Arta Muzeo de San-Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fasado de la Arta Muzeo de San-Paŭlo

La Arta Muzeo de San-Paŭlo Assis Chateaubriand (portugallingve Museu de Arte de São Paulo Assis Chateaubriand), konata ankaŭ simple kiel MASP, estas privata senprofitcela muzeo sidanta apud la Avenuo Paulista, San-Paŭlo, Brazilo. Ĝia arkitektarte elstara konstruaĵo estas rimarkinda kaj ties bildo estas inter la poŝtkartoj de San-Paŭlo.

La muzeo rimarkindas interalie pro ĝia eksterordinara havaĵaro kolektita dum ĉirkaŭ sesdek jaroj da aktiveco. Agnoskata transnacie pro sia kvalito kaj diverseco, la kolekto de MASP estas konsiderata la plej grava de Latinameriko, kun verkoj de ekde la antikva epoko ĝis nuntempa arto.