Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francio
(Franca Respubliko)
france: République française aŭ France
Respubliko
Tour Eiffel Wikimedia Commons.jpg
EU-France.svg
Flago-de-Francio.svg
Armoiries république française.svg
Oficiala nomo: Franca Respubliko
Moto: Liberté, égalité, fraternité
Himno: La Marseillaise
Parto de Eŭropo
Najbaras kun
Gravaj urboj Parizo, Liono, Marsejlo, Lilo, Tuluzo, Bordozo
Ĉefurbo Parizo
 - koordinatoj 48°51′04″N 02°21′05″E  /  48.85111°N, 2.35139°O / 48.85111; 2.35139 (Francio)
Plej alta punkto Monto Blanka
 - alteco 4 810 m s. m.
Areo 545 630 km² (54 563 000 ha)
Loĝantaro 63 136 180 (2011)
Denseco 115,71 loĝ./km²
Estiĝo 843 (tr. de Verdun)
Prezidanto François Hollande
 - Ĉefministro Manuel Valls
Horzono UTC+1
 - somera tempo UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Telefona antaŭkodo 33
ISO 3166-1 FR
Interreta domajno .fr
Monunuo Eŭro kaj CFP-franko
Oficiala lingvo Franca - 77 neoficialaj regionaj lingvoj
IHD (2011) 0.884 (tre alta)
MEP (2011)
- Entuta
- Pohoma

2.808 trilionoj $ (5-a)
44.400 $ (20-a)
Esperanto-asocioj Espéranto-France, UFE, SAT-Amikaro
Mapo de Francio
Mapo de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: France
Retpaĝo: www.france.fr
Esperanto-movado en Francio

Francio, aŭ Francujo (oficiale la Franca Respubliko, france France [fʁɑ̃s] aŭ République française [ʁepyblik fʁɑ̃sɛz]) estas ŝtato, kies teritorio ĉefe situas en okcidenta Eŭropo sed ankaŭ inkluzivas kelkajn transmarajn dependaĵojn en aliaj kontinentoj. Parizo, la franca ĉefurbo, viciĝas inter la unuarangaj internaciaj metropoloj. Francio etendiĝas ekde Mediteraneo ĝis la Manika Markolo, kaj ekde la riverego Rejno ĝis Atlantiko. Francoj ofte uzas la kromnomon l’Hexagone (la "sesangulo") por difini la eŭropan teritorion de Francio pro ĝia geografia ŝajno.

Francio estas ĉirkaŭata de Belgio, Luksemburgio, Germanio, Svislando, Italio, Monako, Andoro kaj Hispanio, kaj la supre menciitaj maroj. Danke al siaj transmaraj teritorioj, Francio havas aliajn landlimojn kun Brazilo, Surinamo kaj Nederlando (sur la insulo Sint Maarten). La plej grandan landlimon Francio havas kun Brazilo.

Francio estas demokratio, organizita kiel relative centrigita respubliko kun dukapa ekzekutivo. Ekonomie estis tiu lando la kvina plej riĉa ŝtato de la tuta mondo en 2004. Ĝiaj ĉefaj idealoj estas resumitaj en la fama Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789. Krome estas Francio unu el la fondintaj membroj de Eŭropa Unio en 1957, sed ankaŭ de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945. Kiel unu el la venkintoj de la Dua mondmilito, Francio estas unu el la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco. La franca armeo disponas pri atombomboj.

La nomo France devenas de la Frankoj, ĝermana tribo kiu okupadis la landon post la disfalo de la Romia Imperio. La regiono ĉirkaŭ Parizo, nomita Francilio, estis la unua reĝa teritorio, de kie la francaj reĝoj malrapide plivastigis sian potencon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bazaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la ĉefteritorio de Francio (nome Ĉeflanda Francio, franclingve la France métropolitaine) situas en okcidenta Eŭropo, tiu ŝtato ankaŭ enhavas plurajn teritoriojn en Nordameriko, Antiloj, Sudameriko, suda Hinda Oceano, Pacifika Oceano kaj Antarkto. Tiuj teritorioj havas relative diversajn administraciajn sistemojn, ekzemple transmaraj departementojtransmaraj kolektivoj.

