Vatikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Vatikano (apartigilo)
Status Civitatis Vaticanae (latine)
Stato della Città del Vaticano (itale)
Ŝtato Vatikano
Flago de VatikanurboFlago de Vatikano
(Detaloj)
Blazono de Vatikanurbo
(Detaloj)
Nacia himno: Inno e Marcia Pontificale
Nacia devizo: neniu
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vatikanurbo1
Ĉefa(j) lingvo(j) latina, itala
Plej ofta(j) religio(j) katolika
Areo
 % de akvo
0,44 km²
0,0 %
Loĝantaro 925
Loĝdenso 2,093/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .va
Landokodo VA
Telefona kodo 379
Politiko
Politika sistemo elektebla teokratia monarkio
Ŝtatestro Francisko
Ĉefministro Tarcisio Bertone
Nacia tago ĉiam la tago de la elekto de la papo
Sendependiĝo 11-a de februaro 1929
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio neniu

notoj = 1 Vatikanurbo estas urboŝtato

v  d  r
Information icon.svg

VatikanurboVatikano estas politika unuo sur la teritorio de itala ĉefurbo Romo, kaj estas la centro de la katolika eklezio. Ĝi estas la plej malgranda internacie agnoskata ŝtato de la mondo. Al Vatikano apartenas tri temploj, palacoj kaj vilaoj sur la teritorio de Romo kaj ĉirkaŭaĵoj. Heredaĵoj estas interalie la placo Sankta Petro, la palacoj de Sankta Petro, de Sankta Karlo, kaj la Belvedero.

En Vatikano, parto de Romo, estas la preĝejo, palaco, muzeo kaj biblioteko de la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La muzeo havas, interalie, artaĵojn de Rafaelo kaj Mikelanĝelo. Antaŭ la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento, la papo regis parton de Italio, do iasence Vatikano antaŭe estis multe pli granda.

En la 1-a jarcento Vatikano situis ĉe la rando de Romo, la loko de rubejoj kaj la enterigejo de kristanaj martiroj – ekzemple, Sankta Petro. La granda preĝejo de Sankta Petro nun tie staras.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ŝtata teritorio entenas la vatikanan monteton ĉirkaŭitan de murego kaj la placon Sankta Petro. En Vatikanurbo troviĝas interalie:

Mapo de Vatikanurbo

Krome jenaj konstruaĵoj kaj terenoj estas eksterteritoriaj posedaĵoj de la eklezia ŝtato, kvankam ne parto, de la vatikana ŝtatteritorio:

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

El la 932 homoj, kiuj vivas en Vatikanurbo, 543 havas la vatikanan civitanecon (inter kiuj estas ekzakte 110 svisaj gardistoj — portempaj civitanoj, kaj ĉirkaŭ 50 laikuloj). La vatikana civitaneco estas ĉiam donata nur portempe kaj ligita al funkcio. Ĝi neniam anstataŭas naturan civitanecon. Ĝi estas donata al la altaj anoj de la kurio, la anoj de la papa Svisa Gvardio kaj al ĉiuj kardinaloj loĝantaj en Vatikanurbo aŭ en Eomo, krome al tiuj, kiuj per aparta permeso de la papo daŭre loĝas en Vatikanurbo. Ĉirkaŭ 40 % de la civitanoj ne loĝas en Vatikanurbo aŭ en Romo. Temas pri la papaj senditoj kaj delegitoj, kiuj ricevas la vatikanan civitanecon por la daŭro de sia misio.

Loĝas en Vatikanurbo la papo kaj liaj kardinaloj, prelatoj kaj svisgardistoj. El la 3 000 dungitoj preskaŭ neniu loĝas en Vatikanurbo mem. La plej multaj dungitoj estas registaranoj, ceremoniestroj, vendistoj, restoraciistoj, kuiristoj, oficistoj, presistoj, dungitoj de la ŝtata banko (Vatikana banko) aŭ purigistoj. Eblas ordigi la dungitojn en kvin grupojn:

  • Domservistaro: kuiristoj, purigistoj, servistoj kaj tiel plu.
  • Klerikularo: pastroj, kiuj prizorgas grandan parton de la administraciaj kaj arthistoriaj taskoj.
  • Sekureco: papa svisgardistoj, ĝendarmoj kaj kontrolistoj por preĝejoj kaj muzeoj.
  • Radio kaj amaskomunikiloj: eldonistoj de la L'Osservatore Romano kaj de Radio Vatikana kaj de Centro Televisivo Vaticano.
  • Instruistoj por la universitatoj ligitaj al la Vatikano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La oficiala sidejo de la papoj estis ĝis la 14-a jarcento ne la Vatikano, sed la palaco de la Laterano. Vatikano (mons vaticanus) nomiĝis unue monteto ĉe la dekstra riverbordo de la Tibero. Tie troviĝis en la antikvo la cirko de la imperiestro Nero, kie okazintus mortigoj de multaj kristanoj kaj judoj. Norde de la cirko troviĝis malgranda tombejo, sur kiuj laŭdire estis entombigita la apostolo Petro. Jam iom poste oni starigis tie monumenton kaj en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la granda konstruigis en tiu loko la tombopreĝejon Sankta Petro. Tiel la Vatikano iĝis pilgrimadcelo por honori Sanktan Petron. En la fruaj jarcentoj estiĝis aliaj konstruaĵoj sur la monteto, ĉefe tiel nomataj scholae, kiuj proponis loĝejojn, kapelojn kaj tombejojn al diversnaciaj pilgrimuloj, sed estis ankaŭ fortikaĵoj. Sub la papo Leono la 4-a estis starigitaj pli grandaj fortikaĵoj ĉirkaŭ la tuta pilgrimejo (Leonurbo).

