James Cook

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fama oficiala portreto de kapitano James Cook kiu pruvis ke akvoj ampleksis la sudajn latitudojn de la globo.[1]

Kapitano James COOK [ĝejmz kuk] (27-a de oktobro, 172814-a de februaro, 1779) estis brita esploristo, mapisto (kartografo) kaj navigisto, nome kapitano de la Reĝa Ŝiparo. Li vojaĝis trifoje al la Pacifika Oceano kaj malkovris la tieajn ĉefajn marbordojn. Cook faris ankaŭ detalajn mapojn de Novlando antaŭ fari la tri famajn veturojn al la Pacifika Oceano, dum kiuj li faris la unuan registritan kontakton fare de eŭropanoj kun la orienta marbordo de Aŭstralio kaj kun Havajo, kaj la unuan registritan ĉirkaŭnavigadon de Novzelando.

Cook aliĝis al la brita komerca ŝiparo kiel knabo kaj al la Reĝa Ŝiparo nome Royal Navy en 1755. Li vidis batalon en la Sepjara milito, kaj studis kaj mapigis multe de la enirejo al la Rivero Sankt-Laŭrenco dum la sieĝo de Kebeko. Tio helpis Cook kaptis atenton de la admiralitato kaj de la Reĝa Societo de Londono. Tio kondukis al mision en 1766 kiel komandanto de la ŝipo "Endeavour" por la unua el la tri veturadoj al Pacifiko.

En tri vojaĝoj Cook navigis milojn da mejloj tra enormaj nemapitaj areoj de la mondo. Li mapigis terojn el Novzelando al Havajo en la Pacifika Oceano detalege kaj laŭ skalo ne antaŭe atingita. Dum li progresis en siaj vojaĝoj de malkovro li studis kaj nomigis punktojn, kaj registris insulojn kaj marbordojn en eŭropaj mapoj por la unua fojo. Li montriĝis kiel kombino de marissto, supra sciencisto kaj mapisto, kun fizika kuraĝo kaj kapablo por estri homojn en malfacilaj kondiĉoj.

Cook estis mortigita en Havajo lukte kontraŭ havajaj indiĝenoj dum sia tria esplora vojaĝo en la Pacifiko en 1779. Li lasis heredon de scienca kaj geografia kono kiu influos siajn posteulojn eĉ en la 20a jarcento: nombraj memoraĵoj tutmonde estis dediĉita al li omaĝe.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio kaj eko[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Marton, vilaĝo apud la nuna urbo Middlesbrough en Yorkshire. Li estis la dua el ok gefiloj de James Cook, nome skota farmolaboristo el Ednam ĉe Kelso, kaj de lia samloka edzino, nome Grace Pace, el Thornaby-on-Tees.[2][3][4] En 1736, lia familio translokiĝis al farmo Airey Holme ĉe Great Ayton, kie la dunganto de lia patro, nome Thomas Skottowe, pagis lian eniron en la loka lernejo. En 1741, post kvin jaroj de lernado, li eklaboris por sia patro, kiu estis ascendigita al farmestro. Por plezuro, li foje grimpis najbaran monteton, nome Roseberry Topping, kaj ĝuis la oportunon por soleco.[5] La lasta loĝejo de liaj gepatroj nome Cooks' Cottage estas nune en Melburno, ĉar estis translokigita el Anglio kaj rekonstruita, briko post briko, en 1934.[6]

Portreto de Mrs. Elizabeth Cook fare de William Henderson, date de 1830.

En 1745, kiam li estis 16jaraĝa, Cook moviĝis 32 km al la fiŝkaptista vilaĝo Staithes, por eklabori kiel helpovendisto de nutrovendisto kaj merceristo William Sanderson.[2] Historiistoj spekulaciis ĉu tie Cook unuafoje sentis la allogon al maro rigardante ĝin tra la mercereja montrofenestro.[4]

Post 18 monatoj, en 1746, li translokiĝis al havenurbo Whitby, kie li komencis sian maristan karieron. Tie li estis prezentita al la amikoj de Sanderson, John kaj Henry Walker.[6] La fratoj Walker estis elstaraj lokaj ŝipposedantoj kaj kvakeroj, kaj dediĉis sin al karbokomerco. Ties hejmo estas nune la muzeo Captain Cook Memorial Museum. Cook estis dungita kiel komercŝipa meti-lernanto en ties malgranda ŝiparo laŭlonge de la angla marbordo. Lia unua laboro estis sur la "collier" Freelove, kaj li pasigis kelkajn jarojn sur tiu kaj aliaj ŝipoj por marborda ŝiptrafiko, navigadante inter la Tyne kaj Londono. Kiel parto de sia metilernado, Cook ankaŭ studis algebron, geometrion, trigonometrion, navigadon kaj astronomion — ĉiuj taskoj kiujn li bezonos iam por estri sian propran ŝipon.[4]