Eŭropa Francio posedas grandan diversecon da pejzaĝoj, ekde la marbordaj ebenaĵoj de la nordaj kaj okcidentaj regionoj ĝis la montaj ĉenoj de la sudoriento (kun la Alpoj) kaj de la sudokcidento (kun la Pireneoj). La francaj Alpoj enhavas la plej altan monton en la tuta Eŭropo, la Blanka Monto (Mont Blanc), kiu estas 4810 metrojn alta. Ekzistas krome aliaj montaj regionoj kiel la Meza Masivo, Ĵuraso, Vogezoj, aŭ Ardenoj, kiuj estas ofte ŝtonetoplenaj kaj forstaj. La montomasivo Vercors enhavas aliajn belegajn pejzaĝojn, okcidente de la Alpoj. Francio ankaŭ disponas pri vasta reto de riveregoj: Luaro, Rodano, Garono, Rejno kaj Sejno. Vidu artikolon Listo de la almaraj riveroj de Francio.

Unu el la tre diversaj francaj pejzaĝoj : Cantal, en la Meza Masivo.

Pro siaj transmaraj departementoj aŭ teritorioj dispelitaj tra la diversaj oceanoj, Francio posedas la duan plej vastan Ekskluzivan Ekonomian Zonon (EEZ) en la mondo, kun ĉirkaŭ 11.305.000 km², nur iomete malantaŭ Usono (11.351.000 km²) sed antaŭ la EEZ de Aŭstralio (8.232.000 km²). La EEZ de Francio inkludas proksimume 8% de la tutaj EEZj en la mondo, kvankam la landareo de la Franca Respubliko atingas nur 0,45% de la tuta landareo de la mondo.

Danke al sia eŭropa landareo de 544.435 km² (aŭ 675.417 km² kun la transmaraj teritorioj), Francio estas la tria plej vasta ŝtato en Eŭropo, post Rusio kaj Ukrainio. De nordo ĝis sudo aŭ de okcidento ĝis oriento, Francio etendiĝas sur 1000 kilometroj. Ĝi disponas pri kvar marbordoj (entute 3427 km) ĉe la Norda Maro, la Manika Markolo, Atlantiko kaj Mediteraneo.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de urboj de Francio.

Inter la ĉefaj urboj de Francio (2012) estas :

Mapo de Francio, indikante la ĉefajn urbojn kaj la montĉenojn.
Urbo Loĝantaro (urba areo)
Parizo 12.341.418
Lyon (Liono) 2.214.068
Marseille (Marsejlo) 1.727.070
Toulouse (Tuluzo) 1.270.760
Lille (Lilo) 1.166.452
Bordeaux (Bordozo) 1.158.431
Nice (Nico) 1.004.914
Nantes (Nanto) 897.713
Strasbourg (Strasburgo) 768.868
Rennes (Renno) 690.467
Grenoble (Grenoblo) 679.863

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Historio de Francio, Franca reĝlando kaj Listo de francaj reĝoj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.

Nuntempa Francio etendiĝas sur la plej vasta parto de iama kelta Gaŭlio (poste romia Gaŭlio), sed la hodiaŭa nomo de la lando devenas de la Frankoj, ĝermana tribo kiu alvenis sur la landojn de la romia imperio dum la 4-a jarcento.

Plejmulto el la regionoj konsistigantaj nunan Francion estis unuigita en 507 de Klodvigo la 1-a, kiu sukcesis trudi frankan potencon (aŭ regnum francorum) al la aliaj triboj, precipe Alemanoj, Burgundoj kaj eĉ kelkaj Visigotoj norde de la Pireneoj. Tiu «franka reĝlando», tiam ankoraŭ nomita Gaŭlio, detempe de tiu periodo, ĉiam konservis ĝian idealon de unueco kaj ĝian romian kulturon. Tamen la teritorio estis multfoje dividita kaj denove kunigita, okaze de la hazardaj heredaĵoj aŭ geedziĝoj en la merovida dinastio. La ĉefaj partoj de la reĝlando, sendependaj de tempo al tempo, estis Neŭstrio (Pariza Regiono), Aŭstrazio (ĉirkaŭ Metz), Burgonjo (kun Châlons-en-Champagne kiel ĉefurbo) kaj Akvitanio (kun Bordeaux).

