Islando
Islando | |||
islande: Ísland | |||
respubliko | |||
Erupcio de gejsero Strokkur
|
|||
|
|||
Oficiala nomo: Islanda Respubliko | |||
Himno: Lofsöngur | |||
|
|||
Membreco | NATO, Zono de Schengen, Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | Danio-Norvegio, Islanda reĝlando | ||
Parto de | Eŭropo | ||
Lavata de | Norda Atlantiko | ||
Kelkaj urboj |
7
|
||
Rivero | Þjórsá | ||
Ĉefurbo | Rejkjaviko | ||
- mezo | Rejkjaviko | ||
- koordinatoj | 64°08′00″N 21°56′0″W / 64.133333°N, 21.93333°U | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Hvannadalshnúkur | ||
- alteco | 2 110 m s. m. | ||
Areo | 103 001,0 km² (10 300 100 ha) | ||
Loĝantaro | 319 575 (2012) | ||
Denseco | 3,1 loĝ./km² | ||
Gejsero | Strokkur | ||
Vulkanoj |
4
|
||
Animalaro |
5
|
||
Estiĝo | 1-a de decembro 1918 | ||
Prezidento | Ólafur Ragnar Grímsson | ||
Ĉefministrino | Jóhanna Sigurðardóttir | ||
Malkovrinto | Ingólfur Arnarson | ||
- dato | 874 | ||
Horzono | UTC | ||
- somera tempo | ne observita | ||
Telefona antaŭkodo | +354 | ||
Aŭtokodo | IS | ||
Interreta domajno | .is | ||
Monunuo | Islanda krono | ||
Lingvo | islanda | ||
Vikimedia Komunejo: Iceland | |||
Esperanto-Asocio : Islanda Esperanto-Asocio |
Islando (signifante "Glacilando") estas vulkana insulo en Norda Atlantiko inter Gronlando, Norvegio, Irlando, Skotlando kaj Ferooj. La areo de la lando estas proksimume 103 000 km².
En Islando ekzistas preskaŭ neniaj plantoj, nur herbo, musko kaj kelkaj malgrandaj betuloj. La nomo de la ĉefurbo Rejkjaviko signifas fumanta golfeto, sed la golfo ne fumas, ĝi vaporas ĉe kelkaj lokoj. Pro la laboro de la vulkanoj estas facile uzi en Islando akvoenergion kaj geoterman energion.
Enhavo
Geografio[redakti | redakti fonton]
La grandeco de la lando estas 103 000 km²[1] kaj ĝi estas plejparte konstruita el bazalto. La plej granda parto de la lando estas montoj kaj multaj el ili estas kovritaj per glaciejoj. La plej granda glaciejo en Islando kaj en Eŭropo estas Vatnajökull (Glaciejo de l'akvoj) en la sud-orienta parto de la lando (8100 km²). Aliaj grandaj glaciejoj estas Hofsjökull (Glaciejo de l'Templo), Langjökull (Longa glaciejo), Mýrdalsjökull kaj Eyjafjallajökull.
Kelkaj aktivaj vulkanoj ekzistas en Islando. La plej fama nomiĝas Hekla en suda parto de la lando. Ĝi estas impona, konusforma monto, kun monstra, ronda kratero en la supro, kaj en la mezepoko la eŭropaj popoloj kredis, ke tiu ĉi kratero estas enirejo al la Infero. Hekla erupciis multfoje post ekloĝado de la lando kaj faris terurajn detruojn je tero kaj vivo. Granda fendego en Mýrdalsjökull kiu nomiĝas Katla (Kaldrono) ankaŭ estas menciinda kaj ankaŭ Lakagígar (krateroj de monto Laki) en sud-orienta Islando. La erupcio de Lakagígir en 1783 kaŭzis teruran damaĝon je tero kaj brutaro kaj la lafo kiu tiam fluis el la krateroj estis inter la plej grandaj lafoj en unu erupcio sur la tero je historia tempo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Je la oka jarcento irlandaj monaĥoj trovis Islandon kaj tien ili velis en siaj haŭtboatoj kaj restis tie dumsomere. Sed baldaŭ vikingoj el Skandinavio ankaŭ malkovris la landon kaj tiam la keltaj ermitoj fuĝis reen al Irlando. La enmigrantoj formiĝis el du malsimilaj nacifragmentoj. La fragmento multe pli granda estis norvegaj nobeloj, bienistoj kaj vikingoj, kiuj ne volis humiliĝi sub perfortregadon de la norvega reĝo, Harald la belhara. Kaj por konservi sian liberecon ili fuĝis al la tiam nove trovita lando nordokcidente en la Atlantika Oceano.
Sed iuj el la norvegaj enmigrantoj antaŭ sia foriro al Islando loĝis en Britio (insulo) kaj Irlando. Kaj kun ili venis iom da keltoj kaj irlandanoj. Ili estis la multe pli malgranda fragmento, kiu konsistigis la islandan popolon.