Kiam li ifnis sian trijaran metilernadon, Cook eklaboris por komercaj ŝipoj en la Balta Maro. Post pasigi siajn ekzamenojn en 1752, li tuj progresis tra la komercŝipaj rangoj, starte per sia promocio tiujare al majstrohelpanto sur la "collier" aŭ brigo Friendship (Amikeco).[7] En 1755, unu monaton post ricevi la komandadon de tiu ŝipo, li volontulis por servo en la Royal Navy, kiam Britio estis re-armigante sin por kio estos la Sepjara Milito. Spite la neceson rekomenci el la supro de la mararmea hierarkio, Cook komprenis ke lia kariero pli rapide avancos en milita servo kaj eniris en la Brita Mararmeo ĉe Wapping la 17an de Junio de 1755.[8]

Cook edziĝis al Elizabeth Batts (1742–1835), nome filino de Samuel Batts, kelnero ĉe Bell Inn, Wapping[9] kaj unu el liaj helpantoj, la 21an de Decembro 1762 ĉe la preĝejo de Sankta Margareta en Barking, Essex.[10] La paro havis ses gefilojn: James (1763–94), Nathaniel (1764–80, perdita kun la ŝipo Thunderer en uragano en Karibio), Elizabeth (1767–71), Joseph (1768–68), George (1772–72) kaj Hugh (1776–93), el kiuj la laste menciita mortiĝis pro malsano ankoraŭ studento ĉe Christ's College (Kembriĝo). Kiam li ne estis mare, Cook loĝis en la kvartalo East End de Londono. Li ĉeestis al la preĝejo de Sankta Paŭlo de Shadwell, kie lia filo James estis baptita. Cook ne havis konatan rektan posteularon — ĉar ĉiuj liaj registritaj gefiloj ĉu mortiĝis junaj aŭ sen lasi posteularon.[11]

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Mapo fare de James Cook en 1775 de Novtero

La unua posteno de Cook estis ĉe la ŝipo Eagle (Aglo), navigante kun rango de majstrohelpanto . Dum oktobro kaj novembro de 1755 li partoprenis en la kapto fare de Eagle de franca militŝipo kaj en la alfondigo de alia, sekve de kio li estis promociita al submastro aldone al liaj aliaj taskoj.[8] Lia unua provizora komandado okazis en marto de 1756 kiam li estis portempe mastro de la ŝipo Cruizer, nome malgranda kutro asocia al Eagle dumpatrole.[8][12]

En junio de 1757 Cook pasis sian pormastran ekzamenon ĉe Trinity House, Deptford, kiu rajtigis lin por navigadi kaj konduki ŝipon de la Reĝa Ŝiparo.[13] Li poste aliĝis al la fregato Solebay kiel mastro sub estreco de kapitano Robert Craig.[14]

Konkero de Kanado (1758–63)[redakti | redakti fonton]

Dum la Sepjara Milito, Cook servis en Nordameriko kiel mastro de la ŝipo Pembroke.[15] En 1758 li partoprenis en la ĉefa amfibia atako kiu kaptis la Fortikaĵon Louisbourg el la francoj, post kio li partoprenis en la sieĝo de Kebeko kaj poste en la Batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo en 1759. Li montris talenton por topografio kaj kartografio, kaj respondecis pri la mapigo de multo de la enirejo en la rivero Sankta Laŭrenco dum la sieĝo, kio permesis la generalon Wolfe fari sian faman subitsurprizan atakon ĉe Ebenaĵoj de Abrahamo.[7]

La topografia kapablo de Cook estis ege utila por mapigi la malfacilan marbordon de Novtero en la 1760-aj jaroj, surŝipe de la Grenville. Li topografiis la nordokcidentan areon en 1763 kaj 1764, la sudan marbordon inter la Burina Duoninsulo kaj la Kabo Ray en 1765 kaj 1766, kaj la okcidentan marbordon en 1767. Tiam Cook dungis lokajn pilotojn por marki la "rokojn kaj kaŝitajn danĝerojn" laŭlonge de la suda kaj okcidenta marbordoj. Dum la sezono de 1765, kvar pilotoj estis dungitaj kontraŭ ĉiutaga pago de 4 ŝilingoj: John Beck por la okcidenta marbordo de "St. Lawrence", Morgan Snook por la Golfo Fortuno, John Dawson por Connaigre kaj Golfo Hermitage, kaj John Peck por la "Golfo Espero."[16]

