

Eksperimentoj en miaj "preferoj" montris, ke la problemon kaŭzis la elekto "Uzu vivantan antaŭvidon (JavaScript) (Eksperimenta)" en miaj redaktaj preferoj. Mi malŝaltis ĝin, kaj la problemo ne plu aperas.
Mi estas sufiĉe certa, ke mi longe ne ŝanĝis miajn redaktajn preferojn, do eble ŝanĝiĝis io alia. -- Aisano (diskuto) 16:55, 19 Dec. 2014 (UTC)
La afero estas teĥnike iom malsimpla. Temas pri tio, kiel estas artikola teksto ricevata de la servilo kaj kiel ĝi estas sendata tien. Similan problemon havas HotCat (VarmaKato), kiu same kaŭzas misredaktojn. Jam estas propono pri solvo, mi ĝin prezentos komence de Februaro, ĉar necesas interkonsento de la komunumo. --KuboF (diskuto) 14:57, 13 Jan. 2015 (UTC)
Aisano, mi en Diskutejo/Diversejo proponis teĥnikan ŝanĝon, kiu ŝajne solvus la problemon. --KuboF (diskuto) 16:02, 18 Feb. 2015 (UTC)

Content Translation available on Wikimedia beta server for English to Esperanto

Hello again from the WMF Language Engineering team. We are very happy to let you all know that we have enabled Content Translation from English to Esperanto on the Wikimedia beta site. You can find it at: http://en.wikipedia.beta.wmflabs.org/wiki/Main_Page . Since this is a beta server, you will need a new account and you will also need to enable Content Translation in the beta-features on the same wiki. After that, you can go to http://en.wikipedia.beta.wmflabs.org/wiki/Special:ContentTranslation and create a new translation by selecting English as the source language, the article name in English and target language as Esperanto. Please feel free to publish as many articles as you like. They will be published under your user namespace on the beta server wiki (see example). No pages will be published on the Esperanto Wikipedia. If you are happy with the translated page, you can copy it over to the Esperanto Wikipedia yourself. Please do let us know on the Content Translation talk page if we can help in any way. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 13:59, 5 Jan. 2015 (UTC)

Ruĝaj ligiloj

En en.viki estas https://en.wikipedia.org/wiki/Template:Redwd Mi pensas ke tio estas tre bona ideo. Ĉu ankaŭ Vi pensas simile? Kiu scipovas kaj volas fari en eo.viki? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:38, 11 Jan. 2015 (UTC)

Vikidatuma ligilo

Ĉu nur mi ne funkcias prefero "Vikidatuma ligilo"? Ĉu Vi povas/volas korekti? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:51, 14 Jan. 2015 (UTC)

Nek mi funkcias lingva ligilo, krome eĉ provejo malaperis. Ŝajnas grava centra eraro.--Crosstor (diskuto) 07:13, 15 Jan. 2015 (UTC)
En pl.viki prefero funkcias. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:40, 15 Jan. 2015 (UTC)

Nuntempe okazas kelkaj teĥnikaj ŝanĝoj, ekzemple disponigo de helpilo por tradukado. Mis/mal-funkciado de ĝavoskriptaĵoj povas esti portempa kromefiko. Espereble la aferoj reekfunkcios dum sekvaj horoj/tagetoj. --KuboF (diskuto) 09:11, 16 Jan. 2015 (UTC)

Jam funkcias. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:54, 24 Jan. 2015 (UTC)

Portempa malŝalto de kaŝeblaj kestoj por funkciigi EnhavTradukadon

Kiel vi certe scias, en nia Vikipedio estis ŝaltita nova traduka helpilo (mi ĝin iom priskribis en Uzanto:KuboF/Tradukado). Tamen estis teĥnika problemo, kiu nin blokis de uzado de ĝi. Projekta manaĝero ĝin priskribis ĉe MediaWiki-Diskuto:Common.js#ContentTranslation_problem kaj sekve mi portempe forkomentis la probleman parton - kio entute signifas portempe malŝalti funkciadon de kaŝeblaj skatoloj. Tia solvo ne estas tute taŭga kaj mi esperas, ke en frua tempo venos pli bona - mi petas ĉiun spertulon pri Ĝavoskripto (JavaScript), kontroli skriptojn en MediaWiki:Common.js kaj proponi ilian korekton.

Dume vi povas utiligi la ŝancon provi tradukadon de la angla (helpe de maŝina tradukado) en la paĝo Special:ContentTranslation. Vi ne timu, vi povas traduki nur parton, ĝi konserviĝas, kaj fintraduki ĝin poste aŭ publikigi nur parton. --KuboF (diskuto) 15:44, 18 Jan. 2015 (UTC)

Alilingvaj vikipedioj ne spertas similan problemon. --Dominik (diskuto) 17:41, 19 Jan. 2015 (UTC)
Nur en 8 Vikipedioj estas disponebla tiu nova etendaĵo, do kompreneble, ke plejmultaj Vikipedioj ne povas havi problemojn pri tio ;) Vidu anoncon pri la ŝalto. --KuboF (diskuto) 11:39, 20 Jan. 2015 (UTC)
@KuboF: Via ekstera ligilo ne ĝustas. --Tlustulimu (diskuto) 13:37, 20 Jan. 2015 (UTC)
Dankon, korektita! Tiel statas afero kiam iu ne faras 5-sekundan klako-teston... --KuboF (diskuto) 13:49, 20 Jan. 2015 (UTC)

Vikipedio:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro

Ĉu nur min ne funkcias? Ĉu oni povas esperi ke funkcios? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:51, 18 Jan. 2015 (UTC)

Mi supozas, ke la afero rilatas al nove ŝaltita etendaĵo EnhavTradukado. Ĝi estas daŭre eksperimenta programo kaj ne plene funkcias. Esperanta Vikipedio ĝin ricevis kun 7 aliaj (kiel entute unuaj!). Vidu ankaŭ la suban anoncon. Ŝajnas, ke bezonatas helpo de Vikimedia teĥnika teamo aŭ almenaŭ de iu, kiu tre bone regas ĝavoskripton (JavaScript). --KuboF (diskuto) 12:41, 20 Jan. 2015 (UTC)
Jam funkcias. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:53, 24 Jan. 2015 (UTC)

Problemoj pri interlingvaj ligiloj

(origine tiuj ĉi komentoj estis en la supra sekcio "Vikipedio:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro"; mi ilin metis en memstaran sekcion ĉar la diskuto tute flankeniris elde la origina temo)

Dum tagoj mi spertas, ke Vikipedio teknike preskaŭ disfalis, dume hungara Vp bone funkcias. Mi ne havas esperon en la futuro, ja kiuj ŝanĝas la teknikon, tiujn ne interesas la redakta laboro. Mi revenos al la malnova sistemo de lingvaj ligiloj, ĉar mi ne havas alian solvon.--Crosstor (diskuto) 11:16, 19 Jan. 2015 (UTC)

@Crosstor: Mi ne komprenas kial Vi skribis "Mi revenos al la malnova sistemo de lingvaj ligiloj" - mi volas demandi ne pri Helpo:Interlingva ligilo sed pri Vikipedio:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro. Mi pensas ke nova sistemo de lingvaj ligiloj bone fukcias - ĉu Vin ne? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:17, 19 Jan. 2015 (UTC)
@Crosstor: Mi supozas, ke la afero rilatas al nove ŝaltita etendaĵo EnhavTradukado. Ĝi estas daŭre eksperimenta programo kaj ne plene funkcias. Esperanta Vikipedio ĝin ricevis kun 7 aliaj (kiel entute unuaj!). Vidu ankaŭ la suban anoncon. Ŝajnas, ke bezonatas helpo de Vikimedia teĥnika teamo aŭ almenaŭ de iu, kiu tre bone regas ĝavoskripton (JavaScript). --KuboF (diskuto) 21:05, 19 Jan. 2015 (UTC)
Mi spertas, ke diversaĵoj ne funkcias. Inter ili la plej signifa estas la lingvaj ligiloj. Do, mi komence ne kreis la ligilojn (ja tio ne funkcias) aŭ mi elektos la malnovan sistemon.--Crosstor (diskuto) 05:50, 20 Jan. 2015 (UTC)
@Crosstor: Kiam estas (portempa) problemo pri aldonado de interlingvaj ligiloj per klado al simbolo de skribilo, vi povas sekvi intrukciojn pri permana aldonado (jam estas ĝisdatigitaj laŭ nuntempa situacio en Vikidatumoj). Se vi plu havas problemojn ankaŭ per tiu maniero, informu. --KuboF (diskuto) 12:41, 20 Jan. 2015 (UTC)

Mi ĵus kreis Sándor Sztranyavszky. Post la finkreo aperis nur lingvoj, kiu ne sufiĉas fari la ligon. Poste mi serĉis la saman artikolon en la angla Vp, kie la ligilo funkciis bone. Estas ankaŭ aliaj multaj problemoj. Ekzemple post ensaluto aperas supra linio: redaktonomo, diskuto, provejo ktp. Nun tio aperas sen "mia provejo". Se mi iras al ia artikolo, poste al redakto, "mia provejo" tuj aperos. --Crosstor (diskuto) 07:22, 21 Jan. 2015 (UTC)

En la sekva artikolo aperis la ĝusta redakti ligilon, sed post klako okazis nenio.--Crosstor (diskuto) 10:03, 21 Jan. 2015 (UTC)

Mi ĵus aldonis interlingvajn ligilojn per kutima maniero (klako al simbolo de skribilo en la loko de kutima lingvolisto) al Vikidatumoj ĉe la artikolo Drino. Do ŝajne aferoj denove funkcias. --KuboF (diskuto) 18:06, 22 Jan. 2015 (UTC)

Jes, ankaŭ mi spertis tion.--Crosstor (diskuto) 11:41, 25 Jan. 2015 (UTC)

Beta-funkcio Enhav-tradukado estas nun disponebla

Saluton, mi ĝojas, ke nome de la Lingva Inĝeniera teamo de la Fondaĵo Vikimedio mi povas sciigi al vi, ke etendaĵo Enhav-tradukado (Content Translation) estis en la Esperanta Vikipedio ŝaltita kiel beta-funkcio. Por komenci tradukadon necesas ŝalti ĝin en beta-funkcioj kaj iri al Specialaĵo:ContentTranslation aŭ al paĝo pri viaj kontribuoj kaj krei novan tradukaĵoj. Necesas elekti fontan lingvon, originan artikolnomon kaj cellingvon (eblas ankaŭ elekti celan artikolnomon - noto de tradukisto). Se jam en Esperanta Vikipedio ekzistas artikolo kun elektita nomo, estos montrita averto. Post traduko de artikolo vi ĝin povos publikigi en via uzanto-spaco. Se vi kontentas pri la rezulto vi povas alinomi la paĝon al ĉefa nomspaco (al kutima artikola nomo).

