2-a de septembro
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2015 tagoj |
La 2-a de septembro estas la 245-a tago de la jaro (la 246-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 120 tagoj restas.
Je la 2-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -44: En romia senato Cicero unuafoje ekparolis kontraŭ Marko Antonio
- -31: Batalo de Aktio: malvenko de Marko Antonio kaj Kleopatra en la batalo kun Aŭgusto Cezaro
- 1192: Reĝo de Anglio Rikardo la 1-a kaj sultano Saladin subskribis interkonsenton finanta la trian krucmiliton
- 1347: Karolo la 4-a kun sia edzino kroniĝis kiel gereĝoj de Ĉeĥio
- 1621: Batalo de Ĥotin komenciĝis - kadre de pola-turka milito
- 1644: Angla enlanda milito: venko de Karlo la 1-a super parlamenta armeo en batalo de Lostwithiel
- 1666: Granda incendio de Londono.
- 1752: Britio kaj ties amerikaj kolonioj transiras de la Julia kalendaro favore al la Gregoria kalendaro, kiun la eŭropa kontinento akceptis jam preskaŭ 200 jarojn pli frue. Rezulte de tio post la 2-a de septembro sekvis tuj la 14-a de septembro; komplikaĵojn de la samtempa uzo de la du kalendaroj priskribas Umberto Eco en sia romano "Pendolo de Foucoult".
- 1789: Usona Ministerio pri la Kaso fondiĝis
- 1792: Franca revolucio: en Parizo komenciĝis septembraj masakroj
- 1807: Brita militŝiparo bombardis Kopenhagon
- 1811: Universitato de Oslo fondiĝis
- 1812: La francaj trupoj de Napoleono eniris Moskvon.
- 1843: Angllingva brita semajnrevuo The Economist aperis
- 1850: Brazilo: germana elmigrantaro fondis la urbon Blumenau
- 1859: La plej granda en la historio magneta tempesto kaŭzis malfunkciadon de pluraj telegrafoj en la mondo
- 1870: Francia-Prusia Milito: kapitulaco de franca armeo gvidata de Napoleono la 3-a post malvenko en batalo de Sedan
- 1877: Kanada astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Fedro
- 1898: Sudano: britianoj venkas en la batalo de Omdurman
- 1913: Dum tiel nomata dua ĉina revolucio registara armeo rekonkeris Nankingon de Kuomintango
- 1914: Unua mondmilito: aŭstroj forlasis Lvovon
- 1920: Ruĝa Armeo konkeris Buĥaran emirlandon
- 1920: Sur teritorio de franca mandato de Sirio oni kreis aŭtonomecan Ŝtaton de Alavitoj kun ĉefurbo en Latakio
- 1922: Greka-turka milito: turka armeo konkeris Eskişehir
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Dua tago de la germana-pola milito: germana koncentrejo Stutthof sur aneksitaj teritorioj de la Libera Urbo Dancigo fondiĝis, kien gestapo tuj deportis 250 polojn, arestitaj en la urbo (en ĝi pereis 65 mil poloj, en tio 28 mil de polaj judoj); ĉ. 250 poloj mortis rezulte de aeratakoj de Luftwaffe en la stacidomon en Koło kaj en apude starantan trajnon kun rifuĝintoj de Krotoszyn, Kępno kaj Ostrów Wielkopolski; brigado de kolonelo Stanisław Maczek haltigis germanan atakon en la batalo de Jordanów detruante pli ol 30 tankojn; de malliberejoj en Sieradz kaj Fordon (nun kvartalo de Bydgoszcz) liberiĝis kelkcent membroj de Pola Komunista Partio; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Parzymiechy (proksime al Kłobuck pli ol 70 civilulojn, en Wieruszów ĉ. 40 (en tio 20 judojn) kaj en aliaj 6 lokoj - 97 (en tio 4-jara infano); dum aeratako al Lublin pereis ĉ. 200 personoj
- Slovakio deklaris militon al Pollando; nederlanda diplomataro en Varsovio okupiĝis - laŭ konsento de polaj regopovoj - pri germanaj aferoj en Pollando, kaj la sveda en Berlin - pri polaj aferoj en Germanio; pola aviadilo bombis fabrikon en Oława - la unua bombado kontraŭ Nazia Germanio en la dua mondmilito; pola armeo atakis germanan urbon Wschowa; Berlinon forlasis ĝisnuna pola ambasadoro
