Komoe (rivero)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komoe (france: Comoé) |
|
---|---|
Rivero Komoe proksime al Folonzo |
|
Bazaj informoj | |
Situo | Burkino Ebur-Bordo |
Longeco | 759 km |
Akvokolekta areo | 82 408 km² |
Fluo | |
Fonto | Sikasso plataĵo |
· Alteco super marnivelo | 525 m |
Enfluejo | Gvinea Golfo |
· Alteco super marnivelo | 0 m |
Geografio | |
Dekstraj alfluantoj | Leraba |
Maldekstraj alfluantoj | Iringou, Bayakokoré |
La Komoe estas rivero en Burkina Faso kaj Ebur-Bordo.
La rivero fontas en Burkino kie alfluas la rivero Leraba.
Dum parto de ĝia fluo la rivero funkcias kiel landlimo inter Burkino kaj Ebur-Bordo. Proksime al la urbo Ferke ĝi enfluas Ebur-Bordon kaj sekve enfluas en la lago Ebrie. Fine ĝi enfluas en la Gvinean Golfon.[1]
La tuta longo de Komoe egalas al 759 km. Laŭlonge de ĝia vojo troviĝas grava zona ripariale, kiu kontribuis al evoluado de riĉa faŭno.[1] La akvo de la rivero estas grava akvorimedo por la agrikulturo de la trafluataj landoj.[1] La norda parto de la rivero en Ebur-Bordo estas parto de Nacia Parko Komoe (protektita de Unesko kiel Monda heredaĵo de Unesko).[1][2]