Enhav-tradukado povas esti agordita en la vikio por publikigadi paĝojn rekte al ĉefa nomspaco, sed dume Esperanta Vikipedio ne estis agordita tiel. Tia agordo estas tre rekomendata por ŝpari necesan permanan prizorgadon dum publikigo. Se dum sekvaj 2 semajno da testado ne okazos gravaj problemoj, ni ŝatus kontroli ĉu ni povas agordi publikigadon rekte al ĉefa, artikola, nomspaco.

Ĉar tio ĉi estas la unua fojo kiam ni instalis tiun ĉi ilon al tiu ĉi Vikipedio, estas ŝanco, ke povas okazi iuj problemoj aŭ misfunkciado pri kiu ni ne konscias. Ni monitoros uzadon por kontroli ajnajn malsukcesojn kaj problemojn, sed bonvolu sciigi nin ĉe diskuto de Enhav-tradukado aŭ per Phabricator se vi rimarkos problemojn, kiuj vin blokas de uzado de la ilo. Por pliaj informoj bonvolu legi anoncon pri eldono. Ni faros formalan anoncon en Vikimedia blogo fine de ĉi semajno. Vi povas ankaŭ spekti mallongan video pri uzado de Enhav-tradukado. --Runa Bhattacharjee (diskuto) 16:05, 19 Jan. 2015 (UTC) (traduko: KuboF (diskuto) 22:39, 20 Jan. 2015 (UTC))

Nova versio de VarmaKato

Mi ĵus instalis novan version de la aldonaĵo VarmaKato, kiu estas uzata por rapida ŝanĝo de kategorioj. La antaŭa versio enhavis funkciojn, kiuj intertempe fariĝis malrekomedataj kaj dum kelka tempo ĝi kaŭzis malfunkciadon de Ĝavoskripto en Komunejo (kaj ŝajne ankaŭ ĉe ni).

Nuna maniero rekte transprenas plej novan version de Komunejo, kie ĝi estas centre prizorgata. Tio plifaciligos estontan prizorgadon, ĉar niaflanke ni bezonos nur atenti ĉu aperis nova ĉeno por traduki. Pri tia centra prizorgado vi povas legi en la retejo de MediaWiki.

VarmaKato-n vi povas ŝalti en viaj preferoj (kun pluraj aliaj aldonaĵoj).

Mi testis la novan version en mia uzantopaĝo kaj ĝi funkciis bone. Se vi tamen spertas problemojn, informu. --KuboF (diskuto) 17:11, 23 Jan. 2015 (UTC)

Nova aldonaĵo por marki apartigilojn

Mi ĵus instalis novan aldonaĵon - markilon de ligiloj al apartigiloj. Ĝi estas simpla CSS-difino, kiu ŝanĝas koloron de ligiloj ligantaj al apartigiloj.

La aldonaĵon vi povas ŝalti en viaj preferoj (kun pluraj aliaj aldonaĵoj).

Mi testis ĝin en mia uzantopaĝo kaj ĝi funkciis bone. Se vi tamen spertas problemojn, informu. --KuboF (diskuto) 20:33, 29 Jan. 2015 (UTC)

Oceanoj

En paĝo https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj&oldid=5590059 estis diskuto: «Alinomado de "Atlantika Oceano" al la oficiala "Atlantiko"» Do ĉu oni rajtas alinomi:

Vidu: http://vortaro.net/#Pacifiko kaj http://vortaro.net/#Atlantiko

Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:33, 29 Jan. 2015 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj

Kiam la lingvaj ligiloj ne funkciis, ankaŭ diversaĵoj ne funkciis. Ili jam denove estas en bona stato, tamen (tio ne estas eraro!) Lastaj ŝanĝoj estas legeblaj nur post longa malsupreniro. Supozeble oni forgesis restarigi ĝin al la pli frua sistemo.--Crosstor (diskuto) 11:41, 2 Feb. 2015 (UTC)

Vidu #Portempa malŝalto de kaŝeblaj kestoj por funkciigi EnhavTradukadon. --KuboF (diskuto) 12:52, 2 Feb. 2015 (UTC)

Lingva ligilo

(enhavo ŝovita de Vikipedio:Diskutejo/Administrejo pro tema malkongruo)

Lingva ligilo ne akceptas mian redakton en Teregova, ĉar estas ankaŭ hungarlingva paĝo, sed la ligilo montras ruĝon, kiam mi redaktas lingvan ligilon al hungara paĝo.--Crosstor (diskuto) 08:14, 10 Feb. 2015 (UTC)

La problemo estas, ke ekzistas 2 ŝlosiloj en Vikimedio: (Q12725204) kaj (Q608184) - mi ne estas sufiĉe sperta pri Teregova por scii ĉu temas pri la sama afero, aŭ ĉu temas pri du malsamaj aferoj. --Dominik (diskuto) 08:31, 10 Feb. 2015 (UTC)
Se mi bone komprenas la titolojn de la rumanaj kaj ukrainaj artikoloj ligitaj per Vikidatumoj, tiam d:Q12725204 temas pri la komunumo kaj d:Q608184 pri vilaĝo. Se tio estas ĝusta, mi proponas, ke ni faru same. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 08:43, 10 Feb. 2015 (UTC)
Por ne esti miskompreno loĝloko Teregova estas unusola, tamen la hungara paĝo estas ligita al ukraina kaj rumana. Samtempe en Esperanto estas multe da ligiloj, sed mankas la hungara, kion mi ne scias kunligi.--Crosstor (diskuto) 09:27, 10 Feb. 2015 (UTC)
Do mi konstatas, ke lingva ligilo estas fuŝaĵo, tio en la malnova sistemo ne povus okazi.--Crosstor (diskuto) 09:29, 12 Feb. 2015 (UTC)

lingva ligilo 2

Mi malbone ligis Ferenc Donáth al hu: Donáth Ferenc, la ĝusta estus Donáth Ferenc (politikus), sed mia ĝustigo ne estas akceptata.--Crosstor (diskuto) 09:40, 19 Feb. 2015 (UTC)

@Crosstor:Farita Farita Se oni misligas ion per Vikidatumoj, oni devas unue elpreni la malĝuste lokitan artikolon el la tia datumo kaj poste aldoni al la ĝusta. Alie ne eblas, ĉar neniu artikolo povas esti ligata dufoje per Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 09:53, 19 Feb. 2015 (UTC)
Dankon, sed mi provis diversmaniere. Cetere tio estas malbona ideo, ja povas okazi (mi spertis tion), ke en ia lingvo estas artikolo, sed en la alia lingvo estas 2 apartaj artikoloj. Ne solviĝis ankaŭ la pli supra Lingva ligilo (1). --Crosstor (diskuto) 10:08, 19 Feb. 2015 (UTC)
Mi pensas ke tio estas tre bona ideo ke neniu artikolo povas esti ligata dufoje per Vikidatumoj. Jes, kelkfoje estas ke proksimaj temoj estas skribita en una lingvo en unu artikolo (A) kaj en dua lingvo en du artikoloj (B, C). Sed tio signifas ke ni bezonas tri erojn (ero estas paĝo en vikidatumoj). Unu ero al A, du al B kaj tri al C ĉar A ne estas B kaj A ne estas C do ne estas bone konekti A kun {B kaj C}. Crosstor Ĉu mi persvadis/klarigis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:42, 26 Feb. 2015 (UTC)

lingva ligilo 3

Mi faris malbonan lingvan ligon, kion poste mi nuligis, tamen la sistemo ne akceptas mian novan lingvan ligilon. Endre Sík estu ligita al hu:Sík Endre (diplomata).--Crosstor (diskuto) 08:53, 26 Feb. 2015 (UTC)

Mi vidas ke jam estas bone: d:Q1315266. Tlustulimu aldonis ligilon. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:30, 26 Feb. 2015 (UTC)
@Crosstor:Farita Farita Ĉe mi ĉio funkciis bone, tiel ke la paĝoj nun estas ligata per d:Q1315266. Kiun foliumilon vi uzas? Eble vi ja devus refreŝigi ĝian kaŝmemoron. Antaŭ kelkaj tagoj mi sukcesis korekti kelkajn skriptojn en la esperanta vikipedio. Eble via foliumilo ial konfuziĝas pro tio. --Tlustulimu (diskuto) 10:34, 26 Feb. 2015 (UTC)
Dankon. Mi uzas Google Chrome, sed tio estas familia komputilo, mi faras nenion, ol mi ŝaltas la komputilon kaj mi redaktas. La problemo estas tie, ke la lingva ligilo estas tro komplika. La malnova sistemo estis simpla, komprenebla kaj redaktebla. --Crosstor (diskuto) 10:44, 26 Feb. 2015 (UTC)

Content Translation - Activating publishing to Wikipedia's main namespace on 5th March 2015

Hello, since the availability of Content Translation beta-feature on the Esperanto Wikipedia several articles have already been published using the tool. We have been monitoring the system and have not found any major issues. On 5th March 2015 we are prepared to switch publishing newly translate pages directly into the main namespace from Content Translation. Please let us know through the project Talk Page or phabricator if there are any bugs/issues that would need immediate attention prior to this. My apologies for writing in English. Please feel free to translate this message for wider distribution. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 16:18, 2 Mar. 2015 (UTC)

Hello, we have now changed the configuration that will allow editors to publish new articles written using Content Translation directly to the main namespace on the Esperanto Wikipedia. In case the article already exists in the Wikipedia, users will see an option to save the newly published translation under their user namespace. Please do test this feature and let us know on the Content Translation Talk Page or Phabricator if there are any issues that cause interruptions. Thank You.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 17:21, 5 Mar. 2015 (UTC)

Lingva ligilo 4

La komputilo ne akceptas ligon inter Ghioroc kaj hu:Gyorok. Tio ne povis okazi en la malnova sistemo.--Crosstor (diskuto) 08:28, 4 Mar. 2015 (UTC)

La problemo ne temas pri "la nova sistemo", sed pri la nuna ekzisto de du konceptoj (grupoj de diverslingvaj artikoloj) same nomataj. Unu estas d:Q5056328#sitelinks-wikipedia kaj la alia d:Q1029709#sitelinks-wikipedia. Vi mem povas vidi, ke ekzistas artikoloj rumanlingvaj pri Comuna Ghioroc distinge de Ghioroc kaj ukrainlingvaj Гіорок distinge de Гіорок. La vikipediistoj devas unue decidi, kion fari pri tio – kaj ĝis oni ĉu ne faros la distingon ankaŭ en aliaj lingvoj, ĉu en tiuj aliaj lingvoj almenaŭ ne decidiĝos, pri kio la artikoloj temas – ĉu la vilaĝo aŭ la komunumo, esence – necese regos konfuzo. Sed tute samaj situacioj kutimis ankaŭ kun la "malnova sistemo". --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:08, 5 Mar. 2015 (UTC)

