Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Suomen tasavalta (finne)
Republiken Finland (svede)
Finnlando
Flago de Finnlando

Flago de Finnlando
(Detaloj)

Blazono de Finnlando
(Detaloj)
Nacia himno: Maamme (finne), Vårt land (svede)
Nacia devizo:
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Helsinko (583 350)
Ĉefa(j) lingvo(j) finna, sveda
Plej ofta(j) religio(j) kristanoj: luteranoj 80,6%, ortodoksuloj 1,1%
Areo
 % de akvo
338 145 km²
9,4 %
Loĝantaro 5 401 267 (2011, jarfine)[1]
Loĝdenso 16 /km²
Horzono UTC+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno .fi
Landokodo FI
Telefona kodo 358
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidanto Sauli Niinistö ekde 2012
Ĉefministro Juha Sipilä ekde 2015
Nacia tago 6-a de decembro
Sendependiĝo deklarita la 6-an de decembro 1917; disde Rusio
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Finnlando
v  d  r
Information icon.svg

Finnlando (ankaŭ Finnio/Finnujo, Suomio/Suomujo) estas lando en Norda Eŭropo, ĉe la Balta maro. Ĝi limas kun Rusio, Svedio, Norvegio kaj, per surmara limo, kun Estonio.

Pri la nomo de la lando: en la finna ĝi nomiĝas Suomi, en la sveda Finland. En Esperanto la plej ofta nomo estas «Finnlando», en kiu «finn» estas la radiko (do la anoj de la ĉefa etno nomiĝas «finnoj»); uzante la saman radikon, ankaŭ eblas nomi la landon «Finnujo» aŭ «Finnio» (kvankam tiuj formoj maloftas). Ĉar al kelkaj malplaĉas neprononceblo de la duobla konsonanto en la radiko «finn»[2], iuj uzas la radikon «suom» anstataŭe, do nomas la landon SuomioSuomujo. Tiu formo plaĉas al iuj esperantistoj — ne nur tial, ke ĝi devenas de la finnlingva vorto Suomi anstataŭ el fremda fonto, sed precipe ĉar ĝi evitigas la leksikan kolilizion de «Fin-lando» kaj la neprononceblon de «Finnlando», «finnlingva» ktp. Aliaj preferas uzi la radikon «finland» por la lando, do diri «Finlando»; la enloĝantoj tiam nomiĝas «finlandanoj» (tio do malebligas facile distingi inter enloĝantoj de Finnlando kaj la etnaj finnoj: ekz-e ĉu la finnlandaj sameoj, kiuj ja estas «finnlandanoj» kaj «suomianoj», estas finlandanoj?).

La lando estas membro de Eŭropa Unio (ekde 1995) kaj de UN (ekde 1955).

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Helsinki: luterana katedralo, urbdomo, venda placo, la Suda haveno, marto 2002

finna nomo, sveda nomo (nombro de loĝantoj)

  • Helsinki, Helsingfors (596 233; 2012-01-31)
  • Espoo, Esbo (252 730; 2012-01-31)
  • Tampere, Tammerfors (215 315; 2012-01-31)
  • Vantaa, Vanda (203 177)
Turku: la rivero Aura dum aŭtuna alta akvonivelo
  • Turku, Åbo (175 059; 2003-12-31)
  • Oulu, Uleåborg (143 988; 2012-01-31)
  • Jyväskylä (131 997; 2012-01-31)
  • Lahti, Lahtis (102 358; 2012-01-31)
  • Kuopio (97 552; 2012-01-31)
  • Kouvola (87 592; 2012-01-31)
  • Pori (83 510; 2014-09-30)

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Provincoj de Finnlando.

20 provincoj (maakunta), 342 komunumoj (kunta).

Gubernioj[redakti | redakti fonton]

Pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj fine de 2009.

Ĝis la 31-a de decembro 2009 estis ses gubernioj en Finnlando:

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj de Finnlando estas la finna kaj la sveda, kiujn la konstitucio difinas la naciaj lingvoj. Specialan statuson havas ankaŭ la samea en la kvar plej nordaj komunumoj de la lando. Finnlanda konstitucio certigas la rajton de sameoj (kiel indiĝena popolo), ciganoj kaj aliaj grupoj vivteni kaj evoluigi sian lingvon kaj kulturon.

La finna estas la gepatra aŭ ĉefa lingvo de proksimume 92 % de la loĝantaro[3]) kaj la sveda de 5,5%[4]). Aliaj lingvaj malplimultoj estas la rusa (ĉ. 0,8%) kaj la estona (ĉ. 0,3% de la loĝantaro). La samean lingvon denaske parolas proksimume kvarono el la pli ol 7 mil finnlandaj sameoj. Estas cigana komunumo de proksimume 10 000 homoj.