Liaj kvin sezonoj en Novtero produktis la unuajn grand-skalajn kaj akuratajn mapojn de la insulaj marbordoj kaj estis la unuaj sciencaj, grand-skalaj, hidrografiaj topografiaĵoj kiuj uzis precizajn trianguligon por establi la terajn limojn.[17] Ili ankaŭ donis al Cook sian majstrecon praktika topografio, atingita sub malfacilegaj kondiĉoj, kaj vekis la atenton de la admiralitato kaj de la Reĝa Societo de Londono je ŝlosila momento kaj en lia kariero kaj en la direkto de la britaj transmaraj malkovroj. La mapoj de Cook estos uzataj ĝis laŭ kopioj de la 20a jarcento por referenci la navigadon ĉe Novtero nome dum 200 jaroj.[18]

Vojaĝoj de esplorado[redakti | redakti fonton]

Unua vojaĝo (1768–71)[redakti | redakti fonton]

Dum la unua vojaĝo (1768-1771) en ŝipo Endeavour, li vizitis la insulon Tahition por studi la trairon de la planedo Venuso kaj poste li esploris la sudan Pacifikon por serĉi la ĝis tiam mitan kontinenton Terra Australis Incognita ("Lando suda nekonata"). Kelkaj sciencistoj partoprenis la vojaĝon inkl. de Kavaliro Joseph Banks.

Li estris la duan grupon de eŭropanoj, kiu atingis Nov-Zelandon post kiam Abel Tasman vizitis ĝin en 1642. Cook faris mapon de la tuta marbordo kaj malkovris la Cook-an Markolon (angle: Cook Strait) inter la du insuloj.

Poste li malkovris la orientan marbordon de Aŭstralio kaj vojaĝis tra Markolo Torres inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Denove lia ŝipo estis la dua eŭropa faranta tion.

Dua vojaĝo (1772–75)[redakti | redakti fonton]

Dum la dua vojaĝo (1772-1775) li dispelis la miton de Terra Australis. Li ĉirkaŭnavigis la terglobon laŭ tre alta suda latitudo, li estis la unua eniranta la Antarktan Cirklon kaj li malkovris Sudan Georgion kaj la sudajn Sandviĉajn Insulojn (nun Havajaj insuloj) (angle: Sandwich Islands).

Velante en 1772 per la Resolution, ŝipo de 462 tunoj sub sia propra komando, kaj la Adventure de 336 tunoj sub kapitano Tobias Furneaux, Cook unue serĉis vane Buvet-insulon, poste velis 20 gradojn de longitudo okcidenten en latitudon 58° S, kaj poste 30° orienten plejparte suden de 60° S, pli malalta suda latitudo ol estis iam libervole enirita antaŭe per iu ajn ŝipo. La 17an de januaro 1773 la Antarkta Cirklo estis trapasita por la unua fojo en historio kaj la du ŝipoj atingis 67° 15' S por 39° 35' E, kie ilia kurso estis haltigita de glacio.

Cook tiam turniĝis norden por serĉi francajn sudajn kaj antarktajn terojn, pri kies eltrovaĵo li ricevis novaĵon en Kaburbo, sed pro la malglata persistemo de la longitudo fare de Kerguelen, Cook atingis la asignitan latitudon 10° tro for oriente kaj ne vidis ilin. Li turniĝis suden denove kaj estis haltigita de glacio en 61° 52′ S por 95° E kaj iris daŭre orienten preskaŭ en la paralelo de 60° S al 147° E. La 16an de marto, la proksimiĝanta vintro igis lin iri norden por ripozo al Nov-Zelando kaj la tropikaj insuloj de la Pacifiko. En novembro 1773, Cook forlasis Nov-Zelandon, sen la akompano de la Adventure, kaj atingis 60° S je 177° W, de kie li velis orienten konservante same longe sude kiel la ŝveba glacio permesis. La Antarkta Cirklo estis denove trapasita la 20an de decembro kaj Cook restis sude de ĝi dum tri tagoj, estante devigita post atingado de 67° 31′ S stari norden denove en 135° W.

