Primož Trubar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Primož Trubar

Primož TRUBAR (esperante ankaŭ Primuso Trubero laŭ la latina Primus Truberus), naskiĝinta la 8-an aŭ la 9-an de junio 1508, mortinta la 28-an de junio 1586, estis slovena reformatoro, predikisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pietro Bonomo

Li naskiĝis en la slovena vilaĝo Raščica, sude de Labako (latine: Labacum, germane Laibach, slovene: Ljubljana, esperante ankaŭ: Ljubljano), en la bonstata familio de Mihi kaj Jera Trubar. Lia patro estis muelisto, ĉarpentisto kaj sakristiisto.

Primož vizitis la malsupran porpastrajn seminariojn en Rijeko kaj Salcburgo, kaj poste fariĝis persona adjunkto de la episkopo de Triesto, Pietro Bonomo, kiu favoris lin plue. Ĉe Bonomo li ekkonis kaj la klasikajn aŭtorojn kiel Vergilion kaj la novajn ideojn de Marteno Lutero kaj Erasmo de Roterdamo. Li fariĝis ankaŭ estro de la katedrala koruso.

En 1527 Bonomo sendis lin deĵori en paroĥo. Trubar deĵoris nur mallonge, ĉar li preferis plustudi en Vieno. Sed pro la turka danĝero la viena klerigejo baldaŭ devis esti fermata. En 1530 li ordeniĝis pastro kaj deĵoris kiel vikario en Laško. Li predikis reformeske, kaj tio malplaĉis al la paroĥanoj. Pro tio li iris al Labako, kie li predikis en la katedralo. 1540 li estis forpelata de tie pro sia reformita konvinko. Li iris denove al Triesto kaj fariĝis slovena predikisto kaj privata sekretario de episkopo Bonobo. Ĉi tiu atingis, ke Trubar jam en 1542 povis reiri al Labako kiel katedrala predikisto kaj kanoniko.

En 1543 venis nova episkopo, kiu montris sin tre katolikeska kaj kontraŭ la reformintoj. Pro tio Trubar en 1547 fuĝis al Germanio. Li estis luterana predikisto en Nurenbergo kaj Rothenburg ob der Tauber kaj paroĥestro en Kempten (Algovio), kie li ellaboris novan eklezian ordon kaj komencis traduki la biblion el la germana luter-teksto al la slovena lingvo.

1549 li edziĝis kun Barbara Sitar el Kranj. Post ŝia morto, li ankoraŭ du fojojn edziĝis: kun Anastazija kaj kun Agneza. Nur tri el siaj infanoj plenkreskis: Primož, Magdalena kaj Felicijan.

Ek de 1560 paroĥestro en Urach, li tie instigis fondi Biblian Seminarion. Siaj verkoj jam de 1550 estis eldonitaj en Tübingen. Inter 1561 kaj 1564 li du fojojn reiris al Slovenio: por ĉie fortikigi la reformacion kaj por deĵori kiel protestanta dekano en Labako. En 1564 li pro sia libro Cerkovna ordninga estis kondamnata al aresto. Li povis ĝusta-tempe fuĝi kaj nun definitive estas forpelita el la lando. Nur mallonge antaŭ sia morto li revenis por eta tempo.

1567 li fariĝis pastoro en Derendingen (hodiaŭ urbo-parto de Tübingen), kie li ankaŭ en 1586 mortis. Li probable estis entombigata en la tiea Sankt-Gallus-preĝejo. Lia tombo ne plu ekzistas, sed ekzistas du memor-tabuloj, unu ĉe la pordo, la alia sur la planko de la preĝejo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Primoš Trubar predikis en la lingvoj de la aŭskultantoj, la slovena, la itala kaj la germana. Li publikigis 22 librojn en la slovena lingvo, 2 en la germana kaj kelkajn en la kroata kaj serba, uzante la gotikan, latinan, cirilan kaj glagolan (malnov-slavan) alfabetojn aŭ liter-formojn. Jen la plej gravaj el liaj verkoj:

  • Lia Katekismo kaj ABC-libro (Katekizem, Abecednik) el la jaro 1550 estis la komenco de la slovena literatura norm-lingvo kaj de la slovena literaturo entute. Ĝi estas eldonita sub la pseŭdonimo Philopatridus Illyricus (t. e. patrioto ilira). La unu-nura origina ekzemplero troviĝas en la Nacia biblioteko en Vieno.
  • Li mem tradukis partojn de la Nova Testamento en la slovenan lingvon. La 1-a parto (Ta prvi dejl tiga noviga testamenta) aperis en 1557, la 2-a parto en 1560, la 3-parto en 1577. Li instigis sian disĉiplon Jurij Dalmatin finfari la tradukon de la tuta Biblio (1584).
  • Per la en 1564 aperinta libro pri la eklezia ordo (Cerkovna ordninga) Trubar provis starigi propran slovenan protestantan eklezion. Interalie li postulis ĝeneralan devigan elementan lernejon por ĉiuj infanoj. La land-duko komprenis tion kiel enmiksiĝo kaj kvazaŭ ŝtat-fonda ago. Li konfiskis la tutan ankoraŭ haveblan eldon-kvanton. La sola ekzemplero troviĝas en la Vatikana biblioteko.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Trubar volis atingi ĉiujn slovenojn per la Dia vorto en ilia propra lingvo. Pro tio li fariĝis la fondinto de la slovena literatura lingvo, donante al ĝi unuan koheran strukturon. Sen li tre verŝajne ekzistus nek la hodiaŭa riĉa slovena literaturo nek la nuna slovena ŝtato. Pro lia biblio-traduko kun ĝia literatur-preganta funkcio oni nomis lin la slovenia Lutero.

