Kukinsula dolaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kukinsula dolaro
Ŝtato: Kukinsuloj
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: -
Mallongigo: $
Ŝanĝokurzo:
(fikse)
1 novzelanda dolaro = 1 kukinsula dolaro
v  d  r
Information icon.svg

La kukinsula dolaro - angle Cook Islands dollar - estas la nacia valuto de la Kukinsuloj. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj (angle cent respektive plurale cents), kvankam iuj 50-cendaj moneroj ankaŭ havas la skribaĵon "50 tene". La valuto konsideratas variaĵo de la novzelanda dolaro kaj tial ne havas apartan internacian valutan kodon laŭ la normo ISO 4217.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1967, la novzelanda pundo (angle New Zealand pound, ISO-kodo NZP, valida de 1840 ĝis 1967) estis uzata krom en Novzelando ankaŭ estis la valuto de la Kukinsuloj - sekve ĝi estis interŝanĝata per la novzelanda dolaro. En 1972, moneroj estis produktataj aparte por la Kukinsuloj, kaj apartaj monbiletoj sekvis en 1987. La kukinsula dolaro estas fikse ligata al la novzelanda dolaro je kurzo 1=1.

monbileto de 3 kukinsulaj dolaroj

Regule cirkulas moneroj de 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, de 1, 2 kaj 5 dolaroj (principe ekzistas ankoraŭ moneroj de 1 kaj 2 cendoj, sed ili ne plu produktatas ekde la jaro 1983 kaj ne plu estas oficiala pagilo). Ĉiuj moneroj unuflanke bildigas portreton de la brita reĝino Elizabeto la 2-a, la cendaj moneroj aliflanke prezentas bildojn el la loka flaŭro kaj faŭno, dum la dolaraj moneroj havas aliajn lande tipajn bildojn: la 1-dolara montras la kukinsulan dion Tangaroa, respondeca pri vira fekundeco, la 2-dolara tipan akvujon sur tablo kaj la 5-dolara konkan trumpetosimilan muzikilon. Krom la moneroj, cirkulas monbiletoj de 3, 10, 20 kaj 50 dolaroj: ili ĉiuj unuflanke havas bildon de kristana preĝejo sub palmoj kaj apud ĝi pluraj promenantaj civitanoj, kaj aliflanke bildigas kulturajn kaj naturajn specifaĵojn de la kvar geografiaj regionoj de la insularo. Ekde la jaro 1995 la monbiletoj ne plu estas produktataj, kvankam ili en la insularo daŭre cirkulas paralele al la novzelandaj monbiletoj kaj estas oficiala pagilo.