Trinidado kaj Tobago
Republic of Trinidad and Tobago | |
Respubliko de Trinidado kaj Tobago | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
Nacia himno: Forged from the Love of Liberty Forĝita de la amo al libereco |
|
Nacia devizo: Together we aspire, together we achieve Kune ni aspiras, kune nin atingas |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Portospeno |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla |
Ĉefa(j) lingvo(j) | hindia |
Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (29,4%) hinduismo (23,8%) anglikanismo (10,9%) |
Areo % de akvo |
5,128 km² 0 % |
Loĝantaro | 1.305.000 (2005) |
Loĝdenso | 207,8/km² |
Horzono | UTC-4 |
Interreta domajno | .tt |
Landokodo | TT |
Telefona kodo | 1-868 |
Politiko | |
Politika sistemo | Parlamenta respubliko |
Ŝtatestro | George Maxwell Richards |
Ĉefministro | Patrick Manning |
Nacia tago | 31-a de aŭgusto |
Sendependiĝo disde Britio | 31-a de aŭgusto 1962 |
Ekonomio | |
Valuto | dolaro (TTD) |
MEP | laŭ 2007 |
– suma | $23,79 miliardo |
– pokapa | $ 18.300 |
La Republic of Trinidad and Tobago (La Respubliko de Trinidado kaj Tobago) estas nacio lokita en la suda Kariba Maro, apud la marbordo de Venezuelo. Ĝi estas arkipelaga ŝtato konsista el du ĉefaj insuloj, Trinidado kaj Tobabgo, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee), Malgranda Tobago kaj St. Giles. La plej granda kaj plej loĝata insulo estas Trinidado, dum la insulo Tobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilometroj; proksimume 6 % de la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4 % de la loĝantaro).
Ĉefurbo Port-of-Spain (Haveno de Hispanio/Portospeno) estas iama kandidato por servi kiel estrejo de la Konstanta Sekretariejo de la Regiono de Libera Komerco de la Amerikoj.
Enhavo
Datumoj[redakti | redakti fonton]
- Landkodo: TT.
- E-nomo: Respubliko de Trinidado kaj Tobago.
- Nacia nomo: Republic of Trinidad and Tobago.
- Areo: 5.128 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento George Maxwell Richards(2003).
- Ĉefurbo: Portospeno (127 mil).
- Loĝantaro: 1.305 mil (2005).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Eksporto: nafto, kemiaĵoj, sukero.
- Pokapa MEP: 18.300 $ (2007).
Biogeografie la lando troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Ĝi ampleksas la Sekajn arbarojn de Trinidado kaj Tobago.
Politiko[redakti | redakti fonton]
Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]
Trinidado kaj Tobago apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Sokao (angle Soca) estas muzikstilo, kiu ekestis komence de la 1970-aj jaroj en Trinidado kaj Tobago el la muzika ĝenro kalipso kaj enfluoj el soŭlo, funko kaj barataj muzikinstrumentoj.
Famuloj naskitaj en Trinidado kaj Tobago[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
|