Dua franka dinastio, la Karolidoj, anstataŭis la Merovidojn ĉirkaŭ meze de la 8-a jarcento, kaj kolose pligrandigis la frankan reĝlandon, kiu fariĝis la Karolida (aŭ Franka) Imperio en 800. Post la morto de Karolo la Granda, laŭ la traktato de Verdun de 843, la imperio estis dividita en tri partojn: la Francia orientalis plejoriente, la Francia occidentalis plejokcidente, kaj meze aperis la nedaŭra Lotaringio. La orienta parto kongruis kun la teritorio kiu poste fariĝis Germanio, kaj la okcidenta parto kvazaŭe kongruis kun estonta Francio. La famaj ĵuroj de Strasburgo de 842, traktitaj inter la nepoj de Karolo la Granda, estas krome la plej malnova akto pruvinta uzon de du malsamaj lingvoj, preter kaj antaŭ la Rejno. Tiu teksto estas do ofte prezentita kiel la fondinta akto de Francio kaj Germanio, sed ankaŭ de la franca kaj germana lingvoj.

La milita kaj morala helpo de Johana de Arko ebligis plirapidigi la finon de la Centjara milito, ekzemple kun la liberigo de Orléans.

La posteuloj de Karolo, la Karolidoj, regis la estontan francan teritorion ĝis 987, kiam la duko Hugo Kapeto estis kronita kiel la unua oficiala reĝo de Francio. Tio signis komenciĝon de nova dinastio, la Kapetidoj. La Kapetidoj progrese pligrandigis la reĝan teritorion ekde la Pariza Regiono, konstante kontraŭbatalante la ambiciojn de la plej potencaj feŭdaj landsinjoroj, precipe la sinjoroj de Anĵuo. Tiuj ĉi akiris vastan teritorion, kiu etendiĝis ekde Akvitanio ĝis Anglio, kun reĝoj kiel Rikardo la 1-a. Nur danke al la franca venko de Bouvines en 1214 povis Filipo la 2-a retrudi respektindan francan potencon.

Post paca kaj prospera 13-a jarcento, la rekta kapetida dinastio abrupte formortis, kiam la tri filoj de Filipo la 4-a vice reĝis kaj mortis sen reĝidoj. La nova domo de Valois, proksimaj parencaroj de la Kapetidoj, estis kontestita de la angla reĝo Eduardo la 3-a, kiu estis la nepo de Filipo la 4-a per sia patrino Izabelo de Francio: tiu malkonsento kaŭzis la longedaŭran Centjaran Militon, kiu daŭris ekde 1337 ĝis 1453. La fama junulino Johana de Arko, post kiam ŝi aŭdis misterajn voĉojn, kontaktis la feblan reĝon Karlo la 7-a kaj sukcesis liberigi simbolegajn urbojn kiel OrléansReims. Kvankam ŝi finfine brulis sur ŝtiparo en 1431, ŝia aventuro grande faciligis la finon de la milito en 1453.

La fino de la Centjara milito ne signifas malaperon de la grandaj feŭdaj sinjoroj: la dukoj de Burgonjo, ekzemple Karlo la Brava, defiadis la francan monarkion ĝis la fina venko de Ludoviko la 11-a en 1482. Same, la duklando de Bretonio estis nur komplete submetita je la fino de la 15-a jarcento.

Ludoviko la 14-a, la «reĝo-suno», estas ofte rigardata kiel la plej grava monarko de Francio.