Tiu ĉi kuraĝa popolelmigrado okazis en la naŭa kaj deka jarcentoj. La unua enmigranto metis la piedojn sur islandan teron ĉirkaŭ en la jaro 871. Kaj sesdek jarojn poste finiĝis la enmigrado.
La koloniintoj fondis en la lando memstaran regnon, kiu havis strukturon de aristokrata respubliko kaj kredeble estis la unua respubliko en Eŭropo. La plej alta institucio de la ŝtato estis la tielnomata Alþingi, verŝajne la unua parlamento en Eŭropo. Ĝi festis sian miljaran datrevenon en la jaro 1930. La parlamento kunvenis ĉiusomere kaj havis sidejon sur loko kiu de tiam nomiĝis Þingvellir (parlamenta kamparo aŭ parlamenta ebenaĵo). Ĝi estas unu el la plej pitoreskaj kaj belaj lokoj en Islando.
Dum la unuaj kvar jarcentoj la juna popolo ĝuis grandan liberecon kaj brile prosperis ekonomie kaj intelekte. Kaj tiun tempon islandanoj nomas la ora epoko de ilia historio. Sed en la dektria jarcento la popolon trafis longdaŭraj kvereloj kaj bataloj, kiuj furiozis inter la plej riĉaj kaj plej potencaj ĉefuloj de la ŝtato. Kaj kiel ofte poste en la historio de la homaro, avida fremda potenco uzis ĉi tiun malkonkordon por meti manon en la islandajn aferojn, kio fine kondukis al perdo de ĝia sendependeco en la jaro 1264. Tiam Islando fariĝis tributregno de la norvega reĝo. En la dekkvara jarcento ĝi transiris kune kun Norvegio sub la danan kronon. Kaj tie la islandanoj restis ĝis en la jaro 1918. Tiam Islando reatingis sian liberecon kaj iĝis memstara ŝtato, havante nur la saman reĝon kiel Danio.
La proksimaj kvar jarcentoj post la subiĝo sub la fremdan monarĥon estis epoko de ĉiam kreskanta mizero. La potenchavantoj subpremis la nacion, kaj sub ilia ŝirmo eksterlanda komerckompanio monopoligis la tutan komercon kaj prirabis la popolon ĝisoste. El tiu situacio sekvis profunda malriĉo de la popolo, pesimismo, seniniciatemo kaj de tempo al tempo malsatmortoj.
Tiel pasis la vivo en Islando ĝis en komenco de la deknaŭa jarcento, kiam la nacio staris ĉe abismo de kompleta pereo. Sed tiam, post longa kaj laciga luktado, fine sukcesis al islandanoj plibonigi la komerckondiĉojn kaj iom post iom atingi pli grandan ekonomian kaj politikan liberecon. Samtempe la spirita vivo de la popolo trairis grandan renesancon.
Jam de tiu grava turnpunkto en la materia kaj intelekta vivo la islanda nacio konstante progresis, ja malrapide dum la unuaj jardekoj, sed tiom grandpaŝe dum la lasta jarcento, ke estas dubinda, ĉu oni povus montri pli rapidan evoluon en historio de iu lando.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Multaj poetoj vivis en Islando dum la unuaj jarcentoj post la enmigrado. Tiuj poetoj postlasis al ni amason da poemoj kaj poemfragmentoj. La unuaj konservataj skribitaj dokumentoj estas de la unuaj jaroj de la dekdua jarcento. Tiuj dokumentoj estas ekstraktoj el la leĝaro (1117-1118) kaj Libro pri la Islandanoj skribita de Ari fróði (Ari la multescia). En tiu tempo la ĉefaj poetoj ĉe la norvega kaj dana kortegoj estis islandanoj. En la deka kaj dek-unua jarcentoj estis kreataj la grandiozaj poemoj, kiuj en la jarcento dek-tria estis kolektataj en unu libron, nomata Edda aŭ Sæmundar-Edda. Tiu libro estas unu el la plej eminentaj verkoj de la ĝermana literaturo. En ĝi estas konservataj multaj poemoj, eble plej multaj el ili verkitaj inter 900-1100 en Islando kaj en Norvegio. La enhavo de tiuj ĉi poemoj estas mitoj pri la malnova pagana religio kaj heroaj rakontoj el malnovaj ĝermanaj tempoj. La plej aĝa skribita teksto estas Codex Regius, farita en la 13-a jarcento en Islando kaj nun denove tie, post longa tempo en la Reĝa Biblioteko (Det Kongelige Bibliotek) en Kopenhago. En la jarcento dek-tria la historiisto Snorri Sturluson skribis sian faman majstraĵon Heimskringla. Ĝi estas historio de la norvegaj reĝoj kaj popolo tra multaj jarcentoj, verkita en lingvo kaj stilo, kiuj povas sin mezuri kun la plej elstara proza literaturo de la homaro. Snorri ankaŭ verkis mitologion de la nordaj popoloj kaj lernolibron por poetoj. Tiu libro nomiĝas Snorra-Edda kaj ĝi ankoraŭ estas tiel viva, kiel en lia tempo. En la dek-dua ĝis en la dek-kvara jarcentoj iuj majstroj, kiuj ne postlasis siajn nomojn, verkis la sagaojn, kiuj estas mirindaj dokumentoj pri klara spirito, senantaŭjuĝa sintenado al la vivo kaj respekto al nobla kaj arta rakontmaniero. Ili ankaŭ bonege priskribas la vivon en Islando dum la unuaj kvar jarcentoj post la enmigrado. En tiu tempo ankaŭ estis skribataj monumentalaj verkoj pri enmigro kaj koloniado de la norvegoj kaj keltoj en Islando. Tiu verko nomiĝas Landnáma aŭ Landnámabók (Libro de ekloĝigo), kaj dank’ al tiuj unikaj dokumentoj la islanda popolo scias sian historion jam de la unua komenco. Plie en tiu ĉi literaturperiodo oni kunmetis librojn pri fonetiko, ortografio, retoriko, kronologio, metis sur pergamenon la leĝojn de la nacio ktp.