Distingoj (ekzemploj)[redakti | redakti fonton]

  • La lokon de lia entombigo en Tübingen-Derendingen, Germanio, ofte vizitas slovenaj grupoj.
  • Tie ĉi atentigas pri li memor-tabuloj en la germana kaj slovena.
  • Eklezia domo en Derendingen, sidejo de infan-ĝardeno, portas lian nomon: Primus-Truber-Haus, same simila domo en Urach.
  • Ekzistas Primus-Truber-Straße (Primož-Trubar-Strato) en Tübingen.
  • En Kempten estas nur eta memor-tabuo.
  • Ekzistas Primož-Trubar-Domo kaj memor-tabuloj en Raščica.
  • Ekde 1952 (400 jarojn post la estiĝo de la unu slovenia presejo) en Raščica staras Trubar-monumento.
  • En Laško staras monumento de Primož Trubar, same en Ljubljano kaj Celje.
  • Lernejo en Laško estas nomita laŭ li.
  • La luterana komunumo en Ljubljano havas lian nomon.
  • Lian bildon portas la de 1991 ĝis 2006 valida monbileto de 10 tolaroj.
  • Hodiaŭ lia portreto estas videbla sur la slovena 1-eŭra monero.
  • En la jubilea jaro 2008 Slovenio eldonis 2-eŭran memor-moneron pri li.
  • Okazis pluraj memor-staĝoj pri Primož Trubar en la jubilea jaro 2008, ankaŭ ekspozicioj, ekzemple en la muelilo de Raščica kaj en la universitata biblioteko de Tübingen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ni scias, ke li estis aŭtoro de 22 verkoj en la slovena kaj 2 en la germana.

  1. 1550: Katekizem (katekismo),144 paĝa baza manuskripto (eldonita nur 1551 pro aldono de pliaj 100 paĝoj: 7 poemoj kun notoj, 2 preĝoj kaj unu prediko pri la religio), per gotikaj literoj, 1555 per latinaj
  2. 1550: Abecednik (ABC-libro), per gotikaj literoj, 1555 per latinaj, nova eldono 1566
  3. 1555: Ta evangeli sv. Matevža (La evangelio laŭ Mateo)
  4. 1555: Ena molitov tih krščenikov, kir so zavolo te prave vere v jezusa Kristusa pregnani
  5. 1557: Ta prvi dejl tiga noviga testamenta (la unua parto de la Nova Testamento)
  6. 1557: Ta slovenski koledar (la slovena kalendaro), nova eldono 1582
  7. 1558: En regišter … Ena kratka postila
  8. 1560: Ta drugi dejl tiga noviga testamenta (la dua parto de la Nova Testamento)
  9. 1561: Sv. Pavla ta dva listi
  10. 1562: Artikuli oli dejli te prave stare vere krščanske
  11. 1564: Cerkovna ordninga
  12. 1566: Ta celi psalter Davidov (en la nov-eldonita Abecedarium)
  13. 1567: Ta celi katehismus, nova eldono 1574
  14. 1567: Sv. Pavla listuvi
  15. 1567: Ena duhovska pesem
  16. 1567: Eni psalmi, nova eldono 1974
  17. 1575: Tri duhovske pejsni
  18. 1577: Noviga testamenta pusledni dejl (la tria parto de la Nova Testamento)
  19. 1579: Ta prvi psalm ž nega trijemi izlagami
  20. 1582: Ta celi nov testament
  21. 1595: Hišna postila (‘‘Marteno Lutero|Luthers Hauspostille‘‘, post la morto publikigita de lia filo
  22. (ne plu konata)
  23. (ne konata verko en la germana)
  24. (ne konata verko en la germana)

Li verkis ankaŭ iom en la kroata kaj serba.

Eldonoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Primuso Trubero: Prediko pri la kredo (el lia Katekismo en la jaro 1550), tradukita de Vinko Oŝlak, eldonita de Trubarjev forum, Ljubljana (Forumo de Trubero, Labako) 2008, ISBN 978-961-92432-1-3

Literaturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

(Literaturon pri Trubar en aliaj lingvoj oni trovas en la divers-lingvaj versioj.)

  • Vinko Oŝlak: Enkonduko; en la supre menciita libro Primuso Trubero: Prediko pri la kredo … p. 3-8
  • Vinko Oŝlak: Primuso Trubero, la homo por ĉiuj epokoj; en Dia Regno 6 (873) 2008, p. 131-135

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Pri Primus Truber (en la germana): [1]
  • Pri lia agado en Kempten (en la germana): [2]
  • Forumo de Trubero (en la angla): [3]