Komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Komerco estas interŝanĝo de valoraĵoj inter du iuj. La "valoraĵoj" povas esti mono, produktaĵoj, servoj, informo aŭ io ajn, kiu havas valoron al la interŝanĝantoj. La interŝanĝantoj povas esti homoj, grupo de homoj, aŭ firmaoj. Komerco estas grava meĥanismo de kapitalismo.

Laŭ Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV, numero 450), komerco estas "aĉeto kaj vendo kun la celo akiri profiton. En la donitaj ekonomiaj kondiĉoj ĝi ampleksas la tutan varcirkuladon inter produktado kaj konsumado."

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri komerco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas. 
  • Citaĵo
     Malsaĝulo venas, komercisto festenas. 
  • Citaĵo
     Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. 


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu