Taĝikio
Respubliko Taĝikistano Ҷумҳурии Тоҷикистон جمهوری تاجیکستان |
|
Flago de Taĝikio | |
Nacia himno: Surudi milli | |
Nacia devizo: neniu | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Duŝanbeo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | taĝika |
Plej ofta(j) religio(j) | Islamanoj (plejmulto), kristanoj, ateistoj, judoj ka. |
Areo % de akvo |
143,100 km² 0,3 % |
Loĝantaro | 7.163.506 (2005) |
Loĝdenso | 50 /km² |
Horzono | UTC+5 (somere +6) |
Interreta domajno | .tj |
Landokodo | TJ |
Telefona kodo | 992 |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | Prezidento Emomalii Raĥmon |
Ĉefministro | Okil Okilov |
Nacia tago | 9-a de septembro |
Sendependiĝo | 9-a de septembro 1991 (de Sovetunio) |
Ekonomio | |
Valuto | Somoni (TJS) |
Taĝikio (taĝike en cirila alfabeto Тоҷикистон, Toĝikiston, en persa alfabeto جمهوری تاجیکستان), ankaŭ nomata Taĝikujo kaj Taĝikistano, estas lando en Centra Azio, membro de KSŜ kaj eksa respubliko de Sovetunio. La lando ne havas eliron al maro, 93% de ĝia teritorio estas montaro.
Taĝikio havas komunan limon kun Afganio, Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio. Taĝikio havas du eksklavojn en Kirgizio kaj unu en Uzbekio — ili formiĝis dum disdivido de fekunda Fergana valo inter la centr-aziaj respublikoj laŭ la etna principo.
La ĉefa loĝantaro de la lando estas taĝikoj (79,9% en 2000). Loĝas ankaŭ aliaj iranlingvaj popoloj (multe influitaj de la taĝika kulturo kaj lingvo), rusoj, uzbekoj, kirgizoj kaj aliaj.
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
En antikvaj tempoj la lando estis parto de Baktrio. pluigenda: Aleksandro la Granda, Kuŝana imperio En 1925 Taĝikio eniris Sovetunion kiel aŭtonoma parto de Uzbekio. En 1929 ĝi iĝis memstara respubliko de la unio.
Tuj post sendependiĝo okazis sanga interna milito, kiu daŭris ĝis 1997, kiam estis formita koalicia registaro de sekularistoj kaj islamistoj. Armitaj konfliktoj tamen sporade okazis ankaŭ post la jaro 1997.
Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]
Provincoj[redakti | redakti fonton]
Taĝikio dividiĝas en du provincojn (вилоятҳо/vilojatĥo respektive ولایتها; inter parentezoj la respektiva ĉefurbo:
- Ĥatlon (Kurgontepa)
- Sugd (Ĥuĝand)
en unu aŭtonoman provincon (вилояти мухтор/vilojati muĥtor respektive ولایت مختار):
kaj en unu regionaron rekte administratan de la centra registaro (Ноҳияҳои тобеъи ҷумҳурӣ respektive ناحیههای تابع جمهوری):
- la eksa provinco Karotegin (Kofarnihon) kaj la ŝtata ĉefurbo Duŝanbeo, kiu havas specialan statuson (шаҳр/ŝaĥr respektive شهر).
Administra unuo | ISO 3166-2 | ĉefurbo | areo (km²) | loĝantaro (2006) | n-ro |
---|---|---|---|---|---|
Sugd | TJ-SU | Ĥuĝand | 25 400 | 2 060,900 | 1 |
registaraj regionoj | TJ-RR | Duŝanbeo | 28 600 | 1 531 300 | 2 |
Ĥatlon | TJ-KT | Kurgontepa | 24 800 | 2 463 300 | 3 |
Monta Badaĥŝano | TJ-BG | Ĥorug | 64 200 | 218 400 | 4 |
Fonto: Statistika jarlibro, Duŝanbeo, 2006 (ruse)
Urboj[redakti | redakti fonton]
La 6 plej grandaj urboj estas (stato komence de la jaro 2005):
- Duŝanbeo 543 107 loĝantoj
- Ĥuĝand (de 1939 ĝis 1992 Ленинобод/Leninobod ) 144 865 loĝantoj
- Kulob (ruse Kuljab) 78 786 loĝantoj
- Kurgonteppa (ruse Kurgan-Tjube) 60 084 loĝantoj
- Istaravŝan (ĝis 2002 Uroteppa; ruse Ura-Tjube) 52 851 loĝantoj kaj
- Konibodom 50 359 loĝantoj.
Politiko[redakti | redakti fonton]
Taĝikio estas prezidenta respubliko kaj la prezidento Emomali Rahmonov elektas la ĉefministron.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
En Taĝikio ekzistas bona tradicio de Esperanto-movado. Kvankam ĉefe pro ekonomia situacio la movado nun stagnas, la lokaj esperantistoj penas okazigi Esperanto-eventoj, renkontiĝojn, kursojn de la lingvo ks.
La juna taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda, subtenite de UEA, gvidis kurson de Esperanto en Kabula Universitato (Afganio) en 2005.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- belaj kaj interesaj fotoj de taĝikio
- aliaj fotoj pri Taĝikio
- lingvaj situacio kaj leĝaro en Taĝikio (france)
- Intervjuo donita de Saidnabi Saidilhomzoda al Slavik Ivanov pri la Kabula kurso de Esperanto eo ru
|
|
|