Post la falo de la romia imperioj la papoj postulis refere al la tiel nomata, en la 15-a jarcento kiel falsaĵo rekonata, donaco de Konstanteno, la mondan regadon super la teritorio ĉirkaŭ Romo, kiu tiel iĝis la kerno de la estonta Papa Ŝtato. En la jaro 751 la Pipina donaco definitive certigis tiun ŝtaton. Papoj tamen ne loĝis en Vatikano, sed daŭre en la Laterana palaco kaj la katedralo de la papo, kiel episkopo de Romo, estas ĝis nun la Laterana baziliko.

Nur fine de la 14-a jarcento, post la reveno de la papoj el Avignon en 1377 kaj la fino de la granda okcidenta skismo en 1417 la Vatikana monteto iĝis la oficiala papa sidejo kaj centro de la papa ŝtato kaj de la tuta katolika eklezio.

Post la skismo per grandaj konstruprojektoj oni celis montri la novgajnitan unuon de la eklezio. Nikolao la 5-a desegnigis meze de la 15-a jarcento grandajn konstruplanojn, kiuj estis nur parte realigitaj de li kaj de liaj posteuloj. En la sekvaj jarcentoj estiĝis parte planitaj, parte simple necesaj preĝejoj, kapeloj, administraciaj konstruaĵoj, fortikaĵoj, loĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj sur la vatikana monteto.

En 1506 komenciĝis la laboroj por la baziliko de Sankta Petro. En 1589 Siksto la 5-a mendis la konstruon de la apostola palaco, kiu ĝis nun estas la loĝejo de la papo kaj entenas la ĉefajn administraciojn. En 1626 estis inaŭgurita la baziliko de Sankta Petro, sed la konstrulaboroj daŭris ĝis la jaro 1650. Iom poste la placo de Sankta Petro ricevis sian nuntempan formon.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la Vatikano,
foto de la fratoj D'Alessandri

La Vatikano estas teokrata ŝtato. La papo disponas absolutan potencon (ekzekutivan, leĝdonan kaj justican). La ekzekutiva potenco estas delegita al guberniestro, kiu estas ankaŭ diplomata reprezentanto. Papa komisio de kvin ĝis sep kardinaloj ricevas delegitecon por la leĝdona potenco. La institucioj de la Vatikano havas konstitucion, kies unua versio estis verkita de Pio la 11-a en la periodo de la Lateranaj Traktatoj. Nuntempe la Vatikanon regas la fundamenta leĝo de la 22-a de februaro 2001. Ĝiaj leĝoj estas konservitaj en la Acta Apostolicae Sedis.

La ŝtatformo estas elektita monarkio, tio estas ke la ŝtatestro estas elektita kaj enposteniĝas ĝis sia morto.

La vatikana civitaneco ne esprimas nacian apartenecon. Ĝi estas ligita al funkcio en la Vatikano aŭ ĉe la Apostola Seĝo. Tial ĝi ĉiam aldoniĝas al nacia civitaneco. Kiam ĉesas la funkcioj, ĉesas ankaŭ la vatikana civitaneco. La civitaneco estas ankaŭ donita al la edzo aŭ edzino kaj al la familio (gepatroj, gefiloj kaj gefratoj) de oficisto de la Vatikano. Knaboj perdas la profiton de la civitaneco kiam ili estas 25-jaraĝaj, knabinoj kiam ili edziniĝas.

La ŝtato Vatikanurbo kaj la Apostola Seĝo estas proksime ligitaj, sed malsamaj internacijuraj subjektoj. La Vatikanurbo, kvankam suverena ŝtato, ne havas diplomatajn rilatojn kun iu alia ŝtato, sed lasas tion al la Apostola Seĝo, registara organo de la katolika eklezio. Tiu disponas pri seĝo de nemembro observanta ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Vatikanurbo estas la ununura komplete suverena ŝtato, kiu ne estas membro de UN.

La Vatikano esprimis sian deziron aliĝi al la regiono de Schengen.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Palaco de la registaro

En 2002, la deficito de la Vatikano atingis 13,5 milionoj da eŭroj por 216 milionoj da enspezoj. La elspezoj estas ĉefe la salajroj de la 2.600 dungitoj (inter kiuj estas ĉirkaŭ 750 sacerdotoj).

Krom turismaj enspezoj la eldono de poŝtmarkoj kaj de moneroj ŝatataj de kolektantoj kaj la vendado de publikaĵoj, enspezoj devenas de investoj financaj (32 milionoj da eŭroj de kromvaloro en 2002) kaj konstruaĵaj (12,9 milionoj da eŭroj).

Alia financa enspezo estas la Petra pfenigo, kiu atingis 50 milionojn da eŭroj en 2002, eĉ se nur parto de tiu sumo aliĝas al la buĝeto de la Vatikano. Ĝia deveno originas en la 8-a jarcento, kiam la anglosaksoj eksendis jaran sumon al la papo. Tiu uzo poste disvastiĝis al aliaj eŭropaj landoj kaj estis rekonata oficiale de la papo Pio la 9-a la 5-an de aŭgusto 1871 en la encikliko Sæpe venerabilis.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kiel seĝo de katolikismo la Vatikano havas tre gravan kulturan influon. Ĝi ankaŭ havas mem kulturan agadon, kiel ekzemple radio stacio, kiu elsendas en pluraj lingvoj.

La dek unu muzeoj de la Vatikano posedas ne nur riĉajn artokolektojn sanktajn kaj laikajn, sed ankaŭ antikvaĵojn etruskajn kaj egiptajn kaj verkojn de pentristoj, interalie de Mikelanĝelo. Ili estis fonditaj de Klemento la 14-a en la 18-a jarcento.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj de Vatikanurbo estas:[1]

Vatikano kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]