Prezidanto
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto laŭ PIV estas
- tiu, kiu gvidas kunvenon aŭ kunsidon (la posteno finiĝas fine de la kunveno),
- la plej supera estro de asocio, organizaĵo, societo ktp. (elektita por antaŭe difinita daŭro de kelkaj monatoj aŭ jaroj),
- la plej supera reprezentanto de respubliko – por emfazi ke oni intencas ĉi tiun signifon oni povas diri ŝtatprezidanto.
En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "prezidanto (de la registaro)".