Multaj urboj havas oficialan nomon en ambaŭ naciaj lingvoj: ekzemple la ĉefurbo estas Helsinki en la finna, Helsingfors en la sveda, simile Turku/Åbo, Vaasa/Vasa. Se la lingvo de la plimulto estas sveda, oni rekomendas unuavice la svedan nomon por internacia uzo, ekz. Jakobstad en la sveda, Pietarsaari en la finna kaj simile Ekenäs/Tammisaari, Kristinestad/Kristiinankaupunki. En oficiale dulingvaj komunumoj ankaŭ la stratnomoj kaj vojmontrilaj tekstoj estas dulingvaj.

Konvencian esperantigitan nomon havas preskaŭ nur la du urboj, kie okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj la urbo de la 36-a Internacia Junulara Kongreso: Helsinko, Tampereo kaj Raŭmo. Komence de la 20-a jarcento estis uzata ankaŭ la esperanta nomo Helsingforso por Helsinko. En la praktiko la uzado ankoraŭ varias, kaj oni ofte vidas ankaŭ la neadaptitajn nomojn Helsinki kaj Tampere. Esperantigoj de aliaj urbonomoj estas tre maloftaj, sed okaze aperantaj.

Municipo estas oficiale dulingva en Finnlando, se almenaŭ 3 000 personoj aŭ 8% de la loĝantaro parolas la malplimultan lingvon. En la insulara provinco Alando tamen nur la sveda lingvo estas oficiale uzata.

Laŭ okazinta en 2005 studo (Eurobarometer), 60% de la finnlanda loĝantaro asertis, ke ili parolas la anglan, 38% — la svedan kaj 17% — la germanan[5].

La sveda lingvo ludis gravan rolon en historio de Finnlando, iam estinte la ĉefa lingvo de kulturo kaj edukado. Ĝi estas daŭre instruata devige en ĉiuj finnalingvaj mezlernejoj, same kiel la finna en svedlingvaj lernejoj. De tempo al tempo okazas diskutoj pri ĉesigo de tia devo, precipe koncerne instruadon de la sveda.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • GNP: totala - 139,7 miliardoj da eŭroj; pokapa - 26 863 eŭroj (2002).
  • Eksporto: elektronikaj kaj elektraj varoj 27,5 %; metaloj, maŝinoj kaj veturiloj 27,1 %; papero, celulozo kaj lignaĵoj 25,7 %; kemiaĵoj 11,5 %, alio 8,2 % (2002).

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ŝtatestro de Finnlando estas prezidanto de la republiko (finne tasavallan presidentti, svede republikens president). Jare 1919 – 2000 Finnlando havis semi-prezidantialan sistemon, sed el la jaro 2000 Finnlando havas parlamentaran sistemon, kie la prezidanto ne havas grandan politikan forton. Periodo de prezidanto estas ses jaroj.

Finnlanda parlamento (finne eduskunta, svede riksdagen) inkludas 200 parlamentanojn. La periodo de parlamento estas kvar jaroj.

Legu:

Historio[redakti | redakti fonton]

La historion de Finnlando grave influis ĝiaj grandaj najbaroj Svedio kaj Rusio. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedio, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la Rusia Imperio, kiel aŭtonoma grandprinclando. Dum la rusia regado la finnoj restis lojalaj, kaj rekompence rajtis teni sian konstitucion kaj apartan valuton, kiam en Rusio eĉ paroli pri konstitucio estis malpermesate. Post la rusia revolucio de 1905 la finnlandanoj sukcesis havigi al si pliajn rajtojn. En 1906 Finnlando estis la unua en Eŭropo, kiu enkondukis vere ĝeneralan kaj egalan elekto-rajton — ankaŭ virinoj rajtis voĉdoni kaj esti elektitaj. En la unuaj elektoj 1907 la socialdemokratoj iĝis la plej granda partio.

Finnlando deklaris sin sendependa la 6-an de decembro 1917, post la Oktobra revolucio en Rusio, kaj ricevis sendependecon per dekreto de bolŝevika registaro. En januaro 1918 la socialistoj per puĉo kaptis la povon en Helsinko, kaj sekvis interna milito. Sin reciproke buĉis la finnaj ruĝuloj kaj blankuloj, kaj en Tampereo okazis la plej granda batalo de la ĝistiama nordia historio. Multaj finnoj (speciale inter ruĝuloj) mortis en koncentrejoj pro malsato kaj malsanoj. La interna milito lasis en la socio profundajn vundojn.

Post la interna milito la regantoj tre favore sin tenis al Germanio, ĉar de tie ili dum la milito ricevis helpon. Oni decidis igi la ĵus sendependiĝintan Finnlandon reĝlando, kaj eĉ elektis germanan princon reĝo. Germanio tamen malgajnis la Unuan mondmiliton. Finnlando iĝis respubliko, kaj la taskojn de reĝo ricevis la prezidento.

