Vaduzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vaduzo
germane: Vaduz
urbo
Vaduz1.png
Vaduzo
Flag of Vaduz Liechtenstein-1.svg
Flago
Vaduz.png
Blazono
Oficiala nomo: Vaduz
Lando Flago de Liĥtenŝtejno  Liĥtenŝtejno
Elektodistrikto Oberlando
Montaro Alpoj
Memorindaĵo Kastelo Vaduzo
Situo Vaduzo
 - alteco 455 m s. m.
 - koordinatoj 47°08′30″N 09°31′10″E  /  47.14167°N, 9.51944°O / 47.14167; 9.51944 (Vaduzo)
Areo 17,3 km² (1 730 ha)
Loĝantaro 5 342 (31.12.2009)
Denseco 308,79 loĝ./km²
Fondo 1150
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 9490
Telefona antaŭkodo 7001
Situo enkadre de Liĥtenŝtejno
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Liĥtenŝtejno
Vaduzo kaj ties eksklavoj (ruĝe markitaj)
Vaduzo kaj ties eksklavoj (ruĝe markitaj)
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vaduz
Retpaĝo: www.vaduz.li
Princa sidejo – kastelo en Vaduzo (antaŭe mezepoka burgo)
Montara kapeleto
Ruĝa domo en Vaduzo

Vaduzo, germane Vaduz [faDUC'] estas la ĉefurbo de Liĥtenŝtejno. Ĝi situas inter la rivero Rejno kaj kruta montodeklivo, sur kiu staras la princa kastelo.

La nomo de Vaduzo probable venas de la romanĉa vorto avadutg (lat. aqueductus, = akvodukto).

Vaduzo estas nur la dua plej granda urbo de la lando; apud Schaan, kiu estas je ĉ. 10 % pli granda.

La kastelo[redakti | redakti fonton]

Kastelo Vaduzo, kies turo estas de la 12-a jarcento, unuafoje estis dokumentita en 1322. Dum jarcentoj ĝi servis al plej diversaj uzoj, ĝis 1896 ĝi estis trinkgastejo. Inter 1903 kaj 1912 princo Johano la 2-a igis renovigi ĝin. De 1938 ĝi estas la rezidejo de la princoj de Liĥtenŝtejno. De la urbo supren al la kastelo estas bela promenejo, ĉe kiu staras tabuloj kun historiaj klarigoj. Kiel princa rezidejo ĝi tamen ne estas publike vizitebla.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Vaduzo havas kelkajn, parte renomajn, muzeojn:

  • Poŝtmarka muzeo (Briefmarkenmuseum Vaduz)
  • Arta muzeo (Kunstmuseum Liechtenstein) www.kunstmuseum.li
  • Nacia muzeo (Liechtensteinisches Landesmuseum) www.llm.li
  • Skia muzeo (Skimuseum) www.skimuseum.li
  • Kalkulmaŝina muzeo (Rechenmaschinenmuseum)
  • Valezana muzeo (Walser-Heimatmuseum)
  • Muzeo pri kamparana loĝado (Bäuerliches Wohnmuseum)

Sporto[redakti | redakti fonton]

En Vaduzo estas la sekvaj sportkluboj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉefepiskopejo Vaduzo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago de Liĥtenŝtejno Komunumoj de Liĥtenŝtejno
Altejo (sude):   BalzersPlankenSchaanTriesenTriesenbergVaduzo
Malaltejo (norde):   EschenGamprinMaurenRuggellSchellenberg