- 1940: Membroj de rezisto-movado detruis en Katowice kelke da germanaj flagoj desur pluraj domoj ĉe la str. Stalowa
- 1941: Germanoj, helpe de Asocio de Litovaj Pafistoj, pafmortigis en Ponary (kvartalo de Vilno) 3700 judojn, revenĝe pro pripafo de soldatoj de Wehrmacht
- 1942: Sovetaj aviadiloj bombis nokte de la 1-a ĝis la 2-a de septembro Varsovion, kio kaŭzis viktimojn inter poloj; Ternopila provinco: germanoj pafmortigis kelkcent judojn en geto de Krzemieniec kaj 120 metiistojn de loka malliberejo, alveturigitajn pli frue de Białokrynica
- 1943: Germanoj pafmortigis en koncentrejo de Przemysl ne malpli ol 500 judojn; al trudlaborejo en Płaszów (nun kvartalo de Krakovo) alvenis transporto de ĉ. 2 mil judoj de Tarnów; pola registaro en ekzilo transdonis al juda partio Bund 345 mil zlotojn
- 1944: Ribelo de Varsovio: dum neniigo de 11 malsanuleoj en Malnova Urbo germanaj-naziaj taĉmentoj de Heinz Reinefarth kaj Oskar Dirlewanger murdis mil vunditajn kaptitojn kaj ĝis 7 mil civilulojn - la ceteran civilan loĝantaron oni dum murdado de kuracistoj, sekperfortado de flegistinoj kaj rabado forpelis de la kvartalo, plejparte al koncentrejoj; ĉi-tage germana milita raportisto de Deutsches Nachrichtenbüro skribis: Neniu urbo spertis similan inferon.
- 1945: Vjetnamio proklamas sin sendependa de Francio; fino de la dua mondmilito en Orienta Azio - Japanio subskribis sur usona kirasŝipo la akton de kapitulaco
- 1945: Libero kaj Sendependo fondiĝis kiel konspira organizaĵo, devenanta de Pola Enlanda Armeo, Rezisto-Movado sen Milito kaj Flank-Atako, kiu per politikaj metodoj batalis kontraŭ komunismo, ekz. per malkaŝo de falsaj balotoj aŭ de stalinismaj krimoj
- 1958: En Ĉinio ekfunkciis Ĉina Centra Televido
- 1958: Du sovetaj ĉasaviadiloj MiG-19 pafalterigis usonan militistan aviadilon C-130 Hercules, kiu deflankiĝis super teritorion de Armenio - 17-persona skipo pereis
- 1967: Selando kreiĝis kiel kvazaŭŝtato
- 1974: Premiero de historia filmo La diluvo reĝisorita de Jerzy Hoffman
- 1980: Malnova Urbo en Varsovio eniris la liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko kiel ekzemplo de preskaŭ kompleta renovigo
- 1987: En Moskvo komenciĝis proceso kontraŭ sportpiloto Mathias Rust, kiu maje alteriĝis sur la Ruĝa Placo
- 1990: Ĉednestrio deklaris sendependecon (de Moldava Respubliko)
- 1991: Usono agnoskis sendependecon de Estonio, Latvio kaj Litovio
- 1994: Nacia Demokratia Partio de Tibeto fondiĝis en ekzilo
- 1995: Usono: en Klevlando oni malfermis Fam-Salonon kaj Muzeon de Rokenrolo
- 2000: Malfermo de Pola Milita Tombejo en Miednoje (Rusio)
- 2002: En Budapeŝto fondiĝis germanlingva Universitato Andrássy (kiel la unua en Mezeŭropo)
- 2009: Iolu Abil iĝis prezidento de Vanuatuo
- 2010: Tumultoj pro malsato en Mozambiko komenciĝis
- 2011: Joŝihiko Noda iĝis ĉefministro de Japanio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 905: Konstantino la 7-a, bizanca imperiestro (m. 959)
- 1548: Vincenzo Scamozzi, itala arkitekto kaj teoriulo pri arkitekturo (m. 1616)
- 1661: Georg Böhm, germana komponisto (m. 1733)
- 1778: Louis Bonaparte, frato de Napoleono (m. 1846)
- 1805: Esteban Echeverría, argentina poeto (m. 1851)
- 1838: Liliuokalani, reĝino de Havajo, verkistino; (esperantigata) (m. 1917)
- 1852: Paul Bourget, franca verkisto, membro de literatura movado Revivigo katolika (m. 1935)
- 1853: Wilhelm Ostwald, germana balto okupiĝanta pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido, Nobelpremiita pri kemio (m. 1932)
- 1858: János Fadrusz, hungara skulptisto (m. 1903)
- 1865: Mátyás Eisler, hungara lingvisto (m. 1931)
- 1874: Gusztáv Pécsi, hungara pastro kaj filozofo (m. 1947)
