La dinastio Reuß estis germana nobela familio, kiuj ĝis 1918 regis plurajn malgrandajn princlandojn en la teritorio de hodiaŭa Turingio. Laŭ tradicio, ĉiu vira dinastiano portas la nomon Henriko, germane Heinrich. Por distingi ilin, ĉiuj Henrikoj (ne nur la regantaj monarĥoj!) estas numeritaj, ekzemple Henriko la 27-a (Reuß jüngere Linie), la lasta reganta princo, kaj liaj filoj Henriko la 40-a, Henriko la 43-a kaj Henriko la 45-a.