El-Ninjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Niño)
Saltu al: navigado, serĉo

El-Ninjo (hispane, El Niño ([el ninjo] "la infano" en la hispana lingvo) estas varma pacifika ekvatora marfluo, aperanta foje dum kelkaj jaroj. Dum lastaj jardekoj estis fiksitaj cikloj de El-Ninjo: 1982–83, 1986–87, 1991–1993, 1994–95, 1997–98, t.e. averaĝe post ĉiuj 3-4 jaroj[1].

Oni konas tiun klimatan fenomenon ne nur pro la varmaj interoceanaj akvofluoj, sed ankaŭ pro la apero de planedaj misfunkcioj, la tergloba kaj la maraj sistemoj afektiĝas, ĉefe la pacifika kaj ekvatora, ĝenerale inter decembro kaj marto. La apero de la varmaj akvofluoj en la Pacifiko estis identigitaj de peruaj fiŝkaptistoj antaŭ kelkaj jarcentoj; ili nomis la fenomenon “el niño” (la infano) pro religia festo dum la Kristnasko, fine de decembro.

Tiu ĉi fenomeno prezentiĝas ĉiujn du – sep jarojn; ĝi identiĝas pro la nenormalaj temperaturaj kondiĉoj sur la maro kaj atmosfero, kiuj daŭras proksimume dek du al dek ok monatojn.

La fenomeno ekas proksime de Aŭstralio kaj Indonezio en la tropika Pacifika Oceano kaj la atmosfera premo ŝanĝas kaj kreskigas la rapidecon de la pacifikaj ventofluoj kaj la pluvoj transiras al aliaj tropikaj regionoj.

Dum normalaj kondiĉoj, ankaŭ nomataj “no-niño” (ne-infano), la orientaj ventoj alportas grandan kvanton da akvo kaj varmo al okcidenta oceana parto, la mara nivelo konsekvence estas proksimume kvindek centimetrojn pli alta en Indonezio ol en la perua kaj ekvatora marbordoj. Krome la temperatura diferenco inter la du pacifikaj lokoj estas 8 gradoj.

En jaroj, kiam El-Ninjo forestas, laŭ tuta pacifika bordo de Sudameriko pro leviĝo de malvarmaj profundaj akvomasoj, kaŭzita de surfaca malvarma perua fluo, temperaturo de oceana supraĵo estas 15 - 19 °C. Dum El-Ninjo la temperaturo altiĝas je 6-10 gradoj. Dum tio en regiono de ekvatoro la fluo pli varmiĝas, ol ordinare. Tial alizeaj (pasataj) ventoj malplifortiĝas aŭ tute forestas. Varmiĝinta akvo disfluante en diversajn direktojn iras reen al amerika bordo. Aperas anomalia konvekcio, kaj al Centra kaj Suda Amerikoj atakas pluvegoj kaj uraganoj.

Anomalia vetero sur la Tero dum El-Ninjo: En tropiko okazas plioftiĝo de pluvoj en regionoj orientaj de centra parto de Pacifiko kaj maloftiĝo en norda Aŭstralio, en Indonezio kaj en Filipinoj. En decembro-februaro enormaj pluvoj okazas en borda parto de Ekvadoro, en nord-okcidento de Peruo, en suda Brazilo, centra Argentino kaj ekvatora, orienta parto de Afriko, sed dum junio-aŭgusto - en okcidento de Usono kaj en centra parto de Ĉilio.

Apero de El-Ninjo kaŭzas anomaliajn temperaturojn de aero en la tuta mondo. En tiuj jaroj okazas la plej altaj temperaturoj. Pli varma ol ordinara vetero en decembro-februaro estis en sud-orienta Azio, en Fora Oriento, Japanio kaj Japana Maro, en sud-orienta Afriko kaj Brazilo, en sud-oriento de Aŭstralio. Eksterordinaraj temperaturoj estas konstatitaj ankaŭ en junio-aŭgusto en okcidenta bordo de Suda Ameriko kaj sud-orienta Brazilo. Pli malvarmaj vintroj (decembro-februaro) okazas en sud-okcidenta bordo de Usono.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Plej ofte El-Ninjo aperas ĉirkaŭ Kristnasko, la naskiĝo de la infano Jesuo. "Infano" estas niño en la hispana.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kompleta statistiko ekde 1950, por la regiono nomata "3.4", estas trovebla ĉe NOAA angle
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/01, paĝo 13: El Niño perturbas tutmondan klimaton verkita de Gérard Fleuter.