Alinomigo de paĝo

Bonvolu ke iu administranto alinomas la paĝon Uzanto:Glavkos/Panos Kammenos sur la paĝon Panos Kammenos, unue kreita kun fuŝaj referncoj kun la ilo Enhava Traduko, ĉar la ilo malfuncias. Koran dankon (plej da informoj en mia diskut'paĝo) kaj la argumentado kun la uzanto kani. --Glavkos diskutejo 19:29, 9 Mar. 2015 (UTC)

Finfine la enhavo estas la sama inter la du paĝoj. Bonvolu ke iu administranto kunfadi la historiojn de du paĝojn. Mi tion ne povas fari. Mi nur volas diri ke la konduto de kani estis agresiva kaj tute malamikeca. Mi ne scias se iu povas kontinui kontribui ĉi tie sub tiaj cirkonstancoj. Mi havis nur iu simpla peto, kaj mi ricevis katalogon de sensencajn esprimojn kaj konsilojn. Ĉu iu ne rajtas serene kontribui al Vikipedio? Jes ja, tio estas bona demando, sed la respondo ŝajnas tre malfacila. --Glavkos diskutejo 22:59, 9 Mar. 2015 (UTC)

Komento Komento: ni diskuto ĉi tie.--Salatonbv (diskuto) 23:57, 9 Mar. 2015 (UTC)

Malbone funkcias ŝablono

Kiel eblas aldoni koordinatojn al Ŝablono:Informkesto verda spaco (paĝo Parko de 300-jariĝo de Sankt-Peterburgo)? --Dima41 (diskuto) 18:09, 10 Mar. 2015 (UTC)

@Dima41: Farita Farita Mankis la helpa ŝablono {{Situo sur mapo Ruslando Sankt-Peterburgo}} kaj ĝia alidirektilo {{Situo sur mapo Sankt-Peterburgo}} kaj krome estis maltaŭga kodo por la koordinatoj en {{Informkesto verda spaco}}. La maltaŭga kodo kaŭzis post la kreo de la helpa ŝablono kaj ĝia alidirektilo, ke la mapo kun markilo funkciis bone, sed la sekve montrataj koordinatoj ne. Mi korektis tion. --Tlustulimu (diskuto) 18:39, 10 Mar. 2015 (UTC)

Malpezigi la specialan paĝon "Lastaj ŝanĝoj"

Tio ne estas urĝa peto, sed mi pensas, ke la paĝo "Lastaj Ŝanĝoj" de nia vikipedio estas iom tro peza. Almenaŭ pli peza ol la plej fortaj angla, germana kaj nederlanda vikipedioj je la paĝa supro. Esperanta Vikipedio havas iom tro multajn informojn, kiuj estas ja interesaj kaj kaŝitaj al nur tri linioj. Tamen, la plej ofte uzata paĝo ne ĉiam devas havi pezajn ŝablonojn kaŝatajn dum kelkaj sekundoj, kaj malpezaj ligiloj estu sufiĉaj, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 11:25, 12 Mar. 2015 (UTC)

Ĉar neniu komentas, mi volas ŝanĝi MediaWiki:Recentchangestext, ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 02:21, 29 Maj. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Kian ŝanĝon vi ŝatus fari en MediaWiki:Recentchangestext? Bonvolu priskribi ĝin pli detale, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 15:57, 19 Aŭg. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Mi opinias ke ne necesas la pezaj skatoloj "Bonvenon en la Vikipedio en Esperanto !" kaj "KUNLABORAĴOJ" kun tri kolumonoj en Lastaj ŝangoj por (pezaj) uzantoj, kiuj interesiĝu al aliulaj kontribuoj, vandalismoj ktp. Nur "Opcioj pri lastaj ŝanĝoj" estu sufiĉa. Tamen, mi ne volas nur forigi la pezajn partojn, sed ŝovigi ilin. Sed al kie? Eble al Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio?--Salatonbv (diskuto) 06:53, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Dezirataj ŝablonoj

Saluton. Dum kelkaj tagoj mi trairis la paĝon Dezirataj ŝablonoj. Tie mi trovis pli ol 2000 ruĝajn ligilojn. Bedaŭrinde mi povis krei nur relative malmultajn ŝablonojn, ĉar la plej multaj tie menciitaj ŝablonoj neniam estos bezonataj, precipe se ili estiĝis dum tradukado de artikoloj aŭ parte eĉ restas en arkivaj paĝoj. Ni ne povos lasi la tuton kiel ĝi nun estas. Tial mi proponas, ke ni iel malaperigu ilin el arkivaj paĝoj. Kiu havas ideon por tio?

Krome ja tute ne havus sencon krei ĉion, kio aperas sur la menciita paĝo. Sufiĉe ofte estas fuŝaĵoj tie. :-(

Kaj kion ni faru kun la uzantopaĝoj, kiuj kaŭzas longiĝon de la supre menciita paĝo? Mi proponas, ke ni post certa tempo prefere trovu iun, kiu fintradukos la la koncernajn artikolon en la uzantonomspaco kaj se tio dum tro longa tempo ne eblos, forigu la tuton. --Tlustulimu (diskuto) 20:20, 17 Mar. 2015 (UTC)

Estas tute ne uzebla, estus bone se oni povus malplenigi la paĝon sed mi ne komprenas kial tio funkcias. Kio estas uzantopaĝoj, kiuj kaŭzas longiĝon ? --pino (diskuto) 10:06, 18 Mar. 2015 (UTC)
@Pino: Diversaj uzantoj kreis subpaĝojn en sia uzanto-nomspaco, sed ne esperantigis tie la ŝablonojn, parte pro neglekto, parte pro nescio pri la titoloj aŭ aliaj kialoj.
Aliaj listeroj estiĝas per io tia: Specialaĵo:Kio ligas ĉi tien?/Ŝablono:Bildo de la tago/2015/03/priskribo. Sed mi ne scias, ĉu ni eble finfine rezignu pri la malnova ĉefa ŝablonaro por la bildo de la tago. Arno jam en aŭgusto 2011 kreis novan skemon por tio, kio bone funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 13:32, 19 Mar. 2015 (UTC)

Diversaj ŝablonoj kun similaj nomoj

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ni havas la jenajn ŝablonojn kun iel rilataj titoloj:

Nur du el ili jam uzas la Lua-modulon {{Footnotes}}, nome:

Mi proponas, ke estonte ĉiuj nomitaj ŝablonoj uzu la supre menciitan modulon kaj ricevu esperantajn titolojn. La nunaj tiam fariĝu alidirektiloj. Kiu havas proponojn pri la titoloj? --Tlustulimu (diskuto) 11:16, 20 Mar. 2015 (UTC)

Nova bildo de la ŝablono Ruĝa ligilo

Saluton. Mi ĵus alŝutis la novan version de la bildo de la ŝablono Ruĝa ligilo. Mi rimarkas ke la bildo estas ŝanĝita en la paĝo de dosiero, sed oni povas vidi la malnovan version en la artikoloj kaj la dokumentado de la ŝablono. Ĉu mi devas atendi? (Pardonu min pro la eraroj, mi ne parolis Esperanton multe ekde 2 jaroj) Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:05, 5 Apr. 2015 (UTC)

Helpilo por korekti artikolojn en la zorgiga kategorio "Paĝoj kun pluroblaj argumentoj en ŝablonvokoj"

Saluton. Mi ĵus trovis helpilon por uzantoj, kiuj volas korekti artikolojn, kiuj troviĝas en la kaŝa zorgiga kategorio Paĝoj kun pluroblaj argumentoj en ŝablonvokoj. Jen la ligilo http://tools_mfb.pancakeapps.com/templatepars.html Per tiu paĝo eblas almenaŭ trovi tion, kion rekte troviĝas en la artikola fontoteksto. --Tlustulimu (diskuto) 15:08, 9 Apr. 2015 (UTC)

@KuboF: Mi ĵus provis korekti la artikolon 12-paŝa programo. Sed ĝi enhavas nur unu ŝablonon, nome {{Cite book}}. Ĉu la malnoviĝinta ŝablono eble iel kaŭzas la amason de pli ol 8000 artikoloj en la menciita kategorio? --Tlustulimu (diskuto) 17:43, 9 Apr. 2015 (UTC)
{{Cite book}} interne uzas la ŝablonon Ŝablono:Citaĵo el libro, do eble tie estas problemo. Ĉiuokaze estas "nur" 1888 uzoj de ŝ:Cite book. --KuboF (diskuto) 12:08, 10 Apr. 2015 (UTC)

Tradukaĵo

Mi trovis Vikipedio:Tradukado/San Cristóbal (Táchira). Tio estas malnova, krome la aŭtoro ne aperas. Necesas polurado kaj preskaŭ pretas artikolo. Kiu faris ĝin, kial oni ne pluredaktis ĝin? Krome San Cristóbal troviĝas en multaj landoj, tamen en Venez. nur ĉi tie, tial sufiĉas San Cristóbal (Venezuelo).--Crosstor (diskuto) 11:44, 16 Apr. 2015 (UTC)

Ŝablono:Uzanto de-0

Mi ne rajtas redakti la ŝablonon, do mi skribas tie. Ĉu estus utila aldoni al tiu ŝablono la tekston oder versteht mit beträchtlichen Schwierigkeiten? Ĉiuĵaŭde Diskuto 01:21, 17 Apr. 2015 (UTC)

@Ĉiuĵaŭde:Farita Farita Dankon pro via propono. Mi ĵus aldonis la proponitan frazparton, sed kun plia aldoneto. --Tlustulimu (diskuto) 15:35, 5 Maj. 2015 (UTC)
Dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 20:56, 5 Maj. 2015 (UTC)

Mezuro

Estas artikolo Mezurteorio fuŝe ligita per la malnova metodo al ekzemple en:Measure (mathematics) sed tiu kaj ties korespondantoj estas per la nova sistemo al Mezura funkcio. Mi malfakas pri matematiko kaj ne povas trovi solvon. Ĉu iu povas solvi tion?--kani (diskuto) 15:26, 5 Maj. 2015 (UTC)

Ŝablono:Ŝanĝu ŝablonon

Saluton. Mi jam kelkfoje rimarkis, ke malmultaj uzantoj ial emas forigi {{Ŝanĝu ŝablonon}} el informkestaj ŝablonoj. Eble ili ja ne scias, ke ĝi ne nur plifaciligas la ŝanĝon de la koncernaj informkestoj al interesuloj, sed ankaŭ ligas al unu el la projektopaĝoj, kutime Vikipedio:Informkestoj. Krome neinteresuloj kutime eĉ ignoras la ligilojn. Por tiaj uzantoj mi proponas krei malgrandan aldonaĵon, tiel ke la ligiloj malaperas. Ĝia kodo estas tre simpla:

/* {{Ŝanĝu ŝablonon}} estu kaŝata por uzantoj, kiuj ial ne ŝatas ĝin. */ 
.shangu-shablonon {
	display:none;
}

Kiun titolon povus ricevi la proponita aldonaĵo? Ĉu ĝi eble eĉ fariĝu defaŭlte aktiva aŭ ne? --Tlustulimu (diskuto) 07:33, 12 Maj. 2015 (UTC)

Mi proponas aldonon por la aldonaĵo, tiel ke ankaŭ la tri ligiloj ĉe navigiloj estus kaŝeblaj. La aldona kodo estas:
/* la tri ligiloj ĉe Navigiloj estu kaŝataj */
.navbox-title .plainlinksneverexpand a,
.navbox-title .plainlinksneverexpand span {
	display:none;
}
Mi ĵus testis tion per mia paĝo Uzanto:Tlustulimu/testo.css, kiu ja estas enplektata en mian Uzanto:Tlustulimu/vector.css. --Tlustulimu (diskuto) 17:31, 12 Maj. 2015 (UTC)
Kiel nomon de la aldonaĵo mi proponas kaŝu ligiltriopon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 13 Maj. 2015 (UTC)

Ŝabono:Navigilo2 kaj rilataj ŝablonoj

Saluton. Mi ekde kelkaj tagoj jam okupiĝas pri la ŝablono {{Navigilo2}} kaj kelkaj, kiuj estas uzataj kune kun ĝi por krei navigilojn. Sed nun mi havas demandon. En la ŝablono {{Navigilo subgrupo}} troviĝas la jena kodo je la fino:

  {{#if:{{{evenodd|}}}|evenodd|void}} = {{{evenodd|}}}
  {{#if:{{{listpadding|}}}|listpadding|void2}} = {{{listpadding|}}} 

Sed ambaŭ parametroj tute forestas en {{Navigilo2}}. Do, kion fari? Ni havas du eblecojn:

  1. traduki la parametrojn kaj aldoni la necesan kodon al {{Navigilo2}}, kaj por ke ĉio funkciu bone, eĉ iom da formatoj al MediaWiki:Vector.css aŭ prefere eĉ al MediaWiki:Common.css el la soraba formataro (tie la klasoj kun komenca navibox-). Mi ne scias kial la formatoj por navigiloj estas tie, sed ne en MediaWiki:Common.css. Ĉu mi eble transloku ilin?
  2. forigi la kodon el {{Navigilo subgrupo}}

Se ni tradukus la menciitan parametron evenodd al (ne)paraj kaj aranĝus la necesan aldonon de formatoj, ni estonte havus etan koloran varion (ĉe neparaj listeroj: #F9F9F9 kaj ĉe paraj listeroj: #F7F7F7) ĉe la apartaj listeroj de la navigiloj. Tio jam bone videblas ĉe la rilataj sorabaj ŝablonoj hsb:Předłoha:Nawitabela kaj dsb:Předłoha:Nawitabela. Krome eĉ eblus ŝanĝi la lokigon de la formatoj tiel, ke la "para" formato estus uzata por la neparaj listeroj kaj inverse. Por tio estus la valoro swap (Ĉu ankaŭ ĝi estu esperantigata?).

La alĝustigo por la dua parametro listpadding jam okazis kaj mi tuj metos la traduketon en la ŝablonon {{Navigilo subgrupo}}. --Tlustulimu (diskuto) 07:07, 18 Maj. 2015 (UTC)

Nun estas eĉ iomete stranga mikso de du lingvoj.
|{{#if:{{{evenodd|}}}|evenodd|void}} = {{{evenodd|}}}
|{{#if:{{{listo-remburaĵo|}}}|listo-remburaĵo|void2}} = {{{listo-remburaĵo|}}}
Tial mi preferus traduki la anglaĵon al la jeno.
|{{#if:{{{(ne)paraj|}}}|(ne)paraj|void}} = {{{(ne)paraj|}}}
|{{#if:{{{listo-remburaĵo|}}}|listo-remburaĵo|void2}} = {{{listo-remburaĵo|}}}
La stranga void povus resti, ĉar ĝi iomete truke aranĝas la traŝovon de la parametroj de ŝablono al ŝablono, kvankam ili havas ie defaŭltajn valorojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 07:17, 18 Maj. 2015 (UTC)
Farita Farita Ĉar neniu kontraŭis ĉi tie nek esprimis sian opinion, mi ĵus realigis la proponitan aldonon al la ŝablono kaj la ŝanĝon en MediaWiki:Common.css. Mi transmetis la formatojn el MediaWiki:Vector.css, ĉar MediaWiki:Common.css estas pli taŭga paĝo por ŝablonaj formatoj. Ili ne dependas de la uzata aspekto. Krome mi iomete aldonis pliajn formatojn al MediaWiki:Common.css el la suprasoraba versio. Post refreŝigo de la servila kaj foliumila kaŝmemoroj tion mi jam povis vidi en {{Navigilo2}}. Se vi ne vidas malsamajn fonkolorojn en kelkaj uzekzemploj, vi devus refreŝigi la kaŝmemoron de via foliumilo. --Tlustulimu (diskuto) 07:40, 22 Maj. 2015 (UTC)
En {{Navigilo2}}, mi rimarkis ke "stilo_de ĉefa_titolo" fariĝis "stilo de ĉefa titolo", tiel ke koloroj ne plus aperas. Ĉu mi devas reverki ĉiujn miajn ŝablonojn uzantajn {{Navigilo2}}, por ke koloroj plu aperu, aŭ ĉu ĝi estas provizora eraro? (Ekz. {{Linio 1 de la metroo de Parizo}}). --Dominik (diskuto) 20:28, 23 Maj. 2015 (UTC)
@Dominik: Ni povus peti robotuzanton pri la korekto. Sed bedaŭrinde niaj robotuzantoj lastatempe estas sufiĉe malaktivaj. Do, ni devus demandi aliajn. Sed mi ja foje petis germanan robotuzanton pri alia korekto. Ĉu mi eble demandu lin? --Tlustulimu (diskuto) 17:40, 27 Maj. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Ne, dankon. Mi intertempe solvis mian problemon, uzante ambaŭ "stilo_de ĉefa_titolo" kaj "stilo de ĉefa titolo" en miaj ŝablonoj. --Dominik (diskuto) 18:32, 27 Maj. 2015 (UTC)

0-a jarcento (ankaŭ vidi tion)

Saluton, Unue, mi ne kredas ke okazis la 0-a jarcento.

Estas du anoj en ĉi tiu stranga kategorio. Ĉu oni povas malebligi al la ŝablono {{JarcentKategorio}} la enmeton de la kategorio? Ankaŭ, la 0-a jarcento inkluzivas la jarojn de la 2-a jarcento a.K. plus la jaron nulo.

Dankon pro via helpo! Ĉiuĵaŭde Diskuto 01:42, 20 Maj. 2015 (UTC)

@Ĉiuĵaŭde: Dankon pro via atentigo. Unu problemo estas ja, ke la kreinto de {{JarcentKategorio}} ne plu aktivas en la vikipedio kaj tute ne klarigis la funkcion de la ŝablono. Li fakte nur klarigis ĝian uzadon. Do, informoj pri teknikaj detaloj tute forestas kaj en kiu formo ĝi transdonas siajn valorojn al aliaj elvokataj ŝablonoj. Dua problemo estas ja, ke nia vikipedio estas la sola, kiu uzas por jaroj antaŭ Kristo negativajn numerojn en la titoloj de la kategorioj kaj artikoloj. Tio tre malfaciligas la korektadon kaj verkadon de rilataj ŝablonoj. Tial mi proponas, ke ni eĉ ŝanĝu la tutan skemon de la koncernaj nomoj de kategorioj de ekzemple Kategorio:Naskiĝintoj en -156 al Kategorio:Naskiĝintoj en 156 a.K. kaj de artikoloj de ekzemple -156 al 156 a.K.. --Tlustulimu (diskuto) 08:25, 20 Maj. 2015 (UTC)
@Ĉiuĵaŭde: Finfine mi trovis kodigon, kiu funkcias eĉ por la jaroj antaŭ Kristo. Rezultoj de miaj provoj jam videblas sur la paĝo Ŝablono:JarcentKategorio/testoj. Sed mi malaperigas la ligilon al la jaro nulo, ĉar ĝi fakte ne okazis. Mi ankoraŭ okupiĝos iomete pli la titola linio de la ŝablono {{JarcentKategorio}}. Poste mi devus iomete testi ekzemple la aŭtomatan aldonon de kategorioj kaj tiam kopii la provejajn kodojn en la koncernajn ŝablonojn.
Do, mi retiras mian proponon pri la alinomado de la kategorioj kaj jaraj artikoloj, kvankam negativaj jaroj aspektas strange. --Tlustulimu (diskuto) 13:55, 21 Maj. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Dankon! (Pardonu min pro la eraroj en mia antaŭa mesaĝo) Ĉiuĵaŭde Diskuto 20:58, 21 Maj. 2015 (UTC)
@Ĉiuĵaŭde, Salatonbv: Ĉar mi intertempe eĉ sukcesis malaperigi la ne okazintan nuljaran indikon el la titola linio de {{JarcentKategorio}}, mi povas senprobleme retiri mian proponon pri alinomado de la kategorioj kaj jaraj artikoloj. Ĉu bone? Krome ni tiam ne bezonos helpon de robotuzantoj. Niaj robotuzantoj lastatempe malaktiviĝis sufiĉe, tiel ke ni eĉ devus peti helpon de eksteraj robotuzantoj. Sed tio nun ne plu necesos. :-) --Tlustulimu (diskuto) 06:56, 23 Maj. 2015 (UTC)

