Marŝala Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Marŝala Insularo en la Pacifiko

La Marŝala Insularo estas lando en Oceanio, en la Pacifika Oceano. Ili havas sian nomon laŭ la brita mararmea kapitano John Marshall. La nacia himno de la Marŝala Insularo estas Forever Marshall Islands (Por ĉiam Marŝala Insularo).

Informeroj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: MH.
  • Esperanto-nomo: Respubliko de Marŝala Insularo.
  • Nacia nomo: Republic of Marshall Islands.
  • Areo: 182 km².
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: Christopher Loeak.
  • Ĉefurbo: Majuro.
  • Loĝantaro: 59 mil (1997), precipe marŝalanoj.
  • Ŝtataj lingvoj: marŝala kaj angla.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1952 parto de Pacifikaj insuloj estis transdonitaj de UN al Usono por "prizorgado". Ekestis la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1975 el ilia konsisto eliris Nordmarianaj Insuloj, kiuj akceptis statuson de "dependa teritorio de Usono". En 1983 surbaze de tutpopola plebiscito la saman statuson akceptis ankaŭ Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio kaj Respubliko de Marŝala Insularo. En 1986 La Federacio de Mikronezio kaj en 1990 La Marŝala Insularo iĝis sendependaj ŝtatoj, kaj ambaŭ ŝtatoj fariĝis membroj de UN en 1991. Ilian spuron sekvis Palaŭo, kiu en 1994 deklaris sendependecon.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

La Marŝala Insularo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]