Murdo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭ kriminala juro, murdo estas la krimo kiam unu homo kaŭzas la morton de alia homo, sen leĝa senkulpigo, kaj kun la intenco por mortigi aŭ kaŭzi egan korpan damaĝon.
Enhavo
Murdo (ĝenerale)[redakti | redakti fonton]
Etimologie la vorto murdo estas de ĝermana origino (komparu: en:murder,de:Mord,da/no/sv:mord).
La elementoj de murdo estas la motivo, viktimo, armilo, mem la okazo, ago, la postlasintaj spuroj.
Murdo povas esti laŭ murdistoj individua, grupa, armea ktp.
Leĝa murdo[redakti | redakti fonton]
Kvankam leĝoj de la unuopaj landoj malpermesas la intencan murdon, ekzistas kelkaj eblecoj por leĝaj murdoj:
- ekzekutisto (ĉe mortpunoj en kelkaj landoj)
- soldato (en defendo de la lando aŭ dum atako, okupo de alia lando (ekz. Irako))
- korpogardisto (defendo de la protektita persono)
- policano (memdefendo aŭ por savi vivon de personoj)
- kuracisto en kelkaj landoj okaze de aktiva eŭtanazio kaj - se oni konsideras memstara personeco la homan feton - aborto.
- ĉiu, se onin minacas vivdanĝero, rajtas sin defendi (en kelkaj landoj eblas permeso murdi personon, kiu volas onin hejme prirabi)
Statistikoj[redakti | redakti fonton]
La kvanto de murdoj relative al la loĝantaro forte varias laŭ la landoj. La apuda statistiko (kun anglalingvaj landonomoj) montras kelkajn ekzemplojn.
Pri murdo en beletraj verkoj[redakti | redakti fonton]
- krimbeletro
- alia literaturo
- Ambrose Bierce en sia "Vortaro de la diablo" satire difinas: "Estas kvar specoj de hom-mortigo: kanajla, pardonebla, pravigebla kaj laŭdinda."
Listo de famaj murdoj[redakti | redakti fonton]
Komparu kun[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|