La ordiga ŝlosilo de {{JarcentKategorio}}

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono {{JarcentKategorio}} uzas por la aŭtomate aranĝata kategorio laŭ jarcento nur la du lastajn ciferojn de la jaro, do la jardekon. Ĉu tio restu aŭ estu ŝanĝata al la kompleta jaro? --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 22 Maj. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Ĉu vi povus ŝanĝi Kategorio:Naskiĝintoj en -156 al Kategorio:Naskiĝintoj en 156 a.K. kaj -156 al 156 a.K.(eble per robotpeto)? Aŭ ĉu temas pri iom alia?--Salatonbv (diskuto) 00:09, 23 Maj. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Ne temas pri la nomŝanĝo de la menciitaj paĝoj, sed pri io tute alia. Krome mi eĉ rezignis hieraŭ pri la propono de nomŝanĝo, ĉar la realigo estus tro komplika pro lastatempa ĝenerala foresto de niaj robotuzantoj. Ni devus peti eksterajn. Sed alinomado ne plu necesas, ĉar {{JarcentKategorio}} finfine ja funkcias eĉ kun jaroj antaŭ Kristo.
En la kategorio Naskiĝintoj en -156 la ordiga ŝlosilo por la pli ĝenerala kategorio, ĉikaze ja estas [[Kategorio:Naskiĝintoj en la 2-a jarcento a.K.|56]], nur la du lastaj ciferoj, do 56. Tio bone videblas je la enordigo en la menciitan kategorion Naskiĝintoj en la 2-a jarcento a.K.. Tie "Naskiĝintoj en -156" aperas en la ĉapitro "Subkategorioj" sub 5, do laŭ la jardeko. Mi pensas, ke estus pli bone, uzi la tutan jaron kiel ordigan ŝlosilon, ĉikaze sen la komenca minuso, ĉar tio superfluas pro la titolo de la pli ĝenerala kategorio kun fina a.K.. Krome tiam sinsekvaj jaraj kategorioj aperus ankaŭ tie sinsekve kaj ne plu laŭ jardeko. Ĉu bone? Aŭ ĉu mi eble ŝanĝu la ordigan ŝlosilon nur por jaroj antaŭ Kristo, ĉar nuntempe estas tiom malmulte da kategorio pri jaroj antaŭ Kristo, ke tia subordigo laŭ jardekoj ne havas sencon? --Tlustulimu (diskuto) 06:44, 23 Maj. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: ideale mi preferas ŝanĝi ĉiujn kategoriajn titolojn "-ciferoj" al tiujn kun "a.K." Sed se estas aliaj plifacilaj manieroj, VP:RKK.--Salatonbv (diskuto) 04:39, 24 Maj. 2015 (UTC)

Plia trajto por {{Navigilo2}}

Saluton. Mi ĵus testis novan trajton por la ŝablono {{Navigilo2}}. La testo troviĝas en Ŝablono:Navigilo2/testoj tute je la fino. Tie du novaj parametroj estas uzataj jene:

{{Navigilo2/provejo2
|nomo        = Navigilo2/provejo2
|stato       = {{{stato|uncollapsed}}}
|titolo      = [[Vikipedio:Navigiloj|Navigiloj]]
|stilo       = width:50%;

|grupo1 = Fiziko
|listo1    = [[Ŝablono:Kosmologio|Kosmologio]], [[Ŝablono:Ĝenerala teorio de relativeco|Ĝenerala teorio relativeco]], [[Ŝablono:Teorio pri stringoj|Teorio pri stringoj]]
|listeromarkilo1=,

|grupo2 = Kontinentoj
|listo2    = [[Ŝablono:Afriko|Afriko]], [[Ŝablono:Azio|Аzio]], [[Ŝablono:Eŭropo|Eŭropo]]
|listeromarkilo2=,

|listo3    = [[Ŝablono:NPR Kazaĥio|Naturprotektaj regionoj de Kazaĥio]]
}}

Similan trajton mi ankoraŭ ne vidis en alilingva versio de {{Navigilo2}}. Tamen mi proponas aldoni ĝin al {{Navigilo2}}. Ĉu bone? La novaj parametroj (en la ekzemplo "listeromarkilo1" kaj "listeromarkilo2") estas aranĝataj per helpo de la Lua-modulo {{Listutil}}, kiu estas kombino el angla kaj franca moduloj. Ĝi disigas la valorojn de "listoX" (en la ekzemplo "listo1" kaj "listo2") surbaze de listera markilo (en la ekzemplo estas simpla komo (,)). Krome ĝi interŝovas difineblan signon (defaŭlte •) kaj spacojn. Per tio ni havos eblon iomete unuecigi la aspekton de listoj en la navigiloj. Foje tie nun estas |, foje kaj foje io alia. --Tlustulimu (diskuto) 18:36, 27 Maj. 2015 (UTC)

La ŝablono Babelejo kaj Lua-modulo

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon {{Babelejo}} laŭ ĝia provejo, tiel ke ĝi ekde nun uzas la novan Lua-modulon {{Babel}}. Mi testis per la Ŝablonetendilo kaj sukcesis solvi la plej gravajn problemojn jam antaŭ la ŝanĝo de la ŝablono. Se vi vidas problemon en via babelkesto, bonvolu informi min ĉi tie, laŭeble kun ligilo al la problema paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 19:37, 30 Maj. 2015 (UTC)

Saluton. Hodiaŭ mi denove aldonis ion al la modulo {{Babel}} kaj alĝustigis kelkajn ŝablonojn, tiel ke la larĝeco de la unuopaj kestoj en {{Babelejo}} kaj similaj ŝablonoj estas pli malpli unueca. Povas esti eventuale diferenco de kelkaj pikseloj. Sed mi dubas, ke havus sencon korekti eĉ tion.
Se vi rimarkas iujn kromefikojn de tiu ŝanĝo, bonvolu informi min ĉi tie, laŭeble kun ligilo al la koncerna paĝo kaj ::{{re|Tlustulimu}} je la komenco de la diskuta kontribuo. Mi ĵus rigardis kelkajn uzantopaĝojn kun Babela ŝablono, sed ne trovis kromefikon tie. --Tlustulimu (diskuto) 17:06, 3 Jun. 2015 (UTC)

Bildgaleria sistemo difektiĝis

En ĉiiuj artikoloj la bildgaleria sistemo difektiĝis, ekzemple vidu Malgranda baziliko.--Crosstor (diskuto) 11:07, 1 Jun. 2015 (UTC)

@Crosstor: Vi difinis la larĝecon kun px, sed la ŝablono {{Galerio}} bezonas ĝin sen la mezurunuo, ĉar ĝi alie ne povas kalkuli kun la valoro. Tion eĉ sciigis la erarmesaĝo. Krome tio jam ekde la kreo de la ŝablono legeblas en ĝia dokumentado. Mi ĵus grasigis la tekston tie. --Tlustulimu (diskuto) 11:27, 1 Jun. 2015 (UTC)
@Crosstor: Antaŭ kelkaj tagoj mi reaktivigis la larĝon de la tuta galerio. Sed tio havis kromefikon en la menciita artikolo. Mi ĵus aldonis iom da kodo al {{galerio}}, tiel ke ne plu gravas ĉu oni aldonas la larĝon sen aŭ kun la unuo px. Nova helpa ŝablono simple fortranĉas superfluan unuon, se ĝi estas notata. Do, la larĝo tamen funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 12:00, 1 Jun. 2015 (UTC)

Mi havas problemon kun x-sistemo

Mi alinomis la Kategorio:Fervojaj veturiloj de CAF al Kategorio:Fervojaj veturiloj de Construcciones y Aŭiliar de Ferrocarriles (CAF). Sed tio estas malkorekta. La litero "ŭ" devas esti "ux". La kategorio devas esti "Kategorio:Fervojaj veturiloj de Construcciones y Auxiliar de Ferrocarriles (CAF)". Kiel mi povas reĝustigi tion? --Sternchen96 (diskuto) 11:36, 4 Jun. 2015 (UTC)

Farita Farita Mi ĵus korektis la titolon al Kategorio:Fervojaj veturiloj de Construcciones y Auxiliar de Ferrocarriles (CAF). Dum la alinomado en la linio por la nova titolo mi simple skribis duoblan x. La vikia softvaro tiam forprenis unu kaj ne aperigis esperantan literon. --Tlustulimu (diskuto) 11:48, 4 Jun. 2015 (UTC)
Mi dankegas! --Sternchen96 (diskuto) 16:44, 11 Jun. 2015 (UTC)
Tio estas konata problemo kaj jam estis petita ŝanĝo, nur evoluigistoj ŝajne havas alian laboron... --KuboF (diskuto) 14:15, 14 Jun. 2015 (UTC)

Maŝina tradukado de la hispana, la kataluna kaj la franca

Tradukado per EnhavTradukado

Ŝajnas, ke postnelonge povos al nia laboro en Esperanta Vikipedio helpi maŝina tradukado de la hispana, la franca kaj la kataluna. Estas planata aldono de tiuj ĉi lingvoj en la tradukan helpilon EnhavTradukado (tiuj, kiuj ankoraŭ ne ŝaltis la helpilon povas tion fari en siaj beta-preferoj (testaj)). Dume funkcias maŝina tradukado de la angla kaj permana tradukado de ajna Vikipedia lingvo. (pliaj informoj)

Bonvolu memori, ke maŝina tradukado estas nur helpilo! Ĝi ne provizas sufiĉan kvaliton por simple enmeti la tekston en Vikipedion; oni bezonas la tekston plue poluri tiel, ke ĝi estu nature legebla. Dum tradukado ankaŭ memoru, ke origina teksto eventuale povas esti kulture influita kaj estus singarda - precipe ĉe temoj rilataj al politiko, religio kaj ideologioj.