Sekve, la 16-a jarcento estis ĉefe markita de la nepacigebla rivaleco inter Francio kaj la Habsburgoj, precipe inter Francisko la 1-a kaj la vasta imperio de Karlo la 5-a. Iomete poste komenciĝis la francaj militoj pri religio, pro la rapida disvolviĝo de protestantismo en suda Francio. La klimakso de tiuj militoj estis la amasmurdo de la Sankta Bartolomeo, kiu okazis la 25-an de aŭgusto 1572, sendube per ordono de Katerino de Mediĉo.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Post la murdo de Henriko la 3-a pro fanatika monaĥo en 1589, la domo de Valois formortis. La nova reĝo, Henriko la 4-a, estis eksprotestanto kaj li devis katolikiĝi por fariĝi reĝo. Lia reĝeco markis la komenciĝon de nova dinastio, la Burbonoj. Kun la helpo de sia fidela ministro Sully, Henriko la 4-a sukcesis plifortigi sian reĝlandon post la dolora periodo de la religiaj militoj. Kiam li estis murdita en 1610 de François Ravaillac, lia filo Ludoviko la 13-a heredis potencan kaj prosperan teritorion. Tamen Ludoviko estis relative senvola, kaj plejmulto el la politikaj aferoj estis do fakte traktitaj de lia potencega ĉefministro, la kardinalo Richelieu, kiu sukcese kvietigis la plej tumultemajn sinjorojn.

La filo de Ludoviko la 13-a, Ludoviko la 14-a, fariĝis reĝo de Francio en 1643, sed lia patrino Anno de Aŭstrio regadis ĝis la 7-a de septembro 1651, kiam la francaj instancoj agnoskis, ke la reĝo estis nun sufiĉe aĝa por ekregi. La reĝeco de Ludoviko la 14-a estas kaj glora kaj malfacila periodo por Francio. La multaj militoj ordonitaj de tiu ĉiopova monarko, ekzemple la Sukceda Milito de Hispanio (1701-1714), ja ebligis grandege plifortigi la francan influon en Eŭropo per la gajno de novaj teritorioj ĉe la Pireneoj, la Rejno aŭ ĉe Nordo-Kaleza Markolo. Plie, Ludoviko la 14-a definitive submetis la francan nobelaron kaj kunvenigis ĝin en la nova kastelo de Versajlo, kie li povis efike prigardi ĝin. Tamen, la grandiozeco de la reĝa kortego forte kontrastis kun la mizereco de la loĝantaro.

La francoj estis do iel malpezigitaj, kiam Ludoviko la 15-a, pranepo de la antaŭulo, ricevis la kronon en 1715. Malgraŭ katastrofaj malsukcesoj alilande, ekzemple kun la perdo de la francaj kolonioj en Kanado kaj Barato post la Sepjara milito (1756-1763), la reĝado de Ludoviko la 15-a estas precipe prestiĝa kulture kaj beletre, danke al kelkaj spritegaj pensuloj kiel Voltaire, Rousseau, Montesquieu, Diderot kaj d'Alembert. Ĉiuj tiuj filozofoj havis gravan influon sur la ĉefideologioj de la Franca Revolucio.

Franca Revolucio kaj 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Franca revolucio de 1789.
La 14-an de julio 1789 okazis la okupo de la fortreso Bastille fare de la pariza popolo. Tiel komenciĝis la Franca Revolucio.

Okaze de la fama popola atako kontraŭ la malliberejo Bastille komenciĝis la Franca Revolucio la 14-an de julio 1789. La Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano, skribita je la 23-a de aŭgusto 1789, asertis striktan juran egalecon inter ĉiuj francoj. Malgraŭ la fondo de nova, parlamenta monarkio en 1791, la politika reĝimo radikaliĝis kaj la Unua Respubliko estis establita la 21-an de septembro 1792: la reĝo Ludoviko la 16-a devis rezigni siajn privilegiojn, kaj li estis fine gilotinita la 21-an de januaro 1793.

Libereco gvidanta la popolon pentrita de Eugène Delacroix, en 1833. Tiu pentraĵo solene reprezentas la francan revolucion de 1830.

Napoléon Bonaparte, unue militista heroo, ekregis la junan Respublikon en 1799 kiam li fariĝis Unua Konsulo. Napoléon, danke al siaj elstaraj talentoj, estis kronita imperiestro de la nova Franca Imperio la 2-an de decembro 1804. Sekve, per serio da aŭdacaj militoj, la timinda imperia armeo konkeris aŭ venkis multajn eŭropajn landojn inkluzive de Nederlando, Prusio, Aŭstrio kaj Napolo, kaj enoficigis parencojn de la imperiestro en la okupitaj teritorioj. Post la batalo de Waterloo kaj la fina malvenko de Napoléon, la Viena kongreso de 1815 aranĝis la restarigon de la burbona monarkio kun reĝo Ludoviko la 18-a.