Dum la jaroj 1920-30 estiĝis dekstremaj naciismaj organizoj, kiuj interalie instigis kverelojn kontraŭ la sved-lingvanoj. En 1930 oni post longa kampanjo de la dekstruloj malpermesis la agadon de la komunistoj, sed en 1932 la dekstro post nesukcesa puĉo grandparte perdis sian influon.

Eĉ pli firmigis la socion la atako de Sovetio en 1939. Dum longa intertraktado aŭtune 1939 Sovetio postulis de Finnlando cedon de teritorio por sekurigi Leningradon, kaj novembre Stalin transiris de vortoj al armiloj. Li tamen vane esperis helpon de la finnaj komunistoj: la tuta popolo unuanime partoprenis en la t.n. “Vintra milito” kontraŭ la agresinto.

Stalin ne sukcesis konkeri la tutan Finnlandon, sed ja estis ceditaj teritorioj, i.a. la dua plej granda urbo de tiama Finnlando, Viborgo (finne Viipuri). Finnlando komencis serĉi apogon de la faŝisma Germanio. En 1941 Finnlando partoprenis en la Hitlera atako kontraŭ Sovetio, unue por rekonkeri siajn perditajn teritoriojn, sed poste por konstrui “Grand-Finnlandon” (en finna historiografio tiu milito nomiĝas la Daŭriga milito).

Germanio tamen denove malvenkis, kaj Finnlando devis ekkonstrui novajn rilatojn kun sia granda najbaro. En la pactraktato (1944) Finnlando cedis pluajn teritoriojn al Sovetio, devis propraforte eligi el la lando restojn de la naziaj trupoj (vd. Laplanda milito), sed la lando estis neniam okupita de sovetiaj trupoj.

Post la milito la komunistoj denove rajtis agadi, kaj komence ili havis grandan influon. En 1948 estis subskribita traktato pri amikeco, kunlaboro kaj interhelpo kun Sovetio, kaj dum multaj jardekoj bonaj rilatoj kun Sovetio estis la fundamento de la finnlanda ekstera politiko.

Kvankam la demokratio neniam endanĝeriĝis, Sovetio ofte senteble influis ankaŭ la internan politikon. En 1962 Sovetio forte reagis kontraŭ koalicio de socialdemokratoj kaj dekstraj burĝaj partioj, kiuj celis malhelpi la reelekton de prezidento Urho Kekkonen (1900-1986). La koalicio dissolviĝis kaj Kekkonen estis reelektita.

Kekkonen, kiu sciis varti la delikatajn rilatojn de Finnlando al Moskvo, restis prezidento dum kvarona jarcento, de 1956 ĝis malsaniĝo en 1981. Precipe pro sia lerta ekstera politiko, Kekkonen ekhavis escepte fortan povon ankaŭ en la interna politiko.

Dum la tempo de Kekkonen la internacia pozicio de Finnlando daŭre fortiĝis. En 1975, kiam la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estis fondita en Helsinko, la neŭtraleco de Finnlando estis vaste rekonita.

Krom politikan, Sovetio havis ankaŭ grandan ekonomian signifon por Finnlando. La drasta malkresko de la komerco kun Sovetio/Rusio post la 1980-aj jaroj profundigis la ekonomian krizon, kaŭzitan de la internacia konjunkturo, kaj la senlaboreco atingis rekordon: de 3,4% en 1990 ĝi altiĝis en tri jaroj al 22%.

Vidu ankaŭ: Vintra milito, Daŭriga milito, Mauno Koivisto, Urho Kekkonen.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado en Finnlando[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Finnlando.

La historio de la frua Esperanto-movado estas legebla en jena artikolo el Enciklopedio de Esperanto: Frua Esperanto-movado/Finnlando.

Cetere[redakti | redakti fonton]

Al Finnlando apartenas duonmemstara Alando (finnlingve Ahvenanmaa, svede Åland).

En Finnlando troviĝas multe da sovaĝejaj kabanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. definitiva nombro de loĝantoj fine de Decembro 2011, Statistikoj pri Finnlando, 2012-03-16
  2. Oni jes povas escepte prononci «finno» simile al sen-noma, distribuante nn inter du silaboj; tamen tio fiaskas pri nnl el «Finnlando»: unue, la sialbokomenca nl el Fin-nlando estas ne nur nekutima, sed eĉ fonetike malebla por multaj esperantistoj; due, tia dissilabado kolizius kun la morfologio (kp Gron-lando). La dissilabado Fin-n-lando implicas silabofaran [n̩], kiu en Esperanto ne ekzistas.
  3. http://www.stat.fi/tup/vaesto/index_en.html
  4. http://www.stat.fi/tup/vaesto/index.html
  5. Europeans and languages, 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]