Hodiaŭ la Islandanoj havas komisionon, kiu purigas la islandan lingvon de fremdaj vortoj. Por ke la vortaro povu kreski en moderna tempo, ili kreas novajn vortojn el ekzistantaj vortoj.
Politiko[redakti | redakti fonton]
La plej alta leĝo de Islando estas la Konstitucio de Islando.
- Politika sistemo: parlamenta respubliko.
- Leĝdona organo: Alþingi. Ĝi estis fondita en 930 kaj oni konsideras ĝin la plej malnova parlamento de la mondo.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
- Eksporto: fiŝo, aluminio, fero, diatomito.
- Pokapa malneta enlanda produkto (MEP): fakte 42 630 usonaj dolaroj[2], laŭnome 50 006 usonaj dolaroj (stato oktobro 2014)[2]
- Organizoj: Unuiĝintaj Nacioj (1946)
Sano[redakti | redakti fonton]
Islando havas ĝeneralan sansistemo administratan fare de la Ministerio de Socia Helpo (islande Velferðarráðuneytið).[3] La kostoj pagatas plejparte per impostoj (85%) kaj je malgranda parto per kotizoj por servoj (15%). Malkiel aliaj plej evoluintaj nacioj, ne estas privataj malsanulejoj kaj privataj asekuroj preskaŭ ne ekzistas.[4] Konsiderinda parto de la registara buĝeto estas atribuataj al sanzorgo.[4] Islando tutmonde havas la 11-an rangon rilate al prisanaj elspezoj kiel procentaĵo de la malneta enlanda produkto (MEP)[5] kaj la 14-a rangon en elspezado popersona.[6]
Naturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- la roka insulo Drangey
- multaj gejseroj, inter alie la gejsero Strokkur bildigata en la informkesto supre dekstre de la paĝo
- impresaj akvofaloj kiel Gullfoss kaj Goðafoss
- naciaj parkoj kiel Þingvellir, unu de la historie plej gravaj lokoj islandaj, ĉar tie okazis la malnova islanda parlamento, Alþing, kiu kunvenis ĉiujare inter 930 kaj 1798.
Historio de la Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
La Enciklopedio de Esperanto de 1934 pri Islando donas la sekvan resumon, kiu kompreneble nur konsideras la eventojn ĝis tiu jaro:
|
Islanda Esperanto-Asocio estis fondita en 1950 kaj iĝis Landa Asocio de UEA en 1975. En julio 1977 la 62-a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 la 98-a Universala Kongreso de Esperanto ambaŭ okazis en Rejkjaviko.
- Vidu ankaŭ:
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ statistikaj informoj pri Islando en la Monda faktolibro de CIA (angle)
- ↑ 2,0 2,1 datumoj de la Internacia Monunua Fonduso, stato oktobro 2014 (angle)
- ↑ Informo pri la islanda sansistemo. Ministerio de Socia Helpo, Islando (angle)
- ↑ 4,0 4,1 Gunnlaugsson, Gunnar H.; Oddsdottir, M.; Magnusson, J. (2006). "Surgery in Iceland" (Kirurgio en Islando), ĵurnalo JAMA Surgery antaŭe Archives of Surgery (mallonge Arch Surg) 141 (2): paĝoj 199–203. COI:10.1001/archsurg.141.2.199. PubMed 16490899. (angle)
- ↑ informo el la retejo nationmaster.com, stato de 2002, vidita la 2-an de novembro 2014 (angle)
- ↑ informoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo el 2011 (angle)
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Islandaj pravoĉoj, tri rakontoj kaj unu poemo, tr. Balgur Ragnarsson. Eldona Soc. Esperanto. Malmö, 1964. 110 p.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
|