Kvankam nova franca revolucio en 1830 eksigis severan reĝon Karlo la 10-a, la monarkia reĝimo postvivis kaj nur finfine malaperis pro la franca revolucio de 1848, kiam la Dua Respubliko anstataŭis la lastan francan reĝon Ludoviko-Filipo. Tamen, tiu nova Respubliko estis nedaŭra: ĝi finiĝis en 1852 kiam Louis-Napoléon Bonaparte, nevo de la iama imperiestro, organizis per puĉo la fondon de la Dua Imperio, kaj tiel fariĝis Napoleono la 3-a. Tiu reĝimo, kvankam iom premema, estas tute nekomparebla kun la Unua Imperio: la Dua Imperio estis ne militema, kaj efike faciligis la duan industrian revolucion en Francio. Napoléon la 3-a falis pro katastrofa milito kontraŭ Prusio en 1870, kaj la Tria Respubliko estis fondita en 1871.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Mapo de Francio kun ĝiaj kolonioj. (1885)

La Tria Respubliko estas grava, «bela epoko» (Belle Époque) por Francio. Danke al pluraj liberpensaj konsiliprezidentoj kiel Jules Ferry, Léon GambettaPierre Waldeck-Rousseau, la sinsekvaj registaroj agnoskis fundamentajn rajtojn, ekzemple la kunvenan (30-a de junio 1881), gazetaran (29-a de julio 1884), sindikatan (21-a de marto 1884) kaj asocian (1-a de julio 1901) liberecojn. Francaj regimentoj krome ekokupis kaj ekadministris vastan kolonian imperion en okcidenta AfrikoHindoĉinio.

Kvankam Francio estis finfine unu el la venkintoj de la Unua kaj Dua mondmilitoj, la lando kaj la popolo grandege suferis pro la bataloj. Dum la germana okupado de norda Francio (1940-1944), la sudaj teritorioj estis regitaj de marŝalo Philippe Pétain, kiu starigis la famaĉan, germanfavoran reĝimon de Vichy, tiel foriginte la Trian Respublikon.

Post la alianca elŝipigo ĉe Normandio je la 6-a de junio 1944, la franca teritorio estis progresive liberigita kaj konfidita al la «Provizora Registaro» de generalo de Gaulle. Nur post du referendumoj kaj ardaj debatoj akordiĝis la francoj pri nova politika sistemo, la Kvara Respubliko, kiu oficiale validiĝis la 27-an de oktobro 1946. Tiu nova, tre parlamenta reĝimo aperis tamen tute ne adaptita al la sinsekvaj senkoloniigaj krizoj tra la franca kolonia imperio, precipe la Hindoĉina Milito (1945-1954) kaj la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954-1962). Tial generalo de Gaulle, kun la helpo de Michel Debré, fondis la pli prezidentan Kvinan Respublikon la 4-an de oktobro 1958, ankaŭ fariĝinta la unua prezidento de tiu nova reĝimo.

La sinsekvaj prezidentoj de la Kvina Respubliko (Georges Pompidou, Valéry Giscard d'Estaing, François Mitterrand, Jacques Chirac kaj nuntempa Nicolas Sarkozy) ĉefe dediĉis siajn penojn al la franca-germana reamikigo por plifaciligi la konstruon de forta, politika Eŭropa Unio.

Heraldiko kaj aliaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Kvankam tio povas surprizi, Francio, lando kie verŝajne troviĝas la plej granda nombro da blazonoj, ne plu havas oficialan heraldikaĵon. Ĝia nura oficiala simbolo estas (laŭ artikolo 2 de la konstitucio de la 4a de oktobro 1958) ĝia "blua, blanka, ruĝa" flago, sed kiu ne konsistigas respondan blazonon (kiu blazoniĝus: trionigita palise el lazuro, arĝento kaj gorĝo.)

