San-Marino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Repubblica di San Marino
Respubliko San-Marino
Flago de San-Marino
(Detaloj)
Blazono de San-Marino
(Detaloj)
Nacia himno: Inno Nazionale della Repubblica
Nacia devizo: 'Libertas'
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo San-Marino (urbo) 5 mil loĝ.
Ĉefa(j) lingvo(j) itala
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo
 % de akvo
61,5 km²
? %
Loĝantaro 30,321
Loĝdenso 431/km²/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .sm
Landokodo SM
Telefona kodo 39
Politiko
Politika sistemo parto de Respubliko
Ŝtatestro 2 kapitanoj regantaj:Valeria Ciavatta kaj Luca Beccari
Ĉefministro Fiorenzo Stolfi
Nacia tago 3-a de septembro – tago de la fondiĝo de respubliko (301).
Sendependiĝo 3-a de septembro 301
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
v  d  r
Information icon.svg

San-Marino (itale San Marino) estas malnova lando en la apenina duoninsulo

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo San-Marino estis fondita la 3-an de septembro 301 de dalmatia ŝton-laboristo Marino, kiu forlasis sian familion por vivi kiel kristana ermito sur monto Titano. Ĉar San-Marino de tiu tempo ne havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej malnova respubliko de la mondo. Ĝia oficiala kalendaro nombras la jarojn de la ŝtatfondo. La jaroj do diferencas de la kristana kalkulo je 1699 (ĝis la 2-a de septembro) aŭ 1700 (ek de la 3-a de septembro). La sanmarinajn jarindikojn oni markas per "dfR" (dopo la fondazione della Repubblica" = post fondo de la Respubliko).

Post Marino aliaj kristanoj rifuĝis sur la monto por trovi protekton de la persekuto de imperiestro Diokleciano. Post la edikto de tolero kaj la laŭleĝigo de kristanismo fare de Konstantino la 1-a Marino estis igita diakono. La roma patricio Donna Felicissima (= Feliĉega Virino) donacis al li la monton Titano; strato en la ĉefurbo nun honoras ŝian nomon. Kiam Marino mortis en 366, li onidire deklaris sian komunumon "libera de la ergo de aliaj homoj". Sur tiu diro la komunumo fondis sian sendependecon.

La plej nova skriba leĝo de San-Marino estas el la jaro 1295. Ĝis 1600 ĝi kreskis al ses-voluma verko kun 314 sekcioj. La leĝojn deklaris asembleo de la familiestroj, nomata arengo. En 1243 oni enkondukis ŝtatestran duopon, la "regantajn kapitanojn" (capitani reggenti), kiuj oficas dum ses monatoj. Tiu tradicio estas aktiva ĝis nun.

En 1848 Giuseppe Garibaldi, estro de la unuiĝa movado de Italio, devis rifuĝi en San-Marino, ricevis azilon kaj en 1861 eĉ la civitanecon. San-Marino restis ekster la unuiĝa movado kaj, eble pro la bonaj rilatoj al Garibaldi, sukcesis resti aŭtonoma, kiam la resto de Italio unuiĝis. Kontrakto inter la du landoj de 1862 certigas al San-Marino la juran sendependecon, kvankam ĝia enklava situo fakte tre dependigas ĝin de Italio.

En 1906 la parlamenta sistemo estis ŝanĝita de dumviva aneco al ĝeneralaj elektoj. En 1923 la faŝisma partio sukcesis gajni absolutan plimulton, tamen gardis distancon al la faŝisma registaro de Italio kaj dum la Dua mondmilito konservis neŭtralecon. Post refortiĝo de nefaŝismaj fortoj en 1941 kaj la eksigo de Benito Mussolini kiel itala ŝtatestro en 1943 San-Marino akceptis ĉ. 100.000 rifuĝintojn, la kvaroblon de la loĝantaro. Estis tre malfacile nutri tiom da homoj en malgranda, monteca lando.

Kvankam la lando estis neŭtrala kaj markita per grandaj blankaj krucoj, la Brita Reĝa Aer-Armeo je la 26-a de junio 1944 bombadis San-Marinon, mortigante 60 homojn. La kialo ĝis nun ne estas klara. Britio poste pardonpetis, sed eraro ŝajnas preskaŭ neebla, ĉar la situo de San-Marino estas karakterize unika.

En 1960 kaj 1973 San-Marino enkondukis la aktivan resp. pasivan elektorajton por virinoj.

En 1992 la lando aniĝis en Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio, sed ja partoprenas en la Eŭropa Valuta Unio kaj stampigas (en Italio) proprajn eŭro-monerojn, kiuj tamen ne cirkulas, sed estas vendataj al kolektantoj. Simile grava enspezofonto estas poŝtmarkoj por kolektantoj.

Mapo de San-Marino

Elmigrintoj kaj iliaj idoj konservas ne nur la ŝtatanecon, sed ankaŭ la elektorajton. Tial san-marinaj partioj dum la balotoj invitas eksterlandajn sanmarinanojn, esperante ke ili voĉdonos por la invitintoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

San-Marino estas dividita al naŭ komunumoj, nomataj "kasteloj" (castelli). Jen listo kun la loĝantaro (de 2012):

kastelo poŝtkodo loĝantoj
Urbo San Marino 47890 4.214
Acquaviva 47892 2.096
Borgo Maggiore 47893 6.609
Chiesanuova 47894 1.087
Domagnano 47895 3.256
Faetano 47896 1.180
Fiorentino 47897 2.548
Montegiardino 47898 910
Serravalle 47899 / 47891 10.571
sumo: 32.471

La plej granda urbo, Dogana en kastelo Serravalle, havas propran poŝtkodon 47891. Escepte de la ĉefurba kastelo ĉiuj aliaj limas al Italio.

La municipoj


Konstitucio[redakti | redakti fonton]

Adoptis skribitan konstitucion je la 8-a de oktobro 1600.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]