Senegambio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Senegalio verde kaj Gambio ruĝe

Senegambio estas esprimo kiu taŭgas por du diferencaj konceptoj, nome:

  • Geografie la regiono kiu estas en la plej okcidenta pinto de Okcidenta Afriko, nome kie kuŝas la ŝtatoj de Senegalio kaj Gambio. Tie estas la riveroj Gambio kaj Senegalo.
  • Politike kaj historie la klopodo unuigi ambaŭ menciitajn ŝtatojn (ĉefe pro la fakto ke Gambio estas tute ene de Senegalio) en unusola kiu nomigus ĉu Senegambio ĉu Senegambia Konfederacio. Tio okazis ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj, sed la unuiĝo ne sukcesis.

La Senegambia Konfederacio[redakti | redakti fonton]

La malsukcesa Senegambia Konfederacio ekzistis ekde la 1-a de februaro de 1982, post traktato inter Senegalio kaj la najbara ŝtato Gambio (kiu troviĝas tute ĉirkaŭita de Senegalio) subskribita la 12an de decembro de 1981. La federacio intencis helpi la kooperadon inter ambaŭ ŝtatoj, sed ĝi estis disigita de Senegalio la 30an de decembro de 1989 (post 9 jaroj) kiam Gambio malakceptis antaŭeniri plie en la unuigo.

Dum tiu mallonga ekzistado, Senegambio estis pragmata unio bazita sur sekureco ambaŭflanka de la interesoj de ambaŭ ŝtatoj. La senegalia registaro timis nacian malstabilecon kaŭzita de sociaj movadoj aŭ insurekcioj en Gambio kaj en sia regiono de Casamance. Tiu timo realiĝis la 30an de julio de 1981, kiam gambiaj maldekstruloj klopodis puĉon kontraŭ la gambia prezidento Dawda Jawara. Pro peto de la prezidento Jawara, la senegalia armeo eniris en Gambion kaj sukcese venkis la insurekcion.[1] Tamen, tiu nova eblo ŝanĝi la reĝimon helpis la unuigon de ideoj kiuj estis disvolvigitaj en la regiono. Léopold Sédar Senghor, unua prezidento de Senegalio, estis unu el "les trois pères" ("la tri patroj") de la Négritude. Senghor kredis je la Negreco ne nur en la senco de la eblo unuigi Senegalion kaj Gambion, sed ankaŭ je la fakto, ke tio estus normala procezo.[2] Spite la mallongdaŭra ekzistado de la Konfederacio, Senegambio estis unu el la afrika unioj pli longdaŭraj de tiu periodo.

La apogo al la procezo de senegambia unuiĝo devenis unurange de la du registaroj kaj de la elitoj de ambaŭ landoj; la baza civitanaro ne estis tre interesitaj en la ideo de la integriĝo.[3] Kiam la minacoj de politika malstabileco ekforiris, ambaŭ landoj revenis al siaj tradiciaj antaŭjuĝoj rilate la alia. La gambianoj, post kiam la puĉo iĝis jam nur historia evento, ektimis pro la perdo de siaj propraj povo, suvereneco kaj identeco sub la submeto al Senegalio. Hughes kaj Lewis, en sia analizo de Senegambio, nombras serion de problemoj pri unuiĝoj kiuj ofte estos malsukcesaj, kiujn tiu unuiĝo kunhavis.[4] En tiu kunteksto, la ĉefa plano sur kiu Senegambio estis formita, tio estas, la reciproka kooperado, markis la komencon de la fino. La oficiala fino de la unuiĝo okazis la 23an de aŭĝsto de 1989, kiam la senegala prezidento Abdou Diouf decidis, ke estis pli bone, ke la Konfederacio disiĝu post malsukcesaj negocadoj porpluhavigi ĝin viva.

Historie[redakti | redakti fonton]

Historie la separiĝo de tiu du landoj devenas kaj estis kaŭzata de la koloniismo kaj de unu el ties plej malhoma kaj malakceptindaj aspektoj, tio estas sklavismo. Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj Francio kaj Britio setligis respektivajn bazojn por la komerco de sklavoj ĉe la riveroj Senegalo kaj Gambio. Kompreneble ambaŭ potencoj rivalegis dum tiu epoko por forigi la alian de tiu mondoregiono. Meze de la 18-a jarcento la britoj jam sukcesis forigi la francojn de la ĉefaj bazoj kaj formis la unuan staton de Senegambio. Inter 1779 kaj 1783 la francoj rekonkeris la regionon kaj disigis la tiaman Senegambion. Meze de la 19-a jarcento ankoraŭ ekzistis klopodoj de Britio por unuigi la regionon danke al iu interŝanĝo de teritorioj, sed tio ne okazis kaj en 1889 oni akceptis la ĝisnunan landlimon. Tio estas Francio kaj Britio akceptis ĝin, ĉar restis por la regionaj popoloj la malfacilon kunvivi kun artefarita limo kiu ne kongruis kun geografio nek kun la etneco aŭ lingveco de la popoloj.

Tio eksplodis post la sendependiĝo de ambaŭ landoj en la 1960-aj jaroj. Ĉiu ribeleto en unu el la du ŝtatoj kontaĝus al la alia. Maldekstra puĉo en Gambio devigis Senegalion interveni favore la okcidentajn fortojn, dum najbaraj maldekstraj reĝimoj klopodis uzi ĉelimajn malstabilojn por ataki de malproksime Senegalion. Krome ankaŭ ekonomio malhelpas, ĉar Senegalio estas protekta ŝtato kiu favoras la ekonomian interŝanĝo kun Francio, dum Gambio ne; tio okazigas ekonomian "militon" inter ambaŭ ŝtatoj.

Geografia koncepto[redakti | redakti fonton]

Megalitaj cirkloj de Senegambio.

Post la disiĝo de la Konfederacio, la nomo de Senegambio pluestis uzata por aludo al la geografia regiono kie estas la respublikoj de Senegalio kaj Gambio, trapasata de la basenoj de la riveroj Senegalo kaj Gambio.

La Megalitaj cirkloj de Senegambio formas parton de la Monda Heredaĵo de UNESKO.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hughes kaj Lewis p. 228
  2. Hughes kaj Lewis p.234
  3. Hughes kaj Lewis p. 236
  4. Hughes kaj Lewis p.239

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]