Longa kromvojo al 47° 50′ S helpis montri ke ekzistas neniu landvojo inter Nov-Zelando kaj Fajrolando. Turnante suden denove, Cook trapasis la Antarktan Cirklon por la tria fojo je 109° 30′ W antaŭ ol lia progreso denove estis blokita per glacio kvar tagojn post je 71° 10′ S je 106° 54′ W. Tiu punkto, atingita la 30an de januaro 1774, estis la plej ekstreme sude ekhavita en la 18-a jarcento. Per granda kromvojo en la oriento, preskaŭ al la marbordo de Sudameriko, la ekspedicio reatingis Tahition por refreŝiĝo. En novembro 1774, Cook ekiris de Nov-Zelando kaj transiris la Sudpacifikon sen vida tero inter 53° kaj 57° S al Fajrolando; tiam, preterpasante la Kabon Hornon en la 29a de decembro, li retrovis la insulon Roché kaj renomis ĝin Insulo Georgio, kaj malkovris la Sud-Sandviĉinsulojn (nomitajn Sandwich Land fare de li), la nuran glaci-kovritan teron kiun li vidis, antaŭ trapasado de la Suda Atlantiko al la Bonespera Kabo inter 55° kaj 60°. Li tiel lasis malferma la vojon por estonta antarkta esplorado krevigante la miton de loĝebla suda kontinento. Cook plej suda eltrovo de tero kuŝis sur la temperita flanko de la 60-a paralelo, kaj li konvinkis sin ke se tero situas pli for sude ĝi estis preskaŭ nealirebla kaj sen ekonomia valoro.

Lasta vojaĝo (1776–79)[redakti | redakti fonton]

Dum sia lasta vojaĝo (1776-1779) Cook esploris la okcidentan marbordon de Norda Ameriko por serĉi eblan nord-okcidentan pasejon. Li malkovris Havajon kaj esploris la marbordon de Kalifornio ĝis la Beringa Markolo.

Reveninte al Havajo, li estis mortigita dum batalo kun indiĝenoj.

Kuk-Insularo estas nomata laŭ li.

Libroj, Katalogoj[redakti | redakti fonton]

  • James Cook und die Entdeckung der Südsee, Katalogo pri ekspozicio James Cook kaj la malkovro de suda maro, (Pacifiko), 7-a oktobro 2010 ĝis 13-a februaro 2011, en germana, franca kaj angla lingvoj, 276 paĝoj kaj bildoj, historia muzeo Berno, Berno, Svislando; ISBN 978-3-7774-2121-6 (Eldonejo Hirmer)
  • Katalogo en franca lingvo Exposition temporaire James Cook et la découverte du Pacifique ("James Cook et la découverte du Pacifique" Voyages. Imprimerie nationale), 276 paĝoj
  • Katalogo en angla lingvo Special Exhibition James Cook and the Exploration of the Pacific; ISBN 978-0-500-51516-7 Eldonejo Thames & Hudson.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "He holds his own chart of the Southern Ocean on the table and his right-hand points to the east coast of Australia on it." (Li tenas sian propran mapon de la Suda Oceano surtable kaj lia dekstra mano indikas al la orienta marbordo de Aŭstralio sur ĝi)Captain James Cook, 1728-79 (c. 1776). Alirita 23a de Januaro, 2014. “He holds his own chart of the Southern Ocean on the table and his right hand points to the east coast of Australia on it.”
  2. 2,0 2,1 Rigby, van der Merwe, 2002, paĝo 25.
  3. Stamp, 1978, p. 1.
  4. 4,0 4,1 4,2 Collingridge, 2003.
  5. Collingridge, 2003, p. 15.
  6. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj horwitz; $2
  7. 7,0 7,1 Hough 1994, p. 11
  8. 8,0 8,1 8,2 Rigby & van der Merwe 2002, p. 27
  9. Famous 18th century people in Barking and Dagenham: James Cook and Dick Turpin. Alirita 5a Marto 2013.
  10. Robson 2009, paĝoj 120–1
  11. Stamp 1978, p. 138
  12. McLynn 2011, p. 21
  13. (17a Februaro 2011)Captain Cook: Explorer, Navigator and Pioneer. Alirita 5a Septembro 2011.
  14. (1985–96)The Captain Cook Society: Cook's Log. Life in the Royal Navy (1755–1767). Alirita 22a Septembro 2011.
  15. Kemp & Dear 2005
  16. (1975)James Cook in Newfoundland 1762–1767. Newfoundland Historical Society Pamphlet Number 3. Alirita 27a Aŭgusto 2012.
  17. (2012)Captain James Cook R.N.. Historic Sites and Monuments Board of Canada. Alirita 2a Novembro 2012.
  18. Hough 1994, p. 32

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]