Palaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Belau, Palau
Palaŭo
Flag of Palau.svg
(Detaloj)
Seal of Palau.svg
(Detaloj)
Nacia himno: Belau rekid
Palau on the globe (Southeast Asia centered) (small islands magnified).svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ngerulmudo
Oficiala(j) lingvo(j) Palaŭa, angla
Areo
 % de akvo
459 km²
0 %
Loĝantaro 2 013
Loĝdenso 46 /km²
Loĝantoj 21 108
Vivolongo 72
Horzono UTC+9:00
Interreta domajno .pw
Landokodo PW, PLW
Telefona kodo +680
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Tommy Remengesau
Sendependiĝo disde Usono 1-a de oktobro 1994
Ekonomio
Valuto Usona dolaro (USD)
v  d  r
Information icon.svg

Palaŭo (palaŭe: Belau, angle: Palau), oficiale Respubliko de Palaŭo (palaŭe: Beluu er a Belau, angle: Republic of Palau), estas lando en Oceanio, sur areo de la Karolinaj Insuloj, en la Pacifika oceano. Ĝi troviĝas en Mikronezio, oriente de Filipinoj, norde de Indonezio kaj okcidente de la Federacio de Mikronezio.

La teritorio de Palaŭo estas insularo konsitanta el 8 ĉefaj insuloj (kaj proskimume 250 malgrandaj), el kiuj la plej granda estas Babeldaob kaj la plej loĝata estas Koror. Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn[1].

Palaŭo sendependiĝis de Usono la 1-an de oktobro 1994, sed estas en libera asocio kun ĝi: Usono provizas al tiu lando defendon, subvenciojn kaj sociajn servojn.

La palaŭa flago estas unika, ĉar male al ekzemple la flago de Japanio, la disko ne simbolas la sunon, sed la lunon en nokta ĉielo.

Tradicia palaŭa kabano (2012)

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1994 Palaŭo estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociigo iugrade ligas ĝin al Usono.

Johnson Toribiong estas Palaŭa advokato kaj politikisto, kaj iĝis Prezidento de Palaŭo, sekve al sia venko en la prezidenta balotado de Novembro 2008. La balotantaro malakceptis lin en la prezidenta balotado de Novembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Palaŭo

Situo[redakti | redakti fonton]

Geografie, ĉiuj palaŭaj insuloj apartenas al la Karolina insularo, en Mikronezio, en la orienta parto de Pacifiko. La najbaraj landoj kaj insularoj estas Marianoj nordoriente, Federacio de Mikronezio okcidente, Indonezio sude kaj Filipinoj okcidente.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

La plej granda insulo estas Babeldaob, en kiu troviĝas 10 el la 16 ŝtatoj de Palaŭo, la urbo Melekeoko, la ĉefurbo Ngerulmudo kaj la internacia flughaveno Roman Tmetuchl. La plej loĝata insulo estas Koror, kiu estas ligita al Babeldaob per ponto.

Administraj dividoj[redakti | redakti fonton]

Palaŭo estas dividita en 16 ŝtatojn[2]:

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Palaŭo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Rock Islands (Rokinsuloj)

La 25-an de septembro 2009 Johnson Toribiong, la prezidanto de la lando anoncis dum seanco de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri malpermeso de ĉia komerca ŝarkokaptado en maroj de la respubliko. Ankaŭ la prezidanto alvokis al tutmonda malpermeso de uzado de ŝarkonaĝiloj, kaj al ĉeso de la praktiko de forigo la naĝiloj. Protektita zono havas proksimume 600 000 kvadratajn kilometrojn de oceano kaj tie vivas 130 minacataj specioj de ŝarkoj. Tiutempa aera enketo trovis fiŝkaptadon fare de 70 ŝipoj en la zono, la plimulto de ili kontraŭleĝe.

Ekspertizistoj opinias, ke palaŭa ekonomio nur profitos pro tiu malpermeso, ĉar plimulton da siaj enspezoj la lando ricevas danke al turismo. Ŝarkoj allogos plonĝistojn kaj helpos sanigi koralajn rifojn kaj ekologiajn sistemojn[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CIA - The World Factbook (angle). Alirita 10-an de aprilo 2013.
  2. Palau Sixteen States (angle). Alirita 30-an de majo 2013.
  3. Palaŭo: pioniro de ŝarkorifuĝejo esperante