Historie, la blazono de Francio estis tiu de la francaj reĝoj, el lazuro semita de lilioj el oro ekde Kloviso la unua, (sed certigita nur de 1211) "reduktita" en la jaro 1375 al el lazuro kun tri lilioj el oro.

La Franca revolucio de 1789, malblazonema, forgesigis tiun heraldikaĵon kaj iniciatis la trikoloran flagon.

La Unua Imperio reaktualigis heraldikon, kaj Napoleono la 1-a redonis blazonon al Francio, kun Aglo kiel ĉefa bildo – memore al la Romia Imperio – dum lia nepo, Napoleono la 3-a, pligravigis la Abelojn por la Dua Imperio.

Fine de Dua Imperio en 1870, Francio oficiale ne plu havas blazonon. En la la jaro 1912, duonoficialiĝis kreaĵo de la skulptisto Jules-Clément Chaplain. Tiu bildo pluvivis kiel simbolo de la Franca Respubliko danke al peto de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1953, kiu deziris ornami la kunvensalonon per paneloj kun la oficialaj insignoj de ĉiuj ŝtat-membroj. Oni petis la artiston Robert Louis zorgi pri tio, kiu nur iom plibonigis la bildon de Chaplain. Tiu ĉi bildo plu vivas kiel simbolo de la Franca Respubliko nur sur la kovrilpaĝo de la francaj pasportoj.

Multajn pli malpli fantaziajn bildojn oni proponis, sed ĝis nun restas la demando: "kiun blazonon por Francio?"

Administraciaj subdividoj[redakti | redakti fonton]

Ordinara strukturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Regionoj de Francio, Departementoj de Francio, Transmaraj departementoj (Francio) kaj Komunumoj de Francio.
La 22 regionoj de metropola Francio
La 96 departementoj de metropola Francio

Francio enhavas entute 27 administraciajn regionojn (franclingve Régions): 21 troviĝas en kontinenta Francio kaj 5 estas transmaraj regionoj (Régions d'Outre-MerROM): Gvadelupo, Martiniko, Reunio, Franca Gvajanio kaj Majoto. Finfine Korsiko, kvankam ĝi konformiĝas al escepta, pli aŭtonoma statuto (ekzemple kun insula asembleo), estas ankaŭ rigardata kiel regiono.

La regionoj de metropola Francio, do je la nombro de 22, estas Alzaco, Akvitanio, Aŭvernjo, Burgonjo, Bretonio, Centro-Valo de Luaro, Ĉampanjo-Ardenoj, Franĉ-Konteo, Korsiko, Malsupra Normandio, Supra Normandio, Pariza Regiono, Langvedoko-Rusiljono, Limoĝio, Loreno, Sudo-Pireneoj, Nordo-Kaleza Markolo, Luarlandoj, Pikardio, Puatuo-Ĉarentoj, Provenco-Alpoj-Bordo Lazura kaj Rodano-Alpoj.

La regionoj estas sube dividitaj en 101 departementoj (Départements), plejofte numeritaj laŭalfabete. Ĉiu regiono enhavas almenaŭ du departementojn, escepte de la kvin transmaraj regionoj kiu enhavas nur unu, samnoman departementon (Départements d'Outre-MerDOM): referendumo okazis en decembro 2003 pri la forigo de tiu malgracia, dukapa DOM/ROM sistemo, sed la propono estis malakceptita de la transmaraj balotantoj.

La departementoj estas krome subdividitaj en 342 arondismentoj (Arrondissements) kaj en 4035 kantonoj (Cantons). Laste sed ne balaste, la 36.682 komunumoj konstituas la plej multnombrajn kaj la plej bazajn administraciajn dividojn.

Male de la arondismentoj aŭ de la kantonoj, kiuj nur havas formalajn administraciajn funkciojn, la regionoj, departementoj kaj komunumoj ĉiuj posedas lokajn asembleojn: la Regiona Konsilio (Conseil régional) ĉe la regiono, la Ĝenerala Konsilio (Conseil général) ĉe la departemento kaj la municipa konsilio (Conseil municipal) ĉe la komunumo. La kongruaj lokaj ekzekutivoj estas respektive la prezidento de la Regiona Konsilio, la prezidento de la Ĝenerala Konsilio kaj la urbestro. La ŝtataj interesoj estas finfine reprezentataj kaj defendataj de la regiona prefekto ĉe ĉiu regiono, de la prefekto ĉe ĉiu departemento kaj de la subprefekto ĉe ĉiu arondismento.