- 1880: Gusztáv Serényi, hungara ĵurnalisto (m. 1953)
- 1881: Imre Bokor, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1961)
- 1887: Robert Lockhart, brita ĵurnalisto kaj spiono (m. 1970)
- 1894: Joseph Roth, aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1939)
- 1896: Aurél Gredinár, rumania hungara ĵurnalisto, dramisto (m. 1967)
- 1898: Alfons Gorbach, aŭstra politikisto kaj kanceliero (m. 1972)
- 1901: András Vitályos, rumania hungara kuracisto (m. 1981)
- 1912: Johan Daisne, flandra verkisto (m. 1978)
- 1916; Zsigmond Jakó, rumania hungara historiisto (m. 2006)
- 1921: Anthony Francis Lucas, kroata-usona pioniro de nafta inĝenierarto (n. 1855)
- 1924: Etelka Szabó Adorján, rumania hungara kuracistino (m. 1986)
- 1928: Horace Silver, usona ĵazpianisto kaj komponisto (m. 2014)
- 1931: Clifford Jordan, usona muzikisto (m. 1993)
- 1934: Allen Carr, angla verkisto de memhelp-libroj (m. 2006)
- 1953: Ahmad Ŝah Masud, taĝika-afgana militisto, komandanto de muĝahedinoj, murdita (m. 2001)
- 1953: John Zorn, usona komponisto, ĉefa reprezentanto de muzika movado "Radikala Juda Kulturo"
- 1964: Keanu Reeves, kanada aktoro
- 1964: Péter Venczel, rumania hungara komponisto
- 1966: Salma Hayek, meksika aktorino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 1031: Sankta Emeriko de Hungario, hungara princo (n. ĉ. 1007)
- 1397: Francesco Landini, itala komponisto kaj orgenisto (n. 1325)
- 1540: Dawit la 2-a, etiopa imperiestro (n. 1501)
- 1652: José de Ribera, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1591)
- 1680: Per Brahe (la juna), sveda administranto kaj militestro (n. 1602)
- 1800: Johann Gottfried Geißler, germana pedagogo kaj bibliotekisto (n. 1726)
- 1832: János Ferenc Zách, hungara astronomo, konstruinto de observatorio, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1754)
- 1845: Bernardino Rivadavia, rioplata politikisto, la unua prezidento de Argentino (n. 1780)
- 1857: Martin Lichtenstein, germana kuracisto, esploristo kaj herpetologo (n. 1780)
- 1865: William Rowan Hamilton, irlanda matematikisto kaj fizikisto, formulinto de la principo de plej eta efiko (n. 1805)
- 1872: Nicolai Grundtvig, dana verkisto, poeto, teologo, historiisto kaj politikisto (n. 1783)
- 1898: Wilford Woodruff, usona mormono (n. 1807)
- 1910: Henri Rousseau, franca pentristo (n. 1844)
- 1931: Lajos Bíró, hungara entomologo, etnografo (m. 1856)
- 1937: Pierre de Coubertin, franca barono, kreinto de modernaj Olimpiaj Ludoj (n. 1863)
- 1945: Lóránt Balogh, hungara arkitekto, instruisto (n. 1869)
- 1957: William Craigie, skota vortaristo (n. 1867)
- 1959: Jenő Szentimrei, hungara verkisto, poeto (n. 1891)
- 1962: Tibor Kádár, rumania hungara pentristo (n. 1919)
- 1965: Johannes Bobrowski, germana lirikisto
- 1969: Ho Chi Minh, vjetnama komunisto, prezidento de Nord-Vjetnamio (n. 1890)
- 1973: J.R.R. Tolkien, angla filologo kaj verkisto, aŭtoro de La Hobito, La Mastro de l' Ringoj kaj Silmariliono (n. 1892)
- 1982: Ghissa Éghy, rumania hungara koreografino (n. (1905)
- 1994: Detlef Macha, germana biciklisto, mondĉampiono de ciklodromo (n. 1958)
- 1997: Viktor Frankl, aŭstria psikiatro kaj psikoterapiisto juddevena (n. 1905)
- 2001: Christiaan Barnard, sudafrika pioniro de la transplanta medicino (n. 1922)
- 2013: Ronald H. Coase, brita Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1910)
- 2013: Valérie Benguigui, franca aktorino kaj teatro-reĝisoro (n. 1965)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Nacia tago en Vjetnamio, tago de la sendependiĝo (1945)
- Tibeto: Demokratia Tago
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 2-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.