Esperante, ke la helpilo al vi vere helpos ;) --KuboF (diskuto) 14:11, 14 Jun. 2015 (UTC)

Bonege!
Ankaŭ, la traduko el la angla estas iom tro fuŝa laŭ mi. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:22, 14 Jun. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi laŭdas la averton de KuboF, ĉar malprudenta uzo de tradukiloj riskus enradikigi certajn lingvajn erarojn, donante al ili la benon de "vikipedieco". Pro tio mi malŝatas la tradukitan epo-vikipedion (http://epo.wikitrans.net/), kiu laŭ mia impreso ekzemple preferas la anglan vort-ordon inter substantivoj, kiu estas tute kontraŭa al la esperanta. – Umbert' (diskuto) 14:36, 14 Jun. 2015 (UTC)
Tiajn rimarkojn vi povas sendi al la evoluigistoj de Gramtrans (kiuj funkciigas WikiTrans-on) kaj eventuale ankaŭ al evoluigistoj de Apertium (ilo, kiu nuntempe tradukas en EnhavTradukado). Programistoj ŝatas tre konkretajn rimarkojn; alia afero estas kiom facilas la aferon plibonigi... Kompreneble, programo komenciĝas je iu nivelo kaj nur laŭ paso de tempo pliboniĝas; ni vidos, kio estos ĉi tie post 10 jaroj - danke al nuntempa laboro :) --KuboF (diskuto) 18:10, 14 Jun. 2015 (UTC)
Eble estus necese malebligi la aŭtomatikajn tradukadojn el la angla (ne la baza angla) por ke la uzantoj uzu iliajn scipovojn. Ĉu? Mi kelkfoje ne ŝatas traduki miajn artikolojn el la angla. Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:03, 14 Jun. 2015 (UTC)
Ĉiu uzanto povas uzi la tradukan interfacon ankaŭ sen maŝina tradukado - tiu opcio estas en la dekstra kolumno. Sed por multaj uzantoj estas redaktado de maŝine antaŭtradukita teksto pli facila kaj rapida - tial maltaŭgus ĝenerala malŝalto por ĉiuj. (Cetere, pri opinioj de uzantoj (enkalkulante min, ekde 11:30) vi povas spekti retan diskuton pri nuntempo kaj baldaŭa estonteco de EnhavTradukado, en la angla). --KuboF (diskuto) 18:10, 14 Jun. 2015 (UTC)

Lingva ligilo 5

La lingvoj estas sendependaj en Vp. Se estas koincidoj inter 2 artikoloj en 2 lingvoj, ili estas konektitaj per lingva ligilo. Se oni komparas la anglan ekzemple kun albana, nature estas granda diferenco en nombro de artikoloj. Tie estas problemo, ĉar angle estas jam pluraj apartaj artikoloj pri nocio (same listo, kategorio), sed en malgranda lingvo troviĝas nur unusola artikolo, listo, kategorio. Mi jam staris antaŭ tiu problemo, ĉar lingva ligilo ne permesis ligi ion al 2 apartaj artikoloj, ĉar ruĝa mesaĝo alvenis, ke jam estas ligilo. En la malnova sistemo tio ne estis problemo, ĉar la lingva kodo povis direkti al 2 artikoloj aŭ listoj aŭ kategorioj. Ĉu iu scias la solvon?--Crosstor (diskuto) 13:46, 15 Jun. 2015 (UTC)

Estas facila solvo, nome aldoni interligilon laŭ la malnova maniero. Vidu ekzemple artikolon Signé Picpus (2003) en kiu mi ligis la esperantlingvan artikolon al sekcio de franclingva artikolo. --Dominik (diskuto) 14:14, 15 Jun. 2015 (UTC)
Dankon, bona ideo, cetere centra Vikipedio devas cerbumi, kial la nova sistemo ne estas perfekta?--Crosstor (diskuto) 08:16, 16 Jun. 2015 (UTC)

Kategorio

Mi kreis artikolon Stacidomo Keleti, kiu estas debuta artik. pri hungaraj stacidomoj. Poste mi faris kategoriojn, kiu funkcias lame. Mi tiel volis, ke "Stacidomoj en Budapeŝto", ĉar estas pluraj, poste "Stac. en Hungario" ĉar nature ne nur en Bp estas stac. Fine mi ligis al jam ekzistantaj aliaj stac. Mia kateg. laboro ne estas perfekta. Ĉu iu povos fari perfekta?--Crosstor (diskuto) 15:42, 5 Jul. 2015 (UTC)

ux, gx

Por skribi aliajn lingvojn oni kekfoje devas literumi "gx", "ux" ktp. Kiel teĥnike povas skribi tiujn sen ripetante "x"? Iu maniero simila al "nowiki", "tt", "pre" kun <>?--Salatonbv (diskuto) 22:51, 10 Jul. 2015 (UTC)

@Salatonbv: Mi konas nur la manieron kun duobla x. --Tlustulimu (diskuto) 20:00, 12 Jul. 2015 (UTC)
Dankon, Tlustulimu. --Salatonbv (diskuto) 20:17, 12 Jul. 2015 (UTC)

Ŝablono:PortaloA-3-3

Kio estas tiu ŝablono? Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:53, 11 Jul. 2015 (UTC)

@Ĉiuĵaŭde: Ĝi estas ŝablono por krei portalojn. Sed mi vidis, ke ĝi estas uzata nur por du portaloj. Ĉiuj ceteraj uzas aliajn ŝablonojn. Sed ŝajnas al mi, ke oni substituas la ŝablonojn dum la kreo de portaloj, tiel ke malfacilas esplori per kiuj ŝablonoj ili estis kreitaj. Ĉu tamen eblas eltrovi iel tion?
Krome multaj portaloj eble intertempe eĉ perdis siajn zorgantojn kaj tial devus esti reaktivigataj. Se jes, ni eble rearanĝu ilian ŝablonaron, tiel ke ili estus malpli buntegaj. --Tlustulimu (diskuto) 14:26, 11 Jul. 2015 (UTC)

Serĉilo

Se mi kreos artikolon, pli frue mi tajpas la titolon en la serĉilon. Tiam la serĉilo (pli ofte) montras la titolon en ruĝo, poste similajn titolojn, fotojn, titolojn, kiuj enhavas la serĉitan nomon, fine la titolon en aliaj Vp-oj. Tiu lasta parto jam ne aperas ĉe mi, kion mi bedaŭras, ĉar tio estas grava fonto, krome helpas konstati la eblan "unua"n artikolon. Ĉu iu havas similajn spertojn?--Crosstor (diskuto) 09:11, 27 Jul. 2015 (UTC)

Hodiaŭ matene jam bone funkcias la serĉilo.--Crosstor (diskuto) 07:13, 28 Jul. 2015 (UTC)

Reliefigoj

Mi provis ekscii kiel oni uzu reliefigojn en la teksto de artikolo, se temas pri titoloj de verkoj. Eblas kursivigi aŭ meti citilojn, sed mi opinias ke oni ne grasigu titolon kiam jam estas citiloj kiel ekzemple tie: Janis Juluntas. En biografiaj artikoloj tia grasigo ĝenerale ne uziĝas, ekzemple: Eŭgeno Lanti. - Mi ne trovis konsilojn tiurilatajn en Sintakso [[29]].--Riŝo (diskuto) 08:56, 1 Aŭg. 2015 (UTC)

  • Grasaj literoj ne estas tio, kion oni ofte uzu. En la komenco de ajna artikolo estas ĝia nomo grase (kaj se provi krei en iu artikolo vikian ligilon al la artikolo mem, aperos ne ligilo sed grasa teksto). Grasigi titolojn de verkoj tute ne necesas. Rilate elekton inter kursivo kaj citiloj, en Vikipedio oni kutime donas kursive alilingvajn titolojn. Laŭ mi, plej bone estas uzi citilojn. Sed teksto kun simplaj citiloj ('tiaj' aŭ "tiaj") similas miavide al teksto sur folio el malnova tajpilo kaj ne al teksto en libro; mi preferas angulajn citilojn («tiajn»). Gamliel Fiŝkin 21:48, 1 Aŭg. 2015 (UTC)

aldonaĵoj Vikidatuma ligilo

Ĉu nur mi ne funkcias aldonaĵo: Vikidatuma ligilo? Ĉu oni esperas ke funkcios? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:41, 7 Aŭg. 2015 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: La 11-an de aŭgusto mi aldonis iom da kodo al MediaWiki:Gadgets-definition. Dum testado ĉe mi denove funkciis la aldonaĵo. Ĉu ĝi denove funkcias ĉe vi? Se ne, ĉu estas iu mesaĝo en la erarmesaĝilo de via foliumilo? --Tlustulimu (diskuto) 07:49, 14 Aŭg. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: jam funkcias, dankon Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:34, 14 Aŭg. 2015 (UTC)

Stranga atentigo

Trifoje mi vidis tiun atentigon:

Information: You are importing User:Lupin/popups.js into your common.js or <skin>.js! This script is unmaintained. Please remove this inclusion and enable the Navigation popups Gadget in the preferences of your account instead.

Mi bezonas klarigon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 00:52, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

@Ĉiuĵaŭde: La mesaĝo signifas en la angla la jenon:
„Informo: vi importas User:Lupon/popup.js en vian common.js-paĝon! Tiu skripto ne estas flegata. Bonvolu forigi la inkludon kaj anstataŭe ŝaltu la navigan tujhelpilan aldonaĵon en la preferoj de via konto.“
Strangas, ke vi mem fakte tute ne havas js-subpaĝon de uzanto. Do, kie ekzakte aperas la mesaĝo! Do, sur kiu paĝo? --Tlustulimu (diskuto) 13:45, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi jam trovis la kaŭzon de la mesaĝo. En la aldonaĵo MediaWiki:Gadget-Popups.js enestis la menciita skripto. Mi ĵus ŝanĝi tion. Sed nun ankoraŭ devus esti iel aranĝataj la rilataj CSS-formatoj. Do, eble la skripto nun ne plu redonas strangan mesaĝon, sed mankas formatoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:07, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Farita Farita Mi ĵus testis la aldonaĵon "Navigaj saltofenestroj", kiu troveblas en miaj preferoj, post plia korekto kaj ĝi funkcias bone ĉe mi. Ĉu ankaŭ ĉe vi? Se ne, eble estus bone, se vi provizore malŝaltas ĝin kaj poste denove ŝaltas ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 14:32, 16 Aŭg. 2015 (UTC)


Administrejo


Administrejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Project: Wiktionary meets Matica srpska

Hi, we are starting the project related to Wiktionary. The announcement is on this page on Esperanto Wiktionary. --Senka Latinović (diskuto) 14:43, 8 Jan. 2015 (UTC)

Ĉu unu el niaj aktivaj administrantoj kandidatiĝu kiel stevardo?