Ekde 1982, ampleksa sencentralizo de iamaj ŝtataj prerogativoj grandege plivastigis la potencon de la lokaj instancoj. Regionoj, ekzemple, ĉefe prizorgas ekonomian disvolviĝon, profesian formadon aŭ turismon. La departementoj estas komisiitaj de plejmulto el la sociaj financhelpoj, kaj la komunumoj havas respondecon por la kreaĵo kaj la subtenado de la lokaj, bazaj servoj.

Esceptaj transmaraj statusoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Transmaraj kolektivoj (Francio).
Tiu mapo montras ĉiujn francajn transmarajn teritoriojn.

Ekzistas ankaŭ aliaj transmaraj teritorioj, kiuj estas nek departementoj nek regionoj, sed konformiĝas al esceptaj statutoj. Ekde konstitucia revizio en 2003, oni povas klasifiki ilin laŭ tri kategorioj:

Lingvoj en Francio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvoj en Francio.
Lingvoj kaj dialektoj iam parolataj en Francio

En Francio sole la franca lingvo estas oficiala, sed en la lando la popolo parolis diversajn lingvojn kiuj pli malpli emis malaperi ekde kiam la franca fariĝis la oficiala lingvo post la Reĝa edikto Villers-Cotterêts en 1539, kaj precipe dum la 20a jarcento pro trudo de la franca en la lernejoj fakta malpermeso de la “regionaj” lingvoj kaj diversaj sociaj fenomenoj (kiaj ekzemple: hontigo, malsupera sento). Nun laŭ la regionoj la dialektoj kaj lingvoj estas malaperintaj aŭ malaperantaj, komprenataj de nur parto de la loĝantaro kaj parolata de ankoraŭ pli malgranda parto, precipe maljunuloj. En ĉiuj regionoj estas movadoj kiuj penas por pluvivigi la regionajn lingvojn.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Kvina Respubliko (Francio), Franca konstitucio de 1958 kaj Ministraroj de Francio.

La nuna franca konstitucio, kiu fondas la Kvinan Respublikon, estis aprobita per referendumo la 28-an de septembro 1958. Tiu teksto estas la fundamento de la hodiaŭa franca jura sistemo, kaj baziĝas interalie sur la Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano de 1789. Kaŭze de la multaj problemoj de la antaŭa, tre parlamenta Kvara Respubliko, la konstitucio de 1958 ĉefe plifortigas la ekzekutivon kompare kun la Parlamento.

Laŭ la konstitucio, la Prezidento de la Franca Respubliko (Président de la République) estas balotita rekte per universala voĉdono por kvinjara (antaŭe sepjara) mandato. La 5-a artikolo konfidas al la Prezidento ĝeneralan arbitracian potencon por asekuri la respekton de la konstitucio kaj la regulan, senhaltan funkciadon de la oficialaj instancoj. La Prezidento nomumas la ĉefministron, prezidas la ĉiusemajnan registaran konsilion, komandas la militistaron kaj prizorgas internaciajn traktatojn. Li plie rajtas disigi la Nacian Asembleon, iniciati referendumojn aŭ eĉ alproprigi al si esceptaj potencoj en okazo de serioza krizo. La Prezidento loĝas ĉe Palaco Elizeo.

La ĉefministro (Premier ministre) estas elektita de la Prezidento, devige laŭ la politika plimulto ĉe la Parlamento: povas do okazi, ke la Prezidento devu nomumi iun el malsama politika partio. Tia situacio estas relative ofta, ekzemple kun Prezidento Jacques Chirac kaj ĉefministro Lionel Jospin ekde la asemblea disigo de 1997 ĝis 2002. Tio estas ironie kromnomita « kunloĝeco » (cohabitation) de la Francoj. La precipa tasko de la ĉefministro rilatas al la direktado de la registaro: li, akorde kun la Prezidento, devas nomumi la ministrojn kaj sekve kunordigi la registaran agadon. La ĉefministro, ĝis la Kvara Respubliko, estis anstataŭe nomita « Konsiliprezidento ». Li loĝas ĉe Hotelo Matignon.

