Karakalpakstano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karakalpakstano
uzbeke: Qoraqalpog‘iston Respublikasi, karakalpake: Qaraqalpaqstan Respublikasi
aŭtonoma respubliko
Ayaz Kala fortress Khorezm.JPG
Fortreso Ayaz Kal en ĥanato Ĥorezmo
Flag of Karakalpakstan.svg
Coat of arms of Karakalpakstan.svg
Blazono
Lando Flago de Uzbekio  Uzbekio
Riveroj Amudarjo, Sirdarjo
Ĉefurbo Nukus
Areo 164 900,0 km² (16 490 000 ha)
Loĝantaro 1 727 813 (komence de 2008)
Denseco 10,48 loĝ./km²
Dezerto Kizilkumo
Horzono UTC (UTC+4)
ISO 3166-1 UZ-QR
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Karakalpakstan
Karakalpakstan map.png

Karakalpakstano (karakalpake Qaraqalpaqstan Respublikasi, Qaraqalpaqstan [nova latinalfabeta literumo]; Қарақалпақстан Республикасы, Қарақалпақстан [malnova cirilalfabeta literumo]; uzbeke Qoraqalpog‘iston Respublikasi, Qoraqalpog‘iston), oficiale Respubliko KarakalpakstanoRespubliko Karakalpakio, estas aŭtonoma respubliko en la okcidento de Uzbekio, proksime de la lago Aralo. Ĝi kovras areon de 164 900 km² kaj komence de la jaro 2008 en ĝi vivis 1 727 813 loĝantoj. La ĉefurbo estas Nukus.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oriente de la areo situas la dezerto Kizilkumo, okcidente la ebenaĵo Ustjurt, kaj meze la delto de la rivero Amudarjo.

La akvo en la lago Aralo dum la lastaj jardekoj pli kaj pli malmultiĝis, ĉar la antaŭaj alfluoj per la riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo pro tre fortiĝinta akvigo de kotonoplantejoj kaj aliaj agrikulturaj areoj ne plu atingas la lagon. Tio en la lastaj jardekoj gvidis al fortaj ekologiaj ŝanĝoj en la tuta regiono, al klimataj kaj geologiaj ŝanĝoj - sume al ekologia katastrofo. La bordoj de la lago retiriĝis de la tradiciaj havenurboj kaj ripozlokoj. Granda nombro de ŝipoj nun seke kuŝas sur sabla kaj sala fundo de la lago, anstataŭ en la akvo, kaj donas la impreson kvazaŭ temus pri "ŝipa tombejo".

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro je po triono konsistas el karakalpakoj, el uzbekoj kaj kazaĥoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La aŭtonoma respubliko havas propran parlamenton, propran ministraron kaj propran flagon. La karakalpaka lingvo kaj la uzbeka lingvo estas la du oficialaj lingvoj de la regiono.

Unu el la vicgvidantoj de la Parlamento de Uzbekio (Oliy Majlis) estas reprezentanto de la aŭtonoma respubliko - ĉiam tiu, kiu momente estas la gvidanto de la Parlamento de Karakalpakistano (Joqargʻi Kenʻes).

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Karakalpakstano estas dividita en 14 distriktojn (karakalpake rayon laŭ la paralela rusa vorto, uzbeke tuman) kaj en 7 eksterdistriktajn urbojn (karakalpake qalas, uzbeke shahar). La eksterdistriktaj urboj estas Beruniy (uzbeka nomo; karakalpake Biruniy), Nukus (No'kis), Taxiatosh (Taxıyatas), Toʻrtkoʻl (To'rtku'l), Xoʻjayli (Xojeli), Chimboy (Chimbay) kaj Qoʻngʻirot (Qon'rat). La distrikto Kegeyli en sia nuna formo ekestis en 2004 per kunigo de la antaŭaj du distriktoj Kegeyli kaj Boʻzatov (Buzatov; ĉefloko estis Qozonketkan/Qazanketken).

distriktoj de Karakalpakstano
n-ro distrikto ĉefloko n-ro distrikto ĉefloko n-ro distrikto ĉefloko n-ro distrikto ĉefloko distriktoj de Karakalpakstano ekde 2004
1 Amudaryo
A'mu da'rya
Mangʻit
Man'g'ıt
5 Kegeyli
Kegeyli
Kegeyli
Kegeyli
9 Qongʻirot
Qon'rat
Qongʻirot
Qon'rat
13 Toʻrtkoʻl
To'rtku'l
Toʻrtkoʻl
To'rtku'l
2 Beruniy
Biruniy
Beruniy
Biruniy
6 Moʻynoq
Moynaq
Moʻynoq
Moynaq
10 Qoraoʻzak
Qarao'zek
Qoraoʻzak
Qarao'zek
14 Xoʻjayli
Xojeli
Xoʻjayli
Xojeli
3 Chimboy
Chimbay
Chimboy
Chimbay
7 Nukus
No'kis
Oqmangʻit
Aqman'g'ıt
11 Shumanay
Shomanay
Shumanay
Shomanay
la uzbekaj nomoj estas la uzbekaj, la subaj la karakalpakaj/small>
4 Ellakqala
Ellikqala
Boʻston
Bustan
8 Qanlikoʻl
Qan'lıku'l
Qanlikoʻl
Qan'lıku'l
12 Taxtakoʻpir
Taxtako'pir
Taxtakoʻpir
Taxtako'pir

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1924 la nordo de la regiono kun la regiono de la dezerto Kizilkumo apartenis al la Kirgiza ASSR ene de la Rusia Soveta Socialisma Respubliko - la nuna Kazaĥio. La sudo de Karakalpakstan ĝis la jaro 1924 estis parto de la Ĥorazma Popola Soveta Respubliko (ĝis 1920 Ĥanlando de Ĥiva). Ekde la 27-a de oktobro 1924 la nordo kaj sudo konsistigis komunan administran regionon - unue kiel aŭtonoma oblasto, ekde la 20-a de marto 1932 kiel Karakalpaka Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, post la 5-a de decembro 1936 kiel parto de Uzbeka SSR, kaj post 1991 de la postsocialisma Respubliko Uzbekio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas la prenado de nafto kaj gaso, de saloj kaj fosfatoj el la tero, la akvige subtenata kultivo de kotono kaj rizo, la bredado de ŝafoj kaj silkraŭpoj kaj la tekstila industrio - surbaze de la produktata lano kaj silko.

Por havi sufiĉan akvon por la kultivo de kotono, ordonita de Jozef Stalin, granda kvanto el la akvo de la riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo estis forkondukita en sennombrajn kanaletojn, tiel ke multe maltro da rivera akvo atingas la lagon Aralo, kiu sekve pli kaj pli malaperas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]