Karaj nuntempe estas la momento por prezenti kandidatiĝojn por la stevardelektoj. Mi tial deziras meti la demandon, ĉu unu el niaj aktivaj administrantoj kandidatiĝu por tia ofico (persone mi estus je dispono por tia ofico, sed se alia el inter ni pretas, mi lasus la lokon al tiu, kiu ĝuas la plej grandan apogon en nia vikipedio). Laŭ la graveco, kiun Esperanto-vikipedio ja havas kaj por Esperanto unuflanke kaj por la vikimedia projketo aliflanke, ja nia komunumo meritus esti reprezentita en tiu-ĉi gremio, kio ankaŭ ebligus interveni korekte en kazoj, kiuj rilatas al la tuta monda vikiprojektaro. Se aliaj administrantoj de EO-vikipedio interesiĝus pri kandidatiĝo, tiam mi petas ilin, tion anonci tion ĉi-tie, samtempe mi demandas, kiu el inter vi subtenus eventualan kandidatiĝon miaflanke (kondiĉo, ke mi mem prentas kandidatiĝi, estus subteno kaj fido de granda parto de vi!). Do mi invitas vin al viaj komentoj kaj rekomendoj, kaj se estas pluraj pretaj je kandidatiĝo ni esploru inter ni, kiu el ni havos la plej grandan subtenon. Amike DidiWeidmann (diskuto) 12:39, 16 Jan. 2015 (UTC)

Mi mem ne intencas kandidatiĝi, sed apogas kandidatiĝon de Didi.Narvalo (diskuto) 13:18, 16 Jan. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi tute apogas la kandidatiĝon de DidiWeidmann. Jes nia komunumo devas havi stevardojn. Mi fidas DidiWeidmann, kiu alportas multe kaj fide gravajn enhavojn al nia Vikipedio kaj konas delonge kaj bone apartaĵojn de nia vikipedio. --pino (diskuto) 14:59, 16 Jan. 2015 (UTC)
Mi dankas al Didi, ke li tiel publike atentigas pri la afero. Stivardo havas tre altajn rajtojn kaj tiel estas sufiĉe altaj postuloj. Mi persone konsideras, ke stivardo estas servanto de ĉiuvikia komunumo - tiel mi konsideras, ke la kialo "li estas de nia vikipedio" estas nesufiĉa. Mi multe pli postulos de estonta kandidato intereson pri transvikia agado kaj servadon al ĉiuvikia servo.
Mi volas multe pli labori en E-lingvaj vikioj, do por ŝpari tempon mi ne kandidatiĝos.
Tamen, stivardo havas kelkajn "interesajn" rajtojn, ekz. povas kaŝi enhavon de certa artikolversio, ke eĉ administrantoj ne vidas ĝin, aŭ kontroli de kiu IP-adreso iu redaktanto redaktas (utilega por malkovri gantopupojn). Se vi, Didi, pensis pri utilo de tiuj rajtoj por nia Vikipedio, konsciu, ke almenaŭ la rajton kontroli IP-adreson ni povas ricevi loke por nia Vikipedio. Tio estas checkuser - necesus, ke en loka vikio estu almenaŭ du uzantoj kun tiu rajto (por kontroladi unu la alian), eble aldonaj postuloj kaj ni povas ricevi tiun uzantokategorion. --KuboF (diskuto) 21:34, 16 Jan. 2015 (UTC)
Mi ne kandidatos kiel stevardo, kaj samkiel KuboF kalkulas ŝpari mian limigitan disponeblan tempon al la E-lingva vikipedio, kie sendube estas sufiĉe da farinda laboro. Se Didi tenas sian pretecon kandidati, mi subtenus tiun paŝon. Tamen ankaŭ en la kazo de Didi povas esti ke li pli utilas al progresigo de la e-lingva vikipedio per administra kaj redakta agado ene de nia projekto anstataŭ per investo de parto de la disponebla tempo al transprojekta stevardeco. Kiel ajn, pri la divido de la havebla persona tempo certe bone povas juĝi li mem. ThomasPusch (diskuto) 22:31, 16 Jan. 2015 (UTC)
Estas utila por eo-vikipedio partopreni transvikiojn vikipediojn, ne por havi policajn ilojn sed por montri aktivan partoprenon. Antaŭ administri informojn ne bezonas informojn kaj la plejparte de laboro eĉ administra laboro ne necesas specialajn rajtojn sed se ni ne havas sufiĉe kunlaborantoj kun alnivelaj rajtoj nia eo-vikipedio malsolidiĝas do mi kuraĝas la kandidaton de Did. --pino (diskuto) 16:24, 17 Jan. 2015 (UTC)
Saluton, mi ne intencas kandidatiĝi por esti stevardo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:22, 21 Jan. 2015 (UTC)
Mi ankaŭ ne intencas kandidatiĝi. Mi estas tro okupita ekde mi iĝis administranto. Pardonon, ĉiuj. Mi kontribuos plu kiam mi havos liberan tempon kaj eĉ pensos pri stevardo.--Salatonbv (diskuto) 06:25, 23 Jan. 2015 (UTC)

Dankon por la vasta morala subteno. Mi do decidis kandidatiĝi

Karaj geamikoj - mi dankas por la vasta subteno, kiun mi ricevis publike ĉi-tie sed ankaŭ pere de multnombraj privataj retmesaĝoj. Mi do anoncis mian kandidatiĝon. Mi dankas por via subteno, kiam post 2 semajnoj komenciĝos la voĉdonado. Jam nun eblas subteni, tradukante mian kandidatiĝon al viaj naciaj lingvoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 14:09, 28 Jan. 2015 (UTC)

  Fakte la subteno tie ne estis, bedaŭrinde ni ne havos stevardon. Certe estus utila por helpi alinomi kontojn. --pino (diskuto) 10:18, 18 Mar. 2015 (UTC)

pino, estus certe utile, se Esperanto-parolanto povus alinomi kontojn. Sed tute ne necesas nur pro tio peti stivardajn rajtojn; plene sufiĉas rajtoj de ĝeneralaj uzanto-alinomantoj (kaj ĝenerale, burokratoj povas peti la rajton). --KuboF (diskuto) 22:54, 18 Mar. 2015 (UTC)
Ne nur pro tio estus utila. Ni perdis okazaĵon. --pino (diskuto) 14:29, 22 Mar. 2015 (UTC)

uzanto:Johnfromchina2015 -- Grava vandalismo

ŝovo al Vikipedio:Problemaj uzantoj--Salatonbv (diskuto) 13:32, 25 Feb. 2015 (UTC)

Vandalismo fare de IPulo 86.235.158.30

ŝovo al Vikipedio:Problemaj uzantoj--Salatonbv (diskuto) 13:34, 25 Feb. 2015 (UTC)

[Global proposal] m.Vikipedio.org: (ĉiuj) Redakti paĝojn

MediaWiki mobile

Hi, this message is to let you know that, on domains like eo.m.wikipedia.org, unregistered users cannot edit. At the Wikimedia Forum, where global configuration changes are normally discussed, a few dozens users propose to restore normal editing permissions on all mobile sites. Please read and comment!

Sorry for writing in English but I thought as administrators you would be interested. Thanks, Nemo 22:26, 1 Mar. 2015 (UTC)

Bonvolu unuigu Kronologion

Mi petas ke iu administranto unuigi la kronologiojn de sube menciitaj paĝoj:

Post la unuigo bonvolu foriĝu miaj uzantajn subpaĝojn. Dankon. --Glavkos diskutejo 19:30, 10 Mar. 2015 (UTC) Farita. --pino (diskuto) 07:57, 11 Mar. 2015 (UTC)

Péter Kiss

Mi faris malbonan ligilon al Péter Kiss, la komputilo ne akceptas mian ĝustigon. Péter Kiss ĝuste estus ligita al "Kiss Péter (politikus)".--Crosstor (diskuto) 05:53, 8 Apr. 2015 (UTC)

@Crosstor: Ĉe mi ĝuste aperas la hungara ligilo hu:Kiss Péter (politikus) en la listo de la intervikioj, aranĝata per la vikidatuma ero d:Q1111980. Eble vi ne sukcesis aranĝi tion, ĉar alia uzanto de Vikidatumoj estis pli rapida. --Tlustulimu (diskuto) 10:41, 8 Apr. 2015 (UTC)
Supozeble iu faris la ĝustan ligon, sed ne mi estis.--Crosstor (diskuto) 11:05, 8 Apr. 2015 (UTC)

japanaĵoj

Nekonata japano kreis artikolojn japane, en tiu formo sensencaĵoj (ĵus kreitaj)! Vidu ekzemple 蘭維一是日本猪!! --Crosstor (diskuto) 11:35, 12 Maj. 2015 (UTC)

@Crosstor: Dankon pro via atentigo. Sed stevardo jam aranĝis la forbaron kaj eĉ kaŝis la konton pro la nomo. Nun eĉ mi ne plu povas vidi ĝin, kvankam mi estas ĉitiea administranto. --Tlustulimu (diskuto) 12:18, 12 Maj. 2015 (UTC)

Vandalismo de Uzanto:Dima41

Uzanto:Dima41 forviŝis enhavon de kelkaj artikoloj, ekzemple Russkij Mir (fonduso), Rusa lingvo en interreto, Ruĝa steleto, Mokŝa (revuo), Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio, Kazaĥa lingvo en Rusio, Deutsche Schule Moskau, Puŝkin-tago en Rusio ktp. Li jam postulis forigi la difinitivan artikolon el Esperanto, forstreki la vorton "turismo" de vortaroj kaj alinomis administrajn unuojn de Rusio laŭ elpensita de li unika nomsistemo (la afero ĝis nun ne solvita). Nun li denove ekribelis kontraŭ la difina artikolo kaj post kiam mi atentigis pri tio li simple forviŝis la enhavon de almenaŭ deko da normalaj artikoloj (kun intervikioj) kaj metis ĝin en aliajn artikolojn, kompreneble en sia unika «senartikola Esperanto». Ĉu iu povas haltigi tion?--RG72 (diskuto) 02:43, 8 Jun. 2015 (UTC)

Mi pensas, ke ne estis interkonsento pri la agado de Uzanto:Dima41 ĉe tiuj artikoloj. Mi ne povis trovi konsenton al lia opinio ĉe la diskuto). Ankaŭ lia maniero de kunigo malsukcesis pri daŭrigi la historiojn kaj malobservis Aŭtorrajton ĉar li ne skribis la resumojn esprimi de kie la fonta paĝo estas (ekz [30]). Mi pensas, ke la artikoloj estas malfarendaj je la problema kunig-procezo. Kion aliaj administrantoj pensas?--Salatonbv (diskuto) 03:24, 8 Jun. 2015 (UTC)
Mi kontraŭas la uzon de "senartikola Esperanto" en Vikipedio, ĉar tio estas speco de piĝino ne inda por serioza enciklopedio. Oni sekvu la regulojn en PIV kaj PMEG.--Riŝo (diskuto) 10:16, 8 Jun. 2015 (UTC)
Mi subtenas malfaron de liaj ŝanĝoj, ĉar li nenie menciis kialon por la ŝanĝoj kaj la devenon de la kopiitaj enhavoj ktp. Krome mi ne scias pri ia interkonsento fari tion tiel. --Tlustulimu (diskuto) 11:11, 8 Jun. 2015 (UTC)
Estas pluraj artikoloj, kiujn Uzanto:Dima41 nuligis kaj alidirektis sen diskutoj. Kelkaj estas kion nur li redaktis. Ne ŝajnas esti granda problemo, sed strikte parolante, oni ĉiam devas klare montri celan artikolon kaj fontan artikolon. Jen estas kelkaj fontaj artikoloj redaktitaj nur de li:
Tamen, jenaj artikoloj havas aliajn redaktintojn.
Tiel, mi pensas, ke la nuligo de la du fontaj artikoloj kaj la parto de rusa lingvo almenaŭ estas malfarenda. Ĉu estas aliaj artikoloj?--Salatonbv (diskuto) 19:50, 10 Jun. 2015 (UTC)

Mi malfacile fidas miajn okulojn. Uzanto kun granda pozitiva kontribuaro (termino el la Ruslingva Vikipedio) faras ion strangan. Se estus nur enhavforviŝoj, kiuj ja ne postulas lingvoscion, mi supozus, ke infano aliris lian komputilon dum lia unuminuta foresto; sed liaj esperantlingvaj eldiroj ne lasas lokon por tia supozo. Bedaŭrinde, la kolego Dima41 ne unuafoje tristigas min: la unua fojo estis la 17-an de marto, kiam li proponis forigi la rusan version de la artikolo Denaskaj Esperanto-parolantoj. Tamen mi ankoraŭ provas supozi bonajn intencojn. Mi proponas la jenon:

  • en la titolo de ĉi temo oni anstataŭu la vorton «vandalismo» per pli mola vortumo, ekzemple «redaktoj»;
  • dume oni ne forbaru la kolegon, sed iu el al administrantoj skribu averton sur lian diskutpaĝon, ke kaze de daŭrigo eblas forbaroj;
  • la misredaktoj devas esti malfaritaj;
  • ĉar estas evidente, ke liaj redaktoj estas kontrolendaj, oni forprenu de la kolego teĥnikan flagon de revizianto, li havu la rajton peti teĥnikan flagon de aŭtomata kontrolanto ne pli frue ol post tri monatoj.