Skemo de la politika sistemo de la Kvina Respubliko.

Registaro[redakti | redakti fonton]

Demokratia parlamenta reĝimo—duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).

  • Sendependiĝo: 486—unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
  • Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
  • Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958—ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
  • Nacia Himno: La Marseljezo
  • Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En Francio ĉirkaŭ 76% de la loĝantaro vivas en urboj. Samjare la kresko de la loĝantaro estis taksata je 0,38%, kio konsistas el la naskokvanto de 1,227% da la tuta loĝantaro, aldona migra kvanto de 0,066% kaj subtrahita mortokvanto de 0,914%. Ĉirkaŭ 0,451% de francaj beboj mortis, dum la kutima kvanto da beboj naskitaj per virino estas 1,75 (do preskaŭ 2). La meza vivodaŭro estas 78,76 jaroj, dum viroj averaĝe havas 74,85 jarojn antaŭmorte kaj virinoj 82,89 jarojn.[1] La plej multhomaj etnoj en Francio estas la franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska kaj kataluna.

Entute, 33% de la francoj estas ateistoj, dum 90% de la kredantaj francoj apartenas (almenaŭ oficiale) al la katolikismo, 2% al protestantismo, po 1% al judismo kaj islamo, kaj 6% al aliaj religioj.

La franca lingvo estas parolata de 100% de la popolo. Minoritataj lingvoj kun pli ol 500 000 parolantoj estas la okcitana, la germana, la araba, la itala, la portugala, la berbera, la bretona kaj la kataluna. Ĉirkaŭ 99% de la loĝantaro (99% de la viroj kaj ankaŭ 99% de la virinoj) estas legopovigitaj kaj do kapablas legi (kaj skribi).[2]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Franca kulturo.
La majstroverko de Eugène Delacroix nome La Liberté guidant le peuple, laŭ la stilo de la romantikismo, bildigas la historian epizodon de la Franca revolucio de 1830, kaj iĝis simbolo de la Franca Respubliko asociante sian kulturon al unu de la ideoj de ĝia moto: «Liberté, Égalité, Fraternité».

La kulturo de Francio kaj de la franca popolo estis formita per geografio, per profundaj historiaj okazaĵoj, kaj de eksterlandaj kaj internaj fortoj kaj grupoj. Francio, kaj aparte Parizo, ludis gravan rolon kiel centro de alta kulturo ekde la 17-a jarcento, plej elstare por Eŭropo, kaj de la 19-a jarcento por la tuta mondo. De la fino de la 19-a jarcento, Francio ankaŭ ludis gravan rolon en kino, modo kaj kuirarto. La graveco de franca kulturo kreskis kaj malkreskis dum la jarcentoj, depende de ĝia ekonomia, politika kaj armea graveco. Kulturo de Francio hodiaŭ estas markita kaj per grandaj regionaj kaj sociekonomikaj diferencoj kaj de fortaj unuigaj tendencoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)

  • Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
  • Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
  • Inflacio: 0,5% (1999)
  • Senokupa: 11% (1999, takso)
  • Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
  • Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado (Francio).

En Francio Esperanto havas specialan tradicion, ĉar en la franca urbeto Boulogne-sur-Mer okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1905. En la biografio de L. L. Zamenhof skribita de Edmond Privat, la kongreso estas detale priskribita.[3] Aliaj UK-oj en Francio okazis en 1914 – tiu kongreso estis antaŭkomence finigita pro la eksplodo de la Unua Mondmilito –, en 1932, 1950 (ĉiuj tri en Parizo), 1957 (Marsejlo), 1998 (Montpellier) kaj 2015 (Lille).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi-ĉiuj nombroj estas taksataj valoroj por la jaro 2000.
  2. Laŭ takso de 1980.
  3. Vivo de Zamenhof, Edmond Privat, 1920. Projekto Gutenberg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.