Nord-Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
조선민주주의인민공화국
Chosŏn minjujuŭi inmin konghwaguk
Korea Demokratia Popola Respubliko
Flago de KDPR
(Detaloj)
Blazono de KDPR
(Detaloj)
Nacia himno: Patriota Kanto (Aegukka)
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pjongjango
Oficiala(j) lingvo(j) korea
Areo
 % de akvo
120,500 km²
4,87 %
Loĝantaro 23.301.725 (2007)
Loĝdenso 190 /km²
Loĝantoj Koreoj
Horzono UTC+8:30
Interreta domajno .kp
Landokodo KP
Telefona kodo 850
Politiko
Politika sistemo Ĝuĉe-ideologia socialista respubliko
Nacia tago 9-an de septembro
Sendependiĝo disde Japanio 15-an de aŭgusto 1945
Ekonomio
Valuto Nordkoreia ŭono (KPW)
MEP laŭ 2006
– suma $22,85 mlrd
– pokapa $ 1.007
v  d  r
Information icon.svg
Transskribo
Hangeŭlo 조선민주주의인민공화국
Ĉina skribo 朝鮮民主主義人民共和國
Reviziita transskribo Joseon Minjujeui Inmin Gonghwaguk
McCune-Reischauer Chosŏn Minjujuŭi Inmin Konghwaguk
Esperanta transskribo Ĉoson Minĝuĝui Inmin Konghŭaguk

Nord-KoreioNord-Koreujo (Chosŏn) aŭ oficiale Korea Demokratia Popola Respubliko estas lando en orienta Azio, en la norda parto de Korea duoninsulo. Ĝi limas la Ĉinan Popolan Respublikon en la nordo kaj Rusion en la nordoriento. En la sudo ĝi limas Sud-Koreion. En ĝia okcidento situas la Flava Maro kaj en la oriento la Japana Maro. La ĉefurbo estas Pjongjango.

KPDR kreiĝis la 9-an de septembro 1948 kiel popoldemokratia ŝtato. La potenco apartenas al la Korea Laborista Partio kun ĉapitro je ĉefa sekretario CK Kim Ĝong-un.

Ŝtata nomo[redakti | redakti fonton]

Administrata strukturo[redakti | redakti fonton]

North Korea 1996 CIA map.jpg

Urboj direktadministrataj de regado[redakti | redakti fonton]

Provincoj[redakti | redakti fonton]

Specialadministrataj regionoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1-a jarcento a.K. ĝis 7-a jarcento: vidu Kogurjo regno.

Ekde la komenco de la 20-a jarcento ĝis 1945 Koreio estis sub la rego de Japanio. Post la Dua mondmilito la liberigitan Koreion okupis denorde sovetiaj trupoj kaj desude — usonaj. Ĉar la du ŝtategoj ne sukcesis interkonsenti, en ambaŭ partoj formiĝis registaroj, proklamintaj sian tutlandan potencon (1948). La tensioj inter la nordo kaj la sudo kreskis ĝis eko de interna milito kun grandioza internacia partopreno.

Korea milito 1950-1953[redakti | redakti fonton]

Korean war 1950-1953.gif

Neŭtraleco de la ĉi-suba alineo estas diskutata.

En 1950 Nord-Koreio atakis Sud-Koreion kaj okupis preskaŭ la tutan landon. Tiam Usono kaj aliancanoj decidis en la UN (Sovetunio ne partoprenis) milithelpi Sud-Koreion. Post tio Sud-Koreio okupis preskaŭ la tutan Nord-Koreion kaj atingis eĉ la limon de Ĉinio. Tiam Ĉinio sendis "volontulojn" por helpi Nord-Koreion. La milito daŭris en 1951-1953 preskaŭ ĉe la nuna limo. Meze de 1953 oni silentigis la armilojn....

Ekde 1953 (fino de la korea milito) estas pacvartistoj inter la du koreaj ŝtatoj. Ili deĵoras en Panmunjom. Panmunjom estas urbo sur la senarmila linio inter la du koreaj ŝtatoj. Soldatoj el Svislando kaj Svedio deĵoras en la Sudo. En la Nordo deĵoris Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Ĉar Pollando demokratiiĝis kaj ĉar Ĉeĥoslovakio disiĝis, Nord-Koreio forpelis iliajn soldatojn. Do en 2008 restas nur Svedoj kaj Svisoj sude. En 2008 neniu pactraktato ekzistas. Nur ĉeso de batalo inter la du koreaj landoj.

En la plej norda stacidomo de Sud-Koreio Imjingang oni vidas multajn paperetojn, kiuj entenas mesaĝojn, kiuj esprimas deziron pri reunuiĝo de la duoninsulo

Ekzistas turismaj ekskursoj por iri al Panmunjom el Seulo (80km), sed Sud-Koreoj devas obteni permeson ĉe sia registaro por aliĝi, kaj tio ne ofte okazas.

Nukleaj armiloj[redakti | redakti fonton]

Nord-Koreio posedas teknologiojn por produkti mezdistancajn raketojn kaj vendas tiajn raketojn al kelkaj landoj de la "tria mondo". Ĝi ankaŭ havas teknologion por produkti nukleajn armilojn, kion konfirmis la subtera testo, okazigita la 9-an de oktobro 2006.

La testa nuklea eksplodo kun potenco de ĉ. 5-15 kilotunoj indignigis loĝantojn de multaj landoj. Samtempe Nord-Koreio insistas pri sia rajto posedi nukleajn armilojn kaj klarigas, ke ĝi okazigis la teston pro la premo kaj milita minaco flanke de Usono. "Kvankam KPDR okazigis nuklean teston pro Usono, ĝi plu senŝanĝe deziras malnukleigi la Korean duoninsulon per dialogo kaj interparoloj", — anoncis respondeculo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj la 11-an de oktobro 2006[1], aludante la usonajn trupojn en la sudo de la duoninsulo, kiuj disponas pri nukleaj armiloj.

Registaro[redakti | redakti fonton]

Korea Laborista Partio gvidas Nord-Korean ŝtaton kaj socion. Gvidanto de la partio estas k-do Kim Jong-un kaj li samtempe estas ĉefkomandanto de la popola armeo. Laŭ la Konstitucio de DPRK, ŝtata supera kaj leĝdona organo estas la Supera Popola Asembleo kaj ĝia Prezidio. Prezidanto de la Prezidio de Supera Popola Asembleo estas ŝtatestro de la lando. Nuna prezidanto estas k-do Kim Yong-nam.

Plenuma kaj administra supera organo de la lando estas Konsilio de Ministroj (registaro). Ĉefministro estas k-do Pak Pong-ju.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DPRK Foreign Ministry Spokesman on U.S. Moves Concerning Its Nuclear Test