Gamliel Fiŝkin 13:37, 11 Jun. 2015 (UTC)

Mi disigis partojn de Rusa lingvo al Tago de la rusa lingvo, Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio kaj Russkij Mir (fonduso) kiuj estas restarendaj ĉar estis kontribuantoj aliaj ol Uzanto:Dima41 kaj ne estis interkonsento por alidirekti ilin al Rusa lingvo.
La artikolo Rusa lingvo ankoraŭ havas problemon de manko de difina artikolo la ĉe kelkaj substantivoj. Pardonon sed estis iom malfacile malfari nur la necesan parton en la kunigita artikolo, do bonvolu denove korekti ĝin. Se estos redaktomilito pro la Esperanta gramatikaĵo, estos severa traktado. Mi ankaŭ pensas ke lia rajto de VP:Revizianto portempe estu forprenita se ne li estu vandalismo. Kion aliaj administrantoj pensas?--Salatonbv (diskuto) 22:50, 21 Jun. 2015 (UTC)
Komento Komento: Lia rajto de reviziantoj ĵus estis nuligita. Vidu Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Baloto.--Salatonbv (diskuto) 22:20, 22 Jun. 2015 (UTC)
La debato pri la uzon de "la" estas interesa sed ni lasu iom lokon por toleremeco, administrantoj ne estas ŝerifoj.--pino (diskuto) 07:23, 23 Jun. 2015 (UTC)
Mi ankaŭ pensas ke la reklamo estas interesa kaj mi ne volus lin foriri al la ida Vikipedio. Tamen lia agado, kiel nuligi aliajn redaktojn sen respekto, estas konsiderata problema de aliaj uzantoj.--Salatonbv (diskuto) 08:30, 23 Jun. 2015 (UTC)

Skribo-konkurso

Uzanto:Tempodivalse proponis (tie) al mi, ke mi faru la komencon por estigi skribo-konkurson. Por tio, mi unue skribu mesaĝon ĉi tie por ekscii, kion pensas aliuloj. Do tion mi faris!

PS: Nature mi ne scias, ĉu la Tempodivalse de lernu! estas la sama ol la ĉi-tie-a. Sed tio ŝajnas al mi iom verŝajna.

PPS: Mi estas la lernu-a Luib. --KEO144000 (diskuto) 14:12, 29 Jun. 2015 (UTC)

Kio estas skribo-konkurso? Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:21, 29 Jun. 2015 (UTC)
Tia ;-) --KEO144000 (diskuto) 17:57, 29 Jun. 2015 (UTC)

Lenin-premio

Mi preparis artikolon pri Lenin-premio (d:Q51067). Nun ĝi ankoraŭ troviĝas en mia persona spaco, kaj movi ĝin al la ĉefa spaco malhelpas redirektilo. Tiu redirektilo estus foriginda eĉ se ne estus artikolo por anstataŭi ĝin, ĉar la ekzistanta redirektilo estas erara: ĝi nomiĝas «Lenin-premio» kaj redirektas al Ordeno de Lenin. Tiuj premio kaj ordeno estas du tute diversaj aĵoj, kiujn unuigas nur tri komunaj trajtoj: ili ambaŭ estas honorigoj, ili ambaŭ estas sovetiaj kaj ili ambaŭ estas nomitaj omaĝe al Lenin. Do, bv alinomi la paĝon Uzanto:Gamliel Fishkin/Lenin-premio al Lenin-premio (same kiel ĉi tie). Antaŭdankon. Gamliel Fiŝkin 04:28, 6 Jul. 2015 (UTC)

Pasis tridek kvar kaj duona horoj post kiam mi skribis ĉi-supran peton. Dum tiu tempo Vikipedion en Esperanto redaktis pluraj personoj, en tiu nombro ses administrantoj: DidiWeidmann, Tlustulimu, Narvalo, Salatonbv, pino kaj ThomasPusch. Sed la petita ŝanĝo ankoraŭ ne okazis. Gamliel Fiŝkin 14:58, 7 Jul. 2015 (UTC)
Kara Gamliel Fiŝkin pardonu, sed ni estas malmultaj kaj havantaj multajn taskojn, do necesas foje iomete da pacienco ... - la afero nun estas laŭ via deziro plenumigita, bedaŭrinde en la mondo de la libervola laboro la pagita laboro pro la bezono vivteni sin kaj nutri sian familion bedaŭrinde havas prioritaton. Se iu transprenos miajn vivokostojn, mi volonte dediĉos mian tutan energion al Esperanto, same kiel aliaj administrantoj de nia eta komunumo. DidiWeidmann (diskuto) 15:08, 7 Jul. 2015 (UTC)
Dankegon! La problemo tie ĉi estas, ke administrantoj (kaj des pli aktivaj administrantoj) estas tro malmultaj, kaj ni bezonas elekti pliajn. Gamliel Fiŝkin 15:26, 7 Jul. 2015 (UTC)
Kaj se ni jam parolas pri urĝaĵo, se mi bone vidis kara Gamliel Fiŝkin, via subskribo ekzemple mankas ĉi-tie, aktiveco, kiu ĵus prenis mian atenton en la lastaj tagoj ... DidiWeidmann (diskuto) 15:13, 7 Jul. 2015 (UTC)
Jes, estas grava problemo, ankaŭ por Vikipedio. Sed ĉu estus bone, se mi subskribus alvokon al la Eŭropa Parlamento, ne estante civitano de eŭropunia lando? (Mi loĝas en Rusio kaj dume havas nur ĝian civiton.) Gamliel Fiŝkin 15:26, 7 Jul. 2015 (UTC)

Tujforigendaj artikoloj

Mi scias ke vi havas vivon kiu okupas vin, sed se vi havas iomete da tempon, ĉi vi povus okupiĝi pri tiu kategorio? Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:06, 16 Jul. 2015 (UTC)

@Ĉiuĵaŭde: Mi iomete forigis artikolojn. Pri la restintaj eble alia administranto decidu. --Tlustulimu (diskuto) 16:19, 16 Jul. 2015 (UTC)
Dankon. :-) Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:15, 16 Jul. 2015 (UTC)
Forigata --pino (diskuto) 17:25, 16 Jul. 2015 (UTC)

Χχχ

Aperis poŝaparata redakto Χχχ, ĝis tiam ne havanta sencon. --Crosstor (diskuto) 06:40, 26 Jul. 2015 (UTC)

@Crosstor: Mi jam forigis la sensencaĵon. Por tiaj kazoj ni havas la ŝablonon {{forigu tuj}}. --Tlustulimu (diskuto) 13:28, 26 Jul. 2015 (UTC)

Helpo bezonata: Mi (denove) forgesis ensaluti

Saluton - ĉu iu administranto bonvolus forigi mian IP-adreson, kiun mi senintence malkaŝis, forgesinte ensaluti? Tempodivalse (diskuto) 17:54, 26 Jul. 2015 (UTC)

Farita Farita Mi forigis la lastan redakton de IP. Ĉu vi memoras la enhavon? Se ne, kontaktu min.--Salatonbv (diskuto) 20:28, 26 Jul. 2015 (UTC)
Ĉu ne eblas forviŝi la IP-adreson sen malaperigi la tutan redakton?.. aŭ ĉu la funkciado ŝanĝiĝis ekde kiam mi estis administranto ... Ĉiuokaze, ne gravas - la redakto estis eta. Tempodivalse (diskuto) 20:40, 26 Jul. 2015 (UTC)

En la ruslingva Vikipedio nur aŭtomate konfirmitaj uzantoj povas redakti uzantopaĝojn; neregistritoj (do, ankaŭ neensalutintoj) ne povas: diskutajn paĝojn de la uzantoj jes, sed ne ties personajn paĝojn. Tio estas racia limigo, fermanta tragrimpejon, kiun povus uzi vandaloj (komparu: mia diskuta paĝo en la ruslingva Vikipedio estis vandalita almenaŭ sesfoje, sed mia persona paĝo tie neniam). Kial ne fari tion ankaŭ ĉi tie? Gamliel Fiŝkin 08:08, 27 Jul. 2015 (UTC)

Help for translate

Hello and sorry for writing in English. Can anyone help me translate a small article (2 paragraphs) from English to your language? Please, fell free to answer in my talk page in your wiki. Xaris333 (diskuto) 00:57, 6 Aŭg. 2015 (UTC)

Proponata regulo «Etika konduto»

La diskuto estas translokita al la paĝo Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Proponata regulo «Etika konduto» (ĉi tie tro malmultaj uzantoj rimarkas la temon). Gamliel Fiŝkin 19:10, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

Propagandema uzanto

Aperis uzanto Againstdisinformation (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Ties uzantonomo en laŭvorta traduko el la angla lingvo signifas «kontraŭ misinformado», kio jam per si mem aludas, ke li aŭ ŝi venis ne por perfektigi Vikipedion sed por propagandi (ja vidu VP:KVNE). Mi proponas forbari tiun uzanton. Gamliel Fiŝkin 14:38, 1 Sep. 2015 (UTC)

Dankon por via atentigo, ni vigilos. --pino (diskuto) 15:27, 1 Sep. 2015 (UTC)
Vi probable ne malpravas, sed li nur redaktis unufoje. Indus proponi al li alinomadon de sia uzantonomo. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:28, 1 Sep. 2015 (UTC)
Li ĉefe per sia nomo redaktas ĉe la angla vikipedio kaj havas historion de forbaroj ([31]). Ni atentu.--Salatonbv (diskuto) 02:13, 2 Sep. 2015 (UTC)